Sammlung von Newsfeeds
”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”
Libera Folio: Ĉu vi detale imagis kaj kreis fikcian historion de la estonteco, kiun la vizitanto malkovru paŝon post paŝo? Iuj elementoj de la ekspozicio ŝajnas sugesti tion. Se tiel, ĉu vi povus diri iom pli al ni pri tiu imagita historio?
Thomas Bellinck: — Efektive, malantaŭ tio kion montras la muzeo, kuŝas certa imagita historio pri la estonteco. Tamen, tiu fikcia historio restas tre maleksplicita. Per la uzado de sugestoplenaj esprimoj kiel “La Dua Intermilita Epoko”, anstataŭ listo de fikciaj datoj kaj eventoj, ni provas elvoki ian Eŭropon postan al la kolapso de la antaŭa EU. La ekspozicio plej ofte delikate ekvilibras inter kredinda fikcio kaj realo foje preskaŭ nekredebla. Tro eksplicitaj prognozoj en la fino fariĝus sciencfikcio, kiu estas multe pli sendanĝera kaj lasas malpli al la imagkapablo de la vizitantoj. Iel ajn, ni ne nepre celas produkti antaŭdirojn: ni uzas la estontecon por malkovri la nunon.
Ĉu en la imagita mondo kiun priskribas via ekspozicio, Esperanto estas iel videbla parto de Eŭropo en 2060?
— Esperanto nepre ludas rolon en la disrompiĝinta Eŭropo de 2060, kvankam nur je modesta skalo. “La Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj kunmetis kaj prizorgas la ekspozicion, uzas evoluintan formon de la lingvo por atingi iun novspecan unuecon.
Kial la ekspozicio tiom mallonge daŭras? Ĉu ĝi restos iel dokumentita?
— La muzeo estas ero en serio de la tiel nomataj “Tok Toc Knock"-festivaloj, kiujn organizas KVS, la Reĝa Flandra Teatro en Bruselo. Dekomence ĝi estis konceptita kiel portempa ekspozicio. Tamen, ni nun esploras la eblon remalfermi la muzeon por plia periodo en septembro kaj oktobro. Krom kialoj sufiĉe praktikaj, la limigitan daŭron de la ekspozicio kaŭzas ankaŭ la urĝa neceseco de ĝia temo. Estante teatrestro, mi konsideras muzeon kiel vivantan estaĵon, aŭ kiel historion kiun ni rakontu hodiaŭ. Kiu ja scias kiajn historiojn ni bezonos morgaŭ?
Kiel vi venis al la ideo uzi Esperanton? Ĉu vi scipovas la lingvon je iu grado? Se ne, kiel vi produktis ĉi tiujn tekstojn, ĉu per Google Translate?
— Je pli rakonta nivelo, Esperanto ekŝajnis la ideala utopia komunikilo por la estontecaj “Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj estos eble travivintaj ian eŭropan renaskiĝon. Koncerne la karakteron de la ekspozicio, mi serĉis etoson kiu kontribuu al la distanco sentata pro la estonteca tempokadro, kiu sentiĝu samtempe hejmeca kaj stranga. Mi volis ke la vizitantoj eniru mondon kie ili sentos sin kiel fremduloj en propra lando. Por neparolantoj de Esperanto, kiel mi, tiu lingvo ja havas tiun apartan econ. Tial ke en la muzeo Esperanto funkcias pli kiel artformo ol kiel laŭintenca komunikilo, kaj ĉar mi celis iun estontan version de la lingvo, mi decidis uzi Google Translate. La sufiĉe fuŝan rezulton mi poste redaktis tiel ke ĝi aspektu pli kohere, kaj mi kreis kelkajn neologismojn por igi ĝin eĉ pli komprenebla por publiko ne konanta Esperanton.
Kion vi mem opinias pri la estonteco de EU? Ĉu la mesaĝo de la ekspozicio kongruas kun viaj propraj atendoj ĉi-rilate?
— La vizio pri la estonteco de EU, kiel prezentita en la muzeo, estas tre malhela. Post la kolapso de EU ĉirkaŭ 2018 la plej multaj membroŝtatoj revenas al sia kutima memcela naciŝtateco. Milito refoje fariĝas realisma eblaĵo. Kompreneble, mi decidis prezenti la scenaron de la plej malbona okazo. Tio ne nepre signifas ke mi deziras, aŭ atendas, ke la okazaĵoj iros en tiu direkto. Sed mi absolute volis konsciigi la vizitantojn pri la danĝeroj kiujn ni frontas hodiaŭ, en la nuna tempo de profunda krizo, kreskantaj naciisma disiĝemo, eŭrop-skeptikismo kaj ksenofobio. Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi.
Kion vi mem pensas pri Esperanto? Ĉu vi scias ke Esperanto ofte, kaj ĝuste en Belgio, estis ligita al utopioj kaj distopioj kiel via ekspozicio, aŭ kiel Neŭtrala Moresnet?
— Dum la kreo-procezo mi forte ekinteresiĝis pri Esperanto. Kompreneble, jam originale mi konvinkiĝis utiligi la lingvon pro ties utopieco. Sed, dum komence allogis min ĝia amuza, iom artefarita aspekto, mi poste malkovris kun surprizo ke Esperanto fakte plu evoluas. Ĝiaj pasiaj parolantoj sukcesis transformi ĝin el provtuba bebo al vivanta, spiranta estaĵo. Intertempe pluraj esperantistoj venis viziti la muzeon, tiel ke ĉiutage mi lernas iom pli pri la fascinaj historio kaj evoluo de la lingvo.
Traduko el la angla: István Ertl Fotoj: Danny Willems/KVN La teksto estas libere republikigebla, nur ke la fonto estu indikita.Civito vendas mortintan Heroldon
Heroldo de Esperanto, unu el la plej malnovaj kaj iam unu el la plej prestiĝaj gazetoj en Esperanto, ĉesis aperi pasintjare. Jam el la jarkolekto 2011 mankis kvin numeroj. El la promesitaj 17 numeroj en 2012 aperis nur kvin.
Jam de longe evidentis, ke la Civito spertis enormajn problemojn, provante plenigi la paĝojn de la malfruantaj numeroj de Heroldo. Grandan lokon en la lasta aperinta numero, ial nomata 10/2012, okupis ampleksa represo de teksto el Libera Folio. Tiu tuta numero temis pri la Universala Kongreso en Hanojo, okazinta antaŭ preskaŭ unu jaro.
La malfruo en la aperritmo jam atingis pli ol unu jaron, ĉar mankas entute 23 numeroj, kaj devus aperi 17 numeroj ĉiujare. Multaj abonantoj esprimis sian malkontenton – aŭ simple ne plu abonis.
Unu el la nekontentaj abonantoj en Germanio estis Hans Eichhorn, kiu turnis sin al la loka peranto por postuli klarigon, alsendon de la mankantaj numeroj – aŭ repagon de la mono.
Responde al la plendoj la peranto, Wolfgang Schwanzer, klarigis, ke ŝajne ankaŭ neniu alia el la restintaj sume ses (6) abonantoj de Heroldo en Germanio ricevis la promesitajn numerojn – almenaŭ li mem ne ricevis. Tial li decidis ekde la venonta jaro ne plu peri Heroldon, nek aliajn eldonaĵojn de la Civito.
Se konsideri, ke Germanio estas unu el la landoj kun la plej forta Esperanto-movado en la mondo, oni povas certi, ke Heroldo havas maksimume centon da pagintaj abonantoj por 2013, supozeble klare malpli. Tial ne tre mirigas, ke ĝi efektive ĉesis aperi, eĉ se la Civito ĝis nun ne publike anoncis tion.
La 10-an de junio tamen en la retejo de la Civito aperis "respondo al lastatempe ricevita demando", laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. La Civito laŭ la sama anonco pretas vendi ankaŭ la nomojn de siaj aliaj ne plu aperantaj periodaĵoj.Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton
En la imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj.
La ekspozicio ŝajnigas okazi en la jaro 2063, kaj rakontas pri la pasinteco antaŭ duona jarcento, kiam eŭropanoj ankoraŭ uzis komunan valuton, limoj inter naciaj ŝtatoj estis neakraj, kaj la koro de la kontinento troviĝis en Bruselo, ne en Varsovio.
Eksponaĵoj montras statistikojn pri la kresko de subteno al naciismaj partioj diversloke en Eŭropo, de Ora Tagiĝo en Grekio ĝis Flandra Intereso en Belgio, la imagitan postan kreiĝon de novaj naciaj ŝtatoj en Eŭropo kaj la disfalon de la unio.
La klarigoj de la ekspozicio estas en grandparte tute komprenebla Esperanto, kun tradukoj en la franca, la nederlanda kaj la angla. La elekto de Esperanto kiel la ĉefa lingvo de la aranĝo estas rimarkinda, konsidere ke la aŭtoro de la ekspozicio, la teatristoThomas Bellinck, ne estas esperantisto kaj tute ne scias la lingvon.
Li elektis uzi Esperanton kiel parton de la artaĵo, ĉar laŭ li Esperanto por averaĝa civitano de Eŭropa Unio estas "iom kiel EU mem" - iom konata, sed samtempe io fremda. Ĝuste tiun senton de duonkonateco-duonfremdeco li volis krei ĉe la vizitantoj, interalie per la lingvoelekto.
La ekspozicio estis malfermita en la eŭropa tago, la 9-an de majo, ne malproksime de la ĉefaj administraj konstruaĵoj de Eŭropa Unio en la centro de Bruselo. La morna bildo de estonteco, en kiu la nuna Eŭropa Unio ne plu ekzistas krom kiel malklara memoro de iama, malsukcesinta utopia projekto, laŭ la aŭtoro de la ekspozicio estas celita kiel memorigo pri tio, kio povus realiĝi en la plej malbona okazo.
En intervjuo de la elstara usona reta kaj papera periodaĵo Foreign Policy, Thomas Bellinck rakontas pri la jaroj tuj antaŭ la komenciĝo de la unua mondmilito, kiam multaj eŭropanoj supozis, ke milito en la kontinento ne plu eblos, pro la proksimaj ekonomiaj kontaktoj kaj pro la parencaj ligoj inter la nobeloj en la diversaj landoj.
— Timigas min pensi, ke ni revenis al la punkto, kiam ni ne plu konsideras la eblecon de milito en Eŭropo, li diras al Foreign Policy.
Seán Ó Riain estas unu el la esperantistoj kiuj kaptis la okazon vidi la ekspozicion. Li rekomendas al ĉiuj fari la samon, antaŭ ol la ekspozicio fermiĝos vendrede la 14-an de junio:
– Valoras viziti la ekspozicion, pro la nekutime grava uzo de Esperanto fare de neesperantisto, kaj por pli profunde kompremi la gravecon de eŭropa integriĝo. Tio aparte gravas por la generacioj kiuj havas neniun rektan sperton de milito en Eŭropo, kaj kiuj pro tio eble emas forgesi ke la homa naturo ne profunde ŝanĝiĝis, per ia miraklo, en 1945.
La retejo de la ekspozicio - en la franca, nederlanda kaj angla, sed ne en Esperanto
Instrukcioj por sukcesa kongreso
Libera Folio: Kial vi trovis, ke oni bezonas krei instrukcion por organizantoj de Esperanto-aranĝoj?
Łukasz Żebrowski: — En la junulara Esperanto-movado aktivuloj sufiĉe rapide ŝanĝiĝas. Aperas ĉiam novuloj kiuj ne havas spertojn en organizado, dum spertaj homoj sufiĉe ofte post iom da tempo malaperas. Tial valoras havi tiujn spertojn en formo de tiaj dokumentoj - klaraj, facile kompreneblaj kaj tuj uzeblaj.
— Kiam oni faras eĉ ĉiujaran kaj stabilan renkontiĝon, kiel ekzemple JES [la Junulara Esperanto-Semajno de Pola Eperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Junularo, red.], oni efektive ĉiujare konstruas la teamon denove. En tiaj aranĝoj kutime triono aŭ eble eĉ duono de organizantoj estas novaj en la teamo. Tiuj kiuj jam havas iujn spertojn, sufiĉe ofte ŝatas ŝanĝi rolojn kaj tiel en unu jaro okupiĝi pri novuloj, en alia pri administrado ktp. Pro tio multan tempon prenas klarigado de taskoj al homoj, kiuj ĵus prenis novan funkcion kaj foje eĉ ne vere havas imagon kion kaj kiam ili devos fari. La tasklistoj celas helpi ĝuste en tiu konsciigo al organizantoj kiuj estas iliaj taskoj kaj ĝis kiam ili devas esti faritaj.
Kiu kunlaboris por krei la instrukcion? Kiaj pozitivaj kaj negativaj spertoj utilis en la laboro?
— Plej multan laboron en la projekto faris Tina Tišljar, Rolf Fantom kaj mi, sed kompreneble ĝi ne povus kreiĝi sen kontribuo de organizantoj de kelkaj Esperanto-aranĝoj. Ĉefe temas pri organizantoj de la 65-a IJK en Liberec, al kiuj poste aldoniĝis spertoj de aliaj teamoj organizantaj IJK-ojn kaj JES-ojn. Fakte la IJK en Liberec estis ĝuste tiu kongreso, kiu instigis la kreadon de la projekto. Tiam ĝi estis sufiĉe eksterordinara, ĉar organizata de 3 landaj organizoj (ĉeĥa, germana kaj pola) kaj kun homoj de 7 nacioj en la teamo. Tiu tre malloka karaktero de la organiza teamo necesigis vere bonan kunordigadon kaj taskodividon, por ke la kongreso povu bone okazi sen eĉ unu fizika kunsido de la kompleta organiza teamo.
Kiajn bazajn erarojn, laŭ via espero, organizantoj evitos helpe de tiu nova ilo?
— La projekto estas kreita ĝenerale por Esperanto-aranĝoj, do kompreneble oni ĉiam devas memori, ke necesas almenaŭ iom konformigi ĝin al cirkonstancoj de konkretaj evento kaj teamo. Certe estas pluraj problemoj, kiujn neniel eblas antaŭvidi, sed estas ankaŭ nemalmultaj, kiujn eblas eviti, se oni pri ili konscias kaj memoras solvi.
— Ofta problemo estas manko de klareco kiu homo pri kiuj specifaj taskoj okupiĝas. Ekzemple povas esti ne klare kiu estas respondeca pri tio, ke surloke estu preparita bona programtabulo. Ĉu tiu, kiu preparas la programon aŭ tiu, kiu respondecas pri la informado al la partoprenantoj? La taskolisto atribuas tiajn taskojn al konkretaj postenoj.
Sed se la problemo estas manko de respondeculo, ĉu taskolisto helpos trovi tiun?
— Kompreneble, la projekto estas nur helpilo, do oni povas facile interkonsenti fari alimaniere kaj simple noti tion en la dokumento, tamen jam apero de tiu tasko en kontrollisto malebligas, ke oni forgesu pri tio kaj ekpensu nur je komenco de la evento. Oni tuj vidas tiun mankon, kaj do evitas oftan problemon, kiam ĉiuj pensas, ke "iu faros".
