Feed aggregator
Akademio de Esperanto preta por pensio
La membroj de la Akademio de Esperanto estas elektataj de la Akademio mem, por naŭjara periodo. Ĉiun trian jaron eliras triono de la akademianoj, kaj okazas reelekto por anstataŭi ilin, kaj la intertempe forpasintajn akademianojn.
Ĉi-jare estis 17 liberaj lokoj, kaj kandidatis 19 personoj, do la konkurado ne estis enorma. La du kandidatoj, kiuj ne ricevis sufiĉe da voĉoj por eniri la akademion estis Perla Ari-Martinelli, malnova akademiano, kaj Cho Chaoming, ĉina kandidato de la t.n. bonlingvisma tendaro.
Reelektitaj estis Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel, John Wells. Por reelekto ne kandidatis la malnovaj akademianoj Marc Bavant, Gbeglo Koffi kaj Xie Jü-ming.
Kiel tute novaj akademianoj estis elektitaj Marek Blahuš, Rudolf Fischer, Aleksander Melnikov, Tsvi Sadan, Nguyen Xuan Thu, Usui Hiroyuki, Edmund Grimley-Evans, Harri Laine kaj Ranganayakulu Potturu.
La novaj akademianoj estas mezume klare pli junaj ol la malnovaj, tiel ke post la reelekto la mezuma aĝo de la tuta akademio iom malaltiĝis. Tamen, eĉ post la rejuniĝo la Akademio estas preskaŭ preta por pensio - la mezuma aĝo estas 64,8 jaroj. Ok el la akademianoj superis la aĝon de 80 jaroj.
Evidente, membreco en la akademio havas rolon de honora titolo, kvankam la statuto de la Akademio eksplicite avertas kontraŭ tio, atentigante, ke membreco postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio. Tian partoprenon oni apenaŭ povas atendi ekzemple de la ĵus reelektita Marjorie Boulton, kiu fine de sia nova mandatperiodo estos 98-jara.
La Akademio strebas reprezenti esperantistojn kun diversaj lingvaj fonoj, tiel ke novaj kandidatoj bezonas subtenon de kvin nunaj akademianoj, "kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn". La plej ofta denaska lingvo inter la nunaj akademianoj estas la angla, kiun reprezentas 7 personoj. La rusan denaske parolas 6 akademianoj, la hungaran kaj la japanan po tri.
Po du denaskajn parolantojn inter la akademianoj havas la jenaj lingvoj: la finna, franca, germana, hebrea, itala kaj sveda. Ĉiuj aliaj lingvoj estas reprezentataj de maksimume po unu akademiano. (Jen ligo al la komuniko de la Akademio.)Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo
D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems kaj Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 lau la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 2004 ghi kunfandighis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.
La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro A.P. Versloot kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto funkciis ekde la komenco mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.
Gazetara komuniko de UEALa sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman
Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.
La sekva volontula oficperiodo komenciĝos en septembro 2013, kiam sian laboron finos la nun oficanta Quentin Weber-Seban.
Dua elekto de komitatanoj
Al ĉiuj individuaj membroj de UEA estis dissendita papera voĉdonilo, kiun ili ĝis la 14-a de junio devas resendi al la Centra Oficejo por partopreni en la elekto de la komitatanoj B. Estas nur sep kandidatoj, el kiuj ses estos elektitaj.
Laŭ la Centra Oficejo, ĝis nun estas senditaj 4.050 balotiloj. Unu semajnon post la dissendo revenis jam pli ol 200 balotiloj, alivorte pli ol 5%. La Centra Oficejo daŭrigos sendi la balotilon al la malfruaj kotizantoj tiom longe, kiom ankoraŭ estos almenaŭ teorie eble, ke ili povus resendi ĝin ĝustatempe.
La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn – oni elektas unu por ĉiu komencita milo da membroj. La komitatanoj A, kiuj konsistigas la absolutan majoritaton de la komitato de UEA, reprezentas la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn de UEA. Krome TEJO elektas du komitatanojn A.
Sed ekzistas ankoraŭ unu kategorio de komitatanoj, kategorio C. La C-komitatanoj estas elektitaj nek de la landaj asocioj, nek de la individuaj membroj, sed de la cetera komitato mem. Laŭ la regularo de UEA la celo estas "certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj".
Ĉar estraranoj devas esti ankaŭ komitatanoj, la kategorio C ofte estis uzita por ebligi la estraraniĝon de personoj, kiuj ne reprezentas landajn asociojn nek kandidatis en la B-elektoj. Tiel, en la nuna estraro komitatanoj C estas Loes Demmendaal kaj Stefano Keller. Prezidanto Probal Dasgupta, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Amri Wandel estas B-komitatanoj, elektita de la individuaj membroj. Claude Nourmont (Francio) kaj Maritza Gutiérrez González (Kubo) estas A-komitatanoj, kiuj reprezentas landajn asociojn.
Por la nova estraro de UEA, kiu estos elektita en Rejkjaviko, sian kandidatiĝon anoncis dek personoj. El ili du nun estas komitatanoj A: Lee Jungkee kaj Martin Schaeffer. Kvin kandidatas en la elekto de komitatanoj B: Johan Derks, Mark Fettes, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj Amri Wandel. Tri kandidatas en la elekto de C-komitatanoj: Johan Derks, Stefano Keller kaj Orlando Raola.
Nur unu persono kandidatas por la komitato samtempe en du kategorioj: Johan Derks, kiu proponas sin kaj en la nun okazanta elekto de B-komitatanoj, kaj en la posta elekto de C-komitatanoj. Libera Folio demandis al li ĉu li konsideras tion demokratie valida proceduro - ja se li ial ne estus elektita kiel B-komitatano, tio estus indiko, ke la individuaj membroj ne deziras komitatanigi lin.
Responde li klarigas, ke li decidis kandidati en du kategorioj ĝuste pro manko de demokratio en UEA:
Johan Derks: — Se oni estus informita pri la enhavo de serioj da mesaĝoj en la retdiskutlisto uea-membroj@yahoogroups.com, kiujn mi vaste citis en la "gvidlibreto por komitatanoj 2011", mi ne bezonus dubi pri mia elekto kiel B-komitatano. La manko je demokrateco en UEA ĝuste devenas el la fakto, ke en la movado apenaŭ ekzistas kontrola publika opinio. Unue la "novaĵoj" kiuj estas publikigitaj en la (ret)ĵurnaloj plej ofte ne prilumas la fonon de evoluoj. Fakte mi neniam legis iun esploran raporton, sen rilato al la aktualeco, pri missituacioj en la movado kaj en UEA.
