Pasintaj datoj 2019

Pasintaj datoj 2019:
kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas
Decembro 2019
(© UEA(link is external))
01.12.2019: 09.00-12.00 Roterdamo: Seminario pri la financoj de UEA
Seminario pri la financoj de UEA. Programo vidu ĉe: https://eventaservo.org/eventoj/aabcde(link is external) aŭ https://www.facebook.com/events/381364872790620(link is external)
(© Stefano59Rivara(link is external)) (© aachenerkinder.de(link is external))
11.12.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Lokoj - Ludo: Codenames
Eva kaj Heinz raportas pri la semajnfino en Roterdamo. Ni pritraktas la temon "Lokoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo. Ni ludas la ludon "Codenames" (koditaj nomoj) en Esperanto.
(© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
13.12.2019: 18.00 horo Pfannekuchen: Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj de la landa asocio EMAS
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj de la landa asocio EMAS. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero. Bonvolu aliĝi ĝis la 10-a de decembro ĉe Heinz W. Sprick aŭ per la Doodle-listo: https://doodle.com/poll/9axt4x2yiyn2hpif(link is external) .
Kaj jen la gajnintoj ĉe la elekto de la Esperanto-vorto de la jaro - inter la 86 proponitaj vortoj atingas "grupĉikanado" kun 32 poentoj la 10-an rangon. Kun 42 poentoj sekvas sur la 9-a rango "antaŭferivestaĵlavtago". La 8-an rangon atingas kun 44 poentoj "otorinolaringologino". Sur rango 7 sekvas kun 46 poentoj "kamentubopurigisto". Sur rango 6 estas kun 48 poentoj "strekokodoskanilo". Poste sekvas kun iom da distanco rango 5: "flugantspagetmonstrismo" kun 68 poentoj. Kun nur du pliaj poentoj venas nun eĉ tri vic-vortoj de la jaro: 70 poentojn atingas: "mondkulturheredaĵo", "reutiligeblaĵoj" kaj "unubuŝaĵo". Kaj kun denove iom da distanco estas elektita kiel Esperanto-vorto de la jaro 2019:"ĉiofarantino", kun 87 poentoj!
Jen la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti: Elekto al la Esperanto-vorto de la jaro 2019
Inter ĉiuj 21 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponoj, estis lotumita premio: pri la bildlibro de Willy Vandersteen "Cisko kaj Vinjo - La Brusela Bubo" nun povas ĝoji: Karin Klose. Koran gratulon!
Kristnaska paŭzo
(© NR(link is external))
27.12.2019-03.01.2020: Wiesbaden: 18-a NR Novjara Renkontiĝo
Kune festi la Novan Jaron, kun familioj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj. Programo kaj informoj: https://eventaservo.org/eventoj/i6SmaXv4WcYRCi74(link is external) aŭ http://www.esperantoland.org/nr/(link is external)
(© Jufa Hotel Nördlingen(link is external))
28.12.2019-03.01.2020: Nördlingen: 5-a Luminesk'
Silvestra Renkontiĝo de la Germana Esperanto-Asocio. Programo kaj informoj: https://eventaservo.org/eventoj/ChatQVrMezb8HB-h(link is external) aŭ https://www.esperanto.de/eo/enhavo/luminesk-201920-1
Novembro 2019
(© nl:User:Ellywa(link is external))
13.11.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Mastrumado
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Mastrumado" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.
(© Zeus(link is external))
27.11.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Prezentado en radio Deutschlandfunk Kultur - Kantoparado
Ni kune aŭskultas la prezentadon en la radioprogramo de Deutschlandfunk Kultur: La senbabeligo de la mondo - Esperanto, Volapuko, la klingona - planlingvoj hodiaŭ. Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ĉiu prezentas unu el siaj plej ŝatataj kantoj kaj fine ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Ni aŭskultas 1) "Kajto flugas" de Kajto, 2) "La malnova balancilo" de Kajto, 3) "La lasta tago en Aŭgusto" de Mikaelo Povorin, 4) "La son' de silento" de Manŭel, 5) "Dek bovinoj", infankanto, 6) "Miss Esperanto" de Mikaelo Povorin, 7) "Haleluja" de Manno Montano, 8) "Ami por du" de Ifan Rais. Post voĉdonado "La malnova balancilo" de Kajto estis elektita "La kanto de la tago"!