— Alia kategorio estas taskoj facile forgeseblaj, kies konsekvencoj povas esti tre ĝenaj. Ekzemple facilas forgesi, ke iom antaŭ la renkontiĝo oni devas certigi ŝanĝomonon por akceptejo, drinkejo aŭ gufujo. Tio ne nepre devas esti problemo, se oni organizas eventon en granda urbo kaj en normalaj labortagoj. Pli ĝena ĝi povas evidentiĝi, se oni estas en iu fora loko kaj la evento komenciĝas ekzemple kristnaske. Tiaspecajn erarojn eblas eviti ĝuste havante kontrolliston.
— Krome la projekto helpas ankaŭ en strukturigo de la teamo, ĉar ĝi proponas iun konkretan, elprovitan skemon de la teamo, kiun oni povas konformigi al siaj kondiĉoj. La kontrollistoj helpas ankaŭ al ĉeforganizanto al kiu estos pli facile memori kion kaj kiam postuli de la koncernaj respondeculoj.
Retejo de TEJO: Tasklisto por organizaj teamoj
Rekorde malgranda IJK atendas en Israelo
La estraro de TEJO post sia maja reta kunsido en letero al la komitato esprimis bedaŭron pro la fakto, ke ĝis nun malpli ol 50 eksterlandanoj aliĝis al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto en la ĉefe araba urbo Nazareto. "La klopodo estu tamen organizi bonan kongreson, kvankam malgrandan", skribas la estraro.
La kvanton de ĝisnunaj aliĝintoj eblas kompari kun tiu de la same ekstereŭropa IJK en Kubo en 2010. Tiam la 5-an de junio estis jam 110 aliĝintoj, ĉiuj nekubanoj. La fina nombro de anticipaj aliĝoj tiam estis 133. Aldone ĉeestis eble ĝis kvindeko da kubaj esperantistoj. Tiam multaj el la partoprenantoj estis nejunuloj, kiuj partoprenis ankaŭ la Universalan Kongreson en Kubo.
La kongresoj en Kubo kaj Israelo tial eble ne rekte kompareblas, sed ŝajnas ke la kvanto de ĉeestantoj en Nazareto apenaŭ povos atingi la ciferon 100. Lastfoje la kvanto de IJK-anoj estis sub 100 en la jaro 1967, kiam la kongreso same devis okazi en Israelo. Tiam ĝi estis lastmomente nuligita pro la Sestaga milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio. Anstataŭe estis urĝe organizita nova kongreso en Roterdamo.
Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, ĉu oni povas supozi, ke la maltrankvila situacio en la regiono, kaj speciale la kaosa milito en la najbara Sirio, influis la kvanton de aliĝintoj. Li ne kredas tion.
Łukasz Żebrowski: – Ni ricevis nur unu komenton de persono kiu eksplicite decidis ne partopreni pro sekurecaj kialoj, do ĝi malverŝajne estas signifa kialo.
Libera Folio: Kial do, laŭ via supozo, la kvanto de aliĝintoj estas tiel malalta?
Łukasz Żebrowski: — Verŝajne grava kialo estas malfrua apero de la aliĝilo kaj la retejo, kio ŝuldiĝas inter alie al la fakto ke la loka teamo estis trompita en origine planita IJK-ejo - kibuco Afikim. Tial necesis trovi alian lokon, kio prenis multon da tempo. La aliĝilo interalie malfruis ankaŭ ĉar la israela LKK evoluigadis kompletan sistemon por administrado de partoprenantoj (kion antaŭe la komitato taskis al la estraro de TEJO). Plia ebla kialo estas la relative alta vojaĝkosto al Israelo, kiu ŝajnas al eŭropanoj proksima, kaj tamen troviĝas en alia kontinento.
Libera Folio: Kial TEJO ne sekvas la rekomendon de la komitato de UEA, laŭ kiu IJK kaj UK prefere okazu relative proksime, por ke eblu facila partopreno en ambaŭ?
Łukasz Żebrowski: — Ĝenerale ni sekvas ĉi tiun rekomendon, tamen ne ĉiam tio estas ebla, nek nepre ĉiam preferinda. Relative proksimaj al Islando estas sole Britio kaj Irlando kaj de tiuj landoj ni ne ricevis kandidatiĝojn por IJK 2013. Se temas pri la jaro 2014 ni tute konscie elektis nordan Brazilon, sufiĉe foran al Bonaero: nia intenco estis ebligi al laŭeble multaj amerikanoj partoprenon en internacia kongreso. Ili ja ne havas tian ŝancon tro ofte, malkiel eŭropanoj, por kiuj apudaj kongresoj en 2014 estus supozeble pli favoraj. Do, kompreneble inter aliaj kialoj, pri distanco ni havis alian prioritaton.
— Aldonindas ke niaopinie, ekstereŭropaj kongresoj nur plialtigas la aktivemon de la gejunuloj kiuj ne havas sammulte da eblecoj partopreni pli grandajn eventojn. Efektive, ĝuste en la lasta jardeko IJK iĝas pli kaj pli vere internacia evento, paŝanta tra pluraj anguloj de la mondo.
Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, multaj kongresemuloj en TEJO-aĝo ŝajnas preferi Islandon. Laŭ li estas problemo, ke la du ĉefaj kongresoj ne okazas proksime unu al la alia.
Osmo Buller: – Tio estas bedaŭrinda, sed ofte, kvankam ne ĉiujare, TEJO estas senforta tiurilate pro manko de invito el la lando de UK aŭ alia proksima lando. Ĝi tamen devus nepre klopodi okazigi IJK kiel eble plej proksime al la loko de UK. Tiam ambaŭ kongresoj, sed precipe IJK, profitus kaj havus pli da aliĝintoj. Ju pli malproksime unu de la alia la kongresoj okazas, des pli multekoste aŭ eĉ tute ne eble estas partopreni en ambaŭ kaj necesas elekti. Pli da gejunuloj ŝajnas preferi la Rejkjavikan UK al IJK, ĉar fine de majo la 98-a UK havis 80 aliĝintojn malpli ol 30-jarajn.
Libera Folio: Ĉu la emo de iuj TEJO-estraranoj sendependigi la organizon disde UEA ankaŭ iel rolas?
Osmo Buller: — Certe neniu en TEJO intence faras ion, kio povus subfosi la organizon kaj ĝian plej gravan eventon. La ekzemplo pri IJK kaj UK bone montras ankaŭ pli ĝenerale, ke al TEJO estas des pli avantaĝe, ju pli proksime ĝi estas ligita kun UEA.
— Cetere, ĉi-jare IJK parte suferas ankaŭ pro la Azia Esperanto-Kongreso, kiu same okazis en Israelo en marto. Se tiuj du kongresoj okazus en sinsekvaj semajnoj, ambaŭ havus pli da partoprenantoj. Certe ankaŭ politikaj konsideroj kaŭzas, ke iuj potencialaj kongresanoj ne volas aliĝi al kongreso en Israelo. Same okazis ĉe la UK en Tel-Avivo kaj iuj aliaj UK-oj.
Grava problemo, kiu trafas ne nur la IJK-n sed ankaŭ la lastatempajn Universalajn Kongresojn, laŭ Osmo Buller estas la ĝenerala ekonomia krizo, kiu reduktis internacian turismon kaj precipe vojaĝadon al foraj landoj. Pri tio tamen rekte kulpas nek TEJO nek UEA.Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle
En la lastaj tagoj inundegoj trafis urbojn en sudokcidenta Germanio, en Aŭstrio kaj en Ĉeĥio. Atendeblas ankoraŭ inundoj en la sudorienta parto de Germanio. La situacio similas al tiu en la jaro 2002, kiam dum la kongresa semajno estis inundita interalie la urbo Dobřichovice, kie troviĝas la eldonejo Kava-Pech de Petro Chrdle.
Antaŭ 11 jaroj Petro Chrdle dum la inunda katastrofo troviĝis sur la alia flanko de la terglobo, en la Universala Kongreso en Brazilo, kaj post reveno povis nur konstati la detruon. Ĉi-foje la situacio estis alia, li rakontas al Libera Folio.
– Ĉio okazis malrapide, la pluvo daŭris semajnojn, kaj male ol en la jaro 2002, mi nun estis hejme, kaj diligente transigis miajn librojn, unuavice tiujn, kiuj estas bone vendeblaj, al la sekureco de nia loĝejo en la tria etaĝo. Nun ĝi ne aspektas kiel loĝejo, sed estas provizora stokejo.
En lunda posttagmezo alvenis al Dobřichovice reprezentanto de la ĉeĥa inunda komisiono, kaj anoncis, ke la kvartalo devas esti evakuita pro minaco de superakviĝo.
- La informo venis en la momento, kiam ni plenigis la sablosakojn, ja estas kutima afero por protekti la ejojn, por ke almenaŭ ne envenu tiom da koto kaj simile. La avertisto diris, ke laŭ meteologoj la rivero altiĝos ĝis la nivelo de la barilo noktomeze, kaj ĉiuj devos foriri. Ni tranoktis en la loĝejo de mia vivkunulino, kiu estas preparata por luigo, sed momente libera.
En Dobřichovice, urbeto kun malpli ol 4.000 loĝantoj, estis evakuita granda parto de la urbocentro, ĉefe sur la norda parto de la rivero Berounka. Sur la suda flanko la bordo estas pli kruta, kaj estis evakuita nur proksimume centmetra zono.
Marde matene alvenis la informo, ke la akvonivelo efektive kulminis noktomeze, sed ne superis la kontraŭinundan barilon, kaj la urbocentro ne estis trafita de la akvo. Marde vespere Petro Chrdle jam povis inspekti la domon, kaj konstati, ke ĉi-foje restis netuŝitaj la kelo kun la restinta parto de la librostoko, kaj la garaĝo.
– Nun ĉe ni jam estas suno post multaj monatoj.Papera Pasporta Servo prokrastita
En intervjuo de Libera Folio komence de aprilo, la ĝenerala sekretario de TEJO, Paweł Fischer-Kotowski, jam avertis, ke eĉ kun tre streĉa tempoplano, la aperigo de la listo de gastigantoj antaŭ la kongreso en Rejkjaviko estos verŝajne neatingebla. La kongreso komenciĝos la 20-an de julio.
Nun klaras, ke tiu dato jam tutcerte estas neatingebla, kaj nerealisma ŝajnas ankaŭ la apero de la papera kajero antaŭ la fino de aŭgusto. La progreso de la laboro estis traktita en la reta estrara kunsido de TEJO fine de majo, kaj la komitato de TEJO poste ricevis la sekvan komunikon:
La pretigo de la papera versio de Pasporta Servo 2013 pluiras, baldaŭ ĝisdatigalvoko estos sendita al membroj de PS. La limdatoj por ĝisdatigi PS-profilon estos la 1a de julio rete kaj la 15a perpoŝte.
En pli fruaj jaroj la alvoko pri ĝisdatigo de informoj kutime estis sendita plurajn monatojn pli frue, kaj komence de la libertempa sezono la listo de gastigantoj jam haveblis. Se ĉi-jare la limdato por adresŝanĝo estos la 15-a de julio, ne ŝajnas realisme ke la kajero povos esti presita, ekspedita, kaj atingi la mendintojn antaŭ septembro.Tiel respondis la ĵurnalistoj
1. Loka esperantisto kontaktas vin sojle al la tago de Eŭropo la 9-an de majo kaj klarigas ke Esperanto estas la solvo al la lingva problemo en EU, ĉar la lingvo estas neŭtrala kaj facile lernebla. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Kredeble ne - 4 (50%)
- Eble - 4 (50%)
Kial?
- Eĉ se la ideo ne estas nova, certe iuj legantoj ŝatus babili pri la temo dum kafumado.
- Oni ne multe raportas pri Esperanto, prefere male. Sed tamen mi ne scias, ĉu tiu esperantisto povus ricevi multe da spaco por sia ideo pri la lingva problemo. Aliflanke ja estus interese verki pri tio, kiel la loka esperantisto komunikas kun la cetera mondo - eble okaze de la Eŭropa tago.
- Ne, ĉar la angla tamen estas pli simpla solvo - eĉ se la angla ne estas tute simpla, parte pro la gramatiko, sed precipe pro la vasta vortprovizo.
- Ne, ĉar oni tuj komprenas, ke la propono estas tute nerealisma - bedaŭrinde.
- Jes, estus interese kapti la okazon por rakonti pri la aktuala statuso de la lingvo.
- Ne, tion esperantistoj diradis dum tiuj 33 jarojn, kiujn mi laboris kiel ĵurnalisto, sed kiom mi scias, malmultaj akceptas la ideon.
- Jes, tio povus ŝpari monon ene de EU - sed tiam oni bezonus vastan politikan unuecon.
- Ne, la problemo de EU ne estas la multaj lingvoj - oni ja interpretas. La problemo estas homoj, kiuj ne parolas sian gepatran lingvon, kaj tial ne precize esprimas sin.
2. Sojle al la tago de Eŭropo la 9-an de majo Sveda Esperanto-Federacio rekomendas, ke Svedio subtenu proponon pri libervola instruado de Esperanto en la bazaj lernejoj de ĉiuj EU-landoj. Grupo de esperantlingvaj anoj de la eŭropa parlamento faris la proponon. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Kredeble ne - 1 (12,5%)
- Eble - 4 (50%)
- Kredeble jes - 3 (37,5%)
- Jes, temas pri propono, kiu potenciale povus influi multajn. Eĉ se ĝi ne estos realigita, estas interese rakonti, ke la propono ekzistas.
- Eble - se la propono havus la subtenon de kelkaj potenculoj.
- Jes, tio povus esti amuza telefonvoko!
- Se tia propono jam ekzistas kaj svedaj reprezentantoj de la Esperanto-asocio subtenas ĝin, ja povus iĝi kelkaj linioj en la gazeto, iom depende de tio, kia estas la konkurado pri novaĵoj en tiu tago.
- Jes, iom nova angulo pri la temo.
- Jes, interese se parlamentanoj opinias tion grava.
3. Vi ekscias, ke la tradukservo de Google en la reto nun kapablas traduki ankaŭ al kaj el Esperanto. Google publikigis gazetaran komunikon, laŭ kiu Esperanto kaj Google havas komunan celon, nome helpi al homoj kompreni unu la alian. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Kredeble ne - 3 (37,5%)
- Kredeble jes - 4 (50%)
- Tutcerte - 1 (12,5%)
- La afero aspektas iom tro stirata de Google.
- Novaĵeto. Estas interese, ke Google nun altigis la statuson de Esperanto. Sed efektive tio eble ne estas ege granda novaĵo. Se oni uzas la tradukservon oni ja same bone povas traduki al sia propra lingvo, kaj Esperanto havos malpli grandan rolon.
