Feed aggregator
Esperantisto en grava rolo inter germanaj piratoj
Libera Folio: Kial vi aliĝis al la pirata partio, kaj kia estas via rolo en ĝi nun?
Martin Haase: Mi aliĝis al la pirata partio en junio 2009 en la kunteksto de la diskutado pri interreta cenzuro en Germanio. La tiam regantaj socialdemokrata kaj kristdemokrata partioj volis enkonduki leĝon, kiu kreu strukturon por malfaciligi la aliron de retpaĝoj surbaze de sekretaj cenzurlistoj. Mi ne havas oficon en la partio. En la reta sistemo, kiu helpas evoluigi la programon de la partio, mi tamen havas multajn voĉojn, kiuj estas delegataj al mi. Mi do estas relative influa partiano.
Kial vi supozas, ke ĝuste en Germanio kaj aparte en Berlino la pirata partio tiom furoras?
En Germanio la seniluziiĝo pri la tradiciaj politikaj partioj estas granda. Tiuj partioj komplete maltrafis la ĝustan tempon rejuniĝi kaj faras antaŭretan politikon, kiu estiĝas en cirkloj malantaŭ fermitaj pordoj. Ĝuste en Berlino la reta kulturo aparte furoras, tial ankaŭ la pirata partio, sed intertempe ni ja ankaŭ vidas, ke la sukceso ne limiĝas al Berlino. Fakte, la sukceso en Sarlando estas ankoraŭ pli impona, se oni konsideras, ke la sarlandanoj estas aparte konservemaj kaj la verda partio tie neniam ricevis pli ol 6 procentoj.
Kiajn ligojn vi vidas inter la idearo de la Esperanto-movado kaj tiu de la pirata movado?
La Esperanto-movado disvastigas Esperanton kiel lingvan ligilon inter homo kaj homo. La idearo de la pirata partio ankaŭ celas la individuon, kaj la individuan partoprenon en la socio. Verŝajne pro la proksimeco de la idearo ankaŭ esperantistoj troviĝas inter la piratoj. En Berlino regule kunvenas kelkaj piratoj, kiuj parolas Esperanton.
Multaj sintenas suspekteme al la pirata partio, ĉar jam la nomo aludas, ke la partio subtenas piratadon de intelektaj produktoj. Klarigu, pri kio temas? Ĉu ne filmistoj, muzikistoj, verkistoj kaj simile havu la rajton gajni monon per sia laboro?
Kompreneble, filmistoj, muzikistoj kaj verkistoj havu la rajton gajni monon per sia laboro. La nuntempa leĝa ordo en Germanio (kaj aliaj landoj) malhelpas ĝuste tion: novaj enspezomodeloj estas malhelpataj, eldonejoj havigas al si ekskluzivajn uzorajtojn malhelpe al la verkistoj, aldone en Germanio diversaj asocioj, kiuj okupiĝas pri uzorajtoj (pri muziko la fifama GEMA) malhelpas muzikistojn per blokado kaj eĉ pagigas muzikistojn, kiuj volas publike prezenti siajn proprajn verkojn.
Aliflanke, homoj, kiuj interŝanĝas kopirajtan materialon rete aŭ eĉ nur faras privatan kopion estas krimuligitaj. Advokatoj riĉigas sin per pagendaj atentigoj pri eble kontraŭleĝaj faroj, t.n. Abmahnung, kaj ankaŭ tiu mono ne atingas la verkistojn. La aŭtorrajtaj leĝoj urĝe bezonas renovigon.
Ĉu la pirata partio en Germanio aŭ aliloke esprimis opinion pri Esperanto?
Ne, pri oficiala decido de pirata partio rilate Esperanton mi ne scias. Tamen, pluraj esperantistoj estas aktivaj membroj. Kiel dirite, en Berlino regule kunvenas esperantlingvaj piratoj.
Ĉu antaŭvideblas, ke pirataj partioj povos subteni pli vastan uzon de Esperanto, eble unuavice ene de la partioj mem?
Jes, tio jam okazas, ekzemple la programo "LiquidFeedback", per kiu la germana pirata partio preparas decidojn, havas esperantlingvan uzinterfacon.
Ĉu vi mem planas iel antaŭenigi Esperanton en la Pirata partio, ekzemple proponante punkton pri ĝi en la partia programo?
Jes, pri tio ni parolis jam en la esperanta partia grupo. La plej bona kadro estos la eŭropa programo, kiu estos farata en 2013 por la EU-parlamentaj elektoj en 2014.
Ĉu vi ĉeestis aŭ en alia maniero partoprenis la partian kongreson en Neumünster? Kiuj laŭ vi estis la plej gravaj decidoj de la kongreso?
Jes, mi ĉeestis. La kongreso celis ĉefe elekti novajn estaron kaj partian tribunalon kaj fari diversajn statutajn modifojn. Tial, programaj ŝanĝoj ne estis faritaj. La nova estraro enhavas plurajn personojn (inkluzive la prezidanton mem), kiuj volas aktive antaŭenigi la t.n. likvidan demokration. Rapida plibonigo kaj renovigo de la interreta programo "Liquid Feedback" do estos atendebla por la nuna oficperiodo. Tio estas (nerekte) la plej grava rezulto de la elektoj.
(La lastaj du demandoj kaj respondoj estis aldonitaj la 1-an de majo, unu tagon post la publikigo de la cetera teksto.)
Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo
Libera Folio: Kial laŭ vi indas fari filmon ĝuste pri KEF 2005? Ĉu ne pli bonus fari pri iu pli lastatempa aranĝo?
Rogener Pavinski: Pro du kialoj. Unu, ĉar ĝuste de KEF 2005 mi registris multe da filmo-materialo, kaj due ĉar neniu lastatempa aranĝo estas aŭ estis sufiĉe interesa kiel ĝi. Ĝi estis tre bone organizita, kaj la programo kolektis multajn muzikistojn, verkistojn kaj aktorojn, kiuj ne tiom bunte kuniĝis post tiu KEF. En ĝi, interalie, okazis unika koncerto de "La porkoj", estis la antaŭlasta koncerto de Esperanto Desperado kun Amir en la grupo. Estis diversaj atelieroj kaj prezentoj vere ĝuindaj kaj interesaj.
Kia estas la planata publiko de la filmo?
Laŭ mi, ĉiu esperantisto. Sed ĉefe ŝatantoj de la originala E-kulturo.
Kiom kostos fari la filmon?
La tuta kosto de la projekto estis fiksita ĉe 2.500 usonaj dolaroj, ĉar tiu estas la valuto, kiun akceptas la retejo, kiun ni uzas por la projekto. Se la sumo estos atingita, 4% iros al retejo, kaj 5% donace al Filmoj sen Limoj. La cetera mono pagos la kostojn de muntado, scenaro, voĉregistrado, DVD-kreado, kopiado, grafika materialo, retejo kaj la kostojn de ĉiuj kompensoj.
En kiu lingvo aŭ lingvoj ĝi estos?
Mi ne certas. La subtekstoj se aperos, venos de kunlanborantoj. Sed dume ĉar eĉ ne estas certe ke la projekto realiĝos, mi ne pensis pri subtekstado, ĉar ĝi okazos nur poste, kiam la tuta filmo pretos.
Kies subtenon vi esperas ricevi?
Ĝis nun mi ricevis pli ol duonon de la tuta mono bezonata, de diversaj esperantistoj kaj organizoj. Aldone mi esperas ricevi subtenon de tiuj, kiuj deziris partpreni en tiu KEF kaj ne povis, kaj ankaŭ de tiuj, kiuj partoprenis kaj prezentiĝis, pro la ebleco konservi tiun materialon kiel historian registraĵon.
Kiel oni povos uzi la filmon kiam ĝi estos preta?
Oni povos spekti kaj elŝuti ĝin libere en la reto kaj oni povos ankaŭ publike prezenti ĝin sen komercaj celoj. La kontribuintoj tamen povos interalie ricevi DVD-n kaj spekti ĝin 2 monatojn antaŭ ĝia publika apero.
Kiom longa estos la fina filmo, laŭ via plano?
Mi supozas ke ĝi ne estos pli longa ol 40 minutoj, tamen mi ne certas. Mi planas fari filmon dinamikan, tiel ke ĝi tenu la intereson de la spektanto de komenco ĝis la fino. Probable mi uzos nur la plej bonajn partojn de la materialo por la fina rezulto.
Vi planis premiere prezenti la filmon en KEF. Nun, ke KEF estos nur unu-taga ĉi-jare, ĉu vi jam havas alian planon por ĝia premiero?
Ankoraŭ ne. Tiu informo estis iom surpriza por mi, kaj mi cerbumas kaj samtempe iom atendas por decidi kiel lanĉi ĝin. Mi ankaŭ nuligis la premion de unutaga bileto por spekti ĝian premieron ĉe KEF. Povas esti ke ankoraŭ eblos prezenti la filmon en la unu-taga KEF-stafeto ĉi-jare, sed mi planas proponi novan premion por anstataŭigi tiun, kaj bonvenigas ideojn kaj proponojn.
Kia estis via sperto pri la retejo Indiegogo, kie vi kolektas monon por la filmo? Ĉu vi havis problemojn, ĉar via projekto estas en Esperanto? Ĉu vi pensas, ke kunlabora financado estas interesa financa modelo por aliaj Esperanto-projektoj? Kiaj?
Mi ĝis nun havis bonan sperton. Mi kredis ke tute ne eblas lanĉi ĝin, ĉar la plej fama konkurenca simila retejo "Kickstarter" ne permesas ke loĝantoj de aliaj landoj ol Usono proponu projektojn. Poste mi malkovris "Indiegogo", kiu estas multe pli fleksebla ĉe tiu kaj aliaj punktoj. La retejo vere helpas kun multe da informoj ĉe la blogo, kiel fari sukcesan projekton. Malgraŭ ke preskaŭ ĉiuj projektoj estas en la angla, mi havis neniun problemon kun mia Esperanta projekto. Mi eĉ demandis al "Indiegogo" per twitter, kion ili opinias pri Esperanta projekto en ilia retejo, kaj ili scivolis pri kio temas, ĉar tio vere estas unikaĵo!
