Sammlung von Newsfeeds
TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA
La propono pri jura sendependiĝo de TEJO estis pritraktita jam en la unua komitata kunsido en sabato. Tiam oni decidis fondi dumkongresan komisionon por diskuti problemajn punktojn de la propono. La laborgrupo tamen duone konsistis el la samaj personoj kiuj pretigis la proponon, kaj ili ne vidis gravajn problemojn en la rezulto de sia propra laboro.
Proponoj pri sendependiĝo de TEJO aperadis dum jaroj, estis proponitaj sub diversaj saŭcoj kaj regule rifuzitaj de la decidorganoj de UEA. Ĉi-foje la proponantoj de jura sendependiĝo asertis, ke la decido estas urĝe bezonata por ke TEJO ankaŭ estonte povu ricevadi diversajn subvenciojn de EU por junulara agado.
Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn.
La pritraktado de la nuna propono por sendependa TEJO estis komencita jam antaŭ du jaroj en Rejkjaviko, kiam estis elektita kvarkapa komisiono por pristudi la aferon.
Ne klaras, kion la komitato faris dum la du pasintaj jaroj, ĉar ĝia raporto estis fine redaktita de Mark Fettes kaj prezentita al la tuta komitato de UEA nur kelkajn tagojn antaŭ la kunveno en Lillo, tiel ke restis neniu tempo por retaj diskutoj pri ĝiaj meritoj kaj malmeritoj.
La komitatanoj ricevis nur tre koncizan tekston, kiu proponis, ke ili akceptu novan statuton de TEJO, kiu donu al la asocio statuson de sendependa jura persono, kaj ke la rilatoj inter UEA kaj TEJO poste estu reguligitaj per aparta kontrakto. La nova statuto de TEJO ne estis dissendita al la komitatanoj nek disdonita en la unua komitata kunsido en Lillo.
La teksto de la proponata kontrakto inter UEA kaj TEJO entute ne ekzistas, kaj ne klaras, kiel evoluos la rilatoj inter UEA kaj TEJO post la nuna decido. La subtenantoj de la sendependiĝo de TEJO, kiuj parolis en la dua komitata kunsido en Lillo en vendredo, atentigis ke junaj UEA-anoj ankaŭ laŭ la nova statuto aŭtomate estos samtempe TEJO-anoj, sed malklaras kiel TEJO tiukaze povos esti konsiderata komplete aparta organizaĵo.
La teksto de la proponata nova statuto estis fine disdonita al la tuta komitato komence de la vendreda kunsido, sed evidente mankis tempo por detala trastudo, ĉar dum la trihora kunveno la komitato devis pritrakti ankaŭ multajn aliajn tagorderojn.
Loes Demmendal, eksa estrarano de UEA kiu partoprenis la dumkongresan komisionon por pristudi la sendependiĝon de TEJO, kritikis la subitan haston.
– La propono pri nova statuto estas nur parto de tuto. Oni devus konsideri la administrajn konsekvencojn. Mi scias ke niaj komisionanoj opinias, ke mi per tio blokas la sendependiĝon, sed tio ne estas mia celo. Sed ni havu ekvilibran vidon.
Laŭ Loes Demmendaal oni ne sufiĉe konsideris la konsekvencojn de la disigo de UEA kaj TEJO.
– Interalie sendependiĝo de TEJO postulus ke oni ŝanĝu la statuton de UEA. Ne ekzistas preta kontrakto inter UEA kaj TEJO, do ni ne havas ajnan ideon pri kion tio ĉi signifas. Mi estas kontraŭ la propono en ĉi tiu momento, ĉar mi ne konas la konsekvencojn, ŝi diris.
Laŭ Brian Moon, kiu same partoprenis la dumkongresan laborgrupon, la ŝanĝo en la statuto de UEA povos esti farita poste, kaj la proponata kontrakto inter TEJO kaj UEA entute ne estas afero por la komitato.