(© UEA(link is external))
30.11.2019: 10.00-17.00 Roterdamo: Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kun prelegoj de Orlando E. Raola, Heidi Goes, Klara Ertl, Guillaume Armide, Duncan Charters, Joop Kiefte. Programo vidu ĉe: https://eventaservo.org/eventoj/iWnVaxUygORJVwBq(link is external) aŭ https://www.facebook.com/events/2226908600933748(link is external)
Oktobro 2019
(© Goele(link is external)) (© Wikimedia Commons(link is external) )
09.10.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Mezuri kaj mezuriloj - Proverba ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Mezuri kaj mezuriloj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.Ni ludas la Proverban ludon.
(© Dewezet(link is external)) (© en:User:Demi(link is external))
23.10.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Historiaj artikoloj 1990-hodiaŭ - Ludo: Pendumilo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni aŭskultas la kanton "Esperanto" de "Tutmonda Muziko" kaj rigardas la Jutub-filmon pri ĝi. Heinz montras la trian parton de malnovaj artikoloj pri Esperanto el la arkivo de la Dewezet, nun de 1990 ĝis hodiaŭ. Ni ludas la ludon "Pendumilo".
(© Hotel & Gastro Union(link is external))
30.10.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Profesioj kaj okupoj
NE OKAZAS! Mallonge antaŭe anoncita nuligo de la kulturcentro, ĉar la Sumpfblume dum tri tagoj estas fermita kaj la kafejo nur malfermiĝos merkredon je la 21-a horo por la halovena festo, pro kio ne estos uzebla ĉambro por ni!
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Profesioj kaj okupoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.
Septembro 2019
(© Harald Küppers(link is external))
11.09.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Koloroj (daŭrigo)
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz rakontas pri la Itala Kongreso en Triesto. Ni pritraktas la temon "Koloroj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.
(© pexels-photo(link is external))
14.09.2019: Hannover: EMAS-Jarĉefkunveno
Sabaton, la 14-an de septembro 2019 okazas la jarĉefkunveno de EMAS (Esperanto Malsupra Saksio - la landa asocio por Malsupra Saksio kaj Bremeno de la Germana Esperanto-Asocio) en la ĉambroj de la asocio CAN ARKADAŞ. Post tio okazas prelego pri la Esperanto-urbo Herzberg kaj la Interkultura Centro. Poste sekvas komuna tagmanĝo en la restoracio MIKADO kaj posttagmeza programo.
(© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
15.09.2019: Hessisch Oldendorf: Informstando ĉe la tago de la kulturoj kaj H.O.-Ton-Musikfestivalo
La Esperanto-grupo Hameleno partoprenas per informstando ĉe la tago de la kulturoj en Hessisch Oldendorf. Ni ankaŭ ofertas Esperanto-rapid-kurson.
(© Association pour l’Espéranto (APE)(link is external))
19.-22.09.2019: Charleroi, Belgien BeNeLuksa Kongreso 2019
La belga-nederlanda-luksemburga kongreso okazas ĉi-jare en Charleroi. http://www.benelukso.eu/(link is external) partopreno planita, sed ne realigita
(© pej.pl(link is external))
20.-22.09.2019: Poznan, Polen 35-a ARKONES (Kunst-Konfrontationen in Esperanto)
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. http://www.arkones.org/eo(link is external) partopreno planita, sed ne realigita
(© Esperanto-USA retbutiko(link is external))
25.09.2019: 18.30 Uhr Sumpfblume: Gustumi Esperanto-aeron kun la Ratkaptisto - enkadre de la jubileo 40 jaroj Sumpfblume
Por gustumi Esperanto-aeron ni invitas vi al malferma leciono! Ne necesas antaŭkonojn. Kune kun la Ratkaptisto de Hameleno ni lernas la bazajn regulojn de la lingvo!