Kunlabora financado (aŭ kiel sugestis unu kunlaboranto de la projekto: popolinvestado) estas laŭ mi tre interesa modelo. Fakte multaj aliaj Esperanto-projektoj kreiĝis sur tiu bazo. Ni memoru la fiaskintan ITV-projekton, sed ĉefe la nuntempan sukcesan enretigon de Plena Ilustrita Vortaro. Tamen la diferenco inter tiuj kaj "La plejpleja festivalo" estas ke mi uzas oficialan retejon por tio. Tio signifas ke ĉiu povas tuj vidi kiom da mono estis ricevita kaj kiom mankas. Aldone, estas fiksita limdato por ricevi kontribuojn. Resume la tuta afero estas pli klara kaj fidinda.
Mi memoras ke antaŭ kelkaj jaroj, la projekto "RatMan en Esperanto" kolektis antaŭmendojn por eldoni ĝin. Aliaj projektoj similaj, kiel libro-, disko-edonado tre profitus el kunlabora financado laŭ mi. Fakte, la afero estas tiom promesplena, ke mi eble mem proponos tian retejon en Esperanto.
Krom reta publikigo, ĉu vi havas aliajn planojn por distribui la filmon?
La filmo estos distribuita ankaŭ sur DVD-oj al tiuj, kiuj kontribuis je la responda nivelo. Mi pensas ke krom tio, la reta publikigo estos sufiĉa.
Intervjuis Libera Folio kaj Chuck Smith de Transparent Language Donaci monon por certigi la aperon de la filmo eblas ĉe Indiegogo. Se la bezonata sumo ne estos atingita, ĉiu kontribuanto rericevos sian monon.
Ĝisdatigo: La kampanjo nun atingis sian celon. Anglalingva artikolo ĉe Tranparent Language.
Nunonia malaperis, Rebello rekabeis
La brazila esperantisto Flávio Rebello antaŭe estis konata pro du aliaj retaj projektoj: la novaĵ-portalo Ĝangalo, kaj la esperantlingva reta televido ITV. Ĝangalo ekfunkciis en 2003 kaj dum kelkaj jaroj estis tre populara, sed la provo igi la servon pagenda fiaskis, kaj en 2006 la retejo ĉesis esti redaktata, por poste tute malaperi.
En 2006 malaperis ankaŭ la televidelsendoj de ITV, por kiuj per grandaj kampanjoj estis kolektitaj dekmiloj da eŭroj en donacoj de esperantistoj. Aldone el Esperantujo malaperis la iama akademiano Flávio Rebello mem.
Post kvinjara foresto, Flávio Rebello en februaro 2012 anoncis ke li revenos al Esperantujo kaj kreos novan retportalon sub la nomo Nunonia, por kiu li serĉis kunlaborantojn.
La retejo, iom pli magra versio de la iama Ĝangalo, aperis la 24-an de februaro, kaj ĉefe prezentis mallongajn novaĵojn haste tradukitajn el nacilingvaj fontoj. Aldone legeblis kelkaj speciale verkitaj artikoloj de konataj esperantistoj.
Kiel ĉefredaktoro funkciis Cândido Ruiz, dum Flávio Rebello laŭ sia propra anonco estis "prizorganto de la revizio". Laŭ posta informo de Flávio Rebello, la redaktora posteno de Cândido Ruiz temis pri dungo. Tamen ne klaras, kiel estis financita la salajro de la dungito, ĉar Nunonia estis senpaga servo kaj ne havis reklamon.
En la 23-a de aprilo, preskaŭ precize du monatojn post la lanĉo, Nunonia ĉesis funkcii. En adiaŭa letero Flávio Rebello asertas, ke "la situacio interreta de Esperantio malpli boniĝis okulfrape en la lastaj jaroj", kaj pro tiu malboniĝo Nunonia ne sukcesis atingi la bezonatan kvanton de legantoj.
Kiel la ĉefan kialon por la fermo de la projekto li tamen indikas la "malaperon de redaktisto".
- Ekde la 13-a de ĉi tiu monato - aprilo - la dungita redaktisto de Nunonia ne plu venis labori, kaj rifuzis respondi retmesaĝe kaj telefone kio okazis, aŭ pro kio li ne plu venas labori, Rebello skribas.
Konstatante ke mankas privata mono kaj negocoj en Esperantujo, Flávio Rebello anoncas ke li denove forlasas Esperantujon:
- Dankon! Cetere mi oficiale kabeas. Mi estas laca ŝviti por Esperanto. Nun ke aliaj prenu la torĉon, se ĝi entute preneblas (aŭ prenindas).
Heroldo parte ĉesis malaperi
La aperritmo de Heroldo de Esperanto pasintjare iĝis tre malregula. Tute ne aperis pluraj numeroj, kaj la numero kiu devis aperi meze de oktobro atingis la abonantojn du monatojn pli malfrue, meze de decembro.
Poste, meze de januaro 2012, la abonantoj ricevis gazeton, sur kiu estis indikita la dato "ĝis la 12-a de aŭgusto 2011". Post tiu numero sekvis trimonata paŭzo, kaj multaj jam ekpensis, ke la gazeto definitive mortis.
Tamen post la mezo de aprilo montriĝis vivosigno. La abonantoj ricevis du numerojn, kiuj ial nomiĝas 11/2011 kaj 3/2012. Daŭre ne aperis kvin numeroj de la pasinta jaro (12, 13, 15, 16, 17/2011) kaj same mankas du numeroj de la nuna jaro (1-2/2012).
TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo
- Alisa demisiis pro personaj kialoj de la kasista posteno, tamen plu oficante ĝis ni decidos, kiu transprenu ŝian taskaron. Post iom da retaj diskutoj ene de la estraro, ankaŭ konsultiĝante kun la Elekta Komisiono, ni venis al la konkludo, ke plej bonos se tion faros Nico Huurman, klarigas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski.
Grava kialo por la elekto de Nico Huurman laŭ Żebrowski estas, ke tiu jam estas estrarano, kio signife faciligas la transdonon de la taskoj.
- Aldone li jam spertas pri kasista laboro en internacia organizo - antaŭ nelonge li estis kasisto de AEGEE-Europe.
Por liberigi la novan kasiston de aliaj taskoj, la estraro de TEJO devis trovi eksterestraran komisiiton.
- Post diskutoj jam en la estrara kunsido en Varsovio ni decidis proponi postenon de Komisiito pri Seminarioj kaj Aktivula Trejnado al Przemek Wierzbowski, kiun li ene de tiuj kelkaj tagoj akceptis. Do la la estraro daŭrigos sian laboron sepope kaj Nico post transdono de taskoj al Przemek povos koncentriĝi pri la kasista laboro, rakontas Żebrowski.
Krom la transdono de la kasistaj taskoj kaj elekto de komisiito, la estraro de TEJO dum sia kunsido interalie diskutis la 50-jariĝon de la revuo Kontakto kaj la pluan evoluigon de Pasporta Servo. Finajn decidojn pri tio, kian direkton estonte havu Pasporta Servo, laŭ Żebrowski poste faros la komitato de TEJO.
Libera Folio: Kiaj alternativoj rilate la estontecon de Pasporta Servo estas aktualaj?
Łukasz Żebrowski: Nun estas du ĉefaj opcioj diskutataj. Unu estas pludaŭrigi Pasportan Servon ne plu tre aktive evoluigante ĝin, do kvazaŭ lasi ĝin funkcii kiel nun, kio praktike malebligus eldonadon de libro, sed kompreneble daŭre eblus printi informojn de la paĝaro. Alia varianto estas pluevoluigo de Pasporta Servo investante je plia programisto - tio certigus regulan eldonadon ankaŭ libroforme. Kompreneble la detalaj proponoj estos finpretigitaj komitate kaj ankaŭ konsultitaj kun UEA-estraro dum ties kunsido en Roterdamo, do pretos en la unuaj tagoj de majo. Sekve la komitato alprenos la decidon pere de reta voĉdono.
Krome la estraro diskutis la respondojn, kiujn esperantistaj junularaj organizaĵoj sendis al la ĉiujara demandaro de TEJO. Pliajn detalojn Żebrowski promesas en baldaŭa oficiala komuniko pri la estrarkunsido.
TEJO perdis sian kasiston
Libera Folio kontaktis la demisiintan kasiston, kiu rakontis, ke ŝi frue anoncis sian foriron al la respondeculoj de TEJO kaj plenumis siajn taskojn ĝis oni anstataŭis ŝin.
Pli vaste la demisio estis anoncita en mesaĝo, kiun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, sendis al la komitatanoj de la asocio vendrede la 6-an de aprilo, nur unu semajnon antaŭ la estrarkunsido. Laŭ la teksto de la mesaĝo, la demisio tamen okazis almenaŭ kelkajn tagojn pli frue:
En lastaj tagoj, kunlabore kun la elekta komisiono, ni klopodis trovi la plej bonan solvon por tiu situacio. La solvo (parte portempa) kiun ni trovis estas jena: Nico Huurman, ĝis nun respondeca pri seminarioj kaj aktivula trejnado, transprenas funkcion de kasisto. Lia ĝisnuna taskaro estas disdividita, parte firme inter Nico kaj mi kaj parte portempe en maniero decidota dum baldaŭa estrarkunsido.
Tiu disdivido de la taskoj laŭ Żebrowski ne estas ideala, kaj por trovi pli permanentan solvon li proponas trovi komisiiton, kiu povus transpreni iom el la laboro de unu el la estraranoj. La proponataj alternativoj estas aŭ trovi komisiiton pri seminarioj kaj aktivula trejnado, aŭ komisiiton pri eksteraj rilatoj.
