Feed aggregator

Multaj neatenditaĵoj aperis en la unua de aprilo

Libera Folio - Sat, 2011-04-02 22:55

Matene, dum Google montris al la mondo novan teknologion, danke al kiu retpoŝto funkcios per movoj de la korpo, E@I anoncis, per mesaĝoj al diversaj dissendlistoj, novan projekton kiu batalos informan superŝarĝon. Oni sentis la mankon de ĝi, ĉu ne? La projekto ankoraǔ ne estas finita, tamen ekfunciis provversio en la retpaĝo www.mallernu.net . Eble la retejo lernu.net spertis ŝokon je tiu ĉi novaĵo, ĉar subite multaj bildoj en ĝi renversiĝis.

Ankaǔ Hector Hodler, patro fondinto de UEA, renversiĝis en sia tombo post la apero de tiu ĉi artikolo, kie grava ŝanĝo por la asocio estas anoncita. Fakte, je la espero plif acile akiri subvenciojn kaj refreŝigi la rilatojn kun Unesko, la komitato decidis ke ĝia nomo fariĝos "Universala Eduka-Asocio". Neniu mencio pri TEJO: ĉu la ŝanĝo efikos ankaǔ por ĝi? Ĉu baldaǔ la TEJO-volontulino devos mane korekti ĉiujn ŝiajn vizitkartojn?

Sed la plej bela novaĵo venis el la Eǔropa Unio, kaj kortuŝis multajn esperantistojn: ekde la nua de aprilo, la oficiala portalo de la EU estas en Esperanto! Pro la kreskintaj kostoj por subteni 27-lingvan portalon, finfine EU rezignis pri la multlingvismo-politiko, kaj akceptis la neceson de komuna, neǔtrala lingvo. La fina venko pli kaj pli alproksimiĝas.

Paulína Kožuchová, ĝenerala sekretario de TEJO, komentis:

La lastatempa revigliĝo de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj donis siajn fruktojn. Mi ege ĝojas je tiu ĉi grava rezulto. Tio eĉ iom konsolas min, post la hodiaǔa ekscio ke la artoj ne plu estos instruataj en mia Kembriĝa universitato".

Malpli ĝojiga novaĵo estis la anonco kiu alvenis vespere, ne publike diskonigita, pri la subitaj demisioj de la volontulino kaj de la kasisto de TEJO, lacigitaj pro la streĉo de la lastatempa laboro. Oni tamen suspektas je romantika sekvo: ja, tuj post la anonco, Sergeo deklaris en sia Facebook-paĝo ke Manuela estas "la plej grava homo en lia vivo".

Komenco aprila, trompo facila! Je tiom da eventoj kaj surprizoj, tiu ĉi konscio kaj bedaǔrigas, kaj trankviligas.

Pridemandita rilate al la ŝercotago, la TEJO-volontulino respondis:

- Mi feliĉe konstatas ke la Esperantistoj estas popolo de simpatiuloj. Ankaǔ mi proponis grandiozan ŝercon al la estraro de TEJO, sed ili rifuzis ĉar povintus ŝajni ideo kopiita el E@I. Mi malaprobis tian sintenon, tamen devis obei al la estrara decido".

Kompreneble, ankaǔ tio estis ŝerco.

Manuela Ronco   

Categories: Esperantujo

Drasta membrofalo ĉe UEA

Libera Folio - Sat, 2011-04-02 07:55

Laŭ informoj aperintaj en la komitata diskutejo de UEA, la ĝenerala direktoro de UEA post sia devigita foresto nun denove rajtas labori en la Centra Oficejo, sed lia sansato ankoraŭ ne permesas, ke li laboru plenajn tagojn. Krome laŭ rekomendo de kuracisto li komence devus okupiĝi nur pri agrablaj labortaskoj.

La studado de la membrostatistiko de la asocio apenaŭ povas aparteni al tiuj. En la dua mesaĝo, kiun li sendis al la komitato de UEA post sia reveno, Osmo Buller malkontente konstatas, ke neniam post la dua mondmilito UEA havis tiel malmultajn membrojn kiel nun. La asocio dum la pasinta jaro sukcesis kolekti nur 5.288 individuajn membrojn, kio signifas malkreskon de 425 membroj kompare kun la antaŭa jaro.

Parto de la ĝenerala falo laŭ la analizo de Osmo Buller ŝuldiĝas al la malgranda Universala Kongreso en Kubo. Tamen la tendenco post la jarŝanĝo laŭ li montras, ke la membrofalo plu daŭros ankaŭ en 2011 malgraŭ tio, ke la ĉi-jare Univesala Kongreso estos pli granda. La 31-an de marto la kvanto de individuaj membroj estis je 166 malpli granda ol samdate pasintjare.

Kreskon oni povas konstati nur en la membrokategorioj "dumviva membro" (de 794 al 795), "dumviva membro kun Jarlibro" (de 73 al 76), kaj "membro kun Jarlibro" (de 958 al 1.095). El tiuj plusetoj en la statistiko, nur unu plia persono (dumviva membro) do aliĝis al la legantaro de la revuo Esperanto. En ĉiuj aliaj membrokategorioj, al kiuj apartenas abono de la revuo, okazis falo pli aŭ malpli drasta. Falis ankaŭ la kvanto de simplaj abonoj sen membreco, de 99 al 90.

En sia mesaĝo al la komitato li nekutime klare diras, ke necesus ion fari pri la revuo de UEA por haltigi la membrofalon, specife kiam temas pri la finance plej valora kategorio, membroj-abonantoj:

- La falo de MA-membroj estas konstanta: pasintjare ĝi estis 244. Laŭ mi estas evidente, ke malkontento pri la nuna redakta koncepto de "Esperanto" negative influas la membroevoluon. Ĝi ne estas la sola faktoro, sed certe grava. Iuj faktoroj estas ekster nia povo kaj ni ne povas influi ilin per niaj decidoj. Iujn aliajn ni ja povas influi kaj tion ni ankaŭ klopodu fari. La revuo de UEA apartenas al ili kaj ni devas kuraĝe alfronti la defion fari la necesajn decidojn kaj agojn por provi turni la nombron de ĝiaj ricevantoj al kresko.

Osmo Buller ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, ĉu laŭ li UEA devus nun aranĝi la konkurson pri la redaktora posteno, siatempe anoncitan de la eliranta estraro dum la kongreso en Kubo. La konkurso estis poste prokrastita de la nova estraro, kiu anstataŭe ekokupiĝis pri la redaktado de novaj gvidlinioj por la revuo. Laŭ kritikantoj, la nun proponataj gvidlinioj enhavas nenian plibonigon, sed nur enkondukas novajn burokratajn limigojn al la redaktoro.

Ne la gvidlinioj, sed la demando pri la draste falanta membrokvanto kaj eĉ pli draste falanta abonkvanto tamen evidente estos centraj demandoj, kiam la estraro de UEA kunsidos en la Centra Oficejo meze de aprilo. La estraro devos nun decidi interalie, ĉu denove longigi la kontrakton de la nuna redaktoro, aŭ tamen serĉi novajn fortojn. La aktuala kontrakto de  Stano Marček validas nur ĝis la prepariĝo de la julia-aŭgusta numero, kio devus okazi meze de junio.

En la diskutejo de la komitato, la ŝoka informo pri nova drasta membrofalo dum la unua tago mirinde restis tute nerimarkita - eĉ ne unu komitatano aŭ estrarano trovis ion por diri pri la afero. La unua reago anstataŭe aperis en la retejo de la Esperanta Civito, kiu trovas la klarigon al la membrofalo interalie en la "avareco de la UEA-anoj", kiuj ne plu emas anigi afrikanojn. Tamen, "ni ne ĝojas pro alies agonioj, eĉ se raŭmismo prognozis ilin", deklaras la retejo.

Laŭ Osmo Buller, la monomanko en la fondaĵo Canuto, kiu subtenas membriĝon de nepagipovuloj, ne trafis afrikanojn:

- Neniu kanutigito, kiu pasintjare estis membro-abonanto, kaj nun membro kun Jarlibro, estas afrikano. Temas pri azianoj au latinamerikanoj, kiuj mem diris, ke ili ne interesiĝas pri la revuo au povas legi ĝin rete.

Categories: Esperantujo

Nova projekto liberigos cerbospacon por pliaj lingvoj

Libera Folio - Fri, 2011-04-01 00:10

"Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos" - jam al Ludoviko Zamenhof estis konata tiu ĉi saĝaĵo, kiun li ankaŭ enmetis kiel proverbon n-ro 993.01 en sian Proverbaron, aperintan en 1910. Cent jarojn poste, en la interreta epoko, tiu problemo ne malaperis; kontraŭe - en la hodiaŭa tempo de tutmonda komunikado ebligata de la novaj teknologioj kaj vojaĝrimedoj, la tiel-nomata "informa superŝarĝo" fariĝis eĉ temo de sciencaj esploroj. En 2008, la firmao Basex publikigis esploron, laŭ kiu dungitoj pasigas duonon de sia labortempo per ordigado de informoj, kaj informa superŝarĝo kostas al la usona ekonomio 900 miliardojn da dolaroj jare.

Ankaŭ la esperantista organizaĵo E@I ("Edukado ĉe Interreto") spertas tian problemon:

- Ni havas multajn projektojn kaj projekt-ideojn, sed niaj kernaj aktivuloj havas tro malmulte da tempo. Interalie la administrado kaj komunikado prenas multan tempon," diras Peter Baláž el Slovakio, la kunordiganto de E@I.

Aldone, ĉar E@I laboras ĝuste sur la kampoj de edukado kaj interreto, iom paradokse ĝuste ankaŭ ĝi mem kontribuas al la konstanta plinombriĝado de la informoj en la reto kaj al la informa superŝarĝado de siaj uzantoj. Peter Baláž tamen opinias, ke tio ne prezentas apartan danĝeron: 

- Ni ja jam antaŭ pli ol ok jaroj kreis lernu.net, nuntempe lanĉas Slovake.eu kaj ĵus ni forsendis du monpetojn al EU por krei similajn retejojn por lerni la germanan kaj la rusan lingvojn. Sed certe ni neniel devigas la homojn lerni ĉiujn tiujn lingvojn - ĉiu simple elektu tion kion li aŭ ŝi volas. Kaj por la nedecidemaj aŭ tro ambiciaj personoj, nia nova projekto alportas solvon.

Laŭ la observoj de E@I, nome, multaj esperantistoj emas lerni plurajn lingvojn, sed ofte sekve spertas problemojn pri tio. Supozeble multaj ne parolas pri ili publike, sed kelkaj tamen en la anonimeco de la reto malferme agnoskas ilin - ekzemple la aŭtoro de Mia Mondo...

Dum kelkaj simple maltrankviliĝas pro la malfacileco lerni plurajn lingvojn (ekzemple Gxejko), iuj klopodas konsili kiel paroli plurajn lingvojn kaj ne miksi ilin (Benio Levis el Irlando) kaj aliaj tamen ne sukcesas pri tio (legu la komenton sub la artikolo de Chuck Smith), nemalmultajn tiu malfacileco gvidas eĉ al la ideo abomeni ĉiujn aliajn lingvojn kaj resti nur ĉe esperanto (vidu en la blogo de Anteo).

Ĉar tia celo tamen estas en kontraŭstaro kun la ideo de esperanto kiel dua lingvo protektanta lingvan diversecon, priskribita en la Manifesto de Prago, kaj ĉar instigado de lernado de lingvoj estas unu el la celoj de E@I, Peter Baláž kune kun Marek Blahuš kaj Agnieszka Mozer dum la marta E@I-kunsido en Poznań klopodis trovi solvon

Kiel helpon al siaj senesperaj uzantoj, sed ankaŭ kiel plian pruvon ke esperantistoj povas esti utilaj ankaŭ al la neesperantista publiko (kiel tion jam demonstras ankaŭ ekzemple Komputeko), E@I nun sekve de la kunsido lanĉas novan iniciaton: La projekto, nomita "mallernu.net" (laŭ muzikteksto de La Pafklik), celas helpi al esperantistoj, sed ĝenerale ankaŭ al ĉiuj aliaj lingvolernantoj, lerni novajn lingvojn kun malpli da peno.

La preparata retejo baziĝos sur la novema pedagogia verkaro de la ĉeĥa filozofo Jára Cimrman, samtempulo de Zamenhof, vivinta en la tiama aŭstro-hungara imperio, kies ideoj tamen trovis rekonon nur longe post lia morto. Laborante kiel lerneja instruisto en la vilaĝo Struk en Galicio (kiu tiam apartenis al Aŭstrio-Hungario), Cimrman rimarkis, ke liaj lernantoj sukcesis memorfiksi nur proksimume unu dekonon de tio, kion li al ili en la lernejo instruis. Sekve li konstatis, ke la ceteraj naŭ dekonoj de la sciaĵo estis "trafluaj" (per vortoj de la zamenhofa proverbo 580.07: "Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.").

En sia "Teorio de trafluaj sciaĵoj" Cimrman decidis alfronti la problemon rekte difinante kiun sciaĵon la lernantoj memorfiksu, kaj kiun ili forgesu. En la nova instrumetodo, la memorinda materialo okupis 10 procentojn de la instrutempo, kaj la forgesinda materialo 90 procentojn, precize kongrue kun la statistika esploro. Por tiuj ĉi du nocioj li enkondukis du novajn vortojn: "neforgesumino kaj forgesumino" (germane "Vergissmeinnicht und Nichtvergissmeinnicht", ruse "Забудка и незабудка"). La lernantoj lernas ĉion, sed nur la neforgesuminon ili rajtas memori. Por ke la metodo estu sukcesa, necesas ankoraŭ dum la reviziado kontroli, ĉu la lernantoj erare ne ellernis ankaŭ la forgesuminon.

