Pasintaj datoj 2015
Pasintaj datoj 2015
kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed minimume 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas
Tago | Horo | Loko | kio okazis |
---|---|---|---|
Kristnaska paŭzo | |||
27.12.-03.01. dimanĉo - dimanĉo | ... | Saarbrücken | 14-a Novjara Renkontiĝo http://www.esperantoland.org/nr/ |
19.12. sabato | 18.00 | Hamburg, Kulturladen | Zamenhoffesto de la Esperanto-asocio Hamburgo |
09.12. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Ludo: Kiom da novaj vortoj oni povas fari el la literoj de la "Esperanto-vorto de la jaro": "kriĉanaseto"?, planoj por 2016 |
04.12. vendredo | 19.00 | Hameln "Pfannekuchen" |
Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno kun rubaĵdonaca koboldumado Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj kore estas invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameln. Ni renkontiĝos vendredon, la 4-an de decembro je la 19-a horo, en la restoracio "Pfannekuchen", Hameln, Hummenstr. 12. Bonvolu kunporti malgrandan donaceton por la "rubaĵdonaca koboldumado", kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorto de la jaro". Bonvolu aliĝu ĝis la 1-a de decembro (pro la nombro de personoj) per la Doodle-listo: http://doodle.com/poll/ La Esperanto-vorto de la jaro: 1-a rango, 55 poentoj: kriĉanaseto 2-a rango, 39 poentoj: mojoseco 3-a rango, 34 poentoj: neforgesumino 4-a rango, 32 poentoj: senzorgeco 5-a rango, 24 poentoj: elmalliberulinejiĝinte ŝi kormuskoltubŝtopiĝmortis kaj ankaŭ, 24 poentoj: puŝamortizilo |
25.11. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, Komuna legado de la libro "Hirthara Petro" tria parto |
11.11. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, Komuna legado de la libro "Hirthara Petro" dua parto, Heinz prezentas Duolingo |
28.10. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, Komuna legado de la libro "Hirthara Petro" |
18.10. dimanĉo | 10.00 | Bad Münder | 12-a Rata Rendevuo |
14.10. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Kvizo: La lingvoj de Eŭropo |
02.10. vendredo | 19.30 | Hamburg | Esperanto-Kant-Konk-Urso http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/ |
30.09. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Ludo: Skrablo en Esperanto |
25.09. vendredo | 18.30 | Hameln | nova Esperanto-kurso por komencantoj komenciĝos en la kulturcentro Sumpfblume |
23.09. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago; La parolado de Ludoviko Lazaro Zamenhof dum la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo-sur-maro, |
19.09. dimanĉo | 10.00 | Celle | EMAS-kulturtago: Ekde la 10-a renkontiĝo en la kafejo Teatro, 11.30-13.00 ĉiĉeronado tra la urbocentro, tagmanĝo en itala aŭ greka restoracio, vizito de la Franca Ĝardeno aŭ de la Bomann-muzeo aŭ de la kastelo, kafotrinkado en la kafejo Müller, fino ĉ. je la 17-a horo http://www.ipernity.com/doc/230201/album/797436 http://esperanto-hamburg.de/programm/ |
09.09. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | someraj travivaĵoj; Heinz raportas pri la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo kaj montras fotojn |
06.09. dimanĉo | 12.00-18.00 | Aerzen | Tago de la kulturoj en Aerzen, informstando http://www.aerzen.de/index.php/7-flecken-aerzen/aktuelles/322-8-tag-der-kulturen-2015 |
04.-06.09. vendredo - dimanĉo | ... | Sundern-Langscheidt | Esperanto-semajnfina seminario en la Bildungszentrum am Sorpesee |
21.08. vendredo | 19.00 | Bensen | Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno ĉe Waltraut kaj Klaus http://doodle.com/iccinfht8sgdta77r3tekzmd/admin#table |
Somera paŭzo | |||
