Feed aggregator
Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton
Antaŭ ol ricevi sian bakalaŭran diplomon, ĉiu studento de la universitato devas pruvi sian konon de fremda lingvo minimume je la nivelo B2 (meza nivelo). Ĉe kelkaj fakoj oni specife postulas ekzamenon pri la angla lingvo, sed ĝenerale eblas ekzameniĝi pri libere elektita lingvo, tamen nur laŭ listo de lingvoj kaj atestiloj aprobitaj de la rektoro.
Pola Esperanto-Asocio proponas, ke la universitato aldonu al sia listo de aprobitaj atestiloj la ekzamenojn de Esperanto, faritajn laŭ la kriterioj de la Komuna Eŭropa Referenckadro, aprobitaj de Supera Fremdlingva Trejnejo de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto.
- Antaŭ ol PEA sendos oficialan proponon al la Rektorino, ni kolektas subtenantojn – tiu lasta, la Studenta Parlamento, tre gravas kaj signife pligrandigas la ŝancon realigi la ideon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio.
Laŭ li, eventuala sukceso en la Universitato de Varsovio, unu el la plej bonaj en Pollando, ne nur malfermus pordon por Esperanto en la Universitato, sed ankaŭ helpus konvinki aliajn altlernejojn konsideri KER-ekzamenojn pri kono de Esperanto.
Pliaj informoj pri la ekzameno B2 en la retejo de Supera Fremdlingva Trejnejo
Kostaj manĝoj en la kongreslando
Laŭ la esploro, la preznivelo en Danio egalas al 143% de la mezumo en la 27 landoj de la unio - alivorte, la prezoj estas 43 procentojn pli altaj ol mezume. Aliaj kostaj landoj estas Finnlando (123%), Svedio kaj Luksemburgio (ambaŭ 120%) kaj Irlando (118%).
Plej malmultekostaj landoj en EU aliflanke estas Bulgario (51% de al mezumo) kaj Rumanio (59%).
Aparte interesa por la ĉi-jaraj kongresanoj povas esti la fakto, ke la preznivelo de restoraciaj manĝoj en Danio estas 153% de la mezumo en EU. Se la kongreso anstataŭe okazus en Bulgario, la manĝoj kostus eĉ ne trionon de la prezo en Danio. La preznivelo en restoracioj en Bulgario estas nur 45% de la EU-mezumo.
La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo
Diskuto ekestis antaŭ kelkaj semajnoj en la retlisto de membroj de UEA pri la fizika partopreno en la Universalaj Kongresoj, en tiu ĉi epoko de relative ofta translokiĝo de la aktivado en la retan sferon, kaj ĉefe kiam la kongreso okazas en multekosta eŭropa urbo. En la diskuto partoprenis la prezidanto Probal Dasgupta mem, per republikigo de iama sia artikolo, en kiu ni povas legi interalie:
Por uzi la samajn kongresojn lige kun la noviĝantaj celoj de nia epoko, ni devos refasoni niajn manierojn kunsidi, kaj ankoraŭ ne aperis klaraj proponoj, kiamaniere tion fari.
La kutima debato rilatas al la retaj disponoj. Oni demandas sin, kiamaniere la ekzistantan kongresan sperton ni per la elektronikaj komunikaj rimedoj disponigu al la neĉeestantoj.
Tiun demandon faris al si mem la organizantoj de la venonta Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum tiu ĉi semajno en la historia urbo San Lorenzo de El Escorial, en historia konstruaĵo tuj fronte al la fama Monaĥejo de Eskorialo. La ĝenerala temo de la kongreso celis ĝuste la novajn manierojn de komunikado kaj organizado de la nuna movado, sub la moto "Esperanto 3.0", kaj subite ni demandis nin: kial ne esplori ankaŭ la retajn eblojn de la kongreso mem?
Jen do eksperimento: la ĉefajn surlokajn programerojn de la Eskoriala kongreso povos partopreni ĉiu esperantisto en la tuta mondo, pere de samtempa reta elsendado. Por tio ni rezervis kanalon en tiucela retejo.
Sed ne temas nur pri simpla spektado de la selektitaj programeroj: oni povos ankaŭ komuniki kun la kongreso mem, pere de la akompana babilejo, kaj ankaŭ pere de la sociaj retoj. Ekzemple, en Twitter, per simpla mesaĝo al la konto @70HEK, kie aperos novaĵoj dum la tuta Kongreso.
Tiu proceduro estos oportuna dum la disvolvo de la diversaj atelieroj, kiuj instigos partoprenadon de la kongresanoj, kaj speciale dum du el la programeroj kiuj apriore aspektas plej altiraj por tiu ĉi reta partopreno, kaj kiuj okazos sinsekve dum la vespero de la sabato 2-a de julio. Je la 16-a horo (centreŭropa tempo) estas antaŭvidata aro de prelegetoj sub la formo de peĉakuĉo (pri tiu maniero de rapida prelegado, legu ekzemple tie ĉi), kun posta redemandado.
Tuj poste estas programata debato pri lingvo kaj movado inter du homoj kies malsamajn vidpunktojn pri ambaŭ temoj oni bone konas: Renato Corsetti kaj Jorge Camacho. Malpli interaktiva, kaj ankaŭ spektinda estos probable la elsendo de la koncertoj, inter kiuj menciindas tiuj de Georgo Handzlik kaj Kim Henriksen, ankaŭ sabate.
Inter aliaj programeroj ligitaj al la reta agado, estas anoncita la publika prezentado de la “Projekto Bitoteko”, per kiu oni entreprenis la bitigadon kaj enretigon de multaj volumoj de la biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio, inter kiuj la plej malnovaj kaj historiaj. Post la simila sed pli profesia iniciato de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ĝi estas paŝo en la kreado de plua tutmonda Virtuala Biblioteko de Esperanto.
En sia artikolo, Probal Dasgupta daŭrigas jene:
Iuj liveras brilajn solvojn. Ili estas tiel brilaj, ke aliaj avertas, ke tro uzi tiujn solvojn kreos la danĝeron, ke oni bonege spertos la kongresojn defore, kaj ke do la homoj ĉesos fizike veni al la kongresoj. Oni notu, ke tiu debato premisas, ke la kongresojn mem neniu refasonos.
Se ni tiamaniere refasonos la kongresojn kaj niajn retajn komunikmanierojn, ke la retaj agadoj kreos senton de bezono pri fizikaj kunvenoj por fini multon, kion oni povas rete nur komenci kaj ne fini, tiam la reta laboro kaj la kongresado komplementos unu la alian.
Konsentite: reta elsendo ebligu partoprenon al homoj fizike malproksimaj, sed ĉefe ĝi instigu emon al fizika ĉeesto en estontaj kongresoj. En loko kiel Eskorialo, unu el la plej popularaj turismaj celoj de Hispanio, kaj kie dum somero svarmas drinkejoj kaj terasoj kie amike babili kaj diskuti en Esperanto, tiun aspekton de la renkontiĝo retaj spektantoj nur povos konjekti.
Promesita Nobel-premiito seniliĝis lastmomente
Dum pluraj jaroj la organizita Esperanto-movado en Pollando estas disŝirata de konfliktoj. La gvidantoj de Pola Esperanto-Asocio estas kritikataj de laŭtvoĉaj aktivuloj, el kiuj multaj esperas atingi tujan venkon, allogante la atenton de famaj personoj kaj klopodante havigi al Esperanto ian oficialan rolon en Eŭropa Unio.
En marto pluraj el la kritikantoj de Pola Esperanto-Asocio fondis societon, kiu iĝis pola sekcio de la partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), kiu strebas partopreni en la elektoj al Eŭropa Parlamento en laŭeble multaj landoj de Eŭropa Unio. Dum la 2-a Grandpolia Esperanta Somero, okazonta fine de junio en la pola urbo Wągrowiec, estas planata "federacia sesio" de la tuta Eŭropo-Demokratio-Esperanto.
Por ricevi pli da atento, la organizantoj diskonigis, ke la aranĝon partoprenos du Nobel-premiitoj kaj du membroj de Eŭropa Parlamento. Tamen mankis informoj pri la nomoj de la koncernaj personoj kaj pri ilia rolo dum la aranĝo.
Responde al demando de Libera Folio, la organizantoj fine informis, ke neniu el la promesitaj kvar internaciaj pintuloj povos ĉeesti:
- Bedaŭrinde ni ne sukcesis akiri du Nobelpremiitojn (Günter Grass kaj Lech Wałęsa). Unu ne povas veni pro sia senileco kaj dua kuŝas pro la koro en la hospitalo. La du invititaj EU-parlamentanoj Tadeusz Cymański kaj Jan Kozłowski, ankaŭ ne povos partopreni, pro transpreno de la EU-prezidanteco, sed ili estos reprezentataj de siaj asistantoj, klarigis Stanisław Rynduch, unu el la ĉefaj aktivuloj de la pola EDE.
Ne klaras, ĉu efektive la Nobel-premiitoj entute ion promesis pri sia ĉeesto, nek kial la parlamentanoj antaŭe ne pensis pri la komenciĝo de la EU-prezidperiodo, konata de pluraj jaroj.
En pli frua mesaĝo Edward Kozyra, freŝa vicprezidanto de la pola EDE, klarigis al Libera Folio, ke la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro de Pola Esperanto-Asocio espereble ebligos kunlaboron inter la ĝis nun konfliktintaj grupoj:
- Niajn planojn kaj plurajn iniciatojn ĝis nun akre atakis UEA (speciale O.Buller) kaj PEA (speciale prezidantino H.Komar), sed feliĉe Komar ne plu estas en la PEA-estraro, do nun estas granda ŝanco por kunlabori inter EDE-PL kaj PEA. Krome ni jam bone kunlaboras kun EDE-Federacio kaj EEU.
Flanke de UEA la afero aspektas iom malsame. Unu el la ĉefaj strebadoj de la grupo, kiu nun formas la kernon de la pola EDE, estis venigi polajn EU-parlamentanojn al Universala Kongreso. Laŭ Barbara Pietrzak, kiu nun estas estrarano kaj de UEA kaj de Pola Esperanto-Asocio, la iniciato estis farita en neserioza maniero:
- Neniam la estraron de UEA atingis oficiala peto, ke la Asocio invitu por UK konkretajn polajn EU-parlamentanojn. La estraro eksciis neformale, ke polaj esperantistoj, inter kiuj estis Edward Kozyra kaj Kazimierz Krzyżak, invitis por la Kuba UK interalie la EU-parlamentanton Lewandowski, sekve postulante ke UEA direktu al li oficialan inviton. La UEA-estraro traktis tion kiel neseriozan manieron aranĝi la partoprenon de kiu ajn ekstera persono, kia sendube estas EU-parlamentano en UK. Simple la estraro havis ĉi-rilate tro malmultajn informojn.
