Sammlung von Newsfeeds
De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj
Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Antverpeno 2014. 168 p. Libroservo de UEA, 14,10 eŭroj. Bitlibro 9 eŭroj.
Kalle Kniivilä: Krimeo estas nia. Novjorko 2015. 152 p. Libroservo de UEA, 15 eŭroj. Bitlibro 6,45 USD.
Ambaŭ libroj estas verkitaj en la stilo de ĵurnalisma raportaĵo, stilo, kiun la profesia ĵurnalisto Kniivilä senteble bone regas: Legante la librojn, oni havas la impreson, ke oni vojaĝas kune kun Kniivilä tra Rusujo kaj Krimeo kaj persone ĉeestas la intervjuojn, kiujn li faras kun diversaj homoj, de simplaj civitanoj ĝis politikaj aktivuloj.
La ĉefa celo de Homoj de Putin estas klarigi al okcidentanoj, kial Putin estas tiom populara en Rusujo, dum en la okcidentaj amaskomunikiloj oni plejparte legas negativaĵojn pri li, ekzemple pri lia subpremo de opoziciuloj kaj malrespekto de homaj rajtoj. La libro tamen legindas ankaŭ por rusujanoj, kiuj povas per ĝi pli bone kompreni la bildon, kiun la ekstera mondo havas pri Rusujo.
Plejparte estas intervjuataj simplaj diversprofesiaj civitanoj kun pozitiva aŭ neŭtrala sinteno pri Putin, sed ankaŭ aŭdeblas la opinio de kelkaj kritikantoj. Kniivilä lasas siajn protagonistojn paroli, sed foje aldonas klarigajn komentojn, precipe kiam intervjuato bazas sian opinion sur pruveble malĝusta aserto. Tra tiuj intervjuoj, la leganto familiariĝas kun la ĉefaj motivoj, pro kiuj Putin estas tiel populara: precipe temas pri tio, ke post la politike ĥaosaj kaj ekonomie malfacilegaj 90-aj jaroj, li alportis stabilecon kaj ekonomian prosperon.
Tiu stabileco kaj prospero por normalaj civitanoj pli gravas ol la rajto aktivi opozicie al la registaro. Tio ankaŭ klarigas la subtitolon de la libro, “La silenta plimulto de Rusio”, ĉar la subtenantoj de Putin plejparte restas silentaj pri politiko. Inter la politike pli interesitaj homoj, ekzemple en la edukita elito de Moskvo, Putin aliflanke estas malpli populara ol inter simplaj civitanoj.
Jam antaŭ ol legi la libron, mi pro personaj rilatoj al Rusujo havis la impreson, ke tie konspirteorioj estas multe pli popularaj ol en okcidenta Eŭropo. El la libro mi lernis, ke la Putin-emaj amaskomunikiloj volonte disvastigas plej diversajn konspirteoriojn, ĉar tiel por normalaj civitanoj iĝas pli malfacile distingi inter fakto-bazitaj kritikoj de la registara laboro kaj fantaziaj konspirteorioj.
Kniivilä estis iom malbonŝanca pri la momento, en kiu li verkis la libron: kiam li estis finpretiganta la libron, eksplodis la Krimea krizo, ĉe kiu Rusujo subite transprenis la duoninsulon Krimeo de Ukrainujo, surbaze de referendumo neagnoskita de Ukrainujo kaj okcidentaj ŝtatoj. Li enmetis kelkajn informojn pri tiuj okazaĵoj, sed oni ja sentis dum legado ke temas pri lastmomentaj aldonaĵoj. Des pli bonas, ke Kniivilä rapide post la apero de Homoj de Putin ekokupiĝis pri nova libro ĝuste pri la okazaĵoj en Krimeo.
Krimeo estas nia estas verkita similstile kiel Homoj de Putin, kiel raportaĵo pri la vojaĝo de Kniivilä tra Krimeo kaj al Kievo, dum kiu li intervjuis multajn civitanojn, sed ĉi-foje aŭdeblis pli da kontraŭ-Putin-aj voĉoj ol en la unua libro. La fakto, ke temas pri okazaĵoj ĵus okazintaj, kaj parte dum lia vojaĝo ankoraŭ okazantaj, tamen igas lian duan libron iom ali-karaktera ol la unua, en kiu ja temis pri la ĝenerala nuntempa politika etoso kaj ne specife pri aktuala okazaĵo.
Ĉiuj civitanoj de Krimeo estis surprizitaj pri la rapideco de la okazaĵoj en Krimeo inter la 22a de februaro 2014, kiam la ukrainuja prezidanto Janukoviĉ fuĝis el Kievo, kaj la 18a de marto, kiam Krimeo estis oficiale akceptita de Rusujo en sian teritorion. Sed dum por kelkaj temis pri pozitiva surprizo, aliaj estis konsternitaj pro la subitaj ŝanĝoj, aŭ eĉ devis tute ŝanĝi siajn vivplanojn, precipe homoj aktiviĝintaj kontraŭ la rusiĝo de Krimeo.
Kniivilä intervjuis krimeajn tatarojn, kiuj aparte suferis pro la politikaj ŝanĝoj, ĵurnalistojn, kiuj estis subpremitaj aŭ ekzilitaj pro sia kritika raportado pri la okazaĵoj, kaj simplajn civitanojn, ĉu subtenajn aŭ kontraŭajn al la rusuja transpreno de Krimeo. Li vojaĝis tra diversaj partoj de Krimeo, kio ja gravas pro signifaj lokaj diferencoj: en la urbo Sebastopolo, kiu estis fermita urbo dum sovet-uniaj tempoj, kaj eĉ post la sendependiĝo de Ukrainujo restis la bazo de la nigramara floto de Rusujo, la ĝenerala sinteno al Rusujo estas multe pli pozitiva ol en la resto de la duoninsulo, kaj sekve ankaŭ la rusujiĝo de Krimeo estas konsiderata bonaĵo de preskaŭ ĉiuj.
