Kiel mi venis al Esperanto
Kiel mi venis al Esperanto
Se oni demandus homojn surstrate: „Kion vi opinias pri la bulgara lingvo?” Multaj certe respondus: “Kion mi povus opinii? Estas ja alia lingvo.” Kaj pli multo certe scias, ke ĝi estas slava lingvo.
Se oni demandus : “Kio estas Esperanto?”, la plejmulto respondus: “Mi neniam aŭdis pri ĝi. Ĉu similas al la hispana?”. La plejmulto el tiuj, kiuj scias pri Esperanto, dirus: “Estas sensencaĵo. Sed ili scias pri Esperanto ne multe pli, ol pri la bulgara. Ili scias pri la deveno: bulgara estas lingvo el la slava lingvofamilio. Esperanto estis kreita de iu, por homoj en ĉiuj landoj havu komunikilon, facile lerneblan, kaj tial povantan plibonigi interkompreniĝon.
Tiu homo estis pola okulkuracisto Ludwig Zamenhof, Li estis Juddevena, kaj en sia naskiĝurbo Bjalistoko spertis, ke diversaj popoloj )poloj, rusoj, judoj, germanoj, litovoj), kiuj povus pace kunvivi en la sama urbo, ne povis interkompreniĝi kaj eĉ estis malamikoj, ĉar ili parolis diversajn lingvojn.
Zamenhof ne estis la unua, kiu intencis efektivigi tiun projekton. Antaŭ kaj post li estis homoj, ekz. Filosofo Leibniz, kiuj klopodis krei mondlingvon. La lingvo de Zamenhof baziĝis sur du gravaj principoj, kiuj helpis kontribui al la sukceso de Esperanto kompare kun ĉiuj konkurantoj.
-
Ĝi estu facila kaj tial rapide lernebla.
-
Ne estu iu aŭtoritato, kiu povus decidi, kiuj el novaj vortoj estus ĝustaj, tio rezultiĝu el ĉiutaga uzado.
La unuan li atingis, kreinte tre facilan gramatikon, kiu havas nur 16 regulojn sen esceptoj, Mi konas iun, kiu havas la tutan gramatikon dorsflanke de sia vezitkarto. Krom tio Zamenhof kreis vokabularon, kiu baziĝas sur vaste disvastiĝintaj eŭropaj lingvoj (romanaj, germanaj kaj slavaj). Ekz. Li uzis jam konaatajn vortojn, ja signifas jes, nein ne, blind- blinda, jung- juna. Li kreis afiksojn, kiuj ŝanĝas signifon e vortoj. Ekzemplo por tio estas la prefikso mal, kiu transformas la vorton en ĝian kontraŭon. Groß estas granda, kaj klein- malgranda. Se oni konas koncernajn afiksojn, oni devas lerni multe malpli da vortoj, ol en aliaj lingvoj. 400 vortoj sufiĉas por posedi tre bonan bazan vortprovizon.
La nomo Esperanto ankaŭ estas vorto el la lingvo mem. Sub tiu pseŭdonimo Zamenhof en la jaro 1887 publikigis la libron, en kiu li prezentis sian internacian lingvon al la mondo.
La nova lingvo rapide disvastiĝis. ankaŭ inter blinduloj ekestis multaj interesiĝantoj. Blindaj esperantistoj estis la unua grupo de memhelpo de blinduloj, kiu organiziĝis internacie.
Bedaŭrinde la esperanto-movado spertis tri fortajn batojn: La unuan mondmiliton, la duan mondmiliton (sed la lingvo jam antaŭe estis persekutata de Stalin kaj Hitler) kaj nehaltigeblan antaŭmarŝon de la angla lingvo. Pri tiu lasta fakto mi skribos ankoraŭfoje pli sube. Malgraŭ tio multaj centmiloj da homoj en la tuta mondo posedas tiun lingvon kaj povas senprobleme interkomunikiĝi per ĝi.