(© Esperanta retradio(link is external))
25.09.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Esperanta retradio
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni aŭskultas kaj legas artikolojn el la Esperanta retradio: "Hula-dancado kontraŭ alta sangopremo"
(© 1elf12(link is external))(© pilot_micha(link is external))
29.09.2019: Einbeck 16-a Rata Rendevuo en Einbeck
Ni renkontiĝas kun Esperanto-amikoj el la najbaraj Esperanto-grupoj en Einbeck. Ni vizitas la "PS.Speicher", tagmanĝas en la "Brodhaus" kaj iras kun ĉiĉerono tra la pitoreskan malnovan urbocentron.
Pliaj informoj kaj aliĝilo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/16-rata-rendevuo-2019-en-einbeck
Aŭgusto 2019
(© Dronepicr(link is external)) (© Harald Küppers(link is external))
14.08.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Sommertreffen - Temo: Koloroj
Ni rakontas pri la someraj ferioj. Trinesh prezentas sin. Eva parolas pri la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevežys, Litovio. Ni pritraktas la temon "Koloroj" per demandoj kaj ludoj. Heinz prezentas la ludon "Vortludo".
(© Itala Esperanto-Federacio(link is external))
24.-31.08.2019: Triest, Italien: 86-a Itala Kongreso de Esperanto
https://kongreso2019.esperanto.it/eo/(link is external)
(© esperanto-buchversand(link is external))
28.08.2019: 19.30 horo Sumpfblume: "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Paŭlo el Kanado.
Julio 2019
Somera paŭzo
(© Cajeton(link is external))
06.-14.07.2019: Panevežys, Litovio 55-a BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj)
Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 55-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-55). La aranĝo estas dediĉata al la 100-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio. http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55&ckattempt=1(link is external)
(© SES/Heinz W. Sprick(link is external))
12.-20.07.2019: Nitra, Slovakio SES 2019 (Somera Esperanto-Studado)
SES 2019 okazos en la historia slovaka urbo Nitra(link is external), situanta(link is external) 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. La programo(link is external) konsistos el kelkaj partoj: Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo; Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.; Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko… Esperanto-instruadon(link is external) gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. https://ses.ikso.net/2019/eo/(link is external) Partopreno planita, sed ne realigita.
(© Satama(link is external))
20.-27.07.2019: Lahti, Finnlando 104-a UK (Universala Kongreso de Esperanto)Partopreno planita, sed ne realigita.
Ĉi tiun jaron la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Finnlando. https://uea.org/kongresoj/(link is external)
(© Peter Zelizňák(link is external))
28.07.-04.08.2019: Liptovský Hrádok, Slovakio 75-a IJK (Internacia Junulara Kongreso de Esperanto)Partopreno planita, sed ne realigita.
Ĉi tiun jaron la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto okazos en Slovakio. https://ijk2019.tejo.org/(link is external)
Junio 2019
(© Wikimedia(link is external))
12.06.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Kiu estas mi? -
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Eva, Heinz kaj Anne raportas pri la Germana Esperanto-Kongreso kaj la KEKSO en Neumünster. Ni pritraktas la temon "Kiu estas mi?" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.
(© Johannes Susen(link is external))
26.06.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Gramatika ekzerco el edukado.net - Krucvortenigmo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni solvas krucvortenigmon.
(© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
28.06.2019: 17.00 horo Ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen: Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Ĉiu kunportas por si mem ion por kradrosti kaj eble ankoraŭ iomete (salaton, panon, trinkaĵojn, ktp.) por la bufedo. Krome ni kune volas muziki. Conny II jam sendis kelkajn notojn. Kiu jam antaŭe volas ricevis ilin, bonvolu skribi al Heinz. Ni ĝojas pri via ĉeesto. Por scii, kiom da homoj ni estos, bonvolu aliĝi ĝis la 23-a de junio per la Doodle-listo: https://doodle.com/poll/zma8bcazgy7r7gtf(link is external)
Majo 2019
(© Martin Rulsch(link is external))
08.05.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Vestaĵoj
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Vestaĵoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.