Żebrowski petis la komitatanojn de TEJO sendi siajn proponojn aŭ sinproponojn plej malfrue en la 12-a de aprilo. La informo pri la demisio atingis la redakcion de Libera Folio nur en tiu tago, kaj Łukasz Żebrowski ne tuj trovis tempon por respondi niajn demandojn pri la temo:
- Pardonu, sed nun mi ne havas tempon aparte detale respondi, ĉar morgaŭ komenciĝos estrarkunveno, do daŭras finpreparado kaj post momento mi jam iros al flughaveno akcepti alvenantojn.
Mankas do informoj pri tio, ĉu efektive la estraro ricevis sinproponojn por la posteno de komisiito. Pli frue cirkulis informoj, laŭ kiuj Francesco Maurelli, kiu jam estas komitatano de TEJO, povus esti kandidato por la posteno de komisiito pri seminarioj. Li mem diras al Libera Folio, ke li preferus, se TEJO trovus alian solvon:
- La medio en TEJO ne estas tiom formala. Mi babilis kun Michael Boris dum IJF, kaj ni kuncerbumis pri eblaj solvoj. Mi esperas ke pli tempohava kandidato ol mi aperis/os dume, ĉar mi ja estas iom ŝarĝita. La estraro scias ke mi estas je dispono por kunlabori, kaj ke oficiala titolo ne aparte pliĝojigus min au ŝanĝus mian agemon... Do, ni vidu kio okazos dum la kunsido.
Maurelli estas unu el la posedantoj de la agentejo Kosmo, kiu kontraŭ provizio helpas unuavice esperantistajn organizaĵojn peti subvenciojn de EU por diversaj projektoj.
Laŭ la retejo de la agentejo, Kosmo sukcesis pri pluraj petoj de EU-subvencioj por Esperantaj projektoj, precipe en Italio. Ankaŭ TEJO preparis subvencipeton tra Kosmo, sed lastmomente rezignis, pro neklaraj kialoj.
Intervjuo kun la redaktoro de Libera Folio en Kontakto
En la intervjuo sub la titolo ”Fingro sur doloraj punktoj” la redaktoro de Libera Folio interalie respondas al demando pri tio, kial ne ĉiuj estas kontentaj pri la redakcia direktiĝo de Libera Folio:
- Kompreneble ĝi estas kritikata. Se ĝi ne estus kritikata, tio signifus ke neniu interesiĝas pri ĝi. La ĉefa plendo de ĉiam estas, ke la artikoloj estas tro kritikaj. Ili ja estas multe pli kritikaj ol estas la kutimo en Esperantujo, sed tia estas la esenco de vera ĵurnalismo – ne nur kanti ditirambojn, sed ankaŭ meti la fingron sur dolorajn punktojn. Se tiam iu krias “aj”, eble oni ion trafis.
Kontakto demandas ankaŭ, ĉu la redaktoro de Libera Folio konsentus transpreni la redaktadon de la revuo Esperanto de UEA. La respondo al tiu kaj aliaj demandoj legeblas en la kompleta teksto de la intervjuo, kiu nun aperas en la persona blogo de Kalle Kniivilä.
EU-himno en Esperanto – ne nur blago
Ĉi tiu artikolo ne estas ŝerco.
La organizaĵo Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el landaj asocioj de UEA en landoj de Eŭropa Unio, en formo de Eŭropa Civitana Iniciato sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, sian proponon kun la sekva enhavo:
EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.
La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.
Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, kiuj efektive ekvalidis la 1-an de aprilo, la komisiono devas ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Post tio, se la propono estos registrita, EEU provos kolekti unu milionon da subskriboj subtene al la propono.
En la dokumentoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono, EEU precizigas, ke ĝi proponas komunan kantadon nur de la unua strofo, kiu laŭ EEU "festas la reunuiĝon de Eŭropo en paco kaj harmonio, kaj la forlason de milito en la pasinteco", per la sekvaj vortoj:
Kantu kune, amikaro, ni la ĝojon festas nur,Nek rivero, nek montaro, plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’,
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.
La dua strofo de la proponata teksto laŭ la interpreto de EEU estas "klare federisma", kaj tial laŭ la propono restu libervola. Ĝin la dezirantoj kantu kun la jenaj vortoj, kelkloke iom similaj al La Espero:
De l’ Malnova Kontinento ĵus ekstaris la popol’,Gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord’.
Tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’.
Jen ekzemplo por la mondo: jen direkto, jen la voj’:,
Tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’.
En sia propono, sendita al la Eŭropa Komisiono, EEU aldonis laŭvortan tradukon de la Esperanta teksto en la angla, sed ankaŭ tradukojn en multaj aliaj lingvoj, inter tiuj pluraj ekstereŭropaj, kiel la japana (traduko de Etsuo Miyoshi), indonezia, bengala kaj araba.
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio por certiĝi, ke vere ne temas pri ŝerco.
Libera Folio: En mirinda maniero okazis, ke post aperigo de la unuaaprila ŝerco en Libera Folio oni eksciis pri vera civitana iniciato de EEU pri kantado de la himno en Esperanto. Ĉu vi povas rakonti pri kio temas?
Seán Ó Riain: Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe.
Sed kial EEU elektis ĝuste ĉi tiun temon pri kiu fari iniciaton? Sendube multaj esperantistoj opinios, ke troveblus pli indaj temoj, rilataj al uzo de Esperanto en EU.
La kialo estas la opinio de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Profesoro Jerzy Buzek, ke tiu temo estus aparte utila por EU. Ene de EEU ni diskutas la temon jam ekde januaro 2010. Plurfoje ni petis taŭgajn temojn de Esperantistoj. Neniu alia taŭga temo venis (venis multaj maltaŭgaj ideoj), kaj la grandega plimulto de la asembleo de EEU, post longa kaj detala konsidero kaj diskutado, akceptas la opinion de Profesoro Buzek, eks-ĉefministro de Pollando.
Ĉu vi povus diri, kiaj aliaj ideoj estis proponitaj, kaj kial ili ne taŭgis?
Kiam vi rigardas la regulojn de la civitana iniciato, vi vidos ke ne tre facilas kontentigi ĉiujn postulojn. Kelkaj esperantistoj volas tro fari tro rapide, kaj ne spertas pri la realaj obstakloj. Facilas trovi pli indajn temojn... kiuj ne plenumas la leĝajn postulojn.
La aliaj proponitaj ideoj estis plejparte pri deviga instruado de Esperanto, tuja uzo de Esperanto en la Eŭropa Parlamento, postuli ke la Komisiono uzu ĉiujn lingvojn parolatajn ene de la 27 EU-landoj, eĉ interne! Ili ne taŭgis ĉar ili klare ne helpus al pli efika funkciigo de EU, laŭ la nunaj EU-traktatoj aŭ ĉar ili estas ekster la nunaj povoj de la Komisiono.
Kian signifon laŭ vi havus, se efektive la nuna iniciato de EEU estus akceptita?
Se la tuto sukcesos, estos eta sed konkreta antaŭenpaŝo por Esperanto, la unua paŝo havi rolon en la EU-nivelo. Temus pri sufiĉe grava simbola rolo. Tio povus esti signalo al aliaj mondopartoj ankaŭ doni etan, sed konkretan, rolon al Esperanto.
Reta PIV fine aperos
Libera Folio: Kiam vi supozas, ke oni povos uzi PIV en la reto?
Jevgenij Gaus: - Ni jam movis ĉiujn dosierojn al nia ĉefa servilo, nun ni faras kelkajn testojn por vidi ĉu ĉio bone funkcias. Kaj la lanĉo mem povas okazi en ajna momento.
Kial daŭris tiel longe inter la sukcesa monkolekto kaj la ekfunkciigo de la retejo?
Eble tia sento aperis pro la sufiĉe longa monkolektado. Ĝi finiĝis pasintjare fine de printempo kaj la veraj laboroj pri la vortaro komenciĝis nur somere post kiam estis trakitaj ĉiuj administraj aferoj. Do efektive la laboroj daŭris nur 9-10 monatojn, kaj tio estas tre mallonga tempo por tiaspecaj projektoj. Tiom da tempo ni bezonis por povi lanĉi la vortaron al la publiko, sed la projekto mem daŭros multe pli longe.
Ĉu je la lanĉo la vortaro estos kompleta, aŭ ĉu atendeblas postaj gravaj plibonigoj aŭ kompletigoj de la tekniko kaj enhavo?
Mi kredas, ke la laboroj neniam finiĝos. Ja la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ni konstante plibonigos la paĝaron. Ni planas aldoni kelkajn funkciojn kaj iuj el ili jam estas pretaj, sed ni lanĉos ilin nur iom post iom por faciligi por ni la testadon de la sistemo. Tamen estas menciinde, ke nia ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro por la uzantoj restu kiel eble plej simpla kaj facila.
Kiuj ĉefajn laborojn vi devis fari ĝis nun?
Unu el la laboroj estis programado de la paĝaro. Ni volis ke ĝi estu tre simpla, sed samtempe ni volis, ke ĝi estu oportuna por uzado kaj funkciu en ĉiuj modernaj retumiloj. Krome aldone ni volis, ke la interfaco adaptiĝu almenaŭ parte al la gradeco de la ekranoj, por ke la tuto estu uzebla ankaŭ per malgrandaj ekranoj de kelkaj poŝtelefonoj, kiuj enhavas normalan retumilon kaj ret-aliron. Multe pli da laboro postulis la administra parto, interalie ankaŭ la redaktejo de la vortara enhavo kaj simile.
Sed ĉio ĉi estas tre malgranda laboro kompare kun la cifereca prilaboro de la enhavo de la vortaro. La papera versio de la vortaro ĝis nun estis redaktata en la programo, el kiu malfacilis elpreni la datumojn en la formo, kiu estus taŭga por la reta uzo. Post kiam ni per diversaj manieroj faris tion, ni ekhavis la kaĉon de diversspeca kodo, kiun necesis multe prilabori. Necesis restrukturigi la tuton, zorge marki ĉiujn elementojn, por ke la sistemo sciu, kie estas la kapvortoj kaj kie estas simple grasa teksto, kiuj vortoj estas ekzemplaj frazoj kaj kiuj devas funkcii kiel ligiloj ktp.