– La amendita statuto de TEJO kiun oni proponas estas laŭeble simpligita ĝuste por eviti la problemojn pri kiuj pensas Loes. La statuso nun ne havas ajnajn menciojn pri financaj aranĝoj inter TEJO kaj UEA. Ĉio kio rilatas al administra kontrakto estas alia temo. Preta kontrakto estas granda laboro, kaj ellaboro de la kontrakto devas veni poste.
Laŭ la propono prezentita al la komitato, la kontrakton inter TEJO kaj UEA poste ellaboru kaj aprobu la estraroj de la du asocioj ĝis la mezo de oktobro. Komitatano kaj honora membro de UEA Rob Moerbeek rekte demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ĉu la limdato estas realisma, aŭ ĉu oni devus ŝanĝi ĝin.
– Mi ne povas diri kiu estas la plej bona limdato. Mi estas kontraŭ la propono, li respondis lakone.
Tre elokvente por la propono parolis Francesco Maurelli, komitatano A por ISAE, ano de la dumkongresa laborgrupo, ano de la konsilantaro de UEA kaj la posedanto de la firmao Kosmo, kiu profitas per ellaborado de subvencipetoj por Esperanto-organizaĵoj.
– Estimataj kolegoj, kio estas integra parto de UEA? Ĉu landaj asocioj? Multaj el niaj landaj asocioj estas jure registritaj, ili estas sendependaj, sed tamen parto de UEA.
Laŭ li oni devas rapidi pri la proponata statutoŝanĝo, antaŭ ol eŭropaj instancoj malkovras ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo kaj sekve ne plenumas ĉiujn formalajn kondiĉojn por kunlaboro, kiu laŭ li jam donis grandajn sukcesojn.
– Ĉio ĉi povas esti subite detruita, se ni ne agas tuj, hodiaŭ. La antaŭenigo, la starigo de kunlaboraj rilatoj kun aliaj internaciaj organizaĵoj estas kernaj celoj. Estimataj kolegoj, vi devas subteni Esperanton per via jesa voĉdono!Post duonhora diskuto la propono pri nova statuto de TEJO estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Tri komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono, du sin detenis. Por ke la nova statuto ekvalidu, necesas ke ĝi estu akceptita ankaŭ de la komitato de TEJO mem.
Dum la vendreda komitata kunsido estis aprobita ankaŭ la raporto de la komitataj reviziantoj, kiuj trovis ke la librotenado de la asocio estas en ordo, sed ke la ekonomia situacio kaŭzas zorgojn.
Loes Demmendaal demandis, kial inter la komitataj dokumentoj mankas la jara raporto de TEJO. Laŭ la regularo ĝi devis esti disponigita jam antaŭlonge, sed Michael Boris Mandriola, la komitatano de TEJO, devis konfesi ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas.
Dum diskuto pri raportoj de komitataj laborgrupoj Orlando Raola, komitatano C, atentigis ke daŭre ne klaras, kiam finfine estos preparita la longe atendita gvidlibro por organizantoj de Universalaj Kongresoj, kaj kiu entute havas la respondecon pri la tasko.
– La pretigado de la manlibro estas tipa afero. Se oni ne havas respondeculon aŭ limdaton, sed lasas la aferon al la estraro, kiu havas tiom da aliaj taskoj, la tasko eble neniam estos plenumita. Mi proponas aŭ aldoni respondeculon kaj limdaton, aŭ forstreki la taskon.
La komitato laŭ propono de Mark Fettes tiam decidis, ke la gvidlibro estu pretigita ĝis la venontjara kongreso – sed ne difinis respondeculon pri la tasko.
Oni iom parolis ankaŭ pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la estraro antaŭ du jaroj difinis kiel prioritatan taskon, sed poste ne realigis.
– Ni opinias ke venis la ĝusta momento ke la estraro serioze dediĉu sin al la realigo de ĉi tiu projekto, diris Mark Fettes.
