Sammlung von Newsfeeds
Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union
La Junularan Esperanto-Semajnon en Naumburgo partoprenas ne nur granda parto de la estraro de TEJO, sed ankaŭ Valerio Ari, la pinta figuro de la Esperanta Civito, pli konata sub sia plumnomo Giorgio Silfer. Laŭ la fontoj de Libera Folio, li provis gajni la favoron de la TEJO-gvidantoj, proponante diversajn solvojn al aktualaj problemoj de la junulara asocio.
La problemojn de Pasporta Servo li proponis faciligi per kunlaboro kun freŝa civita projekto, la tiel nomata Pasvorta Reto, ene de "Tempobanko", "registrita sub la nomo Lex Margarita". Laŭ pli fruaj komunikoj la enigma Pasvorta Reto devus ekfunkcii jam en 2012 kaj priservi anojn de la Civito, aŭ necivitanojn kiuj "estas garantiitaj de almenaŭ du civitanoj".
La eventuala praktika funkciado tamen plu restas nekonata, sed la propono pri kunlaboro kun Pasporta Servo estis jam pli frue farita publike en la retejo de la Civito. En la sama komuniko la anonima Civita aŭtoro aplombe malaprobis alian paralelan projekton de gastiga servo, proponatan de Yenovk Lazian, per la vortoj "Turkoj ĝojus ekscii ke armeno tiel mensogas, bedaŭrinde".
Dum silvestraj intertraktadoj kun la TEJO-pintuloj Valerio Ari sugestis, ke se ne facilas sendependiĝi de UEA, ja eblus fondi paralelan, sendependan organizaĵon, kiu kolektu subvenciojn uzotajn por la agado de TEJO. Samtempe, la 31-an de decembro, la Esperanta Civito en sia retejo publikigis novan komunikon sub la optimisma titolo "TEJO tute ne estas mortanta". En ĝi la anonima aŭtoro ne eksplicite klarigas la ideon pri paralela, ombra TEJO, sed aludas, ke almenaŭ ĝis nun la subvencioj de TEJO estis ricevitaj sub falsaj premisoj:
TEJO… estas jure nur branĉo de Universala Esperanto-Asocio. Tiu interna dependo estis ĝis nun oportuna precipe ĉar eblis blufi pri la nombro da oficistoj (indikante la dekduon de UEA en Roterdamo)…
Libera Folio turnis sin al la ĝenerala direktoro de UEA/TEJO por informiĝi, ĉu efektive TEJO kaj UEA donis misgvidajn informojn lige kun subvencipetoj.
Libera Folio: La Esperanta Civito en sia retejo asertas, ke TEJO blufe ricevis administrajn subvenciojn de Eŭropa Unio, asertante en siaj subvencipetoj, ke ĝi havas "dekduon da oficistoj". Ĉu efektive en la subvencipetoj de TEJO estis indikita la tuta kvanto de oficistoj de UEA? Kaj ĉu vere UEA havas dekdu oficistojn?
Osmo Buller: — Tiu aserto mem estas blufo kaj kiel tia kalumnia. TEJO neniam ŝajnigis, ke ĉiuj oficistoj de la Centra Oficejo estus ĝiaj oficistoj. En la raportoj pri subvencioj TEJO anoncis nur parton de la labortempo de kvar oficistoj kiel TEJO-rilatan laboron. Temis pri la ĝenerala direktoro, librotenisto, oficeja sekretario kaj redaktoro de Jarlibro. Ankaŭ dekduo kiel la nombro de la CO-oficistaro estas blufo, evidente intenca. La vera nombro estas naŭ, el kiuj nur ses estas plentempaj.
Ĉu tia blufo, se ĝi efektive okazis, ne povas konduki al postuloj pri repago de jam uzitaj subvencioj kaj tiel eĉ pli seriozaj financaj problemoj por la junulara sekcio de UEA?
— Blufo okazis nur en la Civita retejo.
Kiel ĝenerale statas nun la financoj de TEJO? Ĉu sendependiĝo de UEA povus utili al la funkciado de TEJO? Kio malhelpus tian sendependiĝon?
— La financoj postulas daŭran atenton de la estraro, sed en tio estas nenio nova. Sendependiĝo indus, se tio donus pli da utilo ol malutilo al TEJO, sed oni ĉiam konkludis, ke tiel apenaŭ povus esti. Fundamente malĝuste estus pravigi la sendependiĝon per reguloj de eŭropaj instancoj. TEJO estas tutmonda organizo, en kiu ankaŭ neeŭropanoj povu senti sin hejme. Formala malhelpo estas, ke la Statuto de UEA difinas TEJO-n kiel integran parton de UEA. Organizo kun tiu nomo ekster UEA povus esti nur, se UEA ŝanĝus tiun artikolon en sia Statuto.Korea esperantisto barita el Japanio
La 99-a Japana Esperanto-Kongreso estis organizita de Japana Esperanto-Instituto, la landa asocio de UEA en Japanio, kaj okazis en Sapporo de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2012. Ĉeestis eksterlandaj partoprenantoj interalie el Koreio kaj Tajvano, sed ne povis partopreni la korea aktivulo An Jong-Soo (esperanta nomo Kara An), kies enveturo estis malpermesita.
An Jong-Soo estas unu el la ĉefaj aktivuloj de la kontraŭkapitalisma asocio Paca Solidareco de Esperanto, kiu havas sian bazon en Sud-Koreio. En marto 2008 li vizitis Japanion kaj publike parolis dum civitana kunveno kontraŭ la baldaŭa pintkunveno de la G8-landoj en Japanio. Lia sekva provo veni al Japanio en julio 2008, sojle de la pintkunveno, ne sukcesis - li estis haltigita ĉe la limo, same kiel okazis denove en oktobro 2012.
Laŭ samideanoj de An Jong-Soo, li en 2008 kredeble estis registrita de la japanaj aŭtoritatoj post denunco de iu aktivulo de Japana Esperanto-Instituto, kiu ĉeestis la saman civitanan kunvenon. La refoja malpermeso de enveturo en oktobro 2012 eventuale rilatas al konferenco de Internacia Valuta Fonduso (IMF), okazinta samtempe en Japanio.
La korea asocio Paca Solidareco de Esperanto kunlaboras kun la same radikala Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, kiu iniciatis nomkolekton proteste al la decido de la japanaj aŭtoritatoj. Sume 101 esperantistoj el naŭ landoj kaj regionoj subskribis la protestan leteron, kiu atentigas, ke la konstitucioj de Japanio kaj Koreio garantias al ĉiuj liberecon de parolado kaj kunvenado, kaj ke partopreno en civitana kunveno kontraŭ la grupo G8 ne estu kialo por rifuzi enveturon. Plue la subskribintoj atentigas la japanan registaron pri la celoj de Esperanto:
Esperanto estas lingvo por ke popolanoj renkontu trans la landlimoj. La ĉeestintoj de nia fakkunsido pri "Sociaj movadoj en Orienta Azio" montris strion antaŭ la kongresejo, sur kiu skribinte esperantan frazon, "Sen Kara An, Ne Perfekta!", kun protesto kontraŭ la baro de nia renkonto fare de la ŝtata potenco. Esperantisto Kara An volis veni Japanion simple por renkonti homojn.
— Ni sendis la protestan rezolucion kun nomoj de aprobintoj al la japana registaro la 12-an de novembro. La registaroj de aziaj landoj timas internacie solidarecan agadon rektan de azia popolo. Ekzemple, en 2012 la hinda registaro rifuzis enlandiĝon de japanaj aktivistoj kontraŭ atomcentralo. La tajvana registaro resendis japanan aktiviston kontraŭ atomcentralo al Japanio en 2012. Eĉ kiam mi partoprenis esperantan kunvenon kontraŭ la Pinta Konferenco G20 en Koreio en 2010, koreaj policanoj postsekvis min kaj aliajn japanajn partoprenantojn, rakontas Naoto Miyazawa, aktivulo de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo.
Koreaj samideanoj de An Jong-Soo sentis sin maljuste traktitaj ne nur de la japanaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ de japanaj esperantistaj funkciuloj de la kongresoj, kiuj laŭ ili ne agis sufiĉe solidarece al An Jong-Soo. La asocio Paca Solidareco de Esperanto en Koreio tial postulis oficialan pardonpeton de Japana Esperanto-Instituto.
La ricevita respondo tute ne kontentigis la koreojn, kiuj en la decembra numero de sia bulteno postulas, ke JEI faru esploron pri "insulta parolo" kaj "korpe subpremaj agoj", kiujn stabanoj de JEI laŭ ili entreprenis kontraŭ samideanoj de An Jong-Soo.