Laŭ Johan Derks, la manko de demokratio en UEA manifestiĝas interalie en la maniero, laŭ kiu estas elektitaj la A-komitatanoj, en la neeblo de kohera diskutado en retaj diskutlistoj, kaj en la manko de merkata konkurenco inter la retaj kaj paperaj ĵurnaloj.
La komitatanoj C laŭ la statuto estu "spertuloj". Johan Derks opinias, ke li en sia laboro elmontris plurajn specialajn kapablojn, kiuj eble ne igas lin populara inter la individuaj membroj:
Johan Derks: — Interalie preciza legado de la statuto de UEA kaj denuncado de kontraŭstatutaj kaj kontraŭregulaj decidoj de estraranoj. Mi kalkulas kun tio, ke tiu kapablo ne popularigas inter ne-informitaj membroj de UEA laŭ la ideo, ke homoj malfacile akceptas malbonajn mesaĝojn kaj prefere "punas" la mesaĝiston. Sed C-komitatanoj estas elektitaj de A- kaj B-komitatanoj. Ili juĝas verŝajne en alia maniero ol individuaj membroj.
Libera Folio demandis ankaŭ al la ceteraj ses C-kandidatoj pri iliaj prioritatoj, kaj kial ili elektis kandidati ĝuste kiel C-komitatanoj, elektotaj de la aliaj komitatanoj, ne B-komitatanoj, elektotaj de la individuaj membroj. La redakcio lasis la respondojn en ilia originala formo.
Jean Codjo: — Unue mi konsideras min kiel homon kun iom da sperto pri sinteno de homoj en Afriko kaj eventuale en aliaj supozeble malriĉaj landoj, kiam temas pri la esperanta movado. Miaopinie tio estas tre grava por scii kiel efike enkonduki kaj konvinki tieajn homojn unue lerni la lingvon kaj due agadi por esperanto. Ĉar agadi ene de la komitato estas por mi kvazaŭ taskoj plenumendaj surbaze de miaj spertoj, mi opinias, ke indas esti elektita de homoj kiuj demokrate reprezentas la esperanto-komunumon (komitatanoj A kaj B).
— Kiel eventuala elektita C-komitatano, mi certe daŭrigos plenumi miajn de jaroj komencitajn taskojn (voĉumi pri la afrika realeco sine de la komitato, konsili homojn, kunlabori al la funkciado de la Afrika Oficejo de UEA, konsciigi homojn pri justa komunikado per esperanto en la regiono de mia dua lando - Moncton en Kanado). Unu el la ĉefaj taskoj estas/estos kiel helpi la movadon afrikan ne daŭre kaj eterne dependi finance de tiu en la okcidenta mondo. La estonto de la monda esperanto-komunumo tre certe dependas kaj bezonas ĉu Afrikon, ĉu Sudamerikon. Mi certe apogos proponojn de komitatanoj, kiuj evoluigos UEA kaj ties agadon, en tute nedeviga etoso.
Josep Franquesa Solé: — Ĉar esperanto estas grava afero en mia komerca laboro ekde la U.K. Bruselo 1960 kiam mi per unua fojo kontaktis kaj havis komercaj rilatoj kun la (forpasinta) sveda amiko Erik Carlsson kaj poste mi sekvis pere de esperanto komercaj rilatoj kun japanaj samideanoj, flandraj, italaj, kaj lastatempe kun ĉinaj kaj pakistanaj, mi permesas min oferti al UEA miaj tiel daûraj komercaj kaj ekonomiaj ekspertojn por favorigi kiel eble la antaûeniron de UEA. Jam dum la U.K en Havano mi partoprenis en la Financa Komisiono de UEA kaj se necese mi estas preta peni en tia fako denove.
— Kiel specifa kialo estas mia persona sinteno kaj fiero kiel katalunano, dum longatempo Prezidanto de Kataluna Esperanto Asocio kaj nuna Vizprezidanto. Do ĉar "ankoraŭ" Katalunio ne havas sian propan Staton por esti agnoskistan kiel Landa Asocio kaj sekve havi rajton por partopreni kiel komitatano "A" en la Komitato,dume KEA prezentas min kiel komitatano "C" por iel reprezenti KEA en la Komitato.
Julián Angulo Hernández: — Dum multaj jaroj mi laboris kaj laboras por Esperanto preskaŭ ĉiutage. Ekde 1981 mi estas estrarano de Kuba E- Asocio kaj prezidis ĝin dum pluraj jaroj.Kiel komitatano C mi pretas labori por pli evoluigi Esperanton en Ameriko kaj helpi ĉiujn latinamerikanojn kaj nordamerikanojn kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ties instruado kaj disvastigo. Prenante en konsideron la spertojn kiujn mi havas kiel gvidanto kaj instruisto, mi estimas ke mi multe povos helpi la evoluigon de la lingvo en la regiono.
— Mi kandidatiĝis kiel Komitatano C pro tio ke en la lastaj jaroj mi estas komitatano C de UEA. Maritza reprezentis kaj reprezentas la kuban asocion kiel komitatano A. Jen la kialo. Mi esperas ke vi komprenos mian decidon.
Stefano Keller: — Mi celos la restarigon de la fido de ĉiuj en nia Asocio, en ties oficanta funkciularo. Necesas starigi klaran, demokratan, aktivan, efikan interageblon: Estraro – Komitato – Membraro. Mi aktive partoprenus en la strategiaj planadoj, prilaboro, "finpolurado" de novaj gvidlinioj por nia movado: altiraj, instigaj al aktivecoj - elformi movadon respektinda, interesa, inda je kunlaboro, partnereco ankaŭ por eksteruloj. Modernigo, profesiigo, adaptado al nuntempaj funkciebloj, metodoj. Ĝenerale, alekstere: oftigi la ĉeeston, kreskigi la prestiĝon de UEA kaj Esperanto en la publiko ne-esperantista: grandaj internaciaj kaj ne-registaraj organizaĵoj. Ĉeesto, persista agado laŭ kompetente prilaborita strategio por atingi daŭripovan progreson.
