Sammlung von Newsfeeds

Forpasis Aleksandr Ŝevĉenko

Libera Folio - So, 2012-11-25 20:43

Fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-j jaroj Aleksandr Ŝevĉenko, kune kun kelkaj aliaj esperantistoj, laboris en rusia eldonejo "Progreso", kie en 1992 ĝermis "Impeto".

Kun sia edzino Jelena (en la lastaj jaroj la eldonejon kungvidis ilia nun plenkreska filo Dmitrij) li eldonis pli ol 200 librojn, el tiuj ĉirkaŭ 150 en kaj pri Esperanto - poezion, prozon, vortarojn, lernolibrojn.

Dank' al lia agado esperantistoj ekkonis multajn aŭtorojn - kaj origine verkantajn en Esperanto, kaj tradukitajn.

Aleksandr estis ĉiam malferma al novaj ideoj kaj proponoj. Multaj homoj perdis ne nur eldonanton de bonegaj libroj, sed ankaŭ delongan amikon.

Pacon al la animo de Aleksandr.

Grigorij Arosev

Kategorien: Esperantujo

Akademiano pereis en incendio

Libera Folio - Fr, 2012-11-23 08:05

Laŭ informoj de lia filo Victor Simonnet, la fajro ŝajne komenciĝis en la kuirejo en la unua etaĝo de lia loĝdomo en la urbo Sens, cent kilometrojn sudoriente de Pariozo. La korpo de François Simonnet, kiu supozeble sufokiĝis pro la fumo, estis trovita en la unua etaĝo, ne en la dormoĉambro.

François Simonnet mortis en la aĝo de 72 jaroj. Li ekloĝis en Sens iom antaŭ sia emeritiĝo, kaj gvidis tie kursojn en la junulara domo. Pli frue li instruis en diverslandaj universitatoj, plej longe kiel instruisto pri franca gramatiko en la universitato de Sajgono en Vjetnamio en 1971-76.

Li estis denaska esperantisto, kaj studis Esperanton kaj interlingvistikon ĉe la Budapeŝta universitato ELTE. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en septembro 2004.

Kategorien: Esperantujo

Invado de Gaza sektoro povus nuligi du kongresojn

Libera Folio - Di, 2012-11-20 08:30

La nova milito ĉirkaŭ la Gaza sektoro laŭ la prezidanto de TEJO ankoraŭ ne influas la preparojn por la Internacia Junulara Kongreso, kiun laŭplane gastigos nordorienta Israelo en aŭgusto 2013. Tamen jam kvar monatojn pli frue en Israelo devos okazi alia internacia kunveno de esperantistoj: la 7-a Azia Kongreso de Esperanto, kiun organizas la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA.

La Azia Kongreso de Esperanto okazas principe ĉiun trian jaron. La pasinta kongreso kunvenis en Mongolio en junio 2010, kaj la nun aktuala aranĝo estas planita por Jerusalemo ekde la 18-a de aprilo. Ĉar la situacio en la regiono estas maltrankvila kaj restas malpli ol kvin monatoj ĝis la kongreso, Libera Folio demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, ĉu la asocio havas rezervan planon.

Osmo Buller: — Nun, kiam la perfortaĵoj limiĝas al reciproka lanĉado de raketoj, ne estas ankoraŭ tuja neceso nuligi aŭ prokrasti la kongresojn, sed tre longe tia situacio ne rajtas daŭri. Se la konflikto ŝanĝiĝus en surgrundan militon, mi ne vidas alian eblon ol nuligi ambaŭ kongresojn.

Libera Folio: Kion la nuligo signifus en la praktiko?

— Ĉu eblos prokrasti kaj okazigi la kongresojn en Israelo pli malfrue en 2013, dependos de la postmilita evoluo en la regiono. Situacioj kiel nun estas malfacilaj al UEA kaj TEJO, ĉar ili devas samtempe konsideri la sekurecon de la kongresanoj, la financajn konsekvencojn kaj sian politikan neŭtralecon.

Kiu decidas, kie okazu la Aziaj kongresoj?

— Pri la loko de la Azia Esperanto-Kongreso decidas la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA. Por tiu kongreso prokrasto estus jam la dua. En 2005 ĝi estis planita por februaro en Nepalo, sed pro la milito en la lando ĝi estis prokrastita ĝis aŭgusto.

Ĉu pli frue okazis nuligoj de kongresoj pro similaj kialoj?

— En 1967 la 23-a IJK kaj la 52-a UK estis movitaj el Israelo al Roterdamo. Kutime oni pensas, ke la tiama decido transloki la du kongresojn okazis pro la sestaga milito, sed ĝi tamen estis farita kelkajn tagojn antaŭe, kiam la situacio jam estis sufiĉe streĉita.

Kategorien: Esperantujo

Milito ne haltigos IJK-n en Israelo

Libera Folio - So, 2012-11-18 21:55

La loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso estis elektita de la estraro de TEJO en januaro 2012, kiam jam komenciĝis la interna konflikto en la najbara Sirio. Tiam la estraro de TEJO elektis inter tri kandidatoj: Germanio, Israelo kaj Meksiko. La israela propono laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, estis elektita pro du kialoj: la propono estis la plej kompleta el la tri, kaj jam pasis kvarona jarcento de la pasinta IJK en la regiono.

La kongresa temo en Israelo laŭplane estos Reciklado - ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio?

Post kiam la decido estis farita, la konflikto en Sirio, dudek kilometrojn de la kongresurbo, tre akriĝis. Krome komenciĝis plena milito inter la regantoj de la Gaza sektoro kaj Israelo. Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, ĉu la asocio nun rekonsideras la decidon kongresi en tiel konflikta regiono.

Łukasz Żebrowski: — Ni sekvas la okazaĵojn en tiu mondoparto. Ĝis la IJK restas ankoraŭ 9 monatoj, kaj kutime tiaj “aktivaj” konfliktoj daŭras nur kelkajn semajnojn. Krome, la IJK estas planita en la nordo de la lando, dum la konflikto nuntempe okazas en la sudo. Momente ankoraŭ ne estas neceso konsideri drastajn ŝanĝojn, sed ni sekvos la evoluon de la situacio, kaj kompreneble la persona sekureco de la kongresanoj restas inter la plejaj zorgoj.

Neniu nova decido do pri la kongreso en 2013. La ĉefa novaĵo de la estraro de TEJO anstataŭe estas, ke oni nun elektis kongreslandon por la jaro 2014. Kandidatis la kongreslando de la Universala Kongreso, Argentino, kaj Brazilo. Laŭ la decido de TEJO, en 2014 IJK okazos en norda Brazilo.

Łukasz Żebrowski: — Ambaŭ proponoj estis tre bonkvalitaj, kaj pro tio ne tre facilis fari la elekton. Kaj brazilanoj kaj argentinanoj sendube povus fari bonajn kongresojn. Ni decidis do, ke plej saĝos ke ambaŭ teamoj povu esti laborigitaj en 2014. Decidante pri Brazilo ni samtempe instigis kaj plu instigos JEA prepari bonan junularan programon en la UK, ĉar ja certe ne facilus fari bone kaj junularan programon kaj IJK-n. Plie, okazigante IJK-n en nordo de Brazilo, ni certas, ke entute pli da homoj povos kongresi en 2014. IJK en Argentino supozeble povus esti iom pli granda ol la brazila, tamen kun sufiĉe sama partoprenantaro kiel en la UK.

Kategorien: Esperantujo

La indjanoj forlasis Esperanton

Libera Folio - So, 2012-11-18 19:20

David de Ugarte estas teknologiisto kaj entreprenisto, laboranta por novaj modeloj de ekonomia demokratio kaj la samtavola produktadomaniero. Li estis fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj montris intereson pri Esperanto ene de sia filozofio pri egalecisma interrilatado.