25.07. - 01.08. sabato - sabato | ... | Lille, Francio | 100. UK (Universala Kongreso de Esperanto / Esperanto-Weltkongress) http://www.lve-esperanto.org/lille2015/ kaj http://filmindustrio.com/videoscategory/uk-lillo/ |
22.07. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | prelego de Dennis Keefe (Usono/Ĉinio): BEK-kurso, Esperanto-insulo, Esperanto-merkatiko, lingvaj festivaloj, ktp. |
11.-19.07. sabato - dimanĉo | ... | Martin, Slovakio | 10. SES (Somera Esperanto-Studado / Sommer-Esperanto-Studienwoche) http://ses.ikso.net/2015/sk/ |
08.07.merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, rondvojaĝo de Dennis Keefe, testo el la BEK-kurso |
24.06. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | prelego de Geomar Martínez Pérez el Kubo: Kubo - la plej granda el la Antiloj , kun muziko |
10.06. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, kanto-teksto de ĴeLe "En Esperantuj'", retrorigardo al la 92-a Germana Esperanto-Kongreso |
06.06. sabato | 09.50-17.00 | Oldenburg | Jubileo 20 jaroj Esperanto-grupo Subvisurgo kun vizito de la malnova urbocentro kaj de la ŝtata teatro http://www.akueck.de/egu/egu_jubileo20150606_invito.pdf |
|
|
|
|
25.05. lundo | 10.00 | Münster-preĝejo | ekumena pentekosta diservo en Esperanto |
24.05. dimanĉo | 20.00 | Sumpfblume | koncerto de la litova bando Asorti |
24.05. dimanĉo | 10.30 | teraso apud la Hochzeitshaus | partopreno en la tradicia multlingva ekumena pentekosta diservo, kun Esperanto |
23.05. sabato | 17.00 | Elisabeth-Selbert-lernejo | informrondo por interesitoj: Esperanto - la Internacia Lingvo, poste vespere koncertoj de Kaŝi el Hamburgo kaj jOmO el suda Francio |
23.05. sabato | 10.00-14.00 | piediranta zono Hochzeitshaus | informstando Esperanto |
22.05.vendredo | 19.00 | Elisabeth-Selbert-lernejo | solena malfermo de la kongreso kun subdistriktestro Tjark Bartels kaj ĉefurbestro Claudio Griese, muziko: ĴeLe, poste pupteatraĵo: Minĥhausen - la vera kazo |
22.-25.05. vendredo - lundo (Pentekosto) | ekde 14.00 | Hameln | 92a Germana Esperanto-Kongreso in Hameleno, programo http://www.esperanto.de/dek2015 |
21.05.ĵaŭdo | 19.00 | urba biblioteko Pfortmühle | krimroman-legado kun d-ro Thorsten Sueße: "Morta instruisto, bona instruisto" |
20.05. merkredo | 19.00 | Freiraum | organizaj aferoj pri la kongreso: lastaj preparoj |
13.-17.05 merkredo-dimanĉo | 19.00 | Bad Münder | BARO (Berlina Arbara RenkontiĝO / Berliner Waldtreffen) http://www.krokodilo.de/baro/baro.php |
13.05. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | organizaj aferoj pri la kongreso: lastaj preparoj |
06.05. merkredo | 19.00 | Freiraum | organizaj aferoj pri la kongreso: invitoj por la solena malfermo, sponsoroj, laborplano |
29.04. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | testo de Eva; organizaj aferoj pri la kongresejo |
22.04. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | preparoj por la Esperanto-Kongreso: kio ankoraŭ urĝe estas farenda? |
|
|
|
|
08.04. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago; asocia ludo kun gestoj; kontrollegado de la Hameln-informilo; |
01.04. merkredo | 19.00 | Freiraum | Kalendaro 2015 de "movado-sen-nomo", Heinz rakontas pri kaj montras fotojn de la 7-a BIERO, kongrespreparoj |
25.03. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago; ludo: asociaj spontanaj vortĉenoj; komponado de la taga programo por la kongreso; teksto: anonco de la Asorti-koncerto; Heinz montras kelkajn fotojn pri la BIERO |
20.-22.03. vendredo - dimanĉo | ... | Pelhřimov, Ĉeĥio | 7-a BIERo (Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo) http://www.e-mental.cz/archiv/7223 |
18.03. merkredo | 19.00 | Freiraum | Gramatika ekzerco "Estas bon... .", gazetartikolo pri la kongreso, kontrollegado: letero al sponsoroj, informilo pri Hameleno |
