Feed aggregator
La grupo en Bilbao: "Ni ne rifuzis membriĝon"
Ĉi-sabatan matenon, kiam mi malfermis mian retpoŝton, kun granda surprizo, trovis diversajn mesaĝojn rilate al artikolo de David de Ugarte en "La indjana kuriero". Laŭ peto de kelkaj esperantistoj, mi klopodos klarigi la tutan aferon ekde la komenco:
1. En la monato aprilo ĉi-jara, prezentiĝis en la E-Grupo de Bilbao homo de ni nekonata, kies nomo estas Manuel Ortega. Mi memoras ke, preskaŭ tuj post reciproka prezentado, liaj unuaj vortoj estis por aserti ke la E-Grupoj ne havas sencon en la nuntempo ĉar homoj interrilatiĝas per interreto kaj ktp. (mi skribas "ktp" ĉar estas argumentoj jam aŭskultitaj de mi ĉe aliaj esperantistoj). Li ankaŭ parolis pri tio, ke li apartenas al kooperativo kaj havas diversajn ideojn disvolviĝontaj.
2. Post la hispana kongreso en Almagro (maja monato), li revenis en nian E-rondon. Kaj se mi bone memoras, tiam li komencis paroli pri la celo atingi la deklaron de E-urbo en nia provinco (Bizkajo; ĉefurbo: Bilbao) tiel kiel oni jam estis atingita en Germanio kaj Italio. Kaj ankaŭ li petis ke nia E-asocio engaĝiĝu en la afero. Kvankam ni estis sufiĉe skeptikaj pri tiu projekto, ni diris, ke ni helpus laŭeble. Tial mi petis ke li skribu mallongan raporton pri la afero: celo, rimedoj, politikaj kontaktoj, taskoj farendaj, buĝeto, rolo de nia Esperanto-Grupo en tio ... Manuel respondis ke li faros tiun raporton; ni ankoraŭ atendas ĝin ... Anstataŭ tio, li sendis retmesaĝon al adreso de la Esperanto-Grupo kun ligilo al la "Indjana Kuriero".
3. En sekvaj tagoj, kun granda insistemo, li alvokis almenaŭ 3 fojojn al mia portebla telefono (daŭre mi ree petis tiun raporteton), sendis retmesaĝojn por demandi ĉu estos renkontiĝoj en la E-Grupejo por ilin ĉeesti (meze de la somero, kiam ni forestas pro ĉeesto en E-aranĝoj), pliaj telefonalvokoj al aliaj estraranoj, ... kvazaŭ obstina persekuto. Unu sabatan matenon eĉ proponis ke mi akompanu lin al malgranda vilaĝo (Morga) ĉar li havas tie posttagmanĝan rendevuon kun mi ne scias kiun. Poste li diris ke li partoprenos la italan kongreson en Mazara, kiun mi partoprenis,kaj ke tie ni havos la okazon longe interparoli. Kompreneble,li ne ĉeestis la kongreson.
4. Post la someraj ferioj, la unuan semajnon de septembro, denove li venis en la E-Grupejon. Denove, obstine parolas pri la atingo de E-urbo en Bizkajo kaj pri la organizo de E-kurso, en nia Grup-ejo, kun instruistoj kaj gelernantoj alportotaj de li (kompreneble, antaŭpeto por tio, ŝajne, ne estas bezonata).
5. Fine, post tiu preskaŭ 6-monata persekuto, la vendredon 21-an de septembro, post la 21-a h., prezentiĝas en la Grup-ejo Manuel kaj aliaj du homoj; pro la malfrua horo, tie troviĝas nur tri membroj de la Grupo; la kooperativanoj denove insistas pri organizo de intensiva E-kurso en nia ejo. La respondo estas ke, por tio, oni bezonas la aprobon de la estraro de la Grupo; tiam, ili diras ke estas pretaj fariĝi membroj de la asocio; la respondo estas sama: oni bezonas la aprobon de la estraro; en tiu momento ili foriris eĉ sen adiaŭo. Tiun saman nokton aperas la artikolo de David de Ugarte.
Ĝis ĉi-tie, la objektiva rakonto de la faktoj.
Pri la artikolo de David de Ugarte en "La Indiana Kuriero", kelkaj precizigoj:
1. Ni ne "rifuzis instrui E-on por la kvin homoj kiuj interesiĝas pri ĝi per nia retpaĝo kaj petis al ni helpon". Ni rifuzas ke nekonataj homoj, ne apartenantaj al nia sociaro, eniru nian klubejon por organizi propran kurson, kun propraj instruistoj kaj eĉ propraj gelernantoj.
2. Ni ne povis "oficile rifuzi la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi" pro la simpla fakto ke ne estis oficiala peto nek, sekve, oficiala decido de la estraro pri tio.
3. "La oficiala kaj ofenda ekskuzo estas ke ni ne estas esperantistoj (!!!) ĉar ni estas kooperativanoj" (!!!!!!!). Nun la kri-signoj estas miaj antaŭ tiaj sensencaj vortoj.
4. "En Biskajo ... ekstrema sektiĝo: la tri homoj kiuj ... aperis en la klubo havis suspektajn manierojn (junecon?). Vere, mi klopodis kompreni tiujn-ĉi vortojn kaj ne kapablis. Post 30 jaroj en la Grupo de Bilbao, neniam mi rimarkis tiun "sektiĝon"; tiaj akuzoj estas tiel ridindaj kaj bizaraj, ke apenaŭ pen-valoras ilin kontraŭargumenti
Pri danĝero de juneco, certe vi pravas, Sro. de Ugarte: nia 30-jara prezidanto estas kaduka maljunulo, ĉu ne?
5. "Ankoraŭ pli danĝere, la soro de la eŭska lingvo estas la ĉefa problemo por la disvastigo de Esperanto en Eŭskolando". Mi povas certigi ke neniam iu el ni diris tiajn kretenajn vortojn.
6. "La asocio konstante malkreskis dum la lastaj dudek jaroj". Kaj? Ĉu vi konas nur unu E-asocion en la mondo, kies membronombro ne malkreskis (-as)? Spite de multaj malfacilaĵoj, kiujn vi eĉ ne povas imagi, la E-klubo de Bilbao travivis 106-jarojn, inkluzive de la hispana intercivitana milito kaj la eĉ pli terura postmilito kaj ties persekutoj; havas propran grandan ejon en la centro de la urbo kaj sufiĉe multnombran anaron. Ĉu vi kapablus alporti ion pli bonan?. Antaŭ ol vi, aliaj esperantistoj venis al ni proponante brilajn ideojn por revigligi nian kadukan asocion kaj nian ekstermodan agadon; ili malaperis; la E-Grupo de Bilbao restas.
Kaj tiel ke la "indjanoj" jam malŝparigis sufiĉe da mia tempo, mi malŝparas iom pli el ĝi por resume diri:
1. Jes, esperantisto estas ĉiu kiu parolas E-on, sed kono de la lingvo ne rajtigas uzi kiun ajn lokon, kie oni parolas E-on: mian propran domon, ekzemple; aŭ la E-klubon de Bilbao, kiu estas privata asocio kun respektendaj statutoj.
2. Oni ne rajtas trudi alian engaĝiĝi en propraj projektoj kaj infane reagi kiam tiu alia diras "ne".
3. Se oni parolas neklare kaj oni mensogas, kompreneblas ke la aliaj vidu vian aferon neklara, vidu mensogojn kaj fariĝu iom suspektemaj.
4. Kial "indjanoj" tiel insisteme, peze kaj tedige laboris por eniri "kadukan" E-Grupon, kiu "havas nenian rolon en la nunaj E-medioj"? Ni ne estas kapablaj tion kompreni.
Ĉia-okaze, la E-Klubo de Bilbao estas preta al komuna kunlaborado, kiu respektu niajn reciprokajn opiniojn kaj ag-manierojn. Se en la tuta proceso okazis miskomprenoj, ni estas pretaj etendi nian manon por serena interŝanĝo de opinioj kaj projektoj sur la bazo de sincera kaj diferenco-supera dispozicio. Nia komuna celo ne estas batali internan, vanan kaj energi-komsuman militon, sed labori por la bono de nia komuna lingvo Esperanto.
Jesús M. Garcia Iturrioz
Sekretario de la Grupo Esperantista de Bilbao.
La Esperanto-klubo rifuzas nian membriĝon
Hieraŭ la "Bilbaa Esperanto Kulturcentro", la historia Esperanto-Klubo de Bilbao, oficiale rifuzis la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi. Krome ili rifuzis instrui Esperanton al la kvin homoj kiuj interesiĝis pri ĝi per nia retpaĝo kaj petis de ni helpon.
Kial? La oficiala kaj ofenda ekskuzo estas ke ni "ne estas esperantistoj" (!!!) ĉar ni estas kooperativanoj kaj ni havas nian propran organizaĵon - la kooperativon - kiu havas "pli gravan celon". Kompreneble, la decido rompis la koron de Manuel, kiu estas emocie ligita al la Esperanto-movado de multaj jaroj. Tamen, ni devas pripensi tion klar-kape. Kaj memori historion iomete…
La problemo de "Esperantio", la imagita komunumo de parolantoj de Esperanto, kiel ĉiuj imagitaj komunumoj estas ke simple… ĝi ne ekzistas. Dum almenaŭ jarcento, nur ekzistis malcentralizita, hierarkia, tutmonda organizaĵo kiu monopoligis la reprezentadon de la lingvo kaj de ĝiaj parolantoj. Sed sub tiu pompa strukturo kuŝis multaj veraj realaj komunumoj kiu parolis Esperante kaj disvolvis novajn formojn de samtavolanaj rilatoj. Ili estis lingvo-ludemuloj, pac-aktivuloj, kulturemuloj… kiuj foje trovis lokon en la organizaĵoj, foje ne.
Dum la naŭdekaj jaroj, la socia uzo de interreto eksplodis kaj, kune, la distribuitaj komunikadoj profunde ŝanĝis kulturon. La tipaj organizmanieroj de la dudeka jarcento baldaŭ troviĝis en krizo.
"Esperantio" montris sian veran naturon: la parolantoj multiĝas rete, sed la tradicia strukturo suferis tion kion Manuel bone nomis la kraŝo de la centro. Kiel ni bone vidis dum ĉi norda somero, oficialaj kongresoj malrekordis kaj tradiciaj organizaĵoj iom-post-iome limigis sian vivon al la debato inter estraranoj.
Samtempe, la realaj komunumoj, kies interkomunikadoj faciliĝis dank’ al la distribuitaj retoj, floris. Kongresoj, eĉ tiuj de la tradiciaj naciaj organizaĵoj, fariĝis platformo por la renkontiĝo de transnaciaj realaj komunumoj.
Kompreneble, la maljunaj "reprezentantoj" ne bone komprenis, nek probable ankoraŭ komprenas ke la tradiciaj strukturoj estas nur alia reto en grandega maro da retoj. Ili rigardis - kiel ni spertis en Bilbao - kaj probable ankoraŭ rigardas retan komunumojn kiel danĝeron por sia monopolo kiu, fakte, ne plu ekzistas. Kiel Manuel klare jam diris en 2010:
La unua celo de la nova UEA estas "Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo". Kadre de tiu celo la plano estas gvidi, kunordigi kaj subteni tiujn projektojn kiuj naskiĝis ekster la centra organizaĵo. Do ĉu la unua farenda afero de tiu necesega novstila asocio estas meti sub sian kontrolon (Gvidi…kunordigi) projektojn iniciatitajn de aliaj?
En Biskajo, tiu drama miskompreno materiiĝas kiel ekstrema sektiĝo: por Eduardo, la naŭdeknaŭjara estrarano kiu renkontis nin dum niaj kvar vizitoj al la klubo, televido estas la origino de la dekadenco de la movado. La tri homoj kiuj lernis Esperanton per interreto kaj aperis en la klubo dum la lastaj jaroj havis suspektindajn manierojn (junecon?) kaj, ankoraŭ pli danĝere, la soro de la Eŭska lingvo estas la ĉefa problemo por la disvastigo de Esperanto en Eŭskolando. Kompreneble, la asocio konstante malkreskis dum la lastaj dudek jaroj.