La unuan fojon mi aŭdis, respektive legis pri Esperanto, kiam mi estis dek aŭ dekunujaraĝa. En la porjunula revuo „Die Brücke“ (La ponto) estis artikolo (aŭ eĉ aldonaĵo), kiu informis pri tiu lingvo. Ni eksciis, ke eblas interparoli kun homoj el la tuta mondo kaj aŭskulti kaj kompreni radioelsendojn el multaj landoj (eĉ el Brazilo). Miaj amikoj kaj mi entuziasmiĝis. Tion ni volis lerni. Sed nia edukistino ne povis kompreni nian entuziasmon: (Tio estas bagatelaĵo! Oni jam parolis pri tio, kiam mi estis juhna, sed tio ĝis nun ne realiĝis.“
1973 mia vojo denove interkruciĝis kun Esperanto. Ĉifoje kiel suplemento al la revuo “Marburger Beiträge” (Marburgaj kontribuaĵoj). En ĝi aperis eltiraĵo el la unua leciono de lernolibro pri Esperanto, kaj mi miris, kiom multe mi tuj komprenis. Sed ĝuste tiam mi finis la lernejon kaj preparis min por la studado. Do por lerni lingvojn ne restis tempo.
Kiam mi en 1983 estis en Usono mi kunlaboris kun blinda kolego, kiu, same kiel lia edzino, aktivis en la Esperantomovado. Ĉar esperantistoj ĉiam estas fervoraj pri internaciaj renkontiĝoj kaj gastoj, mi estis invitita al unu el iliaj renkontiĝoj. Kompreneble ili ankaŭ provis entuziasmigi min por tiu ĉi lingvo. „Ĉu ne estus bonege, se vi povus paroli senprobleme kun miliono da viaj gefratoj?“ „Jes“, mi respondis, „kaj tial mi lernis la anglan kaj povas paroli kun centmilionoj da miaj gefratoj“, kaj mi trovis min genia.
Almenaŭ mi kaptis, ke Esperantistoj povas reciproke saluti per la vorto „saluton“. Kaj kiam mi pli poste hejme de radioamatoro, kiun mi tre ŝatis, eksciis, ke li estas Esperantisto, mi post tio ĉiam salutis lin per „Saluton!“ Li lernigis al mi ankoraŭ pli da vortoj, kaj el la nura „Saluton“ rapide fariĝis „Saluton,mia kara amiko Jakobo!“ Li ĉiam respondis esperante, kaj iam li diris, kion mi pli malpli komprenis, ke ankaŭ mi iam lernos Esperanton.
Ĝis tiam mi ĉiam estis dirinta, ke Esperanto ja estas bona afero, sed antaŭe mi ŝatus lerni la rusan, la francan kaj la hispanan. Pli kaj pli evidentiĝis, ke mi lernis nek la rusan nek la francan kaj tute ne la hispanan. Kaj ĉar mi vere tre ŝatis Jakobon, kiu tiam jam estis meze de siaj sepdekaj jaroj, kaj ĉar mi pensis, se Esperanto vere estas lernebla tiom facile, ĝi povas servi al mi kiel spirita gimnastiko, mi decidis lerni la internacian lingvon. Kompreneble mi ne rakontis tion al Jakobo, ĉar mi volis surprizi lin. Ĉe la Esperanto-Blindulligo, kies adreson mi ie trovis, mi mendis lernolibrojn. En majo 1989 ili alvenis kaj ene de tri monatoj mi lernis la lingvon aŭtodidakte.
Tiam venis la granda momento. La somerajn feriojn mi estis pasiginta en Usono kaj tie mi tralaboris la lastajn de la entute 12 lecionojn de la lernolibro. La 15-an de aŭgusto, festotago en Sarlando, mi aŭdis Jakobon en la matena rondo de radioamatoroj. Mi salutis lin esperante: „Bonegan matenon, mia kara amiko Jakobo. Mi ĝojas reaŭdi vin post longa tempo kj esperas, ke vi bone fartas.” Lian feliĉan ridadon mi neniam forgesos. Plenumiĝis lia profeta ĵo.
Dum la sekvantaj monatoj ni kompreneble plurfoje semajne renkontiĝis sur la dumetra fm-bendo por radioamatoroj, por ke mi povu ekzerci Esperanton.