11.03. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Ludo Concept, planado de la kongreso |
04.03. merkredo | 19.00 | Freiraum | Babila Rondo, nova membro: Axel, korektlegado de la teksto pri la Ratkaptista Ludo, preparoj por la kongreso: interparolo kun la Sumpfblume koncerne la koncerton, librodonaco al la urba biblioteko Pfortmühle, dato kun la gazeto Dewezet |
25.02. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, filmo pri denaskaj Esperantistoj: http://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI nova kluba simbolo Ratkaptista Bando, preparoj por la kongreso: ĝisnuna stato tranoktoj/ekskursoj, ekspozicio Helga Plötner?, stando de motiva Spielzeit?, intervjuo Radio Dreyeckland, teksto por la membrogazeto de la urba energiprizorganto, artikolo en "hallo Mittwoch" super-klubo: Esperanto-grupo Hameln, premio dum aĉetado per Gooding, interparolo kun la Esperanto-junularo, ktp. |
|
|
|
|
11.02. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Jarĉefkunveno: tagaj punktoj: salutado, jara raporto, kasa raporto, raporto de la revizoroj, senŝarĝigo kaj novelekto de la estraro, elekto de unu revizoro, preparoj por la German Esperanto-Kongreso en Hameln, proponoj, planado por 2015, diversaĵoj |
|
|
|
|
28.01. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Krucvortenigmo:Horloĝmontrilo, preparoj por la kongreso |
|
|
|
|
14.01. merkredo | 19.00 | Sumpfblume | Esperanto-vorto de la tago, preparoj por la kongreso |
07.01. merkredo | 19.00 | Freiraum | Eva parolas pri la Novjara Renkontiĝo en Bitburg, preparoj por la kongreso |
-
Koran dankon al ĉiuj, kiuj voĉdonis por La Ratkaptista Bando Esperanto-grupo Hameleno kiel Superklubo 2015!
La voĉdonado de la gazeto „Hallo Mittwoch“ / „Hallo zum Sonntag“ („Saluton merkredo“ / „Saluton al dimanĉo“) jam finiĝis la 14-an de oktobro. La ĵurio decidis kaj transdonis la premiojn al tri kluboj, kiuj ĉefe faras gravan laboron kun infanoj kaj junuloj: remklubo, sportklubo, arbara infanĝardeno. Jen raporto pri tio (en la germana: http://www.hallo-hameln-pyrmont.de/artikel/2273/ruderer_sind_superverein_2015_.html
La nombro de la voĉoj por ĉiuj unuopaj kluboj ne estis publikigita. Post demandado ni eksciis, ke nia klubo laŭ voĉoj estas en la supra triono. Tio estas granda sukceso por nia malgranda klubo. Koran dankon al ĉiuj, kiuj voĉdonis por ni!
Superrigardo pri la kandidatiĝantaj kluboj/asocioj en la regiono Hameln-Pyrmont: http://www.hallo-hameln-pyrmont.de/aktion/10/superverein.html
... kaj jen la priskribo de la Esperanto-grupo Hameleno, kiu aperis en la gazeto „Hallo Mittwoch“ („Saluton merkredo“) la 25-an de februaro 2015: http://www.hallo-hameln-pyrmont.de/aktion/10/superverein/149/esperanto-gruppe_hameln_undampquotla_ratkaptista_bandoundampquot.html
Koran dankon pro via partopreno kaj subteno!
... kaj jen mi tradukis la priskribon de al voĉdonado kaj la artikolon pri la Ratkaptista Bando Esperanten:
Voĉdonu nun por via Superklubo!
Nun ni startis la „varmegan“ fazon de nia konkurso „Superklubo 2015“. La voĉdonado komenciĝis. Tio signifas: Ĉiu leganto povas voĉdoni por unu el la 29 kluboj/asocioj, kiuj kandatiĝis. Post ĉiu klubo estas kampo, kiu povas esti markita. Nia voĉdonado estas ŝaltita dum 2 semajnoj (ĝis la 14-a de oktobro 2015). Per tio vi havas sufiĉe da tempo por subteni per via voĉo unu el la kandidatoj. Kiam la voĉdonado estos finita, krome ankoraŭ ĵurio rigardos la kandidatecojn kaj fine pritaksos ilin. La gajninto ricevos premion de 3000 eŭroj, la 2-a- kaj 3-a-ranguloj 2000 kaj 1000 eŭrojn por la kluba kaso. La gajnintoj estos informitaj de ni.