Tamen, oni ne devas konfuziĝi. Hieraŭ nokte mi verkis retmesaĝon al nia amiko Tonjo por sendi al li kaj al HEF klaran ideon: ni ne estas kontraŭ HEF, kontraŭ UEA aŭ kontraŭ "Bilbaa Esperanto-Kulturcentro". Ni - tri el la ses indjanoj kiu ĉiutage parolas Esperante kaj loĝas en Bilbao, probable la ununuraj homoj kiuj ĉiutage parolas Esperanton en tiu ĉi urbo - fakte volis kaj klopodis membriĝi kaj kunlabori por la disvastigo de Esperanto. Simple, tio ne eblis. Kaj la problemo kiu kuŝas sub tia malagrabla alproksimiĝo ne estas ĉe ni.
David de Ugarte
La originala teksto aperis en La Indjana Kuriero.
170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio
Ĉiuhore estas ĉ. 10 000 paĝorigardoj ĉe la Esperanto-versio de la tutmonde konata vikipedio. Laŭ la ofteco de uzado Esperanto okupas lokon 41, apud la tagaloga, estona kaj hinda versioj.
Vikipedio bone montras kiel eniras Esperanto en la modernan tempon, komune kaj samrajte kun aliaj lingvoj. Indas memori, ke antaŭ la ekesto de Vikipedio ekzistis neniu ĝenerala Esperanto-enciklopedio, kaj la pri-esperanta Enciklopedio de Esperanto venis el la jaro 1934.
La Esperanta vikipedio tiurilate ne estas unika projekto - Esperanto dum la pasintaj jaroj ekhavis tradukojn de Facebook, Mozilla Firefox kaj de la Linux-versio Ubuntu, ĝi estas traduklingvo de Google Translate, kaj ĝi eniris per pli ol 180 000 frazoj la multlingvan frazokolekton Tatoeba, kie Esperanto tenas nun la duan lokon post la angla. Antaŭ 125 jaroj Esperanto havis la plej malgrandan lingvo-komunumon inter pli ol 6 000 lingvoj; hodiaŭ ĝi okupas kutime lokon inter la 15a kaj la 50a ĉe diverskriteriaj listigoj de la internacie videblaj lingvoj. La ĉina registaro honorigis nian lingvon eĉ per ĉiutagaj novaĵoj, inter deko da aliaj lingvoj.
Por pliaj statistikoj vidu http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo.
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2-a de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno de Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton.
La lernofeston vizitis proksimume 20.000 homoj el la tuta regiono, kiuj almenaŭ vidis la du Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis pli ol 300 vizitantoj.
Vizitis nian standon nature ankaŭ la nova ministro pri kulturo, s-ro Ulrich Commerçon, kiu tre detale informiĝis pri la kampanjo de SEL. La lingvoeksperimento funkciis per tri partoj: Unue la partoprenantoj devis plenigi sciencan demandilon. Poste ili instruiĝis pri Esperanto en la „minilernejo“ (lernejeto), kie la vicprezidanto de SEL, Edgar Werner Müller, prezentis lecionon de la konata kurso „Mazi en Gondolando“.
Poste ili venis al la divenrado por elprovadi siajn novajn lingvokonojn. Rimarkinde ofte ili tie tre bone tradukis la Esperanto-esprimojn en la germanan lingvon. La sukcesintoj tiam ricevis po unu glukuponon por la lernofesta pasporto. Kolektado de almenaŭ kvin kuponoj fine rajtigis ilin partopreni al la granda tombolo.
Do, la partoprenantoj povis facile konstati, ke helpe de minimumo da instruo kaj surbaze de aliaj lingvokonoj (ekz. latina, franca, angla) ili komprenis kaj tradukis eĉ relative malfacilajn vortojn kaj frazojn el Esperanto.
Oliver Walz, la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, konkludis, ke la Lernofesto estis entute tre komunikema kaj vizia aranĝo, do tre taŭga por realigi la longtempan strategion de SEL. Tutcerte SEL kaj Becker-Meisberger-Instituto partoprenos ankaŭ en la lernofesto 2013
raportis Oliver Walz
Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net
Libera Folio: Kion ekzakte faros ESF-enrete? Kial necesas aparta kompanio?
Erin Piateski: — ESF estas registrita en Usono (kaj baldaŭ ankaŭ en Kanado) kiel neprofitcela organizo. Ĝis nun, ESF finance subtenis multajn projektojn, inkluzive de Lernu. Ĉe Lernu ni konsideras tion ne nur donaco, sed investo en Esperantujo. Kiam Lernu povos subteni sin mem, mono kiun ESF nun sendas al Lernu liberiĝos por distribuo al aliaj individuoj, projektoj, kaj organizoj, por subteni la Esperanto-movadon ĝenerale.
— La neprofitcela stato de ESF tamen severe limigas la eblon de Lernu atingi tiun pozitivan financan staton. Neprofitcelaj organizoj kiel ESF rajtas enspezi ĉefe per donacoj; laŭleĝe ilia rajto vendi ne-donacitajn varojn kaj servojn estas tre limigita.. La starigo de ESF-enrete, komerca filio de ESF, malblokos tiun vojon. Tio ebligos la vendadon de varoj (kiel libroformaj versioj de lernu-enhavo) kaj servoj (kiel sen-reklama versio de la Lernu-paĝaro).
— Dua celo por la starigo de ESF-enrete rilatas al komerca agado ekster Esperantujo. En la laboroj por niaj retaj projektoj, niaj programistoj kreis multajn utilajn ilojn. Ni kredas ke ni Esperantistoj povas kunlabori por, je longa daŭro, krei ion kiu estas interesa kaj utila ankaŭ por ne-Esperantisto. Ni kredas ke eblas subteni la Esperanto-movadon per la mono enspezita per tia agado, kaj ankaŭ montri la pozitivajn ecojn de Esperanto al la ne-esperantista publiko.
Libera Folio: Kia estos via rolo kiel direktoro de ESF? Ĉu temas pri tuttempa tasko?
— Mia rolo kiel la direktoro ne estos tuttempa tasko. Estas pli vasta versio de tio, kion mi jam faras ĉe Lernu. Mi kunordigas laborojn je ekzistantaj projektoj (ĉefe lernu.net) kaj reprezentas ESF-enrete en kontaktoj kun eksteraj personoj kaj organizoj, kun kiuj ni volas kunlabori. Ni volas starigi multe da kontaktoj kun la tradicia Esperanto-movado, kun novaj kaj sendependaj Esperanto-organizoj, kaj kun individuaj Esperantistoj, kiuj eble ne emas membriĝi al io ajn. Ni kredas ke ni havas ion gravan por kontribui al la movado, kaj granda parto de mia laboro estas kunordigi tion.
Libera Folio: Ĉu ion vi povas diri pri eventualaj novaj retaj projektoj de ESF-enrete? Aŭ ĉu temas nur pri tio, ke oni bezonas la novan organizon pro impostaj kialoj?
— Sendube estos novaj retaj projektoj de ESF-enrete. Ni laboras nun sufiĉe intense por pretigi la novan Lernu por lanĉo, do mankis tempo por detale plani la estontajn retajn projektojn. Ni tamen kreas la teknikan strukturon de la nova lernu.net kun la supozo ke estos aliaj retaj projektoj. Ĝi interligiĝos kun estontaj projektoj per komuna baza strukturo, tiel ke eblos facile kaj glate iri de unu projekto al alia, sen la devo denove enmeti uzantnomon, aŭ aparte krei novan salutnomon por ĉiu nova projekto.
— Ni konstante diskutas la staton de la Esperanto-movado. Ni volas eltrovi kiuj estas ĝiaj ĉefaj, konkretaj bezonoj, kaj kiel ni povas plenum9i tiujn bezonojn per reta projekto. Kiajn retajn servojn bezonas Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj? Kiel reta projekto povus helpi esperantiston kiu volas plani lokan eventon aŭ trovi kaj kontakti aliajn Esperantistojn? Kiel ni povas plifaciligi la kontaktojn inter la tradicia Esperanto-movado kaj la reta movado?
— Kvankam ĝi ne estis ESF-projekto, bona ekzemplo de lastatempa kunlaborado inter tradicia kaj reta movado estis la reta PIV, kiu nun atingis novan generacion de uzantoj, per ĝia disponigo en la reto. Ni volas elpensi aliajn projektojn kiuj estus same popularaj kaj utilaj.
Libera Folio: Kiam estos lanĉita la nova Lernu, kaj kiel ĝi diferencos de la nuna?
— La nova Lernu estos lanĉita en frua 2013. Ĝi estos nova en preskaŭ ĉiu senco, krom la celo kaj la nomo. Ni konservos la plej bonajn partojn de la nuna paĝaro, sed la aspekto, enhavo, kaj teknika strukturo preskaŭ tute ŝanĝiĝos. La nova teknika bazo de la paĝaro plifaciligos la sperton de uzantoj kiuj volas uzi la paĝon kun retumiloj kiuj ne ekzistis antaŭ 10 jaroj (tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj kun retaliro, ekzemple). La paĝaro estos multe pli facile uzebla kaj navigebla por uzantoj, kaj ankaŭ por administrantoj kaj volontuloj.
— La forumoj estos komplete novaj; ili estos aranĝitaj tute malsame, kaj estos pli facile administri ilin. Ne plu estos du gramatikoj ĉe Lernu - estos nur unu gramatiko, la detala gramatiko, kaj ĝi estos tradukita. Estos tute novaj kursoj kiuj sekvos la KER-nivelojn. Anstataŭ havi plurajn mallongajn kursojn, ni havos nur unu vere ampleksan kurson por ĉiu nivelo. Ni ne volas forĵeti la antaŭan laboron, ĉar ĝi ankoraŭ povas esti utila en nova formo, do la nunaj kursoj kaj multaj aliaj tekstoj de la nuna paĝaro eniros la novan bibliotekon.
— La bazo de la nova kurso estos interesa rakonto, kiun verkas Anna Löwenstein speciale por ni, kun ampleksa ekzercaro kiun verkas Birke Dockhorn, tre sperta instruisto. Nia espero estas ke la lernantoj finos la kurson ne nur pro la altnivela pedagogia enhavo, sed ankaŭ pro ĝuo de la rakonto mem.
Libera Folio: Ĉu la reta PIV restos aparta afero, aŭ ĉu ĝi iam iĝos pli integra parto de Lernu.net?
— Nuntempe estas neniu plano ligi la retan PIV kun Lernu. Ni ŝatus iam oferti ĝin al niaj uzantoj, sed ĝi apartenas al SAT, kaj kompreneble ni bezonus ilian permeson por uzi ĝin en la paĝaro. Kredeble ni iam petos tiun permeson, iam post la lanĉo de la restrukturita Lernu, sed tio ne estas prioritato en la nuna paŝo.
Esperantista EU-parlamentano suspektata pri fraŭdo
La pola radistacio RMF FM lunde malkaŝis, ke reprezentantoj de la pola prokurorejo jam en julio turnis sin al la Eŭropa Parlamento kun peto pri nuligo de la parlamenta imuneco de Małgorzata Handzlik. Laŭ informoj de la radistacio, temus pri proksimume 1.500 eŭroj, elpagitaj por partopreno en lingvokurso, kiun Małgorzata Handzlik ne ĉeestis.
La aferon eltrovis unia kontrol-institucio, kiu post enkonduka analizo transdonis la dokumentaron al la varsovia prokuroro. Tiu siavice pledis por la nuligo de la parlamentana imuneco de Małgorzata Handzlik.
Respondante al demandoj de la gazeto Dziennik Zachodni, Małgorzata Handzlik diras, ke ŝi estas surprizita de la akuzoj, kaj ŝi efektive ne ĉeestis la koncernan kurson - sed ankaŭ ne ricevis monon por ĝi de ajna EU-instanco.
Ŝi esprimas sian esperon, ke la afero klariĝos kaj la suspektoj rilate ŝin estos forviŝitaj, kiam ŝia imuneco estos nuligita kaj ŝi povos esti intervjuita en la prokurorejo. En intervjuo al la radiostacio RMF FM ŝi diras, ke eventuale temas pri homa eraro, kaj ke ŝi jam mem petis nuligon de sia parlamenta imuneco, por ke la afero estu esplorita.
Laŭ reprezentanto de la prokurorejo, intervjuita de la retejo Gazeta.pl, la kazo troviĝas ĉe la prokurora oficejo de Varsovio ekde decembro 2010 - sed evidente ĝi ne ricevis prioritatan trakton. Laŭ la samaj informoj, akuzo pri provo fraŭdi jam estis direktita al asistanto de Małgorzata Handzlik.
Laŭ informoj en polaj amaskomunikiloj, Małgorzata Handzlik dumtempe rezignis pri la funkcio de partia kasisto en la Eŭropa Parlamento kaj suspendis sian membrecon en la partio Civitana Platformo.