Li ofte blogis pri Esperanto kaj pritraktis la Esperantan komunumon en siaj libroj. Ĉi-jare li fine mem lernis Esperanton kaj lia grupo decidis ekuzi la lingvon kial sian internan laborlingvon. Ĉi tiel li komence de septembro 2012 en intervjuo de Libera Folio klarigis la decidon:

- Ĉi-jare ni decidis pligrandigi la nian agadon en la Ibera duoninsulo, krei novajn entreprenojn kaj kooperativojn en Biskajo kaj starigi rilatojn kun aliaj eŭropaj kooperativoj kaj sociaj organizaĵoj. Do, antaŭ tri monatoj ni decidis elekti sintezan, neŭtralan kaj facilan lingvon kiel laborlingvon. Post mallonga debato pri la opcioj, ni elektis Esperanton, kaj komencis lerni ĝin. Hodiaŭ, du monatojn kaj duonon poste, ni parolas dum 70% el la labortempo Esperante, kaj nia celo estas baldaŭ paroli Esperante la tutan tempon.

Kelkajn tagojn poste, la 15-an de septembro, David de Ugarte dum la neesperantista evento TEDxMadrid faris ŝajne la unuan esperantlingvan prelegon dum TED-konferenco. La prelego temis pri Esperanto kiel "lingva manifestiĝo de libera programaro", kaj estis favore akceptita de la neesperantista publiko, kiu povis sekvi la enhavon helpe de teksta traduko sur ekrano.

Tamen nur kelkajn tagojn poste iĝis publika la konflikto de lia grupo kun la malnova Espranto-klubo en Bilbao, kiu ne bonvenigis la novulojn tiel kiel atendis David de Ugarte.

Laŭ li, la klubo rifuzis akcepti la membriĝon de li kaj du liaj samideanoj. Laŭ reprezentantoj de la klubo en Bilbao pri la konflikto ĉefe kulpis la "indjanoj", kiuj malklare prezentis sian aferon kaj en ĝena maniero penis eniri la lokan grupon, samtempe asertante ke tiaj grupoj havas nenian rolon en la nuntempa mondo.

La 24-an de septembro David de Ugarte en la Esperantlingva retejo de sia grupo aperigis tekston pri la konflikto, en kiu li konstatis, ke lia grupo faris eraron, provante enpuŝi sin en la Esperanto-klubon de Bilbao:

- Ni grave eraris. Kial? Ĉar tiam ni forgesis nian samtavolanan etikon: ĉiuj komunumoj rajtas elekti siajn membrojn. Identeco nur estas komuna rekonado inter samtavolanoj kiuj kune laboras, debatas kaj pripensas, kreante komunume sciojn. Do, se ni rekonis la klubon kiel komunumon, ni ne povas postuli ĝian rekonon kiel samtavolanoj.

Post tio, aperis nur unu skribaĵo en la Esperantlingva blogo de la grupo, en la 25-a de septembro. De tiam en la Esperantlingva spaco regas plena silento.

Anstataŭe, la 31-an de oktobro aperis la unua skribaĵo en nova sekcio de la retejo, kiu laŭ indiko en hispanlingva paĝo, kaj en la paĝo mem, estas "en la indjana lingvo". La nova lingvo similas al latino, en krude simpligita formo. La artikolo havas la titolon "Fundicus tempum", kaj ŝajne temas pri la idearo de la grupo.

Poste, la 5-an de novembro aperis ankoraŭ unu teksto en la nova lingvo, ial pri la kulto de Mitrao. Poste regas plena silento ankaŭ en la "indjanlingva" sekcio de la retejo, kaj ĝisdatigoj ŝajnas okazi nur en la hispanlingva spaco.

Libera Folio jam la 7-an de novembro turnis sin al pluraj membroj de la grupo por ekscii, ĉu efektive ili tute forlasis la Esperanton, kaj de kie aperis la nova lingvo, sed ĝis nun neniu respondo atingis nin.

Kategorien: Esperantujo

Forpasis Li Shijun

Libera Folio - Mo, 2012-11-12 10:50

Li Shijun naskiĝis en la 29a de marto, 1923. Lia naskiĝloko estis la vilaĝo Shatou de Anguo-Gubernio, Hebei-Provinco, norda Ĉinio. La invado de la japana armeo devigis lin fuĝi al suda Ĉinio, kiam li studis en loka mezlernejo. En 1939 li eklernis Esperanton.

En 1946 li funkciis kiel sekretario de la nove fondita Chengdu-a Esperanto-Asocio. En 1950 li partoprenis en la preparaj laboroj por la fondo de la Ĉina Esperanto- Ligo kaj la redaktadon de la revuo El Popola Ĉinio, kies vicĉefredaktoro li fariĝis en la fino de sia profesia kariero. Krome li funkciis ankaŭ kiel vicĉefredaktoro de la Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj de La Mondo, organo de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Li Shijun estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1983, kaj reelektiĝis en 1992 kaj 2001. En 2003 li ricevis Premion Grabowski. En 2004 li fariĝis honora membro de UEA, kaj en la sama jaro, okaze de la 89a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, funkciis kiel la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. En 2010 honoris lin la Ĉina Tradukista Asocio per Dumviva Honora Premio pri Tradukado, kaj en 2011 la Ĉina Esperanto-Ligo per Dumviva Honora Premio. Li ĝuis specialan subvencion de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pro sia kontribuo al ĵurnalismaj laboroj.

Li Shijun tradukis multe da ĉinaj literaturaj verkoj en Esperanton: ekzemple, Aŝma, Aŭtuno en la Printempo, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj, Frosta Nokto, Mirrakontoj de Liaozhai, Ĉe Akvorando, Romanoj pri la Tri Regnoj, Pilgrimado al la Okcidento, Noktomezo kaj Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento.

Li verkis ankaŭ multajn lernolibrojn kaj lernilojn ĉefe por ĉinoj. Plej laste en tiu ĉi jaro eliris lia internacie uzebla Esperanta Vortaro por Lernantoj.

Teksto: EPĈ

Kategorien: Esperantujo

La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI

Libera Folio - So, 2012-11-11 18:15

Ekde la jaro 1998 ĉe la Universitato de Amsterdamo ekzistas katedro pri interlingvistiko, financata per eksteraj kontribuoj. El la vidpunkto de la studentoj la statuso de la kursoj neniel diferencas de la cetera universitata instruado, kaj la respondeculo (nuntempe profesoro Wim Jansen) havas la saman statuson kiel aliaj universitataj profesoroj. Tamen anstataŭ universitata salajro, la respondeculo ricevas honorarion de sponsora organizo, rekonita de la universitato.

Ekde la fondiĝo la katedron subtenis la fondaĵo Stichting Esperanto bij het Onderwijs ("Fondaĵo Esperanto en la instruado"). En 2004 la fondaĵo kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto en Hago, kaj de tiam la ĉefan sponsoran respondecon havas ĝuste IEI. Pri financado kunlaboras la landa asocio de UEA en Nederlando, Esperanto Nederland.

Pasintjare IEI tamen anoncis, ke ĝi ne plu deziras respondeci pri la sponsorado de la katedro, post kiam en aŭgusto 2013 finiĝos la nuna sponsora mandato. En februaro 2012 reprezentantoj de UEA en renkontiĝo kun respondeculoj de IEI kaj Esperanto Nederland anoncis, ke UEA pretas transpreni la respondecon, kondiĉe ke la Universitato de Amsterdamo akceptas la asocion por la tasko. Esperanto Nederland promesis altigi sian kontribuon, tiel ke la elspezo (sume ĝis 20.000 eŭroj jare) ne iĝu tro granda ŝargo por UEA.

Laŭ cirkulero dissendita de profesoro Wim Jansen fine de oktobro, la universitato preparis malnetan tekston de varbanonco por trovi novan profesoron. La universitato nun akceptis, ke UEA estu la nova sponsoro de la katedro. La finan proponon pri la nova profesoro tial devos akcepti la estraro de UEA.