(© Heinz W. Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln)
17.05.2019: 20.00 horo Hannover: Kuna manĝado kun Esperantistoj en Hanovro III
Ni ankoraŭfoje veturas al Hanovro, vizitas Esperantistojn kaj kune manĝas en la barata restoracio Mangal's Kitchen.
(© edukado.net(link is external)) (© Martin Schmitt(link is external))
22.05.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Gramatika ekzerco el edukado.net - Ludo Skrablo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net (Kioma horo estas nun?). Ni ludas la ludon Skrablo en Esperanto.
(© Jugenddienst Kirche Hameln-Pyrmont(link is external))
29.05.2019: 19.00 horo Jugendgästehaus Finkenborn: Renkontiĝo ĉe BARO sur la Finkenborn
Ni renkontiĝas ĉe la BARO sur la Finkenborn kaj babilas kun la aliaj partoprenantoj. Ni kune manĝas, trinkas kaj ludas.
(© Jugenddienst Kirche Hameln-Pyrmont(link is external))
29.05.-02.06.2019: Jugendgästehaus Finkenborn, Hameln 60-a BARO Berlina Arbara Renkontiĝo
http://krokodilo.de/baro/baro.php(link is external)
(© Andreas Geick(link is external))
07.-10.06.2019: Neumünster: 96-a Germana Esperanto-Kongreso
https://www.esperanto.de/de/enhavo/einladung-0
(© Deutsche Esperanto-Jugend)
07.-10.06.2019: Neumünster: 25-a KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO) de la Germana Esperanto-Junularo
https://www.esperanto.de/de/enhavo/gej/kekso
Aprilo 2019
(© Frank Wouters(link is external))
10.04.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Bestoj
Ni pritraktas la temon "Bestoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo.
(© Tiia Monto(link is external))
11.-15.04.2019: Eilat, Israelo + Akaba, Jordanio 5-taga Verda Festo ĉe la Ruĝa Maro
La 20-a Israela Esperanto-Kongreso okazas de la 11-a ĝis 14-a de aprilo en Eilat. Kaj la festo daŭriĝas de la 14-a ĝis 15 a de aprilo en la najbara urbo Akaba per la Kunveno de MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA). Poste estas ebleco partopreni rondvojaĝon de la 15-a ĝis 24-a de aprilo tra Jordanio kaj Israelo (Wadi Rum, Petra, Morta Maro, Jeriko, Masada, Jerusalemo, Tel-Aviv-Jafo, Haifa, Akko,Nazareto, Galileo). http://www.esperanto.org.il/ik20-mona.html(link is external)
(© E-mental(link is external))
12.-14.04.2019: Chotěboř, Ĉehio 15-a BIERo (Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo)
Inter planataj programeroj estas trarigardo de loka bierfabriko kun gustumado de biero, vizito de ĉevalejo kun ebleco rajdi, promeno tra la urbo Chotěboř, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado, … http://www.e-mental.cz/archiv/12961(link is external)
(© Printempa Semajno Internacia)
15.-22.04.2019: Hochspeyer 35-a PSI (Printempa Semajno Internacia) Partopreno planita, sed ne realigita
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 35a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj. https://psi.esperanto.de/2019/
(© Peko(link is external))
18.-22.04.2019: Simmerath Peko 2019
Organizita de la "Verdaj Skoltoj" de pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…kaj nun unua foje en Germanujo! Sed estas tre proksima al Belgio kaj Nederlando! http://verdajskoltoj.net/peko-2019-informoj-eo/(link is external)
(© lernu.net(link is external)) (© Wikipedia(link is external))
24.04.2019: 19.30 horo Sumpfblume: lernu.net - Kurso "La teorio Nakamura" - Ludo Dixit
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Heinz raportas pri la BIERo en Chotěboř/Ĉeĥio kaj Eva raportas pri la Israela Esperanto-Kongreso en Eilat kaj la MONA-renkontiĝo en Akaba/Jordanio. Ni trarigardas la retpaĝon lernu.net kaj la kurson por komencantoj "La teorio Nakamura". Ni ludas la ludon Dixit.