TED-a prelego maltedos Esperante
TED estas la nomo de modelo de konferencoj - malgraŭ la iom misgvida nomo, ofte tre interesaj kaj maltedaj - kiuj dum la lastaj jaroj disvolviĝas en Usono, kun granda sukceso kaj rimarkinda populareco. La evento grupigas homojn foje tre famajn, foje malpli, kiuj rakontas dum malpli ol dudek minutoj pri diversaj aspektoj de la socio, ĝenerale uzante diversajn ilojn de surekrana prezentado. Oni registras ĉiujn prelegojn, kiujn oni poste diskonigas per la tre vizitata retejo ted.com.
La konferencoj okazas en la angla lingvo, kvankam inter la temoj ne mankas ankaŭ diskutoj prilingvaj. Antaŭ kelkaj jaroj la respondeculoj aldonis la eblon subtekstigi la paroladojn, kaj inter la 90 lingvoj elekteblaj troviĝas ankaŭ Esperanto. De tiam, grupo de volontuloj kunlaboras en tiu adaptado, kaj nun eblas spekti jam ĉirkaŭ 60 videojn kun esperanta teksto.
La sukceso kondukis al la kreado de aliaj similaj iniciatoj, inter kiuj la plej rilata estas la eventoj TEDx, kiuj, sub la patronado kaj la modelo de TED, estas organizataj de diversaj institucioj, entreprenoj aŭ asocioj en aliaj partoj de la mondo, kaj ankaŭ en aliaj lingvoj. En tiuj TEDx-eventoj, jam partoprenis esperantisto, nome Tim Morley, kiu verve parolis pri la projekto Lingvosaltilo.
Tamen, ĝis nun neniam organiziĝis evento nek prelego en Esperanto. Tio ŝanĝiĝos post kelkaj tagoj, por kiam estas planita la unua TED-konferenco kun prelego en Esperanto. Ĝi okazos la 15-an de septembro, en la evento TEDxMadrid, kaj la preleganto estos David de Ugarte.
David de Ugarte, kiu sin difinas kiel indjano* kaj ludema, estas teknologiisto kaj entreprenisto, engaĝinta sin por la novaj modeloj de ekonomia demokratio kaj la samtavola produktadomaniero. Li estis fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj montris intereson pri Esperanto ene de sia filozofio pri egalecisma interrilatado.
El tiu grupo naskiĝis la entrepreno pri teknologia konsultado Las Indias Electrónicas ("La Elektronikaj Indioj"), kiu poste alprenis la formon de kooperativo Grupo Cooperativo de Las Indias ("Indjana Kooperativa Grupo"), kie la rilatoj inter la membroj sekvas la frue kovitajn principojn de egaleco kaj ekonomia demokratio. Do, temas pri vera ekonomia entrepreno, kies membroj vivtenas sin per ĝia aktiveco.
Li plu konservis intereson, ofte blogis pri Esperanto, kaj pritraktis la Esperantan komunumon en siaj libroj kaj eseoj (menciindas la ĉapitro dediĉita al Zamenhof en la libro De la nacioj al la retoj), sed ne partoprenas la konvencian movadon. De kelkaj jaroj kunlaboras kun la grupo aktiva kaj delonga esperantisto Manuel Ortega, kiu mastrumas la retejon La Indjana Kuriero, kaj en la lastaj monatoj la grupanoj kreskigis sian engaĝiĝon al Esperanto, tiel ke ili nun multe praktikadas la lingvon, kaj ĝin propagandas en aliaj medioj.
Pri la filozofio malantaŭ la "indjana" alrigardo al la ekonomio kaj la socio, oni povas legi en la teksto La samtavolana produktadomaniero. Indjana manifesto. Libera Folio sin turnis al David de Ugarte por ekscii, kiel la afero rilatas al Esperanto, kaj kial li faros sian prelegon en Madrido en Esperanto.
Libera Folio: Kiu estas via rilato al Esperanto? Kiam vi ekinteresiĝis pri ĝi?
David de Ugarte: Mia unua alproksimiĝo al Esperanto estiĝis el la ekkonsciiĝo pri la konsekvencoj de la lingva imperiismo post partopreni, kun aliaj indjanoj, diversajn internaciajn kongresojn kaj konferencojn. Mi klare komprenis kiel en kelkaj internaciaj strukturoj lingve bazitaj sur la angla, la denaskaj parolantoj kaj la dulingvuloj de aliaj landoj centralizis la povon por rakonti tion kion la organizantoj aŭ la kongreso deziras aŭ interkonsentas. Ne temas nur pri internacia aŭ etna problemo. Dulingvuloj estas normale membroj de bonhava socia klaso kiuj lernis en specialaj lernejoj. Do, la hegemonio de naturlingvoj signifas ankaŭ la centralizadon de la eksteraj rilatoj en la nia organizaĵo, ĝi sinonimas al nesimetriigo de nia propra ena demokratio. Kaj tio kio okazas al ni, en la mondo de la sociaj kaj kooperativaj organizaĵoj, okazas ankaŭ en aliaj medioj: akademia, ekonomia, ktp.
Sed mi fine komencis lerni Esperanton kiam ĉiuj indjanoj - tio estas, ĉiuj membroj de niaj kooperativoj - interkonsentis komenci uzi Esperanton kiel nian laborlingvon.
Libera Folio: Kiel kongruas Esperanto kun la ideoj malantaŭ viaj filozofio kaj tiu de la "indjana" grupo?
David de Ugarte: La indjana grupo estas sennacia, sed la indjanoj estas transnaciaj: kio unuigas nin estas ludema etiko kaj demokratia kaj komunaĵa konceptigo de la entreprenoj. Ni ne volas dividi nin laŭ nacia aŭ lingva origino, sammaniere ni ne volas dividi nin laŭ seksoj aŭ raso. Por esti indjano kaj labori en niaj kooperativoj, nur liberecana spirito kaj ludemula laboretiko estas necesaj.
Se ni konservus la hispanan, nian gepatran lingvon, kiel laborlingvon, la sola propono kiun ni povus fari al la plimulto da homoj kiu volas labori kun ni estas partopreni niajn kooperativojn akceptante bazan malegalecon. Aŭ ni havas ene la saman problemon de lingva imperiismo ol la internaciaj organizaĵoj, aŭ ni devos limigi nian kreskon al la hispanaj kaj portugalaj parolantoj.
Dum kelkaj jaroj ni prenis la duan vojon ĉar laborante ĉefe en la Sudameriko aŭ kun sudamerikaj organizaĵoj ĉiuj kandidatoj estis denaskaj parolantoj de la Hispana aŭ la Portugala.
Sed ĉi-jare ni decidis, pligrandigi la nian agadon en la Ibera duoninsulo, krei novajn entreprenojn kaj kooperativojn en Biskajo [unu el la eŭskaj teritorioj] kaj starigi rilatojn kun aliaj eŭropaj kooperativoj kaj sociaj organizaĵoj. Do, antaŭ tri monatoj ni decidis elekti sintezan, neŭtralan kaj facilan lingvon kiel laborlingvon. Post mallonga debato pri la opcioj, ni elektis Esperanton, kaj komencis lerni ĝin. Hodiaŭ, du monatojn kaj duonon poste, ni parolas dum 70% el la labortempo Esperante, kaj nia celo estas baldaŭ paroli Esperante la tutan tempon.
Nia pripenso estas ke se ni lernis paroli en kelkaj monatoj, ankaŭ la novaj indjanoj povos lerni rapide, kaj ekhavi tiel samtavolan pozicion en nia laborkomunumo.
Libera Folio: Kiel ekestis la ideo paroli en Esperanto en TEDx? Kiu estis la reago de la organizantoj, kaj ilia sinteno al nia lingvo?
David de Ugarte: Mi intervjuiĝis en kafeja teraso kun Antonella Broglia, la direktoro de TEDxMadrid, por elekti temon. Unue ni parolis pri la niaj projektoj, pri kooperativismo... estis tre frue en la mateno, kaj aliaj indjanoj pasis antaŭ ni kaj salutis min Esperante. Ŝi demandis al mi ĉu ni estas esperantistoj kaj mi rakontis al ŝi kial ni elektis Esperanton kiel nian laborlingvon. Ŝi tuje diris al mi ke tio certe estus la plej novigeca temo kaj ke mi devus prelegi pri tio!!
Libera Folio: Ĉu okazos tradukado? Kiel oni organizos ĝin?
David de Ugarte: Jes, la tekstoj de mia parolado projekcie aperos en granda ekrano kiu estos super la podio. Sed ne estos samtempa tradukado. Mi disponos je alia malgranda ekrano antaŭ mi kun la sama projekciaĵo por adekvate aranĝi ĉion...
Libera Folio: Kiuj estas viaj estontaj planoj pri agadoj kun rilatoj al Esperanto?
David de Ugarte: En malpli ol tri monatoj ni verkis en Esperanto manifeston por la samtavolana produktadomaniero kiel utila ilo kontraŭ la krizo kaj ni preparis tiun ĉi TED-prelegon. Nun, post la prelego, ni volas paŝi antaŭen: nia venonta projekto estas organizi "Esperanto-vilaĝon". Ĝi estos vilaĝo situanta geografie en la centro de la kulturturisma regiono de la Biskajo (apud Bilbao, Gernika, la plaĝoj kaj la montaroj) en kiu ni instruos al la laboristoj de la vendejoj kaj de la publikaj servoj paroli bazan Esperanton. Ni ankaŭ laboros kun diversaj kultur-turismaj entreprenoj, la Esperanto-asocioj kaj eŭskaj kulturorganizaĵoj por prepari kune kulturajn ofertojn en la nia lingvo en la Esperanto-vilaĝo kaj vojaĝoj tra la regiono kun esperantistaj profesiaj gvidantoj.
Ni volas nun krei bonajn, interesajn ofertojn por ĉiuj la esperantistoj kaj kunlabori poste kun la aliaj esperantaj urboj kiuj disvolviĝas nun tra la Eŭropo. Ni ja revas pri Eŭropa reto de Esperantaj urbetoj kiel nova kultura "Vojo de Sankta Jakobo". Imagu koni la diversajn Eŭropajn kulturojn kaj lingvojn feriante ne multekoste en Esperantaj urbetoj kaj ĉiam parolante nian lingvon!!
Toño del Barrio
Piednoto: David de Ugarte kaj liaj samideanoj uzas la neologismon "indjano" kun specifa signifo.
Pasporta Servo reviviĝis
Post la pasintjara paneo en la ĉefa servilo, la retejo de Pasporta Servo estis provizore translokita al la privata servilo de Daniel Bebelacqua, unu el la teamanoj de Pasporta Servo. En la fino de aŭgusto ankaŭ tiu servilo subite ekpaneis, sed la teamanoj rimarkis la misfunkcion nur kiam Libera Folio demandis pri la kialo.
Post kelkaj tagoj la informo atingis ankaŭ la teknikan respondeculon, Daniel Bebelacqua, kaj li rapide ordigis la aferon.
- Aŭ min maltrafis mesaĝoj, aŭ eble ili iris al spamujo fare de la retpoŝta servilo, ĉar nur hodiaŭ mi ricevis la informon pri la problemo. Ĝi jam estas solvita. Mi ne povas certigi ĉu estis iu sekureca problemo, aŭ ĉu tio okazis dum iu laboro en la servilo fare de ĝiaj respondeculoj (mi nur luas kundividitan ip-servilon) sed la fakto estas, ke la rajtoj de la ĉefdosiero de Drupalo estis forigitaj, do neniu rajtis aliri ĝin, kaj tial oni ne povis atingi iun ajn parton el la retejo de Pasporta Servo. Mi restarigis la rajton al tiu dosiero kaj verŝajne ĉio funkcias denove, li klarigis merkrede.
La retejo nun denove estas atingebla pere de la ordinara adreso pasportaservo.org, kiu redirektas la vizitantojn al la rezerva servilo. Ne estas konate, kiam la ordinara servilo denove ekfunkcios.
Plena paneo ĉe Pasporta Servo
Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. En 2008 la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam serĉas sian formon kaj spertas grandajn problemojn.
La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 aperis nur en februaro 2010, neniu listo aperis por la jaro 2010, kaj la kajero por 2011 ne aperis en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. Ĉi-jare ne aperis papera listo, aŭ almenaŭ mankas pri ĝi informo ĉe la libroservo de UEA.