Poste li transdonis al la komitato proponon de la laborgrupo pri kunordigo, kiu rekomendas "taski la Estraron per la verkado de gvida dokumento pri la bezonoj kaj deziroj por nova asocia retejo, cele al konkurso por la realigonto".
Kiam la retejo finfine povos esti renovigita tute ne klaras – eĉ ne klaras, kiam pretu la "gvida dokumento", atentigis Orlando Raola.
– Laŭ sciigo de Stefan MacGill la estraro decidis ke gviddokumento por la longe atendata nova retejo estu preta fine de la jaro. Sed mi ne vidas limdaton ĉi tie.
Responde al la repliko de Orlando Raola, Mark Fettes makaŝis, ke la estraro dum la kongreso ricevis konkretan proponon de fakulo, kiu pretas helpi la asocion kiel konsilanto pri la retejo, kaj sekve la perspektivoj estas bonaj. Ne klaras kiu estas la fakulo, nek ĉu la konsilanto mem poste rajtos partopreni en la konkurso, surbaze de la "gvida dokumento".
La komitato preskaŭ sen diskuto akceptis la buĝeton por la jaro 2016, kiu antaŭvidas deficiton de pli ol 30.000 eŭroj.
– Elspezoj por movada evoluigo estas unu kialo por la planata deficito. Ni opinias, ke malgraŭ la malfacila financa situacio estas pli bone investi niajn rimedojn en agado en diversaj kampoj ol rezignacie klopodi minimumigi niajn elspezojn, klarigis Mark Fettes.
Ĝenerale, la komitatanoj laŭ sia kutimo uzis tre multe da tempo por diversaj proceduraj demandoj kaj plendoj pri la organizado de la ĉi-jara Universala Kongreso, tiel ke por la plej multaj principe gravaj demandoj restis malmulta tempo.
En la vendreda kunsido la komitato interalie akceptis la aliĝpeton de Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉar mankis tempo, ne estis organizita la sekreta voĉdono, kiun nepre postulas la komitata regularo de UEA en tiaj kazoj.
Anstataŭe Mark Fettes demandis, ĉu la komitato pretas akcepti la aliĝpeton unuanime, sen voĉdono. Neniu komitatano kontraŭis la kontraŭregulan proceduron, kaj Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA per aplaŭdoj.TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA
La propono pri jura sendependiĝo de TEJO estis pritraktita jam en la unua komitata kunsido en sabato. Tiam oni decidis fondi dumkongresan komisionon por diskuti problemajn punktojn de la propono. La laborgrupo tamen duone konsistis el la samaj personoj kiuj pretigis la proponon, kaj ili ne vidis gravajn problemojn en la rezulto de sia propra laboro.
Proponoj pri sendependiĝo de TEJO aperadis dum jaroj, estis proponitaj sub diversaj saŭcoj kaj regule rifuzitaj de la decidorganoj de UEA. Ĉi-foje la proponantoj de jura sendependiĝo asertis, ke la decido estas urĝe bezonata por ke TEJO ankaŭ estonte povu ricevadi diversajn subvenciojn de EU por junulara agado.
Kritikantoj siavice atentigadis, ke TEJO ja de pli ol jardeko sukcese ricevadis diversajn subvenciojn, kaj ke la reguloj de Eŭropa Junulara Fondaĵo efektive ne nepre postulas, ke subvenciata organizaĵo estu sendependa jura persono, nur ke ĝi povu fari sendependajn decidojn.
La pritraktado de la nuna propono por sendependa TEJO estis komencita jam antaŭ du jaroj en Rejkjaviko, kiam estis elektita kvarkapa komisiono por pristudi la aferon.
Ne klaras, kion la komitato faris dum la du pasintaj jaroj, ĉar ĝia raporto estis fine redaktita de Mark Fettes kaj prezentita al la tuta komitato de UEA nur kelkajn tagojn antaŭ la kunveno en Lillo, tiel ke restis neniu tempo por retaj diskutoj pri ĝiaj meritoj kaj malmeritoj.