— Agante surkampe de la eksteraj rilatoj de UEA ekde 2008, kiel ĉefreprezentanto en la Ĝeneva UN-oficejo ekde 2009, mi akiris la specifajn spertojn, kiuj estas antaŭkondiĉaj por esti elektebla komitatano C. Surbaze de tio mi iĝis en 2010 estrarano (eksteraj rilatoj). Dum la lastaj tri jaroj sekvis firmiĝo, riĉiĝo de tiuj spertoj, do mi proponas daŭrigi mian kunlaboron tiubaze. Pretigante mian kandidatiĝan leteron, mi eĉ ne pensis pri alia eblo ol pluiri laŭ la samaj kondiĉoj, katergorio, kiel okazis ĝis nun. Tial mia kandidatiĝo C-komitataneca, daŭrige, samstatuse, samfunkcie. La komitatanoj, kiuj elektus min, estos jam elektitaj de individuaj membroj, do portas per sia voĉo ankaŭ la fidon de la membraro.
Zsófia Kóródy: — Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj. Min rekomendis nuna komitatano A por ISAE ĉefe pro miaj spertoj pri instruado, ekzamenoj kaj internaciaj projektoj. Mi akceptis kandidatiĝi.
Orlando Raola: — Malgraŭ tio, ke jam en Hanojo mi esprimis al Marko Fettes mian deziron kunlabori kun li cele al sukcesigo de la nova strategia plano, mi vere ne decidis kandidatiĝi ĝis multe pli poste. La konkurenco por la B postenoj postulas iom da tempo, ni diru, politikumi inter la asocianoj, kaj mi vere sentis, ke mankas tempo. Tiel, mi decidis kandidatiĝi al la C posteno.
— Jes, B estas pli demokratia, sed nia Statuto provizas la Komitaton je la kapablo enpostenigi homojn kiujn la komitato taksas utilaj por efektivigi kion la komitato kaj la asocio bezonas. Mi vere ne entuziasmiĝas pri internaj bataloj por havi iun aŭ alian manieron elekti niajn komitatanojn, por mi multe pli gravas, ke la homoj en la komitato estu preta fari la laboron bezonatan, kaj mi sincere opinias, ke mi pretas.Libera Folio skandale ŝrumpis
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado.
Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun kvar tekstoj pri la temo: intervjuo kun Nikola Rašić, lia demisia letero, alia intervjuo kun la tiam eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj tria intervjuo kun la tiama ĝenerala direktoro Trevor Steele kun komentoj de Nikola Rašić.
La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Dum la unua jaro de sia ekzisto Libera Folio uzis tre simplan teknikan solvon: la html-dosieroj estis redaktataj mane. En aprilo 2004, okaze de la unujariĝo de Libera Folio, kun la helpo de nova teknika respondeculo, Jan-Ulrich Hasecke, estis lanĉita nova retejo, kun la enhavadministra sistemo Plone. La praversio de Libera Folio plu konsulteblas ĉi tie.
La vizitostatistikoj de diversaj periodoj ne estas rekte kompareblaj. En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj eĉ superis 3.000. Ankaŭ post tio la ciferoj plu kreskis. Sed en la jaro 2007 Libera Folio transiris al nova statistikilo, kiu pli strikte kalkulas la vizitojn, pli efike forfiltrante aŭtomatajn vizitojn de robotoj. Tiam la raportata kvanto de ĉiutagaj vizitoj trioniĝis, kvankam la efektiva trafiko plu kreskis.
En oktobro 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 1.110, kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj 4.900. Kvar jarojn poste, en oktobro 2011, la respektivaj ciferoj laŭ la sama statistikilo estis 2.200 kaj 22.700. Post tiam la vizitostatistiko unue stabiliĝis, kaj poste malkreskis.
La malkreska tendenco en la vizitostatistiko estis plej klare videbla dum la jaro 2012: se en januaro 2012 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitantoj plu restis 2.255 kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj estis 21.327, la respektivaj ciferoj en januaro 2013 estis 1.566 kaj 7.126.
Do, se ne estas iluzio kreita de la statistikilo, temas pri malkresko de 31 procentoj en la kvanto de vizitantoj, kaj malkreskego de 67 procentoj en la kvanto de legitaj paĝoj dum unu jaro. Tian rekordan malkreskon en nur unu jaro ne sukcesis atingi eĉ UEA.
Oni povus pensi, ke la kvanto de vizitoj ŝrumpis, ĉar la sola redaktoro pro diversaj kialoj ne plu povis dediĉi same multe da tempo al Libera Folio. Tamen la statistiko montras, ke la diferenco en la kvanto de artikoloj estas neglektinda. Se dum la jaro 2011 aperis entute 138 redakciaj artikoloj en Libera Folio, en 2012 la kvanto de redakciaj tekstoj estis 122. Mezume aperas do pli ol du redakciaj tekstoj ĉiusemajne.
Tamen, kvankam la kvanto de ĉiutagaj vizitoj, kiujn montras nia statistikilo, nun pro nekonata kialo estas klare malpli alta ol antaŭ unu jaro, la plej popularaj artikoloj ĉi-jare kolektas eĉ pli multajn vizitojn ol tiam.
En januaro 2012 la plej populara artikolo estis Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno, kiu dum tiu monato estis legita 2.481 fojojn. Ĉi-januare plej popularis la teksto Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli, kiu estis legita 3.984 fojojn - eble ĉar ĝi generis ampleksegan diskuton.
Pliaj informoj pri la historio kaj nuntempo Libera Folio troveblas en Vikipedio kaj en intervjuo de la redaktoro, aperinta en la revuo Kontakto sub la titolo Fingro sur doloraj punktoj.Mezorienta kunveno okazis laŭplane
Partoprenis ĝin proksimume 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiu aldoniĝis ankaŭ la vizito de lerneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan.
Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun parolas la armenan kaj esploras pri armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.
Jen kiel, danke al la surloka organizantino, Karine Arakelyan, priskibas la okazaĵon unu le la eŭropaj partoprenintoj, Didier Izacard:
Mi ŝatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn, pro la perfekte organizita restado dum la 6-a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo. . . . mi bonege ĝuis la etoson inter ni ĉiuj partoprenantoj, la bonajn (troajn) manĝojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, iel foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco... Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj ĝentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontraŭis la varmecon de la suno post tiu ĉe ni longfrosta vintro!