Apartan problemon kaŭzis fuŝita unikodo kaj pluraj simboloj, kiujn malfacilas videbligi en la reta versio. Dum legado de la papera versio la homa okulo ofte eĉ ne rimarkas diversspecajn problemojn, ekz. komon markitan kiel kapvorton, mankon de iu punktokomo, iun fuŝitan signon, misskribitan vorton aŭ vorton skribitan per iom alia tiparo. Sed kiam niaj skriptoj devis prilabori la kodon, ili konstante stumblis pri tiaj problemoj. Do necesis konstante plibonigi la skriptojn, elpensi iujn solvojn, aldonadi amase la esceptojn aŭ permane redakti la artikolojn.
Fakte eĉ la artikoloj mem ne ĉiam havas la saman strukturon, do ni devis elpensi kiel solvi ankaŭ tiun problemon. Ekzistas pluraj problemoj, kiujn apenaŭ eblis aŭtomate solvi. Ekz. dum la lastaj 2 semajnoj estis faritaj preskaŭ 20.000 permanaj redaktoj de la artikoloj. Daŭre povas esti ne ĉie markitaj ligiloj aŭ povas iom malĝuste aperi la strukturo de iu artikolo, sed tio ne devus ĝeni uzadon de la vortaro kaj iom post iom tiuj ĉi mankoj estos forigitaj.
Kiuj sekvaj paŝoj estas planataj?
Tuj post la lanĉo ni multe analizos la funkciadon de la retejo, ĉar tiam povas aperi diversaj neantaŭviditaj teknikaj problemoj, kiujn necesos solvi kaj fari diversajn plibonigojn. Paralele ni konstante laboros pri la enhavo, provlegante la tekstojn kaj serĉante false markitajn vortojn, malbone strukturitajn artikolojn ktp. Iom post iom estos aldonitaj kelkaj novaj funkcioj. Kiam ĉio funkcios stabile laŭ nia opinio kaj la kvalito atingos tiun nivelon, pri kiu ni estos tute kontentaj, ni komencos pensi pri la sekvaj paŝoj.
Ĉu antaŭvideblas apartaj programetoj, per kiuj eblos facile uzi retan PIV en poŝtelefonoj?
Tiaj ideoj estas.
Ĉu reta PIV estos kaj restos senpaga por la uzantoj?
Tio estis la celo de la projekto. Do la baza funkciado de la vortaro estos senpaga por la uzantoj. Sed estas unu kondiĉo, kiu eble plaĉos ne al ĉiuj, sed por uzi la paĝaron, necesos unue registriĝi. Se vi jam estas registrita ĉe iu el la paĝaroj de E@I, ekz. ĉe lernu!, vi povos simple uzi la samajn datumojn.
Kiaj eventualaj pagendaj servoj, elŝutoj aŭ similaĵoj planatas?
Sendube estas pluraj ideoj, sed ni ankoraŭ ne faris iujn konkretajn decidojn pri tio.
Ĝenerale ni tre esperas, ke la uzantoj helpos nin, sendante komentojn, rimarkojn kaj raportetojn pri la spertitaj problemoj aŭ simile. Mi nur petas tion sendi rekte al la teamo (teamo@vortaro.net), kaze se oni volas, ke la mesaĝo estu traktita. La teamo kutime ne havas la eblon legi ĉiujn komentojn ĉe diversaj blogoj kaj retpaĝaroj.
Ni invitas ĉiujn aliĝi al al grupo de la reta PIV ĉe Facebook kaj Twitter. La grupoj kreiĝis antaŭ tre mallonga tempo kaj ni daŭre prilaboras ilin, sed ni planas de tempo al tempo uzi tiujn grupojn por sendi novaĵojn, komentojn, informojn pri la aldonitaj funkcioj kaj simile.
Eŭropa Komisiono pritraktos himnon en Esperanto
Jam ekde la jaro 2006 Eŭropa Esperanto-Unio laboras por doni al Esperanto la rolon de identeca lingvo en la Eŭropa Unio, interalie proponante kantadon de la eŭropa himno en Esperanto. Pri la grava simbola paŝo laŭ la origina plano de EEU devis decidi la ŝtatestroj de la EU-landoj en specifa pintkunveno.
La kunveno proponita de EEU devis havi nur unu temon - la kantadon de la eŭropa himno. EEU esperis ke la ŝtatestroj akceptos kaj subtenos la jenan rekomendon al la EU-parlamento: En internaciaj eŭropaj aranĝoj, en kiuj oni antaŭvidis kantadon de eŭropa himno, oni kantu la himnon en du lingvoj (unu strofon en la latina kaj alian en Esperanto). La teksto de la himno laŭ EEU estu tiu de Schiller, kaj la Esperanta parto estu kantata en la traduko de L.L. Zamenhof.
Kvankam la deziro de EEU estis tre klare difinita, la ŝtatestroj de la EU-landoj ne montris grandan emon kunveni por diskuti kantadon de la eŭropa himno. Kiam iĝis konate, ke realiĝos la mekanismo de la Eŭropa Civitana Iniciato, Eŭropa Esperanto-Unio tial rapide kaptis la ŝancon por uzi ĝin por fortigi la prestiĝon de nia kara lingvo.
Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la Eŭropa Komisiono estas devigata formale pritrakti proponon, se subtene al ĝi estis kolektitaj minimume unu miliono da subskriboj en sep el la landoj-membroj de la unio. EEU laboris diskrete, kaj sukcesis dum mallonga tempo kolekti la bezonatan kvanton de subskriboj, ĉefe en landoj en la orienta parto de EU.
Tamen ne sufiĉis la kvanto de landoj, sed feliĉe fine ekagis aktivuloj en Slovenio, Slovakio kaj Luksemburgio, tiel ke la propono kun ĉiuj bezonataj subskriboj povis esti transdonita al la Eŭropa Komisiono jam en la mateno de la 1-a de aprilo.
Laŭ la nun aktuala propono, la eŭropa himno estu kantata en latino kaj en Esperanto ne nur dum internaciaj eŭropaj aranĝoj, sed minimume unu fojon semajne ankaŭ en ĉiuj eŭropaj bazaj lernejoj. Tio laŭ la argumentado de EEU grave utilos por fortigi la senton de komuna eŭropa identeco ĉe la lernantoj.
Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la Eŭropa Komisiono nun ene de du semajnoj devas kontroli, ĉu la proponitaj paŝoj estas en la kompetenteco de la komisiono.
Libera Folio turnis sin al kelkaj konataj esperantistoj por ekscii, kion ili opinias pri la nova iniciato.
Renato Corsetti: - Mi havas senton pozitivan, kaj mi havas senton malpozitivan. Je unu flanko, sendube temas pri valora kontribuo al Kampanjo 125, tamen ĉe la alia flanko, koreaj komencantoj povas ricevi la impreson ke ili ne estas bonvenaj en Esperantujo kiu kantas himnon eŭropan. Nu, ni lasu la publikon juĝi.
Osmo Buller: - Post la ricevo de konsulta partnereco ĉe Unesko, jen nova atingo por UEA, kies aktivuloj grandparte respondecis pri la kolektado de la subskriboj. La Estraro estas diskutanta pri fondo de komisiono por subteni la himno-kantadon. Intertempe, laŭ mendo de Eŭropa Esperanto-Unio, la CO organizas la presadon de pluraj milionoj da himno-folioj, produktotaj en Slovakio sub redakto de Stano Marček.
Probal Dasgupta: - Miakomprene la esprimoj de deziro kanti eŭropan himnon en Esperanto manifestas unu stilon komuniki latentan deziron helpi malokazigi ŝanĝojn mense malkoloniadajn, kiujn oni, spite al la senduba atingeco de ĉi tiu eŭropskala movo, ne malvolus vidi je skalo tutmonda.
Giorgio Silfer ne respondis al demando de Libera Folio, sed en HeKo, "retagentejo de la Esperanta Civito", aperis jena komento: La laŭta UEA-propagando ĉirkaŭ Eŭropa himno en Esperanto ekzemplas, plian fojon, la klaran kontraston inter finvenkisma emo desupre trudi Esperantigon de simbolo gaĝa, kaj inter la raŭmisma engaĝo kie situas la prioritatoj de la Esperanta Civito. Fakte, civitanoj klare konscias la gravecon de la simboloj, kiel demonstras la senata pritrakto de propono enkonduki la specifan salutformulon "Bonan Raŭmon".
Kritike al la propono de EEU sintenis ankaŭ tradukisto de la Eŭropa Revizia Kortumo, eble timante la baldaŭan oficialigon de Esperanto kaj perdon de sia lukra posteno:
Istvan Ertl: - Mi timas ke ekde nun ni ĝistede vidos sur la kovrilo de la UEA-revuo, senlace kompilata de Stano Marček, grupfotojn de lernejaj klasoj kantantaj la eŭropan himnon en Esperanto.
La artikolo validas nur en la tago de la apero, la 1-a de aprilo 2012.
Forpasis Josi Ŝemer
Josi (Josef) Ŝemer estis unu el la pilieroj de la israela Movado dum pli ol kvar jardekoj kaj internacie konata kaj ŝatata esperantisto, li dum multaj jaroj estis redaktoro de la revuo Israela Esperantisto. Li estis ankaŭ antaŭa prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj je sia forpaso ĝia sekretario kaj kasisto.
Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon, kiun li vizitadis jam en la aĝo de 17 jaroj. Li estis UEA-delegito en Tel Avivo.
Pasintmonate li trapasis komplikan operacion el kiu li estis malrapide resaniĝanta, sed en la lastaj tagoj lia situacio severe malboniĝis. Li fariĝis 61-jara.
Laŭ informo de Amri Wandel
Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA
En la jaro 2008 la abonkvanto de la revuo Esperanto unuafoje falis sub la simbolan ciferon 4.000. Dum la sekvintaj tri jaroj la cifero plu falegis, kaj en la fino de 2011 la kvanto de pagitaj ekzempleroj estis nur 3.300. El tio milo estas dumvivaj membroj, honoraj membroj kaj simplaj abonoj. La kvanto de homoj pagintaj kotizon de membroj-abonantoj dum la pasinta jaro falis de 2.497 al 2.304.