Laŭ la sama cirkulero, UEA jam elektis Nikola Rašić kiel sian kuratoron ĉe la katedro. Responde al demando de Libera Folio, Nikola Rašić konfirmas ke li estis elektita, sed formale ekpostenos nur ekde septembro 2013, kiam retiriĝos la nuna profesoro Wim Jansen kaj la nuna kuratoro Hans Erasmus. Ion plian pri la afero li ne pretas diri antaŭ ol la afero iĝos pli oficiala. Ankaŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne pretis komenti la situacion ĉirkaŭ la katedro antaŭ ol UEA dissendos sian propran gazetaran komunikon pri la afero.

Mankas informo pri tio, kial Internacia Esperanto-Instituto en Hago ne plu volas kontribui al la financado de la katedro. Tion ne eksciis eĉ partoprenintoj de la februara kunsido pri transdono de la respondeco al UEA. Neniu indiko pri la decido aperas en la retejo de IEI, kaj IEI ne tuj respondis demandon de Libera Folio pri la temo. Ĝis nun ankaŭ ne venis ajna respondo de IEI al demandoj senditaj jam en 2009 pri la tiam aperintaj informoj rilate grandan monfraŭdon ĉe IEI.

IEI estas malnova kaj ŝajne finance solida institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh. Pro diversaj donacoj kaj heredaĵoj IEI almenaŭ ĝis antaŭ kelkaj jaroj havis grandan financan bonhavon. IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaŭ deko da jaroj la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon. La restanta domo estis renovigita. El tiu ĉi IEI luigas nun parton, ricevante konstantan enspezon.

Kategorien: Esperantujo

Esperanto-Ponto en Bydgoszcz

Libera Folio - Di, 2012-11-06 09:55

La malkovro de du tabuloj kun la teksto "Most Esperanto" ("Ponto Esperanto") okazis la 27-an de oktobro.

La ceremonion gvidis en Esperanto kaj en la pola lingvo Lech Zagłoba, prezidanto de la urba komisiono pri kulturo kaj edukado, mem esperantisto de pli ol 40 jaroj. 

La ceremonion partoprenis kelkdek personoj el Pollando kaj gastoj el Germanio, Kazaĥio, Rusio kaj Senegalo, kaj raportis pri ĝi ankaŭ la urba televido.

Laŭ Ret-Info

Kategorien: Esperantujo

Nova paneo en la retejo de TEJO

Libera Folio - Di, 2012-11-06 07:20

Dum la unuaj horoj de la misfunkcio iuj vizitantoj ekpensis ke TEJO forgesis pagi por la adreso, dum aliaj supozis, ke temas pri momenta misfunkcio dum renovigo de la enhavo, kaj ke baldaŭ la retejo finfine denove bone ekfunkcios, en normala reĝimo sen lingvosalato.

Tamen ambaŭ supozoj montriĝis malpravaj. Noktomeze laŭ mezeŭropa horo la vicprezidanto de TEJO, Sergej Tyirin, informis en la retlisto UEA-membroj, ke temas pri teknika misfunkcio ĉe la servilo kie troviĝas la paĝaro. Ial ŝanĝiĝis la IP-adreso (interret-protokola adreso) per kiu oni aliras la servilon, tiel ke ĝi ne plu ligas la vizitantojn al la ekzistanta paĝaro.

- Homoj en diversaj landoj vidas diversajn paĝojn, ĉar la rilataj teknikaj agordoj bezonas tempon por "flui" tra la reto de mondaj serviloj. Ni atendas nun por morgaŭa (marda) engaĝiĝo de la Ĝenerala Direktoro por povi aliri kaj ĝisdatigi la DNS-agordojn por 'tejo.org'; post tio simile laŭŝtupe la paĝaro denove ekfunkcios ĉe la uzantoj, klarigis Tyirin.

Post la refunkciigo de la retejo ĝi tamen plu aperos en la formo de lingva salato. La problemo laŭ Tyirin estis kaŭzita de la ĝisdatigo de la enhavadministra sistemo Drupal, kies nova versio malsame traktas multlingvan enhavon ol la malnova.

- Tio kaŭzis la nunan lingvan kaĉon. Bedaŭrinde la sola solvo estas re-ligi la diverslingvajn versiojn de la sama artikolo permane (kio devas esti farita por ĉiu unuopa artikolo aparte). Ni laboras pri tio, sed ĉar temas pri tute permana laboro, bonvole komprenu ke ĝi bezonos ankorau tempon, skribas Tyirin.

 
Kategorien: Esperantujo

TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013

Libera Folio - Mo, 2012-11-05 18:40

Pasporta Servo de TEJO dum multaj jaroj estis volontule prizorgata de Derk Ederveen kaj aperis en la formo de ĉiujara papera listo de gastigantoj, senpage sendata al la gastigantoj mem. Aliaj kiuj volis uzi la liston devis aĉeti ĝin, kaj tiel helpi financi la eldonon.

En 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon. La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj. La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro 2010, kun nefidinda enhavo. Poste kompreneble neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj la kajero por 2011 aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. Ĉi-jare tute ne aperis papera listo.

Pasintjare la komitato de TEJO pro manko de laborfortoj eĉ konsideris la alternativon tute nuligi Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon. Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.

Ŝajne ne estis trovitaj la bezonataj aldonaj laborfortoj. Laŭ alvoko en la retejo, daŭre estas serĉataj kompilanto, kunordiganto, mapfaranto, grafikisto, programisto kaj landaj organizantoj. 

Krome la servilo en kiu troviĝas la reta listo de gastigantoj plurfoje paneis, tiel ke dum iuj periodoj neniel eblis uzi la servon. Multaj uzantoj maltrankviliĝis, kaj aperis pluraj iniciatoj pri fondo de nova gastiga servo por anstataŭi la paneantan Pasportan Servon. Unu el la kritikantoj estis Yenovk Lazian, kiu skribis en la reta diskutejo pri Pasporta Servo:

— Ĉar la reta versio de Pasporta Servo estas fiasko ne nur kompleta, sed ankaŭ ada, senfine ripeta, plimultiĝas la vochoj subtenantaj la plueldonon de la papera libreto. Mi delonge proponadis al la fantomaj gvidantoj de PS sufiĉe malmultekostan eldonadon de la adreslibreto kaj plie, la transprenon de kelkaj organizaj taskoj, ekzemple la telefonadon al la membroj koncerne ilian eventualan re-aliĝon. Neniu ajn respondis al mi. Nun mi demandas: ĉu entute indas lasi la aferon inter la manoj (ambaŭ maldekstraj) de TEJO? 

Responde al demandoj de Libera Folio, funkciuloj de TEJO nun promesas, ke en la jaro 2013 jes aperos uzebla papera listo de gastigantoj, kaj ĝi estos havebla ĝustatempe antaŭ la eŭropa libertempa sezono.

- La oficiala eldono aperos en 2013. Ĝin ricevos senpage personoj laŭ la politiko de TEJO decidita antaŭ du jaroj: tiuj, kiuj loĝas en regionoj kie interreto estas tre malfacile uzebla (ekzemple pluraj afrikaj landoj) kaj tiuj nekapablaj uzi interreton (ekzemple personoj kiujn TEJO registris permane en la datumbazo de gastigantoj). Aliaj povos aĉeti la adreslibron pere de la libroservo de UEA, klarigas vicprezidanto Sergej Tyirin.

Yenovk Lazian jam lanĉis sian propran inciaton kaj komencis kolekti nomojn kaj adresojn de gastigantoj por eldono de papera libro. Li tamen ne estas tre optimisma, respondante al demando de Libera Folio pri la iniciato:

- Bedaŭrinde la PS-anoj jam sataĉas de tondraj diskonigoj de la vica "renaskiĝo" kaj "reviviĝo" de PS, do ankaŭ mia preteco transpreni la taskon povas esti akceptata kiel unu el tiuj. Kaj kun deko da jesantoj la afero ne povos esti farata. Mi timzorgas ke la trajno jam forveturis. Tamen plupretas provi.

