Sammlung von Newsfeeds
Civita ribelo finita per pugnobatoj
Dieter Rooke estas la vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj lia edzino Liu Jun estas ĝia sekretario. Ekde septembro 2012 ili loĝis en la trietaĝa domo de KCE en la svisa urbo La-Chaux-de-Fonds, kie rezidas ankaŭ la prezidanto de KCE, la ĉefa korifeo de la Esperanta Civito, Valerio Ari (Giorgio Silfer).
Jam kelkajn monatojn post la enloĝiĝo de Dieter Rooke kaj Liu Jun la interrilatoj kun Valerio Ari tamen streĉiĝis. En aprilo la konflikto akriĝis, kiam Valerio Ari provis forpeli Dieter Rooke kaj Liu Jun el la kvinmembra komitato, la decida organo de KCE.
En aŭgusto oni eksciis, ke la 9-an de novembro okazos eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE. Dieter Rooke en intervjuo al Libera Folio anoncis, ke li esperas ŝanĝon de prezidanto kaj distanciĝon de KCE de la Esperanta Civito.
– La celo estas ŝanĝo de la komitato, kaj ŝanĝo de prezidanto. La prezidanto ne nur prezidas la asocion, sed ankaŭ regos la Centron kaj administros ĝin. Nova komitato kun nova prezidanto povus malaliĝi el la Pakto. Povus okazi pozitiva ŝanĝo – malfermo al la neŭtrala movado, klarigis Dieter Rooke tiam.
Tamen la 9-an de oktobro, kiam pasis la limdato por kandidatiĝoj, la Esperanta Civito en sia retejo informis, ke por la tri decidaj postenoj estas nur tri kandidatoj. Kiel prezidanto restos Valerio Ari mem, kaj la postenojn de vicprezidanto kaj sekretario ricevos personoj subtenataj de Valerio Ari. Dieter Rooke kaj Liu Jun laŭ la komuniko ne rekandidatis, kaj sekve aŭtomate estos forigitaj el la komitato.
Libera Folio kontaktis Dieter Rooke por ekscii, kial li rezignis pri sia strebado ŝanĝi la direkton de KCE. Laŭ Rooke, li simple ne kuraĝis kandidati, post kiam Valerio Ari fizike atakis lin. Tio laŭ li okazis matene la 21-an de septembro, tri semajnojn post la apero de lia intervjuo en Libera Folio.
Dum tiuj tri semajnoj Valerio Ari laŭ Rooke tute ne parolis kun li, kvankam ili loĝas en la sama domo. En tiu sabata mateno Dieter Rooke parolis kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski, kiu laŭ li devus peti laborpermeson kaj poste ricevi oficialan salajron por sia laboro, anstataŭ esti "ekspluatata" de KCE.
Tiun interparolon laŭ Rooke verŝajne aŭdis Valerio Ari, kiu preterpasis.
— Li ekfurioziĝis kaj minacis min, ĉar laŭ lia opinio mi ne rajtas paroli kun laboristo. Ĉar mi ne foriris, li laŭte kriis al mi "fiulo", kaj mi respondis per "diablo". Li minacis min per la vortoj "Vi ploros!". Finfine li ruĝiĝis kaj batis min per unu pugno sur mian ŝultron, per alia sur la bruston. Per ambaŭ manoj li forpuŝis min al la direkto de la ekstera pordo, kaj donis al mi unu fortan piedfrapon sur mian postaĵon. En tiu momento mi ekvidis sur lia vizaĝo mortominacon. Li elbalbutis vortojn en la itala lingvo. Rapide mi forkuris kaj sukcesis malfermi la pordon kaj klakfermi ĝin post mi.
Post la okazaĵo Rooke deziras nur laŭeble rapide trovi alian loĝlokon, kaj timante plian perforton tute ne kuraĝis konkuri kun Valerio Ari pri la prezida posteno en KCE, li rakontas. Rooke jam havis kontaktojn kun la svisa polico pri la perforta incidento.
Aliaj personoj, kun kiuj Libera Folio kontaktis, pritaksas la rakonton de Rooke fidinda, kvankam ili mem ne ĉeestis la incidenton. Dum la sama sabato en KCE okazis studaranĝo, dum kiu Valerio Ari laŭ ĉeestinto kondutis nekutime kaj sakris itale.
En la retejo de la Esperanta Civito poste aperis la versio de Valerio Ari pri la sama incidento. Tiu versio ne mencias perforton kontraŭ Dieter Rooke, sed asertas, ke Rooke klopodis subaĉeti Marek Bamberski, proponante al li "rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado".
Dieter Rooke ne komprenas la akuzon, kaj asertas, ke la diskuto temis nur pri tio, ke Bamberski laŭ li estas ekspluatata kaj devas ricevi normalan, oficialan salajron por sia laboro.
Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu efektive li batis Dieter Rooke. Jen la rezulto:
Unua voko
Valerio Ari: Ha lo?
Libera Folio: Sinjoro Silfer?
– Jes, kiu parolas?
Parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio, mi volas demandi ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke... Ha lo? Ha lo? Ĉu vi aŭdas min?
[nenio aŭdeblas]
Dua voko
— Ha lo?
Saluton, parolas Kalle Kniivilä de Libera Folio. Ĉu vi fermis la parolilon?
— Kalle Kniivilä de Libera Folio? Ha, mi aŭdis...
Jes, do mi volis demandi, ĉu estas vere ke vi batis sinjoron Rooke?
— Ĉu estas vere ke...? Mi aŭdas vin treege malbone.
Ĉu estas vere, ke vi batis sinjoron Rooke?
[Valerio Ari rompas la ligon.]
Tria voko
Voĉo en la germana: – La numero momente ne estas atingebla...
Pli ol esperantisto – fundamentisto!
H. A. de Hoog: Du malsanoj en Esperanto: kia-ismo, tiom-kiom-ismo. Eric Carlén 1954. E-libro eldonita de INKO 2001.
Esperanta gramatiko estas amuza! Tial mi volas partopreni en la gramatikaj diskursoj - kiu scias, eble eĉ en la Akademio. Sed estus maloportune esti kaptita en la malĝusta partio en la lingva disputo inter kiom-istoj kaj kiel-istoj. La lastaj estas la fundamentistoj, kiuj gajnis la pliforton per Du malsanoj en 1954, do mi devos lerni paroli kiel ili. Feliĉe la libro en mia mano estas la ĝusta instruilo – eĉ resanigilo – ĉar ĝi donas praktikajn regulojn por eviti la gramatikajn malsanojn.
Sed atentu, teorion tamen ne eblas eviti. Por iĝi vera fundamentisto, endas kompreni ke la kiel-komparo (“tiel bona kiel”) estas pli logika ĉar la kompara kiel estas prepozicio, samkiel en la nederlanda, kiu estis la gepatra lingvo de la aŭtoro, Hendrik Arie de Hoog. Por kontroli la verecon de lia argumento eblas anstataŭigi kiel-prepozicion per la vorto 'estante':
Kiel infano mi loĝis en Amsterdamo.
= Estante infano mi loĝis en Amsterdamo.
Prave, kaj sammaniere kiel prepozicias en ĉiuj komparoj:
Ŝia vizaĝo estis pala kiel littuko.
= Ŝia vizaĝo estis pala estante littuko.
Sed kion tio signifas? Ni lasu la sinjorojn A kaj B demonstri.
A: Kia estis via geedziĝa nokto?
B: Ne tiel bona. La vizaĝo de mia edzino estis pala kiel littuko.
A: Ĉu vi uzis ŝian vizaĝon kiel littukon?
B: Jes.
A: Mi kredas, ke la vizaĝo de mia edzino estus ruĝa kiel littuko. Kaj ŝi batus min!
Ni vidas, ke la idiomaĵo pala kiel littuko samlogikas kun ruĝa kiel littuko. Depende de la edzino.
* * *
"Ĉu fulmo iam trakuris arbaron? Certe ne! La esprimo kiel fulmo estas grad-esprima.” - de Hoog
Sekve mi devas ekkompreni ke la kiel-prepozicio estas grad-esprima. Tio evidentiĝas en Zamenhofa ekzemplo:
La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo.
= La sciigo trakuris la arbaron estante fulmo.
Ne temas nur pri maniera metaforo, sed la sciigo efektive estis fulmo kaj la trakuro okazis ĝiagrade. Por tio ni devas imagi horizontale kurintan fulmon. Se ĝi ekzemple trakuris la tutan arbaron, eblas diri ke ĝi kuris 100-procente tra ĝi.
La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo.
= La sciigo trakuris la arbaron 100-procente.
Sed ĉu oni ne povus tiukaze ankaŭ diri La sciigo trakuris la arbaron kiom fulmo? Certe ne ĉar, laŭ de Hoog, la tabelvorto kiom estas “tro drasta, tro sentebla, tro manifesta, tro evidenta, tro sintruda por uzi ĝin en prepozicia funkcio.”
Verdire tion mi ne komprenas kiel fulmo, sed ne indas mencii tion al ĉiuj. Se mi iam “sidos” en la Akademio, prefere mi nur silentu kaj seriozmiene kapjesu dum aliaj diskutas tiun punkton.
* * *
"La kompletigo de elipsaj frazoj neniel devas efiki al la gramatika strukturo nek al la senco!" - de Hoog
Fine, veraj fundamentistoj ne daŭrigas siajn frazojn post kiel-komparoj. Ili ekzemple ne dirus La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo kuras ĉar tiukaze aspektus kvazaŭ kiel tamen ne estus prepozicio sed konjunkcio, kaj tiukaze ŝajnus ke de Hoog malpravis kaj fundamentistoj jam dum sesdek jaroj vagis senvoje en la Zamenhofa arbaro.
Mi tamen iom scivolemas pri la frazo: La leporo estas same saĝa kiel la vulpo estas ruza. Ĉu mi en la eventuala kunsido de la Akademio kuraĝus tiel min esprimi?
De Hoog gvidas: “Atentu bone: - - ĉia kompletigo estas nenecesa, eĉ malpermesita”.
Bone mi atentas kaj rimarkas ke de Hoog ne estis nur pioniro de fundamentisma gramatiko. Ni pensu pri la frazo Zorro veturas per trajno kaj ĉevalo. Ne temas pri elipsa aŭ mallongigita frazo:
Zorro veturas per trajno kaj (Zorro veturas per) ĉevalo.
Danke al de Hoog nun ĉiuj vidas ke kaj devas esti prepozicio! Tial ĝi verŝajne havas iom similan signifon al kun. La vera signifo de la frazo estas:
Zorro veturas per trajno kun ĉevalo.
* * *
"Ĉu en la praktiko la Esperantistoj povus atingi tian nivelon de sagaca inteligenteco?" - de Hoog
Nun mi havas teorian bazon sufiĉan por gramatikisto. Sed lingvo ne estas nura malseka teoriaĵo, ho ne! Estas tempo por lerni la praktikon. Tio estas facila ĉar uzante la regulojn de Du malsanoj ne eblas erari eĉ se oni tute ne havas logikon. Aŭ kiel Hoog konsolas: “faru la provon, kaj vi rimarkos kiel nature kaj senpene vi baldaŭ lernos uzi ilin.”
Por demonstri mi uzu sagon (-->) de la hereza frazo al la gramatike prava frazo. Ekzemple:
Tia filo kia patro!
--> Tia filo kiel patro!
Ĉu demandojn? Ne? Bone, ni komencu.
A: Kia estis via vojaĝo al Belgio?
B: Nekredebla! Mi trinkis bieron kian neniam antaŭe.
--> Nekredebla! Mi trinkis bieron kiel neniam antaŭe.
Post la korekto laŭ Du malsanoj la kaŭzo de la nekredebleco evidentiĝas: B trinkis bieron – ĉu ne: elbarele kaj subtable.
* * *
Ni daŭrigu per familiaj trajtoj.
A: Homoj ofte forgesas aŭskulti sed tio neniam okazas al mia patrino.
B: Kial?
A: Ŝi ne havas orelojn kiajn aliaj.
--> Ŝi ne havas orelojn kiel aliaj.
La patrino neniam forgesas aŭskulti, ne nur por tio ke ŝi diferencas, sed eĉ ĉar ŝi tute ne havas orelojn kaj aŭskultado kompreneble ne estas postulata al ŝi.
