Regeln der Esperanto-Liederhitparade

Druckversion | Presebla versio

(die deutsche Übersetzung des Textes wird etwas später erfolgen)

 (© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la monato (dum specialaj Kantoparadoj ankaŭ de la jaro aŭ simile). 

Reguloj:
  1. Iru al la koncerna paĝo de Eventa Servo por trovi ĉiujn informojn, vi trovas ĝin sur la paĝo:  https://eventaservo.org/o/RB_Hameln   
  2. Vi rajtas voĉdoni nur UNUFOJE post la aŭskultado de ĉiuj naŭ kantoj kaj ilia resuma filmo (dum specialaj Kantoparadoj povas esti pli da kantoj).  Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj (dum specialaj Kantoparadoj povas esti pli da poentoj) - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.  La organizantoj lasas al si la rajton forigi poentojn en dubaj kazoj. 
  3. Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asociaj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj 
  4. Vi havas entute 7 poentojn (dum specialaj Kantoparadoj povas esti pli da poentoj), kiujn vi rajtas kaj devas disdoni al la kantoj. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn
  5. Por voĉdoni uzu la ligilon al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. Klarigojn kiel uzi ĝin, vi trovas pli supre.
  6. Nur se eble tio ne funkcias kaj vi havas malfacilaĵojn aŭ misklakis, vi rajtas sendi viajn poentojn per retpoŝto al hamelnatesperanto.de . Detale priskribu, al kiu kanto vi volas doni kiom da poentoj, kaj aldonu ankaŭ vian antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj retpoŝtadreson. Tiam la administra teamo ankoraŭ provos aldoni viajn poentojn merkredon dum la voĉdonado post la Resuma Filmo, se ne jam estos atingita la limo de 200 voĉdonantoj.
  7. Por ebligi la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ al homoj en malfavoraj horzonoj kaj al tiuj, kiuj ne havas tempon ĉeesti la Zoom-kunvenon,  ni ofertas la aŭskultadon kaj voĉdonadon ankaŭ jam pli frueDe sabato iom pli ol unu semajno antaŭ la Zoom-kunveno vi jam trovos la ligilojn al la kantoj kaj al la Resuma Filmo, la kantotekstojn (se haveblas) kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni en tiu ĉi retpaĝo de Eventa Servo. Aŭtomata fino de la voĉdonado estos post la voĉdonado dum la Zoom-kunveno
  8. La ĉeestantoj dum la Zoom-kunveno tuj post la voĉdonado ekscios la rezulton kaj la Kanton de la Monato (ĉe specialaj Kantoparadoj ankaŭ de la jaro aŭ simile). Por la aliaj ni publikigos kaj prezentos la rezulton kaj la Kanton de la Kantoj iam dum la sekva ĵaŭdo. Vi ricevos informon pri tio per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
  9. La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentitaj en la sekva Kantoparado, kune kun ses novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 2 fojojn. La trian fojon vi denove povos ĝui la kanton, sed ne plu eblas voĉdoni por ĝi. Poste vi plej frue post unu jaro denove rajtas proponi kanton, kiu jam partoprenis. 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue (eble tri semajnojn antaŭe) al hamelnatesperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj Kantoparadoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Kiel uzi la paĝon de PollUnit por voĉdoni:
  1. La ligilon al la paĝo de PollUnit vi trovas en la koncerna paĝo de Eventa Servo. 
  2. Sur la paĝo de PollUnit alklaku unue iun cirklon sub la kanto, al kiu vi volas doni poentojn: Se vi alklakas la unuan, estas unu poento, la duan > du poentoj, la trian > tri poentoj, la kvaran > kvar poentoj. Se vi ne vidas ĉiujn kantojn, alklaku la sageton, kiu montras dekstren, por vidi pliajn kantojn (ĝis la lasta kanto). La sageto troviĝas dekstre en la mezo de la listo de ĉiuj partoprenintoj.  Por reiri denove maldekstren, bonvole alklaku la sageton, kiu montras maldekstren
  3. Se vi la unuan fojon alklakas iun cirklon, unue malfermiĝas fenestro: „Kiu vi estas?“ Por voĉdoni, aliĝu kiel gasto (vi NE devas fari konton en PollUnit, NE alklaku al "Aliĝu"(Anmelden) aŭ "Registri"(Registrieren)). Enskribu vian nomon en la kampon „Via gastnomo“(Dein Gastname). Poste vi devas alklaki la koloran „Daŭrigi kiel gasto“(Als Gast fortfahren). 
  4. Por eviti multoblan partoprenadon dum la reta voĉdonado ni nun petas vin aldoni viajn realajn antaŭnomon, nomon, urbon (loĝlokon), landon kaj respondi, ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparadoj kaj ties rezultoj, kaj vian retpoŝtadreson. 
  5. Per plenigo de tiuj kampoj vi konsentas, ke la administra teamo rajtas uzi tiujn informojn nur por observi, ĉu la voĉdonado estas laŭregule, kaj por la statistiko (landoj de la partoprenantoj). Ili ne estos disdonataj aŭ uzataj por aliaj celoj.
  6. Bonvolu plenigi ĉion. Por respondi la demandon "Ĉu vi regule ŝatas ricevi retpoŝton pri la Kantoparado kaj ties rezultoj" alklaku la kampon. Tiam vi vidos la eblajn respondojn kaj povas alklaki "Jes", "Ne" aŭ "Mi jam ricevas".  
  7. Kiam vi plenigis ĉion, bonvole alklaku "Konservi" (Speichern).
  8. Poste aldonu viajn aliajn poentojn. Por vidi ĉiujn kantojn vi eble denove devas alklaki la sagetojn, kiuj montras dekstren aŭ maldekstren.
  9. Kontrolu, ĉu vi jam disdonis ĉiujn el viaj poentoj kaj ankaŭ, ĉu vi aldonis ilin al tiuj kantoj, kien vi volis meti ilin. Supre estas skribita, kiom da poentoj vi jam disdonis. Se tie staras 0 el 9 (dum specialj kantoparadoj povas esti pli da poentoj), tiam vi disdonis ĉiujn de viaj poentoj. 
  10. Por fini vi NE devas konfirmi tion ie, viaj poentoj estas aŭtomate registritaj! (Vi ne trovos kampon aŭ butonon por konfirmi! Se vi ne fermas tiun paĝon, vi havas la eblecon ŝanĝi ankoraŭ viajn poentojn, ĝis la voĉdonado estas fermita. Se vi jam fermis la paĝon, tiam ne plu eblas ŝanĝi ion.)
  11. Vi rajtas voĉdoni nur unufoje!
  12. Por la ĉeestaj partoprenantoj dum la kunveno en la Zoom-ĉambro post la prezentado de la Resuma Filmo ni iom plifaciligos la voĉdonadon. 
  13. En la kazo de misklakado aŭ teknikaj problemoj vi ankaŭ rajtas skribi retpoŝton al hamelnatesperanto.de kaj tie bonvole priskribu, al kiuj kantoj vi volas doni kiom da poentoj.
Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi en la kalendaro de Eventa Servo ĉe nia klubo https://eventaservo.org/o/RB_Hameln:
  • La liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • La ligilon al la resuma filmo
  • La kantotekstojn (se haveblas)
  • La rezulton de la voĉdonado
  • Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
 