Efektive ne multaj aliĝis al la iniciato, kaj ĝi renkontis kritikon en la retlisto pri Pasporta Servo:

- Mi sugestas al gastigantoj (kaj gastigatoj) de Pasporta Servo ne lasi sin logi de homoj kiuj, anstataŭ reklami sian aldonan, kroman servon, bazas sian agadon en la detruo de nia kara Pasporta Servo, skribis Pedro Hernandez.

Alia kritikanto en la sama forumo estis Roger Borges:

— Kiam vi klopodas uzurpi la propran nomon "Pasporta Servo", vi kaŭzas suferon al TEJO, al ĝiaj volontuloj, kaj finfine al la uzantoj de la servo. Mi petas ke vi bonvole halt/ig/u vian adreso-kolektadon, aŭ almenaŭ kreu alternativan servon kun alia nomo.

Subtenon donis István Ertl, kiu aldonis, ke li mem verŝajne nun ne estus esperantisto, se ne ekzistus Pasporta Servo:

- Persone, mi ŝategus rehavi la paperan libreton. Se ekzistas krome bone funkcianta kaj facile uzebla retejo, des pli bone. Ne gravas al mi se ekzistos du Pasportaj Servoj eĉ kun la sama nomo. Pli bone du ol neniom. Do, mi antaŭdankas amikon Yenovk por liaj klopodoj, kaj baldaŭ sendos al li mian aliĝilon.

Simile reagis Josip Pleadin:

— Oni devas kompreni la lastatempajn reagojn de Yenovk Lazian. Tro longe  daŭras la krizo de Pasporta Servo, kaj vanas argumenti ke la reta PS bone funkcias, se konstante aperas teknikaj problemoj, paneoj de serviloj ktp., kio aŭ malfaciligas aŭ tute malebligas la uzadon de la servo. Tia situacio simple iritas la uzantojn, kaj gvidas la tradician servon de TEJO al definitiva pereo.

Laŭ Josip Pleadin la daŭranta krizo de Pasporta Servo riskas puŝi la tutan servon en forgeson.

– La iamaj gastigantoj (plejparte tiuj kiuj havas konvenajn loĝkondiĉojn) iom post iom malaperos. Ne kulpas ĉi-kaze la malkreskinta intereso pri ĝiaj servoj, kiel klopodas argumenti iuj kritikantoj, sed la malĝusta administrado.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la projekto de Yenovk Lazian estas superflua, ĉar la oficiala libro ja aperos venontjare. Vicprezidanto Sergej Tyirin komentas simile, responde al demando de Libera Folio:

- Ĉiu rajtas malŝpari sian tempon laŭ sia deziro. Bedaŭrinde, li ne kontaktis TEJOn antaŭ ol ek/ig/i kolektadon de adresoj; mi preferus ke li investu anstataŭe siajn fortojn en helpado pri la preparo de la 2013-a adreslibro de PS.

Sergej Tyirin komplete malaprobas, ke Yenovk Lazian por sia projekto planas uzi la nomon Pasporta Servo.

- En la kunteksto de la Esperanto-movado tiu ĉi nomo signifas tre specifan servon de TEJO; kaj senpermesa uzo por alia projekto konfuzos kaj iritos la gastigantojn. Kaj TEJO ne respondecos pri ajna misuzo de la privataj informoj de li kolektitaj, sub ŝajnigado sin kiel "Pasporta Servo". Kvankam TEJO klare havas la rajtojn je tiu ĉi nomo, pro la fakto ke temas pri servo administrata far TEJO dum pluraj jaroj,  ni nun ne procesos kontraŭ Yenovk kiel li plurfoje invitis fari. Mi kredas ke niaj laborfortoj estas utiligeblaj en multe pli produktiva maniero.

 
Kategorien: Esperantujo

Flo Martorell ricevis la FAME-premion

Libera Folio - Sa, 2012-11-03 11:40

En 1988 Alois Meiners starigis la fondaĵon FAME por subteni la Esperantan kulturon. La fondaĵo ĉiun duan jaron kunlabore kun la urbo Aalen disdonas kulturpremion, kiu valoras 3.000 eŭrojn.

La ĉi-jaran premion ricevis Floréal Martorell, por siaj meritoj rilate al la Esperanta muzika kulturo. La transdona  ceremonio okazis en la urbo Aalen, lige kun solena festo kun subteno de la urba administracio. La festprelegon faris konata germana esperantisto kaj konanto de muziko, Gunnar Fischer.

La premio grave utilos por ripari la sekvojn de la detrua incendio, okazinta en la registrejo de Vinilkosmo antaŭ iom pli ol jaro.

En 2010 la premion ricevis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj eldonas la revuon La Ondo de Esperanto, en 2008 Internacia Esperanto-Instituto, en 2006 la Interkultura Centro Herzberg, kaj en 2004 la muzikgrupo Kajto.

Laŭ informoj de Ret-Info

Kategorien: Esperantujo

Ĉu iu volos nin helpi?

Libera Folio - Mo, 2012-10-29 09:50

Por inde celebri la 125-an datrevenon de Esperanto, mi faris klopodon trovi rimedojn por eldoni aŭ reeldoni vortaron aŭ lernolibron de tiu lingvo.

Miajn planojn aprezis la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, kiu decidis aljuĝi monpremion de 15 mil zlotoj. Tiun monon mi decidis trakti kiel rimedojn proprajn de EDE-PL, ebligantajn pluan trovadon de monfontoj necesaj por realigi nian ambician celon.

Laŭ mia juĝo, tiu celo estas realisma kaj plenumebla, kvankam ligita al sufiĉe kompleksaj proceduroj.

Mi volonte utiligos ĉiajn konsilojn kaj instrukciojn de homoj kun scio kaj sperto en ĉi tiu kampo. Mi ankaŭ volonte esploros sugestojn rilatajn al tio kiun vortaron aŭ lernilon plej konvenus presi por plej bone servi la interesojn de poloj lernantaj Esperanton.

Mi decidis turni min kun la supra peto al la pola esperantista komunumo, ĉar mi estis devigita suspendi la rajtojn kaj respondecojn de la estraranoj de la pola asocio Eŭropa – Demokracja – Esperanto, ges-roj Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Irena Grochowska kaj Joanna Smolej.

Mi konstatas kun bedaŭro kaj embaraso, ke la menciitoj kontraŭleĝe kaj malkonforme al la formalaj-leĝaj postuloj penis transpreni la potencon en la Estraro de Pola Societo EDE, por impliki nian Asocion en la eŭropa federacio EDE.

En tiu federacio aktivas la germana kaj franca partioj EDE, pri kiuj ni ne havas pluajn informojn – ni ne konas iliajn statuton aŭ socian-politikan celaron. Ni ne konas la karakteron de tiuj partioj. Racio ordonas gardi prudenton, ĉar la sola celo de nia asocio estas antaŭenigi la ideon de Zamenhof.

En la supre priskribita situacio, mi faris aranĝojn kun la celo konservi la aljuĝitan ministerian monpremion, ĉar tiu tamen signifa sumo pro konflikto ne estu asignita al la kurantaj organizaj elspezoj.

Mi esperas ke, dank’ al intelekta subteno kaj eble eĉ sponsorado de polaj esperantistoj, ni kune sukcesos utiligi la monon de impostopagantoj por niaj samlandanoj lernantaj Esperanton.

Mi konscias pri ĉiuj konsekvencoj de la ĉi-supra alvoko. Bonvolu akcepti mian certigon, ke mi turnas min kun plena integreco kaj kun puraj intencoj al la ideo de internacia lingvo, kiu tamen estas nia pola inventaĵo.

Samtempe mi kore dankas vin pro ajna signo de subteno al niaj celoj.

