Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando"

Druckversion | Presebla versio


De la 22a ĝis 25a de majo 2015 okazis la 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln. La 25-an kaj 26-an de novembro 2017 ni festis la jubileon "30 jaroj "La Ratkaptista Bando" per koncerto de Kajto kaj Jonny M. kaj multaj aliaj programeroj.

 

Kontakto al la Esperanto-grupo en Hameleno:
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando",
Heinz W. Sprick,
Schmiedeecke 2,
31840 Hessisch Oldendorf,
Tel: +49 162/7536396,
Email: hamelnatesperanto.de

Renkontiĝoj kaj eventoj:
Regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo en Hameln: la 3-an (kaj 5-an) merkredon de la monato je la 19a horo 30 en la kultur- kaj komunikadcentro "Sumpfblume", Am Stockhof 2a, en Hameleno www.sumpfblume.de . La 2-an kaj 4-an merkredon ni renkontiĝas kun gastoj el multaj lokoj kaj landoj je la 20-a horo virtuale per Zoom.
Ĉe tio ni ekzercas la lingvon dum babilado, prelegoj, kantoj, ludoj, ktp. Junaj kaj maljunaj, inaj kaj viraj homoj, kaj aparte junuloj kaj Esperanto-gastoj ĉiam estas bonvenaj ĉe ni. Volonte ni helpas kaj donas pliajn informojn. Koran bonvenon!
Plenan kalendaron kun la estontaj aktualaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo Hameleno kaj la eventoj, kiujn partoprenos membroj de la Ratkaptista Bando, vi trovas ĉi tie: > KALENDARO

Kontoinformoj, komunutileco, estraro, statuto, aliĝilo
La informojn pri tiuj formalaĵoj vi trovas ĉi tie: > OFICIALAĴOJ

Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj

Reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj per Zoom: 

 (© lernu.net)
10.09.2024:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     Nova reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj komenciĝas
Ĉu vi ŝatas partopreni retan Esperanto-kurson por germanlingvaj komencantoj?
Nova kurso komenciĝos post la someraj ferioj ekde la 10-a de septembro, ĉiam marde.
Ĉe la enketo estis intersitoj, kiuj nur dum la frua vespero havas tempon, aliaj nur povas partopreni iom pli malfrue.
Pro tio mi decidis okazigi la retan Esperantokurson por germanlingvaj komencantoj denove en du grupoj:
Grupo A estas de la 18-a ĝis la 19-a 30,
Grupo B okazas de la 20-a ĝis la 21-a 30.

Por ricevi superrigardon kaj similan proporcion, mi petas vin enmeti, en kiu grupo vi povas partopreni. Eble ja la partoprenantoj, al kiuj la tempo egalas, povus partopreni en la grupo kun malpli da partoprenantoj, ĉu ne?
Bonvolu enskribi vian nomon en la nuudel-liston ĝis la 8-a de septembro.
Post metado de la hoketoj ne forgesu puŝi tute dekstre al "Speichern" (Konservi).
https://nuudel.digitalcourage.de/QrQSSu7QhOdE7rKX
Mi taksas ambaŭ grupojn kiel unu kurson kaj provos instrui en ambaŭ la saman, tiel ke vi libere povus ŝanĝi, se vi iam ne havos tempon dum la frua aŭ malfrua tempoj. Pro tio ankaŭ ambaŭ grupoj ricevas la samajn retpoŝtojn.
Se mi ankoraŭ ne konas vian retpoŝtadreson, bonvolu skribi ĝin al hamelnatesperanto.de, por ke mi povu sendi al vi ĉiujn informojn.
Herzlichen Dank und viel Spaß beim Kurs! -
Koran dankon kaj multan plezuron dum la kurso! 
Ni uzas la kurson ĉe https://lernu.net/kurso/nakamura.
Rigardu ankaŭ ĉi tie: https://eventaservo.org/e/10sep24_EO-Kurs_Nakamura_1
Ekde 5 partoprenontoj ni ankaŭ denove ofertos kurson surloke en Hameln aŭ ĉirkaŭaĵo.
Kontakto: Heinz-Wilhelm Sprick, telefone: +49 162 7536396 aŭ retpoŝte: hamelnatesperanto.de.

Superrigardo pri renkontiĝoj en la kalendaro eventaservo.org :

Koran bonvenon!

Hameleno kaj la Vezera Montaro en Esperanto:


Ĉi tie vi trovas informojn pri nia urbo kaj nia regiono en Esperanto:
Mallonga informilo pri Hameleno: 
http://www.hameln.de/eo/hameln-epo/
Filmo kun la Ratkaptisto pri Hameleno kaj la Vezera Montaro, kun subtitoloj en Esperanto:
https://www.youtube.com/watch?v=wDfz2WjqyXA

Arkivo:

Tiuj ĉi paĝoj funkcias ekde 2015 kaj estas daŭre aktaligataj. Per http://arkivo.esperanto.de/hameln vi ankoraŭ atingas la malnovajn paĝojn de la Esperanto-grupo Hameleno.