Anstataŭ la malnovmoda papera listo, oni proponis al la vojaĝantoj uzi la retan liston de gastigantoj, kiu troveblas en la reto. Tamen jam fine de aŭgusto 2011 paneis la servilo en kiu tiu listo troviĝis, kaj dum pluraj monatoj en 2011 ĝi restis neatingebla. Fine de novembro la servo estis restarigita, sed tuj aperis novaj problemoj.
De tiam en la adreso www.pasportaservo.org aperas nur la sekva teksto:
Post la kolapso de la servilo antaŭ kelkaj monatoj, evidentiĝis kelkaj problemoj en ĝia funkciado. Dum ni riparas tion, Pasporta Servo mem gastos en alia servilo portempe, al kiu vi estos tuj redirektita.
Tamen jam de minumume pluraj tagoj misfunkcias ankaŭ la rezerva servilo. Libera Folio turnis sin al la respondeculoj de Pasporta Servo, kiuj nur post nia atentigo malkovris la problemon, kaj promesis ekesplori ĝiajn kaŭzojn.
Krom la misfunkcio de Pasporta Servo, TEJO jam de monatoj estas trafita ankaŭ de alia reta paneo. Pro malsukcesa ĝisdatigo de la retadministra sistemo Drupal al pli nova versio, la retejo tejo.org ne plu montras la enhavon laŭ la preferata lingvo de la vizitanto, sed surekranigas la tutan diverslingvan enhavon samtempe, kio en la praktiko igas la paĝaron preskaŭ neuzebla.
Laŭ Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, la malsukcesinta aktualigo de tejo.org estis portempe haltigita, por ke oni povu informi pri la okazaĵoj de la Internacia Junulara Kongreso.
- Nun ĝi rekomenciĝas kaj espereble sufiĉe baldaŭ finiĝos redonante al ni normalan paĝaron.
Ĝisdatigo: La rezerva servilo de Pasporta Servo denove ekfunkciis en merkredo, la 5-a de septembro.
Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj
Male ol la operaciaj sistemoj de iPhone kaj iPad, la sistemo Android jam de multaj jaroj permesas facilan tajpadon de Esperanto en ĉiuj programoj. Ĝis nun por uzi tiun eblon tamen necesas instali unu el la alternativaj klavaroj, kiuj subtenas Esperanton.
La dana programisto Jacob Nordfalk longe laboris kun la kerna teamo de Android por inkluzivigi Esperanton en la bazan liston, kaj nun la fina paŝo estas farita. La 31-an de aŭgusto Jean-Baptiste Queru, la ĉefo de la evoluiga teamo de Android, konfirmis ke la kodo de Esperanta klavaro, havigita de Jacob Nordfalk, eniris la deponejon por la sekva nova versio de Android.
La aranĝo de la nova klavaro havas la literojn Ŝ kaj Ĝ en la loko kie nacilingvaj klavaroj plej ofte havas la literojn Q kaj W. Ŭ aperas apud U kaj Ĉ apud C, dum Ĵ troviĝas dekstre de L. Por ricevi la literon Ĥ necesas longe premi H. La mankantaj nacilingvaj literoj same estas atingeblaj per longa premo.
La nun plej freŝa versio de Android, 4.1, estis rivelita fine de junio. Laŭ la plano, la enkonstruita Esperanta klavaro estos parto de la sekva nova versio, Android 4.2, kiu supozeble estos publikigita en la komenco de la jaro 2013. Uzantoj de tiu sistemo povos facile enŝalti la Esperantan klavaron, enirante la agordojn pri enig-lingvo, sen bezono instali ion ajn aldonan.
Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke la Esperanta klavaro nun haveblos elskatole?
Jacob Nordfalk: Unue estas la principa valoro - ke la baza Android-a sistemo subtenos Esperanton samnivele kiel aliajn lingvojn, kaj ke Esperanto estos videbla en la listo de lingvoj de la baza sistemo (vidu la ekranbildon). Due, kvankam la procezo elŝuti, aktivigi kaj elekti Esperanto-klavaron multe plisimpliĝis per Android 4, mi povas konstati ke multaj Esperanto-parolantoj tamen ne uzas la tempon elŝuti apartajn klavarojn.
Libera Folio: Kial laŭ vi la evoluiga teamo decidis enpreni la Esperanto-klavaron en la bazan sistemon?
Jacob Nordfalk: Tio okazis ĉar Android estas publikigata kun malferma fontokodo (open source), kiun eksteruloj kiel mi povas studi, eksperimenti pri ĝi kaj kontribui al ĝi. La evoluigo de Android estas pelata de Google kaj, kvankam Google ŝajnas pli malferma al Esperanto ol ekzemple Microsoft kaj Apple, kiel komerca firmao Google verŝajne ne rekte povos uzi tempon por priesplori kaj evoluigi Esperantan klavaron. Sed ĉar Android estas malferma al kodaj kontribuoj, mi povis donaci la necesajn 40-60 horojn da laboro.
Libera Folio: Kial laŭ vi la teamo de Apple male tute ne agnoskas la bezonon de Esperanta klavaro?
Jacob Nordfalk: Pro la samaj kialoj kiel Microsoft neniam faris Esperantan klavaron por Windows. Windows estas la posedaĵo de Microsoft. Microsoft ne akceptas eksterajn kontribuojn kaj ĝenerale agnoskas nur tiajn proponojn kiuj donas pli da enspezo al la firmao. Same pri iPhone kaj Apple. Male, Android kiel komuna posedaĵo devas esti kaj resti malferma al eksteraj kontribuoj. Kvankam mia diskutado kun la inĝenieroj de Google estis longa kaj la postuloj al la kvalito de mia kontribuo estis altaj (entute necesis 8 kodŝanĝproponoj kaj 8 monatoj por la kontribuo - vidu la diskuton) la tempouzo por ili estis multe pli malgranda ol se ili devus mem krei Esperantan klavaron.
Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo
Elektronikaj libroj en Esperanto estas publikigataj ĉefe de tri eldonejoj: Sezonoj en Ruslando, Flandra Esperanto-Ligo en Belgio, kaj Mondial en Usono. Por sondi la staton de la merkato, ni petis respondeculojn de la tri eldonejoj respondi al kelkaj demandoj pri la temo. Por Flandra Esperanto-Ligo respondis Paul Peeraerts, por Sezonoj Aleksandr Korĵenkov kaj por Mondial Ulrich Becker.
Libera Folio: Kiel multajn elektronikajn librojn vi eldonis?
FEL: FEL eldonis ĝis nun 35 titolojn en elektronika formo.
Sezonoj: En la elŝutejo de Sezonoj nun estas 14 senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. Entute, 17 titoloj, ĉiuj en Esperanto.
Mondial: En la Mondial-retejo por elektronikaj libroj, do www.bitlibroj.com, mi ĝis nun eldonis 19 titolojn en Esperanto en diversaj elektronikaj formatoj (fakte mi ankoraŭ eksperimentas pri la formatoj), plus la 14 kajerojn de Beletra Almanako, do entute 33 librojn en Esperanto. Krome tri anglajn librojn pri Esperanto.
Libera Folio: Kiuj el ili ĝis nun estis plej popularaj? Kiom da ekzempleroj estis venditaj aŭ elŝutitaj?
FEL: La plej popularaj estas la romano Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein, tiuj libroj, kiuj ankaŭ en sia tradicia papera formo estas la plej ŝatataj. La kvanto de venditaj e-libroj tamen estas neglektinda kompare al la kvanto de tradiciaj libroj. De La ŝtona urbo vendiĝis pli ol mil ekzempleroj papere, dum nur dudeko elektronike. Triavice rangas la verko Ĉu rakonti novele? de Johán Valano/Claude Piron. Tiu verko ne plu haveblas en tradicia bindita formo, kaj emuloj do pli facile konvinkiĝos aĉeti la bitan version.
Sezonoj: Tute nature, plej ofte estis elŝutitaj tiuj, kiuj plej frue enretiĝis; nome, kvar tradukoj: La pika damo de Puŝkin kun 2.381 elŝutoj, Sveda alumeto de Ĉeĥov (2.253), La falo de la domo Usher de Poe (2.027), kaj Blankaj noktoj de Dostojevskij (2.025). Entute, 19.470 elŝutoj. La sola aĉetebla libro en nia kiosko estas La Ĉashundo de la Baskerviloj de Conan Doyle. Ĉi tiu majstra traduko de Bill Auld estis elŝutita, kiel provlibro, 1.044 fojojn, sed ĝiaj vendoj dume ne superis dekon.
Mondial: Plej popularaj estas la kajeroj de Beletra Almanako. La vendonombro por elektronikaj libroj ĉe Mondial tamen estas tre malalta, pro diversaj kialoj. Vendiĝis verŝajne sume nur iom malpli ol cent ekzempleroj de ĉiuj titoloj sume, ekde nia eksperimentado kun bitlibroj de proksimume antaŭ du jaroj.
Libera Folio: Kiel vi decidas la prezon de elektronikaj libroj? Ĉu vi disponigas senpagajn specimenojn el la libroj? Se vi disponigas tute senpagajn librojn, kial vi faras tion?
FEL: La prezo konsistas ĉefe el du eroj. La honorario, kiun ni pagas al la aŭtoroj kaj sumo, kiu kovru la ĝeneralajn kostojn de la vendado, kiel la kostoj de la servilo, la administraj kostoj por fakturado, enkasigo, admonado ktp. FEL disponigas senpagajn "provlibrojn", tio estas libroj kiuj enhavas nur kelkajn ĉapitrojn. Per tiuj provlibroj la klientoj povas vidi, ĉu plaĉas al ili la verko, kaj - en la komenca epoko de la elektronikaj libroj tre grava - ĉu ilia legilo aŭ programo taŭgas por esperantlingvaj libroj.
Sezonoj: Aliloke ni jam menciis, ke ni iom heziteme komencis produktadon de e-libroj, ĉar ni sciis, ke nur tre malmultaj personoj – ne pli ol 20-30 – pretas aĉeti e-librojn en Esperanto, dum la elektronika abonantaro de La Ondo de Esperanto ĉiam kreskas. Tio estas komprenebla, ĉar estas evidenta avantaĝo regule ricevadi gazeton sendepende de poŝtaj komplikaĵoj. Do, dume ni preferas senpage legebligi altkvalitajn e-librojn. Ekzemple, ni fieras pro tio, ke la 7an de februaro ĉi-jara, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dikenso, ni donacis al la esperantista legantaro la neniam eldonitan surpapere Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo. La pretigo de la teksto prenis ĉirkaŭ cent laborhorojn de ni, kaj ni klare sciis, ke ni neniam rericevus ĉi tiun investon, sed ni estas tre kontentaj pro tio, ke centoj da esperantistoj ĝuas havi (ĉu ankaŭ legi?) Pikvikon en sia amata lingvo. Nature, de tempo al tempo ni proponos ankaŭ aĉeteblajn librojn, kun pluraj tekstospecimenoj senpage legeblaj, sed senpagaj e-libroj aperos pli ofte ol la aĉeteblaj.
Mondial: Ankaŭ pri la prezoj ni ankoraŭ eksperimentas. Dume, nia sola regulo pri tio estas fari la prezon por bitlibro senteble malpli kosta ol por la papera versio, kaj tamen tiom alta, ke la eldonejo havas proksimume la saman enspezon kiel ĉe papera versio. Ni ne ofertas senkostajn bitlibrojn. Sed tra du el niaj vendokanaloj por elektronikaj libroj (Google kaj Amazon), oni povas antaŭvidi ĝis 20% de la teksto de la libro, por decidi pri aĉeto. Krome, eĉ se neniu antaŭvideblo ekzistas en iu el niaj vendokanaloj, aĉetemuloj ĉiam povas iri al Amazon kaj tie uzi la antaŭvidon por ĉiuj niaj paperaj libroj en Esperanto.
Libera Folio: Kiun teknikan solvon vi uzas por la vendado de la libroj? Ĉu vi opinius utila, ke ekzistu servo, tra kiu oni povus aĉeti ĉiajn esperantlingvajn elektronikajn librojn de diversaj eldonejoj? Se jes, ĉu tia servo laŭ vi prefere estu iu el la jam ekzistantaj neesperantistaj retaj librovendejoj (kiu?), aŭ aparta, esperantista servo? Kiu devus ĝin starigi, tiukaze?