Dum la dekjara periodo 2002-2011, kiun montras nia grafikaĵo, la suma kvanto de individuaj membroj falis je 392 personoj, dum la kvanto de membroj-abonantoj falis je 691. La perdo de preskaŭ sepcent membroj-abonantoj kostas al UEA proksimume 35.000 eŭrojn jare, se oni konsideras ke la mezuma kotizo estas 50 eŭroj. Iomete da mono la asocio tamen ŝparas pro tio, ke la neabonitajn ekzemplerojn ne necesas dissendi. Laŭ la spezokonto 2010 la sendado de la revuo kostis 7,40 eurojn por ĉiu abonanto, do tiu "ŝparo" estas proksimume 5.200 eŭroj.
Ni turnis nin al la prezidanto de UEA kaj la ĝenerala direktoro de la asocio por ricevi komentojn pri la malkreskanta interesiĝo kiu trafas la revuon de la asocio. Prezidanto Probal Dasgupta - samkiel la redaktoro mem - esperas ke kritikantoj de la revuo mem kontribuos al ĝia plibonigo. La prezidanto kaj la direktoro inter si decidis, kiu respondu kiun demandon. La redaktoro de la revuo ne respondis al demandoj de Libera Folio.
Libera Folio: Kial laŭ via supozo okazas kresko nur en la kategorio "membro kun Jarlibro", dum en ĉiuj aliaj kategorioj (krom "honora membro", decidata de la estraro) okazas malkresko? Eĉ kiam temas pri "dumviva membro", kreskas nur la kvanto de dumvivaj membroj kun Jarlibro, ne tiuj kun la revuo. Alivorte, kial daŭre malkreskas la interesiĝo de la membroj pri la revuo Esperanto? Kaj ĉu laŭ vi estas problemo, ke tiu interesiĝo malkreskas?
Probal Dasgupta: Mi vidas, en viaj demandoj, la supozon, ke la kreskoj kaj malkreskoj spegulas netan diferencon inter ŝato de UEA (kiu do restus relative konstanta) kaj ŝato de la revuo kiel ĝi estas nun redaktata. Mi komencu ĉe la statistika demando. Mi tute laike spekulativas, ke povas temi parte pri la kresko de monŝparemo en tempo de ekonomia krizo, parte pri la decido de la Asocio eksperimente malfermi al la jarlibra membrokategorio aliron al la reta revuo en tempo, kiun markas ĝenerala prefero legi komputile pli ol papere, parte pri la faktoro interesanta vian redakcion, kaj sendube ankaŭ pri aliaj faktoroj. Se aperos analizoj fare de konantoj de la fako statistika, mi volonte cedos antaŭ iliaj demonstroj.
Libera Folio: Ĉu ekzistas ajnaj planoj por ŝanĝi la enhavon aŭ la redaktomanieron de la revuo?
Probal Dasgupta: Pri la enhavo de la revuo, ni estas en fazo, dum kiu validas la espero, ke personoj kaj grupoj, kiuj sentas fortan emon plibonigi la kvaliton de tiu grava organo de nia movado, proponados konkretan helpon al la redaktoro por ke okazu la dezirataj plibonigoj. Estus utile, se iu/j inter la helpintoj/antoj, kunlabore kun la redaktoro, organizus recenzon de la ĝis nun okazinta helpado. Sendube Libera Folio povas sproni tian procezon. Miakomprene la esprimoj de deziro vidi pli bone redaktatan revuon manifestas unu stilon komuniki latentan deziron helpi okazigi la ŝanĝojn, kiujn oni volus vidi.
Libera Folio: Se efektive, kiel sugestas Probal Dasgupta, kreskanta reta legado estas kialo de la malkresko de paperaj abonoj, mi ŝatus scii, kiomfoje estis dum la pasinta jaro elŝutita la revuo, kaj ĉu temas pri granda kresko kompare kun la antaŭa jaro?
Osmo Buller: Laŭ mi la kreskanta reta legado ne klarigas la malkreskon, kaj fakte ĝi apenaŭ estas kreskanta. Pasintjare la revuo estis elŝutita averaĝe 535-foje, praktike same ofte kiel en 2010 (534), kiam la Membroj kun Jarlibro ekrajtis legi la revuon rete. Nur dekono de la membroj interesiĝas pri la elŝutado, kaj tio apenaŭ kreskas. Kompreneble la malkreskon de membroj-abonantoj parte kaŭzis transiro al la malpli kosta kategorio MJ. Pasintjare tiaj kazoj estis 106, sed nur 67 el ili regule pagadis la kotizon de membro-abonanto, dum la aliaj pagis diversajn kotizojn en diversaj jaroj. Supozeble parto el la 67 eksabonantoj fariĝis membroj kun Jarlibro pro nekontento pri la revuo, al alia parto sufiĉis la reta eblo kaj al tria parto ĉi-foje mankis mono.
Libera Folio: Rilate la proponon, ke por plibonigi la revuon volontuloj proponu helpon al la redaktoro - ĉu ne estus pli prudente, ke pri plibonigoj de la revuo okupiĝu unuavice homo al kiu oni pagas monon por redaktado?
Osmo Buller: Evidente jes. Unu el la problemoj tamen estas, ke tiurilate la estraro ankoraŭ ne trovis kontentigan kaj komune konsenteblan solvon. Kiel oni spertis jam en Havano, inter la estraranoj regas diversaj opinioj. Mi mem bedaŭras la siatempan decidon eloficejigi la redaktadon. Krom esti mallongevida, ĝi tre limigas la spacon, en kiu la nuna estraro povas moviĝi ne nur rilate la revuon sed pli vaste la plenumadon de la informa agado de UEA.
Libera Folio: Se oni konsideras, ke la nuna redaktoro ne povas plibonigi la revuon, ĉu oni ne serĉu alian salajratan homon kiu povas tion fari?
Osmo Buller: Tio ne troviĝas en la moviĝospaco, pri kiu la estraro disponas.
Stano Marček redaktos la revuon de UEA ĝis la pensio
La nuna redaktoro de la revuo Esperanto transprenis la taskon komence de la jaro 2002 kiel posteulo de István Ertl. Diference de siaj antaŭuloj, li laboras ne kiel dungito en la Centra Oficejo de UEA, sed en sia hejmo en Slovakio, kaj liveras la revuon laŭ komerca kontrakto.
Laŭ la teksto de la interkonsento, la kontrakto estas unujara, sed aŭtomate renoviĝas por ĉiu nova jaro, se neniu el la flankoj nuligas ĝin. Unu fojon, en la jaro 2010, la estraro de UEA efektive decidis nuligi la kontrakton, por aranĝi malferman konkurson pri la redaktora posteno. Grupo de komitatanoj, gvidita de Renato Corsetti, tamen sukcesis haltigi la planon, kaj la redaktora kontrakto denove estis longigita.
Kiam Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA por ekscii, kio okazas pri la planoj por nova informa kaj redakta politiko, pri kiu la estraro laŭdire okupiĝas ekde 2010, evidentiĝis ke la kontrakto de la redaktoro nun estas eternigita.
- Principe la kontrakto validos ĝis la emeritiĝo de la redaktoro, sed kompreneble eblos ĉesigi ĝin per ambaŭflanka konsento jam pli frue, klarigas la direktoro de la Centra Oficejo, Osmo Buller.
Libera Folio: Kiel kaj kiam la unujaraj redaktoraj kontraktoj, nuligeblaj per unuflanka anonco de UEA, transformiĝis al eterna kontrakto, nuligebla nur per ambaŭflanka interkonsento?
Osmo Buller: UEA ĵus konsultis juriston, laŭ kiu ne plu validas, ke la kontrakto renoviĝas aŭtomate ĉiujare, se ĝi ne estas retirita antaŭ la fino de aŭgusto. Dependas de interpretoj, kiam tiu ŝanĝo okazis, sed ĝi ĉiukaze jam okazis.
Libera Folio: Kial estiĝis dubo, ke la kontrakto ne plu validas kiel skribita? Ĉar tia ŝanĝo ne estas en la intereso de la dunganto, ĉu mi ĝuste supozas, ke la demandon iniciatis la dungito? Ĉu antaŭaj redaktoroj same havis ĝispensian kontrakton?
Osmo Buller: Pri la karaktero de la kontrakto estis diversaj interpretoj jam longe, sed la iniciato kontakti juriston estis kromprodukto de la lastatempaj ideoj pri subredaktoroj por specialaj rubrikoj kaj eventuale por la reta versio de la revuo. Dum mia CO-tempo estis tri redaktoroj antaŭ Marček, nome Sutton, Fettes kaj Ertl. Ili foriris meminiciate. La laborjura leĝo ŝanĝiĝis tra la jaroj, sed almenaŭ Ertl estus povinta resti ĝispensie.
Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto
La vorto quijote (donkiĥoto) en ĝenerala senco akiris en Hispanio ambiguan signifon. Ĝi montras malavarajn idealistojn, kaj kelkfoje estas uzata kiam oni volas emfazi la supozate plej altajn ecojn de la nacia karaktero. Sed ne malofte ĝi enhavas kromsignifojn ne tiom pozitivajn: ian frenezecon, ian obstinon for el la ĝenerala fluo de la mondo. Ne mirinde do ke la vorto estas uzebla por substreki kaj pozitivajn kaj malajn trajtojn de la homo aŭ la kolektivo al kiu oni ĝin direktas. Tiu takso perfekte aplikeblas, en ambaŭ sencoj, al la figuro plej karakteriza de la hispania esperantista movado dum la komenco de la dudeka jarcento, Julio Mangada.
