Tjark Bartels, subdistriktestro de la subdistrikto Hameln-Pyrmont

Druckversion | Presebla versio
Traduko al Esperanto laŭ la germana originalo
 
92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameleno
 

Latino, la lingvo de la kleruloj, hodiaŭ estas la oficiala lingvo de la Vatikano kaj en la tempo de la Romia imperio ĝi estis la superreginta lingvo de la Mediteranea regiono, La bantua lingvo svahilo estas ĉefe parolata en orienta Afriko, en Japanio oni parolas la japanan kaj la germana lingvo estas la plej ofte uzita lingvo de la Eŭropa Unio. La internacia lingvo Esperanto hodiaŭ mondvaste estas parolata de kelkaj cent mil da homoj, kiuj hejmas en pli ol 120 diversaj landoj.

Ludwik Lejzer Zamenhof, pli konata al multaj sub la nomo doktoro Esperanto, en 1887 publikigis tiun ĉi facile lerneblan, neŭtralan lingvon por la internacia interkompreniĝo. Bona ideo, kiu ankaŭ povintus plaĉi al Antoine de Saint-Exupèry  - kiu ja onidire iam diris: „Lingvo estas la fonto de ĉiuj miskomprenoj".

Komuna lingvo certe malpliigus la sumon de la interhomaj miskomprenoj. Oni per ĝi povas fari unuan paŝon ĉe la esplorado de fremdaj landoj kaj popoloj. La plena ĉarmo de la kulturoj kaj ties lingvoj kompreneble nur malkaŝiĝas, se oni okupiĝas kun la indiĝenaj lingvoj mem.

Eĉ se la projekto de la internacia lingvo Esperanto ĝis nun ne tute realiĝis en la senco de la ideodoninto, tamen ja multe okazis ekde 1887: Esperanto evoluiĝis al internacia, vivanta lingvo kun aktiva komunumo de parolantoj kaj propra kulturo, kiu ankaŭ ĉi tie en la subdistrikto Hameln-Pyrmont akiras atenton.

Mi tre ĝojas, ke la "Germana Esperanto-Kongreso" de la 22a - 25a de majo 2015 dum sia 92a eldono okazos en Hameleno. Al ĉiuj partoprenantoj el Germanio kaj eksterlando mi deziras eventoplenajn horojn en la legendomistera Vezermontara regiono.

 

 

Hameleno, en aprilo 2015

Subdistriktestro Tjark Bartels

Esperanto