FEL: La retbutiko de FEL sendas al la kliento ligilon al la libro, per kiu ĝi povas esti elŝutita. La retbutiko de FEL jam vendas librojn de diversaj eldonejoj, siajn proprajn sed ankaŭ tiujn de Sezonoj, de Wolfram Diestel, de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) kaj volonte vendos ankaŭ por aliaj eldonejoj. La libroj estas protektitaj kontraŭ piratado per pluraj identigiloj. Sed detalojn pri tiuj ni ne povas doni...
Sezonoj: Nia sola aĉetebla e-libro estas vendata de FEL, kaj mi volonte kaptas la okazon por danki al Paul Peeraerts, kiu afable ŝparis al ni la klopodojn pri starigo de speciala servo, kiu enkasigus nur kelkajn dekojn da eŭroj dum la jaro. Kaj estus nature, se FEL, kiu estas pioniro de la elektronika eldonado en Esperantujo, fariĝus la ĉefa distribuanto de e-libroj.
Mondial: Mi forte kredas je la inkludo de Esperantaj titoloj en la ĝeneralan, neesperantistan libromerkaton, unue ĉar miaj paperaj titoloj en Esperanto vendiĝas multe pli nombre en la ekstermovada libromerkato ol en la movada (kaj mi kredas ke estonte tio ankaŭ validos por la bitlibra vendostatistiko); kaj due, mi ĝenerale ne ŝatas la memizoliĝon de la movado. Se iu tia centra bitlibra vendejo por esperantaj libroj ekzistus, mi certe partoprenus, sed daŭre ofertus miajn titolojn mondvaste tra ĉiuj aliaj eblaj kanaloj.
Tamen dume, kiel eldonisto, mi tre bedaŭras, ke el teknika vidpunkto, la bitlibra merkato estas ankoraŭ tre komplika. Ekzemple, Kindle tre malfaciligas al eldonisto eldoni librojn en Esperanto. Tamen, novaj versioj de la Kindle-legilo ja povas senprobleme legi unikodajn tekstojn, do mia espero restas ke Amazon baldaŭ permesos pli facilan alŝuton de bitlibroj en aliaj lingvoj, inkl. Esperanton.
Alia ekzemplo de teknikaj limigoj estas, ke Google Play Books ĝis nun ofertas siajn (niajn) elektronikajn librojn nur en Aŭstralio, Kanado, Hispanio, Germanio, Italio, Britio kaj Usono, pro malfacilaj kopirajtaj traktadoj inter Google kaj diverslandaj libro-institucioj.
Mi ofertas du originalajn romanojn (La Princo ĉe la hunoj kaj Pro kio?) kiel DRM-protektitaj ePub-versioj, tra alia kanalo, kaj inkludis ilin mondvaste en diversaj ekstermovadaj bitlibraj vendejoj (kiel oni povas vidi en www.bitlibroj.com), sed dum la pasintaj ses monatoj vendiĝis el tiuj nur 3-4 ekzempleroj. Tamen mi ne tro ŝatas la ideon oferti neprotektitajn ePub-versioj rekte en miaj libro-retejoj, ĉar la piratado en la movado bedaŭrinde estas same granda kiel ekster la movado, kaj neprotektitaj ePub-dosieroj ja facile malfermeblas kaj vaste distribueblas.
Libera Folio: Kiujn avantaĝojn kaj malavantaĝojn havas paperaj kaj elektronikaj libroj en la Esperanta libromerkato?
FEL: Ĉu la (mal)avantaĝoj estas aliaj en la Esperanta libromerkato? La respondo estas tute persona: mi preferas havi en la manoj mian iPhone kiu pezas 137 gramojn kaj ne iun libron kiu pezas la trioblon aŭ multe pli.
Sezonoj: Mi estas entuziasmulo pri e-libroj, kaj ĉi-somere mi ĝuis trisemajnan ripozon en Kaŭkaza sanatorio kun mia Gmini MagicBook M6HD, kiu ebligis al mi tralegi dudekon da libroj, por kies (re)legado pli frue mi tute ne havis la tempon! Kaj mi legadis ankaŭ dum la pli ol centhoran tien-reena trajna vojaĝo! Certe mi ne povintus kunpreni dek pliajn kilogramojn da bagaĝo, sen diri pri la prezo de la libroj. Jen la avantaĝo, ĉu ne? Krome, ni en majo povis donaci amasegon da paperaj ruslingvaj libroj (kredu, ili estas valoraj kaj interesaj) al periferia orfejo, ĉar ni jam havas tiujn librojn elektronike aŭ povas facile ekhavi ilin ĉe bezono. Ve, ekzistas nur ege malmultaj e-libroj en Esperanto, kaj ni plu havas multajn librojn, kiuj “eble iam utilos en nia laboro”. Mi konfesas, ke mi ja plu aĉetas paperajn librojn, sed temas pri malmultekzemplere eldonataj libroj fakaj, ne pri beletro.
Mondial: La samajn, kiel en la neesperanta libromerkato. Homoj, kiuj havas elektronikajn legilojn (kaj da tiuj estas pli kaj pli) volas legi Esperantajn librojn elektronike. Aliaj preferas paperajn librojn. Ne temas pri avantaĝo aŭ malavantaĝo (krom se oni konsideras la malavantaĝon de sendodaŭro kaj -kosto ĉe paperaj libroj), sed pri prefero de individuoj. Bitlibroj ne ekstermos paperajn librojn, sed nur aldonas kroman kanalon por legi.
Libera Folio: Kiel vi vidas la estontecon de eldonado en Esperanto, specife rilate elektronikajn librojn?
FEL: Eldonado de libroj, ne nur en Esperanto, sed en multaj minoritataj lingvoj, estas riska entrepreno. Eldoni romanon en la tradicia maniero postulas investon de kelkaj miloj da eŭroj, kaj rericevi tiun monon neniam estas certe. Eldoni elektronikan libron postulas multe malpli: forfalas paper- kaj bindo-kostoj, mankas pakkostoj kaj afranko. Supozeble la ekonomia avantaĝo superos la malavantaĝojn kaj iom post iom kreskigos la merkaton de elektronikaj verkoj.
Sezonoj: Tute ne eblas prognozi, kio okazos post dudeko da jaroj, ja en 1992 evidente neniu esperantista eldonisto povus prognozi ion pri la elektronik-inka teknologio kiu ebligis e-librojn. Eble aperos iu tute nova teknologio, ĉu glutebla librotablojdo, ĉu iu alia scienc-fikciaĵo… Sed, se temas pri la proksimaj du-tri jaroj, mi supozas, ke plu kreskados la nombro da elektronikaj abonantoj de Esperanto-gazetoj, sed la elektronika libromerkato, malgraŭ progreseto, plu restos marĝena kompare kun la papera. Iam la situacio ŝanĝiĝos. Eble abrupte. Dum kelkaj monatoj. Mi ne scias, ĉu kaj kiam tio okazos, sed certe je tiu subita momento estos bezonata la sperto, rutino kaj reputacio de tiuj, kiuj nuntempe eldonas bonkvalitajn e-librojn malgraŭ ties nuna merkata malneceso.
Mondial: Kiam la lastaj teknikaj kaj disvastigaj problemoj estos solvitaj, elektronikaj libroj en Esperanto havos sian konstantan, fortan lokon en la libromerkato, unue en la pli riĉa parto de la mondo, kie homoj povas aĉeti la ankoraŭ multekostajn legilojn, sed pli poste, verŝajne kaj espereble, pli internacie, kiam malmultekostaj legiloj ekzistos mondvaste. Sed tio eble estos iom fora estonto.
Sume: Mi provas inkludi jam nun ĉiujn miajn titolojn en ĉiuj eblaj versiaj kaj distribuaj kanaloj, por plifaciligi la aliron al miaj libroj. Por doni tute alian ekzemplon: Krom la presitajn kaj elektronikajn versiojn, mi nun ankaŭ ofertas multajn Esperanto-librojn en la mondvasta reto de la t.n. Espresso Book Machine. Tio estas print-maŝinoj, kiujn universitatoj kaj grandaj librovendejoj tra la mondo instalas ĉe si loke, kaj kiuj povas printi dum minutoj unu ekzempleron de papera libro, kiun vi volas legi, kaj kiu aspektas ekzakte tiel, kun kolora kovrilo, kiel aspektas "normale" presita versio de la sama titolo. (Ekzemple, sekvu la ligilon kaj entajpu la vorton "Beletra Almanako". Tiu nova teknologio por mi estas alia kialo por la daŭripovo ankaŭ de paperaj libroj. Se vi loĝas en unu el la urboj, en kiuj jam troviĝas unu el tiuj maŝinoj, vi povas ricevi vian plej freŝan Beletran Almanakon (aŭ iun alian Mondial-titolon) libroforme tute rapide - kaj sen sendokostoj.
Nova reta biblioteko aperos ĉe Lernu
La projekto eLibrejo, kiu enhavis grandan kvanton da elektronikaj libroj en la formato pdf, estis prizorgata de Franko Luin en Svedio, kaj post lia forpaso en 2005 ĝi tute malaperis el la reto. En 2008 forpasis Don Harlow, kiu en Usono estris grandan retejon pri literaturo en Esperanto. Lia retejo de tiam kuŝas neprizorgita.
- Ŝajnas ke okazas tiel tro ofte en Esperantujo - persono efektivigas gravan projekton, kun multege da peno, kaj kiam tiu ununura prizorganto ial ne plu povas prizorgi la projekton, la enhavo kaj la laboro riskas perdiĝi, komentas Erin Piateski, unu el la respondeculoj de la granda retejo Lernu.net.
La tuta retejo de Lernu.net nun trairas kompletan renovigon, kaj lige kun tiu laboro laŭ Erin Piateski montriĝis, ke la malaperado de bibliotekoj estas problema afero ne nur por Esperantujo ĝenerale, sed specife por Lernu.net. La retejo volas proponi ligilojn al retaj bibliotekoj por faciligi al la lernantoj trovadon de legaĵoj. Evidentiĝis ke mankas vere granda kaj interesa reta biblioteko de Esperanto, kiu estas taŭga por komencantoj.
- Kvankam jam ekzistas propra biblioteko ĉe lernu.net, ĝi estas malgranda kaj havas malmultajn legaĵojn. Sentiĝis bezono por pli bona biblioteko, kaj pro la baldaŭa 10-jara datreveno de la paĝaro, venis la tempo por planado kaj konstruado de nova biblioteko. La de-nula rekonstruo de la biblioteko prezentas bonegan okazon por samtempe kontribui al Esperanto-edukado kaj konservi tekstojn de retaj arkivoj kiuj riskas malaperi, klarigas Erin Piateski.
La nova biblioteko laŭplane enhavos ne nur tekstojn, sed ankaŭ sonojn, kantojn kaj filmojn. Legantoj de tekstoj en la nova biblioteko povos klaki vorton por tuj ricevi tradukon el la Lernu-vortaro. Same por lernantoj, la sonoj kaj filmoj en la biblioteko inkluzivos lingve bonkvalitajn prelegojn kaj konversaciojn inter ordinaraj esperantistoj, kun akompana transskribita teksto.
Por spertaj parolantoj de Esperanto la biblioteko disponigos gravajn verkojn de la Esperanto-literaturo. Eblos spekti prelegojn, aŭskulti podkastojn kaj kantojn, kaj poste uzantoj povos ankaŭ aldoni siajn proprajn verkojn al la biblioteko, rakontas Erin Piateski.
- Por respekti aŭtorajn rajtojn, dosieroj en la biblioteko estos uzitaj nur kun permeso, kaj estos markitaj kun kopirajtaj informoj, do legantoj scios ĝis kiu grado ili rajtos kopii kaj reuzi la informojn, ŝi aldonas.
La nova biblioteko laŭplane estos lanĉita samtempe kun la cetera renovigo de Lernu.net, proksime al la jarŝanĝo. Malgranda teamo jam laboras pri kolektado kaj enmetado de tekstoj, pri transskribado de sonoj kaj filmetoj, kaj pri dissendo de petoj pri permeso uzi tekstojn de ekzistantaj retaj arkivoj. Jam komenciĝis enmetado de dosieroj de la arkivo de Don Harlow, kun la permeso de lia vidvino.
Libera Folio: Ĉu la nova biblioteko enhavos elŝuteblajn versiojn de verkoj, kaj se jes, en kiu formato?