Post sia vojaĝo tra Krimeo, Kniivilä ankaŭ vizitis la ukrainujan ĉefurbon Kievo por tie renkonti eksajn Krimeanojn, kiuj pro opozicia agado aŭ kritika ĵurnalismado devis forlasi Krimeon.
En ambaŭ libroj, Kniivilä aldonis utilajn informojn pri la ekonomia kaj politika fonoj de la nunaj situacio kaj okazaĵoj. Tio multe helpas pli bone kompreni kaj juĝi la argumentojn menciitajn de la intervjuitoj. Kompreneble, klarigante tiujn fonojn Kniivilä ne povis resti same neŭtrala kiel en la paroligado de divers-opiniaj homoj: Ja ekzistas multaj malsamaj interpretoj de la okazintaĵoj, kaj en ĵurnalisma verko ne eblas prezenti ĉiujn malsamajn interpretojn en tute neŭtrala maniero. Sed Kniivilä almenaŭ bone sukcesis prezenti grandan diversecon da opinioj, kaj klare distingas inter diraĵoj de intervjuitoj kaj liaj aldonaj klarigoj, tiel ke leganto povas mem formi al si opinion pri tio, kiugrade fidi lian interpreton de la okazintaĵoj.
Ĉiuokaze menciindas, ke Kniivilä havas multjaran sperton pri la politiko de Rusujo, laborinte kiel korespondanto de finna gazeto en Moskvo jam en 1991-1992, tiel ke li certe parolas pri temoj, pri kiuj li kompetentas. Aldone, li kompreneble transprenis informojn kaj interpretojn el faklibroj: estas laŭ mi laŭdinde ke li menciis la nomojn de la uzitaj faklibroj en librofina noto en Homoj de Putin.
En la verkado de Krimeo estas nia li ankaŭ prenis en konsideron kritikojn, kiujn ricevis Homoj de Putin en recenzoj. Ekzemple, en la dua libro li donis multe da konsidero al la socia psikologio de malvenkinta popolo, do al la fakto ke la nuna mondrigardo de multaj rusoj estas influita de la fakto, ke Rusujo malvenkis en la Malvarma Milito. Tiun aspekton li laŭ kritiko en recenzo de Nikolao Gudskov estis ignorinta en Homoj de Putin.
Ambaŭ libroj aperis proksimume samtempe en tri lingvoj, la sveda, la finna kaj Esperanto. Homoj de Putin estis favore recenzata en finnaj kaj svedaj amaskomunikiloj, kaj ĝia finna versio eĉ gajnis la premion Kanava por la plej bona nefikcia libro de Finnujo en la jaro 2014.
Menciindas la fakto, ke ambaŭ libroj ankaŭ konsistigas tre bonan ekzemplon de praktika utiligo de Esperanto. Kniivilä uzis Esperantistajn kontaktojn por kontakti diversajn simplajn civitanojn de Rusujo kaj Krimeo. Tio aparte multe senteblas en “Krimeo estas nia”, kie Kniivilä plurfoje mencias la Esperantistecon de intervjuitoj kaj informas la leganton, ke aliajn intervjuitojn li ekkonis tra tiuj Esperantistoj.
Ambaŭ libroj estas verkitaj en modela kaj flua lingvaĵo, sufiĉe simpla por rapida legado, sed samtempe riĉa je utilaj esprimoj por priparoli aktualajn politikaĵojn en Esperanto. Enestas preskaŭ neniuj tajperaroj.
Leginte la librojn, oni pli bone komprenas la diversecon de opinioj rilate la nuntempan politikon de Rusujo, kaj povas pli bone sekvi kaj analizi la novaĵojn el tiu mondregiono, kiuj daŭre aperas en internaciaj amaskomunikiloj.
Marcos Cramer Pli pri la libroj en la retejo de la aŭtoroJam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo
Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis!
Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado.
La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:
– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.
TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:
– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!
Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”:
– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.
Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.
Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado “Fluent in 3 Months” (Fluparolanto en tri monatoj). Li komentas:
– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!
Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso “Ana Pana” ĉe lernu.net instruas proksimume 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proksimume 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom malpli ol mil vortojn.
Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:
– Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.
– Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.
– Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.
– Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?
Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj – kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.
Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.
Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al “Esperanto Discussions”, kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!
Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso – ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angle-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla... Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan...) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.
La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.
Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri “mal-Ĉe-kurso”, malrektmetoda kurso... Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto – en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.
Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon... La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj – kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.
La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere, sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas ja la tiel nomata “lingvo-problemo”.
Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto – nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de Vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el Vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.
Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita – kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.
Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila traduksistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)
Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proksimume 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon – multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al testo-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Lingvo-testo estas postulata ekzemple por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.
Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).
La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn – impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.
Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dek milionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.
Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble – sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas – renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, Vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.
Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas... Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.
Lu Wunsch-RolshovenJam 25.000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo
Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis!
Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn - ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado, .
La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:
– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.
TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:
– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. . Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!
Memoroj pri la propra iama entuziasmo dum eklernado de Esperanto leviĝas ĉe Bertilo Wennergren, aŭtoro de la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko":
– Kiam mi vidas la reagojn kaj entuziasmon de centoj kaj miloj da studentoj ĉe Duolingo, mi profunde memoras, kiom da plezuro mi mem havis eklernante la lingvon. Mi preskaŭ envias la lernantojn ĉe Duolingo, ĉar ili havas tiun brilan ilon je dispono. Mi preskaŭ deziras rekomenci.
Nu, fakte eĉ altnivelaj Esperanto-parolantoj bonvenas por trairi la lecionojn kaj proponi plibonigojn.