Aparte kontenta pro la okazaĵo estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Özdizdar:Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon… Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Isabelle, la franclingva instruistino en mia lernejo, kiu ankaŭ partoprenis, sukcesis paroli esperante kaj ŝi daŭre parolas Esperanton kun mi. . .. Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama. Ĉio glate iris laŭ la plano…. Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj vizitis la ‘’Genocidan Muzeon’’ sen problemo. Fine mi povas diri ke ni ĉiuj estis tre kontentaj…
Kaj nun, ĝis revido al la 7-a Mezorienta Kunveno venontan jaron en Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas.Raportis: Renato Corsetti
Vikipedio trovas Esperanton senutila
Komence de majo en Slovakio okazos seminario por provlegi kaj kontroli maŝintradukitajn esperantlingvajn artikolojn por Vikipedio, kaj por diskutoj pri la maŝintraduka projekto WikiTrans kaj pri la ĝenerala evoluigo de Vikipedio en Esperanto.
La aranĝo mem, inkluzive de loĝado kaj matenmanĝoj, estos financita de la esperantista organizaĵo E@I. Por kovri la vojaĝkostojn de tri organizantoj kaj de kelkaj partoprantoj, la aktiva esperantista vikipediisto Michal Matúšov turnis sin al la fondaĵo Vikimedia por peti subvencion de 1.300 eŭroj.
Okazis intensa publika diskuto inter respondeculoj de Vikimedia, kiuj grandparte estis skeptikaj pri la valoro de Esperanto. Plej klare sian sintenon formulis la aŭstralia vikipediisto Tony1, kiu rakontis, ke li mem interesiĝis pri Esperanto en la aĝo de 12 jaroj, sed baldaŭ trovis ĝin tro eŭropeca. Li asertis, ke la Esperanta Vikipedio estas hobia projekto, en kiu ne estu investata mono el la fondaĵo.
Tia iĝis ankaŭ la fina konkludo, kiun formulis Asaf Bartov, la ĉefo de la Vikimedia subvencia programo:
Mi devas diri tre klare, ke kvankam la Esperanta Vikipedio troviĝas en la serviloj de la fondaĵo Vikimedia, kaj restos tie sen tempolimo, la ekzisto, kultivado kaj kresko de la Esperanta Vikipedio ne antaŭenigas nian edukan celaron. Neniu bezonas liberan scion en Esperanto; la esperantlingva Vikipedio estas (samkiel la latina vikipedio) hobiula projekto, kaj sendube havas valoron por la celaro de la esperantistoj, sed ne helpas disvastigi liberan scion al homoj en la lingvoj en kiuj ili bezonas ĝin.
Li plue komparas la esperantlingvan Vikipedion kun la versioj de Vikipedio en latino kaj la malnovgreka. Tiuj Vikipedioj laŭ li estas bonaj iloj por hobiuloj por praktiki la lingvon, sed kiuj samkiel la esperantlingva neniel utilas por disvastigi liberan scion. Tial li proponas, ke esperantistaj vikipediistoj petu subvenciojn por siaj projektoj el esperantistaj fontoj.
Tamen, subvencioj por la esperantlingva parto de Vikifontaro laŭ li povos esti konsiderataj de la fondaĵo Vikimedia, ĉar male ol la kreskigo de la esperantlingva Vikipedio, la kolektado de libere uzebla originala literaturo en Esperanto laŭ li estas kongrua kun la celoj de la fondaĵo.
La deklarita celo de la vikimedia movado estas "kapabligi kaj kuraĝigi homojn tra la mondo kolekti kaj evoluigi edukan enhavon sub libera permesilo aŭ en formo de publika havaĵo, kaj distribui ĝin efike kaj tutglobe". La komisiono pro subvencioj do konkludis, ke por tiu celo Vikipedio en Esperanto neniel povas utili.
Laŭ Marek Blahuš, estrarano de E@I kaj unu el la organizantoj de la seminario, la sama argumento estis jam pli frue uzita en alia diskuto pri subvencio, kiu tiam tamen fine estis aljuĝita, ĉar temis pri projekto, en kiu Esperanto estis nur unu el la uzataj lingvoj.
– Oni rimarku, ke la negativa opinio pri Esperanto tute ne estas oficiala opinio de la tuta Vikimedia Fondaĵo, sed nur konkludo farita de kelkaj anoj de ties subvencia komisiono (kies konsisto cetere de tempo al tempo ŝanĝiĝas). Simile kiel en la vikimediaj projektoj kaj suborganizoj, ankaŭ en la Fondaĵo aktivas pluraj personoj kun neŭtrala aŭ eĉ pozitiva bildo pri Esperanto, klarigas Marek Blahuš.
En la plua diskuto pri la valoro de Esperanto por Vikipedio li planas atentigi interalie, ke Esperanto povas peri edukan enhavon al homoj precize same kiel aliaj nedenaskaj lingvoj, ekzemple la angla. Krome la populareco de Vikipedio en Esperanto laŭ li montras, ke ja ekzistas homoj kiuj per Esperanto ricevas "liberan scion".
– Fine, oni notu la pozitivan rimarkigon de la komisiono, kiun ĝi faris pri la Esperanta Vikifontaro. Do eble ankaŭ tio estas vojo elprovinda, kaj ankaŭ pri tiu ĉi kampo E@I jam havas certan sperton.
Eĉ se la fondaĵo Vikimedia efektive poste konsentos doni subvencion al projekto rilata al la Esperanta Vikifontaro, oni povas suspekti, ke la nun publike esprimita negativa prijuĝo pri la valoro de Esperanto kiel peranto de scioj malfavore influos la emon de esperantistoj estonte donaci monon al Vikipedio.
Foto de Asaf Bartov: Guillaume Paumier / Wikimedia Commons, CC-BY-3.0Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto
Pasporta Servo estis inter la temoj, kiujn pritraktis la estraro de TEJO en sia marta kunsido. La estraro decidis transdoni la respondecon de la projekto al la ĝenerala sekretario de la asocio, Paweł Fischer-Kotowski. Laŭ li, la listo de gastigantoj ĉi-jare aperos ankaŭ en la formo de la tradicia papera kajero - sed ne antaŭ la eŭropa libertempa sezono.
En 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon. La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj. La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro 2010, kun nefidinda enhavo.
Neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj en 2011 la komitato de TEJO eĉ konsideris la alternativon tute nuligi Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon. Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.
La kajero por 2011 tamen aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. En 2012 tute ne aperis papera listo. Libera Folio kontaktis la novan respondeculon pri Pasporta Servo por ekscii, kiel statas la aferoj nun.