La komitatanoj ricevis nur tre koncizan tekston, kiu proponis, ke ili akceptu novan statuton de TEJO, kiu donu al la asocio statuson de sendependa jura persono, kaj ke la rilatoj inter UEA kaj TEJO poste estu reguligitaj per aparta kontrakto. La nova statuto de TEJO ne estis dissendita al la komitatanoj nek disdonita en la unua komitata kunsido en Lillo.
La teksto de la proponata kontrakto inter UEA kaj TEJO entute ne ekzistas, kaj ne klaras, kiel evoluos la rilatoj inter UEA kaj TEJO post la nuna decido. La subtenantoj de la sendependiĝo de TEJO, kiuj parolis en la dua komitata kunsido en Lillo en vendredo, atentigis ke junaj UEA-anoj ankaŭ laŭ la nova statuto aŭtomate estos samtempe TEJO-anoj, sed malklaras kiel TEJO tiukaze povos esti konsiderata komplete aparta organizaĵo.
La teksto de la proponata nova statuto estis fine disdonita al la tuta komitato komence de la vendreda kunsido, sed evidente mankis tempo por detala trastudo, ĉar dum la trihora kunveno la komitato devis pritrakti ankaŭ multajn aliajn tagorderojn.
Loes Demmendal, eksa estrarano de UEA kiu partoprenis la dumkongresan komisionon por pristudi la sendependiĝon de TEJO, kritikis la subitan haston.
– La propono pri nova statuto estas nur parto de tuto. Oni devus konsideri la administrajn konsekvencojn. Mi scias ke niajn komisionanoj opinias, ke mi per tio blokas la sendependiĝon, sed tio ne estas mia celo. Sed ni havu ekvilibran vidon.
Laŭ Loes Demmendaal oni ne sufiĉe konsideris la konsekvencojn de la disigo de UEA kaj TEJO.
– Interalie sendependiĝo de TEJO postulus ke oni ŝanĝu la statuton de UEA. Ne ekzistas preta kontrakto inter UEA kaj TEJO, do ni ne havas ajnan ideon pri kion tio ĉi signifas. Mi estas kontraŭ la propono en ĉi tiu momento, ĉar mi ne konas la konsekvencojn, ŝi diris.
Laŭ Brian Moon, kiu same partoprenis la dumkongresan laborgrupon, la ŝanĝo en la statuto de UEA povos esti farita poste, kaj la proponata kontrakto inter TEJO kaj UEA entute ne estas afero por la komitato.
– La amendita statuto de TEJO kiun oni proponas estas laŭeble simpligita ĝuste por eviti la problemojn pri kiuj pensas Loes. La statuso nun ne havas ajnajn menciojn pri financaj aranĝoj inter TEJO kaj UEA. Ĉio kio rilatas al administra kontrakto estas alia temo. Preta kontrakto estas granda laboro, kaj ellaboro de la kontrakto devas veni poste.
Laŭ la propono prezentita al la komitato, la kontrakton inter TEJO kaj UEA poste ellaboru kaj aprobu la estraroj de la du asocioj ĝis la mezo de oktobro. Komitatano kaj honora membro de UEA Rob Moerbeek rekte demandis al la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ĉu la limdato estas realisma, aŭ ĉu oni devus ŝanĝi ĝin.
– Mi ne povas diri kiu estas la plej bona limdato. Mi estas kontraŭ la propono, li respondis lakone.
Tre elokvente por la propono parolis Francesco Maurelli, komitatano A por ISAE, ano de la dumkongresa laborgrupo, ano de la konsilantaro de UEA kaj la posedanto de la firmao Kosmo, kiu profitas per ellaborado de subvencipetoj por Esperanto-organizaĵoj.