Erin Piateski: - La planata biblioteko ne proponos elŝuteblajn tekstojn, ĉar unu el la ĉefaj celoj estas helpo al lernantoj, kaj klakeblaj vortoj ne funkcius kun elŝutebla teksto. Aparta elŝutejo ja estas planata por la nova lernu, sed tio temos ne nur pri libroj, sed ankaŭ pri programaro. Ankoraŭ ne estas fiksite, precize kiel estos ligitaj la elŝutejo kaj la biblioteko. Sed mi povas imagi ke se ni havas kaj elŝuteblan (pdf-forman) kaj bibliotekan version de la sama verko, ne devus esti malfacile disponigi la elŝuteblan version en la biblioteka paĝo, por presado kaj eksterreta uzado.
Libera Folio: Vi jam enmetadas tekstojn el la retejo de Don Harlow. Ĉu vi interkonsentis pri io rilate la kolekton de Franko Luin?
Erin Piateski: — Ni ne volas ĝeni per petoj pri nebulaj, ne-fiksitaj planoj. Parte tial, ni havis neniun kontakton kun Ulla aŭ Janko Luin rilate eLibrejon. Krome eLibrejo havis ĉefe pdf-dokumentojn, kaj nia nova biblioteko ne uzos tiun formaton. Kiel mi menciis, ni planas estonte kunmeti pli da pdf-oj por elŝutado. Sed tiuj planoj ne estas fiksitaj kaj ni ĝuste nun ne povus diri precize kiel ni planas teni kaj uzi la dosierojn.
Libera Folio kontaktiĝis rekte kun Janko Luin, la filo de Franko. Li konfirmis, ke la plena kolekto de la eLibrejo plu ekzistas, eĉ se ĝi ne estas alirebla en la reto.
Janko Luin: — La libroj daŭre sidas en pdf-formato en mia durdisko, do ja ekzistas en uzebla formo. Mi mem ne havas intencon mem republikigi ilin, sed volonte kontribuus la kolekton al iu alia. Dirinte tion, mi ne scias kion interkonsentis Franko rilate al aŭtoraj rajtoj - kvankam mi dubas ke estus problemo.
Iugrade ŝajnas, ke la tempo jam preterkuris elektronikajn librojn en la formato pdf - sed ankaŭ elektronikajn librojn, kiuj estas legeblaj nur en la krozilo kaj ne elŝuteblaj. La nun popularaj elektronikaj libroj estas kutime legataj per diversaj porteblaj, kaj liverataj en specialaj formatoj kiel epub.
Por vere sekvi la tempon, necesus ke oni kreu simplan sistemon por deponado kaj elŝutado de senpagaj kaj pagaj e-libroj rekte al la legiloj de la tutmonda esperantista publiko. Tamen sendube la iniciato de Lernu.net kolekti bonkvalitajn, libere uzeblajn tekstojn el diversaj fontoj en unu profesie administrata reta biblioteko estas tre bonvena unua paŝo en tiu direkto.
Forpasis Harry Harrison
Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la "Rustimuna Ŝtalrato". Unu libro de la serio, "La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato", aperis en Esperanta traduko en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas senpage elŝutebla ĉe la eldonejo. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon "La stratoj de Aŝkelono" (1994).
La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis "La verda estonteco", sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis ĉe Esperanto-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano "La kaptita universo", kiu, voĉlegita de la tradukinto Andrej Grigorjevskij, en 2004 aperis ankaŭ sur kompakta disko.
Gazetara komuniko de UEA
TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo
La termino "raŭmismo" origine fontas en la Manifesto de Raŭmo, verkita de unu el la laborgrupoj dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, Finnlando, en 1980.
Unu el la kernaj punktoj de la manifesto estis la vortoj "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Ĉefaj aŭtoroj estis Valerio Ari (Giorgio Silfer) kaj Jouko Lindstedt.
Valerio Ari poste kreis tutan ideologion ĉirkaŭ la ideo de "diaspora minoritato" kaj fine fondis sur tiu fundamento sian Esperantan Civiton. La grupeto ĉirkaŭ la Esperanta Civito ne nur komplete distanciĝis de la strukturoj ĉirkaŭ Universala Esperanto-Asocio, sed eĉ multmaniere klopodas subfosi ĝian agadon.
La celo de la kongresa rezolucio de TEJO ŝajne estas ne nur rekonkeri la terminon "raŭmismo", kiun la Esperanta Civito efektive alproprigis, sed ankaŭ provi konstrui ponton al la Civito. Tamen ne klaras, kion tia proksimiĝo povus signifi en la praktiko, aŭ ĉu ĝi entute eblas.
La temo de la IJK en Hanojo estis "Esperanto - ponto de amikeco, frateco kaj amo". La ideo pri kongresa rezolucio, kiu apliku la esencon de la kongresa temo interne de la Esperanto-movado, naskiĝis en diskutoj inter la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Nguyen Thi Phuong, la vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola kaj la ĝenerala sekretario de TEJO, Paweł Fischer-Kotowski.
La propono pri la rezolucio estis prezentita al la komitato de TEJO, kiu aprobis la jenan finan redakton de la teksto:
La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.
La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.
En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.
Dum la komitataj diskutoj la proponantoj de la rezolucio argumentis, ke la ĉeftemo de la kongreso estis ĝuste "ponto", kaj ke la junularo sendu "pontan mesaĝon" inter diversaj tendencoj en la E-movado, kiuj estas dividitaj "nur supraĵe, pro personaj kialoj".
Laŭ ili, se "finvenkismo" estu difinita kiel informa laboro al la ekstero, kaj "raŭmismo" kiel zorgo pri la komunumo, estas klare ke ĉiu Esperanto-grupo agas kaj devas agi en ambaŭ direktoj.
Parolante pri UEA, komitatanoj argumentis, ke la asocio efektive estas multe pli "raŭmisma" ol "finvenkisma", ĉar ĝi ĉefe donas servojn al la komunumo.
Unu el la ĉefaj aŭtoroj de la rezolucia teksto, la vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola, jene klarigas ĝian celon:
- Raŭmismo estas por ni referenco al la manifesto de Raŭmo kiu naskiĝis ĝuste dum iu IJK, kaj ni kredas ke nature TEJO referencu al ĝi per la vorto "raŭmismo". Multaj homoj, iuj eĉ sen koni tiun vorton, kontraŭas pracelismon kaj finvenkismon kaj fokusas al la Esperanto-komunumo kaj ĉefe al renkontiĝoj. Ili defineblas kiel "faktaj raŭmistoj" kaj tiuj homoj estas abundaj en la junulara Esperanto-movado.
Libera Folio: Ĉu do vi deziras proksimiĝon al la civito?
- Fakte estas tre bedaŭrinde vidi en la Esperanto-movado fortajn kontrastojn. Kaj malamikeco inter UEA kaj la Esperanto-Civito estas certe tre bedaŭrinda afero. Ĉefe se personajn kontrastojn oni kovras per ideologiaj kialoj evidente neaktualaj. Mi tre ŝatus vidi iun tagon la finon de tiu kontrasto en la signo de frateco, amikeco kaj amo. Tamen, se iu volas vidi aparte "civiteman" TEJO-n, eble en kontraŭ-UEA-a funkcio, tiu havas vidpunkton tute eksterfokusan kaj misinterpretan. Ni konscie skribis pri "raŭmismo" kaj ĝi ne estas sinonimo de la Esperanto-Civito.
Prezidanto de UEA ricevis bengalan premion
Probal Dasgupta ricevis la premion Archana Chauduri ĉefe pro siaj kontribuoj kiel elstara esploristo de lingvistiko. En Esperanto aperis kvar tradukoj de Probal Dasgupta el la bengala, inter tiuj Primico de Rabindranath Tagore.
En la oficiala motivigo de la premio, voĉlegita dum la transdona ceremonio, krom liaj tradukoj el la bengala al Esperanto, estis menciitaj ankaŭ liaj priesperantaj verkoj, multaj el kiuj aperis en la bengala, kaj liaj tradukoj el Esperanto al la bengala.
La literatura akademio Bangiya Sahitya Parishat (laŭvorte "Bengala literatura konsilio") estis fondita antaŭ 120 jaroj, kaj la poste Nobel-premiita aŭtoro Rabindranath Tagore en la 1890-aj jaroj estis unu el ĝiaj vicprezidantoj.
La premio Archana Chauduri krom diplomo konsistas el honoriga tuko kaj mil rupioj - monsumo, kiu je la fondo de la premio aspektis serioza, sed nun valoras nur iom pli ol 11 eŭrojn. La tuto estis transdonita al Probal Dasgupta fine de julio okaze de la 120-jara datreveno de la fondiĝo en la konstruaĵo de la akademio en Kolkato.
- En mia akcepta parolado mi, krom reemfazi Esperanton, ankaŭ anoncis, ke mi vojaĝos tuj al Vjetnamujo por tie Esperante kongresi, kio certe trafis la aŭdantaron en ĝenerale maldekstrema gubernio, kiu de pluraj jardekoj ege atentis la militon en Vjetnamujo, rakontas Probal Dasgupta.
Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK
En Hanojo la sekvan tagon post la Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis la 68-a Internacia Junulara Kongreso. En la ĉefa junulara Esperanto-aranĝo partoprenas ĉi-jare ĉirkaŭ 150 esperantistoj, pli-malpli duone vjetnamaj kaj duone eksterlandaj.
La kongreso okazas denove en Hanojo post nur kvin jaroj, laŭ la decido de antaŭ duonjaro, kiam Japana Esperanto-Junularo rezignis pri la organizado de IJK en sia lando. Pro tiu rezigno pardonpetis dum la landaj salutoj Kyo Iwama, komitatano A por Japanio kaj prezidanto de JEJ.
La kongresejo de la IJK estas la sidejo de Vjetnama Unuiĝo de Amikecaj Organizoj, kiu rolis ankaŭ en la organizado de la 97-a UK. La loĝĉambroj kaj programĉambroj situas en apudaj konstruaĵoj, lokitaj kadre de la komplekso de VUAO. Antaŭ la kongresejo fiere pendas bonvenigaj banderoloj, tre similaj al tiuj de la UK.
Marde okazis duontaga ekskurso – la partoprenantoj promenis al la proksimaj Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj Templo de la Literaturo. Fine de la ekskurso pluvo pelis la esperantistojn al la kongresejo, kie dume daŭris prelegoj interalie pri la Esperanto-movado en Afriko kaj plurlingveca edukado. Dum la kongreso, krom du duontagaj ekskursoj okazos ankaŭ dutaga ekskurso al la montaro Ba Vi.
En la aŭkcio, kiu okazis marde posttagmeze, oni sukcesis kolekti pli ol 350 eŭrojn, kiuj estos transdonitaj al la apudhanoja infanvilaĝo SOS . La venditaĵoj - libroj, memoraĵoj, ludoj, alkoholaĵoj k.a. - estis donacoj de esperantistoj, ne nur tiuj, kiuj ĉeestas la kongreson.
La komitato de TEJO dum sia lunda kunsido elektis Francesco Maurelli kiel novan komitatanon C kaj Paweł Fischer-Kotowski kiel ĝeneralan sekretarion de TEJO. Marde kunsidis tri laborgrupoj – pri la politikaj pozicioj de TEJO, aktivula trejnado kaj aliĝo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj al TEJO. La planita laborgrupa kunsido pri Pasporta Servo estis nuligita, ĉar aliĝis tro malmultaj komitatanoj.
Dum la merkreda kunsido estos prezentitaj rezultoj de la grupa laboro kaj fintraktitaj la jara raporto 2011/2012 kaj la laborplano por la venonta jaro.
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, dum momento partoprenis en la lunda kunsido de la Komitato de TEJO kaj "flustris salutojn" al la komitato nome de UEA. Li faris ankaŭ paroladon dum la solena inaŭguro, en kiu li diris interalie, ke tio estas la unua IJK en kiu li partoprenas.
La kongreso finiĝos sabate matene. Parto de kongresanoj partoprenos ankaŭ en la dutaga postkongresa ekskurso al Sa Pa.
Berveling kaj Arkones premiitaj
Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:
Impone sonas eĉ simpla listigo de la postenoj de Gerrit Berveling en Esperantujo: prezidanto de la landa Esperanto-asocio en Nederlando, membro de la Akademio, redaktoro de la literatura revuo "Fonto" kaj de la rubriko 'Spirita vivo' en "Monato". Sed vere timige estas konsideri la amplekson de lia verkaro originala kaj beletra: ĉe la Libroservo de UEA haveblas 17 titoloj liaj kiel aŭtoro kaj 51 kiel tradukisto. Ĉe la aŭtoro Berveling vicas abunda manpleno da poemaroj; studoj beletraj, bibliaj, religiaj; la romano "Fadenoj de l'amo"; skizoj el lia vivo de pastoro, pluraj kajeroj da rememoroj, vojaĝimpresoj...