— Nia grupo kun koreaj kamaradoj kaj aliaj aziaj amikoj intencas ŝanĝi azian socion per rekta popola agado kaj rekta internaciismo, klarigas Naoto Miyazawa.
UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012
Komence de oktobro 2012 UEA havis nur 4.865 individuajn membrojn, kvarcent malpli ol la antaŭan jaron je sama dato. Tiam la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, instigis la komitatanojn aktive varbi membrojn por almenaŭ atingi la simbole gravan ciferon de 5.000 membroj.
Kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo li povis en la diskutlisto de la komitato de UEA informi, ke la kampanjo sukcesis - UEA tamen atingis la kvanton de 5.002 individuaj membroj, kio ankaŭ signifas, ke estos elektitaj ses kaj ne kvin komitatanoj B. La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la asocio, kaj por ĉiu komencita milo de individuaj membroj estas elektita unu komitatano B.
La lastan tagon de la jaro 2012 Libera Folio kontaktiĝis kun Osmo Buller kaj ricevis la aktualan statistikon: ankoraŭ la 31-an de decembro venis tri pliaj kotizpagoj, tiel ke UEA jarŝanĝe havis sume 5.005 individuajn membrojn. Kredeble alvenos ankoraŭ kelkaj unuopaj malfruaj pagoj, kiuj povos altigi la finan kvanton de individuaj membroj.
Daŭre mankas la kotizoj de tri komitatanoj kaj tri observantoj, kiuj ĉi-jare ne estos reelekteblaj por nova mandatperiodo, se ili ne tuj pagos la kotizon por 2012. Laŭ la statuto de UEA, komitatano devas esti individua membro de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.Mi volas prilabori ion!
Dum la kelkaj monatoj post kiam mi demisiis kiel sekretario de Esperanto-USA, mi demandas min: kien nun. Mi ankoraŭ ne havas klaran respondon, sed kelkajn aferojn mi decidis. Kaj novan ideon mi ekhavas.
Antaŭ pli ol 20 jaroj mi aliĝis al la Esperanto-movado. Sed post la jarŝanĝo mi ne plu estas membro de ajna Esperanto-asocio. Mi intencas realiĝi al nek Esperanto-USA nek UEA. Mi pli-malpli decidis tion antaŭ monato, kiam mi ricevis peton ĝisdatigi miajn informojn por la "delegita reto" kaj mi respondis por anonci ke mi ne plu estu delegito.
La problemojn de la Esperanto-movado mi ne nun volas ekrediskuti. Mi jam kelkfoje faris tion. Sed mi diru unu-du vortojn pri la tiel-nomata "Delegita Reto".
La delegita reto estas emblema ekzemplero pri la problemoj de la Esperanto-movado. Jen granda reto da homoj kiuj ricevas nenian taskon nek gvidon nek organizan subtenon de UEA. Oni nur kreas liston da homoj sen ajna supozo, ke delegitoj faru ion ajn. Kaj la tuto restas kaŝita malantaŭ pagomuro. Stulte. Kia malŝparo da laboro! Jen ĉio dirinda pri "La Esperanto-Movado."
Mi nepre restos Esperanto-parolanto. Mi havas sufiĉe da amikoj por ne tute forlasi Esperantujon. Mi regule verkas ĝisdatigojn dulingvajn. Kaj plaĉas al mi verki Esperantajn eseojn kaj hajkojn.
Esperanto, tamen, fariĝas multe malpli granda parto de mia vivo. Tio ne estas en si mem malbona afero: mi dediĉas min pli al miaj laboro kaj familio, de kiuj mi ŝteladis tempon por esperantumi. Ankaŭ mi simple priĝojas la vivon: mi legas, ludas komputile kun mia frato, kaj tiel plu.
Unu ideon pri Esperanto mi daŭre pripensas.
Por mi, unu el la plej bonaj spertoj en Esperantujo estis la semajnfino en kiu Robert Read organizis feston por prilabori la novan retpaĝaron de Esperanto-USA. En unu loko, kunvenis aro da homoj kiuj kune laboris por atingi celon. Ni vere faris ion per Esperanto — ion konkretan, al kio ni povis poste montri kaj diri "Jen io!"
Tro ofte, mi spertas ke oni esperantumas pli-malpli sencele. Oni babilas pri hazardaj aferoj - kaj tro ofte la diskuto pritemas bagatelaĵojn. Mi pensas precipe pri la poemo Estas Mi Esperantisto de Julio Baghy:
Mi parolas kun rapido :
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto ;
estas mi esperantisto.
Ofte, la babilado deflankiĝas al disputoj pri gramatiko. Ege tedaj, laŭ mi. Multaj esperantistoj amas tion: mi ne. Mi volas fari ion.
Kion oni faru? Kion ajn! Unufoje, mia loka grupo faris ŝildojn kaj portis ilin ĉe manifestacio: tio estus bona tasko por prilabori kune. Aliaj ideoj: kune prilabori Esperanto-kongreson, kune prilabori paĝojn por Vikipedio, kune prilabori eseojn por libro aŭ antologio, kune prilabori la tradukojn por softvaro (ekzemple Libreoffice) aŭ retpaĝaro (ekzemple Facebook).
Mi pripensas retpaĝaron kie homoj kiuj volas prilabori ion, povas reklami kion ili faros — kaj kiam: aliaj povus partopreni aŭ vid-al-vide aŭ pere de la reto. Kelkaj lokaj grupoj povus proponi projektojn kaj inviti ke aliaj samtempe tra la mondo partoprenu.
Mi starigas retpaĝaron ĉe la adreso prilabori.org. Mi esperas ke aliaj volas prilabori ion kaj pretas starigi projekton tie por varbi kunlaborantojn. Aliĝu kaj partoprenu, se vi volas fari ion.
Kaj se vi volas nenifaradi, faru do nenion.
Steven Brewer
Pli frua versio de la teksto aperis en la blogo de Steven Brewer
Libera Folio ekhavas novan vizaĝon
La unua versio de Libera Folio estis lanĉita en aprilo 2003 de Kalle Kniivilä kaj István Ertl post nur unusemajna preparado, kiel reago al ankoraŭ unu demisio en la Centra Oficejo de UEA. Tiam la bulteno enhavis nur tri artikolojn, ĉiuj pri la demisia krizo. Teknike temis pri aro da simplaj html-dosieroj, mane ĝisdatigataj, en dosierujo kreita en la persona retejo de Kalle Kniivilä. Komentado ne eblis.
Dum sia unua ekzistojaro Libera Folio paŝon post paŝo evoluis al pli ampleksa, relative regule ĝisdatigata retejo, kaj iĝis ĉiam pli malfacile organizi la kreskantan amason de diversaj dosieroj. Ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2003-2004 la redakcio ekhavis kontakton kun Jan-Ulrich Hasecke, kiu proponis starigi pli taŭgan teknikan platformon por Libera Folio en sia propra servilo en Germanio.
En la unua datreveno de Libera Folio, la 13-an de aprilo 2004, estis lanĉita nova versio de la retejo ĉe la plu aktuala adreso liberafolio.org, uzante la enhavadministran sistemon Plone. Libera Folio tiam iĝis la unua esperantlingva retejo, kiu uzas Plone.
Libera Folio: Kial vi elektis uzi ĝuste tiun sistemon, ne tre konatan en esperantistaj medioj? Kiujn avantaĝojn ĝi havas?
Jan-Ulrich Hasecke: — Antaŭ dek jaroj ne ekzistis tiom multaj liberaj sistemoj por administri retejon. Plone uzis la faman aplikadoservilon Zope, kiu ekrektede 1998 revolucias la retejan laboron. Kaj Plone uzas la sekuran programlingvon Python, kio estas grandega avantaĝo. Pro sekureco kaj profesia nivelo grandaj organizoj uzas Plone, ekz. universitatoj (PennState University en Usono aŭ Humboldt-Universität en Germanio), CIA kaj FBI en Usono kaj la parlamento, la prezidento kaj la registaro de Brazilo.
— Plone estas ankaŭ vere libera sistemo. Ne ekzistas unu granda firmao, kiu direktus la evoluon. Pli ol 340 komputistoj evoluigas Plone. La sistemo estas tradukita al 40 lingvoj.
Ĉu la sistemo estis pli frue ĝisdatigita? Se jes, kiel la nuna ĝisdatigo diferencas de la antaŭaj? Kiajn avantaĝojn donas la nova sistemo?