Kiam la sama grupo de personoj ĉi-jare denove kontaktis Universalan Esperanto-Asocion, informante pri la interesiĝo de du aliaj polaj EU-parlamentanoj partopreni la Universalan Kongreson en Kopenhago, la asocio sendis oficialan leteron al ambaŭ.
- Kompreneble UEA neniel povas devontiĝi kovri la restadkostojn de la interesiĝantaj parlamentantoj, tamen en sia letero reago al ilia onidira interesiĝo la Ĝenerala Direktoro de UEA atentigis pri la tradicio de la UK-oj, ilia bunta programo. Tute aparte ambaŭ estis informitaj pri la simpozio pri lingvoj en scienco, antaŭanta la kongreson. Ĝis nun venis neniu ilia reago aŭ respondo, rakontas Barbara Pietrzak.
La interesiĝo de EU-parlamentanoj kaj Nobel-premiitoj partopreni Esperanto-aranĝojn ŝajnas do pli situi en la fantazioj de la entuziasmuloj ol en la reala mondo.
Iom pli favore ŝajnas stati la afero rilate la interesiĝon flanke de Pola Esperanto-Asocio, kun kiu la aktivuloj de EDE nun volas repaciĝi. Laŭ aserto de Edward Kozyra, la prezidanto kaj sekretario de Pola Esperanto-Asocio ricevis invitilojn al Grandpolia Esperanta Somero (GES), sed prokrastis respondi. Nur lastmomente laŭ li venis respondo, en kiu la respondeculoj de PEA promesas ĉeesti, se tio eblos.
El la perspektivo de Pola Esperanto-Asocio la afero aspektas iom malsame.
- Mi konfirmas ke mi ricevis invitilon al la 2-a Grandpolia Esperanto-Somero, sed nur dimanĉe, la 12-an de junio. Ne povas temi do pri ia ajn prokrasto. La estraro de PEA nur traktos tiun ĉi invitilon kaj decidos pri eventuala partopreno de iu(j) estrarano(j), skribas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de PEA, responde al demando de Libera Folio.
Tuj post GES estas planata solena ceremonio en la urbo Malbork, por transdoni al la japana mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi polan ŝtatan ordenon, atribuitan al li pro "diskonigo de pola kulturo". Spite la malĉeeston de la promesitaj Nobel-premiitoj, ne mankos gravuloj ĉe la ceremonio, asertas Edward Kozyra en letero sendita marde posttagmeze al Etsuo Miyoshi, kaj kopie al Libera Folio:
- Bedaŭrinde Lech Wałęsa estas en hospitalo kun la kor-malsano, sed aliaj gravuloj certigis la alvenon: Vojevodo de Pomerio, Prezidanto de Pomeria Parlamento, Prezidanto de la Asocio de Kaŝuboj, Distriktestro, Urbestro, Prezidanto de la Urba Konsilantaro, Prezidanto de la Distrikta Konsilantoro kaj kelkaj parlamentanoj de Pola Parlamento.
Kun kelkaj el la ĉeestontaj polaj pintuloj la pola sekcio de EDE intencas diskuti pri "eventuala propono de Pollando al EU pri oficialigo de Esperanto kiel duonoficiala lingvo", klarigas Stanisław Rynduch al Libera Folio.
Laŭ oficialaj informoj, Lech Wałęsa efektive troviĝas en malsanulejo, tamen ne pro korproblemoj, sed pro pulmoinflamo.
Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net
Libera Folio: La retejo lernu! ĵus atingis novan rekordon: 100.000 uzantoj. Sed kiel multaj el tiuj uzantoj efektive estas aŭ estis aktivaj?
Jevgenij Gaus: Tio dependas de tio, kiel ni kalkulu. Ĉu por esti aktiva oni devas ĉiutage viziti la paĝaron aŭ ĉu sufiĉas fari tion almenaŭ kelkfoje en semajno aŭ monato? Sufiĉe ofte okazas, ke iu uzanto tre aktive uzas lernu! kaj poste malaperas por iom da tempo (kelkfoje eĉ por kelkaj jaroj), sed poste denove reaperas kaj komencas regule viziti la paĝaron. Aliaj lernas Esperanton aŭ konatiĝas kun ĝi, kaj poste simple forlasas lernu!, ĉar ili ne tre interesiĝas pri la paĝara vivo kaj komunikado kun aliaj uzantoj.
Krome preskaŭ ĉiuj kursoj kaj aliaj instrumaterialoj estas uzeblaj en la paĝaro sen devo registriĝi kaj ensaluti. Dum la lastaj tri monatoj estis ensalutintaj ĉirkaŭ 20.000 uzantoj, sed surbaze de ĉiuj statistikaj informoj pri niaj vizitantoj videblas, ke la nombro de personoj, kiuj ne ensalutas sed tamen regule vizitas lernu!, estas signife pli granda.
Cetere de tempo al tempo ni purigas la datumbazon kaj forigas ĉiujn tre malnovajn uzantojn, kiuj apenaŭ uzis lernu! kaj havas ne plu validajn datumojn kaj kiuj laŭ nia opinio tutcerte neniam revenos al la paĝaro. Antaŭ iom da tempo ni denove purigis la datumbazon kaj forigis kelkcent uzantojn.
Ĉu eblas taksi eĉ proksimume, kiom da homoj efektive lernis Esperanton per la retejo, kaj kiom ili lernis?
Bedaŭrinde estas tre malfacile taksi tion. Por povi fari tion, necesas iamaniere ĉiun uzanton, kiu iam ajn lernis per la paĝaro, devigi trapasi ekzamenon, kio estas kompreneble malebla, kaj krome necesus unue interkonsenti pri tio, kiu minimuma rezulto signifos, ke uzanto efektive lernis Esperanton. Ĉe lernu! ekzistas ekzamensistemo, sed bedaŭrinde ĝi funkcias ne ekde la komenco de la projekto. Krome ĝi ne estas deviga aŭ ligita al iuj kursoj, kaj eble pro tio ne tre multaj uzantoj interesiĝis ĝis nun pri ĝi. Laŭ miaj informoj nur ĉ. 6.000 uzantoj trapasis almenaŭ unu nivelon.
Kompreneble ni povas fari analizon kaj provi kalkuli, kiom da uzantoj regule vizitis la kursojn, kiom ofte ili sendis mesaĝojn al lingvohelpantoj, sed tio donos al ni informojn nur pri aktiveco de la uzantoj kaj daŭre malklaros ilia lingvonivelo. Ni devas funkciigi pli da testoj kaj plibonigi la jaman ekzamensistemon ĉe lernu! por povi pli bone kaj regule mezuri, kiel kreskas la lingvonivelo de ĉiu uzanto. Tio estas unu el pluraj aferoj, kiujn ni volas realigi en la proksima estonteco.
Cetere dum diversaj Esperanto-aranĝoj ni pli kaj pli ofte renkontas personojn, kiuj lernis Esperanton per lernu!, kaj ofte ili venas al tiuj aranĝoj por povi unuan fojon en sia vivo ekuzi Esperanton ekster la reta mondo. Kaj tio kompreneble tre ĝojigas nin.
Sendepende de tio, kiom da uzantoj efektive lernis Esperanton, ni tre ĝojas, ke jam 100.000 personoj dank' al lernu! almenaŭ eksciis pri Esperanto kaj almenaŭ iom konatiĝis kun ĝi. Pri tio ni povas esti tute certaj.
Kiel multajn vizitantojn havas la retejo dum unu monato?
Ĉiumonate la paĝaron vizitas ĉ. 150.000 - 170.000 unikaj vizitantoj, kiuj trarigardas monate pli ol 3 milionojn da paĝoj. Averaĝe ĉiu vizitanto restas ĉe la paĝaro pli ol 7 minutojn. Tio signifas, ke niaj vizitantoj ne simple hazarde vizitas la paĝojn, sed iom restas kaj esploras ilin. Ni ankaŭ laŭeble provas filtri tiun liston kaj forigi de ĝi diversajn robotojn kaj skriptojn por eltrovi, kiuj el ili estas veraj homoj. Do tiu nombro de vizitantoj, kiun mi prezentis, jam estas prilaborita. Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj.
Kiaj aktivaĵoj kaj paĝoj en la retejo estas plej popularaj?
Freneze popularaj estas ĉiuj iloj por komunikado. Unu el tiaj komunikiloj estas niaj forumoj. Tiu parto iĝis populara ne nur inter tutkomencantoj, sed ankaŭ inter jam spertaj movadanoj. En la forumoj eblas trovi diskutojn pri diversaj temoj: politiko, religio, lingvoj, novaĵoj, vidpunktoj, lingvaj demandoj kaj simile. Oni povas diskuti kaj en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj.
Ĉiumonate la uzantoj skribas ĉ. 3.500 forumajn mesaĝojn kaj kreas 200-250 novajn temojn. Ĉe lernu! krome ekzistas la eblo serĉi uzantojn laŭ diversaj parametroj kaj sendi al ili privatajn mesaĝojn. Tio same estas tre populara parto - ĉiumonate oni sendas averaĝe 7.000 privatajn mesaĝojn. Krome oni povas sendi ankaŭ bildokartojn aŭ babili kun aliaj ĉeestantaj uzantoj per la tujmesaĝilo. Ĉiuj menciitaj iloj estas bonega maniero praktike uzi Esperanton, kaj niaj uzantoj sukcese utiligas tion.
Krom diversaj komunikiloj kompreneble estas popularaj diversaj lingvaj kursoj, precipe tiuj por komencantoj, ĉar ĝuste per ili la plejparto de uzantoj komencas lerni Esperanton. Mi rimarkis, ke la plej popularaj kursoj estas tiuj, kiuj enhavas pli da interaktivaj ekzercoj kaj/aŭ la eblon ricevi helpon de niaj lingvohelpantoj. Cetere ĉe lernu! ekzistas speciala sistemo por lingvohelpantoj, per kiu eblas trakti la kurs-korespondojn de niaj uzantoj: korekti la tekstojn, respondi lingvajn demandojn kaj simile. Ĉiumonate oni sendas averaĝe 1.500 mesaĝojn per tiu sistemo.
En kiom da lingvoj ekzistas la retejo? Ĉu ĉio haveblas en ĉiuj lingvoj?