Benny Lewis el Irlando estas aŭtoro de la internacia furorlibro pri lingvolernado "Fluent in 3 Months" (Flua post tri monatoj). Li komentas:
– Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo kaj Duolingo estas unu el la plej bonaj senkostaj rimedoj por lerni lingvojn. Jen perfekta paro!
Se oni komparas la kurson de Duolingo kun aliaj retaj lingvokursoj, indas konstati, ke Duolingo instruas proksimume 2 000 vortojn kaj do estas kurso por komencantoj kaj progresantoj, eble eĉ proksima al konversacia nivelo. Por kompreni, kion la nombro signifas: La kurso "Ana Pana" ĉe lernu.net instruas proks. 250 vortojn, la fama Zagreba kurso instruas proks. 550 radikojn, per kiuj oni kutime formas eble iom sub mil vortoj.
Sed pli bone ol nombroj la nivelon eble ilustras kelkaj frazoj el la kurso:
- Ĉiu persono, kiu lernas la lingvon, kontribuas al ĝia sukceso.
- Eĉ se ŝi ne parolas la japanan, ŝi tamen parolas la ĉinan.
- Se vi volas scii pli pri ĉi tiuj programoj, vi devus demandi al mia edzino.
- Ĉu vi povus diri al mi, ĉu estas eraroj en tiu dosiero?
Se vi jam havas scion pri Esperanto, vi povas fari komencan teston, kiu atribuos al vi certan nivelon. Se vi poste konstatos, ke vi estas eĉ pli bona ol tio, vi povos denove fari testojn pri unuopaj lecionaroj - kaj vi trasaltos fulmrapide eble dekon da lecionetoj.
Jen cetere jam listo de Duolingo-vortoj en Esperanto ĉe Memrise, (lingvo)lerna retejo, kiu helpas vin ripetadi vortoscion.
Eble vi demandas vin, kiel vi mem povas subteni tiun grandan sukceson kaj progreson. Nu, estas ĉefe tri aferoj: Se vi ŝatos helpi al lernantoj ĉe iliaj demandoj, iru al "Esperanto Discussions", kie ofte mankas helpo de sperta Esperanto-parolanto. Se la simbola frazoveziko enhavas la ciferon 1, tio signifas, ke venis nur la demando, sed neniu respondo. Helpo do bezonata!
Krome nun jam estas tempo pli vaste publikigi la informon pri la Duolingo-kurso - ene de niaj rondoj kaj ankaŭ al la ekstera mondo. Ĉe tio ni konsciu, ke temas pri kurso por angla-parolantoj. La angla fakte ne nepre estu la denaska lingvo de la lernanto, sed ja necesas havi iom bonan nivelon en ĝi. Preskaŭ ĉiuj nedenaskuloj konfesas, ke de tempo al tempo ili malsukcesas ĉe iu Duolingo-ekzerco ne pro Esperanto, sed pro erara frazo en la angla... Tio povas iom ĝeni, sed tamen multaj nedenaskuloj kun iom da pacienco (kaj preteco plulerni la anglan...) sukcesis progresi en la kurso kaj eĉ fini ĝin.
La problemo eble kuraciĝos iom post iom. Se ĉio glate funkcios pri la unua versio de la kurso kaj se ĝi plu logos sufiĉe altajn nombrojn da lernantoj, verŝajne pretiĝos kursoj por aliaj instrulingvoj. Vi povas jam nun aliĝi por tio kaj tio estas tre bonvena por faciligi al Duolingo la planadon.
Alia eco de la kurso estas, ke ĝi estas tre bazita je tradukado. Iusence temas pri "mal-Ĉe-kurso", malrektmetoda kurso... Oni devas daŭre traduki inter la angla kaj Esperanto - en la komenco de la lecionoj multe el Esperanto al la angla, en la fino pli el la angla al Esperanto.
Cetere, se vi ne jam spertis: Ĉiu leciono havas dudekon da ekzercetoj, kiuj ĉiuj estas tasketoj. Vi devas eble traduki unu solan frazon aŭ tajpi frazon, kiun vi aŭdas, aŭ elekti, kiu frazo ĝustas, aŭ klaki, kiu vorto estas la ĝusta por priskribi bildon... La fakto, ke la tuta lernado konsistas el tiaj tre mallongaj unuoj, kontribuis cetere al la sukceso de Duolingo: Ĉu vi havas dek liberajn minutojn? Bone, faru la dudekon da ekzercetoj kaj jen vi faris unu plian paŝeton por akiri la novan lingvon. Kaj vi ricevos dekon da poentoj - kaj tion viaj konatoj ĉe Duolingo vidos, same kiel vian entutan progreson dum la pasinta semajno kaj monato. Duolingo bone scias, kiel uzi ludemon kaj konkurencan strebadon por stimuli regulan lernadon.
La daŭra tradukado supozeble havas sian kaŭzon en la origina ideo de la kreinto Luis von Ahn. Li revis ne tuj pri lingvo-kursaro, sed ja pri la disponigo de la tuta scio de la mondo al ĉiuj homoj surtere - sendepende de ilia lingvo. Sed ekzistas la tiel nomata "lingvo-problemo".
Do s-ro von Ahn demandis sin, kiel trovi sufiĉe da homoj por helpi en la tradukado de la tuta reto - nu, eble komence almenaŭ en la tradukado de vikipedio en multajn lingvojn. Kaj li inventis interesan negocon: Li ofertas senkostan lingvolernadon al la retejo-uzantoj kaj aliflanke instigas ilin traduki tekstojn, ekzemple el vikipedio, sed ankaŭ tekstojn de profesiaj bezonantoj de tradukoj kiel la televido CNN, kiu pagas por tio kaj tiel kunfinancas la salajrojn de la Duolingo-dungitoj.