Ĉe la adreso www.mallernu.net nun jam konstruiĝas retpaĝo, kiu aplikos la teorion de trafluaj sciaĵoj de Cimrman en lingvolernado. Ĝis nun disponeblas tie nur beta-versio, kiu celas demonstri la principon je la lernado de vortoj, sed por la plena versio estas antaŭvidata ankoraŭ multe pli vasta apliko, sur ĉiuj flankoj de lingvolernado. Kaj ankaŭ kadre de la Somera Esperanto-Studado, organizata de E@I komence de aŭgusto en Slovakio, jam estas antaŭvidata eksperimenta lingvolerna grupo utiliganta tiun metodon.

Peter Baláž estas tre entuziasma pri la afero:

- Mi pensas, ke danke al www.mallernu.net, la maniero en kiu oni hodiaŭ lernas lingvojn povas baldaŭ grave ŝanĝiĝi... se ni ne forgesos finpretigi la retejon.

Pliajn informojn pri la sensaciaj projektoj de E@I eblas legi en la neciklopedia artikolo.

Marek Blahuš

Categories: Esperantujo

Ĉiuj japanaj esperantistoj transvivis la katastrofon

Libera Folio - Mon, 2011-03-21 15:25

Laŭ informo dissendita de Japana Esperanto-instituto lunde, la 21-an de marto, oficistoj kaj volontuloj de JEI nun sukcesis kontakti 66 el la 67 esperantistoj, kiuj loĝas en la regiono trafita de granda tertremo kaj cunamo.

- Neniu havas gravan korpan vundon aŭ doman damaĝon. Unu sinjoro restas ankoraŭ nekontaktebla, dum cirkonstancoj supozigas lian sekurecon. Estas tamen multaj, kiuj havas malfacilan vivon pro manko de akvo aŭ aliaj provizoj, aŭ kies domo havas partan damaĝon, skribas JEI en sia komuniko.

JEI dankas la multajn individuajn esperantistojn kaj organizaĵojn, kiuj sendis mesaĝojn de kuraĝigo kaj kondolenco. Aktualaj informoj nun troveblas en la retejo de JEI.

La japana esperantisto Hori Yasuo, kiu dum la lastaj dek tagoj regule raportis pri la situacio en Japanio, en sia plej freŝa mesaĝo rakontas, ke la 21-a de marto estas tradicia tago dum kiu japanoj vizitas siajn familiajn tombojn.

- Tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj, li skribas en sia mesaĝo.

Li ankaŭ citas mesaĝon de esperantistino el la trafita urbo Sendai:

En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.

Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unu la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.

Categories: Esperantujo

El Popola Ĉinio malfermis specialan retpaĝon pri la japana katastrofo

Libera Folio - Thu, 2011-03-17 15:00

En la speciale kreita retpaĝo Tertremo kaj cunamo trafis Japanion la redakcio de El Popola Ĉinio kolektis novaĵojn pri la temo, jam aperintajn en la ordinara retejo. Aldone El Popola Ĉinio samloke kolektas la ĉiutagajn raportojn de Hori Jasuo el Japanio. Aperas multaj informoj pri simpatiesprimoj de la ĉinaj aŭtoritatoj, kaj pri ĉinaj helpaj iniciatoj.

En letero dissenditaj al diversaj adresoj la redakcio de El Popola Ĉinio klarigas, kial la retejo estis starigita:

Karaj japanaj samideanoj kaj amikoj,

Kun granda malĝojo ni informiĝis, ke la granda tertremo kaj cunamo atakis Japanion kaj alportis grandajn perdojn al via lando. Ni ĉi tie esprimas niajn simpation kaj profundan funebron al la viktimoj en la tertremo kaj konsolon al ĉiuj japanaj popolanoj.

Post la okazo de la tertremo ni ĉiam atentas pri la informoj el Japanio, kaj tiuj pri e-istoj. Ni malfermis la retpaĝaron en nia retejo (http://www.espero.com.cn/se/node_51621.htm) por kiel eble plej rapide liveri informojn pri la situacio de Japanio al samideanoj en nia Esperantujo. En la retpaĝaro ni ankaŭ aperigis la taglibron de s-ro Hori Yasuo. Ni dankas lin pro liaj rapidaj kaj detalaj informoj pri la tertremo kaj ankaŭ pri e-istoj en la plagitaj regionoj.

Per tiu ĉi letero ni kore salutas japanaj esperantistoj kaj deziras al ili, iliaj familianoj kaj la tuta japana popolo sanon kaj sekurecon!

La redakcio de El Popola Ĉinio

Categories: Esperantujo

Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio

Libera Folio - Thu, 2011-03-17 08:05

La japana esperantisto Hori Jasuo, kiu ekde la detrua tertremo ĉiutage raportas pri la situacio per retleteroj, nun konfirmas, ke la esperantista paro, kiun li longe ne povis atingi, nun donis vivosignon kaj fartas bone.

- Jes. Mi tradukis lian mesaĝon en la raporto de la 16a. Ili estas paro, esperantistoj.

Jen la koncerna tekstero el la freŝa raporto de Hori Jasuo:

Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas benzino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.

Tio tamen ne signifas, ke jam ĉiuj esperantistoj estas kontaktitaj. Laŭ Syozi Keiko de Japana Esperanto-Instituto, la asocio havas proksimume kvindek membrojn en la trafitaj kvar gubernioj: Aomori-ken (ken = gubernio), Iwate-ken, Miyagi-ken kaj Fukushima-ken.

- Inter la membroj nur pri 3 aŭ 4 membroj ni ne informiĝis. Pri aliaj rekte aŭ nerekte ni povis konfirmi iliajn vivsignojn.

La vivo en Tokio, kie troviĝas la oficejo de JEI, iom post iom normaliĝas, sed daŭre restas multaj malfacilaĵoj, ŝi rakontas:

- La 15-an de marto deĵoris en la oficejo de Japana Esperanto-Instituto, Tokio, la direktoro, du oficistinoj kaj volontulo. Tri el ili bezonis pli multe da tempo por veni al la oficejo, pro tio ke ili devis piedi kelkan distancon pro malfunkcio de publikaj trafikiloj. JEI prioritate kolektas informojn pri la membroj en la damaĝita regiono Touhoku. Reordigi librojn en la kvina etaĝo (parto de la biblioteko), kiuj falis sur plankon en la tertremo, estas alia urĝa tasko.

Syozi Keiko mem ne havis problemojn atingi la oficejon.

- Persone mi sentas, ke estas tempo por ŝanĝi kelkajn aferojn en nia socio, ekzemple de atoma energio al natura energio. Mi loĝas ne malproksime de JEI en Tokio, kaj vizitas la oficejon unu fojon semajne averaĝe. En la dua tago mi iris al JEI por iu kunsido senprobleme per metroo. Mia prioritato estas normaligi mian vivon kaj mi ĵus finis Esperanto-klason unuan post la tertremo.

Categories: Esperantujo

Osmo Buller ne revenos en marto

Libera Folio - Wed, 2011-03-16 18:35

La ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, Osmo Buller, estis enhospitaligita vendredon, la 11-an de februaro. Antaŭ tio jam de kelkaj tagoj li malbone fartis kaj ne povis labori plentempe. Laŭ la peto de Buller oni ne publikigas detalojn pri lia malsaniĝo.

Komence oni antaŭvidis, ke li revenos al sia laboro iam en marto, sed laŭ freŝaj informoj, ricevitaj de Libera Folio el Roterdamo, lia sanstato ankoraŭ dum kelkaj semajnoj ne permesas eklaboron. Tial oni en la Centra Oficejo jam ne atendas, ke li eklaboros dum marto.  Malklaras, ĉu li revenos antaŭ la estrarkunsido, okazonta en la mezo de aprilo.

Kvankam la ĉefa oficisto de la asocio forestas jam pli ol monaton, ĝis nun en la retejo aŭ gazetaraj komunikoj de UEA aperis nenia informo pri la temo. Nur en la diskutejo de la komitato la estraro kurte informis pri la afero, komence de la foresto.

Categories: Esperantujo

Novaj gvidlinioj subigas la revuon de UEA al estrara kontrolo

Libera Folio - Wed, 2011-03-16 18:10

Kiel unu el siaj lastaj decidoj, la foriranta estraro de UEA dum la Universala Kongreso en Havano en julio 2010 decidis ne longigi la kontrakton pri la redaktado de revuo Esperanto kun Stano Marček, kiu havas la taskon ekde la demisio de István Ertl fine de la jaro 2001. Por trovi novan redaktoron, la estraro decidis organizi malferman konkurson pri la posteno.

La decidon sekvis eksplodo de kritiko flanke de laŭta grupo de subtenantoj de la nuna redaktoro. Sekve de tiu kritiko, en septembro la nova estraro de UEA post voĉdono decidis portempe nuligi la kontraktonuligon. Laŭ la tiama decido, la kontrakto de Stano Marček nun validas ĝis la prepariĝo de la julia-aŭgusta numero, kio devus okazi meze de junio.

La estraro tiam klarigis, ke antaŭ ol eventuale anonci konkurson pri la redaktora posteno, necesos ellabori novan redaktopolitikon por la publikaĵoj de UEA, laŭ la postuloj de la subtenantoj de Stano Marček. Unu el la plej laŭtaj inter tiuj estis Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA.

Eĉ li tamen evidente ne sciis, kion enhavis la ĝisnuna dokumento, kiu validis dum lia prezid-periodo. Kiam la estraro publikigis la malnovan dokumenton pri redaktopolitiko por ekigi komitatan diskuton pri ĝi, Renato Corsetti erare pensis la tekston nova skizo. "Mi rigardis ĝin kaj unuarigarde ĝi ŝajnas bona", li skribis en la komitata diskutejo, kvankam ĝuste la refaron de tiu dokumento li pli frue opiniis urĝega tasko.

La skizo de la nova dokumento, kiun la estraro publikigis la 11-an de marto, post kvinmonata laboro, interalie aldonas postulon, laŭ kiu la revuo ne publikigu enhavon "kiu povus esti konsiderata antaŭjuĝa, aŭ kiu povus ofendi membrojn de UEA en difinita lando aŭ de difinita nacio pro alia politika aŭ religia opinio".

Libera Folio petis al Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, klarigi, kiel la proponataj novaj gvidlinioj diferencas de la malsamaj. Laŭ ŝi, la nova dokumento estas pli kohera kaj akcentas "malfermitecon":

- La proponataj gvidlinioj pli klare kaj detale skizas la kadron por la papera kaj elektronika revuo Esperanto. Ĝi estas la organo de UEA, kaj tial devas esti periodaĵo vaste malfermita al la membraro kaj ankaŭ al la Esperanto-parolantaro ĝenerale. Ĝuste la malfermiteco estas unu el la avantaĝaj diferencoj inter la du dokumentoj. Krome estis forigitaj kelkaj teknikaj paragrafoj, kiuj en la antaŭa okupis multan lokon - kiel anoncoj kaj recenzoj, kaj krome aperritmo. Ilia loko prefere estas en laborkontrakto.

La organo de la Eperanta Civito, Heroldo Komunikas, taksas, ke la novaj gvidlinioj limigas la liberecon de la redaktoro. Iom simile opiniis ankaŭ Renato Corsetti, kiu komentis en la komitata diskutejo: "Unualege ĝi impresas (ĝenerala impreso) iom pri direktisma ol la antaŭa."

La antaŭa redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, ne komplete malsamopinias.

- La alineo laŭ kiu oni evitu ofendi la membrojn de la asocio pensigas, ĉu oni entute opinias la redaktoron adolto. Cenzureca estas ankaŭ la postulo, ke la redaktoro devas "anticipe informi kaj konsulti la estraranojn pri tekstoj, kiuj rekte tuŝas iliajn respondecojn en UEA".

Ĝenerale István Ertl tamen ne vidas grandan diferencon kompare kun la pli frua versio de la gvidlinioj, kaj ne bone komprenas, por kio la tuta afero utilas.

- Ekzemple la alineo pri la rajto de la ĝenerala direktoro haltigi publikigon ĝis estrara decido ne estas nova, sed dum mia redaktora periodo ĝi neniam estis uzita. Rilate la gvidliniojn ĝenerale ŝajnas al mi, ke monto naskis muson. Kaj ajnakaze, pli ol la gvidlinioj gravas la profesieco de la redaktoro.

Laŭ Barbara Pietrzak, la proponata alineo pri evito de "ofendaj" tekstoj temas pri kultura sentemo, ne pri cenzuro:

- Ĝi esprimas singardan zorgon pri tio, ke nia komuna lingvo ne vualu la ekzistantajn kulturajn diferencojn inter la membroj de la Esperanto-komunumo. Jes, ni parolas komunan lingvon, sed ne ĉiam ni sufiĉe bone konscias, ke iuj vortumoj por ni kompreneblaj povas esti miskomprenitaj de aliaj, kreskintaj en alia kultura medio.

Ankaŭ la postulo, ke la finredaktita revuo estu sendita al la prezidanto aŭ alia komisiito de la estraro antaŭ publikigo, laŭ ŝi ne influas la liberecon:

- Ĝi ne  limigas liberon de redaktoro, ĉar temas pri jam presopreta revuo. Sekve de la estrara diskuto tio estis enmetita, kun la intenco, ke “ju pli da okuloj rigardas la tuj presotan revuon, des pli bone por elsarki la lastajn eraretojn".