Ĉe la paĝaro ofte aldoniĝas novaj tekstoj aŭ/kaj ŝanĝiĝas la malnovaj, pro tio bezonatas konstanta atento de tradukantoj. Nuntempe lernu! funkcias en 36 lingvoj, el kiuj ĉ. 20 estas tre ĝisdataj kaj en la ceteraj povas manki iuj novaj aferoj, sed tio neniel malhelpas uzadon de la paĝaro ankaŭ en tiuj lingvoj.
Kion oni faras por diskonigi la retejon inter homoj, kiuj povus interesiĝi lerni Esperanton?
La paĝaron multe reklamas niaj uzantoj, helpantoj kaj aliaj Esperanto-parolantoj. Ligilojn al lernu! eblas ofte trovi en diversaj paĝaroj, informiloj kaj faldfolioj. Oni rekomendas la paĝaron al siaj amikoj kaj konatoj.
La plejparto de novaj vizitantoj venas de Google, en kiu homoj serĉas diversajn aferojn kaj trovas nin. Aldona interesa fakto estas, ke lernu! jam tre longan tempon havas la eblon senpage havi reklamon ĉe Google, kion ni utiligas kun granda plezuro. Kaj kompreneble ni dankas al Google pro tia subteno.
Krome instruado de Esperanto okazas ne nur en la reto. Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo - Somera Esperanto-Studado (SES-2010) - okazis en la slovaka urbeto Piešťany, kien venis 190 personoj. La sekva aranĝo okazos en la slovaka urbo Nitra fine de julio 2011. Pli da detaloj estas troveblaj en lernu! . Pri la aranĝo oni ofte skribas en diversaj amaskomunikiloj, kaj tio estas aldona reklamo ankaŭ por lernu!. Cetere dum SES eblas renkonti multajn novajn homojn, kio estas nekutima afero por Esperanto-aranĝoj. Se vi volas sperti tian etoson, ne forgesu aliĝi kaj informi pri tia eblo viajn amikojn. La aranĝon povas partopreni kaj komencantoj kaj pli spertaj movadanoj.
Lastatempe E@I, kiu realigas la projekton, komencis pli multe okupiĝi ne nur pri Esperanto-projektoj. Unu el tiaj menciindaj projektoj estas slovake.eu - la paĝaro pri lernado de la slovaka, kiu estas subtenata de Eŭropa Komisiono kaj estas realigata kunlabore kun partneroj el kelkaj landoj. La paĝaro estis konstruita surbaze de niaj spertoj pri lernu!. Tiaspecaj projektoj vekas atenton de homoj, helpas nin starigi novajn utilajn kontaktojn kaj krome reklamas Esperanton, ĉar kaj gazetoj kaj televidkanaloj volonte transprenas la informojn ankaŭ pri la Esperanto-fono de la projekto, interalie ankaŭ pri lernu!. Mi pensas, ke tia maniero reklami Esperanton estas tre imitinda.
Kion povas fari esperantistoj por subteni la laboron de la retejo?
Ĉe lernu! estas tre granda komunumo, kiun necesas prizorgi kaj flegi. Ankaŭ en la paĝaro estas multe da enhavo, kiun necesas konstante traduki kaj plibonigi. Kaj la teamo ne povas fari ĉion. Nuntempe pluraj dekoj da uzantoj helpas nin konstante pri tio, kaj ni ĉiam bonvenigas novajn helpantojn. Oni povas helpi pri multaj aferoj, ekzemple traduki, esti lingvohelpanto, plibonigi la vortarojn, testi kaj sendi komentojn, respondi demandojn de niaj uzantoj, helpi aktivigi kaj enmovadigi ĉiujn komencantojn.
Alia tute evidenta maniero por subteni la paĝaron estas financa helpo. Nuntempe la paĝaro enspezas monon nur pere de reklamo kaj donacoj, sed bedaŭrinde tio apenaŭ kovras eĉ kostojn de nia servilo. Pli da detaloj vi povas trovi ĉe lernu! .
Ni ankaŭ havas sufiĉe grandajn planojn por la estonteco. La paĝaro iom post iom malnoviĝas enhave, aspekte kaj teknike, kaj baldaŭ bezonatos sufiĉe grandaj kaj profundaj ŝanĝoj. Ni jam havas grandan liston de aferoj, kiujn necesas refari aŭ plibonigi. Espereble ni sukcesos trovi fortojn kaj monon por realigi tion, ĉar ĉe tiom granda kaj ampleksa paĝaro tio sendube ĉiam estas tre ambicia tasko.
Ni ŝatus danki al la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu ĝis nun multe subtenis la projekton. Sen tiu subteno la paĝaro entute ne ekzistus. Ankaŭ ni ŝatus danki al ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de la paĝaro: kunlaborantoj, lingvohelpantoj, tradukantoj, vortaristoj kaj kompreneble ĉiuj uzantoj.
Kaj laste mi volas skribi pri la konkurso, kiun lanĉis la teamo okaze de la 100.000a uzanto. Ni sukcesis ekhavi kelkajn valorajn premiojn, kiujn donacis al ni unu komputila firmao. Mi invitas ĉiujn partopreni la konkurson kaj informi pri ĝi al ĉiuj amikoj kaj konatoj. La detalojn pri tio vi kompreneble povas trovi ĉe lernu! .
Angla traduko de ĉi tiu artikolo aperas ĉe Transparent Language: Esperanto learning site, lernu! reaches 100000 users
Facila vento - facila.org
Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn
Libera Folio: Por kio utilas retejo kun facilaj tekstoj? Ĉu ordinara Esperanto ne estas sufiĉe facila?
Emilio Cid: Kvankam Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj, tamen ĝi estas tre riĉa kaj fleksebla, kaj tio invitas nin verki tre altnivelajn tekstojn. Sed se ni tradukus tiajn altnivelajn tekstojn al iu nacia lingvo, plejverŝajne eĉ ne ĉiuj denaskaj parolantoj de tiu lingvo kapablus facile kompreni ilin, ĉar la nivelo estas tre alta. Estas tre grave havi tiujn altnivelajn tekstojn en Esperanto, sed bedaŭrinde grandega parto el la esperantistaro ne kapablas kompreni tiun lingvostilon, kaj tio seniluziigas ilin pri la lingvo. Ni konsideras ke tio estas atentinda problemo en nia movado.
Kiel diferencas la tekstoj en via retejo de ordinaraj artikoloj?
Multaj instru-metodoj baziĝas sur la Baza Radikaro Oficiala, do en nia retejo ni volas uzi nur tiujn radikojn, precize ĝis la grupo BRO-5. Ni akceptas radikojn ĝis la grupo BRO-9, sed kun aldono de difinoj en Esperanto. Ni eksperimentos ankaŭ pri aliaj listoj da radikoj, kiel ekzemple tiu de la revuo Kontakto. Tiel, ni esperas, la lernantoj kapablos kompreni niajn tekstojn sen helpo de vortaro. Se lernanto kapablas legi tekston sen granda klopodo, lia mem-fido plialtiĝas kaj tio certe helpos por plua lernado.
Kiajn informojn vi volas peri al viaj legantoj? Ĉu unuavice gravas interesa enhavo aŭ simpla lingvaĵo?
Nepre gravas la simpla lingvostilo, sed per la reagoj de la legantoj ni povos fokusi nian enhavon al iliaj interesoj. Estas ege malfacile verki facilajn tekstojn, pro tio estas malmultaj facilaj tekstoj disponeblaj. Do ni kalkulas je la kreemo de niaj kunlaborantoj.
Kiujn vi volas atingi, kaj kiel vi disvastigas la informon pri la nova servo?
Spertaj instruistoj konsentas ke ĝis 90% el la lernantoj forlasas la lernadon. Ni volas funde esplori tiun problemon, atingi tiujn forlasontojn antaŭ ilia forlaso, kaj motivi ilin plu lerni kaj uzi Esperanton. Nia ĉefa celo estas instigi la utiligadon de la lingvo inter legantoj de malsamaj landoj, do ni kalkulas je la komunikado inter sociaj retoj por viruse disvastigi la retejon.
Kiom da legantoj vi ĝis nun atingis?
Ekde ĝia lanĉiĝo, antaŭ 3 tagoj, ni ricevis 961 unuopajn vizitantojn, el 58 landoj, ĉefe laŭvice: Brazilo, Hungario, Rusio, Francio, Hispanio, Usono, Italio, Germanio, Pollando, Argentino, ktp.
Ĉu vi pripensis kunlaboron kun aliaj retaj projektoj kiuj celas instrui Esperanton, ekzemple lernu.net?
Lernu.net, edukado.net, kaj kurso.com.br estas gravegaj instru-rimedoj, kaj ni ĝojus se ni povus iel kunlabori kun tiuj grandegaj iniciatoj. Sed nia ĉefa celo estas la utiligado de la lingvo, ne la instruado. Do ni celas kunlaboron kun sociaj retoj kiel esperanto.com, klaku.net, e-komunumoj en Facebook, Ipernity, Twitter, Orkut. Ni celas kunlaboron ankaŭ kun informiloj kiel Juna Amiko, Kontakto, Libera Folio, Revuo Esperanto, Monato, La Ondo, ktp. Ni simpligos tekstojn el tiuj informiloj, invitos niajn legantojn legi ankaŭ la originalojn, kaj komenti pri ili en la sociaj retoj.
Estas tre grave, ke tekstoj por lernantoj ne enhavas erarojn. Kiajn rutinojn vi havas por elsarki ĉiujn erarojn el la artikoloj?
Tiu estas gravega punkto, kiun ni ankoraŭ ne kontentige solvis. Por kontroli ĉu vortoj estas ene de nia listo, ni uzas la programon Esperantilo, kreita de la polo Artur Trzewik, kiu ankaŭ helpas eviti mistajpadon. Sed la programo ne malhelpas ke oni uzu ĝustan vorton en malĝusta senco aŭ loko. Kelkaj tekstoj estis jam kontrolitaj de kompetetaj esperantistoj, aliaj nur de la aŭtoro kaj de la paĝestro. Ni ankoraŭ serĉas ĉefan kontrolonton por la tuta paĝaro, espereble kompetenta esperantisto respondos al nia alvoko.
Marček plu redaktos almenaŭ ĝis la fino de la jaro
La Estraro antaŭvidas proponi novan kontrakton al Marček post la Universala Kongreso en Kopenhago , kie oni verŝajne akceptos novan dokumenton pri la gvidlinioj pri la redaktado de la oficiala organo de la Asocio. Ĝia definitivigo dependas de la difino de la ĝenerala komunika politiko de UEA, pri kiu nun diskutas la Komisiono pri Strategiaj Demandoj.