Oni evitas kia-ismon facile se oni uzas kiel-prepozicion anstataŭ diversaj kiaj. Sed post “la sama” oni tamen uzu kiun, kiu enkondukas subfrazon. Ekzemple en nova domego:
A: Saluton! Ĉu ankaŭ vi loĝos en ĉi tiu domo?
B: Jes! Ni aĉetis la saman apartamenton kian vi aĉetis.
--> Jes! Ni aĉetis la saman apartamenton kiun vi aĉetis.
Por klarigo: fundamentistoj estas pli societemaj. Ili preferas loĝi kune en unu apartamento por la prezo de du.
"La tiom-kiom-ismo estas rekta peko kontraŭ la Zamenhofa uzado; tiu uzado estas neniel ne konsekvenca kaj kaprica” - de Hoog
Tiom pri kia-ismo. Eviti la eĉ pli pekan malsanon, tiom-kiom-ismon, estas iel pli komplike. Se mi ne kalkulis malĝuste, de Hoog donas 12 regulojn pri ĝi. Eble mi legu ilin en la aviadilo kaj nun simple reviziu kelkajn evidentajn herezaĵojn. Ekzemple en trinkejo:
A: Mi ĵus trovis novan virinon.
B: Ĉu jam? Kial?
A: Ĉar la unua estis tiom postulanta.
--> Ĉar la unua estis tiel postulanta.
Ju pli multaj, des pli amuze estos en la fundamentisma apartamento, ĉar baldaŭ sinjoro A prezentos sian noktan trovaĵon al la unua virino. Kiel oni postulas, tiel oni havos!
* * *
Antaŭ tio oni aĉetis meblojn en brokantejo:
A: Mi pensis aĉeti ĉi tiun sofon.
B: Hu! Mi ne aĉetus sofon kiu aspektas same uzita kiom la lito.
--> Mi ne aĉetus sofon kiu aspektas same uzita kiel la lito.
Kompreneble se la sofo aspektas uzita same al la lito, oni ne kafumu sur ĝi sed prefere lasu ĝin en la vendejo.
* * *
Post entuziasma Esperantokurso oni konstatos:
A: La instruistino laŭdis la lernantojn kiuj faris tiom ĝuste antaŭ ŝia tablo.
Tio tamen estas malĝusta. La fundamentisma formo estas:
--> La instruistino laŭdis la lernantojn kiuj faris tiel ĝuste antaŭ ŝia tablo.
Kion ekzakte signifas 'tiel', mi ne scias, sed certe lernantoj havas bonan imagipovon.
* * *
Sed atentu ke tieloj kelkfoje aspektas kiel postkonsekvencoj de la unua ago.
A: Niaj ventroj jam doloras; tiom amuzan vesperon ni havas!
Devus esti:
--> Niaj ventroj jam doloras; tiel amuzan vesperon ni havas!
Feliĉe la libera vortordo nuligas ĉian miskompreneblon. Jen samo en alia vortordo:
--> Niaj ventroj jam doloras; tiel ni havas amuzan vesperon!
Aj!
Kompreneble la ekzemploj sonas strange por tiom-kiom-istoj, kiuj trouzis la emfazan vorton tiom kaj kies oreloj ne alkutimiĝis al la lingvo de Zamenhof. Tiom ja uzeblas, sed nur se oni volas tre forte esprimi la kielon. Uzu ĝin nur en komparoj, ne kiel A:
A: Kiel vi fartas?
B: Pardonu, mi ne aŭdis.
A: Kiom vi fartas?
* * *
Unu plia el la senfinaj avantaĝoj de la Zamenhofa lingvo estas, ke eblas samtempe respondi al du kiel-demandoj. Tio ŝparas tempon.
A: Kiel ni povus kapti, kaj kiom certe ni kaptos fiŝojn hodiaŭ?
--> Kiel ni povus kapti, kaj kiel certe ni kaptos fiŝojn hodiaŭ?
B: Per fiŝkaptilo.
* * *
"Ĉu tial ne estus eble ke la tuta esperantistaro sekvu la Zamenhofan ekzemplon pri la koncernaj korelativoj? Ni havas nian Akademion." - de Hoog
Do, mi lernis la lingvon Zamenhofan. Nun mi estas pli ol Esperantisto: fundamentisto. Estas tempo telefoni al la Akademio por svati min.
A: Akademio, bonan tagon.
M: Bonan tagon. Mi estas fundamentisto, pli ol Esperantisto.
A: Mi ne diras tion.
M: Ĉu vi ne estas fundamentisto?
A: Mi ja estas, sed mi ne diras ke mi estas pli ol Esperantisto. Mi estas Esperantisto, tio sufiĉas.
M: Sed se vi estas Esperantisto kaj fundamentisto, vi estas pli ol Esperantisto.
A: Ĝi ne signifas tion.
M: Ĉu ne signifas, ĉar estas du istoj? Du estas pli ol unu.
A: Tiuj tamen estas diferencaj. Ne eblas adicii.
M: Ĉu vi celas diri, ke fundamentistoj ne estas Esperantistoj?
A: Ne, ne. Fundamentistoj ja estas Esperantistoj.
M: Sed ĉiuj Esperantistoj ne estas fundamentistoj?
A: Ne. [Ekĝemas.]
M: Sed kial?
A: Nu, ili ne sufiĉe lernis pri la lingvo de Zamenhof.
M: Tamen fundamentistoj lernis. Do ili estas pli ol Esperantistoj.
A: Nu... mi ŝatus pensi tiel. Sed tio ne estas la oficiala sinteno de la Akademio. Tamen, ĉu vi havis demandon?
M: Mi volus diskuti kaj vi.
A: Nun mi ne komprenas vin.
M: Mi estas fundamentisto kaj mi ne kompletigas frazojn kiel aliaj... ne aliaj faras.
A: A ha, temas pri la kompletigo de frazoj post kiel. Vidu, nuntempe vi rajtas kompletigi viajn frazojn, ĉar kiel en tiu kazo estas partikulo.
M: Vere? Ĉu la argumentoj de de Hoog ne plu validas?
A: Ja validas, sed kiel estas partikulo.
M: Sed kion tio signifas?
A: Tio estas bone klarigita en Plena Analiza Gramatiko. Vi certe ne havas ĝin...
M: Mi trovos ĝin en la Interreto. Ĝis baldaŭ!
Estas ligo al elektronika versio de Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay & Waringhien, 1985) en Esperanta diskutforumo. Membro “JuM” alŝutis ĝin por ĉiuj – domaĝe al “Mevo”, Akademiano.
“Mevo” klarigas sian ĉagreniĝon: “Mi iom antaŭtimas, ke de nun ĉiu retumulo, elŝutinta PAGon, komencos vaste kaj dise prezenti ĝiajn paragrafojn sen bone kompreni, pri kio ili temas. Do, se 'la popolamasoj' vaste ekuzos tiun libron, kiu fakte destinitas 'por lingvaj elituloj', la efiko povas esti mala, ol tiu, kiun oni esperis.”
Mi ne povus pli konsenti! Esperanta gramatiko estas destinita por ni, fundamentistoj, kiuj predikas La Fundamenton kiel pastroj predikis la latinlingvan Biblion al la popolamasoj – avertante pri “pekoj” kontraŭ Zamenhof! Ni estas la lingvaj elituloj! Kaj baldaŭ mi, sam-akademiano, sidos dum la kunsidoj apud “Mevo”, jam-akademiano.
Do mi elŝutas PAG-on. Laŭ ĝi la vorto kiel en la frazo pala kiel neĝo estas prepozicio, sed tion mi jam sciis. La aŭtoroj skribas plue: “Por pasiaj kompletigemuloj oni povas prezenti ankaŭ tian solvon de la problemo, kiu ebligas la kompletigon. Nome oni povas rigardi kiel kompara partikulo.”
Sed kio estas partikulo? PAG skribas nur ke partikulo ne estas adverbo. Mi konsultu PIV. Laŭ ĝi: “partikul/o Morfemo ne necesa en la frazsintakso, sed laŭsence elektebla - - ekz. ne, nur, ja, la”.
Nun mi komprenas! Eblas ellasi la komparan kiel sen rompi la frazon. Mi retelefonu al la Akademio.
A: Akademio, bonan tagon.
M: Estas mi!
A: Aĥ, vi. Denove. Kion vi volas nun? Mi ĵus estis kontrolonta ke miaj vortaroj estas en alfabeta ordo.
M: Mi parolas vi.
A: Kion??
M: Mi parolas vi. Mi pensas vi. Mi estas same scianta vi. Mi estas ti-i-i-om resanigita! Ĉu mi nun povas esti Akademiano? ...Ha lo?
Tut tut tut tut tut tut...
Ĉu mi ne sufiĉe emfazis la tiom-on? Ho Zamenhof se oni kredis ke mi estas tiom-kiom-isto!
Ne-Zamenhofa morno
Sed ĉu de Hoog vere ne prifajfis pri la Zamenhofa lingvo? En 1978 aperis lia libro, La senpera verbigo de adjektivoj, en kiu li argumentas ke verboj kiel beli estas Zamenhofaj, malgraŭ la fakto ke Zamenhof ne uzis ilin. Male, en Du malsanoj, li argumentas ke komparoj per tiom-kiom estas ne-Zamenhofaj, malgraŭ la fakto ke Zamenhof ja uzis ilin.
En la cirkonstancoj estas alloge suspekti ke de Hoog simple ŝatis kiel kaj belas sed, kontraste, malŝatis tiom. Kun vortoj de la aŭtoro: “Tio ne estas afero de gusto! La fonetika valoro de -om estas multe pli peza ol tiu de -el [. I]u teksto kun multaj kiel-oj restas flua kaj facile elparolebla, dum la sama teksto kun kiom-oj sonas peze, 'morne.'”
Patrik Austin
Nova prezidanto volas atenti pri nehindeŭropaj lingvoj
Libera Folio: En letero dissendita post via elekto, vi atentigas, ke la plej grava fundamento de Esperanto estas respekto al aliaj kulturoj. Same, en via memprezento antaŭ la elekto vi esprimis esperon, ke la Akademio en sia laboro ĉiam memoros la konvinkon de Zamenhof pri la malutilo de ĉia naciismo. Kial?
Christer Kiselman: — Tiuj eldiroj estas unuavice signalo pri mia propra skalo de valoroj, ne instigo al agado. Same pri mia eldiro ke ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj. Esperanto estas kaj kultura, kaj socia, kaj lingva fenomeno.
Ĉu vi opinias, ke la Akademio devus entrepreni iujn konkretajn paŝojn por pli bone reflekti kaj respekti la kulturan kaj nacian diversecon de la mondo?
— La elektoj de novaj membroj en 2013 jam okazis. Antaŭ la novaj elektoj en 2016 oni provu trovi pli da parolantoj de ne-hindeŭropaj lingvoj. Sed ankaŭ antaŭ tiu jaro oni dediĉu iom pli da atento al ne-hindeŭropaj lingvoj. Inter la fontolingvoj de Esperanto ĉiuj krom unu, la hebrea, estas hindeŭropaj. Sed la hebrea ludis pli grandan rolon en la Lingvo Universala de 1881 ol en la Lingvo Internacia de 1887.
En viaj tekstoj antaŭ kaj post la elektiĝo vi mencias la ideon kunlabori kun neakademianoj, por altigi la kvaliton de iuj akademiaj laboroj, kaj por diskonigi la Akademion inter eksteruloj. Kiel tia kunlaboro povus konkrete funkcii, laŭ vi?
— Ni jam komencis aligi membrojn kaj nemembrojn al libroprojekto kun la provizora titolo Aliroj al Esperanto. Ĝi montros ke ekzistas pluraj vojoj al Esperanto kiel lingva, kultura kaj socia fenomeno; neniu havas monopolon.
Ĝis nun la Akademio neniel estas jure registrita. Vi proponas, ke oni esploru la eblecojn havigi juran personecon por ĝi. Kiajn avantaĝojn tio povus doni al la Akademio? Ĉu antaŭvideblas ajnaj malavantaĝoj?
— Ni ankoraŭ ne komencis tiun studon. Tute unue necesas juraj konsiloj.