Laŭ Probal Dasgupta, la nun proponataj gvidlinioj iugrade influos la rolon de la redaktoro, ĉar laŭ ili la redakcio devos regule informi kaj konsulti la estraron pri la enhavo de la revuo. Samtempe li akcentas, ke la komitato ankoraŭ diskutas la aferon. 

- Nur post la finiĝo de la diskuto en la Komitato eblos reveni al la demando, ĉu la nuna redaktoro aŭtomate daŭrigos aŭ ĉu la Asocio anoncos konkurson, klarigas Probal Dasgupta.

Libera Folio: Stano Marček nun redaktas ankaŭ la revuon de Germana Esperanto-Asocio. Ĉu tio iel influos liajn taskojn ĉe UEA? Ĉu la redaktado de la revuo de UEA ne estas plentempa laboro?

Probal Dasgupta: - Ni ankoraŭ ne decidis, ĉu nur unu homo estu "la redaktoro de la revuo", kaj tial ni ankoraŭ ne scias, ĉu iu unuopulo devos trakti la redaktadon de la papera revuo de UEA (plus reta versio) kiel plentempan laboron. Oni revizias la mapon de la komunikaj laboroj farendaj. Vi povas esti certa, ke la diskutoj ne lasos la nunan mapon senŝanĝa.

Laŭ Barbara Pietrzak la komitata diskuto pri la redaktaj gvidlinioj povos daŭri ĝis la fino de marto, do supozeble la dokumento estos konfirmita en la sekva estrarkunsido, okazonta en la Centra Oficejo meze de aprilo. Tiam kredeble estos traktita ankaŭ la demando pri la eventuala longigo de la redaktora kontrakto de Stano Marček.

Categories: Esperantujo

Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo

Libera Folio - Mon, 2011-03-14 13:20

Libera Folio kontaktis la landan asocion de UEA en Japanio, Japanan Esperanto-Instituton, por ekscii, ĉu esperantistoj iĝis viktimoj de la granda katastrofo trafinta Japanion. Ĝis nun mankas tiaj informoj, respondis Sibayama Zyun'iti:

Ĝis hodiaŭ (la 14-a de marto), ni ne ricevis informojn pri serioza damaĝo de esperantistoj japanaj, dum multaj samideanoj ne estas telefone aŭ rete kontakteblaj. Ni forte esperas sekuron de ĉiuj samideanoj.

En la 11a de marto, nordorientan parton de Japanio atakis grandegaj tertremoj kaj cunamoj, kun perdo de multaj vivoj kaj havaĵoj. Ni esprimas kondolencon al la damag^itoj. Pri la katastrofo, ni japanaj esperantistoj, inkluzive de JEI mem, ricevis multajn mesag^ojn de zorgo kaj kondolenco. Ni, nome de la Estraro de Japana Esperanto-Instituto, dankas vin ĉiujn pro via bonvolemo.

Laŭ informoj de Hori Jasuo, en la trafita regiono loĝas minimume trideko da esperantistoj. En lundo laŭ li restis nur du, kiuj ankoraŭ ne estis kontaktitaj.

-  Ĝis nun ĉiuj krom unu paro estas trovitaj sekuraj. Mi supozas, ke ankaŭ tiu paro fartas bone, kvankam telefone mi ne povas kontakti ilin, skribas Hori Jasuo.

Tahira Masako el Kioto rakontas, kiel esperantistoj en Japanio nun klopodas rekapti la kontakton unu kun la alia:

- La estro de Organiza Fako Inumaru Fumio starigis retan informejon por kolekti informon kiuj kiel fartas en la plej trafitaj regionoj. Individuoj inter si kontaktas, retumas, telefonas kaj raportas al la informejo. Ĝis nun 28 esperantistoj en la plej damaĝitaj lokoj havas vivsignon en la listo de la informejo. De Esperanto-Klubo de Iwaki kun 10 membroj venas nenia informo, dum de Yamagata-Esperanto-Klubo kun 23 membroj kaj de Rondo Majo (Esperanto-Klubo de Hukusima) kun 16 membroj venis informoj, ke ĉiuj membroj kontakteblis.

Pluraj japanaj esperantistoj, kiuj ne estis rekte trafitaj de la katastrofo, jam skribis pri siaj spertoj en la reto. Dimanĉe la 13-an de marto Hori Jasuo raportis:

Tagmeze venis telefono el mia amiko en Honkongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.

Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

Jam sabate Hori Jasuo raportis, ke li provis telefone kontakti lokajn esperantistojn en la trafitaj regionoj, kaj sukcesis atingi unu. Ŝi, laŭ lia raporto, rakontis jene:

- Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikumadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.

Laŭ la informoj lunde vespere, laŭ la japana horo, estis konfirmitaj informoj pri preskaŭ 1.600 pereintoj, sed pri tre multaj homoj mankas informoj, kaj oni antaŭvidas, ke la konfirmita kvanto de pereintoj rapide altiĝos. Aldone, en lundo pro problemoj rilate la malvarmigon okazis eksplodo jam en dua nuklea elektrejo, kaj ankaŭ en tria nuklea elektrejo la situacio estas kriza pro simila kialo. Tamen ĝis nun ne likis grandaj kvantoj de radioaktivaj substancoj.

Bildo: Klarigoj pri la skalo por mezuri tertremojn kiun oni uzas en Japanio, el la blogo Hatena.

Categories: Esperantujo

Raŭmismo - parte jes, civitismo - certe ne!

Libera Folio - Wed, 2011-03-02 17:05

Kun granda intereso kaj partopreno mi legis broŝuron de 'KromKancerKliniko 2010': “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj” far Anatolo Gonĉarov, samideano kiun mi tre estimas kaj admiras, kaj pro lia tutviva  aktivado, kaj pro liaj ideoj. Dum mi plejmulte konsentas kun la “raŭmisma” idearo de lia verko, pri specifa apartaĵo mi disopinias, nome pri lia konvinkita aliĝo al “Civito”. Tial mi taksas oportune klarigi la kialojn kaj de mia konsento, kaj de mia disopinio.

Temas pri la senĉesa, jam delonge treniĝanta konflikto inter finvenkismo kaj raŭmismo, kiu fidele laŭiras la spurojn de sennombraj revenantaj konfliktoj inter esperantistoj. Tio interalie pruvas la sanktan naivecon de Zamenhof, kiu revis elimini la interhomajn konfliktojn per la enkonduko de unu sola neŭtrala, paciga helplingvo. Ve, la malpaco eĉ inter Esperantistoj plu daŭras post pli ol jarcento.

Ni vidu el kio envere konsistas la nuna konflikto. Laŭ mi, komence temis simple pri diferencaj nuancoj de sentemoj kaj inklinoj koncerne la problemon de planita interlingvo, poste erare hiperabsolutigitaj. 

En la Manifesto de Raŭmo (1980), konsiderata la blazonflago de la raŭmismo oni legas:  ... 3- Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn: a) propedeŭtiko kaj lingvoinstruado; b) kontaktoj inter ordinaraj homoj; c) kontaktoj sendiskriminaciaj; ĉ) novtipa internacia kulturo. (emfazoj miaj). Rimarkeblas speciala atento pri la interna valoro de Esperanto kaj pri la kultura problemo.

Ĝis tie ĉi mi plene konsentas kaj verŝajne neniu Esperanto-parolanto aŭ Esperanto-asocio trovus en tiaj asertoj kondamnindan sintenon. Certe, tie ĉi Esperanto estas rigardata ĉefe kiel VALORO en si mem, pli ol kiel ilo por socia lingvo-justeco. Tial oni ne parolas pri “helpolingvo” sed pri “kultura lingvo”. Temas pri aparta inklino, kiu gvidas min mem depost kiam mi enamiĝis al tiu ĉi lingvo. Frazo de H. Bakker (1993) bone esprimas tiun ĉi pozicion: Ni ne bezonas feliĉigi la mondon, se tiu ne volas. Ni feliĉigu nin mem, kiuj ja volas.

Pri la sekvaĵo de la Manifesto: Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato, mi ne konsentas. Sed pri tio poste.

Nun ni vidu kion diras la alia Manifesto, tiu de Prago (1996), konsiderata la standardo de la “finvenkismo”: 1. egaleca tutmonda komunikado; 2. lernado pri mondo sen limoj, kie ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo; 3. pedagogia efikeco; 4. reala ŝanco por alproprigi duan lingvon; 5. lingvaj rajtoj; 6. respekto kaj subteno de ĉiuj lingvoj; 7. ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo.

Tie ĉi oni notas fortan celadon al socia justeco kaj egalrajteco de la homoj en la sfero de la lingva interkomunikado,  kaj malpli koncentritan intereson pri la interna valoro de Esperanto. Ĉiuj indikitaj ag-linioj estas valoraj kaj estimindaj. Sur tiu bazo estas antaŭvideble, ke oni pli engaĝiĝos por la konstanta instruado de la lingvo ol por la zorgado pri la apartaj plezuroj de ĝi havigataj. Alivorte, Esperanto estas rigardata pli kiel ILO ol kiel valoro en si mem. Tial oni parolas prefere pri “helpolingvo” ol pri “kultura lingvo”. Frazo de R.Corsetti (1999) trafe sintezas tiun ĉi pozicion: “Disvastigi Esperanton ŝajnas al mi pli grave ol nur ĝui ĝin”.

Mi ne vidas nesanigeblan kontraston inter la du starigoj de la problemo. La du skoloj povus kunesti kaj kunlabori por komuna celo laŭ du paralelaj trakoj: 1 - pliriĉiĝo de la E-a kulturo, ĉefe per E-literaturo; 2 - plinombrigo de la E-parolantoj per konstanta instruado. Fakte la du agadoj estas komplementaj, ili necesas unu la alian. Nia literaturo, kun sia specifa humanisma pacisma etoso, estas nediskutebla valoro, eĉ unika en la monda kulturo. Sed se la nombro de la E-parolantoj malgrandiĝus kaj poiome nuliĝus, kiu ĝuos la E-ajn verkojn? Ĉu ni verkos por ĝuigi nur nin mem, kiel onanistoj? Por ke legantoj kaj ĝuantoj de E-verkoj plu ekzistu kaj eble plimultiĝu, oni ja bezonas la societojn, de kies ekzisto dependas daŭraj propagando, instruado, zorgado. Tion havigis ĝis nun, dum pli ol jarcento, la tradiciaj tutmondaj organizoj kun la reto de lokaj kluboj.

Cetere tiu drasta divido inter “instrui Esperanton” kaj “ĝui Esperanton” estas nur teoria. La Manifesto de Raŭmo eksplicite parolas pri “lingvoinstruado”; en Afriko la Kultura Centro Esperantista organizas kursojn prepare al la duagradaj ekzamenoj de UEA/ILEI; en Lomeo infanoj konstante frekventas la elementajn kursojn en la Instituto Zamenhof iniciatita de Koffi Gbeglo. Aliflanke la asocioj tendence finvenkismaj tute ne neglektas la kulturan aspekton de la lingvo: sufiĉas konsideri la eldon-agadon de UEA, la kulturan enhavon de la UK-oj, la Belartajn Konkursojn, Beletran Almanakon ktp. Nun UEA kaj SAT suferas krizon. Ĝuste pro tio oni devus doni sian kontribuon por ke ili reorganizu siajn strukturojn kaj elpensu novajn agad-liniojn.

Pri la sekva parto de la Raŭma Manifesto  mi ne povas konsenti. Kion signifas “propra identeco”? Mi havas plurfacetan identecon. Mi estas denaska italparolanto, agnostikisto, esperantisto, muzikisto, instruisto, pacisto, ekologiisto, vegetarano ...  Kiam mi okjara  enamiĝis al E-o, mi ne iĝis unike aŭ ĉefe “esperantisto”. La esperantisteco iĝis unu el la nuancoj de mia personeco. Homoj konas min laŭ unu aŭ pluraj el miaj aspektoj, kiuj cetere ŝanĝiĝis laŭ la sinsekvaj periodoj de mia vivo. Tial mi ne povas akcepti mian identecon kiel “apartenanto al memelektita diaspora lingva minoritato”.

Kaj kion signifas “diaspora lingva minoritato”? Laŭ PIV, kaj laŭ pluraj alilingvaj vortaroj, “diasporo” signifas: 1.disiĝo de la hebrea komunumo; 2.tia disiĝo de iu nacio, gento, komunumo. Esenca semantika elemento de la vorto estas la koncepto pri “disiĝo, disiro, disperdiĝo, ekziliĝo” de iu komunumo (popolo, kolektivo, religianaro) antaŭe unueca. Sed neniam la E-parolantoj vivis unuece kiel  komunumo; neniam ili de tie disiĝis aŭ disperdiĝis aŭ ekziliĝis tra la mondo! Fakte mi neniel sentas min “ano de diasporo”. Eventuale mi, denaske bizarulo, simple sentas min terplaneda homarano: ano ne de specifa nacio-gento-komunumo, sed unue kaj ĉefe ano de la homaro. Multaj homoj, kaj Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj, sentas sin tiaj. Ejnŝtejno en la landlima formularo por eniro en Usonon, kiu demandis “al kiu etno vi apartenas”, respondis “al la homara”. Zamenhof plurfoje petis esti konsiderata  ne judo, aŭ polo, ruso, litovo, sed “homo”.