- Jes, absolute! Tio ja estus io konkreta, kio okazis. Eble oni povus eĉ sekvi la aferon iel.
- Ŝajnas tro nekritike al la entrepreno Google simple transdoni ilian mesaĝon pri tio, kiel bonaj ili estas.
- Interesa novaĵeto.
- Reklamo por Google.
- Multaj homoj uzas servojn de Google.
4. Loka esperantisto kontaktas vin kaj rakontas, ke ŝi estas unu el mil personoj kiuj ĉeestos internacian Esperanto-kongreson en Vjetnamio. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Absolute ne - 2 (25%)
- Kredeble ne - 2 (25%)
- Eble - 4 (50%)
- En la lokaj paĝoj - jes.
- Jes, eble valoras telefonvokon kun kelkaj demandoj.
- Jes, se estas loka ligo, do ekzemple ke la koncerna persono loĝas en municipo pri kiu mi respondecas.
- Eventuale en loka paĝo. Sed tiam mi kredas, ke la persono kiu veturos, devas havi iun plian historieton por rakonti.
- Ne, lokanoj veturas al plej diversaj konferencoj la tutan tempon.
- Ne, tuŝas tro malmultajn homojn. Krom se temas pri loke fama persono.
5. Loka esperantisto kontaktas vin kaj rakontas, ke vizitanto el Vjetnamio faros prelegon pri vjetnama arta metiaĵo. La prelego okazos en Esperanto kaj estos interpretata al la sveda. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Absolute ne - 3 (37,5%)
- Kredeble ne - 3 (37,5%)
- Eble - 1 (12,5%)
- Kredeble jes - 1 (12,5%)
- La temo devas esti pli interesa.
- La temo ŝajnas tro distanca kaj tro bagatela. Neniu ligo al miaj legantoj.
- Jes, verŝajne, la loka metio eventuale povus esti la interesa afero. Aŭ eble se Vjetnamio estas lando, kie oni opinias Esperanton ŝlosilo por simpla komunikado trans landolimoj.
- Neatendite. Do se la prelego okazas loke, ĉe ni, tio povus iĝi agrabla artikoleto.
6. Vi ekscias, ke persono en la regiono pri kiu vi respondecas tradukis konatan verkon el la sveda al Esperanto. La libro nun estas eldonita en Novjorko. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Kredeble ne - 1 (14,3%)
- Eble - 4 (57,1%)
- Kredeble jes - 2 (28,6%)
- Ŝajnas memklara temo por mallonga telefonintervjuo por la libropaĝo.
- Dependas de la enhavo de la libro.
- Dependas de tio, ĉu la libro estos uzata por iu specifa celo.
- Dependas de tio, kiel ĝenerale interesaj la libro kaj la persono estas.
- Jes, iom neatendite kaj amuze. Loke.
7. Vi ekscias, ke loka bando kiu kantas en Esperanto koncertos antaŭ 2.000 personoj dum internacia Esperanto-kongreso en Kopenhago. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Eble - 2 (28,6%)
- Kredeble jes - 3 (43%)
- Tutcerte - 2 (28,6%)
- Unika bando? Se ni antaŭe ne havis artikolon pri la bando ni nun kompreneble devos havi!
- En malgranda municipo kiel Lomma aŭ Svedala tio povus funkcii. Kaj tiam evidente estus bona kazo fari filmeton por la reto!
- Mi tamen ŝatus havi ligon al tio, ke Esperanto en si mem iel estas aktuala.
- Jes, estas unikaĵo se bando kantas en Esperanto.
- Jes. Loka temo. Kaj neatendita.
8. Vi ekscias, ke la ĝenerala sekretario de Unesko parolos pri internacia interkompreniĝo antaŭ 2.000 personoj dum internacia Esperanto-kongreso en Kopenhago. Ĉu tio povas iĝi artikolo?
- Kredeble ne - 4 (50%)
- Eble - 2 (25%)
- Kredeble jes - 2 (25%)
- La temo ne vekas aparte grandan atenton. Antaŭvideble.
- Sonas tro nebule.
- La persono en si mem devas esti interesa, kaj depende de tio, kion ŝli diras, ja povus iĝi artikolo. Se ŝli krome parolas EN esperanto, tio ja estas interesa kvazaŭtrarompo por Esperanto sur alta internacia nivelo.
- Jes, se la parolado en si mem enhavas ion interesan?
- Kian ĝeneralan intereson havas la afero?
- Ŝajnas deviga rutinaĵo. Nenio frape eksterordinara.
Kial Esperanto interesu ĵurnalistojn?
En demokratia socio unu el la plej gravaj taskoj estas kontroli la potenculojn, informi la publikon, se tiuj misuzas sian pozicion, kaj ĝenerale montri mankojn kaj plibonigendaĵojn en la ĉirkaŭa mondo. En diktaturo kompreneble la tasko de obeema ĵurnalisto estas nur laŭdi la ekzistantan ordon. Sed feliĉe Esperantujo ja ne estas diktaturo.
Sed kio kaj kial povus igi nacilingvajn ĵurnalistojn, kiu unuavice klopodas plenumi tiujn taskojn, interesiĝi pri Esperanto? Mi demandis al kelkaj kolegoj en la redakcio de sveda ĵurnalo, kie mi laboras, kio povus igi ilin okupiĝi pri la temo. La respondoj estis sufiĉe pripensindaj, kaj parte surprizis ankaŭ min, kvankam mi ĝenerale scias, kion miaj kolegoj opinias interesa novaĵo.
La laboro de ĵurnalisto konsistas el tio, ke ni kolektas materialon el diversaj, laŭeble fidindaj kaj sendependaj fontoj, por trovi novaĵtemon kaj aliron, kiuj povus interesi la ĝeneralan publikon. Poste la ĵurnalistoj, sendepende de eksteraj influoj, verku artikolon, kiu estu interesa, sencohava kaj iel signifa por niaj legantoj.
Estas grave kompreni, ke la tasko de ĵurnalisto estas io tute alia ol la laboro de reklamisto ĉe komerca firmao aŭ tiu de informisto ĉe Esperanto-asocio. Ĵunalisto havas la devon esti kaj resti sendependa de la interesoj de siaj fontoj, kaj neniel havas la devon raporti pri okazaĵoj, kiujn li taksas neinteresaj aŭ nesignifaj por la legantoj.
Do, se ĵurnalisto raportu pri io rilata al Esperanto, tiu io devas esti interesa, signifa kaj aktuala. Prefere ĝi estu novaĵo. Sed kio do estas novaĵo, kaj kial esperantistoj malofte sukcesas proponi tiajn?
Por loka aŭ regiona gazeto povas validi ekzemple jenaj kriterioj, por ke oni konsideru ion atentinda novaĵo:
La afero devas esti:
- freŝa kaj aktuala
- tuŝi multajn homojn
- signifa por la evoluo de la socio
- neatendita
- loka
- ekskluziva por la gazeto
Trarigardo de arkivo de svedaj gazetoj montras, ke almenaŭ dum la unuaj tri monatoj de la jaro 2013 en Svedio tre malmultis okazaĵoj rilataj al Esperanto, kiuj plenumis tiujn kriteriojn - aŭ almenaŭ informoj pri tiaj okazaĵoj ne atingis la ĵurnalojn. La vorto "Esperanto" ja estis menciita entute pli ol centfoje en gazetartikoloj - sed preskaŭ ĉiuj mencioj temis pri fama restoracio en Stokholmo, kiu nomiĝas Esperanto, sed cetere havas nenian rilaton al la lingvo.
Se oni forprenas la artikolojn kiuj ankaŭ enhavas la vorton "restoracio", restas nur 33 trafoj. Kaj tamen estas inter tiuj ankoraŭ kelkaj artikoloj kiuj efektive temas pri la restoracio. El la ceteraj artikoloj unu temas pri centjariĝo de virino, kiu iam lernis Esperanton. Kelkaj estas leteroj de legantoj, kaj en kelkaj Esperanto estas menciita nur kiel metaforo. Plej amuza el laste menciitaj estas artikolo, kiu uzas la "malsukceson" de Esperanto kiel argumenton kontraŭ la enkonduko de nova, seksneŭtrala pronomo en la sveda lingvo, apud la kutimaj li kaj ŝi.
Krome aperis intervjuo kun la esperantisto Lars Forsman, kiu rakontas pri similaĵoj inter Esperanto kaj la ĉina, kaj el informa vidpunkto eble plej sukcese, en la komputila magazino PC för alla aperas mallonga informo pri Lernu.net. Do, sufiĉe magra rikolto, kaj la sola iel novaĵeca afero temis pri la centjariĝo de esperantisto.
Sed kio, krom la centjariĝoj de pliaj esperantistoj, do almenaŭ teorie povus interesi ĵurnalistojn, kiuj prijuĝas okazaĵojn laŭ la ordinaraj profesiaj kriterioj? Unu maniero ekscii ion pri tio estas fari enketon inter neesperantistaj ĵurnalistoj, kaj tion mi entreprenis – tamen en tre malgranda skalo, do la rezultoj absolute ne havas ian statistikan signifon, sed ja povas doni iom da materialo por pripensado.
Mi dissendis la retan enketilon al 12 elektitaj kolegoj, ĉiuj spertaj ĵurnalistoj, kiuj multajn jarojn laboras ĉe Sydsvenskan, duono viroj kaj duono virinoj. Mi dissendis ankaŭ unu memorigon. Respondis 8 personoj, kion oni povas konsideri relative bona rezulto. Laŭ la respondoj ŝajnas, ke multaj el la nunaj inform-stragegioj de la Esperanto-movado estas tute senperspektivaj, sed ke ekzistas aliaj eblaj aliroj, ĝis nun ne sufiĉe provitaj.
Por la Esperanto-movado estus granda sukceso, se nian kongreson denove vizitus la ĝenerala sekretario de Unesko, sed tia okazaĵo apenaŭ interesus la pridemanditajn ĵurnalistojn. Nur du el la ok respondintoj diris, ke la afero eventuale meritus artikolon.
— Ŝajnas kiel deviga rutinaĵo. Nenio frape eksterordinara, komentis unu respondinto.
Unu el tiuj, kiuj supozis ke la okazaĵo eventuale povus meriti mencion, klarigis jene:
— La persono en si mem devas esti interesa, kaj depende de tio, kion ŝli diras, ja povus iĝi artikolo. Se ŝli krome parolas en Esperanto, tio ja estas interesa kvazaŭtrarompo por Esperanto sur alta internacia nivelo.
Por esperantistoj eĉ duona favora vorto de iu gravulo estas granda afero – sed ne por ĵurnalistoj, kiuj scias, ke gravuloj ĉiutage faras paroladojn kaj dissendas bondezirojn. Ne eblas raportadi pri ĉiu paŝo de la ĝenerala sekretario de Unesko, tio simple ne estus interesa por la legantoj. Necesas, ke la okazaĵo enhavu ion rimarkindan. Se kongresano ĵetus kremtorton en la vizaĝon de la ĝenerala sekretario, ĉar tiu anstataŭ Esperanto parolis la anglan, la novaĵo certe disvastiĝus en la tuta mondo. Alia demando estas, ĉu tia publikeco estus favora al Esperanto.
Eĉ malpli interesa ol la ĝenerala sekretario de Unesko la ĵurnalistoj opinias lokan esperantiston, kiu veturos al la Universala kongreso. Neniu respondis, ke la temo verŝajne aŭ certe meritus artikolon.
— Ne, lokanoj veturas al plej diversaj konferencoj la tutan tempon, klarigis unu skeptikulo.
— Eventuale en loka paĝo. Sed tiam mi kredas, ke la persono kiu veturos, devas havi iun plian historieton por rakonti, skribis alia respondinto.
Iom surprize al mi, tute neinteresa por la ĵurnalistoj montriĝis ankaŭ hipoteza vjetnama esperantisto, kiu faros prelegon pri vjetnama metiaĵo en Esperanto, kun interpretado al la sveda. Mi pensis, ke la ŝanco aŭdi Esperanton efektive uzata povus allogi iom da atento, sed la lingvo mem montriĝis nesufiĉa logilo.
— La temo ŝajnas tro distanca kaj tro bagatela. Neniu ligo al miaj legantoj, klarigis unu skeptikulo.
— Jes, verŝajne, la loka metio eventuale povus esti la interesa afero. Aŭ eble se Vjetnamio estas lando, kie oni opinias Esperanton ŝlosilo por simpla komunikado trans landolimoj, opiniis unu el la du malpli skeptikaj respondintoj.
Nesurprize, iom pli interesa la pridemanditaj ĵurnalistoj opiniis hipotezan kazon de propono pri libervola instruado pri Esperanto, prezentita en la Eŭropa parlamento, kaj subtenata de Sveda Esperanto-Federacio.
— Jes, temas pri propono, kiu potenciale povus influi multajn. Eĉ se ĝi ne estos realigita, estas interese rakonti, ke la propono ekzistas, komentis unu respondinto.
Sed eĉ tia el esperantista vidpunkto tute mondoskua novaĵo apenaŭ trovus lokon sur la frontpaĝo:
— Se tia propono jam ekzistas kaj svedaj reprezentantoj de la Esperanto-asocio subtenas ĝin, ja povus iĝi kelkaj linioj en la gazeto, iom depende de tio, kia estas la konkurado pri novaĵoj en tiu tago, klarigis unu el la ĵurnalistoj.
Eĉ pli interesa la ĵurnalistoj opiniis novaĵon pri tio, ke la tradukservo de Google iĝis havebla en Esperanto, kaj ke Google dissendis gazetaran komunikon pri tio, ke Google kaj Esperanto havas komunan celon, nome helpi al homoj kompreni unu la alian.
Kvin el la ok respondintoj probable verkus artikolon pri tia temo, el ili unu eĉ tutcerte. La tri restintaj diris "probable ne", ĉar ili opiniis, ke la afero kaj precipe la gazetara komuniko tro aspektas kiel reklama truko de Google.
— Ŝajnas tro nekritike al la entrepreno Google simple transdoni ilian mesaĝon pri tio, kiel bonaj ili estas, klarigis unu.
— Novaĵeto. Estas interese, ke Google nun altigis la statuson de Esperanto. Sed efektive tio eble ne estas ege granda novaĵo. Se oni uzas la tradukservon oni ja same bone povas traduki al sia propra lingvo, kaj Esperanto havos malpli grandan rolon, skribis alia.
Indas rimarki, ke la novaĵo pri Google klare dividis la respondojn: neniu elektis la mezan, nenidiran variaĵon "eble". Supozeble ĉiuj respondintoj antaŭ ol decidi konscie prijuĝis la du kontraŭajn faktorojn: unuflanke temas pri neatendita okazaĵo ĉe la populara retejo Google, kiun la plej multaj legantoj vizitas ĉiutage – sed aliflanke temas pri novaĵo iniciatita de la grandfirmao Google, al kiu oni kompreneble sintenu kritike.
