Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Druckversion | Presebla versio

Saluton

Jen Asocio de la Verduloj Esperantistaj, AVE (fondita 1984)

Ni estas kunlaboranta fakasocio de UEA pri ekologio ekde 1995.
Ni kunlaboras ankaŭ kun SAT, kaj kun regionaj Esperanto-asocioj aŭ grupoj.
Nia baza retejo - ne tute moderna, sed kompleta: verduloj.org(link is external)

Se vi interesiĝas pri Verda (ekologia, paca kaj sociala) politiko, aŭ pri tia Per-Esperanto-Agado bonvolu kontakti min - vidu sube.

Jen la informilo pri nia ĉefa agado kun Verdaj / Ekologiemaj Partioj:  www.verduloj.org/ave_2024-05.pdf(link is external)

Jen foto de AVE-prezentaĵo, dank' al koreaj esperantistinoj, 2023 dum la Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj en Incheon, Koreio

Nia alia agado estas Per-Esperanto-Agado kadre de la 17 Celoj de UN pri Daŭrigebla Evoluo:

Aktuale ni kunlaboras kaj kolektas monon por:
1. Fondi bazlernejon en Rumonge (Burundo) organizita de niaj amikoj Patrick kaj Hassan, kune kun BAVELO kaj ANEB
- aktuale mankas ankoraŭ 4.000 Euro. Subteni eblas al la konto de BAVELO - komunutila subteno, kiu reduktas vian imposton se vi loĝas en EU-lando.
Detalojn vi vidos ĉe BAVELO: esperanto-bw.de/pages/de/landesverband/was-uns-wichtig-ist/burundi-projekt.php(link is external)

2. Subteni projekton por trinkakvo-provizo en Kalima-Kakutya (DR Kongo) - la foto montras la rezulton (provizo kaj 12 akvokranaroj) de la lastaj 10 jaroj en la apuda urboparto Kalima:

3. Subteni samideanajn gestudentojn en Goma (DR Kongo) por pagi la altajn kotizojn:
Detalojn pri nia Per-Esperanto-Agado vi vidos en nia paĝo pri Afriko - kiel dua temo.
verduloj.org/afriko(link is external)

Pri AVE: Nia asocio nur havas sekretarion kaj pluraj kunlaborantaj membroj.

Sekretario ekde 1992: D-ro Manfred Westermayer, Weissdornweg 68, 53177 Bonn / Germanio.

Retadreso: AVEatverduloj.org

Vi povas vidi min (blank-barbulo) plurfoje en la fotoj de nia retejo verduloj.org.