Por atingi bonan tradukon ekzistas vikieca sistemo: Ĉiu ajn, eĉ la plej baznivela komencanto, rajtas (ek)traduki frazon. Poste aliaj aŭ plibonigas la frazon aŭ markas ĝin kiel jam bonan. Post kelka tempo la frazo estas tiom bona traduko, ke kolektiĝas por tiu versio kvino aŭ deko da konfirmaj voĉoj. Tiam oni konsideras la frazon fintradukita - kaj fakte la traduko tiam atingis nivelon kompareblan kun tiu de profesiaj tradukistoj, kiel konfirmis studoj. La tuta tradukado kaj reviziado de teksto cetere povas okazi ene de nur kelkaj horoj, ĉar Duolingo por kelkaj lingvoparoj havas milionojn da uzantoj kaj povas aŭtomate proponi urĝan tekston al multegaj homoj. Fulmrapide la rezulto pretas.
Kaj, kompreneble, la tradukantoj kaj reviziantoj ricevas poentojn por sia helpo. Tio plu instigas. (Eble simila tradukosistemo iam ekzistos ankaŭ por la Esperanto-vikipedio, supozeble surbaze de WikiTrans kaj eventuale eĉ kun poentoj. Ĉu ne bela defio por programistoj?)
Intertempe aldoniĝis alia enspezofonto por Duolingo: Ili ofertas lingvo-testojn. La lernanto hejme plenumas ekzercojn ĉe komputilo kaj dume filmas sin. La kostoj estas proks. 20 eŭroj, ĉefe por la homo, kiu kontrolrigardas la filmon - multege malpli da mono ol tradicia testo, kiu ofte kostas la dekoblon, kaj por kiu aldone necesas veturi al test-centro. Do Duolingo tie havas grandiozan konkurencan avantaĝon kaj povas enspezi multe en tiu merkato. Ja bezonatas lingvo-testoj, ĉefe por akceptiĝo en anglalingvaj altlernejoj.
Estas amuze klarigi al si, kion tiu financado signifas. Duolingo enspezas monon per vendado de tradukoj ĉefe el kaj al la angla kaj per la ofertado de testoj pri la angla lingvo. Kaj havas avantaĝon el tio lernantoj, kiuj partoprenas en Esperanto-kurso, kies bazan programan strukturon financis tiu intereso pri la angla lingvo (kaj iomete aliaj lingvoj).
La mondo progresas kaj ŝanĝiĝas, ĉu ne? Ja indas ĵeti flankan rigardon al lernu.net, por kies pretigo la fondaĵo ESF elspezis pli ol tricent mil eŭrojn - impona sumo por Esperantujo, sumo kiun oni certe povus ankaŭ bele utiligi por financi informadon de la publiko pri Esperanto.
Pripenso, kiun mi faris iam antaŭ la lanĉo, estas la jena: Mi atendis same kiel aliaj baldaŭan kreskon al kelkaj dekmiloj da lernantoj, eble eĉ iam al centmilo. Nu, ĉe Duolingo lernas lingvojn dekmilionoj da homoj kaj Esperanto ĝenerale kutimas altiri dekonan procenton ĉe homoj kun scio de unu fremdlingvo. En la plurlingvula Duolingo atendeblas eĉ iom pli.
Ĉu do Esperanto pluprogresas, tial ke ĝi estas nun ĉe Duolingo? Jes, kompreneble - sed ĉu ne ankaŭ Esperanto estas tial ĉe Duolingo, ĉar ĝi pasintece tiel bone progresis? Ja la bazo por la akcepto ĉe Duolingo estis la publikaj voĉdonadoj, por kiuj necesis multaj Esperanto-parolantoj kaj -subtenantoj. Kaj por havi kaj teni tiujn necesas la kompleta oferto de Esperanto-kulturo, kiun ni konas - renkontiĝoj kaj Pasporta Servo, libroj, muziko kaj (subtekstigitaj) filmoj, retlistoj kaj Facebook, vikipedio kaj retaj vortaroj ktp. Kaj eble helpis ankaŭ, ke la ĉina registaro preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kaj ke Google Translate ofertas ankaŭ Esperanton.
Kelkfoje iuj provas kredigi al ni, ke ni estas malgranda kaj ne tre signifa lingvokomunumo, kiu ne kreskas... Nu, iom da homoj kaj iom da rekono nia komunumo evidente ja havas. Ĵus Esperanto eniris en la plej multe uzatan lingvolernan retejon de la mondo, Duolingo. Fakte Esperanto estas tie eĉ unu el ĝis nun nur 14 lerneblaj lingvoj.
Lu Wunsch-RolshovenEin Übersetzungsbüro in Saarbrücken heißt…
Ni vizitis la urbon Oldenburgo…
Auch heute gab es schon…
Die ersten Filme vom Kongress…
9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj
La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.
Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.
La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.
– Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontas Chuck Smith.
La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.
– Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provi la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.
Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.
– Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...
El la naŭ mil aliĝintoj kvar eĉ jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de unu tago. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:– La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.
Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.
– Mi kredas ke mi provos konservi miajn novajn sciojn pri ĉi tiu fascina lingvo. Ĝia vortproviso tre similas al la aliaj latinidaj lingvoj, kun aldonetoj de la germana kaj eĉ greka jen kaj jen. La celo de ĉi tiu lingvo estas kunigi homojn ĉie en la mondo kaj antaŭenigi pacon, kaj verŝajne tio motivis min finfari la kurson. Do, mi transdonu grandan dankon al la Esperanto-teamo por ilia granda laboro, ĉar ili faris bonegan kurson (kaj krome kun kelkaj el la plej bonaj frazoj mi iam ajn vidis!!) kaj mi esperas ke ĉiuj aliaj ĝuos lerni ĉi tiun lingvon.
Momente eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla, sed ne maleblas, ke poste aldoniĝos aliaj lingvoj, diras Chuck Smith.