Vi akcentas, ke la Akademio okupiĝu ne nur pri preskriba laboro, sed ankaŭ observu kaj priskribu la fakte ekzistantan lingvon. Tamen, kiel vi mencias, ofte provoj esplori Esperanton kiel ĉiun alian lingvon renkontis fortan, kvazaŭ ideologian kontraŭstaron. Kial tio laŭ vi okazas?
— Tiu ne estas demando por mi. Mi apenaŭ povus imagi, ke iu kiu studis du aŭ tri lingvojn ĉe universitata nivelo, kaj kiu krome studis universitatnivelan kurson pri sciencaj esplormetodoj uzataj en lingvistiko, povus aliĝi al tiu sinteno.
Tamen, la kontraŭstaro ekzistas, kaj vi mem priskribas ĝin en via memprezento, eĉ komparante ĝin kun la iama tabuo pri dissekcado de homaj korpoj.
— Pli precize, mi skribis ke ĝi "memorigas min" pri la tabuo. Memorigo en si mem ne estas komparo. Kaj kiel klarigo ĝi ja estas nur spekulativo. Mi povas dividi mian eldiron en du partojn: 1. Esperanto estas vivanta lingvo. 2. Ĉiu ajn rajtas studi kiun ajn vivantan lingvon per sciencaj metodoj. Mi ne scias ĉu persono kiu kontraŭas studon de Esperanto rifuzus la unuan aŭ la duan eldiron, aŭ eble ambaŭ.
Do, kial la kontraŭstaro laŭ vi ekzistas inter esperantistoj?
Mi ne estas ĉionsciulo, nek ĉiosciulo. Mi ekzemple pensas, ke la luno ekzistas, kvankam mi neniam promenis sur ĝi; mi vidis ĝin multfoje per nudaj okuloj kaj per diversaj teleskopoj, sed mi ne scias, kial la luno ekzistas. Por scii kial la luno ekzistas, oni demandu la lunon mem, kvankam ne ekzistas garantio ke la luno mem scias, kial ĝi ekzistas.
Iuj ofte kritikas la Akademion pro pasiveco kaj malrapideco, kaj plendas ke ĝi tro konservative sintenas al lingva evoluo. Aliaj opinias, ke ĝuste tia estu la stabiliga rolo de la Akademio. Ĉu, kaj en kiuj kampoj, laŭ vi la Akademio devus iĝi pli aktiva? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la efektiva rolo de la Akademio dum ĝia ekzisto?
— Grava rolo de la Akademio estas servi kiel stabiliga forto. La interna laboro de la Akademio multe ŝanĝiĝis pro interreto, sed ĝi estas iom malŝpara rilate al la nombro de elektronoj en la universo. La rolo de la Akademio povos ankaŭ ŝanĝiĝi pro la interreto; interalie la Lingva Konsultejo liveras gravan servon al la esperantoparolantoj.
La laboroj de la Akademio estas ĉefe financataj de UEA, kiu tamen donas nur malgrandan subvencion ĉefe por korespondaj kostoj. Kiel statis la financoj de la Akademio dum la lastaj jaroj?
— Rilate al la ĝisnuna aktiveco, ne malbone.
Kaj kiel povus esti financataj la sciencaj konferencoj, kiujn vi mencias inter eblaj aktivadoj de la Akademio?
— Historiaj faktoj: La konferenco en Zagrebo en 2001: 1. La Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj (Hrvatska Akademija Znanosti i Umjetnosti) – pro feliĉa renkontiĝo kun ties ĝenerala sekretario unu jaron antaŭe – senpage disponigis al ni sian belan Ilirian Salonegon. 2. Mi persone pagis por la lunĉoj kaj la manĝaĵo dum la paŭzoj. 3. La preskostojn verŝajne pagis iuj en Brazilo – mi ne memoras.
— La konferenco en Gotenburgo en 2003: 1. La Gotenburga universitato senpage disponigis al ni la konferencejon. 2. La Sveda Akademio, la plej alta protektanto de la sveda lingvo, malavare finance subtenis la renkontiĝon (pri manĝaĵo kaj kelkaj vojaĝkostoj). 3. La preskostojn pagis verŝajne la Sveda Akademio aŭ mi mem – mi ne memoras.
— Mi imagas ke tiuj okazintaĵoj liveras al ni modelon por la estonteco. Krome ni nun havas ESF.
En via sinprezento vi mencias, ke la Akademio inter iuj esperantistoj estas konata kiel "klaŭna klubo" kaj komprenigas, ke necesus plibonigi la renomon de la Akademio. Kio laŭ vi kaŭzis tian misfamon?
— Eble iuj malefikaj laboroj, aŭ iom klaŭna apero dum kongresoj, sed mi ne kapablas ĉion analizi.
Kion eblus fari por altigi la renomon de la Akademio?
— Unue: ni konsciiĝu pri la renomo. Due: ni kunlaboru kun elstaraj esperantologoj kaj interlingvistoj por konatigi al ili la laborojn de la akademio kaj profiti de iliaj konoj.
Nova redaktoro anoncota post du semajnoj
Inter la unuaj paŝoj de la nova estraro de UEA, elektita en Rejkjaviko en julio, estis la decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo Esperanto. Stano Marček, kiu redaktas la revuon ekde januaro 2002, produktos sian lastan numeron en decembro, kaj ekde januaro 2014 la oficiala organo de la plej granda Esperanto-organizaĵo havos novan estron.
La konkurso pri la redaktora posteno estis anoncita en gazetara komuniko dissendita la 22-an de aŭgusto. Laŭ la komuniko, la nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, same kiel Stano Marček. Kandidatoj por la posteno devis sendi al UEA sinprezentan leteron kun klarigo pri la motivoj por kandidatiĝi, vivresumon, mallongan eseon pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la nova strategia laborplano de UEA, kaj kontaktinformojn de tri rekomendantoj.
La limdato por kandidatiĝo estis la 30-a de septembro, kaj la 1-an de oktobro post la 13-a horo en Nederlando, kiam ne plu estis la 30-a de septembro ie ajn en la mondo, la Centra Oficejo dissendis mallongan komunikon, laŭ kiu kvin kandidatoj anoncis sin. Ĉiuj provoj ekscii ion plian pri la kandidatoj estis malsukcesaj. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la estraro malpermesis publikigon de pliaj informoj pro "privatecaj kialoj".
Por ke la nova redaktoro havu sufiĉan tempon por eklabori kaj produkti sian unuan numeron, kiu aperu jam en januaro, la fina elekto devas okazi relative rapide.
– Mi kaj Osmo trarigardos ĉiujn senditajn dokumentojn kaj prezentos nian analizon al la Estraro. Ankaŭ aliaj estraranoj povas legi la dokumentojn kaj komenti, se ili volas. Poste ni aranĝos telefonan intervjuon kun la plej promesplena(j) kandidato(j). Surbaze de tio ni faros rekomendon al la Estraro, espereble ene de du semajnoj, klarigas Mark Fettes.
Laŭ li, la nova redaktoro devos esti preta kontribui per propraj ideoj, sed ankaŭ doni lokon al multaj pensodirektoj en la paĝoj de la revuo. Tial la posteno postulas multflankan personon kun pluraj kompetentoj:
– Esence, la redaktoro devas esti ne nur kunlaboranto de la Estraro kaj la Oficejo, sed ankaŭ kunpensanto. Per tio mi ne celas samopiniecon pri ĉiuj aspektoj de UEA kaj la movado, ĉar tian samopiniecon oni ankaŭ ne trovas inter estraranoj, komitatanoj, ktp. Sed ni ja bezonas redaktoron kiu flegas la revuon kiel kulturan forumon – kiel lokon por tre diversaj diskutoj kaj esploroj pri la evoludirektoj de la movado.
– Por tio, redaktoro devas esti homo plurflanka. Iom da konoj pri la movadaj historio kaj geografio, iom da literatura gusto, ioma kompreno pri lingvoj kaj lingvopolitiko... tiuj estas havindaj scioj. Regado de bona Esperanta stilo, amo al krea utiligo de la lingvo, preteco insisti pri altaj normoj en la kontribuoj al la revuo, pacienco kunlabori kun plej diversaj movadanoj en la kunmetado de artikoloj kaj numeroj
… tiuj estas tre gravaj kvalitoj. Bona redaktoro iom similas al la dirigento de orkestro: ne necesas povi ludi ĉiujn instrumentojn, sed necesas kompreni ilin kaj scii utiligi ilin en harmonia maniero.
Libera Folio: Kio ŝanĝiĝos en la revuo post la redaktora ŝanĝo, laŭ via espero?
– Laŭ mia opinio, la revuo en la lastaj jaroj dediĉis tro da spaco kaj atento al la rutina funkciado de Esperantujo. Precipe nun, kiam informoj pri renkontiĝoj, kursoj kaj simile tiel rapide cirklulas per retaj kanaloj, ne indas okupi multajn paĝojn per ili. Aliflanke, abundas interesaj ideoj kaj iniciatoj en la movado, kiuj meritas pli okulfrapan kaj plurflankan traktadon. Iusence, estas la tasko de la revuo elserĉi la tranĉajn eĝojn de la movado, la homojn kaj grupojn kiuj plivastigas la uzkampojn de Esperanto, profundigas nian pensadon pri sociaj, politikaj kaj ekologiaj temoj, diras ion novan kaj valoran per aŭ pri la lingvo.
– Tio ne estas rutina laboro; mi dirus eĉ, ke ĝi estas laboro kiu rezistas rutinigon. La ĉefaj motivoj fari tian laboron estas amo kaj scivolo. La ĉefaj bezonataj trajtoj estas persisto kaj kreemo. Kribrante la kandidatiĝojn, mi aparte atentos tiujn malfacile difineblajn ecojn. Finfine, redakti estas arto. Kiel ĉiuj artoj, ĝi havas sian teknikan flankon, kaj ankaŭ, jes, sian rutinan flankon. Por plenumi tiun laboron necesas bona mastrado de lingvo, tempo, paĝfarado, ktp. Sed kerne de la redakta laboro devas troviĝi tiu sparko, kiun ni foje nomas fantazio. Ni bezonas revuon kun pli da fantazio.
Libera Folio: Ĉu vi jam havas iujn konkretajn ideojn pri tio, kion enhavu la nova revuo?
– Pri la detaloj, kiel povus aspekti tia revuo, kion ĝi povus enhavi, ktp, mi nun evitas paroli, ĉar en ties ellaboro devos partopreni la nova redaktoro. Mi ne volas trudi al tiu homo jam pretan vizion. Mi persone estas malfermita al ideoj kiel ŝanĝo de aperritmo, publikigo de aldonaj materialoj (fotoj, sonintervjuoj ktp) en la reto, dediĉo de spaco al facillingvaj artikoloj kaj ludoj, kaj aliaj ŝanĝoj en stilo kaj enhavo. Sed ĉio ĉi devas kongrui kun la konceptoj kaj volo de nia nova kunlaboranto.Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando
Willem Drees naskiĝis unu jaron antaŭ la publikigo de la Unua libro, en 1886. Li mortis en la aĝo de 101 jaroj en 1988. Li estis socialdemokrata ĉefministro de Nederlando dum la gravaj postmilitaj jaroj 1948-58. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la postmilita rekonstruado de Nederlando. Jam antaŭ sia ĉefministriĝo, kiel ministro pri socialaj aferoj, li havis gravan rolon en la kreo de la nederlanda pensia sistemo.
La enketo de "NRC Handelsblad", la gvida tagĵurnalo en Nederlando, estis farita kunlabore kun la Universitato de Utreĥto. Fakte okazis du enketoj: unu inter 50 fakuloj pri politiko, kaj alia estis reta voĉdonado, kiun partoprenis 3441 homoj.
Drees venkis en la enketo inter la fakuloj, dum en la reta voĉdonado li estis la dua post Ruud Lubbers (ĉefministro 1982-1994). Ĉe la fakuloj Lubbers estis la dua. Drees estis socialdemokrato kaj Lubbers kristandemokrato. Ankaŭ Lubbers havis ligon kun Esperanto, ĉar kiel ĉefministro li estis Alta Protektanto de la 73-a UK en Roterdamo en 1988, same kiel Drees estis tiu de la 39-a UK en Harlemo en 1954.