Julio Mangada Rösenorn estis ĉio kaj ĉie en la esperanta movado en Hispanio. Li fondis asociojn, redaktis kaj eldonis gazetojn, organizis kongresojn, gvidis kursojn, varbis gravulojn kaj ordinarulojn, propagandis diversmedie, akiris helpojn kaj subvenciojn, verkis kaj tradukis, kantis kaj prelegis, kaj eĉ havis tempon por kvereli kaj disputi pri la lingvo. Interalie, ĉar por li Esperanto estis ne nur lingvo, sed ĉefe filozofio, idealo, kiu bone kongruis kun lia framasonismo kaj lia strebo (teoria, ne ĉiam praktika) al universala frateco.
Mangada estis militisto, sekvante familian tradicion. Komence lia kariero estis tre tradicia el profesia vidpunkto, sed ne tiom ideologie. En tiu epoko komence de la dudeka jarcento, la armeo grandparte estis perdinta la liberalan karakteron kiu ĝin grave trajtis dum la antaŭa jarcento, kiam ĝi estis piliero kontraŭ la klerikaro kaj la malnova reĝimo. Iom post iom kreskis la konservativaj tendencoj, foje tre reakciaj, sed dum tiu procezo la streĉoj ene de la armitaj fortoj ne maloftis, kaj do restis spaco por tre diversaj homoj serĉantaj vojon al socia progreso en medio ankoraŭ sufiĉe fermita kaj malprogresa. Eble tio klarigas ke tiom da militistoj aktivis en la esperantista movado hispania en tiu periodo, kiu estis trajto ofte rimarkata de alilandanoj. Ankaŭ la framasonismo altiris gravajn kadrulojn de tiu socie kompleksa kolektivo.
Mangada estis ekzemplo de tiuj tendencoj, sed parte escepta pro sia politika radikaleco. Li fariĝis konata pro siaj ideoj unue inter siaj samprofesiuloj, sed baldaŭ ankaŭ en la ĝenerala publiko. Li suferis diversajn ĉikanojn en sia kariero pro siaj politikaj starpunktoj, komence negrave, sed jam en 1917 li estis arestita pro sia entuziasma defendo de socialista gvidanto, militjuĝata sekve al ĝenerala neleĝa striko kunvokita de la majoritataj sindikatoj.
Sed estis ĉefe dum la Respubliko, proklamita en 1931, ke floris la figuro de Mangada. Li fariĝis tre fama la sekvan jaron, pro neatendita incidento kun siaj superuloj, kiu montris la streĉojn kiujn la nova reĝimo okazigis inter la militistoj. Lia defendo de la nova reĝimo, pasia preter la prudento antaŭ pli povaj generaloj, donis al li tre grandan apogon inter respublikanoj kaj radikaluloj. En tiu incidento montriĝas tiu donkiĥota karaktero de Mangada, kiun ni antaŭe aludis: li neniel hezitis defendi siajn konvinkojn, sed en maniero tre ekzaltita. La aserto de la tiama ĉefministro, Manuel Azaña, en sia taglibro, ke "Mangada estas freneza", poste dispublikigita, montriĝas bona ekzemplo de la takso kiun la posta tempo konservis pri Mangada dum multaj jaroj.
Li revenis al la armeo, sed post diversaj ĉikanoj, li retiriĝis kaj kreskigis sian politikan engaĝiĝon, kaj fariĝis sufiĉe konata figuro.
En julio 1936 la plej konservativaj militistoj organizas puĉon, kiu transformiĝas en internan militon, kaj tiam lia rolo kaj lia famo eĉ pli ekbrilis. Mangada tuj organizis taĉmentojn de milicianoj por kontraŭbatali la faŝistecajn trupojn alproksimiĝantajn al Madrido. Liaj unuaj venkoj, eĉ se el pure strategia vidpunkto ne tre signifaj, altigis la fidon de la trupoj lojalaj al la registaro, kaj do lia figuro estis ĝisĉiele laŭdata dum tiuj unuaj semajnoj, tiom ke liaj trupoj nomis lin generalo (kvankam oni oficiale rekonis lin nur kolonelo). Tamen, tiu famo ne daŭris multe pli ol dum la unuaj etapoj de la milito, kaj lia posta rolo estas malmulte atentinda, kongrue kun la firmigo de pli formala milito inter profesiaj armeoj, kun malpli da ĉefrolo de tiaj individuaj figuroj, kiajn Mangada reprezentis.
Kiam la milito finiĝis, li devis ekziliĝi. Pruvo de lia prestiĝo en nia movado estis ke ĝuste danke al la esperantista helpo li povis direktiĝi al Meksiko, kie li daŭrigis sian aktivadon, kaj kie li forpasis en 1946.
Mangada lernis Esperanton ĉirkaŭ 1906, sub la gvido de alia militisto, José Perogordo, tiam tre aktiva, kaj kiu poste batalis en la kontraŭa flanko dum la intercivitana milito. Mangada baldaŭ ligis sian esperantistecon al sia framasonismo, kaj kondukis sian aktivadon al tiu ĉi rondo, kune kun du kolegoj kiuj kreis nedisigeblan dum multaj jaroj skipon: la ankaŭ militisto Fernando Redondo, kaj la presisto Emilio González Linera. Tiu ĉi triopo decidis presi la broŝuron de Zamenhof "Homaranismo", kiam tiu ĉi trovis malhelpojn ĉe la ĝeneralaj gvidantoj de la movado, timantaj la fortan ideologiemon de la Majstro. Mangada tamen neniam dubis ke tiu interna ideo devas gvidi la propagandon por la lingvo.
Aliflanke, Mangada atentis la propagandon en ĉiuj medioj, kaj ne hezitis uzi siajn sociajn kontaktojn por varbi en oficialaj medioj. Li multe klopodis por la firmigo de centra asocio, prestiĝa kaj, eble paradokse se konsideri lian personan karakteron, tute neŭtrala kaj adaptita al la socia medio. Tio ofte provokis akrajn kverelojn kun aliaj kurentoj de la movado. La plej gravaj kontraŭmetis lin al la katalunistaj asocioj, kiuj preferis sendependajn aŭ maksimume konfederaciajn alirojn al la movado. Miaopinie, la kontraŭado de Mangada al tiaj sendependaj iniciatoj devenas el duobla impulso: lia jakobenisma vidpunkto pri la naciistaj konfliktoj, tute tipa ĉe la radikala militistaro, kaj lia konsidero ke ene de la esperantismo apenaŭ eblas spaco por dividoj aŭ ekstermovadaj celoj. En tiu defendo, lia aŭtoritatemo foje manifestiĝis en fimanovroj kontraŭ siaj kontraŭuloj.
Mangada estis senlaca en sia laboremo. Li redaktis gazetojn eĉ dum sia deĵoro dum la milito kiun la hispaniaj trupoj gvidis en norda Maroko. Li tradukis kaj eĉ originale verkis. Tiu faceto de lia personeco estis konata kaj foje aludata en historiaj verkoj. Ankaŭ en antologiaj kaj priliteraturaj verkoj aperas lia nomo, sed li mem konsciis pri sia manko de literatura genio, kaj liaj tekstoj estas nun plejparte forgesindaj. Probable li vekis sufiĉe ampleksan simpation, kaj oni do pardonis liajn mankojn, des pli ke lia ĉefa verko Amelia kaj Marina. Amatora poezio estas dediĉita al la memoro de liaj du filinoj, ambaŭ frue mortintaj en tragikaj cirkonstancoj.
Mangada estis homo kiu vekis ekstremajn reagojn. Li estis forte malamata inter siaj politikaj kontraŭuloj, kaj do ne mirindas ke lia bildo dum la diktatura epoko en Hispanio estis jen de forgeso, jen de akra kontraŭstaro, miksita kun malestimo.
Inter liaj partianoj la bildo estas evidente pli pozitiva, sed oni ofte povas diveni ian mokemon, tian kiun oni dediĉas al la donkiĥotoj. Kun la paso de la tempo, tio kondukis al mistaksado en la ĝenerala bibliografio, en kiu oni emis atribui al li ĉefe frenezecajn trajtojn, eĉ koste de la pli nuancita bildo kiun ĝenerale montris liaj samtempuloj. Tion mi mem antaŭnelonge provis kontraŭbatali, aŭ almenaŭ nuanci, en la portreto kiun mi verkis por komuna libro pri respublikanaj militistoj, kiun la Ministerio de Defendo de Hispanio eldonis antaŭ kelkaj semajnoj, kaj pri kiu mi rakontis en mia persona blogo.
Tiu bildo iamaniere influis dum iom da tempo la ĝeneralan bildon de Esperanto mem en Hispanio. Ĉiuj sciis ke Mangada estis fervora esperantisto, kaj tiun cirkonstancon oni ofte mencias en tekstoj kaj taksoj pri li. Li iamaniere estis la antonomazia hispania esperantisto. Tio do kaŭzas ke kiam nia lingvo estas menciata konekse kun aliaj nekutimaj trajtoj de Mangada (spiritismo, naturismo, radikalismo), la lingvo montriĝas en ne tre luma maniero.
Foje en Esperantujo ni atribuas al ni mem la bildon de “verdaj donkiĥotoj”, laŭ la samnoma verko de Julio Baghy. Ne ĉiam estas evidente ke tio havas nepre pozitivajn nuancojn. Eĉ ne en Hispanio.
José Antonio del Barrio
Bibliografio
- José Antonio del Barrio: Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto, prelego dum la Hispana Kongreso de Esperanto de la jaro 2003 (Valencio)
- Jukio Hirai (Dil Avia): "Hispana, Kataluna, Mangada – verkoj de Dil Avia", eldonejo Riveroj, Osaka, 2003.
- Antonio Marco Botella: "Vivo kaj verkaro de Julio Mangada Rosenörn, 1877-1946", en: "Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80-a naskiĝtago de Fernando de Diego", eldono de Irmi kaj Reinhard HAUPENTHAL, Schliengen 2003, p. 243-271
- José Antonio del Barrio kaj Ulrich Lins "La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito", komuniko prezentita en la Kongreso pri Hispana Intercivitana Milito (Madrido, 27-29 novembro, 2006).