Tion dirinte, se iu malkiel mi emas trovi sian identecon en la aparteno al esperantista homgrupo; se iu alia deklaras “mi estas unue kristano” (aŭ “hungaro”, “sciencisto”, “laboristo”, “filatelisto” ks.) mi neniel kritikas lin. Temas pri lia nediskutebla rajto  identiĝi pleje aŭ ĉefe per iu aŭ alia aspekto.

Ĝis tie ĉi ni observis la teoriajn fundamentojn de la du skoloj. Kiel jam dirite, laŭ mi la du tendencoj, malgraŭ la diverĝoj, povus kunekzisti kaj kunlabori ene de unu komuna asocio. Sed kelkaj Esperantistoj, inter kiuj la eminenta beletristo G.Silfer, sentis la neceson  gigantigi kaj absolutigi tiun diverĝon. Jen signifa silfera deklaro, kiu multon klarigas: Ĉi tie situas fundamenta etike-kultura diverĝo inter finvenkismo kaj raŭmismo, fakte. Neniu dialogo eblas, sen la supero de tiu diverĝo”. Tiel: “neniu dialogo eblas”, se oni ne akceptas lian agad-linion, nome la raŭmismon laŭ ekstremisma versio. Dirite-farite, oni fondis novan Asocion, en forta kontrasto kun UEA, kaj nomis ĝin “Civito”.

Jam la elektita nomo perpleksigis min.  Laŭ PIV, “civito” estas: 1. aŭtonoma urbo;  2. tuto de la urbanoj; 3. tuto de la regnanoj (krom PIV, pluraj alilingvaj vortaroj donas similajn signifojn al la analogaj vortoj). Neniu el tiuj difinoj konvenas al la esperantistaro. Fakte en ĝi kunekzistas loĝantoj de ĉiu ajn mondregiono, sekvantoj de ĉiu ajn ideologio kaj religio, anoj de ĉiu ajn etno, popolo, regno, nacio, urbo. Do la “esperantistaro” estas korekte difinebla nur kiel “lingvanaro”: ĉiu “Esperantisto” parolas almenaŭ du lingvojn, unu el kiuj estas E-o. Ĉu tio sufiĉas, por konsideri lin “Esperanto-civitano” ? Laŭ mi, ne. Laŭ mi temas pri distordo de la vorto “civito”.

Sed ni lasu tion. Se aliaj Esperanto-parolantoj deziras senti sin civitanoj de iu fantasta “Esperanta Civito”, sanon al ili! Mi senhezite rekonas ilin fratoj - kiel cetere estas ĉiuj ni homoj - eble iom bizaraj. Sed kiu el ni ne estas iel bizara? Bonŝance, ĉar la bizareco montras vivecon. Nur en la tombejo ni ĉiuj estas normalaj, perfekte  bonkondutaj, silentaj, neniel bizaraj.

Certe, pluraj aspektoj de tiu Civito instigis min mokrideti. Pardonu min, sed kiel oni ne ridetu legante pri Konsuloj, Kapituloj, Kortumoj, Parlamento, Senato, Konstitucio, Pakto, Tribunalo, Moŝtoj, Diplomoj, Legitimiloj, Atestiloj, Balotadoj kun tri Partioj ... ? Mi pensis: je fulmotondro, ĉu estas naskiĝanta nova Nacio, aŭ Regno, Emirato, Framasona varianto ? Ĉu ne sufiĉas la nunaj? Envere tio iel similas al la “Lando de la ridetoj” far  Lehar! Tio ankaŭ memorigas pri iamaj entuziasmaj samideanoj, kiuj surmetis verdajn kalsonojn kun E-aj insignoj kaj pretis elmontri ilin. Mi omaĝas al tiaj zelotoj, sed triste konstatas, ke verŝajne ili pli damaĝas ol favoras sian idealon.

Jes, estas iom ŝoke, ke “Internacia Lingvo” naskas novan nacion nomatan “Civito” ... Tamen, se iuj nerezisteble bezonas Konsulojn kaj Kapitulojn, ni komprenu. Ni esperu, ke la novkreaĵo ne eksplodos kiel la ezopa rano, aŭ ne pereos  kiel la “Tricent” de C.Pisacane (“Ili estis Tricent / Ili junis kaj fortis / Kaj ili mortis”). Finkalkule ili estas pli-malpli tricent bonintencaj kreivaj homoj.

Cetere mi ne certas, ke ili nepre malpravas. Povas esti, ke post jarcento historiisto skribos: “Nur ili pravis, kontraŭ la ĝenerala stulteco de la majoritato!” Mia nuna konvinko estas nur hipotezo. Tiom pli, ĉar tiuj tricent bizaruloj ja havigis ion valoran al la E-movado! Tion mi diras senironie. Ilia kultur-revuo “Literatura Foiro” estas bonkvalita beletra publikaĵo, regule akiranta la kunlaboron de eminentaj E-verkistoj: eble ĉar stirata de G. Silfer, de mi tre ŝatata kiel beletristo (malpli kiel Konsulo de Kapitulo). Kaj la akcepto de  E-o kiel  kulturlingo en la internacia PEN-klubo estas ilia merito. Mi demetas la ĉapelon.

Tamen, homoj,  vi ne nur fondis novan Asocion, sed samtempe iniciatis memlezan “militon” kontraŭ UEA! Kaj tion ĉi mi, malgraŭ ĉia komprenemo kaj simpatio, ne povas akcepti! Tio similas al la mispaŝo de I.Lapenna kiam, post la Hamburga UK (1974) li eksiĝis de UEA kaj fondis NEM-on, kies ĉefa aktivado konsistis el arda opono kontraŭ la UEA-agadlinio.

Tiel same, Civito faris el UEA kaj SAT siajn ĉefajn “malamikojn”! Sufiĉas legi  “Heroldo de Esperanto”-n: iam nobla tradicia gazeto de la tuta E-movado, nun transformita kvazaŭ en bultenon de la anti-UEA milito. En ĉiu numero abundas venenaj kritikoj pri ĉiu decido de UEA. Svarmas denuncoj pri ties eraroj kaj internaj disputoj; jubilas statistikoj pri ties dekadenco kaj malsukceso; oni vigle atakas ties gvidantojn, foje eĉ starigante hontindajn kampanjojn. Tiu obstina agresema sinteno ofte atingas  la limojn de kruda malafableco. Ĝuste tian agadon mi nepre ne povas kompreni. Estas groteske kulpigi Corsetti aŭ Dasgupta pri la malkresko de la membroj! La krizo de la “ideo Esperanto” havas multpli gravajn kaŭzojn. Ekz. la nuna dominado super la homaro de unu sola Dio, la Mono, post la disfalo de ĉiuj idealoj.

Jen ekzemplo elinter multaj. La lasta UK en Bjalistoko estis ĝenerale pritaksata kiel bone organizita, riĉa je kulturaj eventoj, kio ja devus veki aprobon kaj laŭdon far la “raŭmistoj”. Samtempe okazis en Milano la 82-a kongreso de SAT. Iun tagon iu bjalistoka huligano ĵetis ŝtonon kontraŭ la UK-sidejon. Domaĝa sed bagatela evento. Sed jen la koncernaj titoloj de Heroldo (julio 2009): "Bjalistoko, la zamenhofa urbo - sed UK spertis ksenofobiajn atakojn". "SAT-kongreso rekorde malgranda".

Rimarkinde: el ĉiuj sinsekvintaj eventoj, oni evidentigas titole nur la negativajn: “ksenofobia atako”, “etnombro de aliĝintoj”. Ha, kia ĝojo pro la stumbloj de la “malamikoj”!

Tia miskonduto baziĝas sur danĝera konvinko: ke Civito povas prosperi je la kostoj de la konkurencantoj. Oni eĉ kontaktas membrojn de UEA kaj SAT, provas ilin delogi de iliaj asocioj kaj allogi al Civitana membreco. Manovro agace simila al la  “aĉet-kampanjoj” de Berlusconi*. Ĉiuokaze per tia agado la aliĝantoj al E-o restas ja samnombraj. Se iun tagon mi ekscius, ke la membroj de Civito kreskis de 300 al 1000, mi ĝojus ... kondiĉe ke la membroj de UEA ne malkresku samtempe de 2000 al 1300.

La tuta afero igas min memori la kaponojn de Renco.** Li portis al advokato du kaponojn kunligitajn ĉe la kruroj kaj pendantajn kapaltere. Dum la irado la buĉotaj birdoj kruele bekvundis reciproke. Simile okazas al Civito kaj UEA - kvankam UEA nur sporade beketas, dum Civito furioze bekadas.

Homoj, memoru: Zamenhof, devante alfronti la unuajn konfliktojn inter rusaj kaj francaj esperantistoj, iam diris subvoĉe: "Per interna malpaco ni ruinigas nian aferon pli rapide ol povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune."

Tiel fakte okazas. Sed ne necese.  Envere, dum la unueco donas al la movado forton, la diverseco povus doni riĉecon - kiel prave asertas, inter aliaj, C. Minnaja. Kondiĉe, ke la diversaj organizaĵoj agadu ĉiu laŭ sia propra trako por ekspansii inter neesperantistoj,  anstataŭ masoĥisme malŝpari siajn fortojn en sensencaj interfrataj militoj.

La ĉefa eraro estiĝis el apartismo+memincensado ...'nur ni posedas la vojon al la saviĝo, ĉiuj aliaj fuŝuloj kondukas al geheno' ... tiaĵojn ni lasu al la papo!

Jen mi klarigis kial mi, principe “raŭmisto”, ne povas rekrutiĝi kiel  “civitano” en ia anti-UEA konflikto. Eble la klarigo utilos al iu.

Sen Rodin       


*   Berlusconi: la itala ĉefministro

** el “La gefianĉoj” far A.Manzoni


La artikolo unue aperis en La Kancerkliniko, kaj estas republikigata en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro. Por republikigo aliloke necesas la permeso de la aŭtoro.

 

 

 

Categories: Esperantujo

Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato

Libera Folio - Sun, 2011-02-27 18:10

Libera Folio: Kiam Nicole Foss en februaro prelegis en Strasburga universitato pri la temo "Jarcento de defioj", oni interpretis prelegon okazintan en la angla ne nur al la franca, sed ankaŭ al Esperanto. Kial tio okazis?

Cyrille Hurstel: Ni, kiel klubo de Esperanto, bezonas rilatojn kun la universitato, ĉar tie oni trejnas la ontajn profesorojn. La studentoj pri interpretado bezonas preleganton por trejni sin per ties diroj, kaj ni bezonas interpretadon al Esperanto ĉar la preleganto estas anglalingvano. Tial mi alvenis al la konkludo ke mi havigu la preleganton, kaj la universitato havigu la ĉambron kun la materialo. Kaj ni havigu interpretadon al Esperanto. Mia celo estis vere amuziĝi kaj unuafoje interpreti el la angla al Esperanto. Por la klubo, estas plia okazaĵo por komuniki pri Esperanto kaj tiel allogi homojn al la movado.

Kiuj interpretis? Ĉu volontule aŭ salajrate?

Du studentoj interpretis al la franca, István Ertl kaj mi interpretis al Esperanto. Ĉiuj laboris volontule.

Ĉu ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas profesinivele interpreti el kaj al Esperanto?

Temas pri deko da homoj. Ni certe havas kelkajn fortojn por plenumi kelkajn bezonojn, sed neniel por eventuala oficialigo de Esperanto en la eŭropaj instancoj.

Kiajn ĉefajn problemojn oni spertas lige kun la interpretado?

Por mi, la ĉefa problemo venas de la terminaroj. Ili ne estas sufiĉe ampleksaj, nek sufiĉe ligitaj al la ĉiutaga uzo de la lingvo. Mankas televidoj, gazetoj, okazaĵoj trakti nuntempajn temojn per Esperanto. Preskaŭ neniam interesa afero estas traktebla per nur Esperanto, kaj tio veras tiagrade ke interpretado per Esperanto postulas kroman laboron. Temas pri informoj kiujn ni jam legis alilingve.

Esperanto povas alporti sciojn per si mem dum renkontiĝoj, depende de la prelegantoj kaj ĉeestantoj. Por la ĉiutaga vivo, la plej valoran provon konsistigas Monato, kies temoprovizo estas tamen sufiĉe magra. Nur lingvaj aferoj estas sufiĉe kutimaj en niaj ĉiutagaj diskutoj per Esperanto. Por aliaj temoj, oni preskaŭ kreas la lingvon dum la parolado mem. Tiu libereco estas avantaĝa por la interpretisto sed samtempe malcertiga rilate al la kompreno de la aŭskultantaro. Oni ankaŭ memoru ke preskaŭ neniam la aŭskultantaro denaskas en Esperanto.

Kiel pasis la interpretado ĉi-foje?

Tre bone, ĉar ni kutimas labori kune, kaj bone sentas kiam ni bezonas interŝanĝi la parolvicon. Mi sufiĉe bone konas tiujn temojn, pri kiuj mi jam prelegis. Do, bone konante la enhavon, mi povis koncentriĝi pri la lingva aspekto de la elangligo. 

Ĉu multaj ĉeestantoj efektive aŭskultis la Esperantan interpreton? Kiaj estis iliaj reagoj?

Surprize jes. Deko da personoj fakte bezonis nin, ĉar ili ne sufiĉe bone komprenas la anglan aŭ venis ĝuste por uzi Esperanton, ekzemple el Germanio. Kelkaj membroj de la loka klubo preferis aŭskulti la esperantan version ol la francan, ĉar la du studentoj estas tamen studentoj. Oni ja devas havi rajton komenci en sia profesia vivo.