Kiam en septembro 1989 la blindullernejo en Lebach fariĝis 40-jara, multaj iamaj gelernantoj venis por festi kun ni tiun ĉi jubileon. Unu el ili estis AnneBärbel. De konatulo ŝi estis eksciiĝinta, ke mi lernis Esperanton. Ŝi mem ankaŭ regas la lingvon kaj per ĝi eĉ interkonatiĝis kun sia pliposta edzo. Ŝi kontaktigis min kun la tiama prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, kiu wus organizis kurson por komencantoj kaj invitis min partopreni. Intertempe li ofte ridante rakontis, kiel mi telefone diris al li, „mi ne vere volas okupiĝi pri tio serioze, sed nur utiligi ĝin kvazaŭ spirita penssporto.“ Li ridis tial, ĉar mi poste estis tiu el liaj komencantoj, kiu plej fervore dediĉis sin al la lernado.
Kio min poste vere konvinkis, estis literaturo, kiu subite estis je mia dispono. Tio estis revuoj el Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio (landoj, kiuj tiam ankoraŭ ekzistis), Bulgario kaj Pollando, kiujn mi ricevis per poŝto. En ili estis aŭ tradukitaj artikoloj el revuoj de koncernaj landoj, aŭ originalaĵoj, verkitaj por tiuj revuoj. Do mi povis legi artikolojn el diversaj landoj, parte en lingvoj, en kiuj ili estis verkitaj. Krom tio kvarfoje jare aperis la revuo de la Germana Esperanto-blindulligo kaj ĉiumonate la revuo de la ligo Internacia de blindaj esperantistoj (LIBE).
Ankaŭ amatora radio tre helpis min. Jakobo rakontis al mi pri la internacia ligo de radioamatoroj-esperantistoj kaj rekomendis al mi, simple aŭskulti en radio parolrondon de tiu grupo. Mi faris tion kaj konstatis, ke mi same bone komprenas Charles el suda Francio, Gennadij el Siberio aŭ Laci el Hungario. Antaŭ la fino de parolrondo mi kuraĝis „salti en malvarman akvon“ kaj ekparolis. Kaj mi rimarkis, ke kvankam la plej multaj el la rondo posedis Esperanton pli bone, ol mi, ne ĝenis ilin, ke mi longe serĉis taŭgajn vortojn aŭ tute ne povis trovi ilin. Iam ja ĉiu el ili estis en la sama situacio.
Radioamatoraj rondoj tre plaĉis al mi. Mi volas nur mencii, ke jam post sep monatoj de mia lingvolernado mi kapablis paroli kun unu franco pri akupunkturo. Mi ne kredas, ke en alia lingvo mi povus tiom rapide progresi.
Fine mi volas fari ankoraŭ du rimarkojn:
-
Tre ofte mi aŭdas: La angla estas mondlingvo. Via Esperanto neniam venkos. Povas esti. Sed se ĉiuj, kiuj diras tion, komencus lerni Esperanton, la situacio estus tute alia. Esperantistoj diras: Neniu nacia lingvo devas esti monda lingvo, ĉar tiam homoj, por kiuj tiu lingvo estas gepatra, havas grandan avantaĝon kompare kun aliaj. Ekz. ĉiuj gravaj verkoj estas tradukataj en la anglan. Sed kion faros homo el Mongolio? Li ne povas atendi ĝis kiam ili estos tradukitaj en lian lingvon, ĉar tio okazos ne tiom rapide. Ni ankaŭ ne forgesu, ke la angla lingvo por ni, germanojj, relative facile lerneblas, por japanoj tio estas pli komplike. Kaj, kiom longe la angla restos ankoraŭ la monda lingvo? Krom tio, ke kvinono de la homaro parolas iun varianton de la ĉina, kaj la influo de la Hispana konstante kreskas, precipe en anglalingva lando, Usono. Kio okazos kun la mondlingvo, la angla, se subite Usono iam fariĝos hispanlingva lando?
-
Se iu tiom interesiĝas pri la tutmonda interkompreniĝo, ke li/ŝi lernas planlingvon por progresigi interkomprenon, tiam li/ŝi interesiĝas ankaŭ pri la mondpaco. Do esperantoliteraturo estas tre pacama literaturo, kaj samaj estas homoj, kiuj posedas mondlingvon. La etoso de internaciaj Esperanto-renkontiĝoj estas tre komplike priskribebla. Pli bone travivu ĝin mem.
Norbert Müller
Pliaj informoj haveblas ĉe:
Esperanto-Blindenverband Deutschlands e. V.
c/o Werner Grohn, Norderstr. 15, DE-26826 Weener, tel (+4i)-0495a-1455.