Libera Folio: Kiel grava laŭ vi estu Pasporta Servo en la prioritatoj de TEJO?
Paweł Fischer-Kotowski: — Mi persone trovas PS tre grava projekto kaj, kiel mi menciis jam antaŭe, mi forte esperas, ke TEJO ne nur pluvivigos ĝin, sed ankaŭ investos en ĝian evoluigadon, eĉ se PS ne estas strikte junulara afero. Mi estas malferma por sugestoj kaj proponoj kaj mi ĝojas kiam la uzantoj faras konstruajn rimarkojn -- ili helpos al TEJO fari PS pli kaj pli bona. Sed Pasporta Servo povos ekzisti nur se ĉiam troviĝos homoj, kiuj krom diri kion oni faru, pretos kontribui al la plenumo de tiuj taskoj. PS ĉiam invitas novajn kunlaborantojn!
Libera Folio: Kiuj estas viaj prioritatoj en la plua laboro pri Pasporta Servo?
Paweł Fischer-Kotowski: — Mi nur antaŭ nelonge transprenis tiun respondecon kaj mi ankoraŭ lernas pri la aferoj. Vi demandas pri miaj prioritatoj. Male al granda parto de mia generacio, mi trovas grava la paperan eldonon. La esperantistoj bezonas ĝin kaj konfirmas tion ne nur la demandoj de la interesitoj, sed antaŭ ĉio la vendonombroj. Ili nerefuteble montras kiom bezonata kaj grava estas Pasporta Servo.
— Tamen, tio ne signifas, ke ni nun konservu poreterne la retpaĝon en ĝia nuna stato. La mondo ŝanĝiĝas kaj PS ŝanĝiĝu kun ĝi, la retpaĝo fariĝis same fundamenta kiel la libro. Mi ŝatus arigi grupeton da homoj ĉirkaŭ Pasporta Servo, kiuj kunlabore kaj alterne povus plenumi diversajn taskojn kiujn necesigas tiu projekto. Derk Ederveen sukcese flegis PS dum jaroj sola, sed ni devas agnoski, ke nun ne plu eblas, ke nur unu persono prizorgu la tuton.
Libera Folio: Ĉu la retejo nun estas stabila kaj funkcianta, ĉu estas planataj iuj baldaŭaj ŝanĝoj en ĝi?
Paweł Fischer-Kotowski: — La laboroj pri la retpaĝo plu daŭras, kvankam ili ne progresas kun kontentiga rapideco. Kompreneble, mi provos ilin akceli laŭ miaj modestaj ebloj -- mi ne estas programisto, tial mi povas nur superrigardi la taskoliston, sed ne mem plenumi ĝiajn unuopajn erojn. Dume la retpaĝo funkcias kaj la uzantoj povas modifi kaj ĝisdatigi siajn profilpaĝojn. Se aperas iuj problemoj aŭ bezonatas helpo pri la uzado de PS, mi proponas kontakti landan organizanton aŭ mesaĝi al pasportaservo@tejo.org.
Libera Folio: Kiel statas la afero pri papera listo de gastigantoj: kiam ĝi aperos, kiu ricevos ĝin senpage, kiu devos pagi?
Paweł Fischer-Kotowski: — La apero de la libro estas certa, sed mi ne pretas nun konfirmi iun precizan daton. La eldono postulas grandan laboron, kiu estas farata volontule. Se oni prenas en konsideron eblajn prokrastiĝojn, eĉ kun tre streĉa tempoplano aperigo de la libro antaŭ la Rejkjavika UK estas verŝajne nerealigebla.TEJO-papago iĝis varmarko de la Civito
En februaro la Esperanta Civito malfermis la provversion de sia "Pasvorta Reto", servo, kiu parte kopias la ideon de Pasporta Servo, prizorgata de TEJO, sed celas nur personojn ligitaj al la Civito. En la nova reto membras nun nur sep gastigantoj.
Kiam la retejo estis malfermita, montriĝis, ke ĝin ilustras pluraj desegnaĵoj pri Pepo, la maskoto de TEJO, kreita de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj. (Li tiam, antaŭ sia edziĝo, nomiĝis Martin Burkert.)
La apero de Pepo en "Pasvorta Reto" tre surprizis la desegninton, kiam Libera Folio meze de februaro kontaktis lin por peti komenton:
— Dankon ke vi atentigis min pri tio. Fakte mi desegnis Pepon por TEJO kaj ne ĝenerale por la Esperanto-komunumo aŭ iuj subgrupoj. Mi kontaktis la Esperantan Civiton tra ilia retpaĝo kaj petis forigon de la bildoj. Mi rerigardos post kelkaj semajnoj por vidi ĉu ili fakte faris tion.
Pasis pluraj semajnoj, sed Martin Markarian ricevis nenian respondon de la Civito. La 18-an de marto li sendis novan mesaĝon al diversaj Civitaj adresoj, por peti forigon de Pepo el la retejo:
Mi ne estis demandita. Ĝenerale mi estas malavara pri ĝia uzo en aliaj ol la originaj publikaĵoj, sed mi volas esti demandita, aŭ almenaŭ TEJO estu demandita. En la kazo de la Civito mi ne pensas ke Pepo estas taŭga. Mi volas do peti vin forigi la bildojn de la retpaĝo.
Responde al la peto pri forigo, en la retejo de la Civito aperis aserto, laŭ kiu la "eldonrajtoj" de la bildoj desegnitaj de Martin Markarian tute ne apartenas al li mem, sed al la Civita eldonejo LF-koop, kiu afable disponigis ilin al "Pasvorta Reto". Martin Markarian ankaŭ ricevis nesubskribitan leteron de "administrejo" kun simila enhavo.
Krome la Civito nun aldonis al unu el la Pepo-bildoj la simbolon Ⓡ, tiel asertante ke temus pri registrita varmarko de la Civito.
Demandite de Libera Folio, Martin Markarian konfirmas, ke li efektive antaŭ pli ol dek jaroj donis al LF-koop la permeson uzi kelkajn Pepo-bildojn en lernolibro eldonita de LF-koop. Li tamen neniel volis, ke la bildoj estu uzataj por aliaj celoj, des malpli kiel varmarko de la Civito.
Martin Markarian laŭ siaj propraj vortoj trovas "stranga" la aserton de la Civito, ke ĉar li iam donis permeson por uzo de la bildoj en lernolibro, li jam ne havus la rajton decidi pri ilia uzo en nerilata retejo. Li tamen decidis rezigni pri plia, evidente senutila batalo ĉirkaŭ la temo.