Ĉiam estos kritikoj pri la vortprovizo, la flueco, la tempa proksimeco al la eldiroj de la preleganto, la fakto ke iam vi diris nenion kiam tiu parolis, aŭ inverse. La aŭskultantaro ne konscias ke kelkfoje la preleganto elbuŝigas frazojn kiuj komence ne havas sencon. La interpretisto devas fini siajn frazojn, eĉ kiam la originala frazo ne havas finon! Alikaze oni diros ke la interpretisto malbone parolas!

Por kio laŭ vi unuavice utilas la uzo de Esperanto en ĉi tia evento?

Ni ofte varbas pri Esperanto kiel "reto da kontaktoj tra la mondo", kaj tio veras. Por la studentoj, estas vera mistero ke iu el Nord-Ameriko venas prelegi senpage, iu alia organizas kaj eĉ allogas publikon, simple ĉar la universitato bezonas preleganton. Ambaŭ flankoj gajnas dum la interŝanĝo. Tiaj eventoj estas ankaŭ nerekta maniero montri ke la lingvo ekzistas kaj funkcias.

Kiajn reagojn vi spertis flanke de la universitato?

Mi suspektas ke reagoj estas diversaj en universitato, kaj verŝajne nur la plej bonaj trafas min. La respondeculoj tre bone reagis, ĉar ni venigas denaskan parolanton de la angla kaj publikon por la studentoj. Estas multe pli interese prepariĝi kaj interpreti en tiaj kondiĉoj, eĉ se ili perdas la eblon simpligi la prelegon aŭ malrapidigi ĝin kaze de troa malfacileco. Mi ja scias ke en 2007, kiam mi starigis la unuajn rilatojn kun la sekcio pri interpretado, Esperanto vekis primokojn. Mi pensas ke ni demonstris nian seriozecon, kaj tiu tempo estas for. Hundoj bojis, ni vojis.

Kian evoluon de la afero vi antaŭvidas?

Ĉiujare progresis la kontaktoj ekde 2007, ĉar ni ĉiam plenumis novajn bezonojn iliajn. Ni komence aĉetis trejnadon por ni mem, poste mi partoprenis en la ĵurio por akcepti novajn studentojn kaj por la ekzamenoj, ĉar mi venis kun novaj ideoj por pritaksi la kvaliton de la interpretado. Mi poste instruis pri mia profesia fako, kvalito-manaĝado, sed en la kunteksto de la interpretado, kaj la postan jaron mi instruis pri projekto-manaĝado al la sekcioj pri internaciaj rilatoj.

Nun ili mendis de mi kurson pri kvalito kaj daŭra pliboniĝo por tradukistoj kaj interpretistoj. Iom post iom, mi alvenas je punkto kie mi instruas al ĉiuj studentoj kaj rilatas kun preskaŭ ĉiuj sekcioj. Tio sekurigas nian pozicion, kaj niajn sufiĉe oftajn prelegojn per Esperanto kun interpretado al la franca. Venigi preleganton por la interpretista trejnado estas tute trafebla celo por la movado. Ni ja estas reto da kontaktoj.

La fina grado estus instruado de Esperanto al la studentoj. Sed al kio utilus? Mi ne vidas kial interpretisto bezonus studi Esperanton nun. Dum merkato por interpretado per Esperanto ne ekzistos, tio restos freneza ideo. Ni eble kulminos per informo pri Esperanto al la studentoj. Mi pensas ke ankoraŭ dum longa tempo la movado frontos al la ĉefa malavantaĝo de Esperanto: malmulte da homoj parolas ĝin.

Categories: Esperantujo

Gbeglo Koffi ne deziras la morton de Osmo Buller

Libera Folio - Sat, 2011-02-26 19:35

La rezonado pri la pozitivaj sekvoj de la eventuala morto de Osmo Buller aperas en freŝa numero de la bulteno Horizonto de Afrika Centro Esperantista (HACE), vaste dissendita al diversaj retadresoj, sub la titolo "Renkontiĝo Dieter-Togolandanoj".

Temas pri raporto pri la vizito de Dieter Rooke en Togolando, kaj ne tute klaras, ĉu la ideo pri la bonfara efiko de la morto de Osmo Buller al la funkciado de UEA aperis flanke de la Togolandanoj aŭ ĉe la vizitanto, sed ajnakaze la aŭtoro de la raporto, Gbeglo Koffi, ne trovis la ideon malaprobinda.

Jen la koncerna tekstero:

Kion oni rekonu, tio estas, ke Giorgio SILFER estas talenta homo kaj havas multajn kapablojn. Li kiel konsulo havas limigitajn rajtojn en la Esperanta Civito. Se li iam malaperos, certe aperos alia kapablulo, sed kiom longe daŭros tiu transira periodo? Sed se Osmo malaperos, UEA  havos ne multajn problemojn. En 2001, kiam li demisiis, li plu estis en vivo kaj tiam influis la funkciadon de UEA, kio al tiu ĉi kaŭzis problemojn enormajn.  Se li estus mortinta, ne tiom da problemoj havus UEA.  Ĉiuj libere kunlaborus por la antaŭenpuŝo de UEA, ne timante koleron de Osmo.

Aldone Gbeglo Koffi raportas, ke dum en UEA regas diktaturo de Osmo Buller, en la Esperanta Civito regas parlamenta demokratio.

Libera Folio turnis sin al Gbeglo Koffi por ke li donu konkretajn ekzemplojn pri la funkciado de la Civita demokratio, kaj pri la bonfarta efiko de la eventuala morto de Osmo Buller al UEA. Al la unua demando li ne trovis respondon, sed al la dua li respondis amplekse:

- Mi tute ne povas deziri morton de homo, eĉ ne de besto. Eble vi ne scias, ke mi miamaniere estas vegetarano. Unu el la kialoj estas ne subteni la mortigon de bestoj. Kial do deziri morton de Osmo? Li estas homo kiel mi kaj la homecon en li mi plene respektas, sed nur vidpunktojn liajn kaj precipe lian regsistemon mi tute ne ŝatas.

Pripensinte la laŭ li "kortuŝan" temon, li tial promesas en la baldaŭa papera eldono de la aktuala numero de HACE ŝanĝi la koncernan alineon. Laŭ la nova redakto, ne necesus ke Osmo Buller mortu por utili al UEA, sed sufiĉus, ke li kabeu.

- Osmo revenos al CO tute sana, kaj ni daŭrigos nian diskutadon pri la regsistemo de UEA. "Niaj kritikatoj pluestu ke ni daŭrigu nian kritikadon", Gbeglo Koffi klarigas.

Categories: Esperantujo

Mezorienta Kunveno lastmomente nuligita

Libera Folio - Fri, 2011-02-25 23:55

La 4-a Mezorienta Kunveno, kun la titolo "Esperanto sur la Silka Vojo", devis okazi en la urbo Karaj en Irano de la 25-a ĝis la 29-a de marto.

La 1-a Mezorienta Kunveno okazis en Jordanio, en la jaro 2008. En 2009 kaj 2010 la kunveno okazis en Turkio, kaj ĉi-jare ĝi devis unuafoje okazi en Irano. En Israelo la decido aranĝi la regionan kunvenon en Irano ne estis populara, ĉar por israelanoj praktike ne eblas viziti tiun landon.

Pro la malstabileco en la regiono, la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko lastmomente decidis nuligi la aranĝon. Laŭ Renato Corsetti, oni faris la decidon, ĉar ne eblas antaŭvidi la evoluon de la situacio.

Aliĝintoj, kiuj jam pagis, povas rericevi la kotizon, li informas. Tiuj, kiuj spite la nuligon deziras viziti Iranon, laŭ Renato Corsetti povas ricevi helpon pri aranĝado de vizoj, kaj estos individue bonvenigataj de la iranaj esperantistoj.

Categories: Esperantujo

Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto

Libera Folio - Fri, 2011-02-25 07:00

Ĉiujn mencitajn tradukilojn eblas uzi ĉe la adreso apertium.saluton.dk. Entute per Apertium funkcias ĝis nun 42 tradukiloj.

Apertium estas programaro malfermfonta kaj libera, same uzanta liberajn datumarojn. Ekzemple por ĉi tiu nova tradukilo el la franca al Esperanto estas ĉefe uzita kiel baza dulingva vortaro la Reta Vortaro, pro tio, ke ĝi estas libere uzebla kaj havas franclingvan ekvivalenton preskaŭ por ĉiu vorto. La tutan fontokodon kaj lingvan datumaron de Apertium kaj de ties tradukiloj eblas elŝuti el http://sourceforge.net/projects/apertium/

La ellaborintoj esperas, ke tiu lanĉo ne nur liveros novan interesan rimedon, sed ankaŭ spronos pliajn homojn ekinteresiĝi pri la kreado de pliaj aŭtomataj tradukiloj aŭ la polurado de la jam ekzistantaj.

Unu el la atutoj de Apertium estas, ke ĝia strukturo ebligas al nefakuloj pri komputila lingvistiko evoluigi tradukilojn, kiuj donas kontentigajn rezultojn. Krome, tio, ke Apertium estas malferma, universitate stirata projekto, ebligas, ke studentoj evoluigantaj tradukilojn ricevu monhelpojn, ankaŭ se temas pri tradukiloj el kaj al Esperanto. 

Ekzemple jam du jarojn Apertium ricevis de Guglo po naŭ 5000-dolarajn stipendiojn por studentoj evoluigantaj novaĵojn dum la nord-hemisfera somero. Tiel kredeble denove okazos post nur kelkaj semajnoj.

Ĉar esperantistoj bone situas interne de la Apertium-projekto kaj mem Esperanto estas bone konsiderata en ĝi, estas tute eble ricevi stipendion por krei en tri monatoj kernon de tradukilo inter Esperanto kaj (hindeŭropa) lingvo. Cetere, sinanoncintoj ja ricevos la helpon de la cetera Esperanto-grupeto en Apertium. Aliflanke, ne-studentoj estas ja ne malpli bonvenaj en la projekton.

Interesiĝantoj iel kontribui povas aliĝi al retlisto aŭ rekte kontakti hectoralos ĉe gmail.com.

Raportis Hèctor Alòs i Font

 
Categories: Esperantujo

Mensoga vero - aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon"

Libera Folio - Wed, 2011-02-23 20:35

La tekston Mensoga vero... mi skribis en decembro 2006, nelonge post la informo pri la fermo de la Esperanto-redakcio. Laŭ mi la teksto ne multe perdis el sia valoro. Ĝi montras la sufiĉe universalan mekanismon laŭ kiu reganta partio ideologie manipulas la amaskomunikadon. Mi supozis, ke mi publikigos ĝin en Gazeta Wyborcza, en kiu kelkajn tagojn pli frue aperis la artikolo Zamenhof al Israelo kun la aserto, ke la kaŭzo de la fermo de la Esperanta redakcio de Pola Radio estas la kontraŭsemitismo de Krzysztof Czabański, vicprezidanto de Pola Radio. Kiel Barbara Pietrzak diris tion al mi, li fakte dum kunvenoj kun laboristoj de la radio evidente esprimis kontraŭsemitisman sintenon. Tamen nek Gazeta Wyborcza nek du aliaj gazetoj decidis aperigi Mensoga vero... Verŝajne pro tio, ke ĝi ne prezentis la normalprudentan klarigon, ke kulpas la kontraŭsemitismo de Czabański, do li persone.

Mi traktis la fermon de la Esperanto-redakcio baze de ideologiaj premisoj de la tiama ŝtata politiko, kiam regis la partio PiS (Prawo i Sprawiedliwość: Juro kaj Justeco). La partio - kun siaj ĉefaj gvidantoj Lech kaj Jarosław Kaczyński (prezidanto kaj ĉefministro) popularigis la ideon de politika historio kun principo de patriotismo, kiun oni vidis en fermiteco rilate al ekstera, ne pola, ekz. eŭropunia mondo kaj en malamo kontraŭ « komunismo », t.e. pasinta Pola Popola Respubliko (traktata kiel neekzistanta en la historio). Ĝenerale temis pri malamo kontraŭ iu ajn maldekstrismo kune kun internaciismo. Tiu ĉi karaktero de la PiS-ideologio donis verdan lumon ankaŭ al polaj kontraŭsemitismo, naciismo kaj faŝismo. Ne ili tamen, sed kontraŭkomunismo estis la esenco de la ideologio.

PiS - ekstreme dekstra partio, bezonis ekhavi, kiel ĉiuj politike regantaj fortoj, plej multe da amaskomunikiloj por popularigi sian ideologion. Tiucele Targalski kaj Czabański decidis i.a. maldungi ĉ. 400 laboristojn de Pola Radio. Mensoga vero analizas la principojn de la nova radio-politiko, proklamitajn de Czabański, konfrontante ilin kun la atingo kaj rolo de la Esperanta redakcio de Pola Radio.

La nuntempa fina fermo estas daŭrigo de la unua fermo antaŭ kvin jaroj. 

Oni devas memori, ke la Esperantaj elsendoj de la pola radio estis formale ŝtata institucio. Ĝi ne reprezentis la Esperantan movadon - nek landan, polan, nek internacian. Kvankam nun vidiĝas, ke ĝia malapero povas esprimi ankaŭ krizon de la Esperanto-movado, naci- kaj internaciskalan.

Zbigniew Galor

21.02.2011.