Iom interesa estas ankaŭ la fakto, ke almenaŭ laŭ supraĵa arkiva serĉo la novaĵo pri la enkonduko de Esperanto en la tradukilo de Google neniam aperis en la sveda presita gazetaro. La sola rilata mencio aperas poste, en interjvuo kun esperantisto, kiu preterpase mencias la fakton kiel pruvon pri la signifo de Esperanto. Evidente do la svedaj esperantistoj ne sukcesis en taŭga maniero informi la ĵurnalistojn pri tiu novaĵo, kiu supozeble povus generi plurajn artikolojn.
La absolute plej interesa el la proponitaj temoj laŭ la ĵurnalistoj estis la informo pri loka bando, kiu kantos en Esperanto en internacia kongreso. Kvin el sep respondintoj "kredeble" aŭ "certe" verkus artikolon pri la afero, la restintaj du "eble" verkus artikolon.
— Unika bando? Se ni antaŭe ne havis artikolon pri la bando ni nun kompreneble devos havi! respondis unu el la ĵurnalistoj.
Ankaŭ informo pri konata libro, kiu estis tradukita el la sveda al Esperanto de lokano, kaj poste eldonita en Novjorko, vekis iom da interesiĝo inter la ĵurnalistoj - klare pli ol ekzemple la ĝenerala sekretario de Unesko.
— Ŝajnas memklara temo por mallonga telefonintervjuo por la libropaĝo, respondis unu el la demanditoj.
Ĝenerale oni povas konkludi, ke la pridemanditaj ĵurnalistoj apenaŭ interesiĝas pri vjetnamaj manlaboraĵoj, solenaj deklaroj de gravuloj aŭ lokanoj kiuj veturas al kongresoj. Ili aliflanke ja interesiĝas pri politikaj proponoj kiuj povus influi la ĉiutagon de la legantoj, kaj pri konkretaj, neatenditaj okazaĵoj, prefere iel proksimaj al la legantoj. La kriterioj aplikataj al novaĵoj pri Esperanto ŝajnas esti precize la samaj kiel tiuj aplikataj al ĉiuj aliaj fenomenoj.
Do ne vere havas sencon dissendadi rutinajn, seninteresajn komunikojn pri kongresoj kaj solenaj deklaroj – kaj poste plendadi pri konspiro de kontraŭesperantaj ĵurnalistoj, kiuj tuj enrubujigas la deklarojn. Ja havas sencon fari per Esperanto ion konkretan, interesan kaj signifan, kaj je okazo rakonti pri tio ankaŭ al ĵurnalistoj. Se ni efektive havas ion interesan por rakonti, certe almenaŭ parto de la ĵurnalistoj pretos aŭdi tion.
Kalle Kniivilä La filmita prelego spekteblas en la reta kinejo de UEA.Kial ekzistas literaturo en Esperanto?
Kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?
Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, beletraj tekstoj estis por li grava ilo por elprovi kaj pliriĉigi la lingvon. Novaj vortoj, novaj esprimoj, viglaj parolmanieroj, komplikaj frazaranĝoj, fakaj terminoj ktp ofte estiĝis dum verkado aŭ tradukado de literaturo. Eĉ hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion, ke la Esperanta literaturo gravas ĉefe por pliriĉigi kaj evoluigi la lingvon. Nu, aŭdigas ankaŭ mala ideo, laŭ kiu “la poetoj detruas la lingvon”.
Tamen, kian celon havas literaturo ĝenerale, en iu ajn lingvo?
Jen grandega demando, al kiu devas respondi ĉiu homo por si mem. Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo.
Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo tamen estas ja konsterna. Temas ne nur pri lingvo malgranda, pri lingvo kun mallonga historio, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata eĉ en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas. Kiom ajn ni kunvenas, kongresas, klubvesperas, korespondas, interretumas, ni faras tion nur dum eta parto de nia tempo. Kaj multaj el ni faras tion nur balbute, kun malfacilo, ĉar temas pri lingvo lernita, aŭ eĉ lernata. Eĉ en familioj Esperantlingvaj, nacia lingvo kutime superregas. Malgraŭ tio, multaj homoj sentas aspiron esprimi en Esperanto sentojn, ideojn, rakontojn en beletra formo. Surprize kaj mirinde, ĉu ne? Se la nivelo de la kreataj verkoj ne ĉiam estas altega, ni nek hontu nek malesperu, konsiderante la malfavorajn cirkonstancojn.
En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo. Pluraj homoj antaŭvidis por la nova lingvo limigitan rolon de “helplingvo”, kaj rigardis kun suspektemo la ambiciojn de aliaj, kiuj ekuzis la lingvon por krei beletron. Tia kreado povis esti danĝera, laŭ iuj, ĉar ĝi minacis la simplecon de la lingvo, kaj krome riskis prezenti Esperanton kiel konkuranton de naciaj lingvoj.
Tia kritika sinteno tamen ne povis haltigi la strebadon de tiuj, kiuj pro diversaj motivoj volis verki beletre en Esperanto. Kaj efektive, la historio de Esperanto estas intime ligita kun ĝia literaturo. Jam ekde la komenco, eĉ antaŭ la publikigo de sia lingvoprojekto, Zamenhof elprovis ĝin per poemoj originalaj kaj tradukitaj, kaj ankaŭ per tradukado de prozo.
Laŭ konata kliŝo, verkado de poemoj en Esperanto sekvas tuj post la kurso por komencantoj. Kaj la tuta historio de la lingvo – ekde la unuaj jaroj ĝis hodiaŭ – vere plenas je poetoj pli aŭ malpli talentaj. En la frua epoko la poemoj de Zamenhof, Devjatnin, Hankel, Schulhof kaj multaj aliaj tre gravis, kaj por la lingva stabiliĝo, kaj por la evoluo de esperantista sento de komuneco. Temis grandparte pri patosa romantismo, kiu en naciaj lingvoj jam estis eksmoda.
En sekvaj jardekoj aperis poezio pli matura, ekzemple la socialisma poezio de Miĥalski, la parnasismo de Kalocsay, la postparnasismo de Auld kaj Boulton, aŭ la modernismo de Ragnarsson, Nervi, Camacho kaj aliaj. Post 1980 la originala poezio ekhavis novan ŝatatan branĉon el kantotekstoj de muzikgrupoj kiel Persone kaj kanzonistoj kiel Bronŝtejn.
La unua originala prozo de beletra karaktero aperis en junio 1891 en La Esperantisto eldonata en Nurembergo. Temis pri la rakonto Nur unu vorton! verkita de la germano Ludwig Emil Meier. Sekvis en julio 1892 la novelo En la tombo de la ruso Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. En 1896 Lingvo Internacia eldonata en Upsalo aranĝis literaturan konkurson, en kiu premiiĝis novelo de la polo Józef Waśniewski. Alia frua novelisto estis la svedo Otto Zeidlitz.
La verkado kaj publikigado de noveloj kaj rakontoj en Esperanto do tre baldaŭ postsekvis la poezian kreadon, kaj ĝi multe antaŭis la romanojn. Tio estas natura afero; mallongajn prozaĵojn oni povas publikigi en gazetoj, kaj ilia verkado ne signifas tro grandan fortostreĉon. Ankaŭ en la plua evoluo de originala literaturo noveloj ludis gravan rolon, eble pli gravan ol en kelkaj naciaj literaturoj, kie ofte romanoj – kaj eble dramoj – estis ĉefa motoro de la evoluo. La Esperanta beletro estas amatora afero, kreata de amatoroj, eldonata de amatoroj, kaj ĝiaj revuoj – kulturaj kaj movadaj – pli facile atingeblas ol ĝiaj libroservoj. Krome, la legantoj ne ĉiam regas la lingvon tiel bone, kiel la meza leganto de nacilingvaj verkoj. Do, multaj cirkonstancoj pli favoras mallongan prozon ol ampleksajn, kelkcentpaĝajn verkojn.
Iom post iom tamen estiĝis ankaŭ romanarto en la nova lingvo. Pri la apero de la unua romano verkita originale en Esperanto oni povas iom disputi. En 1906 aperis en Francio la libreto Urso de Henri Sentis, kiu en 83 paĝoj enhavis “romanon” kaj kelkajn poemojn. Pli bona kandidato tamen estas romano el 1907 de Henri Vallienne, Kastelo de Prelongo, kiu en pli ol 500 paĝoj prezentas tre viglan sed eksmodan melodramon.
Antaŭ 1920 aperis sep aŭ ok originalaj romanoj, inter 1920 kaj 1940 tridek unu. Inter tiuj fruaj romanoj oni trovas distraĵojn kaj romantikajn rakontojn, kiel ekzemple tiujn de H.J. Bulthuis, krome ideajn aŭ religiajn edifaĵojn, kiel tiujn de H.A. Luyken. Tamen aperis ankaŭ verkoj kun pli grava enhavo, kiel Viktimoj kaj Sur sanga tero de Baghy, Homoj sur la tero de Engholm kaj Metropoliteno de Varankin. Pli distran prozon kreis Jean Forge (Jan Fethke) en pluraj verkoj.
Inter 1945 kaj 1970 aperis nur dek kvin romanoj, sed ankaŭ inter ili troviĝas kelkaj gravaj verkoj, kiel Vojaĝo al Kazohinio de Szathmári kaj Kiel akvo de l’ rivero de Schwartz. Mi menciu ankaŭ la elstaran romanon Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti, kiu estas samtempe distra kaj serioza.
Post 1970 kreskis la eldonado, kaj post 1980 pli-malpli eksplodis la Esperanta romanarto, kun pli ol tridek romanoj publikigitaj en ĉiu jardeko. Precipe kreskis la nombro de krimromanoj, sed aperis ankaŭ romanoj historiaj, biografiaj, sociaj-politikaj, psikologiaj kaj aliaj. En ĉi tiu epoko ni trovas ankaŭ kelkajn aŭtorojn, de kiuj aperis po pluraj verkoj. La rekordon havas István Nemere kun siaj dek naŭ romanoj kaj tri novelaroj inter 1981 kaj 2009. Aliaj aŭtoroj de pluraj verkoj estas Lorjak (Jacques-Louis Mahé), karakterizata de tre specifa sprita stilo, Karolo Piĉ, kies lingvaĵo fifamas, John I. Francis, kies primilita romanego La granda kaldrono elstaras, Spomenka Štimec kun tre persona tono, Trevor Steele, plej konata pro sia unua romano Sed nur fragmento, Manuel de Seabra, kiu verkas kaj nacilingve kaj Esperante, kaj Mikaelo Bronŝtejn, rekreinto de tute aparta Sovetia mondo en nia literaturo. El aŭtoroj de po unu aŭ du romanoj mencieblas Masao Miyamoto, verkinto de biografiaj romanoj, Sara Larbar (Lilia Ledon da Silva), denaskulino kun vertiĝa prozo, Blazio Vaha (Balázs Wacha) kun tute unika stilo, Eli Urbanová, poetino kiu kreis la unikan membiografion Hetajro dancas, kaj Anna Löwenstein, kreinto de historiaj romanoj. Pri verkintoj de krimromanoj mi ĉi tie ne parolas, ĉar ili aperas komplete en aparta eseo en la esearo Kroze – proze.
Oni jam diversloke publikigis listojn de plej valoraj originalaj verkoj. La plej konata listo estas la “Baza legolisto” de William Auld el 1988, ĝisdatigita en 1997. Ĝi enhavas 27 verkojn poeziajn kaj 32 prozajn, el kiuj 22 romanojn. Pluraj verkoj traktataj en Kroze – proze troviĝas en la listo de Auld.
Mi tamen kuraĝus diri – kvankam tio ja estas aserto kontestebla – ke la Esperantaj noveloj ne nur kvante sed ankaŭ kvalite superas la romanojn. Kiel jam dirite, krei romanon estas granda fortostreĉo, sed krome necesas kapablo kaj talento por starigi bonan romankonstruon. En Esperantaj romanoj oni ofte rimarkas, ke ĉio iras pli-malpli glate preskaŭ ĝis la fino, sed tie la aŭtoro ne tute sukcesis pri sia tasko. Aŭ la fino estas tro stumpa, kvazaŭ la fortoj elĉerpiĝis, aŭ ĝi plenas de koincidoj kaj rompoj de la ĝistiama realismo, kvazaŭ la aŭtoro malesperis kiel finfine nodi ĉiujn fadenojn. Kompreneble ankaŭ por verki bonan novelon necesas krea lerto, tamen oni pli facile supervidas kaj regas la verkon. Kaj en okazo de fiasko, ĉe novelo tio ne estas katastrofo – eblas simple komenci novan – dum fiaskinta romano povas kaŭzi aŭtoran traŭmaton.
La literaturo – kaj prozo kaj poezio – ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj. En Esperanto la eksperimentado koncernas ĉefe la lingvon, dum ni ankoraŭ grandparte atendas niajn novigantojn, se temas pri la maniero rakonti. Esperanta Joyce ankoraŭ ne aperis, nek Lobo Antunes. La legantoj tamen ofte plendas pri tiu lingva eksperimentemo; multaj el ili preferus legi verkojn en “normala Esperanto”. Ŝajnas al mi, ke la lingva eksperimentado okazas pli ofte en romanoj ol en noveloj, kvankam kompreneble troviĝas ankaŭ ekzemploj de la malo. Plej multe oni tamen ja eksperimentas en la poezio.
Tipa trajto de novelo estas la koncentriĝo je limigita temo, malmultaj aperantaj personoj, mallonga tempofluo. Ofte la eta formato signifas intensecon kaj densecon de la esprimrimedoj. Plej ofte temas pri prozo epika (rakonta) kaj sceniga, do same kiel en romano, tamen la denseco fojfoje donas al la stilo trajtojn certagrade lirikajn.
Oni ofte parolas pri du malsamaj tradicioj en la novelarto: Unue la tradicia epika novelo, kie gravas ĉefe la dramaj okazaĵoj kaj la klara fino, kiu rivelas aŭ konkludas ion, kelkfoje en maniero sprita. Due la pli moderna lirika novelo, kiu scenigas kaj prilumas la kondiĉojn kaj konfliktojn internajn kaj eksterajn de homoj, sed kie ne tiel gravas dramaj okazaĵoj aŭ sprita fino. Iam oni mencias kiel korifeon de la unua speco Guy de Maupassant, de la dua Anton Ĉeĥov. Kompreneble, ĉe multaj verkoj oni trovas trajtojn de ambaŭ tradicioj.
La historio de la Esperanta novelarto do komenciĝis en la 1890-aj jaroj, apenaŭ kvar jarojn post la publika lanĉo de la lingvo. El fruaj novelistoj mi povas mencii Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev kaj Julio Baghy. Ili verkis plejparte novelojn de tradicia humanisma speco, eble eĉ romantikisma, kaj ĉe Baghy ofte kun granda porcio da humuro. Ambaŭ havis gravan signifon por la evoluo kaj stabiliĝo de Esperanta proza lingvaĵo de internacia stilo, sen personaj aŭ naciaj specifaĵoj.