— Ni komencis kun Plone 2 kaj kontinue ĝisdatigis la sistemon ĝis 3.3.5. Dum kelkaj jaroj Libera Folio laboris kun Plone 3.3.5. La avantaĝo de Plone 4, al kiu ni nun transiris, estas, ke bildoj kaj aliaj binaraj datumoj ne plu estas konservitaj en la datumbazo. Pro tio la datumbaza dosiero malkreskis.
— La nova versio estas pli rapida, kaj ni nun havas pli bonan sistemon por komentoj. La antaŭa komenta sistemo de Libera Folio estis sistemo farita en la komenco de la jarcento. En 2001 ĝi estis revolucia, sed hodiaŭ mankas diversaj funkcioj. Ni nun povos pli bone kontroli komentojn, se ni volas. Homoj, kiuj komentis nun povas ricevi retpoŝtan averton, se ankaŭ iu alia komentis la temon.
La ĝisdatigo ĉi-foje daŭris tutan tagnokton. Kial la afero okupis tiom da tempo?
— Plone uzas objektan datumbazon. La avantaĝo estas, ke oni rekte povas konservi Python-objektojn en la datumbazo. La malavantaĝo estas, ke oni devas ĝisdatigi ĉiujn objektojn en la datumbazo. Estas kelkaj dekmiloj. Por ĝisdatigo ni faris kopion de la datumbazo kaj ĝisdatigis ĝin, dum la malnova retejo plu funkciis. Pro tio la kalkulado por la ĝisdatigo okazis nur kune kun la kalkulado de la normala reteja kalkulado. Se ni havus pli grandan servilon, ni ne bezonintus tiom da tempo.
Kiel multajn artikolojn enhavas la datenbazo de Libera Folio? Kiel multajn komentojn?
- Estas 16.855 eroj en la katalogo de la datumbazo. Ni ĝisdatigis 12.179 komentojn. Do aldone estas ĉirkaŭ 4.600 artikoloj en Libera Folio.
Kiel multajn vizitojn Libera Folio kutimas ricevi dum ordinara tago?
- En 2012 ni havis preskaŭ 700.000 vizitojn (1.900 tage) kaj 6,7 milionoj da trafoj.
La ĝenerala aspekto de Libera Folio dum multaj jaroj restis pli-malpli la sama. Nun multo ŝanĝiĝis. Ĉu ĉio jam pretas, aŭ ĉu la legantoj povas proponi plibonigojn de la fasonado?
- La aspekto ne ŝanĝiĝis simple pro la kaŭzo, ke ni ne havis sufiĉe da tempo por evoluigi la aranĝon. La legantoj devas kompreni, ke Libera Folio estas profesinivela projekto, kiu tamen estas farata dum libera tempo. Pro tio ni nenion ŝanĝis dum jaroj. Mi kiel la teknika respondeculo jam dum jaroj hontis, ke mi ne povis fari pli por Libera Folio. Pro la sama kaŭzo la nova aspekto de Libera Folio ankoraŭ ne estas preta - ni plu plibonigos ĝin dum la venontaj semajnoj, kaj mi persone ĝojus, se la legantoj volus doni siajn proponojn – sed mi devas averti, ke ne ĉio estas facile realigebla.
Libera Folio en 2004 Libera Folio en 2007Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES
Inter la 28-a de decembro 2012 kaj la 4-a de januaro 2013, Junulara Esperanto-Semajno nun okazas jam la kvaran fojon.
Aparte riĉa estas ĉi-jare la “movada” parto de la programo. En ĝiaj kadroj la ĉeestantoj diskutas interalie pri la strategia vizio de UEA, gvidataj de unu el la anoj de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, Michael Boris Mandirola.
Serio de debatoj “Malsamideanoj”, inspirita de Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO, traktas neŭtralecon de la junularaj Esperanto-organizoj, manierojn organizi nian movadon kaj estontecon de JES. Ĉirkaŭ dudeko da homoj partoprenas en la 4-sesia aktivula trejnado kunordigata de Nico Huurman. La partoprenantoj havos ŝancon ekscii kiel bone kaj efike plani kaj organizi Esperanto-aranĝon – de buĝeto ĝis varbafiŝoj.
Post laboraj tagoj venas distraj vesperoj kun koncertoj de Esperanto-steluloj kiel Platano, JoMo, 42 kaj Jonny M. En la sekvaj tagoj koncertos ankaŭ Tone, Danghera kaj La Perdita Generacio. En la trinkejo eblas festi la bonvenigon de la Novjaro eĉ 38-foje, dank’ al la plena listo de la horzonoj en la mondo kun indiko je kioma – laŭ la loka tempo – komenciĝas 2013 en diversaj landoj.
La plej freŝajn novaĵojn pri la aranĝo disaŭdigas Muzaiko, kies teamanoj partoprenas la aranĝon.
Paweł Fischer-Kotowski
Heroldo malfruas tutan jaron
La grandaj problemoj kun la aperritmo de Heroldo de Esperanto komenciĝis post la deka numero de 2011. De tiam pasis pli ol jaro, sed ĝis nun ne aperis la numeroj 12-17 de 2011. Do, plu mankas kvin numeroj de la pasinta jarkolekto - kaj entute 12 numeroj de la jarkolekto 2012. Ĉi-jare aperis nur la numeroj 2, 3, 5, 7 kaj 10.
La retejo de la Civito ne raportis pri la estiĝo de la malfruo, sed kelkfoje komunikis, ke la problemoj tuj estos forigitaj. Tia anonco aperis en junio 2012:
La numeroj 2184 kaj 2188, nome la dua kaj kvina en 2012, de "Heroldo de Esperanto" estas ĵus eldonitaj. La ĉefa redaktorino, sen. Anna Bartek, estas preparanta la ceterajn de la nuna jaro, por ke ili atingu la abonantaron ankoraŭ en julio. Sekvos la kompletigo de la kolekto 2011.
La promesitaj numeroj fine atingis la abonantojn komence de julio. La retejo ne klarigis, kial ĝuste tiuj numeroj aperis, dum ne aperis la unua nek la kvara.
Pliaj du numeroj de Heroldo atingis abonantojn komence de oktobro, inter tiuj la kongresa numero, kiu ial republikigis ampleksan raporton de Libera Folio pri la komitata kunsido en Hanojo. En Libera Folio la raporto aperis jam komence de aŭgusto.
La apero de la kongresa numero estis anoncita en la retejo de la Civito jam la 2-an de septembro, do ŝajne tuj post kiam ĝi estis presita, ĉar la numero atingis la abonantojn multe pli malfrue. Post tiu diskonigo la retejo komplete silentas pri Heroldo de Esperanto. Ankaŭ ne aperis pliaj numeroj, do la finon de la jaro 2012 Heroldo atingas kun manko de entute 17 numeroj, kio egalas al unujara malfruo en la eldonritmo.
Agnosko de la agado de AIS-Bulgario fare de Bulgara Scienca Akademio
Bulgara Akademio de la Sciencoj (BAS) oficiale celebris la 150-an naskiĝdaton de prof. Ivan Ŝiŝmanov - eminenta bulgara sciencisto kaj unu de la fondintoj de la Esperanto-movado en Bulgario.
La inaŭguro de la oficiala celebro okazis en la solena halo de la Akademio. Enkondukan parolon faris prof. R. Damjanova, prezidanto de la Organiza Komitato de la celabrado kaj gvidantino de la scienca projekto "Prof. Ivan Ŝiŝmanov kaj la modernigado de la bulgara humanisma scienco".
Post la enkonduka parolo la solenaĵon salutis prof. E. Nikolov, prezidanto de Bulgara Akademio de Sciencoj kaj post li s-ino Margarita Popova, vicprezidanto de Respubliko Bulgario, sub kies protektado estis organizita la solenaĵo.
Tuj post la salutparolo de la vicprezidanto de Respubliko Bulgario sur la oficiala tribuno estis alvokita saluti la solenaĵon prof. Boĵidar Leonov kiel prezidanto de AIS-Bulgario kaj de Bulgara Esperanto-Asocio. En sia salutparolo li esprimis la dankon por la honoro esti invitita partopreni la solenaĵon kaj pri la komencita kunlaboro inter Bulgara Akademio de la Sciencoj kaj AIS-Bulgario, pri la pozitiva rilato de la Akademio al la agado de AIS-Bulgario. Fine li honorigis la Akademion per la jubilea medalo "D-ro Zamenhof" transdoninte ĝin al la gvidantino de la solenaĵo. Tiu ĉi honorigo estis akceptita kun dankoj esprimitaj de la Akademia Estraro kaj aplaŭdoj flanke de la ĉeestintaj akademianoj!