Dum pluraj monatoj ĉiun semajnon ni prezentis, respektive lasis prezenti sin unu klubon. Ĉiu interesita klubo en la subdistrikto Hameln-Pyrmont kaj la urbo Lügde povis partopreni, tute egale, ĉu temas pri sporta, hobia, hejmregiona, kultura aŭ patronema klubo/asocio. Ĉefe ni ĝojis, ke dum la prezentadoj videbliĝis, kiel intense la kluboj en nia regiono engaĝiĝas pri la junulara laboro kaj pri tio ankaŭ povas prezenti bonegan sukcesojn. Ni dankas al ĉiuj kluboj, kiuj kandidatiĝis.
Esperanto-grupo Hameleno (Hameln) „La Ratkaptista Bando“
La Hamelena Esperanto-grupo "La Ratkaptista Bando" ekzistas ekde pli ol 25 jaroj. Foto: private
Hameleno. La Esperanto-grupo Hameleno „La Ratkaptista Bando“, kiu kandidatiĝas por la Superklubo 2015, pripensis specialan formon por prezenti sin. Kvin demandoj kaj respondoj rezultas portreton de la klubo, kiu okupiĝas pri la arta monda lingvo.
Kio estas Esperanto? Esperanto estas facile lerneble, neŭtrala lingvo por la internacia interkompreniĝo, kiu estis evoluigita 1887 de la pola okulkuracisto Ludoviko Zamenhof. Ekde tiu tempo la lingvo internacie disvastiĝis kaj hodiaŭ estas parolata kaj skribata en multnombraj renkontiĝoj, kongresoj kaj en retaj forumoj. Per Esperanto oni tre facile povas kontakti homojn en la tuta mondo kaj sur la sama nivelo. Komencantoj jam post duona jaro povas esti kuraĝaj viziti la unuan renkontiĝon kaj konatiĝi kun la granda internacia Esperanto-komunumo.
Kiuj ni estas? Ni estas la Ratkaptista Bando kaj kune lernas kaj parolas Esperanton. Ni estas komunutila asocio kaj havas ĉirkaŭ 25 membrojn en kaj ĉirkaŭ Hameleno. . Nia klubo estas intergeneracia, la plej juna membro estas 17-jaraĝa, la plej maljuna 102-jaraĝa. En la jaro 2012 ni povis festi la 25-jaran jubileon de nia klubo per granda Esperanto-koncerto.
Kion ni faras? Ni renkontiĝas ĉiun merkredon en Hameleno, alterne en la kulturcentroj Sumpfblume kaj Freiraum. Ĉi tie ni lernas kaj parolas la lingvon kaj planas niajn venontajn aktivecojn. Ni regule akceptas Esperanto-gastojn el eksterlando, organizas prelegojn, informaranĝojn kaj ekskursojn. Unufoje dum la jaro ni organizas la „Ratan Rendevuon“, ekskurson kun la najbaraj Esperanto-grupoj. Krome niaj membroj regule veturas al kongresoj kaj seminarioj enlanden kaj eksterlanden, kiel ekzemple la Eŭropa Esperanto-Kongreso.
Kion ni planas por la jaro 2015? Dum la pentekosta semajnfino okazos en Hameleno la Germana Esperanto-Kongreso. Tiam renkontiĝos ĉirkaŭ 150 Esperanto-parolantoj el la tuta mondo en la Elisabeth-Selbert-lernejo por partopreni prelegojn, koncertojn, ekskursojn, ktp. Ni organizsas riĉan kulturan programon, interalie ankaŭ publikan koncerton en la Sumpfblume kun litova Esperanto-bando.
Kiel mi povas partopreni? Se vi volas konatiĝi kun la multfaceta kaj viva Esperanto-kulturo: Interesitoj ĉiam estas bonvenaj ĉe ni. Ni regule organizas lingvo-kursojn por komencantoj.
Pliajn informojn pri la klubo kaj pri Esperanto vi trovas en la reto sub www.esperanto.de/hameln.
La retpaĝaro de la Esperanto-grupo Hameleno estas aktualigata ekde komenco de 2015. Per la ligo http://arkivo.esperanto.de/hameln vi ankoraŭ atingas la malnovajn paĝojn.
Koran bonvenon!