- Javier García Hernández (kunordiganto): "25 militares de la República", Ministerio de Defensa, Subdirección General de Publicaciones, Madrido, 2011, 900 p. José Antonio del Barrio: "Julio Mangada Rosenörn. Coronel", p 587-610
Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon
En la nuna momento kunlaborantoj de Kazana Homrajta Centro preparas deklaron direktotan al la Respublika Esplorkomisiono kun la postulo ke krimesplorado estu komencita koncerne kelkajn laborantojn de la policejo Esperanto.
Kiel rakontis al Gazeta.ru loĝanto de Kazan, Vera Jeruslanova, policanoj de Esperanto de pli ol jaro klopodas enprizonigi ŝian nevon, la 18-jaran Aleksandr Fatejev. En januaro 2011 al la teknika instituto de Fatejev venis laborantoj de Esperanto, kiuj sen klarigo de kialoj prenis lernantojn de leciono al la policejo, rakontis Jeruslanova al Gazeta.ru.
- Kune kun li ili prenis ankoraŭ du sengepatrajn knabojn. Kiam la instruistoj demandis la detektivojn, kien ili portas la infanojn kaj surbaze de kio, tiuj diris ke temos pri interparolo, kiu ne daŭros pli ol duonhoron, diras Jeruslanova.
Sed la policanoj ne limigis sin je 30 minutoj. Ĝis la momento kiam onklino Fatejeva eksciis, kie troviĝas la nevo, li pasigis en la policejo jam kelkajn horojn, asertas Jeruslanova. En Esperanto la deĵoranto diris, ke "nek Fatejev, nek la aliaj knaboj estis portitaj al la policejo dum la tago".
- Mi telefonadis al la detektivoj, sed ili remetis la parolilon aŭ tute ne respondis. Finfine mi anoncis, ke mi ne foriros el la policejo antaŭ ol oni diros al mi, kie la knaboj estas kaj kion oni faras al ili tie. Tiam unu el la laborantoj telefonis al la detektivoj, kaj mia nevo eliris, ŝi asertas.
Montriĝis, ke Aleksandr Fatejev kaj du liaj kurskamaradoj estis akuzataj pri atako kontraŭ taksiisto. La junuloj, laŭ la asertoj de la detektivoj, atakis la ŝoforon, batis lian kapon per martelo, kaj difektis la aŭton.
Dum la kvin horoj kiujn Fatejev pasigis ĉe la detektivoj, tiuj laŭ la vortoj de Jeruslanova klopodis devigi ilin konfesi sian kulpon pri perforta rab-atako (paragrafo 2 de artikolo 162 de la krimkodo), kaj tio okazis en malĉeesto de advokato kaj leĝa reprezentanto.
- Li post la interrilatado kun la policanoj rakontis al mi, ke ili forprenis lian pantalonon, prenis ŝvabrilon, metis sur ĝin kondomon, kaj minacis, ke se li ne subskribos tion, kion ili bezonas, estos pli malbone al li. Li konsentis subskribi. Oni diktis al li, ĉar li mem sciis nenion pri la atako, aldonas Jeruslanova.
Baldaŭ krimesplorado estis komencita koncerne la junulon, sed ĝi fine ne atingis la kortumon.
Jeruslanova volis ke la kunlaborantoj de Esperanto respondecu pri siaj faroj. Ŝi faris deklaron al la Esplordirekcio de la Esplorkomisiono, al la prokurorejo de la respubliko kaj al la Direkcio de Interna Sekureco ĉe la loka sekcio de la Ministerio de Interna Aferoj, sed ĉie oni respondis al ŝi, ke mankas kialo por komenci krimesploradon.
Jubilea kurso kaŝe nuligita
La plano pri 125-parta reta kurso estis anoncita en aprilo 2011. Tiam la revuo Esperanto aperigis artikolon de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill kun la jena diskonigo:
"La defio, kiun ILEI akceptas, estas pretigi 125-partan kurson, bazante ĝin sur la unikaj bezonoj kaj trajtoj de Esperanto, kaj ne sklave sur alilingvaj skemoj, kio implicas, ke la kurso estu forte verbo-bazita. Kun tiom multaj partoj, ĉiu enhavos modestan kvanton da nova materialo."
Laŭ la artikolo, la kursokomenco en diversaj landoj devus okazi en la 23-a de marto 2012. La kurso devus esti ĉefe reta, sed mezkursaj renkontiĝoj laŭ la plano povus okazi en la 25-a de majo, kaj ekzamenoj devus esti proponitaj kursofine.
"La projekto altiros atenton al Esperanto kaj ĝia jubileo. Ĉefe pro unueciga simbolo, samtempa lanĉo multlande, kune kun la nepra eblo ke kursanoj tra la reto (skribe, parole, bilde) komunikiĝu unu kun la alia dum la studado", anoncis ILEI.
Nova artikolo pri la temo aperis en la revuo Esperanto en februaro 2012, jam sen precizaj datoj: "…ne atendante la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam komencu vidi tion, kio ekzistas aŭ ne ekzistas en via lingvo", skribis Renato Corsetti kaj Stefan MacGill.
Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la disreklamita "Kurso 125" ne ekzistas, kaj ankaŭ ne ekzistos, almenaŭ ne dum la jubilea jaro. En komuniko publikigita en la retejo Edukado.net la 12-an de marto, Renato Corsetti subite rekomendas, ke ĉiu lando preparu propran kurson kun tiu nomo, kaj komprenigas, ke neniu kurso de ILEI sub tiu nomo eĉ estis planita: "La 'kurso 125' havas ĉi tiun nomon, ĉar ĝi okazas en la jubilea jaro 125-a de Esperanto. Ĉiun ajn alian klarigon kiun iuj ligas al ĉi tiu nomo [ĝi okazas dum 125 tagoj, ĝi havas 125 lecionojn, ktp.] estas privata opinio." [Kun akuzativ-eraro en la originalo.]
Ni turnis nin al Renato Corsetti por ricevi klarigojn.
Libera Folio: Kio okazis pri la planita kurso 125?
Renato Corsetti: La planita kurso ne povis esti preta ĝustatempe kaj pro tio ni ŝanĝis la sistemon de la projekto 'Kurso 125'.
Libera Folio: Sed ĉu ne estus pli honeste malferme rakonti, ke ILEI ne sukcesis ĝustatempe pretigi la kurson? Se oni publike anoncis eĉ en la revuo Esperanto ke estos ILEI-kurso kun 125 lecionoj, ĉu ne strange poste diri, ke tia aserto estas privata opinio?
Renato Corsetti: Nu, jes! Estis mia maniero por diri ke la antaŭa informo ne plu validas.
Libera Folio turnis sin ankaŭ al Stefan MacGill, sed ne ricevis respondon antaŭ la apero de ĉi tiu artikolo.
Heroldo ĉesis aperi
Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto, unue sub la titolo Esperanto Triumfonta. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto, eĉ se la aperritmo iĝis dusemajna kaj poste eĉ pli maldensa, tiel ke en la lastaj jaroj laŭplane devis aperi po 17 numeroj.
Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro. En la praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito, kio supozeble gvidis al malkresko de la abonkvanto.
La Civito neniam publikigis precizajn informojn pri la abonantaro de Heroldo, sed jam je la transpreno en 1996 la kvanto estis sub mil. Ankoraŭ komence de la 80-aj jaroj la preskvanto estis pli ol 4.000 kaj la abonantaro verŝajne ĉirkaŭ 3.000.
Unu kialo por la nuna, eventuale provizora halto de Heroldo sendube estas la manko de redaktoro ekde la komenco de la pasinta jaro. En oktobro estis anoncita elekto de redakcia teamo, kun Etel Zavadlav.
La grupo devis labori ĝis la definitiva elekto de ĉefredaktoro fine de februaro 2012. Tamen en novembro la retejo de la Civito anoncis, ke Etel Zavadlav tute ne aŭdiĝis post sia elekto, pro kio oni nuligis ŝian elekton kaj elektis anstataŭ ŝi Anna Bartek.
Evidente ankaŭ ŝi ne multon faris por antaŭenigi Heroldon, ĉar la unua mankinta numero, kiu devintus aperi en aŭgusto pasintjare, venis al la abonantoj nur en januaro ĉi-jare.
La manko de formala redaktoro tamen apenaŭ estas la ĉefa kialo de la halto, ĉar la efektiva ĉefredaktoro de Heroldo estas la "imprimatura komisiono", kiu praktike konsistas el Valerio Ari, kaj kiu revizias ĉiun numeron antaŭ la presado. La imprimatura komisiono tamen evidente havas kreskantan problemon pro forfalo de pluraj konstantaj kunlaborantoj.
Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto
Libera Folio: Kial vi decidis fari specialan programon por Muzaiko? Ja eblas aŭskulti ĝin ankaŭ sen tia programo?
Jacob Nordfalk: Ĉar estas pli konvene. Mi aŭskultas Muzaikon ĉiutage, kaj povi simple premi unu butonon por ekaŭskulti kaj samtempe vidi kio estas ludata nun - kaj povi pluiri al la retpaĝo de la muzikisto aŭ de la kantoteksto. La programo ankaŭ kolektas aliajn esperantajn kanalojn en unu centra loko kaj ne nur ebligas ke oni povas foliumi ilin, sed ankaŭ vidi la pasintajn podkastojn kaj la priskribon de ĉiu podkasto. Krome novaj podkastoj aŭtomate aperos en la programo.
Libera Folio: Ĉu estis multe da laboro krei tian programon?
Jacob Nordfalk: Mi profesie kreis samspecan Android-programeton por Dana Publika Radio (DR Radio). Mi sukcesis konvinki la mendinton malfermi la fontkodon al la publiko, kaj pro tio mi povis kopii ĝin por fari Esperantan variaĵon.
Libera Folio: Ĉu supozeblas, ke simila programo poste haveblos ankaŭ por telefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operaciumon de Apple - iPhone kaj iPad?