Marto 2019
(© Heinz W. Sprick © esperanto-buchversand(link is external))
13.03.2019: 18.15 horo Sumpfblume: Esperanto-kurso por komencantoj komenciĝas!
Nova Esperanto-lingvokurso por komencantoj komenciĝas merkredon, la 13-an de marto je la 18.15 horo. Ĝi daŭras dum grupvesperoj ĝis la 19.30 h, en aliaj vesperoj ĝis la 20-a h. Kostoj: 20 € por libro kaj kopioj, daŭro ĉirkau 25-30 vesperoj. Aliĝo kaj pliaj informoj ĉe Heinz W. Sprick, hameln@esperanto.de(link sends e-mail)
aŭ telefone sub 0162/7536396.
(© Lupus in Saxonia(link is external))
13.03.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Temo: Manĝaĵoj
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni pritraktas la temon "Manĝaĵoj" per demandoj, ludoj, ŝaradoj kaj kvizo. Heinz prezentas la apon "Drops", kun kiu oni ankaŭ povas lerni Esperanto-vortojn.
(© edukado.net(link is external)) (© Vinilkosmo(link is external))
27.03.2019: 19.30 horo Sumpfblume: Gramatika ekzerco el edukado.net - KD: "Tro" de Ale kaj Vojaĝo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni faras gramatikan ekzercon el edukado.net pri la temo akuzativo (Aktiva vivo kun akuzativo). Ni auŝkultas kaj tradukas la kantojn de la nova KD "Tro" de Ale kaj Vojaĝo.
Februaro 2019
06.02.2019: 18.30 horo Sumpfblume: Informvespero pri Esperanto
Esperanto - la internacia planlingvo. Informvespero por interesitaj homoj.
(© Stadt Herzberg am Harz(link is external))
08.-10.02.2019: Herzberg am Harz: Esperanto-semajnfina kurso
En Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, denove okazas lingvokursoj por la niveloj A1-B2.
13.02.2019: 19.00 horo Sumpfblume: Jarĉefkunveno
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
Tagordo:
- Saluto
- Jara raporto
- Kasa raporto
- Raporto de la revizoroj
- Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
- Elekto de unu revizoro
- Proponoj
- Planoj por 2019
- Diversaĵoj
(© esperanto-buchversand(link is external))
27.02.2019: 19.00 horo Sumpfblume: "Vivprotokoloj"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni kune legas unu ĉapitron el la libro "Vivprotokoloj": Geoffrey el Kanado.
(© Moguntiner(link is external))
27.02.-03.03.2019: Mainz Bibliaj Tagoj
https://www.esperanto.de/de/keli/aktivadoj
Januaro 2019
(© duolingo.com(link is external))
09.01.2019: 19.00 horo Sumpfblume: Unua Duolingo-renkontiĝo - Duolingo-eventoj - Duolingo-klubo
Ni invitas ĉiujn, kiuj per la apo Duolingo lernas Esperanton, kaj ĉiujn, kiuj havas intereson pri Esperanto, al renkontiĝo por interkonatiĝi, por interŝanĝi spertojn kaj por babili. Eva raportas pri la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden. Heinz klarigas, pri kio temas la Duolingo-eventoj. Ni kune rigardas la ekzercojn en la Duolingo-klubo en la apo.
23.01.2019: 19.00 horo Sumpfblume: Esperanto-kantoj
Eva prezentas kelkajn Esperanto-kantojn de Mikaelo Povorin, Mikaelo Bronŝtejn kaj Gian Franco Molle. Ni aŭskultas kaj tradukas ilin.
(© Wikimedia Commons(link is external) )
30.01.2019: 19.00 horo Sumpfblume: Esperanto-proverbo-ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni rigardas la retpaĝon proverbaro.net kaj ludas Esperanto-proverbo-ludon.
Jam je la 18-a 30 okazas kaskontrolado.