 

La prezidanto de la estraro de la pola asocio de Eŭropa – Demokracja – Esperanto

Franciszek Witucki

Kategorien: Esperantujo

Pluaj problemoj en pola Esperantujo

Libera Folio - So, 2012-10-28 15:05

En majo demisiis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kaj dum postaj monatoj forlasis la estraron ankaŭ pluraj aliaj gravaj funkciuloj. La restantaj estraranoj kunvenis la 20-an de oktobro por laŭeble rapide kunvoki membroasembleon kiu povus elekti novan prezidanton kaj estraron. Tiam tamen montriĝis novaj problemoj.

Evidentiĝis, ke la nova statuto de PEA, aprobita en marto 2012, neniam oficiale ekvalidis, ĉar la respondecaj funkciuloj de la estraro ne ĝustatempe liveris al la oficialaj polaj aŭtoritatoj klarigojn, kiuj estis petitaj jam en julio. Tial ankaŭ ne ekvalidis la regulo, laŭ kiu kunveno de individuaj membroj povas elekti novan estraron kaj prezidanton, do ne havas sencon kunvoki membroasembleon.

Anstataŭe plu validas la malnova statuto, laŭ kiu la superan potencon en la asocio havas delegitoj de la regionaj filioj. Do, por elekti novan estraron, novan prezidanton, kaj por refoje provi enkonduki ŝanĝojn en la malnova statuto, anstataŭe necesas kunvoki la delegitojn. La nun valida, malnova statuto postulas, ke la delegitoj estu informitaj pri la planata kunsido 60 tagojn antaŭ ĝia dato, do la eksterordinara kunsido kiu provos refunkciigi la asocion povos okazi ne pli frue ol la 19-an de januaro 2013.

Plej frue tiam do oni povos elekti novan estraron por PEA, kaze ke aperos kandidatoj por la ĉefaj postenoj, kiuj nun vakas. La kunveno povos iĝi ŝtorma, ĉar ne ĉiuj konsentas pri la proponataj ŝanĝoj de la statuto.

Ne sen problemoj funkcias ankaŭ la konkuranta asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu la 17-an de oktobro per Esperanto-aranĝo en la supera ĉambro de la pola parlamento atingis sian ĝis nun plej grandan triumfon. Kelkajn tagojn antaŭ la parlamenta aranĝo, dum la ĝenerala kunveno de la asocio, estis eksigita la prezidanto de EDE-Pollando, Franciszek Witucki. Nova prezidanto iĝis Jerzy Antoni Walaszek. Vicprezidanto estas Stanisław Rynduch.

La antaŭa prezidanto konfliktis kun la gajnintoj de la asocia konflikto interalie pri la sinteno de pola EDE al la eŭropa federacio de EDE. Franciszek Witucki ne volis, ke la pola asocio aliĝu al la federacio, ĉar laŭ li mankis detalaj informoj pri la celoj de la franca kaj germana partioj EDE, kiuj membras en la federacio.

"Prudento devigas nin esti singardaj, ĉar la ekskluziva celo de nia Asocio estas popularigi la ideon de Zamenhof", skribis Witucki en publike dissendita mesaĝo.

Post ŝanĝo de prezidanto, la ĝenerala kunveno de pola EDE tuj akceptis la membriĝon de la asocio en la eŭropa federacio de EDE. Aldone, la japana mecenato Etsuo Miyoshi estis elektita honora membro de la pola EDE.

La konflikto tamen ne finiĝis per la ŝanĝo de prezidanto, ĉar aperis malkonsento pri la uzo de monpremio de 15 000 polaj zlotoj (proksimume 3 700 eŭroj), donita de la pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo. La asocio volis uzi la sumon por eldono de lernolibro aŭ vortaro, dum la eksa prezidanto evidente havis aliajn planojn. La eksprezidanto de EDE kaj la nova estraro de la asocio nun estas en jura disputo pri la mono.

Kvazaŭ la situacio ne jam estus sufiĉe konfuza, aldoniĝas al la problemaro la fakto, ke iuj partoj de la interne malkohera Pola Esperanto-Asocio proksimiĝas al la siavice ne tute harmonia pola EDE. Ĉefe temas iuj respondeculoj ĉe de la Varsovia filio de PEA.

Kontribuis al la konfuzo la fakto, ke la estraro de PEA nenion faras por solvi la krizan situacion ĉirkaŭ la PEA-sidejo en Varsovio, kies lupagon laŭ la Varsovia filio ne plu povas pagi, dum subite neniu helpo venas de la paralizita centra asocio. Do ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.

Tiam por savi sian asocion kunvenos principe la samaj delegitoj de la filioj de Pola Esperanto-Asocio kiuj en marto jam unufoje aprobis novan statuton. Sed intertempe ĉiam pli evidentas la dissplitiĝo de la asocio, kaj ne eblas antaŭvidi, kio rezultos el la januara kunveno de PEA-delegitoj.

Kategorien: Esperantujo

Esperanto prezentita en la pola senato

Libera Folio - So, 2012-10-21 11:50

Laŭ informoj disvastigitaj de la pola societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto, entute naŭ senatanoj kaj tri anoj de la sejmo, la suba ĉambro de la pola parlamento, partoprenis la unuan kunsidon de nova parlamenta grupo por subteni Esperanton, antaŭtagmeze la 17-an de oktobro. Tamen ne klaras, ĉu ĉiuj kunvenintoj efektive intencas iel plu labori por Esperanto kadre de la parlamento, aŭ ĉu ili alvenis ĉefe por honori la ekspozicion kaj konferencon per sia ĉeesto.

El la naŭ senatanoj, kiuj laŭ la informoj de la pola EDE ĉeestis la kunvenon, sep reprezentas la konservativan partion Civitana Platformo, en kiu membras ankaŭ la konata esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik. Unu ĉeestinta senatano reprezentas Union de Demokratia Maldekstro kaj unu la dekstran partion Rajto kaj Justeco. La tri ĉeestintaj sejmanoj reprezentas tri diversajn partiojn: Civitanan Platformon, Union de Demokratia Maldekstro kaj la maldekstre liberalan movadon de Palikot.

La plej influa ene de sia partio estas verŝajne la sejma vicprezidanto Wanda Nowicka, maldekstrulino aktiva precipe en la kampoj de virinaj rajtoj. Ŝi tamen certe ne estas ŝatata de la multaj aktivaj katolikaj esperantistoj en Pollando. Ankaŭ la maldekstrulo Włodzimierz Cimoszewicz, eksĉefministro kaj iama maldekstra prezident-kandidato estas tre konata, sed jam ne tre influa politike.

Formale plej altajn poziciojn havas la senata vicprezidanto Jan Wyrowiński (Civitana Platformo) kaj la jam menciita sejma vicprezidanto Wanda Nowicka. Ili ambaŭ diris kelkajn vortojn dum la solena malfermo de la ekspozicio, sed ne elmontris klaran apogon al Esperanto aŭ pretecon konkrete labori por la lingvo. La senata vicprezidanto Wyrowiński parolis pri la multkultureco de Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto, dum la sejma vicprezidanto Nowicka laŭ la informoj de la pola EDE "esprimis kontenton pri la daŭra evoluo de la lingvo".

Du aliaj parlamentanoj, kiuj laŭ la pola EDE ĉeestis la fondan kunsidon de la nova Esperanto-grupo, aparte akcentis la gravan rolon de la angla lingvo en internaciaj rilatoj. La senatano Edmund Wittbrodt (Civitana Platformo) instigis la esperantistojn unuavice prezenti sian lingvon kiel kompletigon al la angla, dum la sejmano Tadeusz Iwiński (Unio de Demokratia Maldekstro) atentigis ke ne eblas kontesti la rolon de la angla lingvo en la procezo de tutmondiĝo, dum la disvastigon de Esperanto neniu ŝtato subtenas.

Inter la parolantoj dum la konferenco estis la japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu ankaŭ pli frue apogadis la agadon de la pola EDE.