Post la salutparolo de prof. B. Leonov sekvis la salutparoloj de la bulgaraj universitatoj kaj sciencaj institutoj. Informo pri la solena inaŭguro estis prezentita dum la vesperaj novaĵoj de TV.
La sekvan tagon, dum la jubilea konferenco, prof. Boĵidar Leonov prelegis antaŭ la akademianoj kaj profesoroj de bulgaraj universitatoj pri la temo "La agado de AIS-San Marino, AIS-Bulgario kaj bulgaraj esperantistoj por realigo de la ideoj de prof. Ivan Ŝiŝmanov pri la apliko de Esperanto en la internaciaj kontaktoj inter la sciencularo".
En la prelego li konatigis la ĉeestintojn kun la strukturo, celoj kaj la agado de AIS-San Marino. Li ankaŭ prezentis faktojn en la biografio de Prof. Ivan Ŝiŝmanov kunligitaj kun lia E-agado. La eminenta bulgara sciencisto estis ankaŭ aktiva esperantisto kaj en sia scienca agado, partopreninte diversajn intenaciajn sciencajn seminariojn dum la jaroj 1920-1930 proklamis la ideon por apliko de Esperanto en la sciencaj kontaktoj inter la monda sciencularo.
Interncia Universitato – kun oficiala studadlingvo Esperanto!
Prof. B. Leonov informinte pri la agado de AIS-Bulgario substrekis, ke AIS-Bulgario realigis la ideojn de la eminenta bulgara scienculo organizinte en Karlovo la internaciajn simpoziojn «Apliko de Esperanto en la profesia agado, /AEPA/» kaj fondinte la Interncian Universitaton – Karlovo kies oficiala studadlingvo estas Esperanto. Malgraŭ ke la simpozioj AEPA estas organizataj de la esperantistoj, membroj de AIS-Bulgario, kaj oficiala lingvo estas Esperanto, la simpoziojn partoprenas ankaŭ eminentaj bulgaraj kaj eksterlandaj sciencistoj, kiuj ne estas esperantistoj, ĉar laborlingvo estas la nacia lingvo de ĉiu partoprenanto, kiu ne estas esperantisto. Pere de la certigita rekta traduko "nacia lingvo - Esperanto - nacia lingvo" ĉiu partoprenanto povus partopreni la diskutojn, prelegi kaj kontaktiĝi kun samfakuloj el diversaj landoj.
Kun aplaŭdoj estis akceptita la invito de prof. B. Leonov al la ĉeestintaj akademianoj kaj profesoroj partopreni la Simpozion AEPA-2013 kiu okazos junie 2013 en Karlovo, kaj kies kunorganizonto estos ankaŭ Bulgara Akademio de la Sciencoj! Tuj post la prelego dum la diskutoj jam kelkaj eminentaj bulgaraj scienculoj esprimis la deziron partopreni kaj prelegi dum la simpoziaj tagoj junie en Karlovo.
Pli detalajn informojn pri la estonta simpozio AEPA-2013 ni prezentos siatempe al la interesuloj, sed ekde nun ni invitas niajn eksterlandajn kolegojn partopreni la simpozion!
Boĵidar Leonov
Bulgario, Karlovo,
leonov@rozabg.com
Mankas 1000 eŭroj por sidejo de Internacia Universitato...
Gratulojn, Boĵidar Leonov, pro la bela atingo! - Ĉu iu povas helpi Boĵidar-on kaj min trovi 1.000 eŭrojn por digne restaŭri la sidejon de la Internacia Universitato en Karlovo? Ni sensukcese provis multajn vojojn! - Amike
Renato Corsetti
renato@esperanto.org
fonto: [scienca-kaj-faka-agado]
Afrika kongreso okazos post jaro
Laŭ la origina plano la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto devis okazi en la jaro 2012, sed en junio 2011 la kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA, Adjévi Adje, konstatis ke neniu deziranto sin anoncis:
- Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundo. Estas domaĝe, ke tiel Afriko preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo.
En novembro 2012, dum ekzamena sesio de ILEI kaj UEA en Benino, Adjévi Adje el Togolando povis renkontiĝi kun beninaj aktivuloj kaj persone diskuti la planojn por nova tutafrika Esperanto-kongreso. Rezulte de la diskutoj, Asocio de Beninaj Esperantistoj deklaris sian pretecon aranĝi la longe atenditan kongreson.
Fine, en decembro 2012, Adjévi Adje nome de la Afrika komisiono de UEA povis publike anonci, ke la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Kotonuo, de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014. Krom la Afrika komisiono de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj, laŭplane kunlaboros la loka neregistara organizaĵo Scio Sen Bariloj.
- Provizora temo estas “Esperanto – kontaktlingvo inter afrikanoj, inter Afriko kaj la cetera mondo por justa komunikado“. En tiu temo estas nia intenco, elmontri pri la rolo kiun Esperanto povas aŭ volas ludi kaj avantaĝoj kiujn la uzantoj povos eltiri el Esperanto mondskale: kresko de interkontinenta solidaremo, pli da fruktodonaj interŝanĝoj inter Afriko kaj la cetera mondo, skribas Adjévi Adje.
La Afrika Komisiono esperas, ke almenaŭ unu persono el ĉiuj 17 afrikaj landaj asocioj kaj kluboj povos viziti la kongreson. Aldone oni tre bonvenigas la partoprenon de alikontinentaj esperantistoj, por doni al la beninaj komencantoj la ŝancon interrilati kun alilandanoj en Esperanto.
Por ke laŭeble multaj afrikanoj povu ĉeesti la kongreson, la Afrika Komisiono de UEA esperas, ke alilandanoj finance subtenos ilian partoprenon per kontribuoj al Fondaĵo Afriko de UEA.
La antaŭaj Afrikaj Kongresoj okazis en Notse, Togolando (1-a AK: 27.12.1990-2.1.1991), Kotonuo, Benino (2-a AK: 8-31.12.1991), Winneba, Ganao (3-a AK: 23.12.1994-2.1.1995) kaj en Moshi, Tanzanio (4-a AK: 6.12.1995-3.1.1996). Do, ene de nur kvin jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj, kaj post 1996 neniu.
Ankaŭ la Esperanta Civito intencas aranĝi afrikan kongreson en 2013. La "Jubilea Afrika Kongreso" de la Civito estis anoncita jam en decembro 2008, kaj ĝi devus okazi en la jaro 2010. Ĝi tamen estis prokrastita en aprilo 2010. Laŭ la lasta informo, afiŝita en la retejo de la Civito en aprilo 2011, la Civita afrika kongreso devus okazi "paske 2013".
Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?
La konkursantaj personoj devas esti svisaj loĝantoj. Unu el ili estas esperantisto, Rolf E. Ernst, konata por multaj kiel ĉefrolanto de la esperantlingva sciencfikcia filmo "La Verda Stelulo" (reĝisorita de Francisko Randin), aŭ kiel lanĉinto de "EsPodkasto" en epoko, kiam podkastoj ankoraŭ estis pioniraj (tre novaj, vojserĉaj) aferoj.
En la nuna, lasta rundo ĝis la 2-a de januaro en 2013 la konkursantoj kolektas poentojn, kiuj kreskas ankaŭ per "ŝato-klakoj" de amikoj, vizitantoj en la konkursa retejo. Dankon al vi, se per "ŝato" vi helpas aperon de esperantista vizaĝo en la svisa poŝtmarko! Ret-Info/Szilvási LászlóDu tagoj restas por subteni Android-klavaron
Por daŭrigi sian laboron Jacob Nordfalk bezonas aĉeti mankomputilon Nexus, kiu uzas la plej novan version de Android. Por ebligi tion, esperantistaj uzantoj de Android malfermis monkolekton ĉe Promesobanko.com. Jam 88 esperantistoj subtenis pagi po centonon de la prezo. Restas nur du tagoj, kaj mankas 12 homoj kiuj pretas subteni lian laboron per po du eŭroj.
Se troviĝos la mankantaj homoj, Jacob Nordfalk siavice promesas labori por ke la enkonstruita sistema Esperanto-klavaro en Android ankaŭ estu plene Esperantlingva, kaj por ke ĝi enhavu vortaron, kiu povas sugesti vortojn.
La monkolekto troviĝas ĉi-tie.