 

Mensoga vero, aŭ kiel ludi "difektitan mikrofonon"

„La publikan radion necesas senŝarĝigi laŭ ĝia misio. Mezuradi kiom da disaŭdiga tempo utiligas konkretaj partioj, estas miskompreno” – asertas aŭtoritate Krzysztof Czabański en Gazeta Wyborcza („Mikrofon dla obywateli” [Mikrofono por civitanoj], 5 dec. 2006), kredeble sen konscio, ke ĝuste tiamaniere li metas fundamenton sub novecan kriterion por pritaksi ĉiujn komunikilojn. Nur la celo validas, rimedoj ne gravas! Sekve la misio havas neniun rilaton al la maniero ĝin realigi. Kiel ekzerco por studanto de retoriko ĉi tiu frazo povas elvoki rideton. Kiel programa deklaro, kiun elbuŝigas prezidanto de Pola Radio, ĝi tamen sonas minace. Plej minace por tiuj aŭskultantoj kiuj estas konvinkitaj, ke la mikrofono estas por ili. 

Ĝuste tiu estis la konvinko de esperantistoj, ne nur polaj, ankoraŭ antaŭ unu monato. Ilia sperto pri la likvido de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia perfekte montras, kiel ludi „difektitan (por civitanoj) mikrofonon”, ludo kiun gvidas la estraro de Pola Radio (reprezentata de ĝiaj prezidanto Krzysztof Czabański kaj vicprezidanto Jerzy Targalski) kun silenta aprobo de la superaj ŝtataj aŭtoritatoj. Ju pli misfunkcias la mikrofono, des pli laŭte sonas laŭdoj pri ĝia kvalito kaj alvokoj, ke oni utiligu ĝin; samtempe ĉiam pli sonore aŭdiĝas la memkontentaj voĉoj de ĝiaj gardistoj. Tion oni konkludas, apudmetinte la programajn deklarojn de prezidanto Krzysztof Czabański kaj la manieron, per kiu kune kun Jerzy Targalski li kondukis al likvido de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia, aktivinta dum preskaŭ kvindek jaroj.

Konfronti la deklarojn kun la agoj estas ne nur valora leciono por ĉiuj minoritataj grupoj en la socio, sed ankaŭ signifa ekzemplo, kiel Krzysztof Czabański enpraktikigas sian sloganon-principon, laŭ kiu por la estraro de la Pola Radio „la aŭskultantoj [estas] pli gravaj ol la burokrataro”. En tiu ĉi momento la aŭskultantoj de Esperanto-Redakcio ŝajne povus pli facile elspiri – ili ja estas ne nur pli gravaj ol la burokrataro (supozeble la radia, do se oni agnoskas sinjorojn Czabański kaj Targalski ero de ĉi tiu aro, tiam pli gravaj ankaŭ ol ili), sed – kia hazardo! – samtempe ili ne estas same miskondutaj kiel politika partio; tial aŭskultante sian programon, ili ne ĝenis la radian estraron per postuloj mezuri kion ajn. Malgraŭ tio ili tiris sur sin malfavoron de preskaŭ tuta reganta politika klaso, kies interesojn reprezentas ambaŭ radioprezidantoj.

 

Misio, alivorte ideologio

Al „misiaj devoj”, laŭ kiuj oni senŝarĝigu la publikan radion, apartenas – ni legas – abunda liverado de valoraj muziko kaj literaturo, radiodramoj, dramigitaj viveventoj, raportaĵoj. Tiel konceptata misio, suspektinde senforma, donus tamen nur ĝojon al internacilingvaj aŭskultantoj. Ĉu ja ĝi ne estus por ili la plej certa garantio pri formala riĉo de ankaŭ ilia programo, eĉ se tiu, kiu ekzistis, daŭris nur horduonon trifoje dum la tago kaj inkludis ripetojn?

La senŝarĝigon – laŭ Krzysztof Czabański – oni devus konsideri starigante tri demandojn. Laŭ la unua kriterio (« Ĉu ni faras tion bone aŭ malbone? ») la Esperanto-Redakcio plenumis la mision de la Pola Radio ne nur bone, sed eĉ tre bone, pri kio atestas la nombro de korespondaĵoj. En la jaro 2005 Radio Polonia ricevis 8210 leterojn, kiuj dividiĝis laŭ redakcioj jene: Esperanto – 5548, angla – 1204, germana – 912, bjelorusa – 268, pola – 168, rusa – 113, ukraina – 65. En la komenca jarduono de 2006 Radio Polonia ricevis ĝenerale 2528 leterojn, el kiuj 1825 sendis esperantistoj. La strebo de la radioestraro likvidi la Esperanto-Redakcion de Radio Polonia signifis do tre malbonan plenumadon de la mem deklaritaj misiaj devoj.

Se konsideri la duan demandon (« Ĉu ni helpas, ke la pola kulturo atingu civitanojn? »), la Esperanto-Redakcio disvastigis la polan kulturon ne nur inter esperantlingvaj polaj civitanoj, sed ankaŭ inter esperantistaj civitanoj de ŝtatoj el la tuta mondo. Ĝi disvastigis ankaŭ tiun elementon de la pola kulturo, kiun konsistigas la vivo kaj verko de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Oni povas diri eĉ pli, ĉar la lingvo uzata de la disaŭdigejo, kvankam ne pola, estis aŭtomate asociata kun Pollando. Dume la Esperanto-Redakcion oni perceptas eksterlande kiel simbolon de poleco.

La intenco likvidi la Esperanto-Redakcion signifis malfideliĝon al la misio de la Pola Radio. Ĝia likvido mem siavice signifas nei, ne nur simbole, Esperanton kiel elemento de la pola kulturo. Krome ĝi signifas detruon de tuta reto de internaciaj kontaktoj, formata dum kelkdek jaroj kaj grave helpanta popularigadon de Pollando.

Parto de la tria demando de prezidanto Czabański (« Ĉu ni zorgas pri la nivelo de la publika diskuto? ») atentigas pri principa diferenco inter multkultura diskuto en Esperanto, gvidata helpe de radioondoj, kaj evitado de ajna diskuto koncerne likvidon de Esperanto-Redakcio flanke de prezidanto Czabański. Silento (ankaŭ radioonde) respondis al leteroj, kiujn sendis al Pola Radio (kaj al polaj ambasadoj kaj membroj de la superaj ŝtataj aŭtoritatoj) ne nur polaj, sed ankaŭ eksterlandaj esperantistoj kaj iliaj organizaĵoj. En tiu ĉi silentplena abismo „mikrofono por civitanoj” estas – kiel trafe atentigis redaktoro K. Lubczyński el Trybuna – ne nur spitema kaj malica titolo, sed evidenta „mensoga vero”.

Laŭ la vidpunkto de Czabański kerna en la misio de Pola Radio estas specife komprenata malpartiigo de la radioprogramoj (kion, akorde kun la intenco de la aŭtoro, oni apliku al ĉiuj komunikiloj). Ne temas pri tio, ke oni simple rezignu pri mezurado de disaŭdiga tempo donata al konkretaj partioj. Malpartiigo estas laŭ la prezidanto de Pola Radio devo, rezulte de kiu necesas sisteme limigadi ĉeeston de politikaj partioj en radioprogramoj kaj samtempe leĝe garantii al la regantoj, registaro kaj opozicio la rajton utiligi radion „koncerne konkretajn aferojn”. Ĉiujn politikistojn oni evitu, ĉar „kvazaŭ vulpo ili laŭdas sian voston kaj rivalojn riproĉas”, sekve (tiel?!) oni malfermiĝu por diferencaj vidpunktoj de ekspertoj kaj komentistoj. Estus malfacile prezenti pli klaran argumenton por politika monopoligo de Pola Radio fare de la reganta partio Juro kaj Justeco, kies interesojn reprezentas ambaŭ prezidantoj.

La ideologia senco de la deklarata „malpartiigo” de la radio konsistas en tio, ke ĝi preterlasas ĝian partiigon je la nivelo de organizaj strukturoj. La mikrofono restas „ĉe ni”, dume en programoj „ilin”, do politikistojn, ni anstataŭigos per ekspertoj, kaj ja la ekspertoj povas esti „niaj”. Ankaŭ la rilato al privataj komunikiloj, kiujn, koncerne la publikan debaton kaj politikon, Czabański perceptas ĉefe kiel amuzdonantojn, baziĝas sur ideologia kontraŭstarigo de ilia kabareda humuro al la misia devo de la publika radio. Temas pri tio, ke oni helpu la aŭskultantojn konsideri „gravajn aferojn”. Fundamento estas ĉi-koncerne la konvinko de Czabański pri la serioza karaktero de politiko, politikistoj kaj rezultoj de politikaj agoj.

Principe necesus aplaŭdi al prezidanto Czabański, kiam li skribas: „Mi opinias mia baza devo zorgi pri tio, ke Pola Radio ebligu seriozan politikan debaton al ĉiuj interesiĝantaj pri tio civitanoj”. La manoj tamen falas, kiam ni rimarkas la konduton de prezidanto Czabański rilate la likvidon de Esperanto-Redakcio. Li ne allasis publikan debaton tiuteme. Ĝi okazis nur post kiam Gazeta Wyborcza publikigis la aferon, krome ĝuste en la gazeto, ne antaŭ la mikrofono de Pola Radio. Akorde kun la logiko de la deklarata sinteno tio ne estus „grava afero”. La reagoj de la pola publika opinio – plejparte neesperantista – al la argumentoj de vicprezidanto Targalski por likvidi la redakcion (A. Kublik, Zamenhof do Izraela [Zamenhofon al Israelo], Gazeta Wyborcza, 15 dec. 2006) montris, ke estas alie, ke temas pri „grava afero”, pri kio tamen ne decidas arbitre sinjoroj prezidantoj. La samaj argumentoj malkaŝas ankaŭ ideologiajn motivojn, iom odorantajn antisemitisme. En la historio de pola stulteco kredeble havos sian lokon la ideo de Targalski, laŭ kiu oni traktu Ludovikon Zamenhof kaj lian verkon, internacian lingvon Esperanto, kvazaŭ kukolan ovon, kiun al Pollando kaŝe submetis Israelo kiel elementon de ne-pola kultura heredaĵo. Tio cetere necesigus la premison, ke dum la vivo de Zamenhof la ŝtato Israelo jam ekzistis.

 

Hodiaŭ estas pli malbone ol hieraŭ, sed pli bone ol morgaŭ („Ni apogas ŝanĝojn”)

La stato de Pola Radio – laŭ la prezento de ĝia prezidanto – estas malbona, kio rezultas antaŭ ĉio el la popolrespublika pasinteco de ĉi tiu publika institucio. Hodiaŭ estas pli malbone ol estis, kaj oni ja scias, ke en Popola Pollando estis aĉe. Rimedo kontraŭ la malbono devus esti ŝanĝoj. Tiuj deklarataj kaj ĉi tiuj realaj. La 5-an de decembro inter ŝanĝoj deklarataj kaj koncernaj al Radio Polonia Czabański ne mencias eĉ unuvorte likvidon de Esperanto-Redakcio. Aliflanke Targalski en intervjuo por Gazeta Wyborcza la 15-an de decembro informas pri kompromiso: aŭdigado de esperantlingva programo per Interreto (pri kio okupiĝos nova dungito, sen la eblo redungiĝi por la maldungitaj ĝisnunaj laborantoj). 

Aliflanke la 16-an de decembro, la redakcio mem en la tago de sia likvido informas, ke laŭ la estrara decido ĝis la fino de la jaro oni aŭdigos la plej interesajn arkivajn disaŭdigojn. Ŝajnus, ke se oni daŭre elsendas programojn interrete, tiam la esencaj arkivaj materialoj restas – kiel pli frue – facile alireblaj, akorde kun la logiko de la reto. Okazis tamen laŭvica ŝanĝo. La 18-an de decembro oni fermis la TTT-ejon de la Esperanto-Redakcio de Radio Polonia kaj samtempe oni forigis ligilojn al ĝia arkivo. Nun utiligi la arkivon povas nur iu, kiu memoras la ligilojn aŭ konas ilin laŭ alia fonto. La celo estas klara: limigi kaj malfaciligi la aliron.

La metodo kiun en la praktiko aplikas la reganta koalicio por enkonduki ŝanĝojn, t.e. likvidado per aliigado, ne aŭguras favore al la interretaj programoj en la internacia lingvo. Hodiaŭ povas esti pli bone ol estos morgaŭ.

 

Deco aŭ kiel prezidanto Czabański miksas moralan sintenon kun politika efikeco

La programajn deklarojn de prezidanto Czabański kronas reklama slogano: „Pola Radio – deca radio”. Ĉi tiu slogano alte levas la ideon de deco popularigatan de profesoro Ryszard Legutko, ideologia reprezentanto de la nun reganta politika klaso. Tamen se por Legutko deco ligiĝas kun morala sinteno kaj efikeco kun inteligenteco, tiam por Czabański deco samsencas kun efikeco. Pli ĝuste dirite, ĝi samsencas kun efikeco de politikaj kondutoj, kiel ekzemple nesubiĝado al fistreboj de politikaj partioj, kuraĝo montrata rilate politikistojn el la reganta aŭ opozicia sfero kaj ankaŭ nekredo je la eblo ŝanĝi malĝustan „politikan mekanismon” ligitan kun gvidorganoj de la publikaj komunikiloj nomumitaj en la 90-aj jaroj fare de politikistoj („la origina peko”). 