La diferenco en la reta voĉdonado estis minimuma: Lubbers 885, Drees 876. En la reta voĉdonado multaj homoj evidente emis elekti pli lastatempajn ĉefministrojn. Tio tamen ne helpis la nunan ĉefministron Mark Rutte, kiu estis sur la naŭa loko kun 83 voĉoj. En la enketo ĉe la fakuloj Rutte ne estis inter la 10 plej bonaj.
Jam en 2006 Drees estis elektita kiel la plej bona ĉefministro post la dua mondmilito en reta voĉdonado de radioprogramo pri historiaj temoj. Kiam en 2004 okazis voĉdonado pri la plej granda nederlandano de ĉiuj tempoj, Drees atingis la trian lokon.
La artikolo de NRC Handelsblad pri la temo ne mencias la esperantistecon de Drees.
Forpasis Jerzy Fornal
La 31-an de aŭgusto atingis Jerzy Fornal la lastan momenton de sia laboro en tiu ĉi mondo. Post sia multjara kaj altkvalita prezentado de diversspecaj unupersonaj prezentadoj, li trankvile endormiĝis en Varsovio en ĉeesto de sia filino Tamara. Li pasigis sian lastan tempon en la vivo kun sia filino, kiu multon faris por faciligi lian vivon post la morto de Zofia Banet-Fornalowa, kiu subite forlasis nian mondon la 19-an de septembro 2012. Tio estis forta bato al ili ambaŭ.
Jerzy Fornal prezentis sian repertuaron en pluraj landoj de la mondo. Dum pluraj jaroj ekde la 1980-aj jaroj li kaj la verkisto Harold Brown travivis grandan ĝojon renkontiĝi kaj kunlabori. Ili ofte diskutis pri esperantoteatro kaj pri sia propra kuna laboro. Ili forte fekundigis la idearon kaj pensojn de unu la alia.
Mi, kiu kunvivis kun Harold Brown kaj kiu aranĝis plurajn turneojn en Svedio por Jerzy Fornal, ofte renkontis ilin kune kaj povis aŭskulti ilian gajan kaj kreivan interparolon pri ĉio de la monda literaturo ĝis kiel plej bone substreki kaj montri iujn detalojn en sia propra laboro. Estis feliĉaj momentoj aŭskulti la du inteligentajn kaj kreivajn ”kulturlaborantojn” naski novajn ideojn kune. Ili estis kiel du knabetoj ludantaj feliĉigajn ludojn, kiuj multe riĉigis la esperantan teatron kaj la esperantan kulturon. Mi esperas, ke ni ĉiuj, kiuj havis la bonŝancon travivi iliajn kreaĵojn por ĉiam portos tion en niaj koroj.
En Högsby/Oskarshamn, kie loĝis Harold Brown, estis prezentitaj du premieroj, ”Eduko danĝera”, kiu pere de eventoj dum la franca revolucio, kiu tiam 200-jariĝis, montras ke la sinteno de la homo ne ŝanĝiĝas, kiam la jarcentoj ŝanĝiĝas. ”Vagabondo”, kvazaŭ biografia prezentado, sursceniĝis unuan fojon en 1992 dum la Kultura SEF-kongreso en Oskarshamn.
”Vagabondo”-n Jerzy Fornal prezentis lastan fojon dum la entombiga ceremonio de Harold Brown. Oni ŝoke travivis kiel la akso de la vivo rompiĝis. Eĉ homoj en la publiko, kiuj ne komprenis esperanton, venis plurfoje diri kiel ili ŝatis kaj ”komprenis” la prezentadon. Tio klare montras la altan kvaliton de lia laboro.
Famis la prezentado de ”Aniara”, (foto) verkita de la Nobelpremiito Harry Martinsson, tradukita de William Auld kaj Bertil Nilsson, kaj aranĝita por Jerzy Fornal de Gunnar Gällmo. Tiu priskribas kiel oni jam dum la 1950-aj jaroj vidis nian mondon senstiran ŝanĉeliĝi en la Universo. Vidante Jerzy Fornal prezenti ĝin, oni vere travivis la lastajn horojn de nia mondo.
Fragmento el recenzo de "Aniaro" en DEFA-Bulteno (Danio), n-ro 9/1987:
"... Neniam oni aŭskultis tiom da esperantistoj diri alsolute nenion dum tiam da tempo. Neniam oni aŭskultis tian esprimriĉecon, tian precizecon, tian voĉon kiel ĉe Jerzy. Ĉiuj estis tute kaptitaj de la alta arto, kiu plenigis la ĉambron, - kiam la prezento tiel finiĝis, ni apenaŭ kapablis reveni al la "ordinara" mondo, sed volis resti en la mondo, kvankam kruela kaj timiga, kiun Jerzy aperigis antaŭ niaj okuloj. Tre intima estis la travivaĵo, ĉar la "scenejo" estis tiel malgranda kaj la aktoro estis tute proksima al la publiko. Koregan dankon al Jerzy por tiu elstara vespero..."
Fragmento el enkonduko de Harold Brown al la programo de "Vagabondo", 1992:
"... Koncize dirite 'Vagabondo' esprimas la ideon pri rajto de homo al alternativa vivo, eĉ kiam ĝi ne alportas feliĉon, sed tamen donas senton de libereco. Malgraŭ saturanta ĝin per tristo 'Vagabondo' enhavas radion de optimismo, ĉar ja ĝia heroo havas ideon; li volas semi plantojn sur betonaj aŭtoŝoseoj, kaj agante laŭ la Zamenhofa fido... eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan - esperas fari ion bonan, pozitivan..."
Mi memoras kaj ofte pensas pri kiam vi kaj Harold vigle interparolis pri diversaj eblecoj de esperantoteatro.Salutu Harold de mi, kiam vi renkontos lin kaj vi ambaŭ sidos sur la arĝenta rando de la nuboj denove parolantaj pri esperanto-teatro!”Daŭrigu sur la nubo vian gajan interparolon, vian kreivan kunlaboron por esperanto-teatro. Ne ripozu en paco! Vivu kune en ĝojo! NI MEMORU VIN!
Kerstin Rohdin (Svedio)La novaj ambicioj de la imperiestro
Noam Chomsky: "Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro." Eldonejo Bero, Rotterdam 2013. 12,00 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.
Nelonge post la famiĝo de Chomsky, usonaj esperantistoj provis instigi lin lerni la internacian lingvon, sed li respondis ke aliaj aferoj estas pli gravaj al li. Ŝajnas ke nenio de Chomsky aperis en Esperanto-versio ĝis ĉi tiu artikolo de 2003 en la reta Le Monde Diplomatique. Nun “Imperiaj ambicioj” jam estas la dua libro de Chomsky tradukita en Esperanton. En 2010 UEA eldonis prezenton de lia lingvistika flanko en “Lingvo kaj menso”, kaj ĉi-jare do aperis ĉe eldonejo Bero prezento de lia politika flanko. Ambaŭ titoloj estas bone elektitaj kiel enkondukoj al la Chomsky-a pensado; “Imperiaj ambicioj” eĉ estas sufiĉe grava por havi propran artikolon en la anglalingva Vikipedio.
La traduko bedaŭrinde konfirmas la proverbon ke “Tro da kuiristoj kaĉon difektas” (kaj malfruigas la pretigon de la plado, anoncita jam en julio 2007). Ne malpli ol 19 homoj helpis traduki kaj revizii la tekston, sed tio ne malhelpis, jam sur la unuaj paĝoj, konfuzi doktrinon kaj teorion, kaj traduki “preventive” ne per “preventa”, sed jen per “atak-evita”, jen per “antaŭataka”. Bonlingvismo ne estas traduk-faciliga. Krome la piednotoj estas iom konfuze organizitaj, kaj la indekso estas ne tre zorge flegita. La ekzisto mem de indekso tamen estas laŭdinda, kaj la ideo indiki tie la prononcon de la propraj nomoj ankaŭ ne estas malbona.
La libro konsistas el naŭ radiointervjuoj al Chomsky fare de David Barsamian. Tiajn intervju-seriojn ili faris kaj librigis jam plurfoje antaŭe kaj poste, sed ĉi tiu kredeble estas la plej diverstema, samtempe estante ne tro longa. La intervjuoj okazis plejparte antaŭ la ekofico de la nuna prezidento Barack Obama. Intertempe kelkaj minacoj ne realiĝis, kelkaj esperoj trompiĝis, kaj novaj minacoj aperis. La libro tamen esence ne malaktualiĝis pro tiuj detaloj, ĉar laŭ Chomsky la esenca doktrino de la usona politika reĝimo restas la sama pli-malpli ekde la komenco: nome, ke Usono posedu la mondon kaj malgranda riĉega elito posedu Usonon – kaj jen kio inspiris la titolon de la libro.
La bildigo de Usono kiel imperio unuavide malbone akordas kun alia aserto de Chomsky, nome ke Usono estas la plej libera lando en la mondo, eble eĉ en la monda historio. Efektive tio signifas ke la usona popolo havas multe pli da rekta respondeco pri la agado de sia registaro ol tiu de iu ajn antaŭa imperio. Kvankam oni facile legas la libron, ĝi enhavas multajn tiajn asertojn kiujn oni unuavide simple ne povas kredi, ĉar la vidpunkto neniam estas “ni la justuloj, ili la nejustuloj” (nek inverse). Chomsky draste draŝas la Usonan socion laŭmerite, sed aliflanke ĉiuj, nelaste la usonanoj mem, devus konscii ke ĝi estas konsiderinde kaj laŭdinde libera, multe pli ol ekzemple la Brita.
La paradokso estas ke la homoj plej liberaj agi, plej hezitas kion komenci. Post prelegoj en Usono, homoj ofte demandas al Chomsky: “Kion mi devas fari?”. Post prelegoj en la Tria Mondo homoj rakontas al li kion ili jam faras! La unuamondanoj, precipe la usonanoj, estas dum longa tempo submetataj al propagando kiu kredigadas al ili ke se ne estas facila kaj rapida solvo, tiam estas neniu solvo. Tia propagando prosperas en senprecedence libera socio nur ĉar la amasinformiloj dependas de reklamoj por siaj enspezoj, kaj ĝi sukcesas nur tiom kiom la popolo restas apatia pri la specialaj interesoj de la posedantoj de grandaj kompanioj.
Laŭ esperantista vidpunkto oni devas bedaŭri ke en la libro estas nenio pri la imperiismo lingva. La dua ĉapitro nomiĝas “Sur malneŭtrala lingva fundamento” (pli idiome ol fidele tradukita el “Collateral language”). Tio tamen referencas al io tute alia, nome la hipotezo, vaste subtenata en usona laika lingvistiko, ke la lingvo en si mem povas doni “difinitan formon en la homa kompreno pri la eventoj”. Chomsky simple rifuzas rilati al tio. Propagando ne estas en la lingvo, sed en tio kion oni efektive diras – kaj ankoraŭ pli en tio kion oni sukcesas prisilentigi.
Interese estas konstati ke la propagando estas plej evoluinta en la plej liberaj landoj, simple ĉar tie la potenculoj plej bezonas ĝin. Lastinstance neniu hierarkio povas plenumi sian volon sen la konsento de la amasoj, sed la diktaturoj havas ankaŭ pli krudajn metodojn por certigi ĝin. La moderna propaganda industrio ekestis kiam Britio bezonis la partoprenon de Usono en la unua mondmilito. La strategio de la Brita “Ministerio pri Informado” estis konvinki la usonajn intelektulojn pri sia afero, tiel ke tiuj kondukos la paceman usonan popolon en histerian staton kiu permesos la partoprenon en la milito. Oni plene sukcesis. La kontraŭgermana fanatikeco atingis punkton, kie la Bostona Simfonia Orkestro eĉ ne povis ludi la muzikon de Bach! Evidente, ankaŭ publika uzo de la germana lingvo estis praktike malpermesita, sed tio ne menciiĝas en la libro.
