Esperanto devas vivi!
La 14-an de majo 2021 okazis evento de EBLOGO. La jena artikolo aperu en Esperanto ligilo (brajloeldonita) kaj Esperanto aktuell.
Multaj aranĝoj en tiu tempo ne povas okazi, pro tio oni serĉas novajn ideojn anstataŭigi fizikajn renkontiĝojn.
Werner Groen, la prezidanto de la Esperanto-Blindulligo de Germanujo reg. as. (EBLOGO) faris bonan proponon, li aranĝis renkontiĝon en la retejo por aŭskulti prelegojn, kaj poste diskuti pri ili.
La ligilo estas programo en la interreto, nomiĝas „Jitsi Meet“, kaj estas senkosta. Oni ankaŭ povas uzi ĝin per mobila telefono. La komunikado okazas en la esperanto salono
Antaŭ du tagoj la renkontiĝo okazis la unuan fojon kaj bone funkciis.
Ni aŭdis du prelegojn: Andreas Diemel, estrarano de Germana Esperanto-Asocio por aranĝoj kaj komitata revizoro de UEA, prelegis suverene kaj informplene pri la virtuala UK kaj aliaj eventoj. La dua prelego estis pri la voĉ-paroliga programo „Parol“, kiun s-ino Heidmann entuziasme prezentis.
Partoprenis 18 personoj el kvin landoj.
Post la renkontiĝo ni interkonsentis, ke estus bonege, se multaj esperantistoj el diversaj landoj partoprenus tiajn aranĝojn.
Do, ni kore invitas ĉiujn, kiuj ŝatas diskutadon kaj babiladon, aŭ nur volas uzi nian bonegan lingvon Esperanto, veni kaj aliĝi virtuale.
La sekvonta renkontiĝo okazos la 2-an de julio je la 19-a horo mezeŭropa tempo.
Informoj, demandoj kaj proponoj per:
BlindulojEsperanto.de
Tanja Heidmann estas vigla junulino kaj mem ankaŭ havas virtualan esperantogrupon, kiu renkontiĝas ĉiu-marde je la 20:15 h.
http://meet.jit.si/esperantogrupodetanja
Mi esperas, ke tiuj ideoj plivastiĝos.
Veronika Haupt