Ebleco subteni

Ni serĉas helpemajn Esperantistojn, kiuj akompanas blindajn Esperantistojn al Esperanto-eventoj kaj subtenas ilin tie kaj per tio ebligas al ili vojaĝon kaj partoprenon. Detaloj estas kunordigendaj rekte kun la respektiva vide difektita persono. La kontakto estas perata pere de:
EBLOGO@Esperanto.de(link sends e-mail)
Per via kontribuo kiel donaco aŭ sponsorado vi povas subteni la kulturajn taskojn de la Esperanto-Blindulligo de Germanujo reg. as.
IBAN: DE27 2855 0000 0150 6484 42
BIC: BRLADE21LER
Donackvitanco povas esti skribata laŭdezire.