 

Aldonaj informoj:

 

 

 

 

Diese deutsche Übersetzung des Textes ist zum Teil NICHT MEHR GÜLTIG!

Esperanto-Liederhitparade - stimme ab für das Lied des Tages!
Du hast die Möglichkeit, eines deiner Esperanto-Lieblingslieder vorzustellen und am Ende stimmen wir ab und wählen das Lied des Tages.

Regeln:
  • Während des Treffens stellen wir 9 Lieder vor und zeigen einen Film mit dem Schnelldurchlauf 
  • Nur nach den 9+1 Präsentationen darf jeder Teilnehmer im Zoom-Raum beginnen mit der Abstimmung:
    • Vorzugsweise über die Seite von PollUnit, die automatisch die Stimmen zusammenzählt (den Link erhältst du nach dem Film mit dem Schnelldurchlauf)
    • Nur wen dieses nicht funktioniert, darfst du deine Stimmen an  hamelnatesperanto.de  schicken oder mit einer privaten Nachricht an Heinz im Zoom-Chat
    • Nur per PollUnit, Email oder Nachricht  im Zoom-Chat ist die Abstimmung gültig
  • Jeder hat insgesamt 7 Punkte zu verteilen. Du darfst einem Lied maximal 4 Punkte geben. Drei Beispiele:
    • das Lied, das dir am besten gefällt, 4 Punkte, das folgende 2 Punkte und ein weiteres noch 1 Punkt
    • ein Lied erhält 4 Punkte, das zweite 3 Punkte
    • du gibst 7 Liedern je 1 Punkt
  • Du musst deine Abstimmung unbedingt unter deinem eigenen, wieder erkennbaren Namen schicken. Die Namen von Vereinen, Clubs oder Fantasienamen sind nicht gültig
  • Nach der Addition der Punkte erfahren wir, welches das Lied des Tages ist 
  • Die Lieder auf Platz 1 bis 3 werden in der nächsten Lieder-Hitparade noch einmal vorgestellt, zusammen mit 6 Neuvorstellungen, und können bis zu ab ab 2023 maximal 2-mal wiedergewählt (also 3-mal gehört) und nach 1 Jahr erneut vorgeschlagen werden.
Eigene Vorschläge
  • Jeder kann mindestens 2 Wochen vor dem Treffen ein gewünschtes Lied (mit dem Link z.B. zu Youtube) schicken an die Adresse hamelnatesperanto.de
  • Die Auswahl richtet sich nach Eingang der Email. Wenn mehr als 6 Lieder kommen, können sie in der der folgenden Kantoparadoj gespielt werden
  • Um ein variationsreiches Programm zu haben, darf jeder Vorschlagende und auch jeder Musiker möglichst nur mit einem Lied gleichzeitig teilnehmen 
Ergebnis der Abstimmung
Einige Tage nach der Kantoparado wirst du im Kalender von Eventa Servo bei unsererm Verein folgendes lesen können  https://eventaservo.org/o/RB_Hameln:
  • Die Liste der Lieder und die Links zu ihnen
  • Den Link zum Film mit dem Schnelldurchlauf
  • Das Ergebnis der Abstimmung
  • Klicke dort unten auf der Seite der jeweiligen Kantoparado die Dateien an, um alles besser lesen zu können 
Viel Vergnügen!
Der Link zum Zoom-Konferenzraum der Esperanto-Gruppe Hameln ist: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Als Passwort gib bitte die Jahreszahl des Geburtsjahres von Esperanto ein (das Jahr, in dem das "Unua Libro", das erste Buch, erschienen ist). Du findest es auf der Seite: https://lernu.net/de/esperanto. Oder erfrage es per Mail an hamelnatesperanto.de.
 
Weitere Informationen: