Sammlung von Newsfeeds
Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA 2013
Poezio:
- Unua premio: Nicola Ruggiero pro "Okazis iam";
- Dua premio: Benoît Philippe pro "Atena taverno";
- Tria premio: Nicola Ruggiero pro "Nur korvoj du".
Partoprenis 32 verkoj de 17 aŭtoroj el 15 landoj.
Prozo:
- Unua premio: ne aljuĝita;
- Dua premio: Ewa Grochowska pro "Parentezo";
- Tria premio: Jesper Jacobsen pro "La punĉbovlo de la diablo";
- Honora mencio: Ewa Grochowska pro "Eskapo".
Partoprenis 24 verkoj de 12aŭtoroj el 10 landoj.
Teatraĵo:
- Unua premio: ne aljuĝita;
- Dua premio: ne aljuĝita;
- Tria premio: Luiza Carol pro "Tempo rabita";
- Honora mencio: Nikolao Uzunov pro "Veronia".
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
Eseo:
- Premio "Luigi Minnaja": Jorge Camacho Cordón pro "De hajko al hajko", kaj Lena Karpunina pro "Aliro al la mistera Jean Ribillard";
- Dua premio: ne aljuĝita;
- Tria premio: Dimitrije Janicic pro "Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio".
Partoprenis 1 verko de 1 eldonejo el 1 lando.
(Gazetara komuniko de UEA)
Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo
La komitato de UEA akceptis la proponitan buĝeton preskaŭ unuanime. En la diskuto oni menciis ankaŭ "sanigan efikon" de Libera Folio, kiu "daŭre pendas ĉe nia nuko", laŭ vortoj de la prezidanto Mark Fettes. Granda demando kompreneble estis la propono uzi 100.000 eŭrojn el la asocia kapitalo por renovigi la retejon.
Defendantoj de la ideo referencis al vortumo de la propono, kio ne signifas tujan forprenon de 100.000 eŭroj el la kapitalo, sed apartigon de monrezervo por la konstruo de la retejo. Tiu vortumo tamen rajtigas la estraron forpreni el la kapitalo maksimume tiun sumon por la retejo. Ĝenerale, pri la uzo de kapitalo decidas formale la estraro de UEA, sed kiam okazas io nekutima, estas laŭ la prezidanto bone peti benon de la komitato.
Komitatano Maurelli petis la estraron klarigi al la membroj, kio okazos kun la retejo, tiel ke la membroj konsciiĝu pli la graveco renovigi la retejon. La komitato donis sian benon kun granda plimulto, nur tri sindetenoj aperis kaj nenia kontraŭa voĉo.
La tuta buĝeto de UEA estis akceptita post pli ol unuhora diskuto – kun kvar sindetenoj kaj kun nenia kontraŭa voĉo.
En la buĝeto la plej tiklaj aferoj estis: movada evoluigo, al kiu estis aldonitaj du mil eŭroj, edukado, kun unu milo plia, kaj eksteraj rilatoj, same kun unu plia milo. La reprezentanto de ILEI en la komitato forte pledis por kreskigo de la buĝeto por edukado, kie laŭ la buĝeta propono okazis proporcie granda malkresko de 7000 eŭroj dum 2013 al 3000 eŭroj en 2014.
Post amendo la sumo nun estos 4000 eŭroj. La aldonita milo estis post diskuto prenita el vojaĝkostoj de la estraro. Jam dum du antaŭaj jaroj, 2011 kaj 2012, la vojaĝkostoj de la estraro estis sub-buĝetitaj, kaj praktike kostis milojn da eŭroj pli ol estis buĝetite.
La subtenantoj de la propono ŝpari monon de la vojaĝkostoj de la estraro opiniis, ke tute ne necesas la kutima aprila estrara kunsido en la Centra Oficejo, sed ke la estraro anstataŭe kunvenu rete. Nur kelkaj komitatanoj atentigis ke nun estas pli da ekstereŭropaj estraranoj ol dum la antaŭaj jaroj kaj evidente la vojaĝkostoj estos pli altaj. Laŭdire iuj estraranoj estas pretaj rezigni pri parto de siaj vojaĝkostoj.
Alia amendo estis forpreno de mil eŭroj el la dissendokostoj de la Jarlibro (laŭ buĝeto: 7500 eŭroj). Tiu ŝanĝo estis akceptita ne kun simila unuanimeco. Multaj komitatanoj esprimis maltrankvilon pri la sorto de la Jarlibro, kiu laŭ ili por multaj el la membroj estas la sola konkretaĵo kiun ili ricevas pro sia membreco.
Kvankam la realaj sendokostoj en 2012 estis 6500, kiuj samkiel nun estos en la buĝeto por 2014, la amendo ne antaŭvidas altigon de kostoj ĉe ekspedoservoj. La Centra Oficejo laŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller faras ĉion eblan por redukti la kostojn – sed neniel certas, ke la prezoj restos ĉe la sama nivelo kiel ĉi-jare.
La propono estis akceptita kun 23 poraj voĉoj, 15 kontraŭaj kaj 6 sindetenoj. La ŝparita sumo de 1000 eŭroj estis laŭ propono de Francesco Maurelli aldonita al eksteraj rilatoj. Tiu aldono okazis jam post la decido pri malaltigo de vojaĝkostoj, ĉar la originala amendopropono celis nur ŝpari monon. La transmeto de la mono al alia konto estis tamen poste akceptita per unuanima voĉdono.
La buĝeto enhavas 3,3-procentan kreskon de la baza membrokotizo je 2 eŭroj, al 63 eŭroj. Tio tamen ne signifas similan kreskon de la enspezo el la kotizoj, ĉar la konservative farita buĝeto estas pesimisma pri la membrokvanto.
Tamen neniu atentigis en la diskuto pri la plej granda malkresko de la kostoj, kiu okazos ĉe salajroj. Temas pri malpliiĝo de unu oficisto en la Centra Oficejo. La kostoj por la salajroj estos por 2014 entute (inkluzive de socialaj kostoj) je pli ol 30.000 eŭroj malpli grandaj ol laŭ la buĝeto por 2013.
Laŭ klarigoj de la respondeculoj, la financa situacio de UEA simple ne permesas pli da kostoj, kaj tial la tuta sumo de kostoj fakte malkreskos de ĉ. 509.000 eŭroj al ĉ. 462.000 eŭroj. Tio signifas ŝparon de preskaŭ dek procentoj. La plej signifa malkresko de la kostoj estas ĝuste ĉe la oficistaro, kiu kovras preskaŭ du trionojn de la ŝparo.
La buĝeto de la fondaĵoj antaŭvidas kompletan nuligon de la kapitalo en fondaĵo Afriko. Tie la rezulto jarfine 2014 estos nulo pro la subteno de UEA al la organizado de Afrika kongreso en Benino jarŝanĝe, de decembro 2013 ĝis januaro 2014. Ankaŭ ĉe la Volontula Fondaĵo ”manko de donacoj, aldone al malalta rento, fariĝas alarmaj.” La fondaĵoj fakte estas la plej grava financanto de la aktiva agado, kiu en la buĝeto de UEA havos la kategorion "movada evoluigo", kaj por kiu en la ĝenerala buĝeto estas rezervita nur malmulte da mono.
La komitato elektis ankaŭ novajn komitatajn revizorojn: Loes Demmendaal kaj Renato Corsetti. Corsetti ricevis ĉiun el la 39 validaj voĉoj, dum ĉe aliaj elektoj estis aŭ unu-du sindetenoj aŭ kontraŭaj voĉoj. La nova konsisto de la Financa Komisiono estas Nico Huurman, Flory Witdoeckt kaj Gianfranco Polerani. Tiuj elektoj estis iom aliaj ol la originala propono de elektokomisiono, ĉar du kandidatoj, Josep Franquesca Solé kaj Marcel Delforge, ne estis elektitaj komitatanoj C, kaj tiel ili ne povis kandidatiĝi por tiuj postenoj.
Mankis raporto de la subkomitato pri scienca kaj faka agado, kie la tempon forprenis diskutoj pri organizado de faka forumo.
Laŭ propono de la nova estraro, la komitato ankaŭ decidis krei novan organon, kiu ne havas decidrajton, sed kiu laboros kune kun la estraro. Temas pri konsilio kiu momente konsistas el 14 membroj, sed al kiu la estraro rajtas inter la kongresoj alelekti novajn anojn.
Laŭ prezidento Mark Fettes ne eblas por malgranda estraro okupiĝi pri agado efike, kaj la nova konsilio celas enigi pli da homoj en la pintan agadon de UEA. La nova konsilio laŭ li ne celas malgravigi la rolon de la komitato.
Ne estis tempo por voĉdoni unuope pri ĉiu kandidato al la nova konsilio, do la konsilio estis elektita bloke. Antaŭ la voĉdono la estraranoj, kiuj kunlaboros kun tiuj konsilianoj, prezentis ĉi tiujn. Nur kelkaj el la konsilianoj estas nuntempaj membroj de la komitato.
En la nova konsilio estos Petro Baláž, Heidi Goes, Trezoro (Huang Yinbao), Johannes Mueller, Zsófia Kóródy, Mélanie Maradan, Francisco Maurelli, Veronika Poór, Orlando Raola, James Resende Piton, Rafael Henrique Zerbetto, Amri Wandel, István Ertl kaj Michaela Lipari. Por starigo de la konsilio voĉdonis granda plimulto el la komitatanoj. Neniu voĉdonis kontraŭ. Du komitatanoj sintedetenis.
La vendreda kunsido de la komitato estis plilongigita dufoje, unue per 15 minutoj, poste ankoraŭ per 5 minutoj, kiuj tamen praktike fariĝis 10 minutoj. Spite la aldonan temon, fine de la kunsido la komitato ne sukcesis akcepti la kongresan rezolucion, kiu ”ankoraŭ ne estas matura por akcepto”.
Tiu vortumo de la prezidanto venis iom surprize por la reĝisoro de la kongresa temo, Orlando Raola, kiu prizorgis la verkadon de malneto por la rezolucio. La komitato lasis la finan akcepton de la rezolucio al la estraro, kiu kune kun Orlando Raola prizorgos la redaktadon de la rezolucio.
Temas pri relative malofta kazo ke la rezolucio ne estis akceptita de la komitato. Laŭdire la vortumo de la rezolucio ne estas en ordo, sed momente mankas informo pri tio, kio prezice estas la problemo. La estraranoj ricevis la proponon de Raola malfruvespere ĵaŭde, kaj ne trovis tempon pritrakti ĝin.
La komitato akceptis ankaŭ laborgrupon, kiu konsistos el Nico Huurman, Michael Boris Mandirola, flanke de TEJO, kaj Brian Moon kaj Martin Schäffer, flanke de UEA, por grandigi la membraron de TEJO. Temas pri tio ke la membronombro de TEJO estas fakte tro malgranda por reprezentiĝi en iuj instancoj, kaj oni ne volas ”endanĝerigi la gravajn atingojn kadre de la eksteraj rilatoj dum la lastaj jardekoj”.
La komitato ankaŭ akceptis preskaŭ sen diskuto la strategian laborplanon, pri kiu jam okazis diskuto pli frue kaj ankaŭ en apartaj kongresaj programeroj. Nur unu komitatano, Dennis Keefe, sin detenis rilate la strategian laborplanon.
Plej fine inter la ceteraj demandoj la komitato decidis aldoni al la regularo pri perantoj ke ili ne rajtas aldoni al la kotizoj administrajn kostojn, ĉar la perantoj jam ricevas 10 procentojn el la kotizoj kiel makleraĵon. El tiu makleraĵo ili devus pagi la kostojn de la kotizokolektado. Lastatempe atingis la asocion plendoj pri perantoj, kiuj aldonas al kotizoj diversajn administrajn kostojn.
Raportis Jukka PietiläinenNova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo
La subkomitato pri administrado kaj financoj de UEA dum sia kunsido en Rejkjaviko en ĵaŭdo decidis uzi 100.000 eŭrojn el la kapitalo de UEA por farado de nova retejo. La malofta decido estis farita preskaŭ unuanime. Ĝin subtenis ĉiuj ĉeestantaj komitatanoj krom la eksa estrarano Loes Demmendaal, kiu sin detenis, ĉar la propono ne inkluzivis ŝanĝon en la spezokonto. Tiu detalo signifas, ke la kapitalo estas uzata kvazaŭ preter la kuranta agadobuĝeto de la asocio.
La uzo de centmil eŭroj el la kapitalo praktike signifos ĉiujaran perdon de rento de ĉ. 2.000 eŭroj. La decido estis farita laŭ propono de la nova estraro, kiu tiel malfermis pordon al politiko uzi la kapitalon por kurantaj elspezoj. Ĝis nun la kapitalo de la asocio estis tuŝita nur esceptokaze.
La plej lasta tia kazo estis en 2003, kiam oni decidis uzi 300.000 eŭrojn por renovigo de la oficeja domo. Tiu enspezo tamen estis investo, kiu samtempe signifis plialtigon de la valoro de la oficeja domo. Tiel en la praktiko la mono nur iris el unu konto al alia, ĉar la bilanca valoro de la oficeja domo estis altigita.
Nova retejo por la asocio tamen ne estas nemoveblaĵo, kiun en kazo de neceso eblus vendi, aŭ kiu altigus la kapitalon de UEA, kvankam la plej favoraj subtenantoj de tiu decido efektive revas pri eventuala gajno - en formo de pli da membroj aŭ novaj donacoj.
Reale la efiko tamen povas esti eĉ negativa, se la donacemo de membroj falas pro tro facilanima financa politiko. Precedencon eblis aŭdi jam ĵaŭde en la koridoroj de la kongresejo, kie unu veterana esperantisto komentis la junularan programon, kiu ĉiuvespere finiĝis per ”drinkumado”. La veterano ne volas donaci monon al tiel alkoholema organizaĵo.
La decido elspezi 100.000 eŭrojn estis akceptita sen ajna detala plano pri la nova retejo, nur surbaze de ĝenerala scio, laŭ prezidanto Mark Fettes, kiom kutime kostas tiaj retejoj. Li pli frue havis spertojn pri retejoj de lernu.net kaj aliaj kiujn parte financis Esperantic Studies Foundation. La sumo estas pli alta ol la kostoj de revuo Esperanto por unu jaro, kaj ili egalas al triono de la mono uzata por la salajroj de la UEA-oficistoj dum la jaro.
Pli frue la laboroj por renovigi la nunan retejon de UEA estis haltigitaj, pro la plano komplete renovigi la retejon.
La nova retejo eventuale havos ankaŭ sistemon por kontroli kaj eble eĉ fari transpagon rete, kio ĝis nun ne eblis pro sekurecaj kialoj. Tamen, kiel atentigis Boris Mandirola, la nuna sistemo per letero aŭ retpoŝto estas malpli sekura ol ajna sekura sistemo. Malgraŭ tio, kiel atentigis Osmo Buller, ĝis nun ne okazis eĉ unu trompo en la kontosistemo de UEA. Kiam petoj pri transpagoj aperas retpoŝte aŭ letere, la oficisto kiu plenumas la pagon povas, okaze de dubo aŭ nekutima pago, kontroli la aferon de la kontohavanto.
La nova estraro de UEA ŝajnas alpreni pli facilaniman sintenon al financoj ol la antaŭaj estraroj, kvankam la prezidanto Mark Fettes emfazis ke li subtenas konservativan financan politikon. Tio laŭ li signifas, ke la estraro ne uzu monon kiu ne ekzistas, kaj ekzemple ne buĝetu donacojn aŭ subvenciojn, pri kies ricevo ne estas garantio. La plej signifa redukto en la buĝeto tamen estas ĉe la salajroj por oficistoj, kio estas laŭ ĝenerala direktoro Osmo Buller ”tre timiga”.
La subkomitato akceptis la buĝetproponon por la definitiva decido fare de la komitato en vendredo. La buĝetpropono ne estas en la linio de la ambicia strategia laborplano, ĉar ekzemple la mono por movada evoluigo iom draste falos. Kiel komentis la nova ĝenerala sekretario Stefan MacGill, rememorante la vortojn de la iama ĝenerala direktoro Victor Sadler, ”planado sen financa planado estas sensenca”.
Raportis Jukka PietiläinenEsperanta vetero en Islanda televido
¨
En la merkreda ĉefa novaĵelsendo, videbla ĉi tie, en la fina veterprognozo la tagoj de la semajno tamen estas montrataj nur en la islanda.
Retaj entreprenoj forprenas kongresajn enspezojn
La kunsidon partoprenis oficistoj de la Centra Oficejo de UEA: Osmo Buller, Pasquale Zapelli, Stanka Starčević, Roy McCoy, Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski. Krome en la salono estis ankaŭ Stano Marček, kiu iom poste mem gvidis la kunsidon de legantoj de la revuo Esperanto. Krome la kongreson ĉeestas ankaŭ Ionel Oneţ, kiu tamen laboris en la libroservo, kiun, sekve, ne necesis fermi por tiu horo. La kvanto de helpantoj kaj deĵorantoj estas iom manka en la ĉi-jara kongreso.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, informis, ke ne okazis ŝanĝoj en la personaro de la Oficejo post la Hanoja kongreso, sed ke ŝanĝoj aperos venontjare, ĉar jam aŭtune Roy McCoy pensiiĝos. La asocio laŭ Osmo Buller ne havas financan eblon dungi anstataŭanton por Roy McCoy, sed necesas dividi liajn taskojn inter la nunaj oficistoj.
La publiko eksciis pri sekvoj de la ĉiam pli grava rolo de interreto, kiuj jam portis pliajn ŝarĝojn al organizantoj de Esperanto-kongresoj. Iam UEA funkciis kiel peranto de flugoj, kaj ricevis el tio makleraĵon de 8 procentoj. Tio ne plu ekzistas, kaj nuntempe la bazaj prezoj de flugoj ĝenerale estas tute teoriaj, kiel atentigis Brian Moon. Tiel la reklamo de Star-alianco en la Dua Bulteno kaj la Kongresa Libro estas simple reklamo, por kiu la kompanio pagas, kaj al kiu oni rilatu same dubeme kiel al ajna reklamo.
La samo rilatas ankaŭ al la perado de hoteloj kaj ekskursoj. Povas esti, ke iam venos tempo, kiam UEA ne plu povos peri hotelĉambrojn, aŭ almenaŭ ke tio ne plu estos ekonomie defendebla. Jam nun montriĝas, ke la hotelo plej proksime al la kongresejo, Arnahvoll, ne estas inter tiuj kiujn peris UEA, kvankam en tiu hotelo loĝas eĉ kelkaj oficistoj de UEA.
Temas pri tio ke grandaj retaj kompanioj blokis ĉiujn hotelĉambrojn en tiu hotelo (kaj ofte faras la samon por hoteloj apud kongresejoj) kaj pagas al hoteloj por ke tiujn nur ili rajtu peri. Se UEA mendus ĉambrojn en tiuj hoteloj, ĝi devus pagi multe pli ol kongresanoj pagas, se ili rezervas rekte ĉe la retaj firmaoj. La samo povus iam okazi eĉ por ekskursoj, kaj tiam necesus altigi la kongresan kotizon, ĉar la enspezoj el perado de hoteloj kaj ekskursoj forfalus.
Tamen, almenaŭ en iuj el la hoteloj, kiujn oni povis rezervi tra UEA, la prezoj evidente restis konkurpovaj por la kongresanoj, samtempe portante al la asocio profiteton. Kiel atentigis unu kongresano, ŝia mendo de unu ekstra nokto en la sama hotelo kostis 100 eŭrojn pli ol po-nokta mendo pere de UEA dum la kongresa semajno.
Ankaŭ la aliaj demandoj kaj komentoj de la publiko temis plejparte pri kongresoj kaj publikaĵoj de UEA, unuavice pri la Jarlibro. Iuj komentantoj volis ke la nomoj de delegitoj aperu en emfazitaj literoj en la Jarlibro, aŭ ke enestu ankaŭ la persona nomo aŭ almenaŭ ties unua litero en la laŭlanda listo de kongresanoj en la Kongresa Libro. Tiel, se iu kongresano konas iun Martin el Germanio, sed ne scias ties familian nomon, ne necesus serĉi tra ĉiuj kongresanoj de Germanio, sed oni pli facile trovus tiun kiun oni serĉas.
Inter la proponoj al kiuj la CO-anoj rilatis pozitive estis ankaŭ tio, ke en la Kongresa Libro estu mapo de la kongresurbo kun indikoj pri la kongresejo kaj hoteloj mendeblaj pere de UEA. Krome io jam decidita estas ke sekvaj Kongresaj Libroj indikos la distancojn inter la kongresejo kaj la hoteloj ne en minutoj sed en metroj aŭ kilometroj.
Eventuale en la Libroservo eblos dum la lastaj tagoj de la kongreso pagi per eŭroj, kaj ne nur per islandaj kronoj. Plej strangas ke ne eblas pagoj en eŭroj, kvankam la prezoj sur la libroj estas indikitaj en eŭroj kaj ne en loka valuto.
Krome aperis la kritiko, ke por la kongresa balo necesus vera orkestro kaj viva muziko, ne nur diskejo, kia ĝi estis pasintjare kaj ĉi-jare. Pro manko de plendoj pri seriozaj problemoj, la sugestoj kaj proponoj de la kongresanoj ricevis bonan eĥon inter la oficistoj, kaj eventuale iuj ŝanĝoj, ekzemple en la sendado de konfirmoj pri mendoj por UK, realiĝos dum la venonta jaro. Raportis Jukka PietiläinenLa nova estraro sin prezentis
– Ni scias pli pri la Centra Oficejo ol ni volus, eble iom ŝerce komentis MacGill.
Dum la estrara sinprezento la publiko eksciis ankaŭ, ke en la nova estraro estas pluraj profesiaj esperantistoj. Martin Schäffer, la nova ĝenerala sekretario, loĝas en malmultekosta Meksiko kaj laboras de tie por Germana Esperanto-Asocio kaj foje faras ankaŭ aliajn esperantajn projektojn. Barbara Pietrzak, post pensiiĝo de la Esperanto-redakcio de la Pola radio, nun laboras volontule por Pola Ret-radio en Esperanto. Lee Jung-Kee gvidas la Seulan Esperanto-Kulturcentron.
La ceteraj estraranoj, Mark Fettes, Stefan MacGill, Stefano Keller kaj José Antonio Vergara, tamen ne tuttempe okupiĝas pri Esperanto, sed plenumos estraran laboron kiel voluntulan aktivadon, apud siaj eksteresperantaj profesioj.
La novaj estraranoj rakontis iom pri si mem kaj pri sia persona fono kaj konatiĝo kun Esperanto. Temas pri relative juna, sed pli profesia teamo. Tamen, kvankam pri ĉiuj el la sep estraranoj ekzistas artikolo en la Esperanta vikipedio, nur pri unu el ili, Barbara Pietrzak ekzistas ankaŭ artikolo en alilingva vikipedio - en la pola. Efektive, apud Pietrzak, nur pri prezidanto Fettes povus laŭmerite esti artikolo en nacilingva Vikipedio.
La kernaj vortoj por la nova estraro estas Strategia laborplano, komunikado, ”kelkaj plibonigoj” (tamen ne dirite precize kiuj) kaj profesiigo de la movado. La esperoj pri la nova estraro evidente estas grandaj.
La estraro planas labori iom alistile ol la ĝisnunaj. Kerna ideo de la prezidanto Fettes estas formi subteamojn aŭ subgrupojn. Krome la nova estraro planas grupigi ĉirkaŭ la estraro ankaŭ ĉ. 15-membran konsilion, kiu - kvankam restante formale nedecidrajta - povus influi la decidojn kaj laboron de la estraro. Kritikoj aŭditaj en la kongresejo starigas la demandon, ĉu tia sistemo entute funkcios.
La subteamoj de la estraro temas pri tri laborkampoj, mastruma, monda kaj movada. Al la mastruma laborkampo apartenas ankaŭ aferoj kiel Universalaj kongresoj, delegita reto kaj komunika politiko. Pri tio okupiĝas unuavice estraranoj Fettes, Schäffer kaj Vergara.
Al la monda laborkampo apartenas plejparte eksteraj rilatoj, kaj pri ili okupiĝas ĉefe Stefano Keller. Pri la movada laborkampo respondecas Vergara kune kun McGill kaj Pietrzak.
En la marda numero de la kongresa kuriero aperas detala prezento de la unuopaj estraranoj kaj iliaj movadaj celoj.
La demandoj de la partoprenantoj al la estraro reliefigis multajn problemojn. Ili temis ekzemple pri la rilatoj inter TEJO kaj UEA kaj pri la organizado de Infana kongreseto, kiu jam de du jaroj ne okazis, kaj estas antaŭvidite ke ĝi ne okazos eĉ venontjare.
Unu ĉefa temo en la demandoj de la publiko estis, kiel igi Esperanton pli konata al la ekstera publiko, kial laborantoj en hoteloj aŭ homoj surstrate ne scias pri Esperanto kaj Esperanto-kongreso aŭ kiel disvastigi Esperanton pli efike kaj kiel la estraro de UEA povus plibonigi la situacion.
Raportis Jukka Pietiläinen
Strategia planego ektedis la komitatanojn
La Komitato vigle, proksimume unu horon, diskutis pri jarraporto kaj financa raporto, preparitaj de la malnova estraro, sed nenio aparte profunda estis dirita. Temis pri unuopaj korektoj kaj demandoj, kaj la komitato akceptis la dokumentojn kun neniu voĉo kontraŭ kaj kun kelkaj sindetenoj.
Post la voĉdono ekoficis la nova estraro. La eksiĝinta prezidanto Probal Daŝgupta transdonis la povon kaj ankaŭ baratan ŝalon al la nova prezidanto, Mark Fettes. Foriris de malantaŭ la komitata tablo la eksiĝantaj estraranoj.
La dua kunsido de la Komitato havis komence malpli grandan kvorumon ol la unua, ĉar ĉeestis nur 32 komitatanoj. Tiu falo de kvorumo estas kutima en komitataj kunsidoj, sed ĉi-foje influis ankaŭ la elekto de la estraro dum la unua kunsido. Poste tamen alvenis kelkaj pliaj komitatanoj.
Nova aliĝpeto venis de Albana Esperanto-Asocio. La anoj de la komisiono, kiu pristudas la petojn de landaj kaj fakaj asocioj pri aliĝo aŭ kunlabora kontrakto, Ulrich Lins kaj Brian Moon, konstatis, ke ĉio estas en ordo pri la statuto de la asocio kaj ili proponis aprobi la aliĝpeton. Per sekreta voĉdono, 37 por, neniu kontraŭ kaj kun unu sindeteno, la Komitato decidis, ke Albana Esperanto-Asocio fariĝu la 71-a landa asocio de UEA.
Poste la Komitato komencis diskuti pri 38-paĝa strategia laborplano kun demando de Dennis Keefe, ĉu iu fakte legis la planon. Mark Fettes resumis la planon per pli ol duonhora enkonduko, entuziasme, sed komitatanoj komencis ankaŭ moviĝi kaj diskuti unu kun la alia dum la nova prezidanto parolis.
Proksimume la saman prezenton li jam faris antaŭe en aparta diskuto pri la Strategia laborplano. Li menciis ankaŭ novan retejon de la asocio, kiu estas inter la unuaj prioritatoj de UEA.
La nova plano proponas ankaŭ novajn temfokusojn por jaroj, la unua jaro ĝis la venontajara kongreso estas jaro por pretigi fundamenton, sekve 2014-2015 estos jaro por festi kaj trakti la atingojn post la 60-jariĝo de Montevidea rezolucio kaj en 2015-2016 en la fokuso staros Jaro de la Lernanto kaj ankaŭ lingva justeco.
Ĉar la Komitato ankoraŭ ne povis trakti la aferojn planitajn por la tria, vendreda kunsido, restis multe da tempo por diskuti pri strategio. Tio estis ŝanĝo kompare kun pli fruaj jaroj, kiam la diskuto pri strategio devis okazi en la lasta momento, sub forta tempopremo. Ĉi-foje por la diskuto estis rezervitaj entute pli ol tri horoj.
Taktiko estas bezonata apud strategio, proponis Orlando Raola. Alia novelektita B-komitatano, Dennis Keefe, atentigis, ke kompare kun la strategia laborplano de la grandega firmao General Electric, kiu estas nur dupaĝa, la plano de UEA enhavas tro da aferoj. La anoj de la nova estraro defendis sian planon en la diskuto.
La estraro dividiĝis al kvar laborgrupoj por diskuti pri la laborplano. La emfazo, kiel esperis la nova prezidento Fettes, estas kiel fari landajn laborplanojn surbaze de strategia laborplano. La laborgrupoj fokusiĝis surbaze de la temoj konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo.
Raportis Jukka Pietiläinen
La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro
Per sia ĉeesto honoris la inaŭguron ankaŭ la ĉina ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola aferŝarĝito Lech Mastalerz kaj la rusia aferŝarĝito Aleksej Ŝadskij. Ĉeestis ankaŭ Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.
Hannes Högni Vilhjálmsson kiel prezidanto de LKK bonvenigis la kongresanojn al Islando, post kio Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, legis la jam tradician salutmesaĝon de d-ro inĝ. L.C. Zaleski-Zamenhof. La ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak anoncis la novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson. La kongresanaro omaĝis la memoron de Sæmundsson, forpasinta la 22-an de junio, kaj de aliaj Honoraj Membroj, forpasintaj post la antaŭa UK, per momento de silento.
La Ĝenerala Direktoro Osmo Buller legis la nomojn de la nova Estraro, kies prezidanto estas Mark Fettes kaj kiu ekgvidos la Asocion lundon, la 22-an de julio. La inaŭguro estis ankoraŭ gvidata de la malnova Estraro, kies prezidanto Probal Dasgupta por la lasta fojo faris kongresan festparoladon. (La teksto estos publikigita aparte.) Antaŭ la festparolado la reĝisoro de la kongresa temo Orlando Raola faris mallongan enkondukon en la temon, "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj", kaj invitis la kongresanojn al la kunsidoj, en kiuj ĝi estos traktata.
Novaĵo en la inaŭguro estis filma paŭzo, kiu pro teknikaj problemoj tamen iom prokrastiĝis, donante spacon al la tradicia muzika paŭzo, kiun plenumis la argentina pianistino Teresita Alaniz. Tuj poste la salono mallumiĝis por la monda premiero de la mallonga animita filmo "Espero" de la reĝisorino Simone Gianpaolo. La filmo estas originale farita en Esperanto, kun la voĉo de Mariana Evlogieva.
Sekvis la salutparoladetoj de TEJO (vicprezidanto Michael Mandirola), ILEI (prezidanto Mireille Grosjean), Akademio de Esperanto (vicprezidanto Brian Moon) kaj SAT (Nikolao Gudskov). La plej longa sed vigla programero estis la kavalkado de salutoj de la landoj reprezentataj en la UK. Gvidis ĝin la estraranoj Maritza Gutierrez kaj Amri Wandel.
Post komuna kantado de la Himno, prezidanto Dasgupta deklaris la 98-an UK malfermita per la oficiala martelo de UEA, ricevita donace en la 33-a UK en la sveda Malmö en 1948. Gazetara komuniko de UEAFettes ricevis la subtenon de ĉiuj komitatanoj
Jam komence de la komitata kunsido, kiu estis malfermita je 13.30 sabate posttagmeze en salono Hodler, ĉeestis 40 komitatanoj, kiu estis tre forta kvorumo, ĉar ekzistis entute 40 komitatanoj A kaj 6 komitatanoj B. La elekto de nova estraro, kiu okazis tute komence, certe instigis komitatanojn alveni al la kunsido frue.
La nova elekta regularo tuj montriĝis ne bone finpolurita, ĉar aperis diskuto pri tio, ĉu la komitato voĉdonu por dividi la funkcion al nove elektitaj estraranoj, aŭ ĉu la estraro mem dividu la taskojn inter si kaj komitato nur poste konfirmu la decidon. Amri Wandel aparte atentigis, ke ne eblas ke la estraro dividu la taskojn inter si. Tion konfirmis Brian Moon: la regularo postulas, ke la komitato faru la dividon.
Mark Fettes, la sola kandidato por la posteno de prezidanto, proponis, ke ne estu estraranoj kun tre fikse difinita tasko, sed ke estu ekzemple tri grupoj de estraranoj, kiuj okupiĝu pri certaj taskoj, tiel ke okaze de malkapablo de unu estrarano labori volontule, la aliaj grupanoj povu anstataŭi tiun personon.
Mark Fettes ankaŭ proponis ke estraranoj kunlaboru kun ne-estraranoj kiuj formu ekzemple 15-membran konsilantaron por subteni la estraron. Tiam laŭ li eblus havi eĉ nur kvinmembran estraron, kaj eblus efika kunlaboro de la estraro. Li tamen ne pretis tuj diri kun kiuj li volus labori en la estraro.
Unue okazis elekto de komitatanoj C. Dum voĉkalkulantoj kalkulis la voĉojn, okazis vigla diskuto pri la kvanto de estraranoj. Multaj preferis havi kvin estraranojn, kelkaj, ankaŭ tiuj kiuj mem kandidatis por la estraro, ekzemple McGill kaj Wandel, pledis por pli da estraranoj, ekzemple 7. Raola kaj Vergara tamen subtenis la ideon de nur kvinmembra estraro. Ankaŭ la eliranta prezidanto Dasgupta subtenis la ideon pri kvin estraranoj.
Estis ok kandidatoj por C-komitataneco. La elektokomisiono proponis, ke estu elektita kvin. La voĉdonadon partoprenis 40 komitatanoj, kaj elektitaj estis la sekvaj kandidatoj:
- Zsófia Kóródy, 35 voĉoj
- Julián Hernández Angulo 30
- Jean Codjo 24
- Stefano Keller 24
- Orlando E. Raola 21
- ne elektitaj estis
- Marcel Delforge 17
- Josep Franquesa Solé 17
- Johan Derks 9
Per tiu elektorezulto de komitatanoj C forfalis el la komitato ne nur la estrara kandidato Derks sed ankaŭ kandidatoj por financa komisiono kaj komitataj reviziantoj. Tio necesigis, ke la elekta komisiono kunvenu kaj diskutu kion fari.
Post diskuto kaj sinprezento de la kandidatoj estis decidita la kvanto de estraranoj. Unue la komitato voĉdonis pri la originala propono de elektokomisiono, do pri estraro kun sep membroj. Se plimulto estus kontraŭ, eblus voĉdoni pri alia kvanto. La voĉdono okazis per manlevo, kaj por sep estraranoj estis 26 komitatanoj. Kontraŭis la proponon de la elektokomisiono 12 komitatanoj, sin detenis kvin. Do estis akceptita la propono pri sep estraranoj.
Dum la diskuto la kandidato por prezidanteco, Mark Fettes, diris ke li havis tre fruktodonajn diskutojn kun kvar el la estraraj kandidatoj: Keller, Lee, Vergara, Schäffer. Tiel li kvazaŭ subtenis ilin kiel kandidatojn por sia estraro, kaj ili ĉiuj efektive ankaŭ estis elektitaj.
Entute estis 10 kandidatoj por la estraro, el kiuj Johan Derks tamen, forfalis ĉar estraranoj devas unue iĝi komitatanoj. Li ne sukcesis altiri sufiĉe da voĉoj de la individuaj membroj de UEA en la elekto de komitatanoj B, nek de la komitatanoj en la nuna elekto de komitatanoj C. Restis do 9 kandidatoj, kaj ili ricevis jenajn voĉojn de la 43 komitatanoj kiuj partoprenis la voĉdonadon en Rejkjaviko:
- Mark Fettes, komitatano B, 43 voĉoj
- Stefan MacGill, komitatano B, 37 voĉoj
- José Antonio Vergara, komitatano B, 35 voĉoj
- Lee Jungkee, komitatano A, 34 voĉoj
- Martin Schäffer, komitatano A, 33 voĉoj
- Stefano Keller, komitatano C, 30 voĉoj
- Barbara Pietrzak, komitatano B, 24 voĉoj
Ne elektitaj estis:
- Orlando E. Raola, komitatano C, 23 voĉoj
- Amri Wandel, komitatano B, 21 voĉoj
Fettes estis elektita kiel prezidanto de UEA, unuanime ĉar li ricevis la voĉojn de ĉiuj ĉeestintaj komitatanoj.
Raportis Jukka PietiläinenHelpu nin raporti pri la kongreso
Eĉ se vi havas nur etajn informerojn pri okazaĵoj en Rejkjaviko, ili estas tre bonvenaj. Same bonvenas fotoj kaj sonregistraĵoj.
Bonvolu sendi viajn informojn al la retpoŝta adreso de la redakcio: redakcio@liberafolio.org
Se volas verki tutan artikolon, vi povas mem proponi ĝin por publikigo en la koncerna paĝo.
Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI
La 46-a Konferenco de ILEI lunde eniris sian trian tagon, en kies mateno okazis la dua kunsido de la Komitato de ILEI. Komence ĝi akceptis la daŭrigan tagordon kaj akceptis kun aplaŭdo la financajn raportojn pri 2012, sub kompreno, ke tiuj ne estas revizoritaj, kaj du/tri spezoj ankoraŭ estas konotaj. Post tio, la estraro estis senŝarĝigita rilate al la jaro 2012. Je tiu punkto du ĝisnunaj estraranoj, Zsófia Kóródy kaj Stefan MacGill, demisiis el la estraro, konforme al siaj anticipaj deklaroj pri tiu intenco. La motivo estis doni al la Komitato plenan liberecon en elekto de nova prezidanto.
Je tiu punkto transprenis la prezidadon la organiza teamo, Monique Arnaud kaj Marc Cuffez, kiuj plenumis la rolon de la elekto-komisiono, el kies membroj neniu partoprenas la konferencon. Tiu teamo konstatis, ke estas klare kaj sufiĉe anoncita nur unu kandidato: s-ino Mireille Grosjean el Svislando. Post sinprezento, ŝi forlasis la salonon por ebligi liberan diskutadon. Post tio komenciĝis la balotado, kun tiumomente 36 validaj voĉdon-mandatoj. La rezulto estis ŝia elekto kun 34 poraj, 1 sindetena kaj 1 kontraŭa voĉo.
Post aplaŭdo sekvis akceptaj rimarkigoj de la nova prezidanto, kiu interalie aludis al la dezindireco okazigi trian Mondan Konferencon pri la Instruado de Esperanto, post la unua en Ĝenevo en 1922 kaj la dua en Prago en 1927. Post tiuj rimarkoj, la komitato pluiris al aliaj temoj.
La aliĝpeto kaj statuto de instruista sekcio en Sud-Afriko estis anticipe dissendita kaj montrita; la sekcio estis unuanime akceptita. Kiel prezidanton de la Internacia Ekzamena Komitato, kiu gvidas la internaciajn ekzamenojn de UEA kaj ILEI, oni unuanime elektis s-rinon Karine Arakelian el Armenio. La tasko de komisiito pri kandidatiĝo de novaj sekcioj transiris al s-ro Bharat Ghimire el Nepalo. Oni decidis prokrasti la elekton de nova vic-prezidanto ĝis la lasta sesio merkred-matene.
Notinde estas, ke la fonda prezidanto de ILEI en 1949 en Bournemouth, Britio, estis s-ino Violet C. Nixon; sekve post sesdeko da jaroj, ILEI havas sian duan prezidantinon.
Komuniko de ILEIUEA renkontis diplomatojn ĉe UN
Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, ĉeestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, ĉu dum specialaj kromkunvenoj, ĉu diskutante kun reprezentantoj de indiĝenaj popoloj kaj de aliaj NRO-oj.
Keller alparolis en du paralelaj eventoj. La unua konsistis el liaj gratuloj kaj dankesprimoj al la Ĝeneva organizaĵo doCip (dokumenta, informa kaj esplorcentro por indiĝenaj popoloj), kiu per siaj servoj signife kontribuas al la subteno de indiĝenoj, ĉefe helpante ilin dum koncernaj UN-eventoj kaj plurlingve disponigante dokumentojn. Tiu NRO konsilis kaj helpis ankaŭ al UEA en la organizado de la Simpozio pri lingvaj rajtoj, okazinta ĉe UN en 2008.
En sia dua alparolo, en la laborgrupa kunveno de Incomindios (Internacia komitato por indiĝenaj popoloj de Ameriko) Stefano Keller substrekis la gravecon de la interdependeco de lingva kaj biologia diversecoj kaj akcentis pri la neceso konservi la biokulturan riĉecon en la mondo, je kies bazo estas la defendo, pluvivigo kaj respekto de ĉiu etna lingvo, por kio UEA laboras. La ĉefprelegistoj subtene dankis lin por lia interveno.
La plej signifa elpaŝo de la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj dum tiu EMRIP-sesio estis lia alparolo en la ĉefkunsido. Citante la punktojn 1 kaj 2 el la Artikolo 13 de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, li prezentis kazon de rompo de lingvaj rajtoj koncerne loĝanton de Svedio, kies gepatra lingvo estas la samea. Temis pri malfacilaĵoj de tiu persono por povi praktiki siajn lingvajn rajtojn, kiujn la leĝoj de la lando ja garantias al li por kontaktado kun publikaj oficejoj.
En rilato kun tiu kazo, Keller sin esprimis pri la pli kaj pli evidentiĝanta neceso atentigi ankaŭ pri la devoj respekti la rajtojn entenatajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Keller rememorigis pri la malkontentiga situacio dum UN-kunsidoj, kie la neglekto, minimumigo de la lingva aspekto koncerne dokumentojn kaj parolajn lingvouzojn pluekzistas forme de privilegiigo de nur unu el la oficialaj lingvoj, la angla.
Poste, li informis la kunsidon pri la pionira paŝo de la registaro de Indonezio, kiu intencas enkonduki la instruadon de Esperanto en la studprogramon de diplomatoj. Dum la alparolo kaj okaze de personaj renkontoj kun du el la reprezentantoj de tiu ŝtato, Keller vigle gratulis ilin nome de UEA kaj substrekis, ke la uzo de neŭtrala kaj facile lernebla lingvo kiel Esperanto en la internacia komunikado signifas elmontradon de respekto al ĉiu popolo, lingvo kaj kulturo.
Li transdonis al la renkontitaj diplomatoj informajn dokumentojn, ekzemplerojn de la revuo Esperanto en Indonezio, kopion de la mesaĝo de s-ino Rita Izsák, UN-ĉefo pri minoritataj aferoj, sendita okaze de la 125-jariĝo de Esperanto kaj la Esperantan version de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Fine de sia alparolo Stefano Keller diskonigis detalojn pri la baldaŭ okazonta UK en Rejkjaviko, al kiu li kore invitis la ĉeestantojn.
Post la interveno venis gratulantoj al li, interalie junula delegacio el Germanio, kies membro diris al Keller, ke ĝis nun li opiniis pri Esperanto ke ĝi estas sensencaĵo, sed la alparolo de la ĉefreprezentanto de UEA konvinkis lin pri Esperanto. Li ricevis de Keller la plej lastan numeron de Esperanto aktuell.
Dum la kunsidaj tagoj okazis ankaŭ interparolo kun indiĝenoj cele al informado pri Esperanto kaj starigo de venonta kunlaboro, por kio necesas projekto kun tre klara enhavo kaj celoj, kaj kiu respondas al la atendoj de indiĝenoj, havante utilecon por ili, kiel ponto-lingvo kaj interligilo inter tradicio kaj moderneco.
Alparolteksto diverslingve, sonregistraĵo kaj video estos publikigitaj rete.
Gazetara komuniko de UEARegestilo celas esperigi kaj pensigi
Jonny M ekfaris regean muzikon jam en 2006, unue an la angla kaj germana, en la propra hejma studio. En 2010 aperis lia unua albumeto en Esperanto, la senpage elŝutebla Pli ol espero. Ĝi kondukis al turneo kun koncertoj interalie en Japanio kaj Francio, kaj partopreno en la dua hiphopa kompildisko de Vinilkosmo.
Ĵus aperis lia unua propra plenlonga albumo en Esperanto kun la nomo Regestilo. La albumo enhavas 16 kantojn, el kiuj kelkaj jam estas konataj post liaj koncertoj en Festo 2012 kaj JES 2012.
Libera Folio: Kiel via muziko diferencas de tio, kio antaŭe estis farita en Esperanto, kaj kial?
Jonny M: – Mia muziko donas multege da espero - do ĝi perfekte kongruas laŭ mi kun la ideo kaj idealismo de Esperanto. Mia disko enhavas multajn kantojn, kiuj energiigas, sed ankaŭ pensigas. La stilo estas tute nova. Regeo ja estas malofta muzikstilo en esperantujo - sed mia stilo estas alia, mi nomas ĝin moderna regeo. Ĝi estas miksaĵo el regeo, repo, bona etoso kaj senlimaj pensoj… Ĝi batalas por unuigi la mondon - kaj tio bone efikas en Esperantujo. Mi pensas, ke la diferenco radikas en mia persono… juna, dinamika, sen bariloj kaj sen penso-kadroj.
Kiel okazis, ke vi lernis Esperanton?
– Mi trovis Esperanton en la reto, kiam mi legis pri aliaj lingvoj, specife artefaritaj aŭ planitaj. La idealismo tuj plaĉis al mi, kaj mi lernis ĝin dum kelkaj monatoj – tiam mi jam skribis la unuan kanton en Esperanto!
Kial laŭ vi estas bezonata muziko en Esperanto? Ĉu ĝi povas esti interesa al neesperantista publiko?
– Ho, muziko ege bezonatas. Mi ekzemple lernis Esperanton kvazaŭ per muziko. Mi faris kelkajn retajn studojn kaj lernis libre… Sed la plej granda kaŭzo estis, ke mi volis kompreni kanton de la grupo Kaj tiel plu. Mi tradukis la tutan tekston kaj tiel lernis Esperanton.
– Kaj jes, kial ne ĉiuj aŭskultu Esperanto-muzikon… En ĉiu lando oni aŭdas anglan muzikon en la radio. Sed mi ŝatas aŭskulti muzikon ekzemple en la hispana kaj la itala, la franca aŭ la pola. Kial do ne en Esperanto? Oni ja sentas la energion en la muziko, ankaŭ se oni ne komprenas la tekston.
Krom la nova disko de Jonny M, ĉe Vinilkosmo ĵus aperis ankaŭ novaj albumoj de Ĵomart kaj Nataŝa, de Mikaelo Bronŝtejn, de IDC, de La Perdita Generacio kaj de Manuel.
Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn
Diverslingvaj retaj serĉoj pri "lingvaj rajtoj" povas konduki al malnova retejo de Unesko, la retejo de la komisiito pri la oficialaj lingvoj de Kanado, Nitobe-centro por lingva demokratio aŭ al novaĵoj pri diversaj minacataj lingvoj kun foje mirindaj asertoj, ekzemple ke "nur 30 procentoj el la romaoj el Finnlando bone parolas kaj komprenas sian propran lingvon".
Ofte montriĝas, ke esperantistoj aŭ simpatiantoj de Esperanto havas rektan rilaton al la diversaj projektoj. Universala Esperanto-Asocio eĉ havas apartan retejon pri la temo lingvaj rajtoj, eĉ se ŝajnas, ke ĝi apenaŭ estis renovigita dum la lastaj jaroj.
Sed kion fakte signifas lingva justeco? Ĉu vere iu povas ne kompreni sian propran lingvon? Kaj ĉu la kerno de "lingvaj rajtoj" estas revivigi kaj protekti malaperantajn lingvetojn, aŭ ĉu ankaŭ la lingvaj rajtoj de parolantoj de multmilionaj oficialaj ŝtatlingvoj povas esti minacataj? Ĝenerale, kiaj estas lingvaj rajtoj, kio estas lingva justeco kaj lingva demokratio, kaj kian signifon tiuj konceptoj povas havi en lingva politiko kaj planado?
Respondojn al tiuj kaj rilataj demandoj devos trovi esplorprojekto, pri kiu la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kunlaboros kun tri prestiĝaj universitatoj, Universitato Humboldt en Berlino, la universitato de Lepsiko, kaj universitato Sophia en Tokio.
Por tiu projekto oni nun serĉas salajratan kunlaboranton, kiu ne nepre devas scii Esperanton – sed certe la anglan.
Laŭ anonco dissendita de la scienca komitato, gvidanta la esploron, la kandidato havu magistran diplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko, aŭ estu nun finanta siajn studojn en unu el tiuj kampoj. Plej bonvenaj estas kandidatoj, kiuj okupiĝas pri doktoriĝaj studoj.
Laŭ la kunordiganto de la projekto, Michele Gazzola ĉe la universitato Humboldt en Berlino, homoj ĝenerale ne tre konscias pri malegaleco en la lingva kampo, kiu tamen abundas.
– Kvankam lingva demokratio kaj lingva justeco estas valoroj kiuj kongruas kun la modernaj valoroj de libereco kaj egaleco, oni malmulte scias pri ili, li klarigas.
Unu kialo de la problemo estas, ke la konceptoj ofte ne estas klare difinitaj, kaj tial ankaŭ ne mezureblaj. Ĝuste tiun problemon celas aliri la nova projekto, klarigas alia ano de la scienca komitato kiu respondecas pri la programo, Goro Christoph Kimura ĉe la universitato Sophia en Tokio.
– La celo de la projekto estas starigi raporton pri la stato de lingva demokratio kaj lingva justeco en pluraj landoj, same kiel ekzistas komparaj raportoj pri la rezultoj de naciaj edukadaj sistemoj aŭ pri la libereco de la gazetaro, pri diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj, aŭ pri la stato de la poluado de medio, klarigas Goro Christoph Kimura.
Por ke eblu kompari la staton en diversaj landoj, necesas detale studi sciencan literaturon pri la temo kaj klare difini la konceptojn de lingva demokratio kaj lingva justeco surbaze de pli fruaj studoj.
– Poste necesas trovi indikilojn por taksi aŭ mezuri la konceptojn, kaj datumbazojn, kiuj entenas la bezonatajn informojn. Por tiu ĉi grava baza tasko ni serĉas kunlaboranton, aldonas Goro Christoph Kimura.
Kandidatiĝoj por la posteno estas akceptataj ĝis la 25-a de aŭgusto, kaj la laboro komenciĝos jam en septembro. La taskon gvidos scienca komitato, en kiu krom Michele Gazzola kaj Goro Christoph Kimura membros Renato Corsetti, Mark Fettes, Sabine Fiedler kaj Bengt-Arne Wickström.
La raporto devos preti ĝis la 15-a de januaro 2014, kaj por sia laboro la dungota kunlaboranto ricevos unufojan malnetan pagon de 3.000 usonaj dolaroj - proksimume 2.300 eŭroj. Pri la financado respondecas Esperantic Studies Foundation. La universitatoj kontribuas per la laboro de siaj esploristoj.Malkresko de la membraro kiel defio al UEA
La plej okulfrapa fenomeno ĉe UEA dum la lastaj jaroj estas la malkresko de la membraro. Ĝi tamen ne okazis egale en diversaj landoj kaj mondopartoj. En riĉaj landoj la malkresko estis granda. En triamondaj landoj la membraro kreskis kaj povus kreski eĉ pli, se pli da membriĝemaj esperantistoj povus pagi la kotizon.
La grafikaĵoj montras la evoluon de la membraro en UEA ĝenerale kaj en Finnlando aparte ekde 1950 ĝis 2012. En Finnlando okazis sentebla falo: la nombro de individuaj membroj (IM) pasintjare (105) estis nur 44% de la nombro en 1950 (239). La falo estus eĉ pli drasta, se oni komparus 2012 kun la jaroj, kiam UK estis en Finnlando: 353 en 1969 (UK en Helsinko) kaj 324 en 1995 (Tampereo), sed tiu komparo ne estas adekvata.
Se ni ignoras la kongresajn jarojn kaj konsideras nur la ”normalajn” jarojn, ni vidas kreskon de finnaj UEA-membroj ĝis 1970, kiam ili estis 280. Poste tiu nombro ne plu estis atingita krom en la Tamperea jaro 1995. En 2000 la membronombro falis sub tiun en 1950. En 2003 ĝi estis precize 200. Poste la falo plu daŭris, ĉar membroj maljuniĝis kaj mortis, dum apenaŭ alfluis novaj.
La evoluo de la aligitaj membroj (AM) de UEA en Finnlando sekvis la saman tendencon. EAF fariĝis landa asocio de UEA en 1955. Ekde tiam ĝi devas ĉiujare pagi al UEA etan kotizon por ĉiu membro de EAF, kiu ne estas individua membro de UEA. En 1955 EAF anoncis al UEA 12 tiajn membrojn kaj en 1956 nur 2. En la jaroj 1957-1960 EAF anoncis neniun aligitan membron. Lau la sumoj de IM kaj AM oni vidas la malmultiĝon de la organizitaj esperantistoj en nia lando.
Pri UEA ĝenerale la bildo estas malpli drameca, ĉar en 2012 la asocio havis pli-malpli same multe da membroj kiel en 1950. Survoje estis tamen diversaj evoluoj: estis du periodoj kun pli ol 7.000 IM (nun ĉ. 5.000) kaj longa periodo kun ĉ. 25.000 AM (nun ĉ. 10.000). La nombro de AM kolapsis post la ŝanĝoj en Orienta Eŭropo, kies landaj asocioj perdis siajn subvenciojn kaj ne plu povis pagi al UEA por miloj da membroj.
Oni povas miri, kiel bone UEA tamen konservis la plej grandan parton de sia membronombro. SAT estis iam pli-malpli same granda, sed nun ĝia membraro estas apenaŭ dekono de IM de UEA. Heroldo de Esperanto konkurencis iam kun la revuo Esperanto pri la nombro de abonantoj, sed nun ankaŭ ĝi ŝajne falis al dekono kaj eble eĉ ĉesis aperi. La pozicio de UEA kiel la ĉefa reprezentanto de la parolantoj de Esperanto estas tute klara. La ekstera mondo cetere, UN kaj Unesko ĉekape, agnoskas tion jam de longe, tenante oficialajn rilatojn nur kun UEA.
”Politike korekta” klarigo pri la membrara falo estas, ke pro la interreto homoj ne emas membriĝi nek partopreni en kunvenoj nek aboni paperaĵojn. Tiel estas, sed tio ne klarigas ĉion, ĉar la malkresko komenciĝis antaŭ la reta epoko. Temas pri tio, ke la nombro de esperantistoj malkreskis. Malfeliĉe ni ne scias, kiom da esperantistoj nun estas kaj eĉ malpli, kiom da ili iam estis.
La malmultiĝon de esperantistoj oni povas konkludi ankaŭ el tio, ke pro la malkreskinta merkato vendiĝas malpli da Esperanto-libroj, okazas malpli da Esperanto-renkontiĝoj kaj ilia partoprenantaro ŝrumpas, kaj diversaj Esperanto-centroj, -kursejoj kaj -feriejoj malaperis. Verŝajne malpli da homoj lernas nun Esperanton ol antaŭ la reta epoko. Oni lernas ĉefe rete, sed la nombro de retaj lernantoj ne atingas la iamajn nombrojn. Fakte ankaŭ en la pasinteco granda parto de esperantistoj lernis mem la lingvon. Nun retaj lernantoj anstataŭas ilin, sed samtempe tradiciaj kursoj kaj studrondoj preskaŭ malaperis.
La malpli amasa lernado de Esperanto sekvas el la populariĝo de la angla, kiu estas preskaŭ ĉie instruata kiel la unua fremda lingvo kaj kiu ankaŭ ĝenerale trudas sin tra ĉiu truo en la nuna socio. En la pasinteco oni ankoraŭ povis pensi, ke la ĝenerala akcepto de Esperanto estas reala kaj povus okazi relative baldaŭ. Tio en si mem instigis eklerni ĝin kaj aliĝi al ĝia movado, sed nun apenaŭ iu ajn plu pensas tiel. Tamen, anstataŭ komenci ĉi-loke filozofumi pri la ŝancoj de Esperanto defii la anglan en estonteco, mi nur citas Bertolt Brecht: La certaĵo ne certas. Kiel estas, ne restos.
Oni ofte renkontas la aserton, ke nun plej multaj agadoj okazas ekster UEA, kaj tial UEA ne allogas. Tio klarigas nenion, ĉar ĉiam estis tiel kaj en tio estas nenio malbona, eĉ male. Manka kono de historio estas komprenebla ĉe novuloj, sed estas strange, ke foje eĉ iuj, kiuj partoprenas en la movado jam de longe, kvazaŭ perdis pecojn el sia memoro.
Multo en la funkciado de UEA estas malkontentiga kaj eĉ postrestinta. Plibonigoj tamen ne ĉiam estas facile realigeblaj, ĉar proponoj pri ŝanĝoj ofte konfliktas inter si kaj ĉiu estas ĝisoste konvinkita pri sia pravo. Ekzemploj estas la diskutoj pri la retejo de UEA kaj pri la revuo Esperanto. Kroma problemo estas, ke la diskutojn regas eŭropanoj, kiuj probable atendas de UEA ion alian ol ne-eŭropanoj. UEA fariĝis pli tutmonda laŭ sia membraro, sed tio ankoraŭ ne aperas en la diskuto pri la estontaj vojoj de la Asocio. Verdire povus esti utile, se dum iom da tempo la eŭropanoj restus malpli laŭtaj.
Nun UEA pretiĝas por elekti novajn gvidorganojn, precipe la novajn prezidanton kaj Estraron. Estas nur unu kandidato por la prezidanteco, Mark Fettes kaj ne malfacilas prognozi, ke li estos elektita. Mi esperas, ke kun li kaj lia teamo revenos iom de la entuziasmo, kiun oni spertis dum unu-du jaroj post la lanĉo de la Manifesto de Prago en 1996. Fettes estis la aŭtoro de tiu dokumento, kiun 14.000 esperantistoj subskribis. Ĝi naskiĝis kadre de Kampanjo 2000, kiun iniciatis prezidanto Lee Chong-Yeong kaj kiu vigligis la movadon por ioma periodo.
Similan elanon oni poste ne plu spertis en UEA. Ankaŭ la nova Strategia Plano, akceptota ĉi-jare, havas la saman ĉefaŭtoron kiel la Manifesto de Prago. Ĝi nur estas tro ampleksa, por ke multaj legu ĝin, sed espereble oni scios distili el ĝi konkretan agadplanon, kiun ĉiu komprenos kaj en kiu ĉiuj trovos almenaŭ unu eron, kiun ili sentos proksima al si kaj por kies realigo ili pretos ion fari.
La lastatempaj membrostatistikoj ne servis por krei viglan etoson en UEA. Al la nova Estraro do la granda tasko venki la apation kaj levi la mensojn. Por atingi tion ĝi devos konduti antaŭ la membraro unuece, ĉar nenio subfosus la reputacion de la estraro pli ol publika disonanco inter ĝiaj membroj. Malbonaj ekzemploj el freŝa pasinteco ne mankas. Ni esperu, ke la Estraro trovos la ĝustan ŝnuron, kiun ĝi tiru, por ke eksaj membroj komencu reveni kaj novaj aperi. Ni ne scias la nombron de la parolantoj de Esperanto en la mondo, sed ili estas multe pli multaj ol la membraro de UEA. Potencialo por kresko ekzistas, eĉ por rapida kresko.
Osmo Buller La teksto baziĝas sur prelego de Osmo Buller en la Vintraj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando, kaj unue aperis en la gazeto de EAF en junio 2013. La republikigo en Libera Folio okazas kun la permeso de la aŭtoro.Nova Heroldo promesata post Rejkjaviko
Heroldo de Esperanto, iam unu el la pintaj gazetoj en Esperantujo, estis fondita de Teo Jung en 1920 kaj transdonita al Ada Fighiera Sikorska en 1961. Dum ŝia ĉefredaktora periodo ŝia edzo, Gian Carlo Fighiera, estis la eldonanto de la gazeto.
Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tamen tuj pludonis ĝin al LF-koop. Sub la nova posedanto Heroldo de Esperanto iĝis grava parto en la tiel nomata Esperanta Civito. Laŭ Gian Carlo Fighiera, la nova posedanto malrespektis la tradicion kaj principojn de la gazeto.
La tradicio kaj principoj estis, i.a.: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio, Fighiera skribis en publika deklaro en 1998.
Jam tiam li anoncis, ke li reprenas la rajton eldoni la gazeton, sed en la praktiko nenio okazis, kaj Heroldo de Esperanto dum pliaj 13 jaroj restis la ĉefa presita organo de la Civito. Tamen la abonantoj iom post iom malaperis, kaj ekde 2011 la Civita Heroldo ekhavis ĉiam pli gravajn problemojn pri la aperritmo.
En la jaro 2013 aperis neniu numero de la gazeto, kiu devus aperi 17-foje jare. La Civito silentis pri la enorma malfruo, sed la 10-an de junio en ĝia retejo aperis informo, laŭ kiu "nenio malhelpas la eventualan vendon" de Heroldo de Esperanto. Ŝajne ĝuste tiu anonco instigis la anonimajn aktivulojn turni sin al la antaŭa eldoninto Gian Carlo Fighiera kun la propono transpreni la eldonadon.
En komuniko dissendita la 22-an de junio al nekonata kvanto da adresoj, Gian Carlo Fighiera anoncas, ke, pro la neaperado de Heroldo, li decidis "akcepti la proponon de kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj pluaperigi ĝin en reta kaj papera formoj".
– Mi ricevis la proponon antaŭ nelonge kaj mi decidis akcepti ĝin ĉar mi esperas, ke HdE renaskiĝos. Sendube, la informo ke la gazeto ne plu aperas kaj ke oni provas senrajte vendi ĝin rapidigis la decidon, klarigas Gian Carlo Fighiera, responde al demando de Libera Folio.
Laŭ la teksto de la komuniko, la decido okazis sen ajnaj financaj kondiĉoj, sed estas ligita al la postulo, ke la gazeto respektu la tradicion kaj principojn, kiujn starigis Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska:
“Heroldo“ estu neŭtrala kaj sendependa rilate al kiu ajn ideologio nemovada kaj movada.
Ĝi objektive informu pri la agado kaj atingoj de la Esperanto-movado kaj -komunumo en la kampoj de disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo.
Plia kondiĉo estas, ke eventuala plua transdono de la gazeto same okazu senpage.
La ĝis nun anonimaj eldonantoj siaflanke promesas dum unu jaro senpage liveri la gazeton al ĝisnunaj abonantoj kiuj pagis por numeroj ĝis nun ne eldonitaj. La teksto de la komuniko tamen ne indikas, kiom da numeroj devas aperi dum tiu jaro. Ankaŭ ne estas indikite, ĉu la novaj numeroj komencu per 2013:1, ĉar nenio aperis ĉi-jare, aŭ tamen per la plej frua neaperinta numero, 2011:12.
Libera Folio provis kontakti la anonimulojn, sed tiuj tra Gian Carlo Fighiera komunikis, ke ili ne deziras prezenti sin pli frue ol en la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, ĝis nun neniu salono por kunveno pri Heroldo de Esperanto estis mendita.
Libera Folio: Ĉu UEA disponigus salonon por tiu celo senpage?
Osmo Buller: – Krom por la kunsidoj de UEA mem kaj por oficialaj kongresaj programeroj, UEA disponigas salonon senpage por la Akademio kaj por unu kunveno de SAT. Por aliaj kunvenoj necesas pagi luon, kiu tamen estas nur parto de la sumo, kiun UEA pagas al la kongresejo.
La Esperanta Civito kaj LF-Koop sendube ne konsentas, ke la iama eldoninto Gian Carlo Fighiera havas la rajton transdoni Heroldon de Esperanto al novaj respondeculoj, kaj ĝi apenaŭ konsentos transdoni la registron de abonantoj al nova redakcio. Abonantoj tamen certe trovos aliajn manierojn pruvi, ke ili pagis sian kotizon, se efektive aperos nova Heroldo.
Formala jura konflikto pri la eldonrajto kaj la rajto je la nomo de la gazeto apenaŭ estiĝos, pro la limigitaj financaj rimedoj de la Civito.Fettes duoble pli populara ol Derks
La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.
Balotilo estis sendita al 4 392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1.188, t.e. 27,0%. Estis 1.185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.
Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.
La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.
Gazetara komuniko de UEA
Freŝa PoMEGo malkomplike korektas
Libera Folio: Kial kaj kiam vi komencis okupiĝi pri verkado de Esperanta gramatiko?
Bertilo Wennergren: — Mi ĉiam havis grandan emon provi klarigi aferojn en klara kaj facile komprenebla maniero. Ĉiam, kiam mi ekokupiĝis pri io nova, mi eksentis emon organizi la sciojn pri tio en sistema maniero. Se mi sukcesas pri io tia, tio estas al mi granda plezuro. Tial jam tre frue mi komencis fari provojn de sistema gramatiko pri Esperanto, unue por Svedoj. El tio rezultis mia Esperanto-Kompendio por Svedoj, kiu – se mi ne eraras – ankoraŭ estas uzata. Ĝi aperis unuafoje iam meze de la 1980-aj jaroj. Poste ĝi estis la semo, el kiu kreskis PMEG.
Kiam la unua versio de via Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperis en la reto? Kiajn reagojn vi ricevis tiam?
— La ekzaktan daton mi ne plu memoras. Mi scias, ke mi diskonigis la enretigon pere de soc.culture.esperanto. La efektiva mesaĝo tamen ne plu estas retrovebla en la arĥivoj. Sed ŝajne tio okazis en 1994. Jam la unuaj reagoj estis pozitivaj, sed ne tiom vastaj. Nu, la Interreta Esperanto-komunumo tiutempe ne estis same granda kiel nun. Mi timis, ke oni tuj masakros min pro miaj frenezaj gramatikaj terminoj, sed je mia surprizo neniu kritikis miajn elpensaĵojn tiutempe. Tio intertempe ŝanĝiĝis. Nun ekzistas homoj, kiuj kuraĝe masakras. Tre bone. Mi ŝatas kontraŭdirojn, precipe kiam oni uzas fortajn argumentojn.
Ĉu vi scias, kiuj partoj de via manlibro plej interesas la legantojn?
— Ho ve! Mi neniam sukcesis malĉifri la datumojn pri vizitoj. Kelkfoje mi provis uzi diversajn programojn, kiuj analizas tiajn aferojn, sed neniam rezultis digestebla statistiko. Fakte min mem plej interesus ekscii, kiam homoj ion certan serĉas, sed ne trovas ĝin.
Kiujn gramatikajn demandojn vi plej ofte devas respondi?
— Mi sufiĉe ofte ricevas diversajn demandojn, sed mi neniam povis konstati tendencojn aŭ ofte revenantajn temojn. Oni demandas pri etaj detaloj, ofte pri aferoj, pri kiuj mi neniam pensis. Ne malofte mi devas vere pripensadi, kiel respondi. Ĉiam estas io nova kaj surpriza. Tre interese kaj stimule.
Ĉu vi opinias, ke via verko unuavice priskribas la efektivan lingvouzon, aŭ ĉu ĝi unuavice celas doni konsilojn pri ĝusta lingvouzo?
— Tio iom varias. Ne ĉiuj temoj estas traktataj en ekzakte la sama maniero, interalie ĉar iuj partoj ankoraŭ estas en pli-malpli la sama stato, en kiu ili estis en 1994, dum aliaj estas tute nove verkitaj en 2013. Mia aliro al lingvoklarigado kaj al Esperanto sendube kaj neeviteble ŝanĝiĝis dum tiu tempo. Mi forte emfazas la Zamenhofan uzon, kion iuj kritikis. La nuna lingvouzo ja ne egalas al tiu de Luĉjo. Sed, jes, kredeble oni devas diri, ke la emfazo estas je konsilado pri ĝusta uzo. Estas kelkaj gravaj punktoj, kie PMEG firme stampas kiel erarajn kaj evitendajn iujn uzojn, kiuj estas sufiĉe oftaj, ankaŭ ĉe spertaj Esperantistoj.
Ĉu vi povas doni kelkajn ekzemplojn?
— Unavice venas en la kapon la "da"-ismo, kontraŭ kiu PMEG sufiĉe forte verdiktas negative. Temas pri frazoj de la speco "Kiom da vi volas? Mi volas iom da!" En tiaj frazoj "da" ŝvebas sen posta esprimo, al kiu ĝi devus rilati. Oni kvazaŭ ŝablone alŝovas "da" post ĉiu ajn esprimo de kvanto, plej ofte tute senbezone. En la klasika literaturo, kaj ankaŭ hodiaŭ en flegita lingvaĵo, tiaj esprimoj plene forestas. Sed en iaj rondoj, en parola lingvaĵo, tia uzo oftegas. La ekesto de tia uzo estas lingvoscience fascina fenomeno.
— Alia ekzemplo povas esti uzo de IS-formoj por OS-tempo! Mi lasas al la fantazio kaj eltrovkapablo de la legantoj diveni, en kiaspecaj frazoj entute povus veni al iu en la kapon uzi IS anstaŭ OS. Ŝajnas freneze, ĉu ne? Sed tia uzo ja ekzistas. Ne temas pri okazaj misparoloj, sed pri uzo sistema (kvankam klare malĝusta).
Kiu estas via opinio pri la ĝenerala lingva nivelo de esperantistoj? Ĉu ĝi laŭ vi iel ŝanĝiĝis dum via propra esperantlingva vivo?
— Mi pensas – aŭ almenaŭ volas pensi – ke la lingva nivelo pliboniĝis (precipe post la apero de PMEG), sed tiajn aferojn prijuĝi estas praktike neeble. Tiuj homoj, kun kiuj mi komunikas Esperante nuntempe, ne estas la samaj, nek samspecaj, kiel tiuj, kun kiuj mi komunkadis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Ne eblas do vere kompari. Kaj ankaŭ mia Esperanto intertempe evoluis, espereble en la direkto de plia boneco, ĉar mi nuntempe uzas Esperanton kiel hejman lingvon. Tial mi juĝas el tute alia pozicio nun, ol siatempe, kio denove forigas la eblon de vera komparo. Krome, kiam mi babilas kun homoj en kongresoj kaj aliloke, mi tute ne zorgas pri lingvaj eraroj. Tiam gravas interkompreniĝo, amikeco kaj la efektiva temo.
Kiam aperis la presita versio de via verko, kaj en kiom da ekzempleroj? Kiam ĝi estis finvendita? Kiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn laŭ vi havas papera eldono, kompare kun la reta?
— La presita versio portas la daton 2005, sed vere ĝi aperis nur komence de 2006 pro kelkaj lastminutaj prokrastoj en la presejo. Oni presis, se mi ne eraras, 1100 ekzemplerojn aŭ simile. La mesaĝon pri vendo de la lasta ekzemplero en Usono mi ricevis en Februaro ĉi-jare, sed eble la afero okazis tamen iom antaŭe. Papera eldono havas la grandan avantaĝon, ke ankaŭ la maljunaj generacioj ektraktas la verkon serioze, aŭ entute rekonas ĝian ekziston. Fakte, mi havas la impreson, ke kiam oni konatiĝas kun PMEG en la Reto, oni ofte havas malfacilaĵon kompreni, kiel longa estas la teksto. En la Reto oni ne vidas la tuton, sed ĉiam nur tiun unuopan paĝon, kiun oni estas leganta. Kaj la unuopaj paĝoj estas en multaj okazoj sufiĉe malgrandaj. Mi pensas, ke multaj ekkonsciis pri la amplekso de PMEG nur kiam ili finfine vidis la 700 paĝojn de la papera briko. Eĉ mi mem certagrade vere kaptis la aferon, kiam mi tenis la unuan ekzempleron en la manoj.
Vi ĵus diskonigis la novan, 15-an version de PMEG, kiu estos la bazo de nova papera eldono. Kiuj estas la ĉefaj ŝanĝoj, kiujn vi faris kompare kun la unua papera eldono? Kial vi faris tiujn ŝanĝojn?
— Mi timis fari grandajn ŝanĝojn, ĉar ŝanĝado ĉiam kunportas la riskon, se ne certecon, ke oni enkondukas erarojn. Tial mi prokrastadis vastan renovigadon. Sed iel subite venis trarompo, kaj la etaj poluroj, kiujn mi planis fari, transformiĝis en vastan kaj preskaŭ senbridan reverkadon de grandaj partoj de la teksto. Grava instigo al tio estis komentoj, kiujn donis al mi Markos Kramer kaj Jorge Camacho, pli-malpli samtempe. Pri pluraj gravaj punktoj ili sukcesis konvinki min, ke mi signife ŝanĝu la instruojn en PMEG.
— La plej grava ŝanĝo koncernas vortojn kiel "korekta" kaj "komplika". Tiajn esprimojn, kiam ili signifas respektive "senerara" kaj "malsimpla", multaj kritikas kiel nelogikajn kaj evitendajn. PMEG tamen defendis tian uzadon, precipe ĉar ĝi aperas ĉe Zamenhof kaj ĉe multegaj aliaj "bonaj aŭtoroj". Eĉ Plena Analiza Gramatiko uzis tiajn vortojn en tia dubinda maniero, kaj tute ne diris ion pri erareco. Sed PIV stampis tian uzon kiel eraran, kaj multaj akre kritikis la starpunkton de PMEG. Finfine mi komencis mem dubi, kaj kiam Markos Kramer, kies opiniojn mi alte taksas, tre klare kaj forte ekargumentis por tio, ke mi ŝanĝu la aferon en PMEG, mi finfine konvinkiĝis, ke la tradicieco ne estas sufiĉe forta argumento. Tia uzo fakte kaŭzas realajn problemojn kaj miskomprenojn, kaj eĉ riskas ĥaosigi partojn de la lingvo. Do, mi plene reverkis la koncernajn paragrafojn en PMEG, renversante la antaŭan starpunkton. Nu, jam aperis la unuaj plendoj kontraŭ tiu ŝanĝo...
Kiajn kritikojn kaj laŭdojn vi ricevis pri la unua papera eldono?
— La unua papera eldono plejparte ricevis tre pozitivajn reagojn, sed ja ekzistas la fama negativa recenzo en la La Ondo de Esperanto. Tiu recenzo siatempe iom ŝokis min, precipe pro la akra tono kaj plurloke tute neracia rezonado kaj atakado. Sed okaze de la nuna reviziado mi relegis tiun recenzon, kaj trovis tamen plurajn tute pravajn partojn. Sekve mi utiligis la kritikon kaj plibonigis plurajn lokojn en PMEG laŭ tiu eble ne tute amikeca, sed tamen plurloke tute prava kritiko fare de Alen Kris.
Kiam vi supozas, ke aperos la dua papera eldono? Ĉu vi pensas, ke estos granda merkato por ĝi, konsiderante ke granda parto de la interesiĝantoj jam havas la unuan eldonon en sia librobreto?
— Gravaj demandoj. Pri la merkato malfacilas juĝi. Tute povas esti, ke nun malfacilas vendi pliajn mil ekzemplerojn. Interalie tial mi planas uzi laŭmendan presadon, kio signifas, ke okazos presado nur de jam menditaj ekzempleroj, iom post iom, laŭbezone. Sekve, eĉ se neniu aĉetos, apenaŭ estos monperdo. Sed la fina decido pri tio ankoraŭ ne estas farita, precipe ĉar mi ne certas, ĉu eblos tiamaniere kunlabori kun la ordinaraj Esperantaj libroservoj. Ankaŭ pri la aperdato malfacilas juĝi. Mi certe atendos unue, ĉu aperos atentigoj pri eraroj, kiuj enŝteliĝis dum la reverkado, kaj proponoj pri eventualaj pluaj plibonigoj farindaj. Sed espereble fine de tiu ĉi jaro la afero povos okazi.
Vi estas ano de Akademio de Esperanto. Ĉu tio donas ian apartan statuson al via verko?
— Ĉe iuj Esperantistoj supozeble tio plialtigas la statuson de PMEG. Sed ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj opinias, ke la Akademio estas rubo, kaj ĉe ili la efiko povas esti mala. Por mi mem plej gravas, ke mi povis dum la reviziado de PMEG konsiliĝi kun miaj kolegoj en la Akademio. Mi faris al ili plurajn konkretajn demandojn, kaj mi ricevis tre bonajn kaj tre utilajn reagojn. Fakte multaj, kiuj nuntempe kritikas la Akademion, simple ne konscias, kiom aktiva kaj vigla ĝi estas.
Kion vi ĝenerale opinias pri la rolo de la Akademio por la lingva evoluo kaj stabileco de Esperanto? Ĉu la Akademio nuntempe bone plenumas sian rolon, aŭ ĉu ĝi devus esti pli aktiva?
— Jouko Lindstedt esprimis la opinion, ke estas tute bone, se la Akademio povas dormi senlabore, ĉar tio signifas, ke la lingvo kaj la lingvokomunumo fartas tute bone. La Akademio laŭ li servu precipe kiel iaspeca fajrobrigado, kiu ekagu nur kiam io brulas (mi citas ne laŭvorte, sed laŭ mia propra interpreto de liaj ideoj). Parte li tute pravas, sed mi mem opinias, ke la Akademio tamen havu iom pli aktivan rolon.
— Ĉiuokaze la Akademio ne estas lingva registaro, nek lingva polico. Ĝi estas unu el pluro da agantoj en la granda interludo, kiu decidas la evoluon de Esperanto. Se la Akademio diskonigos bonajn kaj utilajn konsilojn kaj rekomendojn, la Esperanta popolo kredeble atentos ĝian opinion, kaj tio povas esti nur bona. Malbonajn konsilojn oni kutimas ignori, kio estas tute laŭdinda.
”I wanted to render palpable what we are risking to lose”
Libera Folio: Have you imagined and created in detail a fictional history of the future, one that visitors are supposed to discover step by step? Some aspects of the exhibition seem to suggest this. If that is so, could you tell us something more about this imagined history?
Thomas Bellinck: — There is indeed an imagined future history that provides an undercurrent for what is shown in the museum. However, this fictional history remains very much implicit. By using suggestive terms like "The Second Interbellum" rather than by expressly listing fictitious dates and events, we try to evoke the Europe that came into being after the implosion of the former EU. Most of the exhibition balances on a fine line between credible fiction and, at times, an almost unbelievable reality. Too explicit forecasts would ultimately end in science fiction, which is much more innocuous and leaves less to the imagination of the visitor. In any case, it is not necessarily our aim to make predictions: we use the future to uncover the present.
Is Esperanto somehow a visible part of this imagined Europe in 2060, as shown in your exhibition?
— Esperanto definitely plays a part in the shattered Europe of 2060, albeit on a rather modest scale. "The Friends of a Reunited Europe," who have put together the exhibition and look after it, use an evolved form of the language in their struggle to attain some new form of European unity.
Why is the exhibition so short-lived? Will it remain documented in some way?
— The museum is part of a series of "Tok Toc Knock"-festivals, organised by KVS, the Royal Flemish Theatre in Brussels. From the beginning on it was conceived as a temporary exhibition. However, we are currently examining the possibility of reopening the museum for another run in September and October. Apart from the rather practical causes, the limited duration is also due to the acute necessity of the exhibition's theme. As a theatre director I see the museum as a living entity, as a story that needs to be told today. Who knows what stories we'll need tomorrow
How did you decide to use Esperanto? Do you know any Esperanto? If not, how did you produce the texts in the language, did you perhaps resort to Google Translate?
— On a more narrative level, Esperanto seemed the ideal utopian means of communication for the future "Friends of a Reunited Europe," who may have lived through an Esperantic Renaissance. As far as the character of the exhibition is concerned, I was looking for an atmosphere to support the distance created by the futuristic time frame, an atmosphere that would at the same time feel familiar and unfamiliar. I wanted visitors to enter a world where they would feel like strangers in their own country. For people like me who do not speak Esperanto, the language has this distinctive quality. Since in the museum the Esperanto functions as an artistic form rather than an intended means of communication and I was looking for a futuristic variant, I decided to use Google Translate. I then edited the rather warped result to make it look more consistent and coined some new words which would be even more comprehensible to a non-Esperanto speaking audience.
What is your personal opinion on the future of the European Union? Does the exhibition reflect your personal expectations in that regard?
— The vision of the future of the EU as it is presented in the museum is a very bleak one. After the EU's implosion around 2018 most of the former member states revert to their inward-looking, nation-statelike habits. War once again becomes a real possibility. Ofcourse, I decided to present the worst-case scenario. That does not necessarily mean I wish or expect things to go down that road. But I absolutely wanted to make visitors aware of the dangers we are facing today, at these times of profound crisis, of growing nationalism, separatism, Euroscepticism and xenophobia. I wanted to render palpable what we are risking to lose.
What do you think about Esperanto? Are you aware that, especially in Belgium, Esperanto has often been linked with dystopic and utopistic ideas, like your own exhibition, or Neutral Moresnet?
— Throughout the process I grew very much intrigued by Esperanto. It's utopic character was, ofcourse, what convinced me to use the language in the first place. But whereas at first I was mainly attracted by its funny, somewhat artificial appearance, I was surprised to discover that Esperanto is actually still evolving. From a test tube baby its passionate speakers have managed to transform it into a living and breathing entity. In the meantime several Esperantists have come to visit the museum, so every day I am learning more and more about the language's fascinating history and development.Ne plu veturas la trajno Esperanto en Pollando
La trajno Esperanto komencis sian servon inter la du urboj la 13-an de decembro en 2009. Post 3,5 jaroj da veturado ĝi estis ĉesigita, ĉar laŭ la Ferovojista Oficejo per tiu ĉi trajno veturadis tro malmulte da pasaĝeroj. Inter la du urboj daŭre trafikos 9 aliaj trajnoj, estas ĉesigita nur tiu unu, kiu havis la apartan nomon "Esperanto".
-----
L.S. / Ret-Info