Pro tempomanko ne ĉeestis la konferencon en la pola Senato la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, kvankam lia parolado estis indikita en la programo. Anstataŭe li sendis al la konferenco tekston, kiu estis voĉlegita al la ĉeestantoj. Responde al demando de Libera Folio pri la signifo de la aranĝo, Seán Ó Riain skribis, ke li preferas ne komenti, ĉar mankas al li informoj pri la afero.

Ankoraŭ ne klaras, kian signifon, se ian, havos la starigo de la parlamenta grupo por apogi Esperanton. Ĝis nun eĉ indiko pri la starigo de la grupo mankas en la listo de tiaj grupoj en la retpaĝoj de la senato kaj la sejmo.

Se efektive ambaŭ ĉeestintaj vicprezidantoj (aŭ "vicmarŝaloj", laŭ la pola lingvouzo) de ambaŭ parlamentaj ĉambroj ekaktivos por Esperanto, temos pri grandega sukceso. Sed la praktiko montras, ke la nepolitikaj parlamentaj grupoj en Pollando pli similas al hobiaj rondoj. Ili ne estas oficialaj labororganoj de la parlamento, sed pli plenumas socian rolon.

En la sejmo nun ekzistas cento da similaj grupoj, kiuj laŭnome okupiĝas ekzemple pri disfamigo de volanludo aŭ popularigado de motorciklado. Ofte tiaj grupoj estas fonditaj, sed poste nenion konkretan faras.

 
Kategorien: Esperantujo

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

Libera Folio - Sa, 2012-10-13 11:00

Jam komence de majo 2012 demisiis la prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz. Li unue indikis, ke li restos en la estraro kiel ordinara membro. La estraro tamen en la praktiko ne funkciis, kaj en septembro Arkadiusz Zychewicz anoncis, ke li komplete forlasas ĝin. Libera Folio unue en julio kaj denove en oktobro turnis sin al Arkadiusz Zychewicz por ekscii la kialojn de lia decido, sed ĝis nun ricevis nenian respondon.

Krom la prezidanto rezignis ankaŭ la vicprezidanto, la ĝenerala sekretario kaj la kasisto. Ĉar la estraro perdis sian funkcikapablon rezignis ankaŭ Barbara Pietrzak, kiu kiel estrarano respondecis pri la redaktado de Pola Esperantisto. Ŝi tamen poste retiris sian demision. Ŝi estas la sola estrarano de PEA kiu ĝis nun respondis al demandoj de Libera Folio.

Barbara Pietrzak: - Post la demisio de ĉiuj funkciuloj: vizcprezidantino, prezidanto, ĝenerala sekretario kaj komence de septembro de kasistino la estraro de PEA perdis la funkcipovon. La afero estis komunikita al la prezidanto de la Revizia Komisiono. En la plej proksimaj semajnoj devas esti kunvokita membroasembleo. Kiel estrarano de PEA mi redaktas la revuon Pola Esperantisto. La 4-a numero neatendite estas prokrastita pro manko de financa respondeculo kaj necesaj decidoj pri pagendeco.

Libera Folio: Kiu estis via funkcio en la estraro? Kial vi decidis demisii? Ĉu vi scias, kial aliaj demisiis?

Barbara Pietrzak:  - Mi estis simpla membro kiel Mirosława Mazur kaj Zofia Śmistek. Tamen komence de la jaro mi transprenis pro insisto la redaktadon de Pola Esperantisto. Mi sendis mian rezignan mesaĝon reage je la rezigno-konfirma letero de la eksa prezidanto kaj samtempa neniel antaŭvidita rezigno de la kasistino. La sekvan tagon mi retiris mian rezignon klare komunikante, ke mi pretas respondi kaj respondeci pro mia agado - kadre de PEA-estraro - antaŭ la pola Esperanto-komunumo.

La disfalinta estraro de PEA estis elektita en majo 2011, kaj vidis kiel unu el siaj ĉefaj taskoj ŝanĝojn en la statuto de la asocio, kiuj estis aprobitaj en marto 2012. La nova statuto ŝanĝis la strukturon kaj enkondukis individuan membrecon, tiel ke la membroj ne plu devas aliĝi al iu el la regionaj filioj de PEA, sed rekte al la asocio. Samtempe ŝanĝiĝis la decidostrukturo de la asocio. Anstataŭ la kunveno de la delegitoj de la filioj, kiuj estis kunvokitaj nur ĉiun trian jaron, la supera organo nun estas ĉiujara ĝenerala kunveno, kiun povos partopreni ĉiuj membroj.

"Nun la tuta membraro devus senti sin respondeca pri la bonfarto de la organizo – ĝi ja havos ilojn por havi aktualan superrigardon pri la situacio de la asocio kaj kaze de neceso ĝi povos interveni", PEA klarigas la statutoŝanĝon en sia retejo.

Laŭ la sama retejo, la statuto estis ŝanĝita, ĉar la malnova strukturo eble taŭgis por giganta socia organizaĵo kun miloj da membroj, stabo de salajrataj oficistoj kaj ŝtata subteno, sed apenaŭ plu por la malkreskinta, fragila asocio, kiu devas mem vivteni sin.

Kvankam neniu el la eksaj aŭ nunaj funkciuloj de PEA pretas malferme klarigi, pro kiaj problemoj la nova estraro disfalis, laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio evidentas, ke ĝuste la ŝanĝo de la statuto estis kaŭzo de multaj konfliktoj en la asocio, kaj tuj post ĝi okazis la unua demisio, tiu de la prezidanto. Lige kun la statutoŝanĝo du personoj eĉ denuncis la estraron de PEA al ŝtata inspektora organo, asertante la ŝanĝojn kontraŭleĝaj.

Aldone klaras, ke la asocio estas en malbona financa situacio, dum la ekzistantaj homfortoj kaj financoj estas dividitaj inter pluraj grupiĝoj kiuj ne emas kunlabori inter si. Tiel, eĉ la filioj de la asocio ne vere raportis al la nun disfalinta estraro, kaj mankas findinda statistiko pri la membronombro. Oficiale PEA havas iom pli ol 800 membrojn, sed kredeble la cifero ne spegulas la veran staton de la aferoj.

Laŭ Barbara Pietrzak la membrokunveno, kiu provu elekti novan estraron por la asocio, povus okazi jam ene de kelkaj tagoj. Restas vidi, kiom da membroj ĝi sukcesos allogi, kaj ĉu el inter tiuj troviĝos novaj estraranoj kiuj sukcesos solvi la minacan krizon de la ŝrumpinta asocio.

Kategorien: Esperantujo

Heroldo sporade aperas helpe de Libera Folio

Libera Folio - So, 2012-10-07 15:25

La lasta jaro kiam Heroldo de Esperanto aperis laŭ sia antaŭanoncita reguleco estis 2010. Tiam ĝis la komenco de oktobro aperis 11 numeroj, kaj ĝis la fino de la jaro 17.

Ĉi-jare aperis ĝis nun nur kvin numeroj. El tiuj kvin du atingis la abonantojn pasintsemajne, kaj ial ili nomiĝas numeroj 7 kaj 10. Numeroj 8 kaj 9 daŭre ne aperis, same ne aperis ĉi-jare la numeroj 1, 4 kaj 6. Krome el la pasintjara kolekto plu mankas kvin numeroj, kiuj ŝajne jam neniam aperos.

Krom supozebla manko de abonantoj (la abonkvanto de Heroldo restas sekreta post ĝia transiro al la Civito), la problemoj en la aperritmo evidente estas kaŭzitaj de la forfalo de pluraj regulaj kunlaborantoj. Kiel aktiva leganto de Libera Folio, la kompilanto de Heroldo tamen de tempo al tempo sukcesas plenigi la paĝojn.

La "kongresan numeron" de Heroldo la Civito en sia retejo reklamas blage: "ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo". Efektive almenaŭ la ĉefaj replik-interŝanĝoj en unu el la komitataj kunsidoj estas modele redonitaj en ampleksa teksto - kopiita el Libera Folio, kie ĝi aperis la tagon post la kunsido. La koncerna numero de Heroldo atingis la abonantojn pli ol du monatojn pli malfrue.