La komisiono estis elektita pasintjare en Havano kaj laboras sub la gvido de Mark Fettes. En ĝi aperis interalie la ideo, ke la revuo havu plurajn volontulajn redaktorojn pri diversaj sektoroj de la movado sub la kunordigo de la ĉefa redaktoro. Ĉar mankas ankoraŭ klareco pri tiu kaj aliaj aspektoj de la redaktado, la Estraro decidis, ke la nuna redaktoro laboros laŭ la malnovaj kondiĉoj ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2011.
Gazetara komuniko de UEA
Faka agado povas plu vivi en la reto
La organizaĵo E@I, kies kunordiganto Peter Baláž estas, diversmaniere okupiĝas pri edukado en interreto, en kaj ekster Esperantujo. Pasintjare la organizaĵo transprenis la aranĝadon de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kiun ĝi volas evoluigi al komuna forumo por fakuloj kaj terminologoj. E@I krome dum la ĉi-jara Universala Kongreso gvidos la terminologian forumon.
Unu el la plej perspektivaj fakaj agadoj en Esperantujo laŭ Amri Wandel estas la laboro de E@I pri vikioj, libere redakteblaj komunaj retejoj. En oktobro E@I kune kun Ĉeĥa Esperanto-Asocio aranĝos la unuan esperantistan Vikimanion, renkontiĝon por esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio. E@I staras ankaŭ malantaŭ la projekto de reta PIV, kaj jam planas novan retan terminaran projekton kun la nomo terminaro.net.
Libera Folio: Kiel multaj el la aliaj fakaj asocioj laŭ vi efektive aktive ion faras? Kun kiel multaj fakaj asocioj vi persone havas regulan kontakton?
Amri Wandel: Malmultaj.
Libera Folio: Ĉu do entute la koncepto "faka asocio" ankoraŭ sencohavas, laŭ vi?
Amri Wandel: Dum aktivas fervojistoj, havas sencon IFEF, kiam aktivas kuracistoj ekzistos UMEA, por nomi nur du el niaj aktivaj FA-j. Kompreneble la relativa proporcio de esperantistoj inter la aktivuloj en certa fako estas simila al ilia proporcio ĝenerala, kaj malgranda procentaĵo el malgranda grupo foje fariĝas nulo.
Peter Baláž: La fakaj asocioj ne nepre estas bezonataj - sed ili jes ja estas utilaj - ili kapablas grupigi ĉirkaŭ si konkretajn homojn, kun konkretaj interesoj. Ioma strukturo bonas, ankaŭ pro divido de laboroj, organizado ktp. Sed tiu strukturo nepre ne malhelpu veran agadon - sed nur helpu al ĝi plene realigi siajn celojn. Kiel mi menciis en mia kontribuo por la festolibro por H. Tonkin: "Kunlaboro do ekhavas en nuna tempo alian vizaĝon, ricevas aliajn trajtojn. Sen ĝi tamen ne eblas atingi kontentigajn rezultojn. Por interretaj projektoj tio validas eĉ pli, ol iam ajn antaŭe."
Libera Folio: La bulteno de IKEF, La Merkato, ne plu aperos. Ĉu tiaspecaj paperaj bultenoj plu estas bezonataj?
Amri Wandel: Malpli necesas se temas pri informbultenoj, kies lokon prenas senkostaj retaj bultenoj, listoj kaj forumoj. Aliflanke, paperaj revuoj ne fariĝas superfluaj, ĉar estas legantoj kiuj preferas havi paperan legaĵon kaj memoraĵon.
Peter Baláž: Verdire, en la nuna epoko mi persone preferus, ke ĝuste tiaj diversaj (relative malgrandaj) komunumoj prefere distribuu siajn bultenojn, informilojn rete - oni ja povas atingi signife pli grandan publikon (eĉ ene de sia malgranda grupo.). Ili ja povas esti pagendaj - sed la kotizo povas esti signife malpli alta (forfalas pres- kaj sendo-kostoj, kiuj kutime estas plej granda sumo de la pago por iu gazeto). Mi persone ekz. tiel abonas gazeton IPR - kaj volonte abonus pli da gazetoj. Alia eblo estas disponigadi ilin rete senpage - kiel ekz. nun faras Eŭropa Bulteno. En tia kazo oni atingas eĉ pli vastan publikon. Por arkivigi la aferojn por historio tiel sufiĉas presi kelkajn (10-20?) numerojn, kiuj eniru diversajn muzeojn kaj arkivojn.
Libera Folio: Ĉu kaj kiel faka agado en Esperantujo kontaktu kun la neesperantista mondo?
Amri Wandel: Tiu kontakto nepre okazu, ĝi povas injekti novan forton kaj energion al la kadukiĝantaj fakaj asocioj kaj grupoj. La natura maniero estas ke la Esperantaj fakaj asocioj kontaktu siajn ĝeneralajn samfakajn asociojn, nacie kaj internacie. Foje tiaj provoj okazis dum la UK, ekzemple la granda IKEF-kunveno en Jokohamo. Alia maniero estas kontakto kun neregistaj organizaĵoj, kiel la multjara interrilato kiun mi tenas kun la Internacia Asocio de Universitatoj, nome de UEA (IKU) kaj AIS.
Peter Baláž: Mi persone ene de E@I multe okupiĝas pri interreto - ja ni ofte uzas ĝin por realigi projektojn. Samon povus fari multaj aliaj. Alia afero estas, ĉu ni kiel Esperanto-komunumo sufiĉe uzas la potencialon de interreto kaj de distanca kunlaboro. Se oni agas tro individuisme (kio ja estas ofta afero en la Esperanto-movado), tiam ankaŭ reto ne tro helpas.
Libera Folio: Kiun konkretan fakan agadon vi ĝuste nun konsideras plej perspektiva?
Amri Wandel: La agadon de E@I, aparte la vikian projekton. Ankaŭ menciindas la lastatempa vekiĝo en UEA pri terminologio - ĉi-monate UEA aliĝis al Infoterm, okazos Terminologia Forumo en Kopenhago kaj estis nomumita nova aktiva komisiito.
Peter Baláž: Por la Esperanto-komunumo estus bonvena ajna faka agado - preskaŭ ĉiuj laŭ mi postrestas la ceteran mondon. Mi ekzemple bonvenigus pli da "popular-sciencaj" tekstoj - ĉu libroj aŭ artikoloj. Same ekzemple bona kaj kvalita bildvortaro mankas al Esperanto. E@I pripensas ĝian aperigon, sed estas tamen temporaba kaj kosta afero. Kaj faka terminaro por turismo (kaj vojaĝado) estus certe bonvena, ja la Esperanto-komunumo estas ĝenerale vojaĝema.
Fakaj asocioj agonias
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) anoncis, ke ĝia bulteno La Merkato kredeble ne plu aperos, interalie ĉar la ricevataj kontribuoj ne sufiĉas eĉ por unu numero jare. La tuta estonteco de la fakgrupo laŭ la bulteno estas malcerta, ĉar kadre de ĝi apenaŭ okazas ajna agado en aliaj landoj ol Ĉinio.
IKEF estas nur unu el multaj agoniantaj fakaj asocioj, kiuj grandparte ekzistas nur surpapere, aŭ en la plej bona kazo en la reto.
Internacia asocio, kiu ne havas konstante aktualigatan retejon, en la nuna mondo apenaŭ povas esti konsiderata funkcianta. Por ricevi ian superrigardon pri la stato de la fakaj asocioj, Libera Folio esploris la retejojn de la sume 40 fakaj asocioj, kiuj estas aliĝintaj al UEA aŭ TEJO, aŭ havas kunlaboran kontrakton kun UEA.
Nia kontrolo montras, ke el tiuj asocioj 12 (aŭ 30 procentoj) tute ne havas retejon. Pliaj 11 asocioj havas retejon, sed tute ne ĝisdatigis ĝin dum la jaro 2011.
Ekzemple la retejoj de Muzika Esperanto-Ligo kaj Internacia ligo de Esperantistaj Radioamatoroj estis ĝisdatigitaj lastfoje ĉirkaŭ la jaro 2000. Pli aktiva estas Internacia Scienca Asocio, kiu ŝajne aktualigis sian retejon en 2007. Entute do 58% el la kunlaborantaj aŭ aliĝintaj fakaj asocioj lastatempe ne havas aktivan agadon, kiu facile troveblus en la reto.
La restantaj 17 fakaj asocioj (42%) faris almenaŭ ian videblan ĝisdatigon en siaj retejoj dum la nuna jaro, sed en multaj kazoj temas pri nura aldono de ligilo en ĝenerale preskaŭ senenhava retejo. Krome la plej multaj el la retejoj estas realigitaj per tute eksmodaj teknikaj solvoj, kio grave malfaciligas ne nur la ĝisdatigadon, sed ankaŭ la trovadon de eventuala interesa enhavo. Plej aktiva ŝajnas esti ILEI, kies relative enhavoriĉa retejo estis laste ĝisdatigita antaŭ malpli ol dek tagoj, la 15-an de majo.
Rimarkindas ankaŭ, ke en 11 kazoj el 40, la retejo de UEA listigas malĝustan aŭ nefunkciantan retadreson de faka asocio, aŭ ne listigas la adreson de ja ekzistanta retejo. Tio klare montras, ke la respondeculoj pri faka agado ĉe UEA apenaŭ havas regulan kontakton kun la fakaj asocioj - nek tiuj kun UEA.
Aldone en la reta listo de UEA mankas ajnaj informoj almenaŭ pri unu kunlaboranta faka asocio - Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), kiu estis pompe revivigita lige kun la kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj en Vilno en majo 2008, sed dum la postaj tri jaroj sukcesis fari nenion konkretan. Spite tiun nenifaradon, eĉ TEĴA fakte povus esti listigita inter la pli aktivaj fakaj asocioj, ĉar ĝia retejo estis lastfoje aktualigita en marto 2011.
Esperanto trovis lokon en la Babelturo
La titolon “Monda Ĉefurbo de Libro 2011” ricevis de Unesko la argentina ĉefurbo. Tial ĝia jam kutime vigla kultura vivo des pli brilas nun per aldonaj eventoj.
Unu el ili aparte allogas vizitantojn: libra Babelturo. Ĝin kreis la ekscentra skulptistino Marta Minujín, kiu iam inventis “rompendajn skulptaĵojn” kaj rekonstruis en Novjorko hamburgeran Liberec-statuon. Ĉi-okaze ŝi decidis rekrei la Babelturon… per libroj.