En la 1930-aj jaroj du britoj portis la Esperantan novelarton al nova ŝtupo. Temas pri K.R.C. Sturmer kaj L.N.L. Newell. Ili sufiĉe bone reprezentas la du noveltradiciojn supre menciitajn, kun Newell kiel la “epika” kaj Sturmer kiel la “lirika” novelisto.
Samtempe, sed ankaŭ poste en la jaroj 40-aj kaj 50-aj, Raymond Schwartz kaj Ferenc Szilágyi, aktivis en pluraj ĝenroj, sed eble plej elstare sur la novela kampo. Schwartz estis prefere humuristo kaj Szilágyi psikologo, tamen la verkoj de ambaŭ baziĝas sur profunda humanismo prezentata per bela stilo.
Dum la dua mondmilito literaturo por la plimulto de esperantistoj ne estis unua prioritato, sed ankaŭ postmilite ĝi nur iom post iom reakiris signifon. Literaturaj revuoj ja estis fonditaj – Malgranda revuo, Norda Prismo, la nica literatura revuo – aŭ refonditaj – Literatura Mondo. Tamen tiuj revuoj unu post la alia mortis, kaj la beletra libroeldonado ne furoris. Se mencii kelkajn gravajn novelistojn el la jaroj 1960-aj kaj 70-aj, tiuj povus esti Marjorie Boulton, John I. Francis, Johan Hammond Rosbach kaj Lina Gabrielli. En la mezo de la 70-aj jaroj aktivis Endre Tóth, kies sola novelaro Lappar, la antikristo tamen aperis nur postmorte en 1982. Tiu volumo estas eble la plej valora verko de la originala Esperanta novelarto, tamen ĝi ne vekis tre grandan atenton.
En la 1980-aj jaroj la nombro de libroformaj novelaroj denove kreskis, kaj ĉefe dank’ al la literatura revuo “Fonto” aperinta de 1980 ĝis 2006, sed ankaŭ al Literatura Foiro aperanta de 1970 kaj al Monato aperanta de 1980, kreskis ankaŭ la ebloj publikigi kaj legi novelojn Esperantajn en la gazetaro. El novelistoj de la jaroj 80-aj kaj 90-aj oni povus mencii Spomenka Štimec, Julian Modest (Georgi Mihalkov), Serĝo Elgo (Georges Lagrange), Jorge Camacho, Lena Karpunina kaj multajn aliajn.
En Kroze – proze mi kolektis eseojn pri originala Esperanta literaturo, kaj pri verkado kaj legado de beletra prozo. Tri el la eseoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Pluraj jam aperis en la revuoj Fonto, La Ondo de Esperanto kaj Beletra Almanako. Aliaj estas verkitaj por ĉi tiu esearo. La tekstoj ne celas doni plenan superrigardon pri la Esperanta literaturo. Ili simple prezentas mian personan imagon kaj interpreton de kelkaj prozaj verkoj kaj aŭtoroj, kiuj ŝajnas al mi interesaj, kaj krome de kelkaj aspektoj el la tekniko de rakonta prozo. Espereble ankaŭ la legantoj trovos en la kolekto erojn legindajn kaj pensigajn.¨
Sten Johansson
La verko Kroze — proze de Sten Johansson ĵus aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Svedio, kaj jam mendeblas ĉe la eldonisto. La enkonduka eseo aperas en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo. Reprodukto aliloke malpermesita.
Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas”
Libera Folio: En la enkonduka teksto de la esearo vi starigas demandon: kial ekzistas literaturo en Esperanto, kian celon ĝi havas kaj kian valoron. Ĉu eblas respondi al tiu demando pli mallonge ol per tuta esearo? Kial vi mem okupiĝas pri Esperanta literaturo?
Sten Johansson: — Nu, pli longe eĉ pli facilus… Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Mi verkas, ĉar mi scivolas; verkado estas ia esplorado. Kio okazus, se… Kion mi farus, se mi… ktp. Pli-malpli la samon eblas diri pri legado de literaturo. Mi verkas svede kaj Esperante, ĉar tiuj estas miaj du lingvoj. La Esperanta literaturo iom suferas de tio, ke oni pli multe emfazas ĝian lingvan flankon ol ĝian literaturan valoron. Tion mi ŝatus ŝanĝi, se mi povus.
Esperantlingvaj verkistoj ĉiam vivas ĉefe en alilingva realeco, kaj precipe en pli fruaj epokoj kun tre limigita kontakto kun siaj kolegoj kaj siaj potencialaj legantoj. Ĉu tamen la esperantlingva literaturo formas koheran tuton, aŭ ĉu ĝi konsistas nur el fragmentoj? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la situacio kun la evoluo de interreto?
— Jen demando por literaturscienca disertacio. Evidentas, ke parto estas fragmentoj, sed ĉu tio estas grava problemo? Laŭ mi, ĉiu verko estas parto de la monda literaturo, kaj samtempe tute persona kreaĵo de la aŭtoro. Krom tio, kelkaj estas parto ankaŭ de nacia literaturo, de aparta ĝenro, de skolo, aŭ de alia subgrupo de verkoj. La Esperanta literaturo estas unu tia subgrupo, sed ĝi ne tre koheras, pro naturaj kialoj. Aliflanke, ĉu naciaj literaturoj pli koheras? La malkohereco ne ĝenas min, sed kompreneble mi tre ĝojus, se la kvalito de la verkoj estus pli alta. Interreto sendube ege kreskigis la ĉiutagan uzadon de Esperanto, sed mi ne scias, kiel ĝi devus influi la literaturon. Nu, tamen jes, ĝi ja faciligas distribuadon, ne nur de literaturo, sed de ĉio. Mi tamen dubas, ĉu tio signifas plian koherecon, kaj same, ĉu tio estus dezirinda.
En la teksto pri Ivan Ŝirjaev vi konstatas, ke li tute ne estis tiel izolita de la ĝeneralaj fluoj de la Esperanta literatura kaj lingva evoluo, kiel supozis iuj pli fruaj esplorintoj. Tamen, lia ĉefverko estis eldonita nur sesdek jarojn post lia morto. Kion laŭ vi eblus fari, por ke la pintaj verkoj de la Esperanta literaturo iĝu pli vaste, kaj pli ĝustatempe, konataj inter la potencialaj legantoj?
— Nu, en la kazo de Ŝirjaev, kredeble necesus nuligi la oktobran revolucion, forigi la stalinismon en Sovetunio kaj la naziismon en centra Eŭropo, kaj malokazigi la duan mondmiliton. Ĝenerale, kion fari? Homoj, kiujn interesas literaturo, legu la Esperantajn verkojn, prijuĝu ilin, parolu kaj skribu pri ili. Jen kion mi klopodas fari. De homoj, kiujn ne interesas literaturo, ne eblas atendi grandan helpon. Kelkaj el ili ja tamen verkos, eldonos ktp, kaj tio estas tute en ordo, kvankam ili ne ĉiam sukcesas distingi valoraĵon disde rubo. Se oni fajfus pri kopirajtoj kaj eldonejoj, eblus publikigi pli multe Interrete, kaj iuj homoj efektive faras tion. Sed ne ĉiam facilas trovi la tekstojn. Ekzemple, La granda kaldrono de John Francis, pri kiu temas unu eseo en Kroze – proze, jam de jardekoj estas neakirebla, kaj mi sukcesis legi ĝin nur dank’ al tio, ke vi, Kalle, antaŭ kelkaj jaroj pruntis al mi vian ekzempleron. Do, tiel vi kontribuis al la esearo!
Pluraj el la eseoj en la kolekto jam pli frue aperis aliloke, ĉefe en Beletra Almanako. Ĉu la libro havas alian celgrupon ol Beletra Almanako?
— Eble pli grandan… Tamen, laŭ mi estas oportune kolekti similtemajn verkojn, kiuj jam aperis dise, kune kun novverkitaj, kaj krome en formo espereble iom daŭre restanta sur librobretoj – kun aŭ sen polvo. Mi aldonu, ke la volumo enhavas, krom eseoj pri Esperantaj verkoj kaj aŭtoroj, ankaŭ kvar eseojn pri verkado kaj legado de rakonta prozo ĝenerale, kun abundaj ekzemploj el la literaturo monda kaj Esperanta.
Laŭ informoj en la libro, vi lernis Esperanton meze de la 1960-aj jaroj, kabeis meze de la 1970-aj, kaj revenis al Esperanto per verkado meze de la 1980-aj jaroj. Kial vi siatempe perdis la interesiĝon pri Esperanto? Kio logis vin reen? Kaj kiel vi sintenas al la organizita movado kaj ĝiaj celoj?
— Kiel junulo mi elreviĝis pri la movado, interalie ĉar tiam pli logis min movadoj sociaj kaj politikaj. Ĉar la lingvo estis intime ligita al la movado, mi ĉesis uzi ĝin. Post jardeko mi tamen rekomencis uzi Esperanton kun retrovita plumamiko, Paulo Sérgio Viana en Brazilo, kiu instigis min unue al tradukado, poste al verkado. Do, pri ĉio posta kulpas la amiko Paulo…
— Pri la movado mi ne plu okupiĝas. Se homoj volas lerni Esperanton, ŝajnas normale, ke la jamaj uzantoj helpu ilin. Pri aliaj celoj mi ne havas opinion.
La verko Kroze — proze de Sten Johansson ĵus aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Svedio, kaj jam mendeblas ĉe la eldonisto. La enkonduka eseo aperas en Libera Folio (ĉi tie) kun la permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo.Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de Franco
Amasaj eskapoj el prizonoj kaj koncentrejoj facile kaptas ĉies imagon. La granda eskapo estas la titolo de fama filmo, kiu bildigas la eventojn okazintajn en aliancana koncentrejo Stalag Luft III en Germanio dum la Dua Mondmilito. La koncentrejo de Sobibor famiĝis pro la eskapo de sescento da ĉefe judaj prizonuloj, el kiuj dekono sukcesis postvivi la militon; ankaŭ el ĝi naskiĝis filmo, Eskapo el Sobibor. Sed ekzistas alia, pli amasa eskapo el milita prizono, apenaŭ konata internacie, en kiu ŝajne Esperanto ĝuis tre interesan rolon.
La 22-an de majo oni kunmemoras la 75-an datrevenon de la fuĝprovo, en 1938, dum la hispana Intercivitana milito, de la plej amasa grupo de militkaptitoj. Preskaŭ 800 homoj eliris la fortreson konatan kiel San Cristóbal (Sankta Kristoforo), sur la monto Ezkaba, apud la navara ĉefurbo Pamplono (hispane Pamplona, eŭske Iruñea). El ili nur tri, aŭ eble kvar, sukcesis atingi Francion. La malmoleco de la frankoisma flanko de la milito, kaj la longa daŭro de ties reĝimo, kaŝis preskaŭ ĉiujn informojn pri la disvolvo de la ribelo, kiu nur nun, iom post iom, sukcesas aperi en la publika kono. Sed se oni iam kreus filmon pri ĝi, Esperanto devus nepre roli.
La fortreso de Sankta Kristoforo estis militista kazerno, kiu foje servis kiel prizono. En la unuaj momentoj de la hispana milito, Navaro fariĝis kvazaŭ ĉefurbo de la ribelo, pro la forta influo de la tradiciistoj (t.n. karlistoj) en tiu regiono, kaj la tiea deĵoro de la direktoro kaj ĉeforganizanto de la puĉo, generalo Mola. Baldaŭ oni komencis enkarcerigi tie anojn de la lojala flanko, nome socialistojn, komunistojn, anarkiistojn, eŭskajn naciistojn kaj aliajn respublikistojn.
La prizono estis tute superplenigita. Pli ol 2.500 homoj amasiĝis en konstruaĵo en kiu jam kvinono estus tro. La terura malvarmo, la mistraktoj, la humiligoj estis konstantaj. Oni apenaŭ ricevis manĝon, interalie pro la korupteco de la gardistoj kaj direktantoj, kiuj konservis por si monon destinitan por tiu celo. En tiu stato, malgranda grupo de senesperiĝintaj kaj engaĝitaj malliberigitoj komencis plani la eblojn de fuĝo.
La ĉefa organizanto estis komunista gvidanto, Leopoldo Picó, naskiĝinta en Kantabrio, sed ekde sia junaĝo laborinta en ŝipfarejo en Biskajo. Laŭ la postrestintaj raportoj temis pri ege serioza, disciplinita kaj kapabla organizanto, tre inteligenta, amiko de la fama Pasionaria, la heroino de la tiutempaj eŭropaj komunistoj.
Oni ĉiel klopodis nepre konservi la sekreton. La planintoj estis vere malmultaj, eble ne pli ol dudeko. La sekreto estis fortigita per la uzo de Esperanto inter Leopoldo kaj kelkaj aliaj el la organizantoj. Pri tio konsentas la atestoj de diversaj postvivintoj, inter kiuj unu el la homoj kiuj atingis eksterlanden, laŭ la libroj kiujn lastatempe oni eldonis pri la fuĝo (pliaj informoj hispane).
La organizintoj profitis la malkreskon de la kvanto de gardistoj dum la dimanĉa vespero, por kapti kaj silentigi plejmulton el ili (unu mortis dum la batalo), kaj malfermis la pordegojn de la fortikaĵo. Nur en tiu momento oni diskonigis la situacion al la ceteraj malliberigitoj, kiuj profitis la okazon por eliri amase. Pli ol 700 homoj trairis la elirejon kaj komencis malsupreniri la monton en la ĉirkaŭajn valojn.
Bedaŭrinde en tiu momento du gardistoj sukcesis atentigi la militistajn taĉmentojn en la apuda urbo, kaj ili rapide atingis la kazernon. Multaj prizonuloj preferis ne riski la reprezaliojn, kaj sufiĉa nombro el la eskapintoj, kiuj apenaŭ estis preparitaj kaj sentis sin malfortaj pro la malsato kaj apenaŭ surhavis adekvatajn vestojn, preferis reveni en la fortikaĵon. Aliaj estis baldaŭ kaptitaj, kaj el tiuj ĉi, parto revenigita en la malliberejon, sed multaj aliaj (ĉirkaŭ 200) estis ĉe la kaptado surloke mortigitaj de la plej fanatikaj el la kaptintoj, milicanoj el la Falango, tradiciistoj, aŭ de la militistoj mem.
Plej multaj fuĝintoj celis la nordon, la Pirenean montaron, ne tro malproksiman de Pamplono, kaj en tiu direkto ankaŭ celis la ĉasistoj.