- Nenio certas pri aliaj lingvoj ol la angla, sed la plano estas analizi la rezultojn de nia kurso kiam ĝi "stabiliĝos" (ne plu estos en testa fazo) kaj tiam vidi ĉu indas fari de alia lingvo kaj se jes, de kiu lingvo plej taŭgas. Tion oni prijuĝos laŭ diversaj kriterioj kiel postuloj de la komunumo, kvanto kaj kvalito de kandidatoj por krei la kurson kaj tiel plu. La verŝajneco ke oni aldonos lingvojn kompreneble kreskos, se pli da homoj aliĝos kiel kontribuantoj por Esperanto.
Jam du tagojn post la lanĉo de la testa versio la kurso de Esperanto ĉe Duolingo ne nur logis pli ol naŭ mil lernantojn, sed ankaŭ ricevis nemalmulte da publika atento. Krom mencioj en sociaj retoj, en la retejo The Verge aperis ampleksa artikolo.
Chuck Smith dum la okmonata preparperiodo tute ne kontaktis kun UEA pri la kurso – laŭ li ĉiuokaze ne klaras, kiel la asocio povus helpi. Aliflanke la teamo atingis konsenton kun TEJO, kiu promesis senpage sendi Kontakton al novaj lernantoj ĉe Duolingo.
Libera Folio: Kio ĝenerale okazos kiam oni finas la kurson, ĉu la lernintoj ricevas informojn pri tio, kiel oni povas uzi la lingvon?
Chuck Smith: – Estas bonuslecionaro pri Esperanto-kulturo, kiu klarigas multe, sed pro teknikaj kialoj, tio aperos poste. En la oficiala forumo de Esperanto ĉe Duolingo oni kelkfoje aŭdas pri kulturaj aferoj, sed mi imagas, ke oni aŭdos pli kiam la komunumo tie pli maturiĝos. La Esperanto-kurso de Duolingo troveblas ĉi tie.9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj
La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.
Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.
La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.
– Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontas Chuck Smith.
La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.
– Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provu la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.
Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.
– Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...
El la naŭ mil aliĝintoj kvar jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de kvar tagoj. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:– La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.
Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.
– Mi kredas ke mi provos konservi miajn novajn sciojn pri ĉi tiu fascina lingvo. Ĝia vortproviso tre similas al la aliaj latinidaj lingvoj, kun aldonetoj de la germana kaj eĉ greka jen kaj jen. La celo de ĉi tiu lingvo estas kunigi homojn ĉie en la mondo kaj antaŭenigi pacon, kaj verŝajne tio motivis min finfari la kurson. Do, mi transdonu grandan dankon al la Esperanto-teamo por ilia granda laboro, ĉar ili faris bonegan kurson (kaj krome kun kelkaj el la plej bonaj frazoj mi iam ajn vidis!!) kaj mi esperas ke ĉiuj aliaj ĝuos lerni ĉi tiun lingvon.
Momente eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla, sed ne maleblas, ke poste aldoniĝos aliaj lingvoj, diras Chuck Smith.
- Nenio certas pri aliaj lingvoj ol la angla, sed la plano estas analizi la rezultojn de nia kurso kiam ĝi "stabiliĝs" (ne plu estas en testa fazo) kaj tiam vidi ĉu indas fari de alia lingvo kaj se jes, de kiu lingvo plej taŭgas. Tion oni prijuĝos laŭ diversaj kriterioj kiel postuloj de la komunumo, kvanto kaj kvalito de kandidatoj por krei la kurson kaj tiel plu. La verŝajneco ke oni aldonos lingvojn kompreneble kreskos, se pli da homoj aliĝos kiel kontribuantoj por Esperanto.
Jam du tagojn post la lanĉo de la testa versio la kurso de Esperanto ĉe Duolingo ne nur logis pli ol naŭ mil lernantojn, sed ankaŭ ricevis nemalmulte da publika atento. Krom mencioj en sociaj retoj, en la retejo The Verge aperis ampleksa artikolo.
Chuck Smith dum la okmonata preparperiodo tute ne kontaktis kun UEA pri la kurso – laŭ li ĉiukaze ne klaras, kiel la asocio povus helpi. Aliflanke la teamo atingis konsenton kun TEJO, kiu promesis senpage sendi Kontakton al novaj lernantoj ĉe Duolingo.
Libera Folio: Kio ĝenerale okazos kiam oni finas la kurson, ĉu la lernintoj ricevas informojn pri tio, kiel oni povas uzi la lingvon?
Chuck Smith: – Estas bonuslecionaro pri Esperanto-kulturo, kiu klarigas multe, sed pro teknikaj kialoj, tio aperos poste. En la oficiala forumo de Esperanto ĉe Duolingo oni kelkfoje aŭdas pri kulturaj aferoj, sed mi imagas, ke oni aŭdos pli kiam la komunumo tie pli maturiĝos. La Esperanto-kurso de Duolingo troveblas ĉi tie.Vor etwa 24 Stunden wurde…
Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono
La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en Comú” (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.
La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominata de du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.
La ekfrapo de akuta ekonomia krizo kaj la malkovro de gravegaj epizodoj de politika koruptado kiu trafis preskaŭ ĉiujn tavolojn de la povo, skuis la tutan sistemon kaj sekvigis reage la eksplodon de la movado konata kiel “la 15-M” aŭ “la indignuloj”, en preskaŭ tuta Hispanio, kaj la kreskon de la nombro da partianoj de suverenismo, en Katalunio. Kio komence aspektis ĉefe protesta movado, fariĝis politika tendenco post la kreado de nova partio “Podemos” (“Ni povas”), kiu surprize atingis trian lokon en la eŭropa balotado kaj poste en la regiona andaluza.