Kategorien: Esperantujo

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

Libera Folio - So, 2012-10-07 14:00

En 2012 la kvanto de individuaj membroj de UEA, la unuan fojon post la dua mondmilito kaj la estiĝo de la asocio en sia nuna formo, kredeble ne atingos la ciferon 5.000. Laŭ statistikaj informoj, publikigitaj de la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, UEA komence de oktobro havis nur 4.865 individuajn membrojn. Pasintjare je la sama dato la asocio havis 5.261 IM-membrojn.

Kredeble ĝis la fino de la jaro ne estos atingita la kvanto de 5.000 individuaj membroj, kio interalie signifos, ke en la nova komitato de UEA la individuaj membroj havos nur kvin reprezentantojn, do unu B-komitatanon malpli ol nun.

La malkresko de la suma individua membraro kompare kun la pasinta jaro konsistigas 8 procentojn. Male ol en kelkaj aliaj jaroj, oni ne povas vidi ke homoj fuĝas de la pli kostaj kategorioj kun la revuo Esperanto al malpli kostaj sen la revuo. Plej grandan malkreskon, 15 procentojn, oni nun vidas ĝuste en la malmultekosta kategorio "Membro kun Gvidlibro". Preskaŭ same multe, 13 procentojn, malkreskis alia nekosta kategorio, "Membro kun Jarlibro".

La kategorio "Membro-abonanto" malkreskis 7 procentojn, kaj la suma eldonkvanto de la revuo Esperanto malkreskis 5 procentojn. Rimarkinde estas, ke la interesiĝo pri la revuo Kontakto dum la lasta jaro klare pliiĝis: la pagata eldonkvanto kreskis je 8 procentoj, sed daŭre restas tre malgranda - nur 688 ekzempleroj.

Iom malbonan indikon pri la allogo de la revuo Esperanto donas la fakto, ke kresko okazas nur en kategorioj sen abono al la revuo, plej rimarkinde en la kategorio "Dumviva membro kun Jarlibro", kiu kreskis je 8 procentoj. Do, iom da homoj pretas pagi relative grandan sumon esence por subteni la agadon de la asocio - sed la samaj homoj ne opinias, ke la revuo Esperanto valoras similan investon.

En la diskutejo de la Komitato de UEA la ĝenerala direktoro alvokis ĉiujn aktivulojn intense varbi por turni la falantan tendencon de la membronombro. Iom skeptike reagis vicprezidanto Claude Nourmont:

- Varbi por varbi… nu, ne tro promesplena afero. Por varbi, oni devas havi proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn. Oni pli facile donas monon por konkreta projekto.

Osmo Buller responde refoje akcentis la gravecon de ordinara membrovarbado:

- Mi efektive opinias, ke varbado pro varbado necesas. Tio estas baza tasko en organizaĵo, sed dum la lasta deko da jaroj fariĝis en UEA ĉiam pli mode malgravigi ĝin kaj eskapi el tiu tasko al diversaj pretekstoj pri ŝanĝiĝanta mondo, kiuj en si mem estas ofte pravaj sed ne rajtas esti kamuflaĵo por propra nenifarado.

Prezidanto Probal Dasgupta proponis kreskigi la membronombron, enkondukante novan membrokategorion por neesperantistoj:

- Temos pri simpatiantoj, kiuj ne lernis kaj ne nepre lernos Esperanton, sed kiujn interesas niaj aliaj celoj.

La "aliaj celoj" laŭ Probal Dasgupta povas temi pri lingva justeco, faciligo de lingvolernado, aŭ lokaj demandoj kiujn eblas ligi kun Esperanto.

Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de prezidanto de UEA, esprimis sian fortan konsenton varbi subtenantojn de UEA inter neesperantistoj. Li atentigis, ke la daŭre prilaborata vizia dokumento de UEA enhavas ĝuste tian proponon: krei membrokategoriojn aŭ "aliajn formojn de asociiĝo" taŭgajn por neesperantistoj.

Al la propono krei membrokategoriojn por neesperantistoj aliĝis ankaŭ estrarano Amri Wandel, kiu eĉ proponis tri kategoriojn: "informatoj", "simpatiantoj" kaj "subtenantoj":

- La tria kategorio pagos kotizon, ricevos materialon ne nur rete kaj estas verŝajne tio kion celas Probal, sed eventuale ankaŭ personoj en la dua kategorio povas esti konsiderataj membroj.

Revenante al la diskuto, Probal Dasgupta proponis, ke lige kun novaj membrokategorioj, devus esti reorganizitaj ankaŭ la Universalaj Kongresoj, tiel ke ankaŭ lokaj neesperantistaj civitanaj organizaĵoj ekhavu rolon en ili, kaj estu reprezentataj en la Loka kongresa komitato.

Fine eksprezidanto Renato Corsetti jam volis iom bremsi la diskuton pri la supozata partopreno de neesperantistoj en la agado de UEA:

-  Mi kredas, ke ni iom antaŭ­enkuras en la diskutado pri neesperantistoj en la membrosistemo de UEA kaj jam imagas praktikan partoprenon de ili en agadoj de la UK ktp. Ni devos havi kategorion de "informatoj" aŭ­ simile kaj la strategia komisiono jam pensas pri tio, sed ne imagu ke ili pretos fari aŭ pagi ion krom en esceptaj okazoj.

Kategorien: Esperantujo

Pasporta Servo denove funkcias

Libera Folio - Do, 2012-10-04 16:30

La retejo plu atingeblas nur ĉe la rezerva servilo, ĉe la adreso pasportaservo.danyuy.com.

Kategorien: Esperantujo

Pasporta Servo denove misfunkcias

Libera Folio - Sa, 2012-09-29 20:25

Papera libro de Pasporta Servo ĉi-jare ne aperis. La ĉefa retejo de la servo paneis jam pasintjare, kaj de tiam la paĝaro de Pasporta Servo provizore troviĝas en la privata servilo de la teknika respondeculo, Daniel Bebelacqua. En la fino de aŭgusto ankaŭ tiu servilo paneis, sed post unusemajna misfunkcio la problemo estis forigita.

Tamen, post malpli ol trisemajna normala funkciado la retejo denove komplete malaperis. Responde al demandoj de Libera Folio, aktivuloj de Pasporta Servo klarigis, ke la retprovizanto de Daniel Bebelacqua erare nuligis lian konton en la luita servilo, kvankam ĝi estis pagita ĝis la fino de la jaro.

Post kelkaj tagoj la miskompreno estis korektita, kaj la servilo denove ekfunkciis. Tamen evidente iuj partoj de la sistemo estis perditaj aŭ difektitaj pro la erara nuligo de la servila konto, tiel ke la retejo de Pasporta Servo post la reŝalto ne plu montras ajnajn informojn pri la gastigantoj. Anstataŭe aperas nur longa listo de teknikaj erarmesaĝoj.

Libera Folio denove turnis sin al la respondeculoj por ricevi klarigon, sed ĝis nun pliaj informoj mankas. En la retpoŝta listo de Pasporta Servo malfrue vendrede aperis la jena mesaĝo:

Estas denove kelkaj problemoj kun la retpaĝo de Pasporta Servo. La informoj de la profiloj ne plu akireblas. Se vi volas informojn pri iuj uzantoj, mi povas doni per retpoŝto. Ne centojn bonvolu, tiukaze mi ne plenumos la peton. Esperante ke baldaŭ solviĝos, Aleks.

La mesaĝo venis el la oficiala adreso pasportaservo@tejo.org.

Kategorien: Esperantujo

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

Libera Folio - Mo, 2012-09-24 19:30

David de Ugarte estas la fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj ekinteresiĝis pri Esperanto ene de sia filozofio pri egaleca interrilatado. El tiu grupo naskiĝis entrepreno pri teknologia konsultado kun la nomo Las Indias Electrónicas.