Temas pri 30 000 titoloj el la plej diversaj lingvoj. Ili kovras gigantan strukturon metalan ĉirkaŭ spirala ŝtuparo. Irante supren kaj suben en la instalaĵo, la vizitanto rigardas al miloj da libroj, kiuj pendas en travideblaj plastaj sakoj, kaj ripete aŭdas la vorton “libro” diverslingve, diversvoĉe.
La librojn la artistino ricevis el ĉiuj landoj de la mondo tra iliaj ambasadoj. Esperantujo ne bezonis ambasadejon: Argentina Esperanto-Ligo transdonis, pere de sia prezidantino, Silvia Rottenberg, librojn ankaŭ en la Internacia Lingvo.
Ŝi persone enmanigis al la artistino ekzempleron de la pasintjare tie aperinta Esperanto ¿Una cura para las heridas de Babel? (Esperanto, ĉu kuraco por la babelaj vundoj?) de Andrés Battig kaj Roberto Sartor. Poste ŝi ripetis la geston kun la kulturministro Hernán Lombardi kaj la guberniestro de la Aŭtonoma Urbo Bonaero, Mauricio Macri.
Tiu ĉi kulturfesta etoso estas pli ol oportuna por la disvastigo de tiel libra lingvo, kia estas Esperanto. Tial Silvian akompanas ĉien instruistino Petra Smidéliusz: jen por rapida Esperanto-kurso, jen por intervjuo en vaste aŭskultata radiostacio.
Instruinte Esperanton diversnivele en Brazilo kaj vizitinte ankaŭ Ĉilion, ŝi nun gastas en la lulilo de tango.
- Marde mi donis prelegon en mezlernejo por 200 gejunuloj… kiam mi parolis pri Pasporta Servo, multaj ĝojkriegis kvazaŭ ĉe piedpilka matĉo. Multaj ekinteresiĝis kaj volas lerni Esperanton. Mi ankaŭ gvidos tri malfermajn lecionojn ĉe la turo… hodiaŭ mi organizis junularan kunvenon. Sabate mi gvidos kurseton por instruemantoj, ŝi rakontis en ĵusa retmesaĝo.
Fine de majo oni malmuntos la babelturon, kaj tiam ĉiu vizitanto rajtos forporti unu libron. La cetero eniros la trezoron de la unua mult-lingva biblioteko starigota en Bonaero. La Esperanto-instruistinon oni ne rajtos kunpreni.
Francisco L. Veuthey
Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo
Tiberio Morariu estis la plej proksima kunlaboranto kaj amiko de Andreo Cseh. Li alvenis al Svedio en 1928 por trimonata prelegvojaĝo kaj kursumado, kaj fine restis tie ĝis sia morto, ankoraŭ dum 60 jaroj. Li edziĝis al sia kursano Lizzie Andersson, kun kiu li havis filinon Dorica, edukitan denaska esperantisto. En 1943 la gepatroj disiĝis, kaj Lizzie, kiu ĝis tiam eĉ kursumis kun Tiberio, forlasis la movadon.
Tiberio Morariu, kiel dungita sindiko dum la dua mondmilito, multon faris por ke la movado restu viva en Svedio. Li estis redaktoro de la sveda movada organo La Espero inter 1953 kaj 1970. Laŭ la plej modestaj kalkuloj li instruis Esperanton almenaŭ al 10.000 personoj dum sia vivo, pro kio la stokholma Pacasocio premiis lin en 1965.
Morariu mortis en 1987 en Stokholmo. Lige kun la 110-jara datreveno de lia naskiĝo, okazonta ĉi-septembre, Katalin Kováts verkis la verkon "Stelsemantoj en la ora nordo", kiu estas ne nur biografio de Morariu, sed ankaŭ priskribas la epokon kaj ĉirkaŭaĵon en kiu li agis - la "oran epokon de Esperanto", kiel ĝin nomas la aŭtoro.
En Svedio Tiberio Morariu gvidis Esperanto-kursojn ekde 1928, kaj li edziĝis al sia kursano Lizzie Andersson. Pri tio la libro rakontas sub la titolo "Malakcidento en Örebro", elpensita en 1930 de la sveda Esperanto-revuo La Espero:
La plej multaj Cseh-instruistoj venis, prelegis, instruis kaj pluiris al alia lando de la misio.
Al pluraj foj-foje okazis akcidento, aŭ ĝuste malakcidento, kaj tiuj decidis resti en la gastiganta lando. Por Tiberio Morariu la misio fariĝis fatala, li venis kaj restis poreterne en Svedujo. Lin priravis talenta juna fraŭlino Lizzie Andersson, kiu partoprenis lian unuan kurson en Örebro en aprilo 1929 kaj kiun li fianĉinigis la 16an de marto en la sekva jaro.
Okaze de la evento la radiostacio de Bukareŝto dissendis triminutan salutprogramon, kiun en Örebro la festantoj povis kapti pere de la 8-lampa radioaparato, fabrikita de la patro de Lizzie, Karl Andersson.
Lizzie estis profesia tajlorino, post unu jaro da studado fariĝis regula interpretanto de la prelegoj de Tiberio. Ekde ilia kuniĝo ŝi dum pluraj jaroj akompanis lin dum la instruvojaĝoj, gvidante mem kursojn, paralele aŭ apudurbe. La Esperanto-revuoj kun ĝojo kaj fiero raportis pri la bela, juna kaj talenta paro, kies fotoj ofte ornamis la gazetojn.
Tiberio kaj Lizzie geedziĝis la 28an de junio 1931 en Stokholmo, kaj tiu ĉi festo fariĝis diplomatia evento. Danke al la pozitiva kontakto kaj rekono de la Rumana Legacio en Stokholmo, ilia civila geedziĝa ceremonio okazis ĉe la Legacio, kun la asistado de D-ro C. Flondor, rumana ministro, ĝuste tiam traveturanta Svedujon kaj D-ro R. Uhrynowski, la rumana ataŝeo. La atestantoj estis rektoro Sam Jansson kaj (Gustav) Adolf Larson (1888-1977), ĉefdelegito de UEA por Svedujo. La stokholma gazetaro prezentis sin kun fotistoj kaj raportistoj, kaj sekvatage la gazetoj diskonigis la novaĵojn pri la “Esperanto- geedziĝo” kaj historio de la romantika renkontiĝo pere de la mondolingvo.
La verko en kiu Tiberio Morariu ĉefrolas estis prezentita al la publiko preskaŭ samtempe dum la Sveda Esperanto-kongreso en Stokholmo kaj la malferma tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En Stokholmo la prezentadon ĉeestis 55 personoj, kiuj tuj aĉetis 42 ekzemplerojn de la verko.
La prezentadon ĉeestis ankaŭ speciala gasto, rakontas la aŭtoro, Katalin Kováts:
- Estis grandega surprizo por ĉiuj, ke la premieran duhoran prelegon tute kaŝite ĉeestis la filino de Morariu, Dorica Stenbäck, kiun ni retrovis, invitis kaj kiu cetere helpis en la verkado. Ŝi ne parolis jam de 30 jaroj Esperanton, kaj ne estas esperantisto. Sed ŝi estas denaska parolanto, parolas ankoraŭ perfekte laŭ lingvon, kaj estis tuŝita de la evento.
Laŭ Katalin Kováts, la libro malkaŝis ankaŭ al la filino multajn nekonatajn aferojn pri la patro.
- La eldonaĵo iusence konsolis ŝin pro la perditaj tempoj - la gepatroj divorcis kiam ŝi estis 9-jara. Kiam fine mi malkaŝis ŝin al la publiko, kaj prezentis la libron, dediĉitan al ŝi kaj al ŝiaj filinoj kaj nepoj, pluraj ĉeestantoj ploris pro emocioj.
Pri la prezentado estis informita ankaŭ la ambasadoro de Rumanio, kiu ne povis sendi reprezentanton, sed tre afable respondis al la invito, rakontas Katalin Kováts.
La libro estis eldonita helpe de la fondaĵo Olle Olsson, kiu antaŭmendis 50 ekzemplerojn. La tuta eldonkvanto estas 500 ekzempleroj, kaj la libro mendeblas interalie tra la reta katalogo de UEA.
Foto de la prezentado: Olof Pettersson
La apero de reta PIV nun estas certa
Libera Folio jam dufoje skribis pri la monkolekto por enretigo de PIV, kiun iniciatis la organizaĵo Edukado@Interreto. Tiuj, kiuj sekvas la evoluon de la monkolekto, verŝajne rimarkis, ke antaŭ kelkaj semajnoj ĉe la paĝaro de la projekto aperis la novaĵo, kiu informis ĉiujn uzantojn pri tio, ke la bezonata sumo estas finfine kolektita. Dank' al nekredebla subtenemo de homoj ni sukcesis kolekti eĉ pli grandan sumon ol ni planis.
Laboroj pri la reta PIV jam komenciĝis. Pli detale ni volas prezenti la unuajn rezultojn jam dum la proksima Universala Kongreso en Kopenhago. Ĉi-jare E@I kunordigos Terminologian Forumon dum UK, dum kiu sendube multe da atento estos dediĉita ankaŭ al la reta versio de PIV. Ankaŭ per la reto de tempo al tempo ni informos pri la evoluo de niaj laboroj kaj unuavice ni zorgos pri niaj kontaktoj kun ĉiuj, kiuj subtenis la projekton. Kiam la sistemo pretos, ni planas, ke ĝuste la donacintoj iĝu unuaj uzantoj kaj testantoj de la sistemo.
La tuta monkolekto estas sufiĉe interesa sperto. La iama monkolekto por edukado.net, kiun organizis Katalin Kováts, kaj la nunaj spertoj de E@I pri la simila afero por reta PIV, montras ke tiaj kampanjoj estas tute eblaj ankaŭ en nia malgranda Esperanto-mondo. Esperantistoj pretas diversmaniere subteni tion, kio laŭ ilia opinio estas interesa kaj realiginda.
Ankoraŭfoje dankon al ĉiuj, kiuj igis la projekton reala.
Jevgenij Gaus
UEA aliĝis al terminologia organizaĵo - la Civito plendas
La interkonsento signifas, ke UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas interalie interŝanĝi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj, ĉefe en la kampo de terminologio.
Infoterm devenas el la terminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaŭ kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.
Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA nomumis ŝin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.