Interese estas ankaŭ konstati la malestimegon al la popolo fare de la plimulto de intelektuloj. Ĝi haladzas el esprimoj kiel “La fabrikado de konsento” el la 1920-oj (Walter Lippmann) aŭ “La inĝenierado de konsento” en la 1940-aj (Edward Bernays, nevo de Sigmund Freud). Laŭ ili, pensadon oni devas lasi al la pensuloj, kiuj en demokratio devas agi malantaŭ la kulisoj. La pensuloj sukcesas tiagrade kiom la fabelo pri la novaj vestoj de la imperiestro efektive estas fabelo. La pensuloj servas al imperio, kies estro decidas kio estas bela, kaj se oni ne povas silentigi la infanon kiu ekridante krias ke la imperiestro estas nuda, oni povas efike malhelpi ke la aŭdantoj emu ekagi surbaze de tiu rivelo.
Chomsky mem ĉiam tenis sian profesion strikte aparte de sia socia aktivado. Laŭ li, politiko malkiel lingvistiko estas por ĉiuj, kaj efektive la politikaj intervjuoj al li estas multe pli legeblaj ol liaj lingvistikaj verkoj. Marksistoj ofte interpretas tion kiel “mankon de teorio”. Tiurilate estas ilustra la citaĵo el Antonio Gramsci, kiun Barsamian faras fine de la tria ĉapitro. Malkiel Gramsci, Chomsky ne estas marksisto; la misevoluo de socialismo okazis nek ĉe Stalin, nek ĉe Lenin, nek ĉe Markso, sed jam ĉe Hegelo, kiu estas la malbona spirito ne nur de marksismo, sed de la tuta okcidenta filozofio. Gramsci argumentis kontraŭ la marksa duismo inter ideo kaj materio, transprenita el la filozofio de Hegelo. Per tio Gramsci akiras respekton de Chomsky, kvankam li esprimis per nenecese malsimplaj vortoj la simplan veron ke oni diru la veron.
Nin esperantistojn Chomsky tantaligas pri la rilato inter socio kaj lingvo, sed aliflanke li certigas ke ĉiu povas kompreni kaj kontraŭbatali imperiismon. Ekzistas neniu aparta scienca metodo. Tamen ne tute mankas lingvistiko en ĉi tiu libro. La lastaj vortoj en la oka ĉapitro mencias la okupiĝon de Chomsky pri “temo kiu estis malfacile studebla ĝis antaŭnelonge [...] kiel la apartaj ecoj de biologiaj sistemoj – kaj mi konsideras penso-sistemojn, planadon kaj lingvojn kiel biologiajn sistemojn – povas esti difinataj de tre ĝeneralaj ecoj de fizikaj leĝoj, matematikaj principoj kaj tiel plu”.
Eble la popolaj imagoj pri lingvo devas maturiĝi sub scienca influo dum kelka tempo, antaŭ ol eblos skizi teneblan ideon, kapablan instigi lingvan agadon internaciskale. Ni havas teneblan internacian lingvon en Esperanto, sed kun tio ni ne aŭtomate havas teneblan ideon pri la homa lingvo. La imperiestredzino ankoraŭ estas en la vestoĉambro.
Recenzis: Jens Stengaard Larsen
Ribelo skuas Civitan sidejon
Kultura Centro Esperantista (KCE) en la svisa urbo La-Chaux-de-Fonds estas la plej signifa membro de la Esperanta Civito. La ĉefa atuto de KCE estas trietaĝa domo kun biblioteko, libroservo, gastoĉambroj kaj klasĉambroj.
KCE estis fondita de svisaj esperantistoj en 1968, kaj havas sian sidejon en La-Chaux-de-Fonds ekde 1975. En 1994 Valerio Ari iĝis prezidanto de KCE, kaj kvar jarojn poste en KCE estis fondita la Esperanta Civito, kies pinta korifeo li estas.
Valerio Ari plu loĝas en la domo de KCE. Ekde septembro 2012 tie loĝas ankaŭ du aliaj komitatanoj de KCE: la domestro Dieter Rooke (vic-prezidanto) kaj lia edzino Liu Jun (sekretario). Nun parte en Hispanio loĝas Perla Ari-Martinelli, komitatano de KCE kaj edzino de Valerio Ari.
La etoso en la domo de KCE estas neserena jam de novembro 2012, interalie pro opini-diferencoj rilate la redaktadon de la lasta aperinta numero de Heroldo de Esperanto, la kongresa numero de 2012. Dieter Rooke estis la korespondanto de Heroldo dum la Universala Kongreso en Hanojo, sed ne kontentis pri la maniero de Valerio Ari prezenti lian materialon en la kongresa numero, kiu atingis la abonantojn en oktobro 2012.
De tiam aperis neniu numero de Heroldo de Esperanto, sed nur diversaj asertoj en la retejo de la Civito, ke novaj numeroj estas redaktataj, jam senditaj, aŭ eĉ jam atingis la abonantojn. En la lasta tia anonco, aperinta en la retejo de la Civito la 25-an de aŭgusto, la interna konflikto unuafoje ekhavis publikan formon.
La anonco asertas, ke jam atingis la abonantojn la ĉi-jara kongresa numero de Heroldo – tamen ŝajne neniu ĝis nun vidis ĝin. Pli interese tamen estas, ke la plej granda parto de la komuniko ne temas pri la kongresa numero, sed konsistas el plendoj pri tio, ke Dieter Rooke, kiu ĉeestis la kongreson, ne volis raporti pri la okazaĵoj en Heroldo.
Libera Folio turnis sin al Dieter Rooke por kompreni, pri kio temas la konflikto. Responde al nia demando, li klarigis, ke li tute ĉesigis sian kunlaboron kun Heroldo, ĉar Giorgio Silfer (Valerio Ari) "fie ŝanĝis la titolon" de unu el liaj artikoloj en la pasintjara kongresa numero.
Anstataŭ la titolo proponita de Dieter Rooke, mallonga teksteto pri komunista kunveno en Hanojo ricevis la surskribon "Komunistoj vane", cetere sen ajna ligo al la enhavo de la artikoleto.
– Li promesis, ke li reĝustigos ĝin, sed li tion ne faris, kvankam mi plurfoje atentigis lin. Li ofendis min forte per ĝi. Li tre bone scias, ke mi estas ruĝa senatano, kaj tamen li arogas al si la rajton manipuli la titolon. Krome en KCE li kondutas kun mi kiel feŭdulo el mezepoko. Ĉar mi estas domestro de KCE, li postulis ke mi ŝanĝu liajn littukojn, klarigas Dieter Rooke.
La konflikto en KCE evidente akriĝis jam longe antaŭ la nuna publika fazo. Laŭ informoj de Libera Folio, en aprilo 2013 Valerio Ari anoncis ŝanĝojn en la kvinmembra komitato de KCE. Laŭ subite elpensita regulo, Dieter Rooke kaj lia edzino Liu Jun ne plu rajtu membri en la kvinmembra komitato, ĉar ili ne estas civitanoj de Svisio.
La postulo pri civitaneco ne troviĝas en la statuto de KCE nek en svisaj leĝoj, kaj evidente alilanda pasporto ne estis problemo antaŭ la akriĝo de la konflikto.
Responde al la klopodo forigi disidentojn el la komitato, en julio Dieter Rooke, Liu Jun, kaj tria komitatano, Mariola Jobin, skribe postulis okazigon de eksterordinara ĝenerala asembleo, la supera decidorgano de la asocio KCE, por trakti ŝanĝojn en la komitato. Valerio Ari tiam rifuzis, konsiderante la postulon kontraŭstatuta.
Tamen la 20-an de aŭgusto li anoncis, ke ja okazos la petita eksterordinara ĝenerala asembleo - ne pro la iniciato de Rooke, Liu kaj Jobin, sed pro tio, ke laŭ li multaj membroj de KCE "malkontentas" pri Rooke kaj Liu. La asembleo okazos la 9-an de novembro.
Valerio Ari anoncis ankaŭ, ke dum la asembleo estos modifita la statuto de la asocio. Laŭ lia propono estos nuligita la tiel nomata "Kultura konsilio", tra kiu havas voĉdonrajton Rooke kaj Liu, sed ankaŭ pluraj apogantoj de Ari. Krome estos duonigita la kotizo, kiun juraj personoj kiel Esperanto-asocioj devas pagi por havi voĉdonrajton en la asembleo.
Laŭ la nuna statuto de KCE la ŝanĝoj postulas dutrionan majoritaton de la asembleanoj, kaj ŝajne ekvalidos tuj post aprobo, ĉar nenio alia estas indikita en la statuto. Ne tute klaras, kiel la proponataj modifoj influos la postan ekvilibron de la voĉoj, sed ili apenaŭ malutilos al la proponinto, Valerio Ari.
Dieter Rooke ĉiaokaze esperas, ke la ĝenerala asembleo povos rezulti en seriozaj ŝanĝoj en KCE, kaj eventuale proksimigi ĝin al Svisa Esperanto-Societo kaj la cetera Esperanto-movado, kiu nun tenas sin distance pro la centra rolo de KCE en la Esperanta Civito.
– La celo estas ŝanĝo de la komitato, kaj ŝanĝo de prezidanto. La prezidanto ne nur prezidas la asocion, sed ankaŭ regos la Centron kaj administros ĝin. Nova komitato kun nova prezidanto povus malaliĝi el la Pakto. Povus okazi pozitiva ŝanĝo – malfermo al la neŭtrala movado, klarigas Dieter Rooke.
Ĉu efektive povos okazi iuj seriozaj ŝanĝoj en la komitato de KCE tute dependas de tio, kiuj voĉdonrajtaj personoj ĉeestos en la eksterordinara ĝenerala asembleo. Laŭ Mireille Grosjean, unu el la du kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo, malfacilas antaŭvidi la rezulton.
– KCE nun havas 12 apogantojn. Apoganto oni fariĝas per pago de 180 svisaj frankoj [150 eŭroj]. Kiu ajn povos la 9-an de novembro veni al la kunsido, pagi, kaj valide voĉdoni. Krome iuj establoj en Svislando, ekzemple la svisa sekcio de ILEI, lokaj kluboj kaj tiel plu, povos aperi kaj valide voĉdoni, se ili sendas sian jarraporton kaj statuton al KCE kaj pruvas ke ili havas bankkonton aŭ poŝtkonton, klarigas Mireille Grosjean.
Aliflanke, laŭ la statuto de KCE, laste modifita en 2003, la komitato – prezidata de Valerio Ari – rajtas rifuzi membrecon en KCE sen klarigo de kialo. Do novaj apogantoj, kiuj aperos dum la kunsido, riskos esti baritaj.
Aldone havas voĉdonrajton dek membroj de la Kultura konsilio de KCE, el kiuj majoritato estas proksimaj subtenantoj de Valerio Ari – inter tiuj ankaŭ li mem.
Valerio Ari jam anoncis tra la retejo de la Civito, ke li rekandidatas por sia nuna posteno. Aliaj eventualaj kandidatoj devas esti proponitaj de tri voĉdonrajtaj asembleanoj, kaj la proponoj devas atingi la prezidanton plej laste la 9-an de oktobro.TEJO elektis novan estraron
La komitato de TEJO vendrede en Nazareto elektis novan, sepmembran estraron. Siajn postenojn konservis prezidanto Łukas Żebrowski, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski kaj kasisto Nico Huurman. En la estraro restis ankaŭ Boris Mandirola kaj Tina Tišljar el Kroatio.
Novaj estraranoj iĝis Veronika Poór kaj Alexandre Raymond. La estraron forlasis Sergeo Tyrin, kiu ne rekandidatiĝis, kaj Petra Smidéliusz, kiu ne estis reelektita de la komitato.
La negranda IJK en Israelo, kun cento da aliĝintoj, komenciĝis per antaŭkongreso, kiu ekis la 15-an de aŭgusto en Tel-Avivo. Okazis ekskursoj al la judortodoksa urbo Bnej-Barak, al Ĥajfo kaj al Jerusalemo.
La IJK mem estis malfermita en Nazareto lunde vespere la 19-an de aŭgusto. La kongreso pro lastmomenta ŝanĝo okazas ne en la antaŭe planita ejo, sed en lernejo nomita laŭ la palestina politikisto Tawfiq Ziad. Li estis komunista urbestro de Nazareto, kaj forpasis en aŭtakcidento en 1994, survoje reen el Jeriko, kie li renkontis Jasir Arafat, kiam tiu revenis el ekzilo.