Jacob Nordfalk: Mi dubas pri tio. Verŝajne mi mem ĉiukaze ne faros, ĉar estas tro da laboro kaj tro multekoste eldoni programojn por iPhone/iPad. Eldonantoj devas pagi cent dolarojn ĉiujare al Apple kaj devas atendi dum monatoj dum Apple strikte kontrolas la programon kaj ĉiun novan version. Apple edukas siajn uzantojn pagi monon - antaŭ ol oni povas ekuzi sian telefonon oni devas doni la kodon de sia kreditkarto. Pro tio iPhone/iPad estas interesa eblo gajni monon por komercaj entreprenoj, sed ne tiom interesa por esperantistoj.
Chuck Smith: Apple kutime akceptas programojn kaj ĝisdatigojn post semajno. Atendi monaton estas vere escepto! Unufoje ili akceptis ĝisdatigon de mi post nur du tagoj. Kaj certe povus okazi, ke aperos simila programo por iOS. Mi mem tamen bedaŭrinde ne havus tempon fari tion. Alia demando estas, ĉu povos aperi simila bonkvalita ludo kiel Word Race por Android?
Libera Folio: Kiajn avantaĝojn havas Android kompare kun la sistemo de Apple, iOS, specife por esperantistoj?
Jacob Nordfalk: Eble sufiĉas diri ke la Android-aj telefonoj jam dum jaroj havas verajn Esperantajn klavarojn kaj parolsintezon - dum tio daŭre ne ekzistas por iOS. Android estas multe pli malferma sistemo, kaj tio donas bonajn kondiĉojn por Esperanto. La sistemo de IOS ne estas tiom malferma, kaj tial interalie ne eblas anstataŭigi la klavaron per io de alia produktanto ol Apple. Google, kiu estas la pelilo malantaŭ la evoluigo de Android, ŝajnas ĝenerale pozitiva al Esperanto. Lastatempo ili eĉ, tute kontraŭ miaj kredoj, aldonis Esperanton al sia maŝintraduka repertuaro.
Chuck Smith: Sed aliflanke, pro la malfermiteco de Android, oni povas akiri virusojn ka,j la telefonfirmaoj povas inkluzivi programaĉojn, kiujn la uzantoj ne volas kaj kiujn preskaŭ ne eblas malinstali... simile al la rubaj programoj, kiujn oni ricevas kun Vindoza komputilo.
Libera Folio: Ĉu antaŭvideblas, ke iam eblos normale tajpi Esperanton en iPhone kaj iPad?
Jacob Nordfalk: Ne. Mi estas konvinkita ke Apple, la posedanto kaj sola kiu kapablus permesi Esperanton perceptas ke ili ne havus sufiĉan ekstran monenspezon de sia laboro por enkonduki kaj subteni Esperanton.
Chuck Smith: Jes. Android ankaŭ ne havas Eo-klavaron ekde la unua tago. Ĉiuj iOS-programistoj devas sendi raporton al Apple pri tiu manko en la sistemo. Ju pli da plendoj ili ricevas de programistoj, des pli rapide ili kreos ĝin.
Libera Folio: Ĉu vi mem raportis la problemon pri Esperanta klavaro, kaj se jes, ĉu vi ricevis ajnan reagon?
Chuck Smith: Mi raportis, sed mi ne estis la unua... la problemo jam estis en ilia sistemo. Mi ne ricevis reagon.
Noto de la redakcio: Libera Folio turnis sin al la gazetara servo de Apple por ekscii, ĉu ekzistas planoj ebligi rektan tajpadon de Esperantaj kaj aliaj nun ne subtenataj literoj en iPhone kaj iPad. Nenia respondo alvenis ene de 24 horoj, eĉ ne agnosko pri ricevo de la demando.
Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno
La kialo de la preskaŭa duobliĝo laŭ respondeculoj de la muzeo estas plurflanka. La muzeo proponas al la publiko specialajn programojn: Longa Nokto de la Muzeoj, Longa Nokto de la Lingvoj, Tago de Monumento, Tago de la Malfermita Pordo. 41 lernejaj klasoj partoprenis la gvidadojn por infanoj kaj junuloj. 870 personoj, precipe lernejanoj kaj metilernantoj, ĉeestis fulm-kursojn por Esperanto.
Al tio aldoniĝas, ke la Aŭstria Nacia Biblioteko, al kiu apartenas la Esperanto-muzeo, faras profesie altnivelan publiklaboron, kio kreskigis konsiderinde la averaĝan nombron de la ĉiutagaj vizitantoj.
Plia kialo de la pozitiva bilanco laŭ la respondeculoj estas la fakto, ke la koncepto de la muzeo sin direktas al personoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj metas Esperanton en la pli vastan kuntekston de la lingva problemo unuflanke, kaj de historia evoluo aliflanke. Esperanto prezentiĝas al la publiko do ne kiel kuriozaĵo, sed kiel parto de la monda kulturo.
En rilato al sia grandeco, la Esperanto-muzeo laŭ la freŝa statistiko estas la plej ofte vizitata muzeo en Vieno.
La Esperanto-muzeon fondis Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg.
Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.
La remalfermo okazis en 1947 en la Hofburg sub Mikaela kupolo. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por Planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko.
En 2005 okazis solena malfermo de la komplete renovigita muzeo en Palais Mollard, kiu situas en la centro de Vieno.
Laŭ gazetara komuniko de la Esperanto-muzeo
TEJO kresketas kaj elektas
Laŭ la regularo de TEJO, la kvanto de la komitatanoj B estas unu por ĉiu komencita cento de individuaj membroj. En la jaro 2006 TEJO havis pli ol 500 individuajn membrojn, kaj sekve la kvanto de komitatanoj B devis esti ses. Tamen aperis nur du kandidatoj por la posteno, kaj sekve ambaŭ estis aŭtomate elektitaj. En la jaro 2008 devis esti elektitaj kvin komitatanoj, sed kandidatiĝis neniu. En 2010 same devis esti kvin komitatanoj, sed estis nur unu kandidato, kiu estis aŭtomate elektita.
Fine de la jaro 2011 la membrokvanto de TEJO estis 373, do laŭ la regularo en la komitato estu kvar reprezentantoj de la individuaj membroj. Ĉi-foje laŭ ĉiuj postuloj de la regularo sin anoncis sep kandidatoj, do post longa paŭzo denove okazos paperpoŝta elektado, en kiu povos partopreni ĉiuj individuaj membroj. Elektronika voĉdonado laŭ la regularo ne eblas.
La kandidatoj estas Paweł Fischer-Kotowski, Sébastien Denux, Ronald Baby González, Magnus Henoch, Zsófia Pataki, Wang Shanshan kaj Przemysław Wierzbowski. Iliaj kandidatiĝaj programoj troveblas en la retejo de TEJO.
Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kial laŭ lia opinio ĉi-foje la interesiĝo kandidati estis pli granda ol dum antaŭaj jaroj.
Łukasz Żebrowski: Malfacilas difini konkretan kialon, ĉar temas pri pli ĝenerala tendenco havanta plurajn fontojn. Certe gravas plibonigo de informado pri tio kion faras TEJO, ĉar danke al tiu videbligo membroj de TEJO scias kio okazas kaj kial valoras aktiviĝi. Aliflanke gravas ankaŭ intensigo de agado en kampoj, kiuj en antaŭaj jaroj ne estis tiel viglaj, kiel ekzemple eksteraj rilatoj. Al tio aldoniĝas daŭra strebo enplekti ĉiam pli da homoj al niaj aktivaĵoj invitante ilin al laboro en komisionoj aŭ proponante kunlaboron en konkretaj projektoj.
Libera Folio: Ĉu la fakton ke ĉi-foje iĝis elekto tamen ne influis ankaŭ la falo de la membronombro, kiu gvidis al tio, ke nun estas elektataj nur kvar komitatanoj B?
- La malkresko de la membronombro ne aparte influis tion, ĉar sendepende de tio ĉu estus 4, 5 aŭ 6 elekteblaj Komitatanoj B, ĉiukaze la baloto okazus. Kompare al la jaro 2010, kiam laste povus okazi baloto, la nombro de elekteblaj Komitatanoj B malkreskis je unu, de kvin al kvar. Samtempe la nombro de kandidatoj kreskis je kvin, de du al sep, do ĉi tie la ŝanĝo estas evidente multe pli signifa.
Kion vi povus diri pri la evoluo de la membronombro dum la lastaj jaroj?
- Fine de 2010 estis 321 individuaj membroj, do ĝis 2011 estas kresko je 52. Tamen ĉiuokaze aparta atento pri membronombroj ŝajnas eksciti nur homojn, kiuj rigardas organizojn en maniero, kiun la nuna TEJO-generacio plejparte opinias pasinta. Nuntempe por junularaj organizoj pli gravas tio kiel ŝanĝiĝas la aktivemo, ne kiel ŝanĝiĝas la membraro, ĉar nia generacio ne estas "membriĝema" laŭ la koncepto de la antaŭa jarcento. Pro tio mi tre ĝojas pri la kreskanta aktivemo, kiun montras la sep kandidatiĝoj por B-komitataneco kompare al du pasintfoje, dum ne multe ekscitas min kresko de membraro je duoncento en 2011, same kiel ne multe ekscitis min malkresko en 2010.
Kial vi opinias grava, ke aperis tiom da kandidatoj?
- Tiu ĝenerale kreskanta interesiĝo pri la agado de TEJO kaj sekvanta ĝin emo pli aktiviĝi tre gravas, ĉar ĝi donas homfortojn al la organizo. Multaj el la kandidatoj jam aktivas por TEJO en diversaj kadroj, kaj ili evidente sentas ke per sia kandidatiĝo ili povos eĉ pli bone kontribui al la agado. Krome rimarkeblas, ke plejparto de Komitatanoj B en lastaj jaroj sekve fariĝis estraranoj, redaktoroj aŭ aliaj kernaj aktivuloj, do evidente temas pri elekto de homoj kiuj kreos la nunon kaj estonton de la organizo.
Noto de la redakcio: Ĝis la jaro 1989 la aĝolimo por TEJO-membreco estis 26 jaroj. En tiu jaro la membrokvanto estis 430. Por pliigi la membronombron oni en 1990 altigis la aĝolimon al 30 jaroj, kaj la membronombro saltis ĝis 743.