Tuj post la diskonigo de la informo, la Esperanta Civito esprimis sian malkontenton pri la aranĝo, argumentante ke pri lingvorilataj aferoj, al kiuj ĝi do evidente kalkulas la agadon de Infoterm, okupiĝu ne UEA, sed la Akademio de Esperanto.
Laŭ informoj de UEA kaj Heroldo Komunikas
Dasgupta: "UEA ne bezonas facilanimajn ŝanĝojn"
En la intervjo, filmita en la Centra Oficejo de UEA, Probal Dasgupta volas trankviligi la membrojn, kiuj laŭ li lastatempe postulis urĝajn ŝanĝojn en la agado de la asocio:
- En Universala Esperanto-Asocio lastatempe multaj kiuj komentas pri tio, komencis diri, ke la asocio estas en krizo, ke la membronombro draste falas, ke necesas tuj fari ion ege severan por ŝanĝi la praktikojn de la asocio, kaj tiel plu. Evidente, draste ŝanĝi la praktikojn de institucio formiĝinta dum tiom da jardekoj ne estas facila tasko, kaj oni ne facilanime adoptu receptojn, simple pro iuj hastaj reagoj.
Laŭ Probal Dasgupta, la estraro zorge analizis la kondiĉojn en kiuj la asocio nun laboras, kaj kritike ekzamenis "iujn el la lastatempe proponitaj ideoj".
- Ni interalie parolis pri la redaktopolitiko, pri la strategio rilate la revuon en la kunteksto de la komunika politiko de la asocio ĝenerale, kio inkluzivas ankaŭ la retajn komunikilojn.
La prezidanto tamen nenion diris pri tio, kion la estraro intencas fari pri la komunika politiko de UEA. Preskaŭ same svage esprimis sin ankaŭ la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak:
- Ni bone komprenas ke estas multaj aferoj kiujn ni devas realigi, tute aparte se temas pri la informado en la nuna epoko, ke ni devas ŝanĝi la manieron kontakti la eksteran mondon, sed ankaŭ komuniki kun la membroj de nia medio. Multaj aferoj estas en la daŭro de la renovigado. Ĉiuj scias ekzemple, ke okazas renovigado de la retejo de UEA, ke okazas diskutoj, kiamaniere, en pli bona kaj efika maniero utiligi ankaŭ la revuon por la informa interna movado.
Pri la eventualaj rezultoj de tiuj diskutoj ŝi diris nenion, sed anstataŭe transiris al klarigoj pri la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook.
- Multaj aferoj estas ligitaj kun demandoj kiuj estis prezentitaj publike. Al tiuj aferoj apartenas kaj informado kaj la redakta politiko, ne nur en la senco pri kiu ni okupiĝis antaŭe en la komitata listo, do redaktopolitiko de la revuo, sed ĝenerale pri la komunika politiko kaj informa politiko de UEA. Kaj al tio ni fakte donis multan atenton, ŝi poste aldonis.
Kiel ĉiam, la estraro esploris la financojn de la asocio, kaj tiukampe Probal Dasgupta ne vidas grandajn problemojn, spite la falon en la membronombro:
- Ni rigardis la ciferojn, ni analizis ilin kun la spertuloj. Kaj ni atingis konkludojn ne tute samajn kiel la komentantoj kiuj estas pli videblaj en la publiko. Iom da memfido...
Laŭ Barbara Pietrzak la estraro diskutis ankaŭ la eblecon de reta voĉdonado en la komitato de UEA, sed ankaŭ rilate tiun temon ŝi diris nenion pri tio, al kiaj rezultoj eventuale kondukis la diskutoj en la estraro.
Vicprezidanto Claude Nourmont siavice rakontis, ke UEA subvencios agadon de ILEI per 2.500 eŭroj. Unu el la subtenataj agadoj estos scienca simpozio lige kun la ĉi-jara Universala Kongreso en Kopenhago.
- La simpozio havas altnivelan programon kun famaj lingvistoj, kiuj ne estas esperantistoj, sed kiuj prezentos la lingvojn en la scienca komunikado, kaj do estas grava temo por sciencistoj, en kiu lingvo oni komunikas, ŝi klarigis iom enigme.
Aldone Claude Nourmont diris, ke dum la Universala Kongreso okazos speciala, jubilea programero por memorigi pri la unua Internacia Infana Kongreseto, okazinta en Kopenhago en 1956.
- En tiun kunvenon ni venigos kelkajn homojn, kiuj ĉeestis tiam, ĉu kiel infanoj, ĉu kiel gvidanto de la aranĝo, kaj tiun aferon ni okazigos ĝuste en la momento, kiam alvenos la ĉi-jaraj infanoj kaj gepatroj. Kaj al tiu ĉi kunveno ni esperas, ke venos multaj homoj, ne nur gepatroj kaj infanoj.
Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas
Libera Folio: Kiaj estas viaj unuaj spertoj kaj viaj esperoj rilate la novformajn elsendojn?
Barbara Pietrzak: La novformulaj programoj de la Pola Retradio en Esperanto kreiĝis laŭ iniciato de aŭskultantoj de la podkasta Esperanto-Redakcio de Pola Radio, kiuj post la produktoĉesigo de la Esperanto-elsendoj komencis insisti, ke ĝiaj redaktoroj eĉ ekster la ŝildo de Pola Radio daŭrigu la preparadon de novaj Esperanto-elsendoj. Ni akceptis tiun ĉi inviton firme konsciaj, ke por la Esperanto-parolantoj, ĉiam pliaj novaj adeptoj de la internacia lingvo, ankaŭ en la nuna interreta epoko gravas kvalita parola lingvomedio, kiun tradicie ofertis la Esperanto-elsendoj de Pola Rario. Tiu konscio baziĝas sur multegaj reagoj de niaj aŭskultantoj, kiuj senĉese venas skribe kaj aŭdiĝas en rektaj kontaktoj dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj, ne malplej dum la Universalaj Kongresoj.
Aparte aktivaj por daŭrigo de tiu tradicio fariĝis la aŭskultantoj aliĝintaj al la grupo Amikaro de Pola Radio en Esperanto en Facebook. Ĝi estis establita de nia aŭskultanto Bogusław Ubik-Perski en februaro 2010. Pli-malpli unu jaron poste – pro la konataj decidoj de Pola Radio - la grupo ŝanĝis sian nomon al Amikaro de Pola Retradio en Esperanto. Pere de mesaĝoj sur ĝia muro, pere de elektronika opiniinterŝanĝo oni komencis cerbumi, kiel savi la elsendojn, kiuj en sia pli ol 50-jara historio servis al la E-komunumo kiel ĉiutaga lingva medio, kiel platformo kaj praktikejo de la parola lingvo.
Unu el la plej aktivaj kaj ideodonaj iniciatintoj de la novformulaj programoj estas nia germana aŭskultanto Simono Pejno, nun retiriĝinta el aktiva kunlaboro. Li starigis la novan platformon Pola Retradio en Esperanto kaj kreis la ĝermon de la kopirajta muzika biblioteko. Nun la retejon administras Salikh Zakirov el Japanio kaj Bruce Crisp el Kanado. En la strikta kunlabora grupo troviĝas krom ili Andreo Bach kaj Edward Wojtakowski el Pollando. La grupon konsistigas ankaŭ nia malnova redakcia teamo: Gabi Kosiarska, Maciek Jaskot kaj mi, Barbara Pietrzak.
Sendube notinda estas la fakto, ke la iniciato de la novaj elsendoj en Pola Retradio en Esperanto ne estas privata ideo de iu el la redaktoroj de la Pola Radio, sed ĝi kreiĝis laŭ la iniciato de la E-komunuma aŭskultantaro de la elsendoj de la E-Redakcio de PR. En la retejo jam en februaro aperis la unuaj sondokumentoj, kiuj ne povis jam esti prezentitaj en la podkastaj programoj de Pola Radio. Ili estis registritaj dum la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. Komence, aparte tiuj, kiuj rilatis al klerigo, estis afiŝitaj en edukado.net. Baldaŭ ili aperis ĉe retradio.posterous.com. Poste aperis tie ankaŭ provaj elsendoj. La regulan produktadon de la Esperanto-programoj du fojojn semajne ni komencis la 21-an de marto, kvankam daŭre eblas paroli pri la formiĝa fazo. Okazas opiniinterŝanĝo kun la aŭskultantoj, kiagrade la novaj elsendoj daŭrigu la stilon de la malnovaj, kiagrade ili fariĝu pli novecaj. Ni prezentas premierajn Esperanto-elsendojn ĉiun lundon kaj vendredon. Temas pri programoj ĝenerale pli longdaŭraj ol tiuj, al kiuj kutimiĝis la aŭskultantoj de la podkasta Esperanto-redakcio de Pola Radio.
Kie kaj kiel estas produktataj la novformataj elsendoj?
La programoj same kiel ĝis nun estas produktataj en Varsovio. Multaj elsendo-elementoj kreiĝas distance, kio signifas, ke Interreto, skajpo kaj aliaj novaj teknikaĵoj apartenas al la bazaj produkto-instrumentoj. Sed tio ne estas aparta novaĵo, ĉar tiel ni laboris ankaŭ funkciante kadre de Pola Radio, tute aparte en la lastaj jaroj. Kvankam ni delonge praktikas la t.n. vivantan radion, daŭre ne malaperas tekstoj skribaj, kiel aktualaĵoj, felietonoj k.s. Nia plano estas ankaŭ ilin disponigi al la aŭskultantoj.
Aparte estas menciinda la fakto, ke multaj iamaj redaktoroj esprimis ne nur subtenon por la novformulaj E-programoj, sed ili deklaris sian pretecon kontribui almenaŭ pervoĉe, tiel variigante la voĉan oferton de la programoj.
Ĉio ĉi kompreneble postulas grandan streĉon por kunordigi distance la laboron de multaj redaktoroj, por ne paroli pri la necesa tempo por produkti la programon, kio nun tutece ŝarĝas la redakcian skipon. Aldonenda estas la interreta administrado, kiu estas farata plene volontule.
Ĉu jam multaj aŭskultantoj reagis?
Reage je la novformulaj elsendoj, eĉ je la unuaj sondokumentoj en la retejo tuj komencis veni entuziasmaj reagoj kun la vortoj de espero, ke ĉe tiu adreso komencos aperi regulaj Esperanto-programoj de la malnova Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Evidente ne mankis multaj amaraj vortoj al la adreso de la aŭtoritatoj de Pola Radio, kiuj haltigis la multjardekan tradicion de la Esperanto-programoj de Pola Radio.