Kiel tradukisto, li plugis ĉiujn kampojn klasikajn, hebrean, helenan, kaj precipe la latinan, ekde Cicerono, Horacio, Katulo kaj Marcialo ĝis Johano Hus kaj Erasmo de Roterdamo. Eble plej imponas lia grandioza projekto, ekzistanta en neniu alia lingvo, multvoluma "Antologio Latina", kiu prezentas verkojn latinlingvajn ekde la komenco ĝis la nuntempo. La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski rekompencas kleron kaj diligenton, arton kaj fekundon en la persono de Gerrit Berveling.
Premion je la sumo de 500 usonaj dolaroj ricevis la Esperanto-arango ARKONES. La komisiono pravigis sian elekton jene:
Ĝis nun la subteno de FAG koncentriĝis al individuoj kaj institucioj. Ĉi-jare unu el la du premioj iras unuafoje al renkontiĝo, kultura aranĝo, kiu iusence jam iĝis "institucio", kreante tradicion kaj allogante lojalan, engaĝitan partoprenantaron: ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Arkones) en Poznano, Pollando. Ĝi estis iniciatita de artemaj kaj lingvemaj polaj (eks)studentoj en 1985, kiam ankoraŭ regis komunisma reĝimo. Tra la jaroj la aranĝo kreskis kaj internaciiĝis; ĝi celas publikon ne nur junularan, sed plue estas ĉefe organizata de gejunuloj. Arkones distingiĝas per tre varia programo, kovranta preskaŭ la tutan spektron de la Esperanta kulturo: estas kutime trideko da prelegoj, koncertoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj kaj konkursoj.
La aranĝo vivas pro la laboro de volontuloj. Kelkaj konataj nomoj aperas, sed estas ĉiam altirataj ankaŭ novaj talentuloj. En Arkones, kiun aŭspicias UEA kaj TEJO, nun kutime partoprenas pli ol 200 homoj el pli ol 20 landoj. Notindas, ke ĝi estas tempe kaj organize ligita al la studprogramo "Interlingvistikaj studoj" de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. La partoprenantoj entuziasme raportas, ke Arkones donas al ili ne nur intelektan riĉigon, sed ankaŭ plezuron. Ne estas mirige, ke ĝi apartenas al la plej viglaj kaj popularaj manifestacioj de la Esperanta kulturo. Tion FAG per sia premio celas rekoni.
(Gazetara komuniko de UEA)
TEJO ne plu estas neŭtrala
La komitato de UEA iom ŝrumpis dum la kongresa semajno, kaj komence de la vendreda kunsido ĉeestis nur 33 komitatanoj - unu malpli ol necesus por ke la komitato estu decidorajta. Dum la komenca diskuto tamen alvenis plia partoprenanto, do ne necesis prokrasti voĉdonojn pro manko de komitatanoj.
Unu el la formale plej gravaj decidoj estis la aprobo de ŝanĝoj en la regularo de TEJO, siatempe jam akceptitaj de la komitato de TEJO dum kunveno en Gdansko pasintan decembron. Ĉar TEJO oficiale estas parto de UEA, la finan aprobon ŝanĝo de regularo devas ricevi en la komitato de la plenkreska asocio. Pro la sama kialo, la regularo de TEJO formale nomiĝas "Regularo pri TEJO", ĉar ĝi efektive estas regularo de UEA, kiu temas pri la junulara sekcio TEJO.
Grava ŝanĝo okazis en punkto 5 de la regularo. Tiu punkto havas la titolon "Neŭtraleco", kaj antaŭe komenciĝis per la konstato, ke "TEJO estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio kaj sociaj problemoj". La sola afero pri kiu TEJO laŭ la malnova teksto ne estis neŭtrala estis "la lingva problemo en internaciaj rilatoj".
Laŭ la nova redakto, TEJO jam ne difinas sin kiel unuavice "neŭtralan" asocion. Anstataŭe, la asocio nun "kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo". Do, laŭ la nova regularo, TEJO estas nun malpli neŭtrala ol UEA mem, kiu laŭ sia statuto "ne prenas starpunkton" pri "sociaj kaj politikaj problemoj".
La diskuto en la komitato de UEA tamen temis ne pri la difino de neŭtraleco, sed pri problema punkto pri kiu ŝanĝo ne estis proponita, nome la rajto de TEJO-komitatanoj samtempe esti anstataŭantoj por du aliaj komitatanoj, kio signifas ke unu komitatano praktike povas havi tri voĉojn en kunsido.
- Teorie povus esti situacio kie la estraro de TEJO inter si havas plimulton de voĉoj en komitata kunsido. Tio ne estas en ordo laŭ mi, nek laŭ la bona praktiko, ĉar la komitato ja estas kontrola organo super la estraro, klarigis ĝenerala direktoro Osmo Buller.
Li proponis forstreki la koncernan frazon, aŭ revortumi ĝin tiel, ke estraranoj de TEJO ne povu samtempe esti anstataŭantoj de aliaj komitatanoj.
Tian ŝanĝon ne aprobis la reprezentanto de TEJO, Michael Boris, kiu anstataŭe proponis, ke la estraranoj de TEJO simple ne rajtu voĉdoni kiam la komitato decidas pri la senŝarĝigo de la estraro. Fine la komitato voĉdonis pri la nova regularo sen pliaj modifoj - kaj akceptis ĝin. Do, ekde nun TEJO ne plu estas neŭtrala rilate al sociaj problemoj, sed aktive kontraŭas diskriminadon.
La komitato vendrede traktis ankaŭ la raportojn de subkomitatoj. El tiuj eble la plej signifa estis la raporto de la subkomitato pri informado, kiu proponis, ke la komitato tasku la estraron kaj aliajn respondeculojn rapide starigi konkretan planon por la renovigo de la retejo de UEA. Aldone, la multlingva reta informejo esperanto.net, pri kiu same respondecas UEA, laŭ la subkomitato devus fariĝi vere alloga informa centro, klare ligita al la retejo de UEA.
Krome la subkomitato pri informado rekomendis intensigi la retan interŝanĝon de informoj inter UEA kaj la landaj kaj fakaj asocioj, kaj igi raportojn pri tiuj asocioj konsulteblaj en la retejo de UEA.
Rilate la retejon de UEA, la subkomitato aldone rekomendis, ke la komitato zorgu ke la laboro pri la paĝaro prioritate ricevu la necesajn financajn rimedojn, kaj aperigu publikan alvokon por trovi kunlaboranton por okupiĝi pri la tasko. Aldone la subkomitato proponis ke oni starigu klaran limdaton, tiel ke jam en la malferma tago de la Centra Oficejo en novembro estu prezentita la unuaj paŝoj de la renoviga laboro.
Komitatano Mark Fettes atentigis, ke la renovigo de la retejo estas ekstreme grava tasko - kaj ĝuste tial oni devus fari ĝin konkorde kun la strategia laborplano, kiu tamen ankoraŭ ne pretas:
- La strategia vizio sufiĉe amplekse traktas la retajn bezonojn, eĉ se ankoraŭ en iom skiza maniero. Mi pensas ke ne estus saĝe akcepti rezolucion kiu postulas rapidan investon de rimedoj en planon kiu ne estas ligita al la strategia vizio. La reto estas tiel gravega aspekto de la strategio, ke ni nepre devas fari tiujn investojn enkadre de tiu tuteca strategia vizio, kaj ne sendepende de aliaj agadoj.
Konkrete Mark Fettes havis zorgojn pri la proponita limdato por prezenti la renovigon de la retejo, la novembra Malferma Tago, ĉar li supozis ke la strategia laborplano tiam ankoraŭ ne pretos.
Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak ne tute samopiniis kun Mark Fettes.
- La laboroj ĉirkaŭ la reto jam iom prokrastiĝas. Mi komprenas ke la vizio gravas, sed tio estas baza dokumento por plano, akceptota dum la venontjara kongreso. Se ni nun pro tio rezignas pri la laboro pri la retejo, tio signifas, ke ni konscie ankoraŭ prokrastas la aferon, ĉu ne? Dum la plej proksima jaro ni devas labori pri la strategia pano, sed ni ne povas ĉesigi la ceteran laboron. Ni ja volas intensigi la laboron pri la retejo, sed ni ne volas baki malbonan kukon por la estonta estraro. Kio estas via konstrua propono, ŝi demandis al Mark Fettes.
Tiu respondis proponante, ke la planado pri nova retejo okazu kunlabore kun la strategia komisiono. Post ankoraŭ iom da diskuto pri limdatoj kaj prokrastado, estrarano Amri Wandel atentigis, ke necesas kompletigi la rekomendojn, atentigante ke la limdato temas ĝuste pri la novembra malferma tago en la jaro 2012, kaj ne en iu alia jaro. Kun tiuj ŝanĝoj, la komitato aprobis la rekomendojn de la subkomitato pri informado, do en novembro oni rajtas atendi raporton pri la renovigo de la retejo de UEA.
La subkomitato pri kulturo en siaj rekomendoj interalie alvokis la asocion "subteni Muzaikon", la interretan esperantlingvan radiokanalon, pri kiu siatempe raportis Libera Folio. Tiu propono vokis iom da diskuto.
- Persone, eĉ se mi tre ŝatas Muzaikon, mi opinias ke estas maltaŭge meti tian nekonkretan punkton. Pli bone estus tiukaze ke UEA raportu pri sia agado en Muzaiko. Eble aperu tie periode intervjuoj kun estraranoj, eble oni provu havi sonraportojn pri gravaj okazaĵoj de UEA en Muzaiko, proponis Michael Boris, laŭ kiu Muzaiko lastatempe fariĝas gravega precipe por junaj esperantistoj.
- Tio ja pli estus rekomendo al Muzaiko, komentis estrarano Barbara Pietrzak, kiu atentigis ke estas ankaŭ aliaj retaj radioelsendoj, ekzemple tiuj de pola retradio.
Barbara Pietrzak krome opiniis, ke ankoraŭ estas iom tro frue konkludi ion pri la grava rolo de Muzaiko. Samopiniis Amri Wandel:
- Jes, estas iom tro frue. Eble en la teksto, anstataŭ "rekonas la gravan rolon" ni skribu ke "UEA benas la agadon de Muzaiko"…
La propono pri "beno de UEA" vekis iom da amuzo en la salono, kaj Amri Wandel retiris sian proponon pri vortumo:
- Bone, estu "subtenas" aŭ "agnoskas"…
Poste, kiel kutime en la komitataj kunsidoj, subite ekmankis tempo. Tial, kiam Francesco Maurelli demandis la estraron, kiel statas la propono pri reta voĉdonado en la komitato, neniu volis eniri la longan diskuton, kun la rezulto, ke li tute ne ricevis respondon al sia demando.
- Do, estu protokolite ke mi faris demandon kaj neniu respondis.
Protestis la reprezentanto de TEJO, Michael Boris:
- Mi vere devas diri ke mi ne estas bone impresita pri tio kiel estas strukturitaj la diskutoj en la komitato. Oni devus provi starigi regulojn por dece funkciigi la diskuton.
Prezidanto Probal Dasgupta rapide reagis, por ŝpari tempon.
- Bone, ni starigu komisionon por esplori tion, ĝin eniru Barbara kaj Michael Boris. Kaj do ni iras al novaj aliĝoj de landaj asocioj…
- Estas neniu, klarigis ĝenerala direktoro Osmo Buller.
- Tute bele! respondis Probal Dasgupta, ĝojante pro la ŝparita tempo.
En la salono aŭdiĝis ridoj de kelkaj komitatanoj, kiuj tamen ŝajne preferus havi proponojn pri pliaj landaj asocioj, eĉ se ilia pritrakto prirabus kelkajn valorajn minutojn.
Kiam oni alvenis al unu el la formale plej gravaj punktoj de la tagordo, la decido pri la kongresa rezolucio, evidentiĝis ke la teksto de la rezolucio jam estis transdonita por publikigo en la kongresa kuriero, do efektive mankis praktika eblo ŝanĝi la tekston.
- Aŭ ni ankaŭ formale devus doni la respondecon pri la rezolucio al la komisiono, aŭ ni aranĝu la komitatkunsidon tiel, ke ni efektive povas diskuti pri la rezolucio, protestis Francesco Maurelli.