En la malferma vespero de la kongreso parolis Ramiz Jaraisy, la nuna urbestro de Nazareto, en la hebrea, kun samtempa tradukado al Esperanto. Marde okazis la unua kunsido de la komitato de TEJO. Merkrede okazis ekskursoj kaj nacia vespero.
En ĵaŭdo entute kvar raketoj estis pafitaj el Libano direkte al norda Israelo. Unu el ili falis en Nahariya, 35 kilometrojn de Nazareto, kie okazas la IJK. En vendredo Israelo venĝis sin, sendante atak-aviadilojn al suda Libano, kie ili laŭ israelaj raportoj trafis "teroristan celon".
Tamen la militaj agoj ne tuŝis la kongreson. Pri la raketoj la kongresanoj eksciis nur el la amaskomunikiloj. Ĵaŭde en la kongresejo okazis interalie prelegoj pri lingva justeco, pri mondcivitaneco kaj EU, kaj vendrede la komitata kunsido, dum kiu estis elektita la nova estraro.
En sabato estas planata interalie nova ekskurso, kaj en dimanĉo internacia vespero. Dimanĉe okazos ankaŭ la fina kunsido de la komitato de TEJO. Ĝis nun la komitato aprobis la jarraporton kaj la financan raporton. Dimanĉe la komitato diskutos la laborplanon.
La kongresejo estos fermita lunde matene.
UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno
La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.
Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.
Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:
- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
- mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
- nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
- laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.
Surbaze de tiuj dokumentoj -- kiuj atingu la CO antaŭ la 30-a de septembro -- oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.
Gazetara komuniko de UEA
SAT pripensas liberigon de PIV
Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) partoprenis ĝian 86-an Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto sub la devizo "Esperanto: taŭga ilo por sociaj luktoj". La organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio).
La kongresejo estis komforta studenta domo en la universitata kvartalo, kie oni loĝis, manĝis kaj disponis taŭge ekipitajn salonojn, eĉ klimatizitajn. Vegetaranoj kaj veganoj kontentis kaj instigis noti en la Gvidrezolucio, ke “ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto”.
Kongresanoj multe laŭdis la organizantojn, kiuj kaj ebligis kontaktojn kun lokaj maldekstraj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj estis pli abundaj ol en kelkaj pasintaj jaroj. Sekvis tritaga postkongreso konsistanta el tuttagaj ekskursoj.
Grava parto de ĉiu SAT-kongreso estas la malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie oni traktas ĉiujn aferojn de la Asocio – ĉi-jare kvin. Apartajn kunsidojn havis la frakcioj ekologia, sennaciista, komunista, liberecana, la Vegetara Sekcio kaj la Poresperanta Fako.
Aparte riĉa estis la kultura flanko de la kongreso. Koncertis Jomo dum tuta vespero, kantis parto de la koruso Interkant', gvidata de Franjo Leveque, kaj unu el la altaj punktoj estis la apero de la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj. Miguel Fernández deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio ĵus eldonita de SATeH.
La kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj okazis en pluraj aranĝoj. En podia diskuto de aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala okazis opini-interŝanĝo pri "Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj".
Ĉi-konekse la kongresa Deklaracio notas la pretecon “en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj”. Dum unu ekskurso granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron.
Estis montrita la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo montras kaj diversmaniere reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. Aperas en ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, kiu prezentis la ideon de sennaciismo al la hispanlingva publiko.
Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton: interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida) Luis Garcia Montero, la distrikta federacio de Bais Llobrega de CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW), la Laborista kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de la Internacia Marksisma Tendenco (IMT). Dum la kongreso Tonyo del Barrio prelegis pri Esperanto kaj SAT por eksteraj vizitantoj.
La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du malsufiĉoj en la aktuala SAT-agado. Unue, la neregula aperado de Sennaciulo evidentigas, ke necesas fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte – kaj oni vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis.
Due, oni devis konstati, ke lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj ĝiaj LEA-oj (kontrakte kunligitaj lingvoregionaj resp. landaj asocioj). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA.
La kongreso rezoluciis, ke la Plenum-Komitato estigu “la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla”. Kvankam la LEA-oj ne estas "filioj" de SAT kaj mem havas la finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio restas ne ĝisfine eldiskutita.
La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj planis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir': BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.
La kongreso dum sia fina laborkunsido rezoluciis ankaŭ, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos”, kaj ke “la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por ĝia papera eldono kiel eble plej baldaŭ”.
La debato pri la maniero kaj grado de tiu “liberigo” tamen ĵus komenciĝis. Pli frue aperis la ideo pri plena “liberigo” de la datumoj, sed ankaŭ ekzistas la ideo pri konservo de la kopirajto kaj malmultekostaj PIV-eldonoj en ne-riĉaj mondopartoj. Pro tempomanko diskuto pri la respektivaj meritoj de la du vidpunktoj ne okazis dum la kunsido, sed ĉiuj konsentis pri la formulo, laŭ kiu la Plenum-Komitato studu la demandon.
Raportis Gary MickleKontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio
Dum sia ĝenerala kunveno en Rejkjaviko Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) akceptis rezolucion, kiu esprimas grandan ĝojon pri la situacio rilate rajtojn de seksaj minoritatoj en la kongreslando. "Islando troviĝas en la avangardo de la landoj kiuj serioze strebas al respekto de la homaj rajtoj sendepende de seksa orientiĝo kaj seksa identeco", LSG konstatas.
La rezolucio laŭde mencias la urbestron de Rejkjaviko, Jón Gnarr, kiu forte protestis pri la atakoj kontraŭ gejaj rajtoj en Moskvo, kaj proponis interrompi la partnerajn kontaktojn inter la ĝemelurboj Rejkjaviko kaj Moskvo. La rezolucio de LSG ricevis atenton ankaŭ en nacilingvaj amaskomunikiloj.
Libera Folio demandis al la prezidanto de LSG, Randy Dean, kiel estiĝis la ideo pri la rezolucio, kaj kia diskuto antaŭis la decidon pri ĝia ekzakta formo.
Randy Dean: – Mi demandis dum la kunveno ĉu estas rezoluci-proponoj kaj ĉu eble taŭgus fari rezolucion pri la stato de gejaj rajtoj en Islando. Surprizis nin la progreso en Islando egaligi la rajtojn de homoj malgraŭ sekso aŭ seksemo. La propono ŝajnis esti tuj populara. Estis menciite, ke tiu nuna bonstato de GLAT-rajtoj [vidu gloson] en Islando estas plej bone montrita en la personoj Jóhanna Sigurðardóttir (eksa ĉefministro) kaj Jón Gnarr (urbestro de Rejkjaviko). La intenco estis fari pozitivan rezolucion honorante la landon kaj tiujn du homojn. Ne estis kontraŭoj.
Libera Folio: La rezolucio kun aprobo mencias la proponon de la urbestro de Rejkjaviko rompi la partnerajn kontaktojn kun Moskvo pro malpermeso de gejaj manifestacioj en la urbo. Ĉu vi opinias, ke rompo de kontaktoj estas bona maniero "igi la mondon pli justa kaj feliĉa", kiel tekstas la rezolucio?
Randy Dean: – Nu, fakte la propono de Jón Gnarr estis reverki la rilatojn inter Rejkjaviko kaj Moskvo eble ĝis la punkto de nuligo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La fina decido restas ĉe la ministro pri eksteraj rilatoj. Mi ja persone subtenas la ideon, ke oni devas protesti leĝojn, kiel tiu aprobita de la rusa parlamento kontraŭ la rajtoj de GLAT-homoj. Aliflanke mi ne subtenas la rompon de ĉiuj kontaktoj. Mi esperas, ke ju pli da kontakto kun pozitivaj ekzemploj de GLAT-homoj kaj iliaj subtenantoj (kiel Jóhanna kaj Jón Gnarr), des pli da progreso okazos en la socio.
Libera Folio: Rusaj esperantistoj kelkfoje invitis UEA-n organizi la Universalan Kongreson en Rusio. Ĝis nun tio pro diversaj kialoj ne okazis. La novaj kontraŭgejaj leĝoj en Rusio lastatempe en multaj landoj kondukis al proponoj de bojkoto aŭ nuligo de la vintraj olimpikoj en Soĉi, kaj eĉ al komparoj kun la olimpikoj en Berlino 1936. Ĉu laŭ vi en la nunaj cirkonstancoj estus bone, ke UEA kongresu en Rusio?
Randy Dean: – Se estus Universala Kongreso en Rusio sub la menciita leĝo, LSG estus en malbona situacio. Ni verŝajne ne povus havi kunsidon nek eĉ personajn diskutojn pri la stato de GLAT-homoj. Pro tio mi persone ne subtenus UK-on en Rusio nun. Mi tute ne kontraŭas la rusan Esperanto-movadon, kaj neniam spertis diskriminacion de rusaj samideanoj. La espero estas, ke la esperantistoj laboros por egaligi la leĝojn rilate al sekso kaj seksemo.
En 2008 la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por esplori la cirkonstancojn por eventuala Universala Kongreso tie. Fine la estraro de UEA tamen decidis aranĝi la kongreson 2010 en Havano, Kubo, kie la ĝenerala situacio rilate la homajn rajtojn apenaŭ estas pli bona ol en Rusio.
Libera Folio turnis sin al Osmo Buller por demandi, ĉu laŭ li UEA entute povas kongresi en landoj, kie bazaj homaj rajtoj ne estas respektataj.
Osmo Buller: – Mi respondis al via demando tri jarojn antaŭ ol vi faris ĝin, nome en la artikolo "Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki" en "Esperanto" 2010:5. Tie mi skribis, ke kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.
Libera Folio: Ĉu en la nunaj cirkonstancoj vi trovus konsilinde aranĝi Universalan Kongreson en Rusio?
Osmo Buller: – Pro la leĝo, kiu malpermesas "propagandon de samseksemo", kunsido de LSG verŝajne ne estus ebla dum UK en Rusio. Nur tion mi povas konkludi el ĉio, kion mi legis pri la aplikado de tiu absurda leĝo. LSG estas faka asocio, kiu estas en oficialaj kunlaboraj rilatoj kun UEA jam ekde la UK en Havano en 1990. Pro tio UEA devas povi garantii al ĝi la eblecon okazigi publikan kunsidon en ĉiu UK kaj ankaŭ informi pri ĝi. Tio kompreneble en neniu senco signifas "propagandon de samseksemo", sed la gardistoj de tiu leĝo verŝajne pensas alie.
La leĝo, kiu oficiale malpermesas "propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj al neplenkreskuloj" estis akceptita de la rusia parlamento la 28-an de junio kaj subskribita de prezidento Vladimir Putin la 30-an de junio. Laŭ la leĝo estas malpermesite en ĉeesto de neplenkreskuloj aserti, ke gejaj kaj geaj rilatoj estas socie samvaloraj.
Ankoraŭ ne klaras, kiamaniere la leĝo estos praktike aplikata, sed gejaj organizaĵoj en Rusio timas, ke ĝi interalie povos gvidi al pliiĝo de la jam multaj sinmortigoj inter samseksemaj lernejanoj, ĉar estas malpermesite rakonti al ili, ke iliaj sentoj estas normalaj aŭ helpi ilin kontaktiĝi kun aliaj samseksemuloj.
Eksterlandanoj kiuj estos juĝitaj laŭ la nova leĝo riskas ne nur altan punpagon, sed ankaŭ 15-tagan malliberigon kaj elpelon el Rusio.
Bona Espero ne malfondita
Fine de junio aperis en la retejo de la germana asocio Bona Espero germanlingva informo pri malfondo de la organizaĵo. Post 32-jara laboro por helpi infanojn el ekstreme malfacilaj cirkonstancoj ricevi edukon, la helpo ne plu estas bezonata. La socia situacio en la regiono nun pliboniĝis. La infanoj nun studas en publikaj lernejoj kaj estas prizorgataj de siaj propraj aŭ adoptaj gepatroj, informas la asocio.
Post la apero de la anonco iuj supozis, ke la malfondo de la subtena asocio kaj la fermo de la lernejo signifas ankaŭ la malfondon de Bona Espero mem. Tiel tamen ne estas, klarigas Ursula Grattapaglia, kiu laboras volontule kun sia edzo Giuseppe en Bona Espero ekde 1974.