Nur tri homoj sukcesis trairi la tutan vojon kaj atingi Francion. Ili poste revenis en la respublikanan flankon, tra Katalunio, plu luktis, kaj finfine sukcesis transvivi la militon kaj denove ekziliĝis. José Marinero vojaĝis al Meksiko. La aliaj du, Valentín Lorenzo kaj Jovino Fernández, restis en Francio, kaj revenis al Hispanio nur post la morto de la diktatoro. En la lastaj tagoj oni disputas pri la sukceso de kvara homo, nenomita, kiu sukcesis fuĝi kaj laŭdire atingis Usonon.
La eskapon oni finfine povas taksi ne tre sukcesa. Tamen, ĝi estis sufiĉe granda bato por la mastroj de la prizono. Signife, ili devis informi pri ĝi en ĵurnaloj, eĉ se maskinte la ecojn kaj la nombrojn. La aŭtoritatoj organizis simbolan kaj drastan juĝon al 17 el la ĉefaj organizantoj, kio rezultis en la mortpuno de 14. Ili estis publike pafekzekutitaj en la centro de Pamplono en septembro 1938.
Inter ili ne troviĝis Leopoldo Picó. Oni lin kaptis du tagojn post la eliro, kaŝitan en izolita kampardomo, kaj tuj mortigis. Ne eblas precize koni la cirkonstancojn, kaj ekzistas diversaj versioj pri la formo de lia murdo. Li postlasis du malgrandajn infanojn, kiuj nur post pluraj jaroj ekkonis la veran dimension de la rolo de sia patro.
Pri lia rilato al Esperanto, ni ĝis nun ne sukcesis trovi pli detalajn informojn. Nek kiam li lernis ĝin, kaj kiujn rilatojn li havis al kluboj aŭ organizaĵoj. Ĉiuokaze, ne estas strange ke laboristoj en Hispanio, kaj specife en la ministaj kaj metalfabrikaj areoj ĉirkaŭ Bilbao, lernis Esperanton.
Pri tiu cirkonstanco mi mem verkis en aliaj tekstoj, al kiuj mi simple referencas, kaj specife al la studo pri la rolo de Esperanto en la kulturo de laboristoj en Hispanio, al mia prelego pri la uzo de Esperanto inter socialistoj en Eŭskio, inter kiuj sufiĉe gravaj gvidantoj kaj al la komuniko verkita de Ulrich Lins kaj mi mem pri la uzo de Esperanto dum la hispana milito, publikigita tie ĉi en Libera Folio. Kaj pri tio povas eĉ vive atesti amiko, Eduardo Larrouy, kiu jam travivis pli ol 80 jarojn da esperantumado kaj kies 100-an datrevenon ni ĝoje festis antaŭ kelkaj semajnoj. Kiel multaj aliaj, kaj kiel la fuĝontoj el la Navara fortreso, ankaŭ li parolis Esperanton en la prizonoj de Franco.
Toño del BarrioZlatko Tišljar: Ni disvastigu Esperanton sekrete
Mi prelegis en Zagrebo pri la Eŭropa lingva situacio kaj Esperanto. Kaj mi konstatis ke oficiale ĉie regas kontraŭstaro al Esperanto, ĉefe inter politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj. Sed estas unu niĉo kie ni ĉiam pli bone sukcesas: en la eŭropaj monaj fondaĵoj.
Tre diversaj fondaĵoj disponantaj pri multega mono ĉiam pli ofte aprobas monon por projektoj elpensitaj kaj proponitaj de Esperanto-organizaĵoj kaj -entreprenoj. Ni kredis ke ankaŭ en tiu sektoro sufiĉos ke la decidantoj vidu Esperanton en la nomo de la projektproponanto, kaj ili aŭtomate malakceptos nian projekton. Kaj jen, feliĉe, ĉi tie ni malpravis. Se ni faras bonan projekton, ne ĝenas la decidantojn Esperanto en la nomo. Ili aprobas. Nuntempe diversaj Esperanto-organizaĵoj, -asocioj kaj -entreprenoj realigas dekon da projektoj, por kiuj estas aprobitaj ĉirkaŭ 2 milionoj da eŭroj.
Kaj interese, homoj kiuj rilatas kun la instancoj de EU pro realigo de tiuj projektoj, gajnas ĉiam pli da simpatioj kaj aŭtoritato en la strukturoj de EU-fondaĵoj. Ne nur ke jam tri organizaĵoj kun kvin esperantistoj membras en Multlingvisma platformo, kiun starigis Eŭropa Komisiono, sed esperantistaj gvidantoj de projektoj partoprenas en aro da komisionoj kaj laborgrupoj rilate la analizadon de la fondaĵoj. Kaj ili estas ĉie aktivaj, havas konstruinteresajn proponojn kaj kvalite kontribuas al la temoj tie traktataj. Ĉie tie la gravuloj kun kiuj ili kunlaboras, vidas en ili kvalitajn personojn kaj perdas antaŭjuĝojn pri tio ke esperantistoj estas fanatikaj propaganduloj kaj sektanoj.
Tio donis al mi ideon, kiu povus esti nova taktiko por antaŭenigi Esperanton.
Ni partoprenu organizite en diversaj agadoj internaciaj neesperantistaj, laŭ niaj kapabloj, kaj ĉie kie ni partoprenas ni ne hontu inter ni uzi Esperanton, sed ni neniam al aliaj diru ion ajn pri tio. Ili mem demandos. Kaj ni kondutu, kvazaŭ tio estas nia trezoro, kiun ni ne volonte dividas kun aliaj. Kiu lingvo estas tiu? Respondu: Esperanto, sed aldonu nenion plian. Se la interesiĝanto plu demandas, ĉiam respondu mallonge, kvazaŭ tio estas io via, kio la alian ne koncernas.
Per tiu konduto, ni provokas maksimuman scivolemon. Se ni partoprenas en tiuj neesperantistaj kunvenoj kiel fakuloj kiuj havas bonajn ideojn kaj proponojn por la celoj de la kunvenoj, la aliuloj kutime rimarkos ke ni estas utilaj por la celoj en kiuj ni laboras kune, ĉar niaj ideoj kaj kapabloj estas tre bonaj. Laŭ tiu maniero ni atingos multe pli ol per daŭra propagandado kaj laŭdado de Esperanto.
Por tiu taktiko estas evidente necese, ke en iuj internaciaj asocioj kaj projektoj partoprenu pluraj esperantistoj. Ununura ne povas paroli Esperanton kun si mem. Sed feliĉe ĝuste la eŭropaj projektoj estas ideala loko por tio, ĉar ili postulas ke en la projektoj partoprenu laŭeble multaj organizoj el diversaj landoj. Ekzemple en la projekto lingvo.info partoprenas naŭ partneraj organizoj, inter kiuj kelkaj estas esperantistaj, kaj tio donas la eblon por ĝuste tia konduto. Krome oni pagas nin por produkti ion kion ni mem elpensis, kaj kio almenaŭ flanke utilos al Esperanto.
Sed tia konduto estas uzebla ankaŭ en tre diversaj fakaj kaj aliaj internaciaj organizoj. Necesas nur iom da kunordigado. Ekzemple okaze de Unesko-konferenco ĉeestas tri aŭ kvar esperantistoj. Oni faru same. Oni ne reklamu Esperanton, oni ne konvinku la homojn nekonvinkeblajn, sed oni provoku almenaŭ ĉe iuj el ili scivolemon, kiu kondukos al meminteresiĝo. Dum la konferenco oni faru utilan paroladon fakan, kaj en paŭzoj oni babilu en Esperanto kun aliaj esperantistoj, en lokoj kie laŭeble multaj povas tion aŭdi.
La propagandistoj ĉiam aŭtomate provokas negativan rilaton ĉe homoj kiuj ĉiutage estas bombardataj per diversaj reklamoj. Al Esperanto ja aliĝas homoj ne pro nia propagando, sed tiuj kiuj hazarde mem trovis ke Esperanto estas por ili interesa.
Sekve, ne kaŝu Esperanton. Uzu ĝin kun esperantistoj en lokoj kie vi kunestas kun neesperantistoj, sed pri ĝi ne parolu se oni vin ne petas, kaj ĉiam nur mallonge, kvazaŭ vi ne ŝatus tiajn demandojn.
Zlatko TišljarPola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton
La antaŭa prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, demisiis jam komence de majo 2012, post unujara oficado. La estraro de li gvidita vidis kiel sian ĉefan taskon ŝanĝi la statuton de la asocio kaj modernigi ĝian strukturon, tiel ke la membroj ne plu devu aliĝi al iu el la regionaj filioj de PEA, sed rekte al la asocio. La statutoŝanĝo estis efektivigita, sed poste oficiale kontestita de interna opozicio, kaj tial nevalida.
Post sia demisio, Arkadiusz Zychewicz unue indikis, ke li restos en la estraro kiel ordinara membro. La estraro tamen en la praktiko ne funkciis, kaj en septembro Arkadiusz Zychewicz anoncis, ke li komplete forlasas ĝin. Libera Folio unue en julio kaj denove en oktobro 2012 turnis sin al Arkadiusz Zychewicz por ekscii la kialojn de lia decido, sed ĝis nun ricevis nenian respondon.
Sabate la 19-an de januaro okazis eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj, kiel postulis la malnova, plu valida statuto de PEA. La delegitoj denove aprobis novan statuton, laŭ kiu ne plu estos bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estos kunveno de individuaj membroj.
Oni ankaŭ elektis portempan estraron, kies ĉefa celo estos aranĝi la unuan kunvenon de la membroj laŭ la nova statuto. Laŭplane la kunveno okazos en junio, kaj dum ĝi estos elektita la unua nova estraro por plena oficperiodo. Samtempe oni ankaŭ esperas ordigi la nunan kaoson en la financaj dokumentoj de la asocio.
Kiel nova prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak, kiun Libera Folio jam kontaktis, sed kiu ankoraŭ ne respondis al niaj demandoj. Kiel vicprezidanto estis elektita Barbara Pietrzak.
En la nova estraro membras ankaŭ Robert Kamiński, Alina Mozer, Anna Maria Koniecpolska-Bień, Teruo Matsumoto, kaj du TEJO-estraranoj: Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski.
Statuta kaoso daŭras en Pola Esperanto-Asocio
Dum aŭtuno 2012 demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de Pola Esperanto-Asocio, kaj dum duonjaro la asocio eĉ ne havis prezidanton. En januaro 2013 fine estis elektita nova estraro, kiun interalie eniris du estraranoj de TEJO: Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski. Kiel prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak.
La kaoso estis kaŭzita de konflikto ĉirkaŭ malsukcesinta provo modernigi la strukturon de la organizaĵo, tiel ke la membroj povu aliĝi rekte al la asocio, kaj ne al la regionaj filioj. La unua decido pri ŝanĝo de statuto estis oficiale kontestita de interna opozicio. La neaktiva estraro ne respondis ĝustatempe oficialan leteron pri la temo, kaj tial la ŝanĝo de statuto estis deklarita nevalida.
La peza malnova strukturo de la asocio, bazita sur regionaj filioj kaj kunsido de regionaj delegitoj kiel la ĉefa decida organo, laŭ la majoritato de la aktivuloj tamen ne plu taŭgas por ŝrumpinta asocio sen ŝtataj subvencioj - sed kun modernaj komunikiloj. La ĉefa tasko de la nova estraro tial estis efektivigi la statutoŝanĝon, laŭ kiu ne plu estu bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estu kunveno de individuaj membroj.
Nova formala decido pri la statutoŝanĝo tial estis farita la 19-an de januaro en eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj. Sed fine de aprilo la aktivuloj de Pola Esperanto-Asocio ricevis malagrablan surprizon: post longa esploro oficiala instanco denove konstatis, ke la decido pri statutoŝanĝo ne estis farita en leĝa ordo, ĉar mankis la postulata dutriona majoritato, kaj sekve la ŝanĝo ne validas.
– La landa kunveno de la delegitoj kiu aprobis la statutŝanĝon estis kvoruma, sed en la koncerna voĉdono ne partoprenis ĉiuj ĉeestantoj, kaj sekve la decido ne povas esti konsiderata valida pro la manko de unu pora voĉo, klarigas estrarano Paweł Fischer-Kotowski.
Por plian fojon provi eliri el la sakstrato, la estraro de PEA decidis, ke kadre de la Pola Esperanto-Kongreso fine de junio ankoraŭfoje okazu la "landa kunveno de delegitoj", kiu laŭ la valida statuto estas la supera decida organo de PEA. La oficialaj invitiloj estis dissenditaj lastmomente, ĉar laŭ la valida statuto tio devas okazi 60 tagojn antaŭ la kunveno.
– Espereble la tria provo estos sukcesa. La instancoj kiuj okupiĝas pri la ŝanĝoj en la registroj (konsisto de la estraro, ŝanĝo de la statuto, fondo aŭ malfondo de filio ktp.) bedaŭrinde ne funkcias tre rapide kaj tio aldone prokrastas la tutan procezon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski.
La unua provo ŝanĝi la statuton estis farita jam komence de la jaro 2012.
Al la problemoj de PEA aldoniĝas la konsiderinda malfruo de la formale dumonata revuo Pola Esperantisto, kies unua numero por 2013 ĝis nun ne aperis – kaj manko de redaktoro por la revuo. La ĝisnuna respondeculo, Barbara Pietrzak, antaŭ du monatoj informis la estraron de PEA, ke ŝi ne plu pretas okupiĝi pri la revuo, sed anstataŭanto ne estis trovita.
– Efektive jam en marto mi kun bedaŭro informis pri mia rezigno, kvankam kun la rezervo pri eventuala helpo. Ankoraŭ ne estis alprenita decido pri nova redaktoro, ŝi skribas responde al demando de Libera Folio.
La prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, Stanisław Mandrak, ne respondis al demandoj de Libera Folio, senditaj la 4-an de majo.La zombia lingvo
Ni komencu klarigante la signifon de la vorto zombio laŭ la vikipedia artikolo pri ĝi: kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo.
Figure, do, nuntempe oni ofte parolas pri homoj zombie, senanime laborantaj en fabrikoj kaj oficejoj; pri homoj konsumantaj varojn, aĉetantaj kaj elspezantaj, aŭ televidantaj, kiel zombioj.
Kiel diris la hispana poeto, tradukisto kaj eseisto Jorge Riechmann en intervjuo, ekzistas ankaŭ “zombiaj konceptoj, kiuj ŝajnas vivaj, signifantaj la samon kiel antaŭ duona jarcento – sed ne estas tiel” (kaj tuj poste li menciis la koncepton progreso).
Nu, ankaŭ Esperanton oni povas rigardi zombiaĵo: la zombia lingvo.
Kiurilate zombia? Unue, multaj “normaluloj” surpriziĝas aŭdante pri publikigo de libro verkita en Esperanto (des pli se poemaro!) aŭ pri koncerto de rokmuzika E-bando; ili kredadis la lingvon, la aferon Esperanto morta, kaj jen tamen ĝi plu vivas, aŭ almenaŭ moviĝas simile al estulo vivanta, kiel filmaj zombioj faras.