– Sed la varmarko estas vere ridinda! Eĉ kontraŭleĝa, mi dirus.
Jarlibro ne aperos pro subita maldungo
La emeritiĝo de la multjara oficisto de UEA estis atendata por decembro 2013, sed laŭ McCoy la estraro de la asocio decidis maldungi lin anticipe, por eviti kroman pensian koston de kelkmil eŭroj. Ĝenerale la nederlanda leĝo malebligus antaŭtempan ĉesigon de la laborkontrakto, sed ĉar McCoy ne estas EU-civitano li bezonas nederlandan laborpermeson, kiu liakaze malvalidiĝis fine de marto.
– Ili en tute diskriminacia maniero ŝtelis parton de la pensio je kiu mi absolute havis rajton. Mi ne povas akcepti tion senproteste, li komentas.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne volis komenti la aferon, kiu laŭ li temas pri "juraj detaloj", sed li asertis ke la Jarlibro 2013 ja aperos "dum ĉi tiu jaro".
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komplete refutas la aserton de McCoy, ke li estis maldungita por ŝpari monon. Laŭ Dasgupta, la redaktoro de la Jarlibro mem proteste demisiis kaj detruis la dosierojn, ĉar li volis trudi kontraŭfundamentajn lingvajn reformaĵojn en la Jarlibron kaj en aliajn eldonaĵojn de UEA, kaj la Estraro ordonis ke tio ne okazu.
En sia lasta Jarlibro McCoy volis ne nur uzi reformitan ortografion sen supersignoj, sed – eĉ pli serioze laŭ Dasgupta – ŝanĝi la delonge akceptitan landnomon "Barato" al "Hindio", kaj "fakdelegito pri la hindia lingvo" al "fakdelegito pri la hinda lingvo". Tian imperiisman lingvaĵon barataj esperantistoj laŭ Dasgupta neniel povus akcepti.
– En mondo, en kiu multegaj fremduloj ankoraŭ vere ne scias, ke Barato estas multlingva lando kaj ke la hindia lingvo ne estas denaske parolata de plimulto de la baratanoj, uzi por la hindia lingvo la Esperantan nomon "hinda lingvo" estas politike serioza eraro. Provante enkonduki tiun uzon, McCoy laŭ mi faras grandan malservon al la lingvo, kvankam kompreneble ni devas ekvilibre taksi tiun lian eraradon apud la treege grandaj servoj, kiujn li faris al UEA.
Responde al demando de Libera Folio, McCoy konfesas, ke li efektive volis enkonduki kelkajn lingvajn "raciigojn" en la lasta Jarlibro sub lia redaktado. Kaj li ja detruis la dosierojn de la Jarlibro, li agnoskas:
– Mi prenis tiun ĉi drastan paŝon proteste al tio ke UEA rifuzis akcepti miajn tute bonajn reformproponojn, kaj ne sufiĉe zorgis pri dungo de mia anstataŭonto. Ne estis nur ke ili ĉikanis min pri la Jarlibro. Mi devis suferi daŭrajn maldignajn traktojn tra la jaroj, tiel ke nun estas veninte al tio ĉi. Mi ne volas paroli pri detaloj, pardonu.
Noto de la redakcio: La novaĵo validas nur en la tago de la publikigo, la 1-a de aprilo 2013.
Verki facilan tekston estis malfacile – ĝis nun
La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kiu signifas uzon NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia realigo estis nesimpla - ĝis nun...
Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj" kaj "tre facilaj" vortoj.
La programo estis farita por helpi la verkadon de artikoloj por la revuo Kontakto, sed kompreneble oni povas utiligi ĝin ankaŭ por siaj aliaj verkoj.
"Facililo" estas uzebla ĉe la adreso: http://legoscia.github.com/facililo/
La menciita vortolisto de "tre oftaj vortoj" estas trovebla ĉe http://remush.be/tezauro/Kontakto.html
Szilvási László / Ret-Info
______________________________________________________________
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :
http://www.facebook.com/Ret.Info
La nova papo ne salutis en Esperanto
En la pasko de la jaro 2006 la tiam nova estro de la katolika eklezio, papo Benedikto la 16-a, revenis al la multjara tradicio de festotagaj salutoj en multaj lingvoj, inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. La antaŭan kristnaskon li decidis duonigi la kvanton de lingvoj kaj forigi interalie Esperanton. En la paska dimanĉo la 16-an de aprilo 2006 li tamen denove bondeziris en Esperanto - kaj en 61 aliaj lingvoj.
Post la neatendita abdiko de Benedikto la 16-a en februaro, kiel nova papo estis elektita la argentina kardinalo Jorge Mario Bergoglio, kiu alprenis la papan nomon Francisko. En siaj unuaj paŝoj en la ofico li montris sin diversmaniere malpli formala kaj tradiciema ol sia antaŭulo. Tio montriĝis ankaŭ en la fakto, ke li en sia paska parolado tuŝis plurajn konkretajn politikajn problemojn en la mondo - sed aliflanke transsaltis la tradiciajn multlingvajn paskajn bondezirojn.
Kiel kutime, en la placo de Sankta Petro en Vatikano ĉeestis esperantistoj, kiuj tenis ŝildojn kun la literoj "Esperanto". Fotoj kaj la parolado de la papo en Esperanto troveblas en la retejo de IKUE.
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn.
Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.
Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp.
Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj helpantoj, kunlaborintoj!
Ni invitas ankaŭ vin kunlabori!
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/steb/
Szilvási László / Ret-Info
Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por UEA-estraro
Karaj gekolegoj,
kiel vi scias, ĝis la 22a de marto komitatanoj povis proponi kandidatojn por la elekto de novaj Komitatanoj C kaj Estraranoj. Ni, la tri anoj de la Elekta Komisiono, nun deziras vin informi, ke alvenis la jenaj validaj kandidatigoj:
1. Komitatanoj C
- Jean Codjo
- Johan Derks
- Josep Franquesa Sole
- Julian Hernandez
- Stefano Keller
- Zsofia Korody
- Orlando Raola
2. Estraranoj
- Johan Derks
- Mark Fettes
- Stefano Keller
- Lee Jungkee
- Stefan MacGill
- Barbara Pietrzak
- Orlando Raola
- Martin Schaeffer
- Jose Antonio Vergara
- Amri Wandel
3. Komitataj reviziantoj
- Marcel Delforge
- Loes Demmendaal
Detalojn pri la kandidatoj – ankau pri la fakoj, kiujn la kandidatoj povus prizorgi – kaj konsilojn pri eblaj kaj preferindaj teamkunmetoj por la Estraro ni sendos ĝustatempe al la Ĝenerala Sekretario, kiu siavice informos vin.