TEJO finos la jaron kun grava deficito
La financa situacio de la asocio estis grava temo dum la estrara kunsido de TEJO en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo komence de decembro. Dum pluraj jaroj TEJO ricevadis subvenciojn por administra laboro de la junulara programo de la Eŭropa Komisiono. Tamen nun la Eŭropa Komisiono reanalizis la staton de la asocio, kaj konstatis, ke ĝi jure kaj fakte ne estas sendependa organizaĵo, sed parto de UEA.
Tio signifas, ke petoj pri subvencioj estonte devos esti prezentitaj ne nome de TEJO, sed nome de la tuta UEA. Tiam ŝanco ricevi ajnajn junularajn subvenciojn praktike nuliĝos, ĉar UEA ne estas junulara organizaĵo. La peto pri subvencio por la jaro 2012 estis malaprobita, kaj pro la novaj direktivoj de EU, peto pri subvencio por 2013 tute ne estis farita. Se tamen estos elpagitaj pli frue aljuĝitaj subvencioj, la bilanco de TEJO por 2012 iĝos ekvilibra. Se neniuj novaj elpagoj okazos, kiel oni timas, la bilanco estos deficita je 6.000 eŭroj.
Pro la aperinta situacio, la estraro de TEJO havis kunvenon kun Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, kaj Loes Demmendaal, estrarano de UEA pri financoj kaj TEJO, por denove diskuti la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de eventuala jura sendependiĝo de TEJO. Kiel pli frue, ankaŭ nun oni post diskuto venis al la konkludo, ke la avantaĝoj de tia sendependiĝo kredeble estus pli malgrandaj ol la malavantaĝoj, precipe ĉar la subvencia sistemo de EU estos reformita en 2014, kaj do ne eblas scii, ĉu la eventualaj avantaĝoj de sendependiĝo rilate EU-subvenciojn estus daŭraj.
Manke de subvencioj la ekonomia situacio de TEJO venontjare estos tre malforta.
- Tio ne signifas financan kolapson de TEJO, ĉar en ĝia posedo estas sufiĉa kapitalo por funkcii dum ankoraŭ kelkaj jaroj en la sama ritmo eĉ sen ajna ekstera monhelpo. Sed dum la venonta jaro unu el la ĉefaj taskoj al kiu la oficisto sin dediĉu, estos esplorado de diversaj novaj subvenci-fontoj, klarigas Sergeo Tyirin, respondeculo pri informado en la estraro de TEJO.
Alia grava temo pritraktita dum la kunsido de la TEJO-estraro estis la situacio de Pasporta Servo kaj de la misfunkcianta retejo de TEJO. Laŭ Sergeo Tyirin, malgraŭ pluraj alvokoj daŭre mankas homfortoj por efika kaj rapida pretigo de la papera adresaro de Pasporta Servo. Tial la tasko nun estis transdonita al la volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. Por trovi rimedojn por subteni apartan volontulon por okupiĝi pri Pasporta Servo, TEJO nun klopodas aliĝi al la sistemo de Eŭropa Volontula Servo. Ĉu tio sukcesos, ankoraŭ ne klaras.
La retejo de TEJO ekaspektis kiel lingva salato post la ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo. La riparo de tiu problemo postulas ampleksan permanan laboron, kiu laŭ Sergeo Tyirin tamen bone progresas.
- Ni pli kaj pli antaŭeniras en tiu longa laboro, kaj baldaŭ tejo.org aspektos tute normale. Sekva paŝo por ĝi estos ordigi kaj ampleksigi la ali-lingvan enhavon, kun la celo havi veran mult-lingvan paĝaron kaj sistemon por teni la tradukojn ĝisdataj.
Hungaraj esperantistoj kolektas monon por Szilvási
En la socialisma epoko Hungaria Esperanto-Asocio (tiam efektive nomita Hungara Esperanto-Asocio) estis unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA, kaj ankoraŭ meze de la 1980-aj jaroj en la asocio laboris trideko da salajrataj homoj.
Kiam ekde 1989 en Hungario estis enkondukita merkata ekonomio, HEA restinte sen ŝtata subteno rapide ekhavis ekonomiajn problemojn, devis maldungi la stabon kaj akumulis grandan ŝuldon. Por savi sin de bankrotiĝo la asocio vendis ĉiujn siajn posedaĵojn, inter tiuj ankaŭ la grandan librostokon de la libroservo. La librostokon aĉetis Oszkár Princz, la ĉefsekretario de la asocio, kiu nun kiel privatulo plu funkciigis la libroservon.
Post la morto de Oszkár Princz en 2004 la asocio dum duonjaro restis sen estro. Fine oni elektis novan estraron, kiun eniris interalie László Szilvási. Montriĝis, ke en la kaso de la asocio estis nur ŝuldoj, kaj do tute mankis mono por reaĉeti la librostokon, kiu nun apartenis al la heredintoj de Oszkár Princz. Anstataŭe la librostokon aĉetis Fondaĵo Esperanto, ĉe kiu Szilvási estis unu el la respondeculoj.
Ene de malpli ol du jaroj la financoj de Hungaria Esperanto-Asocio estis resanigitaj, ĉefe per organizado de pagataj Esperanto-kursoj kaj per vendado de libroj. La librovendado okazis laŭ komisia kontrakto, kaj HEA ricevis 20% de la enspezita sumo. Tiel HEA povis ricevi enspezon sen bezono havi propran kapitalon. Tamen al iuj el la gvidantoj de la asocio ne plaĉis la entreprenistaj metodoj de Szilvási. Precipe temis pri homoj ligitaj kun la Esperanta Civito.
- Grupo de homoj enviis la sukcesojn, ne komprenante la mekanismojn de komerca kaj financa vivo, kaj en 2006 ili faris senbazan, kalumnian denuncon kontraŭ mi ĉe la polico. La kurantajn aferojn de la asocia oficejo mi transdonis al nomumita nova oficeja gvidanto, kun inventaro, kun dokumentoj. La tiujare venditaj libroj ne estis pagitaj al ni (liveris ilin Fondaĵo Esperanto), kaj restis en la librovendejo ankaŭ stoko de aktuale vendataj libroj. Ilia kuna valoro estis 331.000 forintoj, klarigas Szilvási.
La polico post longdaŭra esplorado fine de 2007 konstatis, ke la ekonomia aranĝo estis tute en ordo, kaj liberigis Szilvási de ĉiuj akuzoj. Post longa pripensado la estraro de HEA en marto 2008 konfesis sian eraron, kaj ĉiuj estraranoj publike pardonpetis al li. Tamen la asocio ne repagis la libroservan ŝuldon al Fondaĵo Esperanto.
- Ili eĉ volis izoli la teamon ĉirkaŭ nia Esperanto-Centro en la hungaria Esperanto-movado - do fakte la hungara movado disfalis je pluraj partoj. Estas interesa fakto, ke en la estraro de HEA membris pluraj Civitanoj - la prezidanto Imre Szabó, kaj Anna Bartek, kiuj pro kompreneblaj Civitaj kialoj rilatas al mi ne kun amikeco… Pro la nepagado la ŝuldo kreskis per la alkalkulitaj interezoj, difinitaj per la ŝtata impostoficejo, kaj hodiaŭ ĝi jam estas 630.000 forintoj (proksimume 2.200 eŭroj), preskaŭ la duoblo de la origina sumo, rakontas Szilvási.
En oktobro 2012 la estraro de HEA, post du kunsidoj kun la organizaĵo de Szilvási, fine interkonsentis pri la maniero repagi la monon. Tamen en la posta jarkunsido montriĝis, ke la estraro retiriĝis de la interkonsento kaj komencis pridubi la bazan sumon de la ŝuldo. Ĉar la estraro ne povis mem solvi la aferon, la problemo estis anstataŭe prezentita al la jarkunveno.
En la jarkunveno membroj de la asocio lanĉis monkolekton inter si, por finfine solvi la aferon. Surloke, dum la jarkunsido, ili sukcesis kolekti proksimume 80.000 forintojn, kiuj tamen kovras 13 procentojn de la suma ŝuldo. La monkolekto kaj disputoj pri ĝi nun daŭras en hungaraj retaj diskutejoj.
En novembro estis elektita nova estraro de la asocio, sed al Szilvási ĝia konsisto ne ŝajnas esperiga.
- Oni esperis, ke eble venos novaj ventoj, eble venos novaj kapablaj homoj, kaj la dronanta ŝipo de Hungaria Esperanto-Asocio havos novan perspektivon. Kontraŭ tiu espero, mankis novaj homoj, mankis novaj ventoj, kaj la malnova estraro iĝis reelektita kun la samaj malnovaj homoj...
Libera Folio turnis sin ankaŭ al la estraro de HEA, kiu tamen ne reagis al la senditaj mesaĝoj.