La figfolio de deco, kiun kune kun la nova slogano deziras pendigi sur la mikrofono de Pola Radio prezidanto Czabański ŝirmas tamen ne nur la nudan ideon de politike efika agado de la radiogvidantoj (favore por la reganta koalicio), ideon de politikaj purigoj. De trans la figfolio klare montriĝas ankaŭ preterpasado de leĝoj. „Ne atendante por decidoj de la kontrol-konsilantaro koncerne alistrukturigon kaj spite premojn de la sindikatoj kaj aliaj interesgrupoj, ke oni nenion ŝanĝu en la radio, ni jam faris ŝanĝojn en programoj” – skribis la 5-an de dedembro prezidanto Czabański. Malfacile estus trovi pli konvinkan pruvon kaj samtempe ekzemplon de agado kontraŭ leĝoj validaj por publika institucio, entreprenita fare de prezidantoj de ĉi tiu institucio, kiuj ja estas nomumitaj ĝuste por observi la leĝojn.

Aŭskultantoj kaj simpatiantoj de Esperanto-Redakcio de Radio Polonia povas nun ekkonscii, ke ĝia likvido okazis kun rompo de leĝoj (ekzemple de la leĝo pri kompanioj – mankis decido de la kontrol-konsilantaro pri alistrukturigo). La likvido de ĉi tiu redakcio malkaŝis ne nur netakseblan arogantecon de radioprezidantoj rilate al la aŭskultantoj, ilian kontraŭleĝan agadon, kaj ankaŭ mankon de agado tiam, kiam leĝoj ĝin postulas (ekz. neresponditaj intervenoj de civitanoj). Ĝi ja malkaŝis ankaŭ kunrespondecon, kiun por tiu senprecedenca akto fordetrui la komunan bonon kaj laborefikon de multaj generacioj portas ĉiuj reprezentantoj de la polaj superaj ŝtataj aŭtoritatoj, kies silentado spite ricevatajn signalojn kaŭzis, ke ili fariĝis helpantoj de „ruinkonstruantoj” ludantaj difektitan mikrofonon.

Zbigniew Galor

Traduko el la pola: Wojciech Usakiewicz


Zbigniew Galor estas profesoro pri sociologio en la Wyższa Szkoła Nauk Humanistycznych i Dziennikarstwa - Altlernejo de Humanismaj Sciencoj kaj Ĵurnalismo (WSNHiD) en Poznań; docento en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, preleganto de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. 

Categories: Esperantujo

Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj

Libera Folio - Wed, 2011-02-23 18:20

En 2009 en la landa kongreso de Esperanto en Hispanio, la Esperanta Civito, surprize por multaj, ricevis la rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj tiam kaŭzis fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj decidis ne partopreni la kongreson.

La landa kongreso tiam estis organizita ne de Hispana Esperanto-Federacio, sed de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu aliĝis al la Esperanta Civito. Poste la loka asocio decidis, ke ĝi pro diversaj kialoj ne plu volas resti aliĝinta al la Civito.

Tiu distanciĝo montriĝis pli malfacila ol estis la siatempa aliĝo. Post kiam eksterordinara jarkunveno de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo decidis eliri el la Civito, la asocio ricevis de la Civito leteron, kiu klarigis, ke unue necesas pagi elirkotizon. La letero surhavas la daton 2.1.2010, sed aperis en la reta gazeto de AEU nur fine de decembro, kaj estis reproduktita en la ĵus aperinta bulteno de la Bruselaj esperantistoj:

...por retiriĝi el la Pakto ekzistas proceduro: necesas sendi la koncernan asemblean protokolon, kun subskriboj kaj akompana letero, al la Kortumo. Tiu proceduro estas praktike la sama plenumita por eniri la Pakton, solaj diferencoj estas la adreso al kiu skribi kaj ke, dum la aliĝo estas senpaga, la malaliĝo kostas 640,- svisajn frankojn (512,- eŭrojn). Pri tio vidu ankaŭ en : http:// www. Esperantio.net/index.php?id=1537. Oni atente konsideru ĉiun rajton perdotan de AEU, en kazo de retiriĝo.

Ni antaŭdankas pro la publikigo de ĉi tiu preciziga letero en via bulteno, kaj pri la atento al ĝia enhavo dum la estonta AEU- asembleo.

Aldone Valerio Ari klarigas, ke du nomitaj personoj, kiuj kredas ke ili persone malaliĝis el la Civito tute ne faris tion, sed nur eksiĝis el siaj Civitaj funkcioj, kio kompreneble estas tute alia afero.

...ili komunikis rezignon pri siaj civitaj oficoj, kaj tio estas registrita de la ekzekutiva instanco; sed ili ne komunikis la rezignon pri la civitaneco al la justica instanco, la sola kiu traktas ĉi tiujn kazojn.

La letero ne indikas, ĉu ankaŭ por la persona malaliĝo necesas pagi elirkotizon.

Categories: Esperantujo

Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto

Libera Folio - Fri, 2011-02-18 20:40

Buller estas flegata en la Erasma Medicina Centro de la Roterdama Universitato, preskaŭ tuj malantaŭ la Centra Oficejo. La traktado povos verŝajne baldaŭ esti daŭrigata hejme. Laŭ la peto de Buller oni ne publikigas detalojn pri lia malsaniĝo, sed oni antaŭvidas, ke li revenos al sia laboro en marto.

Buller, kiu 60-jariĝis en novembro, eklaboris ĉe UEA unuafoje en julio 1985 kiel kongresa oficisto. Ekde februaro 1986 ĝis oktobro 1987 li estis direktoro de la Centra Oficejo. Al tiu posteno li revenis la 11-an de februaro 1991, precize 20 jarojn antaŭ sia enhospitaliĝo.

Ekde januaro 1996 ĝis la fino de 2001 li estis ĝenerala direktoro de UEA. Tiun postenon li okupas denove ekde aprilo 2004. Buller estas konata kiel forta defendanto de la ŝlosila rolo de la Centra Oficejo por UEA. Li ankaŭ publike klarigis, ke li trovis erara la decidon ne plu havi direktoron de la CO, ĉar tio interalie tro ŝarĝas la ĝeneralan direktoron, sed malgraŭ tio li konsentis reveni al la CO sub la nova aranĝo.

Krom Osmo Buller, ankaŭ la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, ekde la mezo de februaro pro malsano provizore ne povas plene prizorgi siajn taskojn. 

 
Categories: Esperantujo

Esperanto estas

Libera Folio - Fri, 2011-02-18 07:40

Tro ofte, kiam aperas artikolo pri Esperanto en la ordinara, ĉefflua gazetaro, ĝi temas aŭ pri tio ke "Esperanto estis" aŭ ke "Esperanto estus". Ili pritraktas Esperanton kiel fenomenon precipe historian: iu fremdulo kreis Esperanton antaŭlonge, iam ĝi allogis intereson, sed neniam plenumis sian promeson kaj malsukcesis". Oni apenaŭ parolas pri "Esperanto estas", tio estas, pri la nuntempa komunumo de tiuj, kiuj aktuale parolas ĝin.

Se oni mencias Esperanto-parolantojn, plejparte temas pri unuopaj stranguloj kiuj lernis Esperanton por revivigi la pasintecon. Oni ankaŭ ne priparolas "Esperanto estos": tion ke la Esperanta-komunumo disvolviĝos kaj daŭre ekzistos en la estonteco. Ambaŭ mankoj estas ĝustigindaj preterrigardoj, ĉar Esperanto estas pli forta nun ol iam ajn, kaj la estonteco estos pli bona por Esperanto ol multaj povas imagi.

Esperanto estas forta. Malgraŭ la manko de organiza forto, la lingvo mem sukcesas pli ol iam ajn. Preskaŭ cent mil homoj aliĝis al lernu.net (ekde 2004) kaj kelkmil vizitas la retpaĝaron semajne. Esperanto iam estis fenomeno forta nur en kelkaj disvolviĝintaj landoj. Nun vi povas senpere aliĝi al la Esperanto-komunumo de ĉiuj landoj en la mondo.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi proponis la ideon ke la lingvoproblemo ne troviĝas nun inter la modaj problemoj de nia epoko. Kelkaj, precipe Georgo Silfer, volas deklari la formorton de finvenkismo entute: "La finvenkismo estas ĉe sia sunsubiro, kaj ne konos novan tagon". Laŭ mi, li tro frue verkas la nekrologon por finvenkismo.

En la magazino Newsweek oni prognozas la estontan daŭron de la angla kiel dua lingvo por la homaro: la ĉinoj ne devigos vin lerni la ĉinan, ili diras. Sed Usono neniam devigis ke oni lernu la anglan. Ankaŭ nun oni ne devigas tion. Tiu oni kiu lernas la anglan elektas ĝin, ĉar ĝi donas avantaĝon.

Nova libro de Nicholas Ostler, The Last Lingua Franca, pritraktas la estontecon de la angla. De multaj jaroj oni prognozas ke la angla detruos aliajn lingvojn. Ostler konstatas ke, malgraŭ tio ke multaj homoj lernas la anglan kiel duan lingvon, malmultaj lernas ĝin anstataŭ la denaskan. Plu laŭ Ostler, dum ĝi ne anstataŭas denaskajn lingvojn, la angla restos dua lingvo kaj ne malaltigas lingvan diversecon.

La angla nun estas la plej grava lingvo multflanke. Ĝi estas unue la lingvo de scienco kaj komerco kaj, precipe, la lingvo de Usono - la ununura monda superpovo. Sed en epoko en kiu aliaj landoj (precipe Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio, tielnomata "BRIC" en la angla) altiĝas - kaj Usono falas al la stato “unu inter multaj” - ankaŭ aliaj lingvoj  fariĝos pli gravaj.

Dum la angla restas dua lingvo, kaj ne anstataŭas la denaskajn lingvojn de aliaj landoj, ĉiu nova generacio devas elekti ĉu lerni ĝin aŭ ne. Kaj en ĉiu lando oni povas elekti ĉu lerni la portugalan aŭ la ĉinan aŭ la rusan - aŭ alian lingvon - se tio estas pli senchava en tiu loko je tiu momento.

En la nuna momento, lingvaj demandoj ne ŝajnas modaj. Sed post dek jaroj - aŭ dudek - tio povos ŝanĝiĝi. Oni povos en iu momento konstati ke la angla ne restos por ĉiam la plej grava lingvo, kaj tiam ni vidos denove la demandon, kial Esperanto ne servu tiel. La flago de finvenkismo nun estas malalta, sed tio ne signifas ke ni forĵetu ĝin entute. Multaj, multaj aferoj estas kiel pendolo: tien kaj reen svingiĝas de unu ekstremaĵo al alia.

Kia, do, estos la estonteco por Esperanto? Ĉu ĝi iam estos dua lingvo por ĉiuj? Neniu povas diveni. En la nuna mondo, la grundo ne estas tre fekunda por la semoj de esperantismo. Samtempe, Esperanto estas kaj estos - kaj ni certigu ke oni ne forgesu tion.

Steven Brewer

Categories: Esperantujo

La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

Libera Folio - Sat, 2011-02-12 11:20

Libera Folio: Kiam kaj kiel vi unuafoje aŭdis pri la ekzisto de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia?

Barbara Pietrzak: Tio okazis en la komenco de mia esperantistiĝo, kiam mi estis lernejanino apenaŭ fininta la elementan lernejon kaj lernis Esperanton en iu el la varsoviaj kulturdomoj. Temis pri printempo aŭ frusomero 1959. Tiam mi ankaŭ la unuan fojon emociplene aŭdis kune kun miaj gepatroj kelkajn el tiuj Esperanto-programoj.

Kiam vi eklaboris tie? Kia estis via unua kontakto, kiuj tiam laboris tie?

Mi eklaboris tie la 1-an de julio 1968.  Sed jam pli frue mi vizitis la studion de la Esperanto-Redakcio por raporta interparolo post iu kunveno de la Pola Esperanto-Junularo, kiun ne povis partopreni mia edzo Marek. Ĝuste post lia morto en majo 1968 tuj venis la propono eklabori en la Redakcio, kie miaj kolegoj fariĝis redaktoroj Jerzy Uśpieński, Jerzy Grum kaj Andrzej Pettyn. Jerzy Grum estis tiam la sekretario de la Redakcio. Post kelka tempo - komence de la 1969-a - kiel la estro de  la Redakcio venis Jan Klimek. Ni havis tiutempe multajn kunlaborantojn, unuavice menciinda estas la vera kremo de la profesiaj parolistoj de Pola Radio, kiuj esperantistiĝis sojle de la lanĉo de la Redakcio en aprilo 1959. La nomoj de i.a. Zbigniew Lutosławski, Piotr Rowiński, Barbara Sokalówna, Ksawery Jasieński, Maraja Graczyk, Lucjan Szołajski ĝis hodiaŭ vekas kortuŝajn emociojn ĉe la plej malnovaj aŭskultantoj de niaj programoj.

Kun kiuj kolegoj vi plej longe laboris? Ĉu vi havas iujn specialajn memorojn pri iuj el ili?

Kun Jerzy Grum kaj Jerzy Uśpieński. Sekve menciinda estas kompreneble Andrzej Pettyn, kun kiu la kunlaboraj kontaktoj - post kiam li fariĝis  la estro de la Finna Redakcio de Pola Radio en la komenco de la 70-aj jaroj - estis jen pli intimaj, jen iom distancaj. Lia reveno al la Redakcio jam kiel ĝia estro en 1982 ligiĝis kun la nova etapo de nia redakcia laboro. En la elsendoj multiĝis la realtempaj, vivaj elementoj pere de la antaŭmikrofonaj interparoloj kaj diskutoj. La programo pliampleksiĝis eĉ ĝis trihora taga emisiado. 