Kun koraj salutoj
Nico Huurman
Lee Jungkee
Ulrich Lins
Universala Kongreso 2015 okazos en Francio
Lillo estas la ĉefurbo de la regiono, en kiu situas ankaŭ Bulonjo-ĉe-Maro. La urbo de la unua UK tamen ne havas la necesajn kondiĉojn por konsiderinde pli granda kaj ankaŭ laŭ sia programo alispeca evento ol tiu en 1905, dum la kongresejo Lille Grand Palais en la regiona ĉefurbo fariĝis populara ejo de plej diversaj grandaj kongresoj, foiroj kaj aliaj eventoj. Tamen, dum la 100-a UK okazos tuttaga ekskurso al la proksima Bulonjo-ĉe-Maro.
Ĉi-jare la Universalan Kongreson de Esperanto gastigos Rejkjaviko, Islando. En 2014 la kongreso okazos en Bonaero, Argentino.
Universala Kongreso de Esperanto estas unu el la plej longedaŭraj kongresaj tradicioj en la mondo. Kvankam tiu tradicio komenciĝis en 1905 kaj do estos jam 110-jara en 2015, la jubilea UK en Lillo portos la numeron 100, ĉar dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj ne povis okazi UK. La 100-an datrevenon de la unua UK oni festis per la 90-a UK en la litova ĉefurbo Vilno en 2005.
Laŭ gazetara komuniko de UEA
Tekstoparola programo ankaŭ por Esperanto
La komputila teknologio evoluas tre rapide ankaŭ en lingva tereno. Inter similaj aliaj projektoj, jen aperis programo, kiu kapablas voĉlegi skribitan tekston en 32 lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto.
Kvalito de prononcado ankoraŭ varias ĉe diversaj lingvoj. La Esperanta versio (rekonanta x-koditan tekston) estas ankoraŭ mankohava, sed ekzemple la hungara estas surprize bona, uzebla.
Senpaga test-versio de tiu ĉi voĉlega programo estas provebla ĉe:http://www.oddcast.com/home/demos/tts/tts_example.php?var=1
Por provi la funkciadon iru al la supra retpaĝo, elektu iun lingvon, entajpu iun tekston en la rubrikon "Enter text" kaj fine premu la butonon "Say it"...
Ĉe pluraj lingvoj oni povas elekti inter la paroluloj, oni povas elekti ĉu parolu viro aŭ virino, kaj oni povas aldoni diversajn efektojn (ekzemple oni povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolfluon).
La programo estas vere impresiga, kaj instigas pensi pri baldaŭa estonto de lingva situacio:
1. voĉ-rekonaj/skribaj programoj,
2. maŝina tradukado,
3. tekstoparolaj programoj.
Por ĉiu laŭ sia gepatra lingvo...
Szilvási László
Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo
Ekde la 15-a de marto 2013 eblas trovi dokumentojn el la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio en la eŭropa reta biblioteko Europeana.
En septembro 2012 Hispana Esperanto-Federacio (HEF) subskribis interkonsenton kun la hispana Ministerio pri Edukado, Kulturo kaj Sporto por reguligi la provizon de la metadatenoj de sia Bitoteko al Europeana, pere de Hispana, kiu mem agadas kiel loka kolektanto de metadatenoj. La interkonsento reguligas ankaŭ la uzadon de la provizitaj metadatenoj far Europeana kaj la Ministerio.
La novaĵo pri la aliĝo de Bitoteko al Europeana estis publike anoncita la 15an de decembro 2012 kadre de la Simpozio pri la valoro de Esperanto kiel interkultura fenomeno (Jornada sobre el valor del esperanto como fenómeno intercultural), organizita de Madrida Esperanto-Liceo. Kaj laŭ la plano, Bitoteko devintus jam aperi en Europeana tiun tagon: HEF kaj la Ministerio intense laboris tiucele. Sed tiam la prizorgantoj de Europeana prilaboris la ĝisdatigon de la sistemo, pli longdaŭran ol atendite, kaj la integriĝo de Bitoteko en Europeana povis efektiviĝi nur en februaro.
El teknika vidpunkto, por adaptiĝi al Europeana, Bitoteko devis instali la postulatan Specifon pri Semantikaj Europeana-Elementoj (Europeana Semantic Elements Specification, ESE), normigi la Unuformajn Risurcajn Identigilojn (URI, Uniform Resource Identifier), kaj adopti la licencon Creative Comons por garantii la taŭgan mastrumadon de la aŭtorrajtoj.
Europeana estas projekto de la Eŭropa Unio por krei publikan eŭropan bitotekon konsistantan el bibliotekaj, muzeaj kaj arĥivaj dokumentoj, oficiale lanĉita la 20an de novembro 2008. Ĝi celas doni aliron al la kultura kaj scienca eŭropa heredaĵo. Por atingi tiun celon, ĝi kolektas, riĉigas kaj faras alireblaj la priskribajn metadatenojn de la dokumentoj kiuj konsistigas tiun heredaĵon. Europeana estas unika alirpunkto al pli ol 19 milionoj da specimenoj (libroj, pentraĵoj, filmoj, sonregistraĵoj, muzeaĵoj kaj arkivaj dokumentoj) bitigitaj tra Eŭropo. Pli ol 1.500 eŭropaj institucioj prizorgantaj kulturan heredaĵon havigas dokumentojn al ĝi. Iliaj nombro kaj geografia amplekso daŭre kreskas.
Bitoteko alportas al Europeana metadatenojn de dokumentoj ne nur el sia propra kolekto, sed ankaŭ el kolektoj de aliaj organizaĵoj, kiel, ekzemple, Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Museu d'Esperanto de Subirats kaj Madrida Esperanto-Liceo. Kaj ĝi restas malferma al aliaj kunlaboremaj institucioj, kondiĉe ke ili plenumu la postulojn pri kvalito al kiu Bitoteko sindevigis.