Peter Baláž Esperantisto de la jaro 2012
La sekreta elekto okazas en du ŝtupoj: unue grupo de 15 proponantoj nomumas kandidatojn, poste alia grupo de 15 elektantoj voĉdonas por tiuj. Ĉi-jare estis entute 21 kandidatoj, el kiuj 15 ricevis almenaŭ unu voĉon. Estas diskonigitaj nur la nomoj de tiuj kandidatoj, kiuj ricevis minimume tri voĉojn.
La gajninto, Peter Baláž, ĉi-jare ricevis sep voĉojn. Po kvin voĉojn ricevis Hori Yasuo kaj Stefan MacGill. Kvar voĉojn ricevis la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä. Po tri voĉojn ricevis Mireille Grosjean kaj Perla Martinelli.
Laŭ la motivigo publikigita de La Ondo de Esperanto, Peter Baláž ricevis la distingon pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.
Pasintjare kiel Esperantisto de la jaro estis elektita Dennis Keefe, en 2010 la distingon ricevis Katalin Kováts, kaj en 2009 la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksandеr Korĵenkov.
Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj
En 2013 Universala Esperanto-Asocio ekhavos novan komitaton, kiu poste elektos la sekvan prezidanton kaj estraron de la asocio por trijara mandatperiodo. La balota jaro jam komenciĝis per la dissendo de la gazetara komuniko pri la elekto de novaj komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn de la asocio.
La absolutan majoritaton de la supera organo de UEA, la komitato, tamen formas la reprezentantoj de la landaj asocioj. Ĉiuj landaj asocioj kiuj havas minimume 100 membrojn, rajtas elekti unu A-komitatanon. Landaj asocioj kun pli ol mil membroj rajtas elekti du komitatanojn. Por ekscii, kiel okazas la elekto, kaj ankaŭ por vidi, kiel rapide la asocioj reagas al mesaĝoj senditaj al la oficiala adreso, Libera Folio turnis sin al la landaj asocioj.
Demandoj estis senditaj al 54 landaj asocioj de UEA, kiuj aŭ indikas membrokvanton de minimume 100 (41), aŭ tute ne indikas membrokvanton (13). Ne estis senditaj demandoj al tiuj asocioj, kiuj indikas membronombron malpli altan ol 100, ĉar ili laŭdifine ne rajtas elekti komitatanon.
La demandoj estis senditaj tra la Reta Jarlibro de UEA, kun la temlinio "Urĝe - elekto de komitatano". En la mesaĝo estis du demandoj: unue, kiel kaj kiam estas elektata la A-komitatano de la asocio, kaj due, kiun lingvon oni uzas en la estrarkunsidoj kaj ties protokoloj. Neniuj rememorigoj aŭ ripetaj mesaĝoj estis senditaj.
Respondis entute 22 asocioj (40% el ĉiuj, al kiuj estis sendita la demando). Multaj el tiuj, kiuj ne respondis, estas asocioj, pri kies membronombro mankas informo en la Reta Jarlibro de UEA. La majoritato el tiuj kredeble havas malpli ol 100 membrojn kaj ne elektas komitatanon.
El la 41 asocioj, kiuj en la Reta Jarlibro indikas membrokvanton de 100 aŭ pli, respondis 20 (49%).
Ene de kelkaj horoj respondis ses asocioj: tiuj en Britio, Germanio, Rusio, Svisio, Usono kaj Ukrainio. Ene de unu tagnokto respondis la landaj asocioj en Ĉeĥio, Ĉilio, Francio, Hispanio, Nederlando kaj Rumanio, kaj ene de du tagoj la asocioj en Japanio kaj Svedio.
Plej malrapide venis la respondoj el Brazilo (7 tagoj) kaj Benino (9 tagoj). Tute ne respondis 30 asocioj, kvankam la mesaĝo ŝajne bonorde atingis ilin. La oficialaj adresoj de Esperanto-Ligo en Israelo kaj Federacio Esperanto de Barato resendis la mesaĝon kun indiko pri teknika eraro. Serbia Esperanto-Ligo ne indikis ajnan retan kontakteblon en la Reta Jarlibro, kaj do ne estas kalkulata inter la kontaktitaj asocioj.
El la dek plej grandaj landaj asocioj (laŭ la cifero en la Reta Jarlibro) ne respondis Ĉina Esperanto-Ligo (1.144 membroj), Belga Esperanto-Federacio (1.013 membroj), Litova Esperanto-Asocio (960 membroj) kaj Pola Esperanto-Asocio (750 membroj).
Kiam temas pri la lingvo de la estrarkunsido, ses asocioj indikis, ke ĉio estas en Esperanto. Du respondintoj indikis, ke ĉio okazas en Esperanto, krom specifaj eroj kiuj pro leĝaj postuloj devas esti traktitaj aŭ protokolitaj en la oficiala lingvo de la lando. En Ĉilio la kunsidoj okazas en Esperanto, sed la protokolo pro leĝaj kialoj devas esti en la hispana. En Kubo la kunsidoj okazas en Esperanto, sed la protokoloj estas dulingvaj: en Esperanto kaj la hispana.
- Ĉar Svislando estas plurlingva lando, ni bezonas Esperanton. Tamen ĉiuj estraranoj povus labori en la franca aŭ en la germana. Sed ni konstante kaj daŭre laboras en Esperanto, ĉiuj tagordoj, raportoj, buĝetoj, bilancoj kaj protokoloj estas en Esperanto, klarigas Mireille Grosjean, unu el la du kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo, kiu mem estas ankaŭ komitatano A por Svisio ekde 1998.
Nur nacilingve aŭ preskaŭ nur nacilingve la estraroj funkcias en sep landoj: Britio, Ĉeĥio, Italio, Japanio, Kroatio, Nederlando kaj Svedio.
Spomenka Štimec, kiu respondis nome de Kroata Esperanto-Ligo, pro la demando ekpensis, ke indus pli aktive uzi Esperanton ene de la estraro:
- Koran dankon pro la stimula demando. Ni ofte diskutas nacilingve en niaj kunsidoj. La protokoloj de la jarkunvenoj estas verkitaj nacilingve ĉar ni devas, konforme al la leĝo pri la asocio, ĉiujare deponi ĉe certa registra oficejo. Fakte ankaŭ la protokolojn de la estrarkunvenoj ni verkas kroate. Tio foje gravas, kiam ni faras decidojn kiujn ni devas dissendi al aliaj kroataj distancoj. Sed via demando memorigas, ke ni devus pli ofte uzi Esperanton kiel la lingvon de kunsidoj kaj protokoloj. Mi diskonigis viajn demandajn al la estraranoj kaj ni esperu ke Esperanto estos pli ofte uzata kiel la lingvo de kunsidoj kaj protokoloj.
Mikslingve funkcias la estraroj en Nepalo (parole dulingve, protokolo nepale), Vjetnamio (dulingve) kaj Francio (diskutoj ĉefe en la franca, protokolo ĉefe en Esperanto). Brazila Esperanto-Ligo ne respondis al la demando pri la lingvouzo en la estraro.
Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, preferus ke oni uzi Esperanton, sed ne vidas eblecon iel influi la aferon.
- Temas pri praktikoj, kiuj havas longajn tradiciojn kaj sekve estas apenaŭ ŝanĝeblaj. Verŝajne en iuj landoj la uzo de la nacia lingvo ankaŭ estas leĝe deviga. Persone mi ja preferas, ke la laborlingvo en Esperanto-organizaĵoj estu Esperanto. Movadaj gvidantoj devas bone regi Esperanton. En Esperanto-Asocio de Finnlando oni almenaŭ en mia tempo, verŝajne ankaŭ nun, ĉiam parolis Esperante, kvankam pri financaj aferoj oni rajtis krokodili.
Responde al demando pri la elekto de A-komitatano, naŭ asocioj indikis, ke la komitatanon elektas la estraro: la asocioj en Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio, Japanio, Svedio, Svisio kaj Vjetnamio. En Ĉilio, Nepalo, Nederlando, Italio, Ukrainio kaj Rusio la komitatanon elektas ĝenerala membrokunveno aŭ nacia konsilantaro de la asocio. En Ukrainio urĝakaze la komitatanon tamen povas elekti la prezidanto de la asocio, kej en Rusio la estraro de la asocio povas elekti anstataŭanton, se la ordinara komitatano ne povas ĉeesti la Universalan Kongreson.
La prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Rudolf Fischer, atentigas, ke la kvanto de dezirantoj preni la respondecon kutime ne estas granda.