Kompreneble kun ĉiu el miaj kolegoj ligiĝas ne sole specialaj memoroj, sed ankaŭ la konscio pri ĉies unika kontribuo al la alta kaj profesia nivelo de niaj E-lingvaj programoj. La laboro kun ili estis por mi vera aventuro kaj ĉiuŝtupa majstriga kurso pri ĵurnalista kaj redaktora laboro, evidente ankaŭ lingva kompetento.

Sed krome nepre menciindaj estas la nomoj de Milada Szwedo, Anna Henn-Limont, Wojtek Usakiewicz kaj el la plej lasta periodo Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Inter la dungitaj ĵurnalistoj estis ankaŭ dum kelka tempo Mariusz Dastych, Ela Geremek, Ewa Krach, Remek Grzela kaj Michał Wyszogrodzki.

Dum la komunisma tempo, la enhavo en la amaskomunikiloj estis strikte reguligita. Ĉu vi povus mencii iujn apartajn temojn, kiujn estis rekomendite ne tuŝi, aŭ kiujn oni devis prilumi en aparta maniero?

La Esperanto-Redakcio de Pola Radio ekde 04.04.1959 ĝis 08.01.2007 funkciis kadre de la Porkesterlanda Programo de la publika Pola Radio. Al ĝiaj taskoj apartenis la prezentado de Pollando kaj ĝiaj atingaĵoj, sukcesoj al la eksterlanda aŭskultanto. Al la neeviteblaj programeroj en la komunista periodo apartenis politikaj komentarioj, intervjuoj kun politikistoj, ekonomikistoj, farataj eksterredakcie en t. n. centra redakcio. Ĉefe la politikajn komentariojn ĉiuj redakcioj de la poreksterlanda programo havis la taskon prezenti en sia taga programoferto. Sed samtempe ni havis liberon elekti el aliaj programeroj, kiel interparoloj, raportaĵoj pri sociaj demandoj, kulturaj eventoj. Ni mem aŭtoris multajn programerojn, ĉefe la t. n. kontaktajn. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj signife vastiĝis nia redakcia aŭtora programoferto je temoj sociaj kaj kulturaj.

Ekde la komenco, t.e. 1959 ni realigis en la Redakcio ĝuste la t. n. kontaktajn programerojn: interparolojn, intervjuojn kun esperantistoj, raportaĵojn pri E-aranĝoj, kiel UK-oj, kaj aliaj, por kiuj ni estis invitataj. Multis primovadaj programeroj – magazinoj, interparoloj, intervjuoj, felietonoj kaj trarigardoj de la E-gazetaro. Ĉiam al la ŝatataj programeroj apartenis Leterkesto, la forumo spegulanta la kontaktojn kun niaj aŭskultantoj.

Ĉu iam vi spertis malkontentan reagon de superuloj pri la enhavo de tiu aŭ alia elsendo? Kiel la neesperantistaj superuloj povis kontroli la enhavon de la elsendoj?

Kvankam en la historio de la Esperanto-Redakcio ne mankis periodoj, en kiuj niaj superuloj ne tro entuziasmis pri la ekzisto de nia redakcio (kio interalie emfaziĝadis en la alteco de la redakcia buĝeto) mi mem ne memoras malkontentan reagon je iu konkreta elsendo. Spite al jen kaj jen aperintaj asertoj, ke la laboro de la redakcio estis subigita al cenzuro, tio ne konformas al vero.

Aliflanke estas vero, ke en la poreksterlanda programo funkciis la tiel nomata kontrolredakcio, al kies taskoj apartenis la aprobado de la tekstoj aŭdigataj de la unuopaj lingvaj redakcioj. Tiun funkcion rilate la Esperanto-programojn longe plenumis la varsovia esperantisto Bolesław Staszczak. Liaj intervenoj koncernis ĉefe erarajn geografiajn nomojn, personajn nomojn. Eble la plej teda trajto de tiu kontrolado estis, ke li kutimis interveni lastmomente, kiam la elsendo estis emisipreta kaj necesis en granda streĉo enkonduki kelkfoje ne tute tuj farendajn korektojn.

Dum longaj periodoj, la Esperanto-redakcio troviĝis inter tiuj, kiuj ricevis la plej multajn leterojn el eksterlando. Kiam estis la plej multaj leteroj, kaj kiel ĝenerale evoluis tiu statistiko? Ĉu vi supozas, ke vi vere havis same multajn aŭskultantojn kiel ekzemple la germanaj elsendoj, aŭ ĉu simple la esperantistoj estis multe pli aktivaj ol la aŭskultantoj de alilingvaj elsendoj?

La leteroj de la aŭskultantoj forte impresis min jam en la komenco de mia laboro en la Redakcio, kiam imponis ŝrankoj orde enhavantaj la korespondaĵojn inter la aŭskultantoj kaj la Redakcio. Antaŭ mia alveno pri tiuj kontaktoj aparte respondecis la laboranta kun ni Romana Kempisty. Bedaŭrinde iumomente pro decido de iu superulo ni devis detrui multon el tiuj, certe laŭ la nuna vidpunkto - valoregajn, rekte historiajn dokumentojn. La Redakcio ĉiam avanis en la nombro de korespondaĵoj kun la aŭskultantoj, iliaj raportoj, partopreno en konkursoj. Dum la tuta tempo la nombro kaj kvalito de tiuj korespondaĵoj apartenis al apartaj karakterizaĵoj de nia Redakcio, kio ne ĉiam plaĉis al niaj gekolegoj el aliaj redakcioj, kelkfoje iritis niajn superulojn.

En la antaŭinterreta epoko, la elsendoj de Radio Polonia estis preskaŭ la sola eblo senprokraste ekscii pri gravaj evoluoj en la Esperanto-movado, kaj unu el la malmultaj ŝancoj de izolitaj esperantistoj aŭdi la lingvon. Kiel gravan rolon en la movado laŭ vi havis la elsendoj en pli fruaj jardekoj? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis tiu rolo post la falo de komunismo, post la disvastiĝo de interreto?

La ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio, startintaj en 1959, funkciantaj same kiel ĉiuj aliaj profesiaj radioelsendoj, signifis revolucion rilate la ĉiutagan informitecon de la Esperanto-komunumo, rilate la lingvomedion. En ĝi oni aŭdis ne sole pri la movado, sed ankaŭ pri ĝeneralaj temoj, kiel politiko, ekonomio, scienco, kulturo, pola kaj Esperanto-literaturo. Ŝajnas al mi, ke tiu rolo ne ŝanĝiĝis kaj ne ligiĝas kun la politika reĝimo kaj orientiĝo de Pollando. Ĝis nun la Esperanto-programoj de Pola Radio senĉese rolis, kiel almenaŭ perioda rendevuejo, por mergiĝi en la ĉiutagan lingvomedion. Mi estas plene konvinkita, ke en la retepoko ĉiu novbakita/ata esperantisto almenaŭ kelkfoje aŭskultis niajn Esperanto-programojn.

Interreto evidente ŝanĝis la atingeblecon de niaj Esperanto-programoj, kiuj bonkvalite atingas jam de dekkelk jaroj la tutan mondon. Ankaŭ pli frue iam, kelkfoje, ni ricevis konfirmojn pri aŭdebleco el Japanio, Kolombio kaj Brazilo, sed ĉiam temis pri sporadaj kazoj.

Preskaŭ ĉiuj gravuloj de la Esperanto-movado en kvindek jaroj estis almenaŭ unu fojon intervjuitaj de Pola radio, ĉu ne? Ĉu konserviĝis surbendigoj de tiuj intervjuoj? Kiu nun posedas la surbendigojn kaj la rajtojn? Ĉu imageblas, ke partoj de la valoregaj sonarkivoj estos disponigitaj al nuntempaj aŭskultantoj en la reto?

Sendube al la trezoro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kaj sekve Esperant-faka podkasto de Pola Radio, apartenas sondokumentoj, do intervjuoj kaj interparoloj kun gravuloj de la E-movado kaj elstaraj kreantoj de la Esperanto-komunumo. Bedaŭrinde ne ĉiuj el tiuj surbendigoj realigitaj dum la preskaŭ 52-jara historio de Pola Radio povis saviĝi. Tamen ekzistas ankoraŭ impona provizo de surbendigoj. Parto de ili troviĝas en la daŭre ciferecigata arkivo de Pola Radio. Parton – kiu ne konformis al arkivaj kriterioj - kun enorma sindediĉo ni klopodis savi en la finaj tagoj de la 2006-a jaro.

Ĉu kaj en kiaj kondiĉoj ili povus esti disponigitaj al la nunaj aŭskultantoj estas tro frue respondi. Ni scias dume sole pri ĉesigo de la produktado de novaj Esperanto-podkastoj de Pola Radio. Daŭras publikaj – pli aŭ malpli realismaj - diskutoj kaj opiniinterŝanĝoj pri tio, ĉu la nuna teamo de la Esperanto-sekcio de Pola Radio povus produkti similajn programojn ĉe sendependa servilo. Kompreneble tio ligiĝas kun la demando pri financa flanko de la entrepreno. Malgraŭ fantaziaj ideoj, ke la 25-minutan podkaston oni realigas en la daŭro de 2 horoj, mi devas diri, ke profesinivela prilaboro de varitema programo postulas plentempan laboron de almenaŭ du ĵurnalistoj.

Kial laŭ vi estis nuligita la Esperanto-redakcio? Kion vi persone sentas post via multjara laboro ĉe la redakcio nun, kiam ne plu estos Esperanto-elsendoj de Pola Radio?

La traŭmaton ligitan kun la nuligo de la Esperanto-redakcio de PR mi jam travivis en la 2007-a jaro. Tiam ni, polaj amaskomunikiloj kaj la aŭskultantoj, estis trankviligitaj, ke la Redakcio ne estos likvidita. Tio tre rapide evidentiĝis malvero. Nian lokon kaj pozicion en la Poreksterlanda Programo prenis la Hebrea redakcio. La Esperanto-faka podkasto de Pola Radio, en kiu kiel unusola dungita ĵurnalistino restis Gabi Kosiarska, estis transmetita en la Interretan Fakon de Pola Radio, kaj la realigado de la programoj en ĉiam pli signifa grado ricevis trajtojn de distanca laboro. Kaj tiel ĝis la lasta momento kunlaboris kun Gabi mi kaj Maciej Jaskot.

La Interreta Fako de Pola Radio neniam aparte estis interesita pri sia Esperanto-podkasto. Sed en modestaj financaj kondiĉoj la Esperanto-sekcio trankvile funkciis. Tamen post la ŝanĝo de direktoraro administranta la Informadikan Fakon de Pola Radio komenciĝis programlimigoj. La unuaj surprizis nin ĉiujn antaŭtage de la Jubilea UK en Bjalistoko, kiam estis forigitaj la semajnfinaj programoj kaj aŭdiĝis sole 5 elsendoj semajne. Pliaj limigoj venis fine de majo 2010, kiam la superuloj de Gabi, direktante ŝin al aliaj taskoj, ligitaj kun la alifarado de la portalo de Pola Radio, decidis pri nur trifoja semajna programo konsistanta sole el ripetoj. Tio estis preskaŭ vegeta stato rilate al la atendoj de la aŭskultantoj, tial postsomere 2010 ni proprariske revenigis multajn elementojn de la originala programenhavo. Tio estis ĉesigita per la decido el la 2-a de februaro 2011.

Kompreneble multaj sentoj akompanas min en la ĵusaj tagoj. La bedaŭro, ke estas ĉesigita la programo, kiu – diversforme - bone servis al Pollando kaj al la Esperanto-komunumo dum pli ol 50 jaroj. La ĝojo, ke dum pli ol 40 jaroj mi seninterrompre povis kontribui al la rekte institucia rolo de la Esperanto-Redakcio de PR por la esperantistaro. La konvinko, ke eĉ en la interreta epoko la senĉese vastiĝanta kaj juniĝanta Esperanto-komunumo, bezonante ĉiutagan lingvomedion apud skajpumado, reta babilado, trovis ĝin en la oferto de la ĵurnalista kolektivo el Varsovio.

Eĉ se ni devas premisi, ke ne plu estos Esperanto-elsendoj de Pola Radio, eblas konsideri la eblecon pri ilia daŭrigo, jam sen la ŝildo de Pola Radio. Tio ĉefe sekvas el la tujaj reagoj de la aŭskultantoj, kiuj en la forumo de Amikaro de Pola Radio en Esperanto ĉe Facebook lanĉas tiujn ideojn. Mi pretas helpi per miaj ideoj kaj spertoj.

 

Pri la fotoj:

Duopa foto:  Barbara Pietrzak intervjuas Ilona Koutny dum interlingvistika studsemajno en Poznan 2011. Foto: Ziko van Dijk CC-BY-SA

Nigra-blanka grupfoto:  Farita iam post la 1982-a jaro. Sidas en la unua vico: Andrzej Pettyn kaj Anna Henn, staras de maldekstre Gabi Brzemiński, Barbara Pietrzak, Jerzy Uśpieński, Milada Szwedo, Malgorzata Wultańska (sekretariino), Jan Klimek. Foto: Pola Radio.

Kolora grupfoto: La redakcia teamo el la lasta fazo de la malnovformula Esperanto-Redakcio en la Poreksterlanda Programo de Pola Radio, en la somero 2006: Maciek Jaskot, Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak, Wojtek Usakiewicz, Milada Szwedo kaj Janusz Myzik (kunlaboranto). Foto: Pola Radio.
Categories: Esperantujo

Pages

Subscribe to Esperanto en Germanio aggregator