En la nuna momento Bitoteko enhavas pli ol 2.400 dokumentojn. Konsulti rekte la Bitotekon garantias aliron al la plej ĝisdata datenbanko, ĉar la apero de la bitotekaj rikordoj en Hispana kaj Europeana ne estas aŭtomata. Ambaŭ kolektas la metadatenojn ne ĉiutage, kvankam ja regule kaj sufiĉe ofte.
Plie, ni instalis programeton en la bitoteka retejo, kiun Europeana havigas al siaj provizantoj de metadatenoj. Tiu programo ebligas, per la bitoteka serĉilo, trovi samtempe kaj la dokumentojn el la propra datenbanko kaj la ceterajn taŭgajn rezultojn el la datenbanko de Europeana, se ili ekzistas.
La fakto ke Bitoteko troviĝas en Europeana gravas ĉar ĝi integriĝis en reto pri interŝanĝo de metadatenoj, kiu ebligas strukturi la sciojn pri Esperanto kaj plifaciligi la esploron de ĉiuj interesitoj pri la esperantaj lingvo kaj kulturo, kiuj kutime ne havas facilan aliron al tiuspecaj dokumentoj.
Cetere, tio ampleksigas la videblecon de nia kulturo kaj prezentas nian lingvon rolanta je la sama nivelo kaj por la samaj celoj kiel la ceteraj prestiĝaj kultur-lingvoj.
Ana Manero Biblioteko Juan Régulo Pérez Hispana Esperanto-Federacio6 personoj subvenciitaj de TEJO por partopreni IJK-n
Ni tre ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la Partoprenu IJK-n konkurson. Venis entute 11 kandidatiĝo kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la ses premiitojn.
Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin Schäffer kiu kontribuuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto Internacia“ kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al sudamerikanoj.
Ni esperas ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Israelo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.
La premiitoj de la subvencio estas Allan Argolo (Brazilo), Anna Maria Koniecpolska-Bień (Pollando), Dorota Rodzianko (Pollando), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio), Poór Veronika (Hungario) kaj Szilva Szabolcs (Hungario).
Ret-Info – laŭ TEJO-Aktuale
EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas
Dum lastaj jaroj grava kaj regula enspezo por TEJO estis la administra subvencio, kiun ĝi ricevadis de la EU-instanco EACEA (Plenumagentejo pri kulturo, edukado kaj aŭdvidaj aferoj). Tamen pasintjare EACEA neatendite konstatis, ke ĝi ne plu konsideras TEJO-n sendependa junulara organizaĵo, sed parto de UEA. Tial la subvencipeto por 2012 estis malaprobita, kaj TEJO estis trafita de neatendita deficito de 6.000 eŭroj, ĉar parto de jam aljuĝita subvencio ne estis elpagita.
Eĉ pli alta deficito, 29.000 eŭroj, estis atendata por la jaro 2013, ĉar pro la nova interpreto de EACEA jam ne eblis peti la subvencion, kiu subtenis la financan bazon de la asocio. Tamen almenaŭ parto de tiu atendita deficito nun kredeble povos esti nuligita helpe de nova, surpriza decido de EACEA: eĉ se TEJO ne estas tute sendependa organizaĵo, ĝi havas propran juran personecon, ĉar ĝi estas registrita ĉe la nederlanda Komerca ĉambro.
Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, rakontis al Libera Folio, kiel oni eksciis pri la nova interpreto de EACEA:
– Ni estis subvencipetantaj ĉe EACEA por havi volontulon de Eŭropa Volontula Servo, kaj ni preparis tiun EVS-aferon nome de UEA, konforme al iliaj tiamaj interpretoj de nia jura stato. Responde al tio, ni ricevis informon, ke ili havis iun kunsidon kaj la rezulto estas, ke ni resendu nian EVS-subvencipeton nome de TEJO, ĉar ni ja havas apartan juran personecon. Plie ni devas sendi detalan financan raporton de 2011, kun listo kaj kopio de ĉiu kvitanco, por finfine ricevi lastan parton de tiu administra subvencio.
Libera Folio: Ĉu la atendata pago de la lasta parto de subvencio pozitive influos la finan rezulton de TEJO por 2012?
– Nu, la jaro 2012 jam finiĝis kaj estas finkalkulita, do klare ne plu eblas influi ĝin, sed ja tiu mono venos al TEJO, kio estas plej grava. Ĝi tamen influos la finan rezulton de 2013, kiu certe ne estos facila pro manko de subvencio kiun ni ne povis havi lige kun la antaŭaj problemoj, feliĉe jen ĵus finiĝintaj. Kompreneble temas pri tre bona novaĵo por ni, sed ĝi kreis neceson urĝe prepari fakturojn kaj raporton por ricevi parton de la subvencio, kiun ni jam ne plu esperis ricevi. Do ĉiuj laborfortoj estas nun dediĉitaj al tiu tasko.
Laŭ Łukasz Żebrowski la nova interpreto pri la jura stato de TEJO permesas esperi, ke estos multe pli granda ŝanco ricevi subvencion por 2014 ol estis ĉi-jare, eĉ se ne eblas certe antaŭvidi pri kiaj subvencioj povas temi, ĉar ankoraŭ ne estas konataj la detaloj de la subvencia programo por 2014 kaj postaj jaroj.Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto
La Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) intencas republikigi la arkivon de la Scienca Revuo. Tiu arkivo haveblos en du diversaj formoj, nome kiel lumdiskego (komputila DVD) kaj en la retejo de ISAE.
La lumdiskego enhavos ĉiujn numerojn de la jaroj 1949-2011 (en unu DVD). Ĝi estos aĉetebla ĉe la Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio. Paralele la retejo de ISAE enhavos senpage ĉiujn individuajn artikolojn. Aktualaj informoj pri la publikigo aperos en la retejo de ISAE.
La artikoloj en la retejo disponeblos laŭ la permesilo CC BY-ND. La numeroj sur la lumdiskego disponeblos laŭ la permesilo CC BY-NC-ND.
Aŭtoroj, kiuj ne konsentas pri la republikigo de siaj artikoloj anoncu sian nekonsenton al redaktisto@scienca-revuo.info ĝis la 31-a de marto 2013. Nerespondo estos konsiderata kiel konsento. La bibliografio 1949-2011 disponeblas en la retejo de ISAE.
Ni alvokas dissendi ĉi tiun mesaĝon al nunaj kaj tiamaj aŭtoroj de la Scienca Revuo. Elkore salutas, ISAE