“Podemos” okupas pozicion ĉefe en la maldekstra parto de la politika spektro, similan al tiu okupata de la nun reganta partio Siriza en Grekio, sed preferas insisti pri temoj denuncantaj la nunan politikan sistemon kaj la ĝeneralan strukturon de la povo. Ĝi firmigis sian strukturon kaj sintenon dum la lastaj monatoj, kaj prezentis kandiatliston en la regiona balotado, okazanta samtempe en 13 aŭtonomiaj regionoj. Tamen, Podemos preferis ne utiligi sian strukturon kaj nomon rekte en la municipa balotado, interalie por doni lokon ankaŭ al kandidatoj el aliaj maldekstremaj partioj.
Anstataŭe oni kreis apartajn kandidatlistojn en ĉiuj ĉefaj urboj. La listo kelkfoje prenas la formon de nova instrumenta partio, aliloke aranĝiĝas kiel koalicioj aŭ sociaj kandidatiĝoj. La afero estas sufiĉe komplika en tiu spektro, kaj ne ĉiam la balotontoj havas klaran ideon pri la nomoj kaj personoj kiuj estas apogataj de ĉiu movado.
La afero estas speciala en Barcelono, kiu fakte “inventis” tiun sistemon. Tie la homoj politike proksimaj al “Podemos”, al la partioj devenantaj el la katalunaj sekcioj de Unuiĝinta Maldekstro kaj aliaj, grupiĝis ĉirkaŭ platformo nomata “Guanyem Barcelona” (“Ni gajnu Barcelonon”). Ni notu ke la politika panoramo estas tre speciala en Katalunio, kie al la tipa dekstra/maldekstra divido oni devas aldoni la akson hispaniismaj/kataluniismaj partioj. La platformo iel rompis ambaŭ aksojn, kaj sin prezentas kiel movadon por solvi aferojn de la popolo ĝenerale.
La platformo grupiĝis ĉirkaŭ unu el la plej prestiĝaj kaj karismaj homoj aperintaj post la lastaj sociaj bataloj: Ada Colau, proparolanto de la asocio “Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado”, unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.
Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.La kandidataro de BeC prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.
La tiel nomata Akso pri Migrado proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multlingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.
En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.
Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de “voĉi”, kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.
Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Se venkos la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiuokaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.
La rilato, rekta kaj nerekta, de Esperanto kaj esperantistoj kun tiuj ĉi balotoj ne limiĝas al Barcelono. Pluraj esperantistoj partoprenis la movadon de la 15-M kaj poste de la ekesto de Podemos, en kies fonda asembleo partoprenis almenaŭ tri esperantistoj de ni konataj. Kolekto de sloganoj de tiu movado indignula estis esperantigita de la poeto Miguel Fernández por la libro eldonita de SAT-en-Hispanio, “Poezio: armilo ŝargita per futuro”, kie cetere ankaŭ aperas esperantigo de verko de la konata poeto Luis García Montero, nun ĉefkandidato de Unuiĝinta Maldekstro por la regiono de Madrido.
Aktiva esperantisto estis dum lastaj monatoj magistratano de la andaluza urbo Ĥaeno (Jaén), kaj denove kandidatas por la asemblea movado “Ganemos Jaén” (“Ni gajnu Ĥaenon”), ekvivalento al la menciita “Ni gajnu Barcelonon”. Ankaŭ en la aragona urbo Teruelo la ĉefkandidato de “Ni gajnu Teruelon” estas tre proksima al Esperanto. Esperantisto kandidatis por la primaraj elektoj de tiu movado en Madrido, kvankam li ne estis elektita.
Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj ni tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.
Toño del BarrioEsperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono
La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en Comú” (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.
La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominata de du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.
La ekfrapo de akuta ekonomia krizo kaj la malkovro de gravegaj epizodoj de politika koruptado kiu trafis preskaŭ ĉiujn tavolojn de la povo, skuis la tutan sistemon kaj sekvigis reage la eksplodon de la movado konata kiel “la 15-M” aŭ “la indignuloj”, en preskaŭ tuta Hispanio, kaj la kreskon de la nombro da partianoj de suverenismo, en Katalunio. Kio komence aspektis ĉefe protesta movado, fariĝis politika tendenco post la kreado de nova partio “Podemos” (“Ni povas”), kiu surprize atingis trian lokon en la eŭropa balotado kaj poste en la regiona andaluza.
“Podemos” okupas pozicion ĉefe en la maldekstra parto de la politika spektro, similan al tiu okupata de la nun reganta partio Siriza en Grekio, sed preferas insisti pri temoj denuncantaj la nunan politikan sistemon kaj la ĝeneralan strukturon de la povo. Ĝi firmigis sian strukturon kaj sintenon dum la lastaj monatoj, kaj prezentis kandiatliston en la regiona balotado, okazanta samtempe en 13 aŭtonomiaj regionoj. Tamen, Podemos pro diversaj kialoj preferis ne utiligi sian strukturon kaj nomon rekte en la municipa balotado.
Anstataŭe oni kreis apartajn kandidatlistojn en ĉiuj ĉefaj urboj. La listo kelkfoje prenas la formon de nova instrumenta partio, aliloke aranĝiĝas kiel koalicioj aŭ sociaj kandidatiĝoj. La afero estas sufiĉe komplika en tiu spektro, kaj ne ĉiam la balotontoj havas klaran ideon pri la nomoj kaj personoj kiuj estas apogataj de ĉiu movado.
La afero estas speciala en Barcelono, kiu fakte “inventis” tiun sistemon. Tie la homoj politike proksimaj al “Podemos”, al la partioj devenantaj el la katalunaj sekcioj de Unuiĝinta Maldekstro kaj aliaj, grupiĝis ĉirkaŭ platformo nomata “Guanyem Barcelona” (“Ni gajnu Barcelonon”). Ni notu ke la politika panoramo estas tre speciala en Katalunio, kie al la tipa dekstra/maldekstra divido oni devas aldoni la akson hispaniismaj/kataluniismaj partioj. La platformo iel rompis ambaŭ aksojn, kaj sin prezentas kiel movadon por solvi aferojn de la popolo ĝenerale.