- Jes ja, la estraro de GEA elektas la komitatanon. Pli trafa esprimo estas tamen "serĉas" (por eviti la esprimon "ĉasas"). Devas ja esti sperta esperantisto, kiu laŭeble regule flugas al la UKoj, kaj ni ne havas multe da tiaj kandidatoj. Do, ni demandas unu kandidaton post la alia, kaj la unuaj du, kiuj jesas, estas "elektataj". Tiu tuta proceduro do ne taŭgas por kontroli, ĉu la komitatanoj estas "demokratie" elektataj. Manke de kandidatoj la kutimaj demokratiaj reguloj, kiuj ja zorgu, ke ĉiu kandidato havu justan kaj saman ŝancon, ne estas bezonataj.
En Benino pasintfoje la komitatano estis elektita de la estraro, sed por la nuna elekto oni "laŭ rekomendo de UEA" konsideros transdoni la respondecon al la ĝenerala asembleo de la asocio, klarigas la prezidanto de la landa asocio, Latifou Gbadamassi.
Laŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, verŝajne temas pri miskompreno.
- Neniu tia rekomendo estas farita. La Statuto de UEA diras nur, ke la aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj elektas la komitatanojn A, sed ĝi ne difinas la manieron, laŭ kiu tio okazu. Tiel estas plej bone, ĉar la regularoj kaj organizaj strukturoj kaj kutimoj estas tro malsamaj de lando al lando por subigi ilin al unu regulo.
En Kroatio la asocion en la komitato de UEA delonge reprezentas la dungita sekretario, Spomenka Štimec, kaj se ŝi ne povas ĉeesti, anstataŭanto estas elektata laŭ buŝa interkonsento inter asociaj funkciuloj. En Rumanio la komitatanon elektas per voĉdono la lokaj Esperanto-centroj.
En Usono la komitatanon elektas la prezidanto de la landa asocio persone, dum en Kubo la prezidanto de la asocio kutime mem estas la komitatano. Tamen momente kiel A-komitatano por Kubo funkcias la eksa prezidanto de la landa asocio.
La plej neŝanceleblan pozicion inter la A-komitatanoj ŝajnas havi la reprezentanto de Luksemburgio, Brian Moon. La asocio oficiale havas 101 membrojn, kiu donas al ĝi la rajton nomi unu komitatanon A. De multaj jaroj preskaŭ la solaj esperantistoj el Luksemburgio, kiuj regule vizitas la Universalajn Kongresojn, estas la geedzoj Brian Moon kaj Claude Nourmont. Ĉar Claude Nourmont spite sian loĝlokon estas komitatano A por Francio, restas nemultaj kandidatoj krom Brian Moon.
- Principe tion decidas la Komitato de nia asocio. Tamen, en praktiko temas pli pri nomumo ol pri elekto, kaj jam dum multaj jaroj tio estas nura formalaĵo, ĉar krom la nuna multjara komitatano A neniu el nia asocio regule partoprenas UK-ojn kaj neniu sin proponas por komitataneco, klarigas Albert Wickler, vicprezidanto de Luksemburga Esperanto-Asocio.
Libera Folio: Tamen iom mirigas, ke el la cent(?) membroj de LEA, nur unu regule partoprenus Universalajn Kongresojn. Kiel tio eblas? La aliaj membroj ŝajnas tre neaktivaj.
- La aktiveco jam de jaroj daŭre malpliiĝas. Momente partoprenas nur 3-8 personoj niajn regulajn kunvenojn. La membronombro difiniĝas pleje el subtenantoj, aŭ parte subtenintoj.
UEA intervenis en Esperanto ĉe UN
Laŭ la regularo de UN en kunsido eblas paroli, krom en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN, ankaŭ en iu alia lingvo, kondiĉe ke tion akompanu interpretado en unu el la oficialaj lingvoj fare de la intervenantoj. Tia interveno okazis en la 2-a Forumo en 2009, al kiu la ĉefreprezentanto de UEA Stefano Keller invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj, kiu faris sian intervenon gestolingve, kun akompana voĉa interpretado al la franca.
La alparolo de UEA en la 5-a Forumo okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo. UEA atentigis pri la daŭra lingva diskriminacio ĉe laborpostenaj ofertoj, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol alispecaj diskriminacioj menciitaj en la Deklaracio pri la Rajtoj de Minoritatoj. Dum postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj pozitive esprimiĝis pri Esperanto.
"Laŭ mia scio, tiu ĉi estis la unua esperantlingva interveno de UEA ĉe UN", supozas Stefano Keller, kiu estas ankaŭ la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj.
Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn. Reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj substrekis la neceson traduki la Deklaracion en laŭeble plej multe da lingvoj kaj disvastigi ĝin tutmonde.
La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj NRO-oj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankaŭ laborkunsido de la tuta kvinmembra teamo de UEA por pritrakti la ĝisnunan kaj plani la estontan agadon de UEA ĉe la Ĝeneva UN-sidejo.
Gazetara komuniko de UEA
Eldonejo Impeto
Impeto de Aleksandr Ŝevĉenko pluvivos
Se oni kredu la statistikon, la averaĝa vivolongo de la vira loĝantaro en la nuntempa Rusio egalas 58 jarojn. Aleksandr Ŝevĉenko ne atingis eĉ tiun averaĝan limon. Ĉi-septembre li ricevis gratulojn okaze de la 55-jariĝo, sed nur du monatojn poste la senkompata morto forfalĉis lin el la viva mondo.
Feliĉe, la homaro aprezas ĉiun anon de sia specio ne laŭ liaj jaroj, sed laŭ liaj faroj. Tiel agu ankaŭ mi, rakontante pri mia karmemora amiko. Antaŭ kvin jaroj mi iakaŭze petis de li membiografian skizon. Jen kion li sendis tiam al mi :
- Esperantistiĝis en 1979.
- En 1980 finis Moskvan instituton de inĝenieroj de geodezio, aerofotado kaj kartografio, aerofotadan fakultadon.
- En 1994 finis ĵurnalistan fakultaton de Moskva Ŝtata Universitato, redakcieldonan fakon.
- Ekde 1982 laboris kiel ekster-etata redaktoro en Moskva Presagentejo "Novaĵoj" (APN).
- Ekde 1989 laboris komence kiel respondeca redaktoro pri Esperanto-programo, poste kiel estro de unu el redakcioj de eldonejo "Progreso".
- En 1992- unu el kunfondintoj de la eldonejo "Impeto", kie estas Ĝenerala direktoro ekde 1994.
Por komprenigi al la esperantistaro la rolon de Aleksandr Ŝevĉenko en la evoluo de la esperanta kulturo endas deĉifri tiun ĉi modestegan skizon. Ĝuste la esperantistiĝo en la kurso de la fama Moskva instruistino Irina Gonĉarova rezolute aliigis la sorton de la juna inĝeniero pri aerfotado. Li senhezite kaj ne ŝparante sian tempon plonĝis en poresperantan aktivadon. Tio estis la organizado de tiutempe popularaj kaj amase vizitataj Centrorusiaj E-renkontiĝoj, klubaj aktivecoj, sed, unuavice, ekkompreno de sia destino en la eldona laboro.
Dmitrij Perevalov, lia amiko, ve, forpasinta delonge, iniciatis eldonadon de sovetiaj politikaĵoj esperantigitaj, kaj Aleksandr aktive aliĝis al la laboro. Unuarigarde makulaturaj produktaĵoj – ĉiuj ĉi raportoj al la kongresoj de Komunisma Partio de Soveta Unio kaj porpacaj babilaĵoj de la Ĝeneralaj sekretarioj de la sama partio – estis tiuepoke la sola atingebla legaĵo por sovetiaj esperantistoj, kaj ĝi sendube plenumis sian utilan taskon, edukante de unu flanko pliboniĝon de lingvoposedo de la landa esperantistaro, kaj, de alia flanko, polurante tradukan kaj eldonan sperton de la iniciata grupo.
En 1989 Aleksandr, profitante la redaktoran postenon, kiun tiutempe li okupis en la fama sovetia eldonejo Progress, kune kun la edzino Jelena, profesia ĵurnalistino, sukcesis eldoni grandkvante kaj altkvalite la esperantlingvan almanakon Impeto kun tre varia enhavo. (La eldonkvanto estis tioma, ke la libro plu aĉeteblas.) En 1991 aperis la dua almanako, sed Sovetio jam estis proksima al sia fino, la giganta eldonejo same – al disfalo, kaj endis pensi pri aparta vivovojo.