– Bona Espero estas frukto de jardekoj da financa kaj volontula agado de tutmondaj esperantistoj, kaj ĝiaj asembleo kaj estraro certe ne permesas ke ĝi subite malfondiĝu pro problemoj kiuj estas kaŭzataj de la daŭraj ŝanĝoj de la homa socio kaj ĉefe en lando kiel Brazilo - riĉa lando kun malriĉa popolo pro manko de edukado kaj instruado.
Eĉ se la socia agado por helpi infanojn el problemaj medioj malpliiĝas, la ceteraj laboroj daŭras, ŝi aldonas.
– Bona Espero en siaj statutaj celoj ekde la fondiĝo antaŭ 56 jaroj difinis ne nur la socian laboron favore al infanoj. Dua celo estas mediprotektado - ni zorgas pri mil hektaroj da grundo kun arbaroj kaj riveretoj, apud nacia parko - kaj ekologia daŭripova agrikulturo por la memsufiĉo. Tria celo estas Internacia Kulturcentro Esperanto. Dum laste ni do reduktis draste la socian agadon, ni plene daŭrigas la duan celon kaj forte potencigas la trian.
La internacia solidareco de esperantistoj kaj la financa subteno perita de la nun malfondita germana asocio dum tri jardekoj estis esenca por la laboro de Bona Espero, atentigas Ursula Grattapaglia. La mono estis uzita interalie por tri novaj loĝdomoj, du traktoroj, aŭtoj, kaj por havigo de nutraĵoj kiuj ne povas esti produktataj rekte en la bieno.
– Sukeron kaj kafon ni plejparte mem produktas, kaj estis plantitaj pli ol 2000 fruktoarboj ĉiuspecaj por la nutrado, ŝi rakontas.
Laŭ ŝi pli ol 600 infanoj kaj adoleskantoj dum la jardekoj profitis de la internacia subteno, kiu permesis al ili ricevi protekton, edukadon kaj lernejan diplomon por povi eniri kun digno kaj sekureco la nacian labormerkaton.
– Ĉirkaŭ 30% de ili estas kursantaj aŭ jam finis universitatajn studojn, 3 estis elektitaj urbkonsilistoj en diversaj urboj de la regiono, 20 estas nun instruistoj en ŝtataj lernejoj.
La lernejo en Bona Espero estis kampara filio de publika lernejo, kaj tial la salajroj de la instruistoj estis pagataj de la ŝtato. Tamen en aŭgusto 2012 la lernejo estis fermita, ĉar la edukaj instancoj ne trovis instruistojn kiuj pretus loĝi en Bona Espero, kiu situas izolite en la kamparo. Pro tio sian laboron ĉesigis ankaŭ la germana asocio, kies subteno celis ĝuste la lernejon.
– Evidente ni ege bedaŭras tiun decidon, sed ĝi estis farita parte ankaŭ pro la fakto ke ĉiam malpli da homoj pretis regule finance kunlabori, plejparte nur sporade, verŝajne pro la tutmonda financa malboniĝo kiu atingis ankaŭ Germanion. Ĉiuokaze nia organizaĵo estas ege danka al la germana grupo por tiel signifa subteno dum 32 jaroj!
En 2012, ĝis la lernejo estis fermita, ĝin frekventadis entute 38 infanoj - 22 internuloj de Bona Espero kaj 16 infanoj de proksimaj bienoj. Post la fermo de la lernejo ili transiris al publika lernejo en proksima urbeto Alto Paraíso, kien ili estas transportataj ĉiutage per lerneja buso.
Plu loĝas en Bona Espero ses plenkreskuloj kaj kvin infanoj, el kiuj kvar vizitadas la lernejon en Alto Paraíso. La kvina infano ankoraŭ ne atingis lernejan aĝon. Baldaŭ verŝajne venos kelkaj pliaj infanoj, kiujn tribunalo portempe loĝigos en Bona Espero, rakontas Ursula Grattapaglia.
– Ĝenerale laŭ brazila leĝo infanoj en socia risko ne restu pli ol kvar jarojn en protekta institucio, ĉefe kiam la familioj loĝas malproksime kaj ne havas kondiĉojn por viziti la infanojn – aŭ plej ofte ne rajtas, pro familia perforto. Do la ŝtato trovos anstataŭan familion portempan aŭ serĉas adoptan familion post la restado ĉe ni. Pro tio dum 50 jaroj da funkciado de Bona Espero centoj da infanoj alvenis kaj foriris, neniu restis por ĉiam, kvankam ekzistas esceptoj, kiuj restis pli ol dek jarojn, konsiderante Bonan Esperon sia hejmo.
La kunlaboro de Bona Espero kun la Brazila Esperanto-movado laŭ Ursula Grattapaglia lastatempe intensiĝis – ĉi-jare okazis en Bona Espero jam ses aranĝoj ligitaj al la Esperanto-movado, kun sume pluraj centoj da partoprenintoj.
Nova estraro volas novan redaktoron
La decido serĉi novan redaktoron de la oficiala organo de la asocio estis inter la unuaj paŝoj de la nova estraro. Laŭ oficiala komuniko, dissendita la 31-an de julio, la kontrakto de la nuna redaktoro, Stano Marček, validos ĝis la finredakto de la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por la jaro 2014.
Stano Marček redaktas la revuon ekde januaro 2002, kiam demisiis la antaŭulo István Ertl. Lia kontrakto kun UEA pri la redaktado formale ĉiam validis po unu jaron, sed estis aŭtomate renovigata, dum la estraro de UEA ne nuligis ĝin kelkajn monatojn anticipe.
Dum la lastaj jaroj ne ĉiuj membroj estis kontentaj pri la kvalito de la revuo, kaj la kvanto de membroj-abonantoj klare malkreskis. Dum la Universala Kongreso en Havano 2010 la eliranta estraro decidis ne aŭtomate renovigi la kontrakton kun Stano Marček, sed anonci malferman konkurson pri la redaktora posteno.
La tiama decido jam dum la kongreso kondukis al forta protesto flanke de subtenantoj de Marček. Inter la plej laŭtaj estis Renato Corsetti, sed inter la protestantoj estis ankaŭ la nunaj novaj estraranoj Stefan MacGill kaj Martin Schäffer, kiuj tiam subskribis petskribon subtene al nuligo de la kontraktonuligo.
Tiufoje la subtenantoj de Marček sukcesis en sia kampanjo - la decido pri konkurso por trovi novan redaktoron estis prokrastita "por plia esplorado" kaj fine forgesita, tiel ke la kontrakto denove estis aŭtomate renovigita.
Ĉi-foje la nova estraro atendis ĝis post la kongreso por publike diskonigi la decidon pri redaktora konkurso. Krome, male ol en 2010, temas nun pri eksplicita decido ŝanĝi la redaktoron, ne nur aranĝi konkurson pri la posteno, kiun ankaŭ la nuna redaktoro povus partopreni kaj do teorie povus gajni.
En marto 2012 la estraro de UEA eĉ supozis, ke Stano Marček redaktos la revuon ĝis sia pensiiĝo. Tiama konsultiĝo kun nederlanda juristo laŭ la respondeculoj de UEA montris, ke lia kontrakto kun la tempopaso aŭtomate definitiviĝis, kaj ne plu povis esti unuflanke nuligita sen peza kialo.
Ne klaras, ĉu io ŝanĝiĝis de tiam. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, nun ne volis respondi al demandoj de Libera Folio pri la temo. Antaŭ unu jaro li komentis la juran flankon jene:
– Ankaŭ en Nederlando dungo ne estas eterna, eĉ se formale ĝi ne havus tempan limon. Kiam temas pri "kontrakto por nedifinita daŭro" (jen la koncerna esprimo), ĝi tamen estas ĉesiĝebla post aprobo de la laboroficejo. Kutime oni tiam difinas iun kompensan sumon, kutime egalan al sesmonata salajro, kiun la labordonanto pagu al la dungito.
Rapide respondis aliflanke la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes. Laŭ li, la decido estis tre funde pritraktita de la nova estraro.
– Evidente tiaj decidoj havas sekvojn ne nur por la Asocio, sed ankaŭ por la persono kiu okupas tiun postenon. Ni ĉiuj konas Stanon kaj volas trakti lin kun estimo kaj honoro. Aliflanke, nia estraro komune kredas je la bezono de ŝanĝoj en UEA, kaj ankaŭ en la bildo, kiun havas pri ĝi esperantistoj tra la mondo. Tio signifas interalie, kaj prioritate, ŝanĝi niajn komunik-metodojn.
La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo laŭ Mark Fettes intime ligiĝas kun la plano pri profunda renovigo de la retejo.
– Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, "kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio."
Mark Fettes mem redaktis la revuon dum pli ol kvin jaroj, kaj do bone konas la defiojn de la tasko.
– Mi scias proprasperte, ke la personaj scioj, interesoj kaj kredoj de la redaktoro ludas intiman rolon en la ĉasado de materialoj, la kunmetado de la numeroj, la elektado de titoloj, kaj tiel plu. Iusence oni povus diri, ke la redaktoro rolas kiel aldona estrarano - almenaŭ en tiuspeca revuo, kiun mi volus havi dum mia prezidado.
– Por kunlabori kun nia estraro, ni do vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la Asocion. Mi pensas ke Stano verŝajne agnoskus, ke li ne pensas tiamaniere, kvankam li estas sendube lojala kaj kunlaborema. En nia persona interparolo pri tio en Rejkjaviko li montris komprenemon pri niaj motivoj, li diras al Libera Folio.
Marček estas unu el la plej longe deĵorintaj redaktoroj de la revuo, kaj en la oficiala komuniko pri la decido, la estraro esprimas siajn dankojn al Stano Marček pro lia multjara fidela laboro. Samtempe la estraro atentigas, ke la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas.
– Estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj, komentas Fettes en la komuniko.
UEA intencas baldaŭ anonci konkurson por la redaktora posteno.
– En la serĉado de nova redaktoro, ni priskribos iom pli detale nian vizion por la nova direkto de la revuo. Ni esperas ke ĝi malfermos vojon al kunlaboro kun la kreaj fortoj de la Esperanto-movado. Finfine nia revuo ne estas nur la "oficiala organo" de UEA – ĝi estas, aŭ devus esti, unu el la ĉefaj kulturaj revuoj de nia malgranda sed mondvasta komunumo. Tio estas unu el niaj ĉefaj celoj, diras Fettes responde al demando de Libera Folio.
Laŭ István Ertl, la antaŭulo de Stano Marček sur la redaktora posteno, nova redaktoro devus havi ne nur movadan sperton, sed ankaŭ sperton ĵurnalisman, prefere pri redaktado de simila revuo, bonegan lingvan nivelon en Esperanto, kaj bonan scipovon ankaŭ de kelkaj aliaj gravaj lingvoj:
– Prefere estu membro de UEA, sed ne nepre. Prefere malpli ol 40 jarojn aĝa, sed ne nepre. Oni povus pripensi iom da pozitiva diskriminacio favore al virinoj kaj ekstereŭropanoj, sed prefere nur en la senco ke la postenanonco emfaze invitu tiajn kandidatiĝojn.
Libera Folio: Kiel grava laŭ vi estas la revuo por la asocio?
– Ĝi povus esti same grava kiel antaŭe, se oni trovus konvenan interrilaton kun la retejo de la asocio. Iuj enhavoj eble troviĝu nur en unu el la du aperejoj. Samaj enhavoj povus aperi en malsamaj prezentmanieroj – ligitaj enhavoj en la du medioj, kiel ekzemple sonaj enhavoj kuplitaj al papera teksto.
Renato Corsetti, kiu antaŭ tri jaroj estis unu el la iniciatintoj de la kampanjo por Stano Marček, ne volis tuj respondi al demandoj de Libera Folio pri la temo. Li volas atendi kelkajn tagojn por "pli bone kompreni la demandon".Premio Deguĉi al Lernu.net
Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata "pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".
Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2013 estis aljuĝita al la reta projekto lernu.net.