La platformo grupiĝis ĉirkaŭ unu el la plej prestiĝaj kaj karismaj homoj aperintaj post la lastaj sociaj bataloj: Ada Colau, proparolanto de la asocio “Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado”, unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.
Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.La kandidataro de BeC prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.
La tiel nomata Akso pri Migrado proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multlingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.
En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj de la “Akso” tion rapide aprobis, kaj nia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.
Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de “voĉi”, kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.
Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Se venkos la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiuokaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.
La rilato, rekta kaj nerekta, de Esperanto kaj esperantistoj kun tiuj ĉi balotoj ne limiĝas al Barcelono. Pluraj esperantistoj partoprenis la movadon de la 15-M kaj poste de la ekesto de Podemos, en kies fonda asembleo partoprenis almenaŭ tri esperantistoj de ni konataj. Kolekto de sloganoj de tiu movado indignula estis esperantigita de la poeto Miguel Fernández por la libro eldonita de SAT-en-Hispanio, “Poezio: armilo ŝargita per futuro”, kie cetere ankaŭ aperas esperantigo de verko de la konata poeto Luis García Montero, nun ĉefkandidato de Unuiĝinta Maldekstro por la regiono de Madrido.
Aktiva esperantisto estis dum lastaj monatoj magistratano de la andaluza urbo Ĥaeno (Jaén), kaj denove kandidatas por la asemblea movado “Ganemos Jaén” (“Ni gajnu Ĥaenon”), ekvivalento al la menciita “Ni gajnu Barcelonon”. Ankaŭ en la aragona urbo Teruelo la ĉefkandidato de “Ni gajnu Teruelon” estas tre proksima al Esperanto. Esperantisto kandidatis por la primaraj elektoj de tiu movado en Madrido, kvankam li ne estis elektita.
Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj ni tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.
José Antonio del BarrioSubtenu la peticion
Nächstes Gruppentreffen in Karlsruhe
Etiko/moroj kaj esperantistoj
Blanka vespero
Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj
Laŭ informo en la jam ne funkcianta retejo de BEA Bonaera Esperanto-Asocio estas la posteulo de Argentina Esperanto-Asocio (AEA), kiu estis fondita en 1916. En 1941 estis fondita Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu nun estas landa asocio de UEA, dum la iama AEA ŝanĝis sian nomon al Bonaera Esperanto-Asocio kaj daŭrigis sian agadon en la ĉefurba regiono.
De pluraj jaroj BEA ne havas funkciantan estraron. Pri la agado kaj la ejo okupiĝis volontuloj kaj neformale elektitaj administrantoj. En la blogo de la asocio nenio aperas depost aŭgusto 2012, kaj iam post februaro 2015 tute ĉesis funkcii la propra retejo de BEA, ŝajne ĉar la pago por la retadreso ne estis farita ĝustatempe.
La sidejo de la asocio situas en malnova domo tre centre en la ĉefurbo de Argentino, proksime al la medicina fakultato de la Nacia Universitato de Bonaero. Multaj loĝantoj de la urbo rekonas Esperanton pro granda afiŝo antaŭ la sidejo. La ejo mem konsistas el du ĉambroj, unu granda kaj unu malgranda kun subtegmentejeto. Krome estas kuirejo kaj du necesejoj.
La manko de formale elektitaj respondeculoj en aprilo 2015 kondukis al akriĝinta konflikto, kiam la prizorganto de la kluba biblioteko, Antonio Ferrer, plurfoje malpermesis la eniron de diversaj aliaj esperantistoj en la ejon, kaj laste proprainiciate kunvokis asembleon por elektigi novan estraron por BEA.
Laŭ informoj de lokanoj, la grupo kiu nun regas la sidejon ĉefe konsistas el pli aĝaj homoj, el kiuj multaj apenaŭ aŭ tute ne parolas Esperanton, dum la forbarita grupo konsistas el pli junaj aktivuloj, el kiuj multaj lastatempe perfektigis siajn konojn de la lingvo por povi efike helpi dum la Universala Kongreso en Bonaero pasintjare.
La asembleo, kies laŭregulecon granda parto el la membroj de BEA kontestas, okazis en la sidejo de la asocio la 29-an de aprilo. Kvin membroj de la forbarita grupo, inter ili Jorge Cabrera, la prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, tiam alvenis al la sidejo por formale kontesti la laŭleĝecon de la kunveno. Tamen du el ili ne estis enlasitaj en la domon, ĉar ilia membreco laŭ aserto de la alia grupo ne validis.
Dum la disputo Gladis Torrado, la proponata nova vicprezidanto de la asocio, admonis unu el la forbaritoj kaj diris, ke tiu kiel ĉiliano devus esti danka, ke al li entute estas permesate restadi en Argentino. La polico estis vokita, kaj post longa diskuto la elfermitoj foriris, sed du personoj, inter ili la prezidanto de AEL, sukcesis eniri por transdoni la formalan konteston de la laŭleĝeco de la asembleo.
La disputo ĉe la enirejo estis filmita kaj poste enretigita de la ĉeestintoj. Ĉio okazis en la hispana, laŭdire ĉar la gardantoj de la sidejo ne komprenas Esperanton, sed en la retaj filmetoj estas aldonita traduko en Esperanto.
Laŭ la reguloj de la asocio necesus la partopreno de 17 personoj por valide elekti novan estraron, sed la kunsidon ĉeestis nur 13 personoj, el kiuj unu, la prezidanto de AEL, kontestis ĝian validecon.