- Francesco estas juna kaj laŭprincipa, respondis la veterana komitatano Renato Corsetti.
Poste la komitato sen diskuto aprobis la kongresan rezolucion kaj finis sian kunsidon.
Ferma parolado de Probal Dasgupta en Hanojo
Estimataj kongresanoj,
Dum tiu ĉi evidente sukcesa kongreso, vi ĉiuj, vice de nia asocio kaj pli ĝenerale vice de la internacia movado, intensigis vian rilaton kun la generacie renovigata movado en Vjetnamujo. Vigle vi partoprenis ĉi tiun jubileojaran kongreson. Kvazaŭ por festi la 125-jariĝon, agante pere de via deputitaro, la Komitato de UEA, vi ŝanĝis la regulojn, per kiuj estas elektataj la estraroj. En Rejkjaviko vi elektos novan estraron. Anticipe al tiu ŝtupo, vi nun rigore debatas pri la strategio, kiun la asocio sekvu ekde 2013. La strategia forumo ĉi tie intensigis la debaton. Kiel ni komprenu la simbolan valoron de la fakto, ke tiel grava debato apogeas en lando kun renoviĝanta movado?
Alia Vjetnamujo en la sesdekaj jaroj, sur planedo vidata alimaniere, spronis rekomprenon de la senco de la internacia lingvo ĉe la esperantista junularo. El tiu momento venis grandega redirektiĝo de la streboj de UEA mem. Sed en 2012, ni jam ne plu loĝas sur la planedo de 1968. Ĉiuj klarege komprenas post Rio kaj Rio+20, ke la tero ne subtenos la universaliĝon de la konsumisma vivstilo. Hodiaŭ ni tial denove atendas la gvidadon de homoj dotitaj per la kuraĝo de juneco. De homoj pretaj sin plenkore dediĉi al serioza profundigo de nia mondo-ŝanga vizio. El ilia rekomprena laboro nature sekvos pli efika versio de la esperantista strebado. Ĉar tian version vere komprenos kaj plenkore partoprenos la ĝenerala publiko en nia epoko.
La laboro serioze rekompreni la sencon de Esperanto kaj de la esperantismo sur la institucia kaj mobiliza nivelo ja estas farata en publikaj diskutoj. La ĉi-foja strategia forumo, malgraŭ la relative limigita diskutantaro, fartis pozitive. Sendube efikis partoprenemige sur niajn vjetnamajn gejunulojn la ebleco ĉeesti tian ŝlosilan procezon, kiu havos signifajn sekvojn en la tuja fazo de la itinero de UEA. En la dialektiko inter la esperantisma movado kaj la Esperante parolanta popolo, la strategia akso restas tre grava por la movado, kaj nia kono de tiu akso ege riĉiĝis dum la hanoja kongreso.
Kion tamen diri pri la popola poluso el tiu duopo? Kion ni post la kongreso pli klare vidas pri la Esperanta popolo?
Persone dirite, al mia kompreno pri tiu popolo plej rekte kontribuis la IKU-prelegoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes. Se vi ne ĉeestis ilin, vi povas legi la tekstojn en la IKU-libro. Tre resume dirite, Tonkin proponis, ke sub nia poezio kuŝas tavolo ideologia, kiun vole-nevole reeĥas eĉ la poetoj provantaj verki tute private, persone, ekstermovade; kaj Fettes prezentis perspektivon pri lerneja instrumaniero, kiu inicas la infanojn en daŭropovan, medio-prikonscian lernadon sub intime natur-partneraj kondiĉoj.
Tiujn du prelegojn kunligas temo, por kiu mi proponas la nomon Serioza Teraneco. Laŭ mia interpret, ĉe Tonkin, la teraneco reeĥas la poezion de la pintaj Esperantaj aŭtoroj, kiuj ekzemple donacis al ni la magiajn vortojn “kantas de l’ tero ni filoj”, dum ĉe Fettes, la teraneco aperas kiel samtempe celo kaj vojo por tiu eduka revolucio, kiun la homaro bezonas tuj por povi savi sian karan teron. Sinsekve aŭskultante Tonkin kaj Fettes, oni eksentas, ke la Esperanta popolo estas avangarda portanto de kerna ideo necesa por tiu revolucio – la ideo de la serioza teraneco.
La seriozaj teranoj ne estas simple kaj ŝablone pacamaj, amikaj, pontofaraj, intertraktemaj. Ili ankaŭ komprenas, kial necesegas draste transformi la lernejajn aranĝojn, ene de kiuj edukiĝas niaj infanoj. Por vidi tion, relegu la tekston de nia himno. Estas seriozaj teranoj tiuj, kiuj senmanke komprenas, kiom do la belaj sonĝoj de l’ homaro, la imagpovo, la poezio gravas por ebligi la senbreĉan transdoniĝon de esencaj valoroj al fantaziemaj infanoj. Komprenas, kiom do la revoj gravas por ke kreiĝadu novaj valoroj ĉe imagemaj plenkreskuloj. Ne pro nenio nia poeto kaj pedagogo Marjorie Boulton, ekzemple, elektas librotitolon Faktoj kaj fantazioj kaj intence ridindumas pri sia katmanio. La plenkreskado de seriozaj teranoj kiel ŝi neniam perdigas la plenan kontakton kun la planedo – kaj kun nia homa mondo, káj kun natura tero apartenanta egale al homoj kaj katoj.
Mi diris serioza. Mi ne diris solena. Marjorie Boulton estas tiel serioza, ke ŝi kapable ridindumas pri si mem, kaj ŝia memkarikatura stilo inspiras la brilan pajacadon de Fraŭlino Barlastono. Ni Esperantaj popolanoj estimas Boulton ne ‘malgraŭ’ sed kune kun tiu ŝia ĉirkaŭnebulo de sinprimokado. La plej seriozaj teranoj estas tiel fortaj, ke ili facilege ridas pri si mem.
La temo de Boulton portas min al azia poeto, kies heredaĵo peris mian konatiĝon kun ŝi. En 1977, tuj post la apero de elektitaj poemoj de la bengala aŭtoro Robindronath Tagor en mia esperantigo sub la titolo Primico, Boulton faris tre afablan pozitivan recenzon de mia traduko. Ĉirkaŭ tiu momento, Boulton kaj mi ankaŭ persone konatiĝis dum la rejkjavika UK, kaj mi mencias tiun fakteton nur ĉar ni ĉiuj jam pensas pri la denova UK okazonta en Rejkjaviko.
Tagor – kies poezion mi tiam ĵus tradukis kaj pri kiu Boulton profunde pensis kaj sentis por povi recenzi min – restas treege grava referenco por la pensoj, kiuj nin okupas ĉi-matene. Li vivis ikone ekzemplan vivon de serioza terano. Li estis fekunda poeto, kiu ne nur verkis dekmilon da poemoj, sed pro eksplicite la sama impulso funkciigis dum kvardek jaroj lernejon kaj dum dudek jaroj internacian universitaton, Visvabharati. Tiu institucia domarejo – ĝis hodiaŭ funkcianta – situas en Santiniketan, kampara loketo cent kilometrojn norde de Kolkato.
Tagor havis la kuraĝon deklari, ke li stiras poetan lernejon kaj poetan universitaton, kie liakomprene la poezia spirito faros el tiuj studejanoj verajn, naturamajn teranojn. Li tre riĉe evoluigis la bazon de tiu kolektiva vivado, kie la personoj lernas kultivi sin kaj partneri kun la homa kulturo kaj la tera naturo ĉirkaŭ si. Tagor komponis kantojn laŭ la sezonoj, kreis arboplantajn festojn, verkis kaj reĝisoris teatraĵojn por vigligi la lernejan kaj universitatan vivon, pentris, kaj sukcese kuraĝigis siajn junajn gekunulojn persone kaj kolektive aventuri por malkovri sian plenan potencialon en partnereco kun la naturo. Li ne nur gajnis la Nobel-premion por la literaturo en 1913; li ankaŭ fondis en 1921 Visvabharati, la unuan internacian universitaton en la homa historio, kaj havis la kuraĝon insisti, ke la du entreprenoj estas intime interligitaj.
Niaj vjetnamaj gastigantoj bonvolu atenti, ke Tagor ne akceptis la rajton de la nordaj landoj – tiutempe rolantaj kiel koloniestroj – dikti la koordinatojn aŭ la enhavon de internacia dialogo. Li laboris por starigi propran, sudan bazon por tiu dialogo, renversante la logikon de la glavo sangon soifanta. Tagor vizitis plurajn landojn ankaŭ en Azio kaj Sudameriko, starigante longperspektivajn konversaciojn kaj interŝanĝojn surbaze de egaleco inter la popoloj kaj aprezado de historiaj rilatoj rekonstruendaj post la imperiismoj.
Kvankam li ne mem lernis Esperanton, li estis amiko de la ideo. Kiam li sendis junan instruiston de manlaboro nomatan Lakŝmiswar Sinha al Svedujo en 1928 por ricevi trejniĝon pri tiufakaj instrumetodoj, Tagor estis tre kontenta aŭdi, ke tie Sinha lernis ne nur la plej aktualajn metodojn sed ankaŭ Esperanton. Multaj el vi scias, ke Sinha havis brilan esperantistan karieron, sed ne scias, ke lia ĉefo Tagor ĝis sia morto en 1941 ĉiam rilatis pozitive al liaj Esperantaj agadoj.
Precize kial mi prezentis tiel detalan bildon de tiuj personoj? Ĉu nur pro tio, ke Sinha estis mia Esperanta mentoro? Mi ja ne volas malagnoski tiun fakton aŭ ĝian gravecon. Sed estas ĉiuokaze necese, ke mi konkrete montru al vi ekzemplojn de seriozaj teranoj aldone al Zamenhof – Boulton, Tagor, Sinha. Nur per ekzemploj vere klariĝos al vi, kio do ligas por mi la inter si tre malsamajn IKU-prelegojn de Tonkin kaj de Fettes.
Ne miskomprenu, mi petas. Mi ja ne volas diri, ke nur esperantistoj estas seriozaj teranoj. Tagor estis serioza terano, kaj li neniam lernis Esperanton. Mi volas diri, ke esperantistoj povas fari el si universale rekonatan avangardon en la entrepreno de la serioza teraneco. La esperantistoj estas naturaj pedagogoj, kaj devas nur lerni kiamaniere eliri el la neŭniversaligeblaj naciaj pedagogioj, en kiuj multaj el ni trovas nin kaptitaj.
Mi espereble sukcesis konvinki vin, ke nur kultivante la spiriton de la poezio la pedagogoj inspiros la infanojn al tiu nova tipo de homeco, kiu propramane esploros la teron, amos ĝin, deziros konservi ĝin kiel loĝeblan planedon, kaj lernos en reciproka estimo loĝi sur tiu tero kun aliaj homoj malsame esplorantaj la propran poezian spiriton.
Se Esperanto estas lingvo trempita en la poezio – se ni parolas esence poezian lingvon, kaj se do nia konata malpraktikeco estas fakte virto kaj ne handikapo – tiam ni povas tute logike konkludi, ke la esperantismo povas kaj devas sin evoluigi kiel edukan movadon kun lerneja fokusiĝo, preter la nuna limiĝo al la instruado nur de Esperanto mem.
Niaj gastigantoj, proponante la kongresan temon, komprenis sub la vorto ‘disvolviĝo’ la nacian ekonomian disvolviĝon. Se ni aldonas al tiu termino la nuancojn de la persona kresko, vi tuj vidos, ke fakte la kongresan temon mi miamaniere altraktis dum tiu ĉi parolado. Ĉu miaj vortoj estis al vi senutilaj? Mi petas do vian pardonon, kaj sugestas, ke vi rigardu ĉi tion kiel eseon pri la temo “Kiamaniere mi trovis la kongresan temon ege esplorinda”.
La vera paco devas fonti el paco ne nur inter homo kaj homo, sed el paco inter homo kaj naturo, kaj tio povas okazi nur se ni funde transformas la koncepton de eduko mem. Ĉar Esperanto estas la lingvo de la paco kaj amikeco, ĝi devos finfine laŭ mi trovi vojon al tia ĉi vizio de amikeco inter la natura medio kaj ĝiaj homaj loĝantoj. Kun la espero, ke iuj el miaj vortoj renkontos ĉe vi konsenton, mi dankas vin pro via atento.
La Hanoja kongresa rezolucio
Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, 2012, pli ol 800 partoprenantoj en la 97a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.
Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.
Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.
Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.
125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo – evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.
Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.