100 jaroj de EBLOGO
Memoriga poŝtmarko „100 jaroj de EBLOGO“
La Esperanto-Blindulligo de Germanujo (EBLOGO) estas fondita en 1921 post la Praga Esperanto-Kongreso. 2021 tiu asocio de blindaj Esperanto-parolantoj ekzistas dum 100 jaroj. Okaze de tio estas kreita speciala poŝtmarko valida por afrankado. Interreta platformo tion ebligis.
La kostoj por produkti tiujn poŝtmarkojn klare superas la afrankan valoron de 0,80 €. Tial karteto de 10 poŝtmarkoj povas esti ofertataj je 15 €. La sendado kostas aldonajn 5 €.
La memorpoŝtmarko enhavas 2 germanlingvajn tekstoblokojn kaj plurajn simbolojn.
En la supra duono de la poŝtmarko staras la teksto Internacia Planlingvo en grasaj nigraj literoj, meze sub tio la vorto Esperanto en grasa kaj verda skribo.
La suba bloko el nigraj literoj tekstas:
100 jaroj de Esperanto-Blindulligo en Germanio • 1921 ĝis 2021
Ambaŭflanke de tiu tekstobloko troviĝas stiligita okulo formita laŭ la blindeca simbolo de la Monda Blindula Unio. Tra la tekstoj videblas granda palverda Esperantostelo en la fono.
Vi povas mendi la memorigan poŝtmarkon „10 jaroj de EBLOGO“ ĉe EBLOGOEsperanto.de
(ligo sendas retpoŝton).