Ĝojesprimaj reagoj venas do kaj de multaj malnovaj aŭskultantoj, kiuj bonvenigas la iniciaton daŭrigi la elsendojn ekster la ŝildo de Pola Radio. Multaj pozitivaj reagoj venas pere de la muro de Facebook kaj per la adreso de nia elsendoplatformo. Surprize, inter la reagantoj estas personoj, kiuj ĝis nun neniam reagis kiel aŭskultantoj, do apartenis al la kategorio de la tiel nomataj silentemaj aŭskultantoj. Dume iu el la plej surprizaj konstatoj estas, ke la novformulaj Esperanto-elsendoj akiras jam siajn plej novajn aŭskultantojn, kiuj antaŭe neniam aŭskultis niajn programojn en Pola Radio. Je ĉiuj ĉi esprimoj de subteno kaj entuziasmo, opiniinesprimoj ni klopodas reagi en la leterkestaj programoj ĉiun vendredon. Ne eblas mencii ĉi tie ĉies nomojn. Ĉiukaze same kiel antaŭe ni prenas en konsideron, ni analizas ĉiun opinion de la aŭskultantoj pri tio, kiaj estu niaj novaj programoj.
Sed kiel iam, ankaŭ nun ne ĉiuj aŭskultantoj reagas skribe. Tial gravas la nombro de la vizitoj en nia paĝo. Jam en marto oni vizitis nian elsendoretejon ĉ. 2 mil fojojn, en aprilo pli ol 3 mil fojojn. Kompare kun ĉirkaŭ 7 mil vizitoj monate, kiujn notis la podkastaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio, kiam la programoj aŭdiĝis ĉiutage kaj ne sole du fojojn semajne, ne temas pri malbona rezulto.
Kiel oni antaŭvidas la evoluon kaj estontecon de la afero?
La evoluo kaj estonteco de la Esperanto-elsendoj de la Pola Retradio de Esperanto dependas unuavice de la bonfara financa subteno de sponsoroj kaj aŭskultantoj pretaj kontribue subvencii la pluekziston de la profesiaj E-programoj. Kvankam komence aŭdiĝis la ideoj, ke la Esperanto-elsendoj estu aboneblaj, kvazaŭ gazeto, ni decidis – almenaŭ eksperimente - disponigi ilin al la vasta publiko, sciante kiom gravas la okazo aŭskulti la parolatan lingvon por esperantistoj, kiuj ne havas ĉiutage tian eblon. Tiucele funkcias nia konto ĉe UEA: vars-t .
De tiuj bonfaraj subtenoj dependas ĉu eblos baldaŭ pretigi pliajn programojn semajne. La programideoj ne mankas. Jam nun ni pensas pri novaj programoj: literaturaj, movadaj. La tempo elmontros ĉu la Esperanto-komunumo pretas eĉ per etaj bonfaraj kontribuoj garantii la pluekziston de la profesiaj programoj.
Kia estos via persona rolo en la laboro?
En tiu nova situacio mi dume plenumas la rolon de ĉefredaktoro kaj kunordiganto, ankaŭ aŭtoro de la unuopaj programeroj. Sed, same kiel antaŭe, la trunkon de la redakcio produktanta la programojn konsistigas krome Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Nun vastiĝis la kunlaborantaro de la elsendoj. Ne subtakseblan rolon ludas la volontule laborantaj administrantoj de la retejo, Salikh Zakirov kaj Bruce Crisp, kaj ankaŭ Andreo Bach, dank’ al kiu kreskas nia muzika biblioteko.
Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon
Esperanto revuo - Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko). 18,7 x 26,7cm. 24-paĝa, memkovrila. Kolora. Jara paĝnombrado. Monata.
Esperanto revuo-logotipo esprimata per Impact, fonto el la 1960-aj jaroj.
Enhavtabelo kvazaŭ el libroindekso, ne ilustrita kaj kamuflita malantaŭ la kovrilo kontraŭ la kolofono kaj iu dua priskriba tabelo.
Paraj paĝoj sen konekta strukturo. Manko de latiso (grid angle).
Paĝaranĝe, unu universala ŝablono por ĉio. Ne distingeblas ĉefaj disde malpli esencaj artikoloj. Mankas hierarkioj kaj ĉio portas samrangan titolon kaj tekstan tipografion. Artikoloj du-kolumnaj; kolumna variigo ne ekspluatata.
Artikoloj haste elŝutitaj sur la paĝojn sen kriterio kaj sen ordo. Eĉ revufine ĉefartikolo povas elsalti (decembro 2010); ĝia kolora fono, senkiale, etendiĝas sur la paran paĝon, kiu montras la indekson. Titoloj faktecaj kaj senfantaziaj: oftas simple la nomo de la aranĝo raportata. Simile surkovrile. Densaj tekstoj, kie ofte mankas oportunaj subtitoloj.
Sufoka manko de “aero” inter la diversaj tekstaj elementoj. Malgraŭ longaj, 60-karaktraj linioj, kompostaj mispaŝoj ĉeestas. Ekz-e sur paĝo 252 (decembro 2010) en unu sama negranda kolumno tri-foje komenciĝas nova frazo fine de linio; dua kolumno ekas per "orfa" linio. “Vidvaj” linioj abundas kaj ekstremaj kazoj videblas konstante. Perforta ambaŭflanka kvitiĝo povas kaŭzi severan malstreĉigon de la interlitera spacado, kiel ĉe la anonceto sur paĝo 142 de junio 2010. Obsedo pri netransigo de artikolo al sekva paĝo koste de malgrandaj fotoj kaj aŭdaca kondensigo de la teksta tipografio (ekz-e paĝoparo 92-93 de aprilo 2010). La bazaj problemoj de grafikado restas nesolvitaj.
Sed ankaŭ enhave la revuo ne estas organizita. Konfirmas tion la manko de rubrikoj. Tiuj ĉi ekzistas nur por la minoraj, “fiksaj” sekcioj: novaj libroj, forpasoj ktp. Sur ĉiu ilia zono, vinjeto ĉiupaĝe ripetas sloganon similan al tiu surkovrile kaj kolofone renkontitan: "La revuo Esperanto. Oficiala organo de UEA".
Tre homogena fototema elekto kun foresto de desegnaĵoj. Fotoj pelitaj kontraŭmarĝenen, jen angulsupren jen paĝpieden. Ofta rimedo (nepre ĉe librorecenzoj) estas sandviĉi bildon meze supre inter ambaŭ kolumnojn. Krom la fotoj kaj foje iu inspirita hela fono, interne regas nigro. Koloro ne ekspluatata.
Bildklarigoj kunpremitaj ene de la bildoj, kun stilo varianta de numero al numero: en januaro 2011 ilin hantas blanka aŭro. Ankaŭ la artikoltitolojn konstante hantas, same kiel la fotojn, ombro.
Tedaj reklamoj faritaj surbaze de kelketaj ŝablonoj. Ekzemplo de tiaj “funebraj” anoncoj sur paĝo 215 de oktobro 2010.
Psikedelaj kovriloj - pinta ekzemplo en oktobro 2004, kiu ripetiĝas en januaro 2005 kaj aprilo 2005. Kromata aberacio en decembro 2004. La kovrilaj fotoj ĝenerale montras homamasiĝon. Pejzaĝoj, eĉ malpli sukcesaj: la numero de majo 2010 impresas parapsikologie —samkiel pluraj artikoloj tra la jaroj.
La kovriloj rapide solviĝas per ripetado tema kaj titola: "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (januaro 2011); "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (februaro 1011); "Danio, la ĉi-jara kongreslando" (marto 2011)…
Mi serioze rekomendas al Universala Esperanto-Asocio meti ĝian organon en la manojn de profesiuloj.
La estraro decidis nenion
La kunsido de la estraro okazis de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo en la Centra Oficejo. Krom la estraranoj, dum la tuta kunsido ĉeestis Stano Marček, la redaktoro de la revuo Esperanto. Pro malsano nur mallonge povis partopreni la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.
La ĉefa decido farita dum la kunsido estis la elekto de trimembra informa komisiono: Marek Blahuš, Andrej Grigorjevskij kaj Francesco Maurelli. Aldone, Alberto Calienes el Kubo iĝis kunordiganto de la amerika komisiono, kaj Mélanie Maradan estis elektita komisiito por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo ISO. Cetere preskaŭ nenio estis decidita.
Neniuj konkretaj decidoj estis faritaj ekzemple rilate la planojn evoluigi la revuon de la asocio, kvankam la diskuto pri la temo estis komencita de la antaŭa estraro jam dum la kongreso en Kubo. Daŭre ne pretas novaj redaktaj gvidlinioj por la revuo Esperanto. Laŭ prezidanto Probal Dasgupta, ne eblis decidi pri la temo sen konsidero pri proponataj nova misio kaj vizio por UEA:
- La Estraro ricevis de la strategia komisiono apartan peton preni en konsideron novan dokumenton, kiu proponas mision kaj vizion. Tiu dokumento estas ankoraŭ diskutata kaj diskutota. Tio signifas, ke necesas ankoraŭ labori por proksimigi niajn aliajn evoluig-ideojn al la nun pripensata vizio - kies preciza formo definitiviĝas nur sur la komitata amboso.
Kvankam la misio kaj vizio de UEA tiel daŭre troviĝas inter martelo kaj amboso, laŭ Probal Dasgupta jam klaras, ke la iam kompletigotajn gvidliniojn pri la redaktado de la revuo estonte plu realigados la nuna redaktoro, Stano Marček, kiu ankaŭ ĉeestis ĉiujn diskutojn.
- La Estraro decidis jam en 2010, ke post la ellaboro de la redaktaj gvidlinioj, sur ilia bazo la Estraro proponos novan kontrakton unue al la nuna redaktoro, kaj tial la Estraro scias tion sendepende de la definitiva enhavo de la gvidlinioj.
La nuna kontrakto de Stano Marček validas nur ĝis la finprepariĝo de la julia-aŭgusta numero de la revuo, do ĝis iam en junio. Nova kontrakto laŭ Probal Dasgupta povos esti subskribita nur post la definitivigo de la redaktaj gvidlinioj. Kiam tio okazos kaj kion enhavos la gvidlinioj daŭre ne klaras.
Iom alian klarigon donis Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA:
- Nova kontrakto kun Stano Marček ne povis esti traktita, ĉar ankoraŭ mankas propono pri ĝi. Ĝi mankas, ĉar ĉefe mi devus fari ĝian malneton, sed la malmultan tempon, kiun mi rajtis labori, mi devis uzi por pli urĝaj financaj kaj administraj aferoj. La nuna redaktoro ne daŭrigos aŭtomate. Oni ja proponos novan kontrakton al li, sed se ĝi ne kontentigos lin, necesos alia solvo. Tiukaze la redaktora ofico verŝajne estos deklarita vaka.