La rifuzitaj aktivuloj, kiuj estas devigitaj instrui Esperanton en aliaj, pruntitaj aŭ luitaj neesperantistaj ejoj, decidis transdoni sian proteston al la jura instanco IGJ (Inspekto Ĝenerala de la Justico), por ke la decidoj de la kontestata kunsido estu nuligitaj. Ili nun krome eltrovis dokumentojn, kiuj laŭ ili pruvas, ke la sidejo en la centro de Bonaero efektive apartenas ne al BEA, sed al la landa asocio AEL.
La neelektita bibliotekisto de BEA, Antonio Ferrer, siavice per hispanlingva retmesaĝo kun la titolo "Misión cumplida!!!…" ("Misio plenumita") disanoncis, ke IGJ jam "zorgeme analizis kaj akceptis" la dokumentojn de la kontestata asembleo. Tamen tio ŝajne signifas nur, ke la dokumentoj estis transdonitaj al la koncerna instanco. Neniaj pruvoj pri aprobo estis prezentitaj.
Restas do atendi la decidon de IGJ kaj eventualan novan asembleon por vidi, kiu havas la laŭleĝan rajton decidi pri la havaĵo de la asocio. Intertempe multaj aktivaj esperantistoj de la argentina ĉefurbo ne estos allasataj al la sidejo.Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj
Laŭ informo en la jam ne funkcianta retejo de BEA Bonaera Esperanto-Asocio estas la posteulo de Argentina Esperanto-Asocio (AEA), kiu estis fondita en 1916. En 1941 estis fondita Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu nun estas landa asocio de UEA, dum la iama AEA ŝanĝis sian nomon al Bonaera Esperanto-Asocio kaj daŭrigis sian agadon en la ĉefurba regiono.
De pluraj jaroj BEA ne havas funkciantan estraron. Pri la agado kaj la ejo okupiĝis volontuloj kaj neformale elektitaj administrantoj. En la blogo de la asocio nenio aperas depost aŭgusto 2012, kaj iam post februaro 2015 tute ĉesis funkcii la propra retejo de BEA, ŝajne ĉar la pago por la retadreso ne estis farita ĝustatempe.
La sidejo de la asocio situas en malnova domo tre centre en la ĉefurbo de Argentino, proksime al la medicina fakultato de la nacia universitato. Multaj loĝantoj de Bonaero rekonas Esperanton pro granda afiŝo antaŭ la sidejo. La ejo mem konsistas el du ĉambroj, unu granda kaj unu malgranda kun subtegmentejeto. Krome estas kuirejo kaj du necesejoj.
La manko de formale elektitaj respondeculoj en aprilo 2015 kondukis al akriĝinta konflikto, kiam la prizorganto de la kluba biblioteko, Antonio Ferrer, plurfoje malpermesis la eniron de diversaj aliaj esperantistoj en la ejon, kaj laste proprainiciate kunvokis asembleon por elektigi novan estraron por BEA.
Laŭ informoj de lokanoj, la grupo kiu nun regas la sidejon ĉefe konsistas el pli aĝaj homoj, el kiuj multaj apenaŭ aŭ tute ne parolas Esperanton, dum la forbarita grupo konsistas el pli junaj aktivuloj, el kiuj multaj lastatempe perfektigis siajn konojn de la lingvo por povi efike helpi dum la Universala Kongreso en Bonaero pasintjare.
La asembleo, kies laŭregulecon granda parto el la membroj de BEA kontestas, okazis en la sidejo de la asocio la 29-an de aprilo. Kvin membroj de la forbarita grupo, inter ili Jorge Cabrera, la prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, tiam alvenis al la sidejo por formale kontesti la laŭleĝecon de la kunveno. Tamen du el ili ne estis enlasitaj en la domon, ĉar ilia membreco laŭ aserto de la alia grupo ne validis.
Dum la disputo Gladis Torrado, la proponata nova vicprezidanto de la asocio, admonis unu el la forbaritoj kaj diris, ke tiu kiel ĉiliano devus esti danka, ke al li entute estas permesate restadi en Argentino. La polico estis vokita, kaj post longa diskuto la elfermitoj foriris, sed du personoj, inter ili la prezidanto de AEL, sukcesis eniri por transdoni la formalan konteston de la laŭleĝeco de la asembleo.
La disputo ĉe la enirejo estis filmita kaj poste enretigita de la ĉeestintoj. Ĉio okazis en la hispana, laŭdire ĉar la gardantoj de la sidejo ne komprenas Esperanton, sed en la retaj filmetoj estas aldonita traduko en Esperanto.
Laŭ la reguloj de la asocio necesus la partopreno de 17 personoj por valide elekti novan estraron, sed la kunsidon ĉeestis nur 13 personoj, el kiuj unu, la prezidanto de AEL, kontestis ĝian validecon.
La rifuzitaj aktivuloj, kiuj estas devigitaj instrui Esperanton en aliaj, pruntitaj aŭ luitaj neesperantistaj ejoj, decidis transdoni sian proteston al jura instanco IGJ (Inspekto Ĝenerala de la Justico), por ke la decidoj de la kontestata kunsido estu nuligitaj. Ili nun krome eltrovis dokumentojn, kiuj laŭ ili pruvas, ke la sidejo en la centro de Bonaero efektive apartenas ne al BEA, sed al la landa asocio AEL.
La neelektita bibliotekisto de BEA, Antonio Ferrer, siavice per hispanlingva retmesaĝo kun la titolo "Misión cumplida!!!…" ("Misio plenumita") disanoncis, ke IGJ jam "zorgeme analizis kaj akceptis" la dokumentojn de la kontestata asembleo. Tamen tio ŝajne signifas nur, ke la dokumentoj estis transdonitaj al la koncerna instanco. Neniaj pruvoj pri aprobo estis prezentitaj.
Restas do atendi la decidon de IGJ kaj eventualan novan asembleon por vidi, kiu havas la laŭleĝan rajton decidi pri la havaĵo de la asocio. Intertempe multaj aktivaj esperantistoj de la argentina ĉefurbo ne estos allasataj al la sidejo.