Tia povus esti la deekstera zombieco (aŭ malzombieco) de nia lingvo.
Deinterne la situacio imageblas preskaŭ inverse. Esperanto kaj esperantismo estas lingvo, afero, movado de la deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj. En la dudekunua, la ekstera vesto de la afero restas grandparte la sama, malgraŭ teknikaj novaĵoj kiel retpoŝto kaj la interreto: simboloj, flago, himnoj; Zamenhof-kulto; finvenkismo; landaj kaj internaciaj asocioj; naciaj kaj internaciaj kongresoj; la ĉiamaj diskuttemoj; neologismofobio ktp.
Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie, inercie, zombie (sen)viva.
Ĉu tro pesimisma vidpunkto? Ni komparu Esperanton kun ĝia literatura kuzo sciencfikcio. Laŭ la tiel nomata leĝo de Sturgeon, 90% de la tiuĝenra literaturo estas merdo. Ĉi leĝo ricevis la nomon el tiu de la usona sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon, kiu tamen tuj aldonis ke, laŭ la samaj kriterioj, ankaŭ 90% de kino, de beletro aŭ de konsumvaroj estas merdo. Alivorte, ke sciencfikcio havas similan nivelon de kvalito kiel ĉiaj ceteraj, “normalaj” aferoj.
Simile ni povus diri ke, jes ja, Esperanto zombias, sed ke ankaŭ 90% de ĉio niamonda montriĝas kompareble zombia, aŭ eĉ pli! Ni pensu ekzemple pri la katolika eklezio, kun papoj kaj episkopoj travestiantaj sin kiel bizancajn imperiestrojn (ni prefere eĉ ne menciu la fosilian dogmaron kiun ili prezentas kiel sanktan veron).
Do kion ni faru? Mi mem ne scias, sed eble iuj aliaj povas proponi respondojn.
Jorge CamachoLa movado en Indonezio reviviĝas
En la iama nederlanda kolonio Indonezio ekzistis relative aktiva Esperanto-movado, kiu tamen preskaŭ estingiĝis en la 1960-aj jaroj. Post kelkaj instruvojaĝoj de la belga esperantisto Heidi Goes en la lastaj jaroj reaperis ĝermoj de movado. Ŝi estis multfoje intervjuata en indoneziaj amaskomunikiloj, faris lecionojn en universitatoj, kaj dum ŝia lasta vojaĝo okazis sukcesa Indonezia Esperanto-kongreso.
Heidi Goes estis unu el la prelegantoj dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA fine de aprilo. Libera Folio kaptis la okazon por intervjui ŝin pri la evoluoj en Indonezio.
Libera Folio: Ĉu vi havas personan rilaton al Indonezio?
Heidi Goes: – Jes, mi havas tie tri patrinojn, kaj bedaŭrinde nur du patrojn, ĉar unu jam forpasis. Mi loĝis tie dum unu jaro, per kultura interŝanĝprogramo, tuj post la mezlernejo en la lerneja jaro 1994-95.
Libera Folio: Kaj poste vi revenadis kelkfoje?
Heidi Goes: – Nur en 2004 mi revenis la unuan fojon. Post mia jaro en Indonezio mi ekstudis en universitato kaj akiris tri diplomojn, ĉar mi volis studi pli kaj pli. Kaj intertempe mi ankaŭ naskis mian filon kaj ne multe povis vojaĝi. Kiam mi ja vojaĝis, tiam al Afriko, ĉar miaj studoj temis pri Afriko.
Libera Folio: Kiam vi lernis Esperanton?
Heidi Goes: – En 1990.
Libera Folio: Kiam vi ekhavis la ideon kombini Esperanton kaj Indonezion?
Heidi Goes: – Mi verkis mian disertaĵon pri Esperanto en Afriko. Jarojn poste UEA petis min reverki ĝin en Esperanto por eldoni libroforme. Tio estis en 2006, mi faris tion, ĝi eldoniĝis en 2007, kaj por tiu reverkado mi faris esplorojn en bibliotekoj kaj arkivoj. Mi tiom ŝatis la esploradon, ke mi volis tuj havi novan temon. Do mi elektis Indonezion, ĉar mi konas ĉiujn fontolingvojn - Esperanton, la nederlandan kaj la indonezian. Malmultaj aliaj povus kaj volus fari tion. Kaj en tiu tempo oni aŭdis tre malmulte pri Esperanto en Indonezio, do mi pensis ke ne estas multo por eltrovi, eble sufiĉe por unu artikolo.
Libera Folio: Ĉu temis pri universitata studo aŭ privata iniciato?
Heidi Goes: – Estis mia propra ideo, mi simple tiom volis esplori ion, kaj pensis ke la temo estas facile superrigardebla. Mi komencis esplori ĉi tie en la Centra Oficejo la tagon post la malferma tago en junio 2007, kiam mi prezentis mian libron. Dum ĉirkaŭ du jaroj mi esploris en bibliotekoj, kaj mi vidis, ke fakte estas multe pli da materialo ol mi pensis.
– Vere estis forta movado en Indonezio antaŭe, sed ekde 1962 estis multe malpli, kaj post 1965 mi trovis nenion plian pri tiu epoko. Mia unua penso estis, ke tio estis pro la forpaso de Datoe Toemenggoeng, kiu vere estis la motoro de la movado en Indonezio ekde 1950, kaj ŝi forpasis en 1962. Sed intervjuante indoneziajn veteranojn en Indonezio, mi malkovris ke la plej grava kaŭzo de la malapero de la movado estis politika.
– Post nesukcesinta puĉo la 30an de septembro 1965 la reĝimo ekpersekutis komunistojn, ĉinojn, kaj ĉiujn kiuj estis iom maldekstraj. Multaj esperantistoj estis ĉindevenaj, kaj ĉinoj ne plu rajtis kunveni. Plie, ili ankaŭ ne plu kuraĝis kunveni kaj eĉ foje bruligis siajn korespondaĵojn el Ĉinio kaj orienta Eŭropo por ke ne estu troveblaj spuroj de kontakto kun komunismaj landoj. Oni cetere ne devis estis komunisto por esti murdita. Multaj homoj kaptis la okazon por murdi delongajn malamikojn (vidu pli pri tio en Vikipedio). Esperanto-revuoj el komunismaj landoj, kiujn la indoneziaj esperantistoj ricevis, ne plu rajtis eniri la landon.
Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon denove veturi al Indonezio kaj instrui tie Esperanton?
Heidi Goes: – En aprilo 2009 mi ricevis mesaĝon de Internacia Vegetarana Unio, IVU, pri azia vegetarana kongreso okazonta en la insulo Batam en Indonezio. Mi pensis, ke ĉar mi jam kvin jarojn ne estis en Indonezio, kaj ĉar mi volas esplori Esperanton en Indonezio, mi kombinu la aferojn kaj veturu al la kongreso.
– Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko mi parolis pri tio kun Lee Jung-kee, kiu tiam estis la prezidanto de KAEM, la komisiono de UEA pri la azia Esperanto-movado. Li proponis ke mi ankaŭ instruu Esperanton en Indonezio. Dum septembro kaj oktobro mi havis tempon aranĝi la aferon ‒ por trovi interesiĝantojn mi kontaktis homojn per Facebook kaj per Couchsurfing kaj homojn kiujn mi jam konis. Tiam mi instruis dum tri semajnoj.
– Poste mi reiris en 2010, ĉar okazis monda vegetarana kongreso en Ĝakarto. Tiam mi denove kombinis la aferon kun instruado kaj revidis homojn kiuj jam lernis en la antaŭa jaro. Estis multaj novuloj, ne ĉiuj daŭrigis, sed estis almenaŭ sufiĉe por krei kelkajn klubojn. En la dua vojaĝo mi iris ankaŭ al du novaj urboj, al la dua kaj tria plej grandaj urboj de Indonezio.
Libera Folio: Kiom da homoj laŭ vi restis, do lernis Esperanton kaj ne tuj malaperis?
Heidi Goes: – Estas nun sume kvar vojaĝoj, sed pri la lasta ni ankoraŭ ne kalkulu. Do estas nur dekoj, kiuj vere daŭrigis, el eble pli ol mil, al kiuj mi enkondukis Esperanton. Ekzemple en unu universitato oni proprainiciate invitis min prelegi, ĉar unu profesoro interesiĝis pri Esperanto. Venis pli ol 200 homoj, sed oni kompreneble ne povas atendi ke ĉiuj ili daŭrigos. Tamen ili almenaŭ eksciis ion pri tio, kio estas Esperanto, kaj el ili kelkaj poste venis al la klubo.
Libera Folio: Vi ŝajne ricevis multe da atento en la amaskomunikiloj. Tio estas parte komprenebla, ĉar vi venas de fora lando kaj tamen parolas la lokan lingvon, sed kio plia laŭ vi influis la interesiĝon?
Heidi Goes: – Helpas, ke ili fakte neniam aŭdis pri Esperanto. Estas io nova por ili. Allogas ankaŭ, ke estas io neŭtrala, kaj ke oni povas trovi per ĝi amikojn en eksterlando. Preskaŭ ĉiuj uzas Facebook, kaj tre volas havi eksterlandajn amikojn tie. Ofte jam dum mia leciono ili komencas skribi vortojn en Esperanto en Facebook. Multaj kompreneble restas ĉe tiuj komencaj frazoj, sed kelkaj tamen daŭrigas.
Libera Folio: Lastatempe oni eksciis ke eĉ lernejo por indoneziaj diplomatoj interesiĝas pri Esperanto. Kion konkretan oni povas jam diri pri tio?
Heidi Goes: – La diskutoj ankoraŭ daŭras, sed Pribadi Sutiono, reprezentanto de la ministerio de eksterlandaj aferoj, kiu ĉeestis dum la malfermo de la Indonezia kongreso, diris dum la malfermo, ke la planata lingvolernejo de la ministerio de eksterlandaj aferoj havos ankaŭ kursojn pri Esperanto. Li poste ripetis tion al ĵurnalistoj.
– Li ankaŭ diris ke jam antaŭe estis interesiĝo pri Esperanto inter la diplomatoj en Indonezio, sed ke ilia fakulo pri Esperanto forpasis, kaj poste nenio plu okazis. La ĉefo de la persono, kiu fakte venis al la kongreso, mem interesiĝas pri Esperanto. Li blogis pri tio en 2011, kaj tiel mi trovis lin, ĉar ofte mi serĉas en la reto tekstojn kiuj mencias Esperanton kaj Indonezion. Montriĝis, ke li estas gravulo en la ministerio, havas la rangon de ambasadoro. Li mem ne povis veni al la kongreso, sed sendis reprezentanton.
Libera Folio: Kian subtenon vi ricevis de la movado por viaj vojaĝoj?
Heidi Goes: – Por la unua vizito mi ricevis subtenon de Esperantic Studies Foundation, ĉar mi iris por esploro. Ankaŭ KAEM ĉiam subtenis, sed grandan parton de tiu mono mi fakte uzis por lerniloj kiujn mi disdonis. Por la lastaj du vojaĝoj plej granda parto de la subteno venis de individuaj esperantistoj.
Libera Folio: Kion plian laŭ vi povus fari la organizita movado, kaj unuavice UEA?
Heidi Goes: – Ili povus iom pli interesiĝi kaj doni konsilojn. KAEM/UEA ja parte subtenis finance, sed konsilojn mi ne ricevas, nek de UEA, nek de KAEM. Ili (UEA kaj KAEM) ja enmetas mian agadon en sian jarraporton. Mi esperas, ke la novaj estraroj de KAEM kaj UEA estos pli helpemaj tiurilate. Mi emfazu tamen ke la CO ja ĉiam estas helpema.
– Mi jesis al la demando de Lee Jungkee iri instrui en 2009, kvankam mi apenaŭ iam antaŭe instruis, kaj mi ja ŝatas fini aferojn, do ne lasi la aferon tiel senhelpe post komenco de instruado. Sed tio ne signifas ke mi tuj, konsentinte pri instruado, scias kiel fari ĉiujn sekvajn paŝojn ĉe ebla sukceso, ekzemple kiel landa asocio devas esti fondita, aŭ pri kio alia mi devas pensi, kiel ekzemple la trejnado de instruistoj. Feliĉe dum la kongreso en Bogor ĉeestis du spertuloj kiuj helpis pri la starigo de la asocio, sen ili mi ne estus sukcesinta.
– Nun daŭre restas multe da laboro. Homoj demandas pri ĉiuspecaj aferoj kiujn la asocio devus fari, sed ĝi ekzistas nur de kelkaj semajnoj kaj havas enorman laboron antaŭ ol ĝi povos vere ekfunkcii. Do mi ankaŭ petas iom da pacienco.UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando
Via Reĝa Moŝto,
Nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la honoron gratuli Vin okaze de Via enoficiĝo kiel la Reĝo de Nederlando kaj transdoni al Vi elkorajn bondezirojn de nia prezidanto Prof. Probal Dasgupta kaj la tuta Estraro de UEA.
UEA estas la ĉefa organizaĵo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1908. Ĝi havas membrojn en 120 landoj kaj oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Ekde 1955 ĝia Centra Oficejo troviĝas en Rotterdam, kontribuante al la multkultura karaktero de tiu mondurbo.
En la parolado okaze de via solena enoficigo Vi elstarigis idealojn kiel "Nia forto ne estas en izoliĝo sed en kunlaboro" kaj "Unueco kaj diverseco". Viaj vortoj kuraĝigas la parolantojn de Esperanto, kiuj per la internacia lingvo laboras por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj solidarecon kaj por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo.
Via Reĝa Moŝto, ni deziras al Vi multe da forto en la plenumado de Via tasko por Via lando kaj ĝia popolo. Ni gratulas kaj sendas bondezirojn ankaŭ al Via edzino, Reĝino Máxima, en kies naskiĝlando Argentino nia Asocio venontjare okazigos la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto.
Loes Demmendaal, Estrarano
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro
[Gazetara komuniko de UEA]
ISAE falsis sian propran statuton
Libera Folio pli frue povis raporti, ke Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) indikis nomojn de du falsaj funkciuloj, kaj neniujn verajn, por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion. Pliaj esploroj montris, ke ankaŭ la teksto de la statuto, nun oficiale registrita ĉe la Komerca ĉambro, ne kongruas kun la valida statuto de ISAE, akceptitaj de ĝiaj gvidorganoj en 1991.
Por registriĝo de nova asocio ĉe la nederlanda Komerca ĉambro necesas havigi la subskribojn de ĉiuj estraranoj de la asocio. Tial al Libera Folio ŝajnis iom mirinda la fakto, ke nur du funkciuloj estis indikitaj ĉe la registriĝo de ISAE. Por esplori la aferon, la redakcio mendis de la Komerca ĉambro la tekston de la statuto, kiu estas oficiale deponita tie.
Laŭ tiu teksto, la estraro de ISAE konsistu el "minimume du homoj kaj el maksimume sep homoj". Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.