Tiel en la fino de 1992 Aleksandr kaj Jelena riskis registri propran entreprenon – eldonejon, heredintan la nomon de la unua meminiciata libro – "Impeto". Efektive, la risko estis granda kaj neevitebla. Orientiĝo nur al la ŝatata esperantista legantaro kaŭzus certan malprofiton kaj pereon de la entrepreno. Certe, eblus vendi la tutan eldonkvanton eksterlande – en la eknaŭdekaj jaroj tio garantiis multoblan gajnon - sed la Impetanoj celis dekomence satigi la enlandan legantaron. Sur mia librobreto staras du ekzempleroj de mia unua libreto, eldonita de Impeto en 1992 – Legendoj pri SEJM. Kial du ? Ĉar unu havas specialan stampon sur la dua paĝo : "Vendata nur en la rubla zono". Tiun stampon ricevis 80% de la eldonkvanto por eviti forvendon de la libretoj eksterlanden...
Tiuj amuzaj tagoj estas nun en dudekjara tempa distanco, kaj la 18-an de novembro 2012 la kolektivo de Impeto, inkluzive la helpredaktorojn, aktivajn aŭtorojn kaj amikojn de la eldonejo, levis pokalojn okaze de la glora jubileo. Estis diritaj multaj bonaj vortoj, tamen ja plej gravas la statistiko. Tiu do brile atestas nekontesteblan sukceson de la eldonejo, elvivinta en la plej malfacilaj kondiĉoj de la naŭdekaj jaroj kaj vigle funkcianta ĝis nun.
Aleksandr donis al mi jenajn ciferojn: dum la periodo 1992-2012 Impeto enmondigis entute 257 librojn. Pli ol duono el tiu kvanto – 136 titoloj – estas en aŭ pri Esperanto. Sume do eldoniĝis 20.184 paĝoj poresperantistaj, averaĝe po mil paĝoj ĉiujare! Multo estas lokita en tiuj paĝoj.
Unue, pri- kaj poresperantaj aferoj. La vortaroj treege bezonataj. La fama lernolibro de Boris Kolker kaj malpli famaj, sed ja uzataj lerniloj de Abduraĥman Junusov kaj Eŭgeno Perevertajlo. Miaj legolibroj por komencantoj kaj progresantoj. La historio de Esperanto-movado. Rememoroj de honora membro de UEA, Vladimir Samodaj, kaj rememoroj de Antonina Bokarjova pri la fama patro, profesoro Bokarjov.
Due – la rusa literaturo. Por la ducentjara jubileo de Aleksandr Puŝkin Impeto eldonis imponan verkaron en Esperanto; la unuan ekzempleron de tiu oficiale aĉetis la mondfama British Library. Per pene kaj longtempe ricevata, sed fine ricevita permeso de la Brodskij-fonduso estis eldonitaj prozaj kaj poeziaj verkoj de la Nobel-premiito. Impeto kontraktis kun la plej famaj rusaj scienc-fikciaj verkistoj Boris Strugackij kaj Sergej Lukjanenko – tiel la esperantista legantaro ekkonis tiun ĉi nemalgravan branĉon de la rusa literaturo.
Kaj trie, eĉ eble, ĉefe – verkaro de la "naivuloj" ( inter kiuj ankaŭ mi estas...), ligintaj sian verkkapablon kun Esperanto. Tiom da nomoj de originalaj Esperanto-verkistoj, miaopinie, malkovris kaj prezentis neniu alia eldonejo en la mondo. Mi montru laŭalfabete kaj laŭmemore: Grigorij Arosev, Anneke Buys, Oleg Ĉajka, Mikaelo Giŝpling, Nikolao Gudskov, Klara Ilutoviĉ, Lena Karpunina, Dina Lukjanec, Ivan Naumov, Vladimir Samodaj... sen mencii la aŭtoron de ĉi linioj.
Krom tio estis aperinta aro da diverstemaj verkoj – filozofio kaj analizo de Bibliaj diraĵoj, ilustritaj enciklopedioj de hejmaj mamuloj kaj de akvariaj fiŝoj. La lastan verkis mem Aleksandr, montrinte al la mondo sian pasian hobion.
La eldonejo havis ambiciajn planojn por la ontaj jaroj: daŭrigi eldonadon de la antaŭ nelonge startinta serio Волна Эсперанто ("Volna Esperanto" - "Ondo de Esperanto") - ruslingvajn tradukojn de originalaj esperantaj verkoj, aperigi porinfanan lernolibron de esperanto, produkti la restintajn kvar volumojn de fratoj Strugackij, antaŭplanitajn per la kontrakto...
Ĉion ĉi grave dubigas la dolorega, neaŭgurebla kaj neanstataŭebla perdo. La sperto, fervoro kaj inventemo de Aleksandr Ŝevĉenko efektive mankas ekde nun, kaj la pena movigo de la eldonaferoj per solvo de neeviteblaj ĉiutagaj problemoj provizore haltis.
Kune kun la tuta multnombra amikaro de Impeto mi esperu, ke Jelena, la edzino de Aleksandr kaj fidela kunImpetanino, trovos forton por digne travivi la plagon kaj plu labori same aktive, kaj ankaŭ ke Dima Ŝevĉenko – ilia juna, talenta filo, denaska esperantisto kaj profesia ĵurnalisto – bezonos ne tro longan tempon por transpreni la sperton de la patro kaj kontribui al plua funkciado de la eldonejo, certe, kun helpo de la fidelaj amikoj. Tiuokaze la animo de Aleksandr ripozos en paco.
Mikaelo Bronŝtejn
80 vizitantoj en la Malferma Tago de UEA
Sub la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun, la movada aktivulo Tonkin dediĉis la unuan prelegon al la jubileo de Esperanto, traktante precipe la aktualajn defiojn antaŭ UEA. En sia alia prelego, Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la literaturisto Tonkin parolis pri la nocio ke nia literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.
Tonkin ankaŭ prezentis la libron Pri homoj kaj verkoj kune kun ĝia alia redaktoro Michela Lipari. La libro, lanĉita en la Hanoja UK, estas kolekto de literaturaj eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies prezidanto respektive sekretario Tonkin kaj Lipari estas. Ionel Oneţ prezentis la ĝeneralan rikolton de novaĵoj aperintaj post la antaŭa Malferma Tago. Apartan prezenton pri polaj eldonaĵoj faris Barbara Pietrzak, interalie lanĉante la pollingvan verkon Ludwik Zamenhof de Walter Żelazny.
Krome la programo konsistis el Esperanto-filmoj kaj ĝi finiĝis, jam tradicie, per programero, dum kiu la ĉeestantaj estraranoj de UEA, ĉi-foje Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal, respondis demandojn de la publiko.
Tra la tuta tago estis vigle vizitata la libroservo. La plej furora varo, kun 22 venditaj ekzempleroj, estis la folio kun la nova poŝtmarko pri la Unua Libro, dum la plej populara libro estis Pri homoj kaj verkoj, kiun aĉetis 13 vizitantoj. Kun 8 ekzempleroj bone vendiĝis ankaŭ alia novaĵo, la 800-paĝa Bildvortaro de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. La vendoj sumiĝis entute je 1912 eŭroj.
La prelegoj de Humphrey Tonkin estas aŭskulteblaj kaj legeblaj en la sekcio "Liberaj studoj" de edukado.net.
Gazetara komuniko de UEA
Tempo kandidatiĝi por iĝi komitatano B ĉe UEA
La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas:
Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.
Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 28-a de februaro 2013. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).
Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2011 kaj 2012) kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2007-2012, ne estas reelektebla.
Se la nombro de la kandidatoj ne superos la nombron de la elektotaj komitatanoj B, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj estos pli granda, la individuaj membroj elektos siajn reprezentantojn per poŝta balotado.
Por plifaciligi la kolektadon de apogantoj (minimume 10 el minimume 3 landoj) ekzistas formularo, elŝutebla por surpaperigo.
La formularo havas lokon por kvin subtenoj. Ne gravas, ĉu kandidato sendos du plenajn formularojn aŭ dek formularojn kun po unu apogo. Ankaŭ ne estas devige, ke la kandidatoj sendu la formularojn, sed la apogantoj rajtas mem rekte sendi ilin al la CO. Krome, la uzo de la formularo ne estas deviga; la formularo nur celas plifaciligi la aferon.
La kandidatigaj dokumentoj devas atingi la Centran Oficejon plej laste la 28-an de februaro. Tio ŝajnas fora dato, sed estas pli bone rapidi kaj ne lasi la aferon ĝis la lasta momento.
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA
(Laŭ komunikoj de UEA)