La retejo lernu.net estis lanĉita en decembro 2002. Ekde tiam amaso da homoj lernis Esperanton per la modernaj retaj rimedoj, kiujn ĝi ofertas. Jam preskaŭ 150 000 homoj ĉie en la mondo estas registritaj kiel ĝiaj uzantoj. "Disvastigante la Internacian Lingvon Esperanto, lernu.net plenumas en unika kaj efika maniero la idealojn de la Premio Deguĉi", diris la Estraro en la pravigo de la decido pri la ĉi-jara laŭreato.
Gazetara komuniko de UEA
Premio Diana Aitai al Siru Laine
La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso laŭ la rekomendo de ĝia dirigento, ĉi-foje Alan Bishop el Aŭstralio. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).
Siru Laine, kiu studis en Islando, ne nur kantis en la Internacia Koruso, sed ŝi krome estis membro de la Loka Kongresa Komitato kaj helpis kiel interpretisto kaj ĉiĉerono.
Gazetara Komuniko de UEA
UEA diplomis 12 elstarajn agantojn
Diplomo pri Elstara Agado:
Grietje Buttinger (Britio) pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj; Kostas Kiriakos (Grekio) pro lia ampleksa libro en la greka pri Esperanto, aperinta okaze de la 125-jariĝo de la lingvo; Zsófia Kóródy (Germanio) pro instrua agado kadre de ILEI, KER-ekzamenoj kaj la Interkultura Centro Herzberg; Hans Michael Maitzen(Aŭstrio) pro reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno;Mélanie Maradan (Svislando) pro agado ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA; Arikapalli Giridhar Rao (Hinda Unio) pro multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj; Roland Rotsaert (Belgio) pro okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko; kaj Bardhyl Selimi(Albanio) pro lia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado.
Diplomo pri Elstara Arta Agado:
Gerrit Berveling (Nederlando) pro kontribuo al la traduka Esperanto-literaturo; Jorge Camacho (Hispanio) pro kontribuo al la originala Esperanto-literaturo; Georgo Handzlik (Pollando) pro kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado; kaj Mao Zifu (Ĉinio) pro kontribuo al la originala Esperanto-poezio.
Gazetara komuniko de UEA
UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion
Trofeo Fyne estis donacita al UEA de s-ino A.E.G. Otterby el Kanado memore al Adam kaj Erica Fyne. La Estraro de UEA povas aljuĝi ĝin al la landa asocio, en kies lando okazis la plej granda procenta kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA. La Trofeo estis unuafoje aljuĝita en 1975.
Vjetnama Esperanto-Asocio estis premiita per la Trofeo pro ĝia multflanka organiza plifortiĝo en la lastaj jaroj, pro granda proporcio de gejunuloj inter ĝiaj vicoj, kaj pro la eksterordinare sukcesa organizado de la 97-a UK en Hanojo pasintjare.
Gazetara komuniko de UEA
Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj
Libera Folio: Kiuj estos la ĉefaj prioritatoj de la nova estraro? Kion vi volas ŝanĝi kaj kion konservi el la linio de la antaŭa estraro?
Mark Fettes: – Nu, mia unua celo estas ke ni laboru vere teame. Tial, kiam ni dividis la taskojn, ni kreis subteamojn de po kelkaj estraranoj (evidente ĉiu el ni apartenas al pli ol unu teamo). Mi observis multajn estrarojn tra la jaroj, kaj ĉiam estis tiel, ke kelkaj estraranoj kvazaŭ izoliĝis en sia laboro. Espereble ne plu estos tiel. Ankaŭ la nova Konsilio de UEA helpos tiurilate, alportante novajn laborfortojn kaj perspektivojn al la kerna organiza taskaro.
– Due, ni havas strategian kadron por nia laboro. Tiel do ni laboros ne per la longaj listoj de unuopaj agadoj, per kiuj la estraroj kutime funkciis, sed pri la evoluigo de la asocio sur la kvar agadkampoj en la Strategia Laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Tio espereble helpos nin daŭre vidi la arbaron kaj ne nur la arbojn.
– Trie, ni ege konscias pri la graveco de komunikado kun la membroj, kaj ankaŭ kun la ĝenerala publiko. Tial ni pretas prioritate investi en la konstruo de nova retejo. Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo.
– Kvare, UEA tradicie ne havas tre aktivan strategion pri la aliĝintaj landaj asocioj, por kontribui al la evoluo kaj plifortigo de la movado je landa nivelo. Tion ni intencas ŝanĝi, en proksima kunlaboro kun TEJO kaj ILEI, kaj eventuale ankaŭ kun lernu.net. Aktivula trejnado ludos gravan rolon en tiu strategio.
La nova strategia laborplano de UEA listigas entute 12 prioritatojn. Ĉu tio ne estas iom tro multe? Malfacilas eĉ memori ilin ĉiujn, kaj se 12 aferoj estas unuarangaj, tio ne multe helpas la faradon de konkretaj decidoj.
– Jes, sed memoru ke la plano ampleksas kvar jarojn. Certe ne ĉiujn prioritatojn oni atakos samtempe. En ĉi tiu unua jaro, ĉefrolos plibonigo de nia komunikado kaj kunplanado, diskonigado de la esenco de la strategia laborplano, komencaj elpaŝoj pri aktivula trejnado, kaj la kreo kaj funkciigo de kelkaj novaj kunordigaj strukturoj. Ĉion ĉi oni cetere trovas en la plano.
La laborplano ĝenerale estas tre ampleksa, kaj ne multaj aktivuloj ĝin eĉ tralegis. Ĉu ne indus prezenti koncizan version?
Efektive, mi jam faris iun koncizan prezenton pri ĝi en Rejkjaviko, kiun oni povas nun trovi en la retpaĝoj de UEA. Necesos pliaj laboroj por krei resumojn, subplanojn, gvidilojn pri ĝia utiligo je landa nivelo, ktp. La ampleksa plano estas esence nur bazo por la postaj, pli praktikaj paŝoj. Dennis Keefe diris en la Komitato, ke entreprenoj kutime komencas per io simpla kaj poste plidetaligas ĝin. En Esperantujo, mi ne vidis alian eblon ol fari inverse, provante unue konstati kaj analizi la komplikecon de la situacio kiel tuto, kaj nur poste simpligi.
La komitato en Rejkjaviko aprobis la planon de la estraro uzi ĝis 100.000 eŭroj por renovigo de la retejo. Kion laŭ vi devos enhavi la nova retejo de UEA, kaj ĉu efektive necesos 100.000 eŭroj por realigi tion?
– Ni bezonas retejon multlingvan, per kiu ni povas atingi la vastan publikon de homoj tutmonde, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Krome ni kompreneble bezonas retejon esperantlingvan, kiu donas al niaj membroj kaj aktivuloj rimedojn por aktiviĝi per kaj por Esperanto. Ĉi-rilate ekzistas multaj diversaj ebloj, kaj ni devos zorge esplori pri iliaj kostoj kaj avantaĝoj. Ni pensas ne nur pri disponigo de servoj, sed ankaŭ pri faciligo de la organiza laboro, virtuala partopreno en la kongresoj, flegado de scienca, faka kaj kultura kunlaboro kaj klerigado, ktp.
– Evidente mi ne povas diri jam nun, ĉu ni devos uzi tiun tutan sumon. Miaj spertoj en ESF de post 2001, kiam ni lanĉis edukado.net kaj poste lernu.net, instruis al mi, kiom multfaceta kaj temporaba estas la ellaboro de vere bona diversfunkcia paĝaro. Ni kompreneble faros decidojn interalie surbaze de niaj taksoj, kiom difinita elemento kontribuos al la alvenigo de kotizoj kaj aliaj enspezoj. Ni devos ankaŭ zorgi pri la daŭra administrado kaj teknika prizorgado de la retejo post la konstruo.
Kiel la estraro konkrete procedos por trovi firmaon kiu realigos la renovigon de la retejo?
Ni faros priskribon de niaj bezonoj kaj petos oferton de 3-4 firmaoj. Fakte la bazo de tiu priskribo ekzistas jam de kelkaj monatoj.
Kiu poste respondecos pri la prizorgado kaj ĝisdatigado de la nova retejo?
– Tio fariĝos parto de la taskaro de la Centra Oficejo, sed ne tiel, ke ĝi simple aldoniĝas al la jama taskaro. Parto de niaj esploroj celos malkovri, kiel la retejo povas faciligi la laboron de la Oficejo. Vi trovos tiun emfazon ankaŭ en la strategia plano.
Kiu estos la rolo de la nova konsilio, kaj kiel oni selektis ĝiajn membrojn?
– Laŭ la decido de la Komitato, kiu kreis ĝin, la Konsilio "proksime kunlaboros kun la nova Estraro pri efektivigo de la Strategia Laborplano," kaj enhavas "homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, kaj Kunordigo." Ĝi estas provo krei teamon de homoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj fidas la ĝeneralan evoludirekton en la plano kaj pretas kunpensi kaj kunagi por ĝia realigo.
– Mi invitis la estraranojn sondi ĉe homoj, kiuj ŝajnas al ili taŭgaj por tiu rolo. Poste ni pridiskutis la tutan liston kaj proponis 14 nomojn al la Komitato, kiujn ĝi akceptis. Temas ĝenerale pri personoj plurflankaj, grandparte relative junaj sed tamen spertaj.
Kiuj estis la unuaj decidoj de la nova estraro?
– Okazis jam kelkaj interesaj, sed pri tio vi devos atendi la raporton en nia propra revuo!
Ĉu la estraro kunsidos en la Centra Oficejo en aprilo, kiel kutime? Se jes, kiel oni financos la vojaĝkostojn de la estraranoj, konsiderante ke la komitato forprenis 1.000 eŭrojn el la koncerna buĝetero?
– Jam antaŭ tiu kunsido de la Komitato, la Estraro serioze diskutis, kiel ŝpari vojaĝkostojn. Mi povas ofte ligi vojaĝojn al mia universitata laboro, kaj ankaŭ nia Ĝenerala Sekretario ne bezonas repagon de la tuta kosto de liaj vojaĝoj. Niaj eŭropaj anoj povas veni al Roterdamo sufiĉe malmultekoste. Krome per la reto, ekzemple Skype, eblas partopreni sufiĉe aktive sen persona ĉeesto, kio estas solvo certe konsiderinda por niaj plej foraj anoj. Do ni fakte plene subtenas la decidon de la Komitato, kaj esperas elspezi ankoraŭ malpli ol buĝetite.Esperanto iĝis la dua lingvo en Ouya
La malgranda kaj malmultekosta ludkonzolo Ouya estas bazita sur la libera operacia sistemo Android, kaj ĝia evoluigo estis financita de entuziasmuloj, kiuj donacis 8,5 milionojn da usonaj dolaroj pere de la retejo Kickstarter.
Ĉiuj ludoj por la nova aparato estos baze senpagaj almenaŭ por provi ilin, sed oni povas aĉeti kromaĵojn ene de la ludoj. La aparato mem estas relative malmultekosta – depende de la lando, la prezoj varias de 99 usonaj dolaroj al 99 eŭroj kaj 99 britaj funtoj.
La aparato estis lanĉita la 25-an de junio. Ĝia interfaco komence estas nur angla, kaj same anglalingvaj estis ĉiuj ludoj kaj programoj haveblaj je la lanĉo. Post unu monato aperis la unua neanglalingva ero: Muzaiko, programo por aŭskulti la tuttempan Esperantlingvan retradion tiunoman, kaj kelkajn aliajn Esperantlingvajn elsendojn.
– Mi memoris, ke Jacob Nordfalk verkis programon por aŭskulti Esperanto-radion per Androjdaj telefonoj kaj pensis, ke estus facile porti ĝin al Ouya. Estis fakte pli da laboro ol mi pensis, sed mi kontentas pri la rezulto! Ĉar la kodo mem estas malfermfonta, estis tre facile kunlabori per Google Code, rakontas Chuck Smith, kiu entreprenis la taskon kune kun Jacob Nordfalk.
Krom por aŭskulti Esperanto-radion en televidilo, la aparato ĉefe utilas por televidludoj. Eblas ankaŭ instali en ĝi aliajn Android-programojn, sed ne certas, ke ĉiuj programoj kreitaj por tuŝekrano estos facile uzeblaj per lud-regilo.