Estas tre nekutime, ke la estraro de asocio povas konsisti el nur du homoj. Tial ni entreprenis paŝojn por trovi la statuton de ISAE en alia oficiala fonto – sed tio montriĝis ne tute facila.
La teksto ne troviĝas en la reto. Nek la aganta prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, nek la aganta ĝenerala sekretario, Francesco Maurelli, volis sendi la tekston de la statuto. Vergara anstataŭe sendis ankoraŭ ne aprobitan projekton de nova statuto, dum Maurelli respondis ke li "ne havas tempon" respondi demandojn pri la statuto.
Ankaŭ Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, "ne havis tempon" serĉi la tekston de la statuto en la arkivo de UEA. Tamen, helpe de malnova membro de ISAE Libera Folio fine sukcesis trovi la tekston de la nun valida statuto, kiu estis aprobita en 1991 kaj poste publikigita en la bulteno de ISAE.
Laŭ la valida statuto, la estraro de ISAE konsistu el prezidanto, vicprezidanto, ĝenerala sekretario, sekretario-kasisto, kaj reprezentanto de la redakcia komisiono de la revuo. Do, minimume kvin personoj.
Aldone, en la valida statuto troviĝas paragrafoj pri landaj delegitoj, landaj filioj, fakaj sekcioj, komisionoj kaj pri la komitato de ISAE. Neniu el tiuj paragrafoj troviĝas en la falsa statuto, registrita ĉe la nederlanda Komerca ĉambro.
Responde al demando de Libera Folio, José Antonio Vergara konfirmas, ke efektive plu validas la statuto de 1991.
José Antonio Vergara: — La fakto estas, tamen, ke tiu strukturo verŝajne jam tiam estis fantoma, ĉar jam de jaroj ne plu estas vivosignoj de ekz. landaj filioj. Kaj ne estis estraro, nur la sindona laborado de d-ro Sachs, kiu agis tute sola kiel prezidanto por redakti Sciencan Revuon. Ni nun havas vere funkciantan estraron, kun diskutoj kaj klopodoj vivigi la aferon.
Libera Folio: Sed kial ISAE do havigis al la Komerca ĉambro tekston, kiu grave diferencas de la valida statuto?
José Antonio Vergara: — Kiel mi jam menciis, tiu malnova Statuto, kiu cetere estas nenie registrita oficiale, estis forsuperita de la fakta evoluo de ISAE al malfortiĝo, simila al tiu de pluraj E-aj organizaĵoj. Ni nun klopodas havi reale funkciantan estraron. Inter la taskoj kiujn ni alfrontas troviĝas interalie ĝisdatigi la Statuton kiu priskribu simplan, malpli postulan sed realigeblan kaj utilan strukturon.
Post kiam klariĝis la afero, Libera Folio refoje turnis sin al la ĝenerala direktoro de UEA.
Libera Folio: La esploroj de Libera Folio montras, ke ISAE lige de sia oficiala registriĝo prezentis al la nederlandaj oficialaj instancoj falsan, nevalidan statuton. Ĉu oficistoj de UEA konsciis pri tiu trompo?
Osmo Buller: – Ne.
Libera Folio: Kiel laŭ vi UEA sintenu al tia agado de sia faka asocio?
Osmo Buller: – Kompreneble UEA atendas, ke ĝiaj aliĝintaj asocioj funkciu konforme al siaj propraj normoj kaj al tiuj de oficialaj instancoj. En tiu ĉi konkreta kazo evidente okazis truko, pri kiu mi povas nur riproĉi. Trukado ja estas ofta fenomeno en la mondo de subvencioj, sed tio ne faras ĝin pli aprobinda.
Libera Folio: Ĉu laŭ vi oni povas argumenti, ke la ISAE-statuto de 1991 ne validas, ĉar ĝi ne estis registrita ie?
Osmo Buller: – Se la asocio ne estas jure registrita, ankaŭ ĝia statuto ne povas esti registrita ie. Per tio ĝi tamen ne fariĝas malpli deviga, ĉar alie en neregistritaj asocioj regus plena anarkio. UEA havas amason da regularoj, sed nur la statuto estas registrita ĉe la Komerca ĉambro. UEA tamen devas apliki siajn regularojn.
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, ne volas kondamni la agadon de ISAE, sed opinias, ke se la asocio pli frue nenie estis oficiale registrita, temas unuavice pri morala demando, ne jura.
Probal Dasgupta: — Memoru, ke ISAE estis dum sufiĉe longa tempo en krizo, kaj praktike ne estis funkcianta, kaj ke do morale dirite (pro tiu longa nefunkciado) ĝia nuna situacio tre similas al la starigo de nova instanco.
Laŭ Probal Dasgupta, la statuto de ISAE, aprobita de ĝiaj gvidorganoj en 1991, estas "neformale establiĝinta", kaj do ne estas granda afero, ke kelkaj estraranoj de ISAE ŝanĝas ĝin sen aprobo de la oficialaj gvidorganoj de la asocio.
Probal Dasgupta: — El viaj intervjuoj fariĝas klare, ke en la renaskiĝanta ISAE almenaŭ iuj ŝlosilaj funkciuloj, inkluzive la prezidanton, interkomunikiĝis tute eksplicite pri la procedo sekvota, kaj ke oni trompas neniun – kondiĉe ke ne ekzistas jama jura registriĝo de ISAE alilanda, kiun oni devintus nuligi aŭ malvalidigi.
La fakto, ke ISAE efektive trompas la nederlandajn oficialajn instancojn, indikante falsajn funkciulojn, do ne ŝajnas al li atentinda.
Francesco Maurelli, ĝenerala sekretario de ISAE kaj gvidanto de la komerca firmao Kosmo, klarigis ke li ne havas tempon respondi al pluaj demandoj de Libera Folio. Li ankaŭ "ne trovis tempon" sendi al Libera Folio informojn pri la kontoj de sia firmao, kvankam li pli frue promesis libere disponigi ilin al ĉiuj petantoj.
La falsa statuto kaj falsaj funkciuloj de ISAE estis uzitaj, por ke la asocio trafu limdaton de EU-subvencio, kiun peras la firmao Kosmo.ISAE falsis registrajn informojn por mongajno
En marto Libera Folio povis raporti, ke laŭ oficiala EU-instanco TEJO pro sia registriĝo ĉe la nederlanda Komerca ĉambro ja havas propran juran personecon, kaj tial povas ricevi certajn EU-subvenciojn. Tio instigis nin pli proksime rigardi la registron de la Komerca ĉambro.
Serĉo en ĝia retejo montris, ke la vorto "Esperanto" donas entute 34 trafojn. Pluraj el ili efektive havas nenian rilaton al Esperanto – troviĝas en la registro ekemple la restoracio Esperanto en Haarlem, ŝipvetura entrepreno kun la nomo Esperanto, kaj la firmao Esperanto Infrastructure.
Troviĝas en la listo ankaŭ multaj konataj kaj ne tiom konataj Esperanto-organizaĵoj: UEA, TEJO, Internacia Esperanto-Instituto, Nederlanda Esperanto-Junularo kaj kelkaj pliaj. Plej freŝe, la 18-an de februaro 2013, estis registrita Internacia Scienca Asocio Esperantista.
La informoj registritaj ĉe ISAE tamen estas iom surprizaj: kiel prezidanto de la asocio estas indikita Nico Huurman, la kasisto de TEJO. Kiel ĝenerala sekretario estas indikita Katalin Kováts, la gvidanto de la reta projekto Edukado.net. Neniu el la du efektive membras en la estraro de ISAE.
Kiel retadreso de ISAE en la informoj registritaj ĉe la Komerca ĉambro estas donita tiu de Francesco Maurelli, gvidanto de la esperantista komerca entrepreno Kosmo. Maurelli efektive estas ankaŭ la ĝenerala sekretario de ISAE, sed ial lia nomo ne aperas en la registraj informoj.
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de ISAE, José Antonio Vergara, por ekscii, ĉu vere li demisiis, kaj nerimarkite estis elektita nova estraro de la asocio.
José Antonio Vergara: – Mi ne demisiis. Ni devis deklari fikcian estraron provizore, pro la urĝeco havi homojn loĝantajn en Nederlando kiuj povus subskribi la koncernajn dokumentojn tie mem. La afero ĝustiĝos post nia jarkunsido en Rejkjaviko.
Libera Folio: Kial ne eblis atendi pri la registriĝo?
José Antonio Vergara: – La urĝo temis pri limdato por ke ISAE povu esti inkludita en jam ekzistanta projekto de Kosmo, en kiu partoprenas aliaj E-organizaĵoj kun oficiala ekzisto kaj sidejo en iuj el la landoj de Eŭropo.
Laŭ Francesco Maurelli, aganta ĝenerala sekretario de ISAE, kaj gvidanto de la komerca entrepreno Kosmo, konkrete temas pri projekto menciita en lia artikolo aperinta en la marta numero de revuo Esperanto. Laŭ la svagaj informoj en la artikolo, la projekto celas peti subvencion de EU por dum du jaroj okupiĝi pri retaj kunlaboriloj, sociaj retoj, merkatigo, tempomastrumado, ŝanĝmastrumado, informado kaj komunikado, monakirado, financa mastrumado, negocado, traktado, motivigo de volontuloj kaj membroj.
Francesco Maurelli: – La rezultoj estos konataj dum somero. Kaze de aprobo, ni certe donos pli da informoj, kaj vi estos inter la unuaj ricevantoj.
Laŭ Francesco Maurelli estas neniu problemo en tio, ke al oficiala instanco estis deklaritaj neveraj informoj pri la funkciuloj de ISAE.
Francesco Maurelli: – Neniu leĝo malpermesas al du homoj loĝantaj en Nederlando renkontiĝi, fondi asocion kaj nomi ĝin "ISAE", kaj poste kunlabori kun la tradicia neregistrita ISAE. Neniu malvera informo estis deklarita.
Kiam Libera Folio atentigas, ke apenaŭ povas temi pri nove fondita asocio, senrilata al la vera ISAE, ĉar en la registritaj informoj estas klare indikite, ke la asocio estis fondita jam en aŭgusto 1906, Francesco Maurelli ŝanĝas sian version:
Francesco Maurelli: – Nu, vi povas vidi ĝin kiel vi preferas: aŭ estas la vera ISAE kun helpo de nederlandanoj, aŭ estas alia organizo, kiu tamen inspiriĝas al la "vera" ISAE. La kerno ne ŝanĝiĝas ĉiukaze. La Centra Oficejo de UEA, Katalin kaj Nico helpis en la registriĝo de ISAE kaj ilin ni dankas. Pri kiel pluiri, ni diskutos en Islando, ankaŭ konsiderante burokratajn postulojn.
Libera Folio turnis sin al la Centra Oficejo por ekscii, ĉu vere UEA kontribuis al la registriĝo de ISAE sub falsaj nomoj. Laŭ la respondoj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller, oficisto de la Centra Oficejo donis al ISAE informojn pri tio, kiel okazas la registrado, kaj helpis plenigi la formularojn.
Libera Folio: Ĉu vi do trovas nenion malaprobindan en la fakto ke oni por ricevi financan avantaĝon deklaras al oficialaj instancoj falsajn informojn?
Osmo Buller: – Kompreneble tio estas malaprobinda.
Libera Folio: Kial do la Centra Oficejo tamen helpis pri tiu proceduro?
Osmo Buller: – Pri la proceduro helpis la oficisto, kiu prizorgas la rilatojn kun la Komerca ĉambro. Li agis en bona fido laŭ mia pli frua promeso helpi al ISAE, se ĝi volos registriĝi. Pri la "novaj" funkciuloj de ISAE mi eksciis nur poste.
Alian vidpunkton pri la afero havas la aganta prezidanto de ISAE, kies nomo ne aperas en la registraj dokumentoj:
José Antonio Vergara: – Estas nenio malaprobinda, ĉar temis nur pri eksplicite provizora solvo por plenumi burokratan proceduron. La celo estas multe pli larĝperspektiva ol la nura partopreno kiel unu el la asocioj en la trejna projekto kunordigita de Kosmo. Nia ideo estas prezenti Esperanton en sciencamikaj medioj, aparte ĉe sciencaj festivaloj kaj asocioj por scienca popularigo.
— Fakte, estas mi kiel prezidanto kiu forte insistis antaŭ Francesco Maurelli inkluzivi ISAE-n en la nunan projekton de Kosmo. Li kaj mi jam de jaroj diskutis pri la neceso registri la asocion kiel paŝo en la transiro de ISAE de eta asocio kun apenaŭa ekzisto nur en la Esperanta mondo, al interes-asocio klopodanta grupigi la homojn kiuj samtempe estas esperantlingvaj kaj amas la sciencon kiel kernan elementon de la homa civilizo.
Ankaŭ la nomo de Francesco Maurelli, la gvidanto de la komerca entrepreno Kosmo, ial ne aperas en la registraj dokumentoj de ISAE, kvankam li estas la ĝenerala sekretario de la asocio. Por tio laŭ li estas simpla klarigo:
Francesco Maurelli: – La nederlandaj postuloj estas iom ĝenaj eĉ por eŭropanoj: ĉar en mia identigilo ne estas mia adreso (en la pasporto ne estas indikita, kaj britoj ne havas entute nacian identkarton), mi devintus akiri oficialan paperon el la komunumo kiu deklaras kie mi loĝas. Krom la fakto ke mi eĉ ne scias kien iri por havi tian dokumenton, mi ankaŭ ŝanĝis domon jam trifoje en Edinburgo, kaj en la lastaj jaroj mi loĝis en 3-4 europaj landoj. La burokrataj sistemoj iam adaptiĝos al moviĝemaj homoj kaj al la reta epoko, sed ĝis tiam, ni devas trovi aliajn solvojn, kompreneble laŭleĝajn.
La oficialaj postuloj, laŭ kiuj funkciuloj devas identigi sin kaj havi adreson por rajti registri organizaĵon, ekzistas por malhelpi la registradon de surpaperaj firmaoj uzataj por impostevitado, monlavado aŭ aliaj krimaj celoj. Laŭ jura klarigo en la retejo de la Komerca ĉambro, la informoj tie registritaj "validas kiel vero":
Ĉiuj devas povi fidi la datumojn de la Komerca registro. Sekve, registritaj entreprenoj ĉiam devas informi pri ŝanĝoj. Se entrepreno /.../ ne informas pri ŝanĝo, tiam tamen validas tio kio estas skribita en la Komerca registro.
Sekve, se ISAE ekzemple petos kaj ricevos EU-subvencion, la respondecaj funkciuloj estos tiuj registritaj ĉe la Komerca ĉambro, kaj ne tiuj, kiujn elektis la membroj de ISAE.
Libera Folio estis en kontakto kun la oficiala prezidanto de ISAE, Nico Huurman, kaj la oficiala ĝenerala sekretario, Katalin Kováts, sed neniu el ili volis komenti sian rolon en la afero.