La manko de la longe pridiskutataj novaj gvidlinioj por la revuo en si mem laŭ Osmo Buller ne estas malhelpo por fari novan kontrakton kun la nuna aŭ alia redaktoro:
- Kvankam ankoraŭ mankas nova dokumento, redaktaj gvidlinioj ne mankas. Tiuj el 1994 validos ĝis akcepto de novaj. Krome, laŭ miaj observoj pri la ĝisnuna diskuto, neniu postulis substancajn ŝanĝojn sed nur adaptojn. Kiuj ajn estu la gvidlinioj, surbaze de ili ĉiam eblas realigi la revuon en mil malsamaj manieroj.
De kelkaj monatoj Stano Marček apud sia partatempa laboro kiel redaktoro de la revuo Esperanto havas ankaŭ alian redaktoran taskon: li redaktas la dumonatan revuon de Germana Esperanto-Asocio. Tiun postenon li akceptis sen anticipa interkonsiliĝo kun la estraro de UEA. Laŭ Probal Dasgupta, la estraro de UEA dum sia kunsido ne diskutis, ĉu la dua redaktora posteno povus kaŭzi konflikton de interesoj aŭ alimaniere malhelpi la redaktadon de la revuo de UEA:
- La Estraro ne okupiĝis pri la demando, kiun vi mencias. Sed, improvize dirite, al mi ne ŝajnas, ke kapabla redaktanto havos malfacilon redakti pli ol unu periodaĵon, pli ol li havis en la pasinteco malfacilon redakti periodaĵon kaj lanĉadi tutan reton da tradukitaj versioj de pedagogia materialo.
La problemoj kaŭzitaj de la subita malsaniĝo kaj longa foresto de la ĝenerala direktoro laŭ Probal Dasgupta estas solvataj en fajrobrigada maniero:
- Oni daŭrigos la fajrobrigadan laboron, kiun faradas sindediĉa teamo da fajrobrigadistoj.
Apartaj decidoj tiuteme ne estis faritaj, kaj laŭ Osmo Buller ankaŭ ne necesis, ĉar jam en majo li povos eklabori plentempe.
- Dum mia foresto Pasquale Zapelli tre kompetente plenumis tiujn el miaj taskoj, kiuj ne toleris prokraston. Nia principo en krizaj situacioj en la CO estas, ke ni klopodu funkcii tiel, ke la membroj ne rimarku la krizon. La estraro kaj la komitato ja rimarkas ilin, sed ili estas malpli gravaj ol la membroj.
Iajn konkludojn la estraro tamen laŭ Osmo Buller povu fari, konsiderante la fakton, ke la malsano de unu sola persono necesigas fajrobrigadan mobilizon de la ceteraj stabanoj.
- Mia subita forfalo denove montris, kiel erara estis la decido de la estraro post la Zagreba krizo en 2001 lasi vaka la postenon de la direktoro de la CO kaj ne nur ĝin. La CO havas tiel ŝlosilan rolon en UEA, ke oni ĉiam zorge gardu ĝin. La lastatempaj postuloj pri maldungoj en la CO estis al mi aparte dolorigaj ne nur el tiu vidpunkto, sed ankaŭ pro tio, ke ili estis levitaj, kiam mi mem ne povis reagi al ili.
Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo
Komence de aprilo aperis novaj, alarmaj informoj pri drasta membrofalo ĉe UEA, precipe en la finance grava kategorio membroj-abonantoj. Ŝajne sekve de la novaj membrostatistikoj ekcirkulis asertoj, laŭ kiuj baldaŭa malpliigo de la personaro en la Centra Oficejo estas grava punkto sur la tagordo de la estrara kunsido de UEA, komenciĝanta la 15-an de aprilo en Roterdamo.
Libera Folio turnis sin al la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, por ke ŝi komentu la asertojn. Laŭ ŝi, la situacio en la Centra Oficejo efektive estas unu el la punktoj de la tagordo, sed temas pri rutina diskuto. Malpliigo de la personaro laŭ ŝi ne estas en la tagordo:
- La situacio en la CO apartenas al la rutinaj temoj, kiujn traktas la estraro dum la printempa kunsido kadre de la punkto pri financoj kaj administrado. Estas planita neniu diskuto pri maldungoj. La estraro okupiĝos dum sia vendrede komenciĝanta kunsido pri eksteraj rilatoj, informado, instruado, landa kaj regiona agado, faka kaj scienca agado, kulturo, TEJO, financoj kaj administrado, UK en Kopenhago kaj venontaj kongresoj, komitata laboro, strategia plano.
Sub la punkto "informado" supozeble estos pritraktita ankaŭ la situacio ĉirkaŭ la revuo Esperanto, la eventuala daŭrigo de la redaktora kontrakto kun Stano Marček, la stato de la retejo, kaj la longe kovitaj novaj gvidlinioj pri la revuo kaj aliaj eldonaĵoj de UEA.
Esperanta kinofestivalo volas logi amatorajn aŭtorojn
Dum kelkaj lastaj jardekoj la mondo vivas en aŭdvidaj dimensioj, kie oni transdonas kaj perceptas aŭdvidan informon. Bedaŭrinde, la aŭdvida kulturo de Esperanto ne estas evoluinta, kio donas al la ĉirkaŭa mondo ĉiujn rajtojn ne rimarki la movadon de esperantistoj, kiu daŭre vivas en teksta mondo.
Verdire por esperantistoj en nuntempaj kondiĉoj ekzistas nur kelkaj manieroj pliriĉigi tiun parton de kulturo.
En TEJO-Tutmonde mi jam provis analizi la aktualan situacion kaj konkludis, ke la ĉefaj baroj por filmoproduktado en Esperanto estas ne manko de mono kaj personoj kapablaj flue kaj profesie paroli kaj ludi en Esperanto, sed ĝuste manko de originalaj ideoj, kaj, kio malpli gravas, la malgranda kvanto de personoj, kiuj pasie amatore aŭ profesie okupiĝus pri filmokreado.
Ĉar filmoj en Esperanto ne povas dume pretendi la TV-elsendadon, la kvanto de potencialaj spektantoj reduktiĝas al tiuj, kiuj havigas al si multekostajn DVD-ojn, aŭ sukcesas spekti duonleĝe filmojn dum Esperanto-aranĝoj.
Se paroli pri produktado, do eĉ tiuj, kiuj iam intencis profesie krei filmojn aŭ modernan aŭdvidan kulturon, certe temas pri “Imagu-Filmoj” kaj “Internacia Televido”, miskalkuladis pri la manieroj de distribuado de siaj verkoj, mistraktis specifojn de E-komunumo kaj fine fiaskis.
Kopirajtaj limigoj estas grava problemo por la esperantlingva kulturo, kiel mi konstatis en artikolo aperinta en Kontakto. Mi pesimiste pritraktas la nuntempan staton de la E-merkato el la vidpunkto de eksteraj filmoproduktantoj kaj filmodistribuantoj, la ekzistantajn manierojn de distribuado de kulturaĵoj kaj la malriĉecon de la nuntempa aŭdvida E-kulturo tiel, ke la kruela mondo daŭre estos indiferenta al la Esperanto-komunumo en tiu kunteksto.
Sed ni malvenkus dufoje, se ni permesus al ni daŭre kvereli en Esperanto-blogoj kaj retejoj, ne provante uzi plej modernajn manierojn de distribuado de kulturaĵo kaj stimulado de kreemo, kiuj nuntempe iĝas pli kaj pli popularaj.
Laŭ mia opinio, esperantistoj ne prave rezignas pri memekspliko pere de video, kaj mi ŝatus proponi absolute novan formaton de kultura evento, kiu ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo.
Samtempe ĝi estas unu el maloftaj ebloj adapti kaj aperigi modernajn tutmonde konatajn filmojn en Esperanto.
Kinofestivalo de filmoj en Esperanto povus aktivigi la aŭdvidan kulturon de esperantistoj kaj montri al la mondo la mirindan ideon de senlima internacia komunikado per rimedoj, kiuj nuntempe estas kutimaj por reklamo kaj disvastigado de valoraj ideoj. Tiaspeca kultura evento povus montri la praktikan kaj utilan flankon de uzado de Esperanto kaj digne prezenti ĝin al ekstera mondo.
La unua tiascpeca Kinofestivalo okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum 3 grandaj E-kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto, Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso.
Ekde la komenco ni havis kelkajn postulojn al la kinofestivalo.
La formato de la evento devas esti proksima al ĉiu parolanto de Esperanto kaj baziĝi sur partopreno de amatoraj aŭtoroj, ĉar la moderna stato de tekniko ebligas al ĉiu havanta poŝtelefonon kun kamerao, fotilon, videokameraon kaj komputilon kun interretaliro, iĝi rekonata de vastaj sociaj grupoj, kiuj plu distribuos la informojn per sociaj retoj, en siaj blogoj, retejoj.
La aranĝo devas esti digne prezentita en interreto, kio donos avantaĝojn en distribuado de informoj kaj reklamoj.
La produktataj filmoj devas ekskludi la uzon de multekostaj proprietaj programoj por muntado, pro tio la filmoj devas daŭri mallonge. Se la filmetoj havas signifajn skribajn (subtekstoj, surskribaĵo) aŭ parolajn (dialogoj, monologoj, apartaj vortoj) informojn, tiuj devas esti en Esperanto, kio al neesperantistoj donus puŝon eklerni la lingvon aŭ ekinteresiĝi pri ĝi kiel ilo por kreado.
Ĉiu neesperantisto rajtas partopreni, ricevinte informojn pri la konkurso en alia lingvo ol nur en Esperanto. La festivalo devas uzi modernajn manierojn de distribuado, do al filmetoj devas esti atribuita unu el permesiloj de Krea Komunaĵo. La premioj por gajnontoj devas esti aparte allogaj. Kaj fine la kvanto de videoj de unu aŭtoro pro ilia mallongeco ne devas esti limigita.
Ĉu la projekto iĝos populara kaj ni povus partopreni enhavriĉan kulturan eventon, montros nur la tempo kaj entuziasmo de kunordigantoj kaj partoprenantoj.
Sed jam nun ĉiu ajn povas sekvi la preparojn, partopreni en la konkurso ĉe kinofestivalo.org kaj gajni premiojn.
Aleksander Osincev
Kreanto de Verda Filmejo
kunordiganto de Kino sen limoj