Ĉi-jare la grupo praktike ekuzis Esperanton, nomante sin "Indjanoj", kaj starigis planon pri turisma Esperanto-vilaĝo en la regiono proksima al Bilbao, kiel David de Ugarte lastatempe klarigis en intervjuo de Libera Folio. Antaŭ unu semajno li faris sukcesan Esperantlingvan prelegon pri siaj ideoj en la neesperantista aranĝo TEDx en Madrido, komparante Esperanton kun libera programaro. La prelego estis tekste tradukita sur granda ekrano, kaj ricevis fortajn aplaŭdojn de la ĉeestantoj.

Malpli sukcesa estis lia posta vizito kun du aliaj "indjanoj" al la multjara sidejo de Grupo Esperantista de Bilbao en la malnova parto de la urbo. Laŭ rakonto de David de Ugarte, reprezentantoj de la klubo tiam definitive rifuzis akcepti ilian peton pri membriĝo en la klubo.

- Ili malfermas la klubon nur du horojn en ĉiu semajno. Fakte ni ne nur volis membriĝi, ni ankaŭ portis bonan novaĵon. Kvin homoj retmesaĝis nin por lerni Esperanton... do, ni volis peti helpon de la klubanoj por organizi kurson dum kvar aŭ kvin tagoj, ĉar du el la lernontoj loĝas aliloke kaj devas vojaĝi centojn da kilometroj por partopreni.

La klubo laŭ David de Ugarte tamen tute ne interesiĝis pri la lernemuloj.

- Ili nur diris "ne" al la nia peto instrui Esperanton al la homoj kiuj retmesaĝis nin. Kiam ni demandis kial, ili nur diris ke ni povas instrui ilin en nia propra kooperativo.

Libera Folio: Kiel la klubo motivis la decidon ne akcepti vin kiel membrojn?

- Vere mi ne scias tion! Eduardo Larruy, la naŭdeknaŭjara parolanto de la estraro, diris, tre insulte, ke ni ne estas esperantistoj, ĉar ni havas "pli gravan celon". Li ne volis diri kiun "pli gravan celon" ni havas.

Laŭ David de Ugarte, post la sperto li jam tute ne deziras membriĝi al la Bilbaa klubo, nek al alia organizaĵo kiu funkcias kiel ŝlosita sekto. Plu protesti kontraŭ la decido laŭ li havus nenian sencon.

– Mi ne volas plilongigi tiun malagrablan aferon. Vere, ĝi estis tre terura sperto. Mi verkis afiŝon, ĉar publike rakonti estis tio kion mia honesteco diktis al mi: mi ne povas silentiĝi antaŭ perforto. Sed mi preferas daŭrigi mian agadon kaj labori kun miaj kunuloj por disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn, klarigas David de Ugarte.

Laŭ Manuel Ortega, alia "indjano" kiu ĉeestis la diskuton, la ĉefa motivo por la rifuzo estis la ekzisto de la "indjana" kooperativo, kiu havas pliajn celojn krom disvastigi Esperanton.

- La rifuzo okazis ne skribe, sed parole, kaj per multaj pretekstoj responde al niaj demandoj pri la ebloj membriĝi en la Klubo kaj komenci helpi. Foje oni petis nin ne iri al la klubo en la dato kaj horo dum kiuj teorie okazas la kutimaj klubaj kunvenoj - ĉar ili devis paroli pri aliaj aferoj, miras Manuel Ortega.

La Esperanto-klubo en Bilbao estis fondita en 1906 kaj havas propran sidejon en prestiĝa loko, en la malnova urbocentro. Tamen la klubo lastatempe ne tre aktivas. En la lasta ordinara kunsido ĉeestis kvin aŭ ses membroj, preskaŭ ĉiuj tre maljunaj, kaj ĉiam estas grandaj problemoj trovi homojn por la estraro.

Kelkaj en la klubo tial timas, ke organizita grupo de eksteruloj povus amase membriĝi por kaperi la klubon, klarigas klubano Joxemari Sarasua:

- Similaj precedencoj ekzistas, ekzemple en la andaluza urbo Malago, kun la Civito. La fakto, ke David de Ugarte kaj aliaj "indjanoj" havas fluajn rilatojn, almenaŭ ideologiajn, kun la Civito, kaj la komplimentoj, kiujn Silfer publike disŝutadas pri ili, ne helpas trankviligi pri iliaj intencoj.

David de Ugarte refutas la asertojn, ke lia grupo troviĝus en proksimaj rilatoj kun la Civito, ideologie aŭ alimaniere:

- Ĝi simple ne estas vero. Indjanoj antaŭ kelkaj jaroj akceptis s-ron Silfer kaj aŭskultis prelegon de li. Ni tute ne kundividis lian rigardon, kvankam la prelego estis bona kaj interesa. Manuel publikigis tiam tradukon de miaj konkludoj - originale verkitaj hispane - kiuj laŭ mi estis baze kundividitaj de ĉiuj indjanoj. Se vi legas la tekston, vi klare komprenas ke ni ne ŝatas la novnaciismon de la Civitanoj. Sed ni ne insultas ilin. Simple ili estas homoj kiuj pensas malsame ol ni. Pensi malsame ol ni ne estas peko, nek insulto, ĝi estas simple malkonsento.

Jesús M. Garcia Iturrioz, sekretario de la klubo en Bilbao, en ampleksa teksto sendita al Libera Folio, asertas ke la klubo efektive ne rifuzis la membriĝon de la "indjanoj", ĉar tiuj neniam faris formalan peton pri membriĝo. Laŭ li, la klubo ankaŭ neniam rifuzis instrui Esperanton.

- Ni rifuzas ke nekonataj homoj, ne apartenantaj al nia asocianaro, eniru nian klubejon por organizi propran kurson, kun propraj instruistoj kaj eĉ propraj gelernantoj, li klarigas.

Pri la vizito de la tri "indjanoj" en la klubejo li prezentas sian version. Laŭ li, unu el la "indjanoj", Manuel Ortega, dum pluraj monatoj insiste petis la kunlaboron de la klubo en projekto por krei Esperanto-urbon en la regiono. La klubo sintenis skeptike, sed por studi la ideon tamen petis detalan skriban planon, kiu neniam estis liverita.

- Fine, post tiu preskaŭ 6-monata persekuto, la vendredon 21-an de septembro, post la 21-a h., prezentiĝas en la Grup-ejo Manuel kaj du aliaj homoj; pro la malfrua horo, tie troviĝas nur tri membroj de la Grupo; la kooperativanoj denove insistas pri organizo de intensiva E-kurso en nia ejo. La respondo estas ke, por tio, oni bezonas la aprobon de la estraro de la Grupo; tiam, ili diras ke estas pretaj fariĝi membroj de la asocio; la respondo estas sama: oni bezonas la aprobon de la estraro; en tiu momento ili foriris eĉ sen adiaŭo. Tiun saman nokton aperas la artikolo de David de Ugarte, klarigas Jesús M. Garcia Iturrioz

Laŭ li, pri la konflikto ĉefe kulpas la "indjanoj", kiuj malklare prezentis sian aferon kaj en ĝena maniero penis eniri la lokan grupon, samtempe asertante ke tiaj grupoj havas nenian rolon en la nuntempa mondo. Li tamen ne fermas la pordon por kunlaboro sur egaleca bazo:

- La Esperanto-Klubo de Bilbao estas preta al komuna kunlaborado, kiu respektu niajn reciprokajn opiniojn kaj ag-manierojn. Se en la tuta proceso okazis miskomprenoj, ni estas pretaj etendi nian manon por serena interŝanĝo de opinioj kaj projektoj sur la bazo de sincera kaj diferenco-supera dispozicio. Nia komuna celo ne estas batali internan, vanan kaj energi-komsuman militon, sed labori por la bono de nia komuna lingvo Esperanto.

 

Kategorien: Esperantujo

Seiten

Subscribe to Esperanto in Deutschland Aggregator