– Estimataj kolegoj, kio estas integra parto de UEA? Ĉu landaj asocioj? Multaj el niaj landaj asocioj estas jure registritaj, ili estas sendependaj, sed tamen parto de UEA.
Laŭ li oni devas rapidi pri la proponata statutoŝanĝo, antaŭ ol eŭropaj instancoj malkovras ke TEJO ne estas sendependa organizaĵo kaj sekve ne plenumas ĉiujn formalajn kondiĉojn por kunlaboro, kiu laŭ li jam donis grandajn sukcesojn.
– Ĉio ĉi povas esti subite detruita, se ni ne agas tuj, hodiaŭ. La antaŭenigo, la starigo de kunlaboraj rilatoj kun aliaj internaciaj organizaĵoj estas kernaj celoj. Estimataj kolegoj, vi devas subteni Esperanton per via jesa voĉdono!Post duonhora diskuto la propono pri nova statuto de TEJO estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj. Tri komitatanoj voĉdonis kontraŭ la propono, du sin detenis. Por ke la nova statuto ekvalidu, necesas ke ĝi estu akceptita ankaŭ de la komitato de TEJO mem.
Dum la vendreda komitata kunsido estis aprobita ankaŭ la raporto de la komitataj reviziantoj, kiuj trovis ke la librotenado de la asocio estas en ordo, sed ke la ekonomia situacio kaŭzas zorgojn.
Loes Demmendaal demandis, kial inter la komitataj dokumentoj mankas la jara raporto de TEJO. Laŭ la regularo ĝi devis esti disponigita jam antaŭlonge, sed Michael Boris Mandriola, la komitatano de TEJO, devis konfesi ke ĝi ankoraŭ ne ekzistas.
Dum diskuto pri raportoj de komitataj laborgrupoj Orlando Raola, komitatano C, atentigis ke daŭre ne klaras, kiam finfine estos preparita la longe atendita gvidlibro por organizantoj de Universalaj Kongresoj, kaj kiu entute havas la respondecon pri la tasko.
– La pretigado de la manlibro estas tipa afero. Se oni ne havas respondeculon aŭ limdaton, sed lasas la aferon al la estraro, kiu havas tiom da aliaj taskoj, la tasko eble neniam estos plenumita. Mi proponas aŭ aldoni respondeculon kaj limdaton, aŭ forstreki la taskon.
La komitato laŭ propono de Mark Fettes tiam decidis, ke la gvidlibro estu pretigita ĝis la venontjara kongreso – sed ne difinis respondeculon pri la tasko.
Oni iom parolis ankaŭ pri la renovigo de la retejo de UEA, kiun la estraro antaŭ du jaroj difinis kiel prioritatan taskon, sed poste ne realigis.
– Ni opinias ke venis la ĝusta momento ke la estraro serioze dediĉu sin al la realigo de ĉi tiu projekto, diris Mark Fettes.
Poste li transdonis al la komitato proponon de la laborgrupo pri kunordigo, kiu rekomendas "taski la Estraron per la verkado de gvida dokumento pri la bezonoj kaj deziroj por nova asocia retejo, cele al konkurso por la realigonto".
Kiam la retejo finfine povos esti renovigita tute ne klaras – eĉ ne klaras, kiam pretu la "gvida dokumento", atentigis Orlando Raola.
– Laŭ sciigo de Stefan MacGill la estraro decidis ke gviddokumento por la longe atendata nova retejo estu preta fine de la jaro. Sed mi ne vidas limdaton ĉi tie.
Responde al la repliko de Orlando Raola, Mark Fettes maklaŝis, ke la estraro dum la kongreso ricevis konkretan proponon de fakulo, kiu pretas helpi la asocion kiel konsilanto pri la retejo, kaj sekve la perspektivoj estas bonaj. Ne klaras kiu estas la fakulo, nek ĉu la konsilanto mem poste rajtos partopreni en la konkurso, surbaze de la "gvida dokumento".
La komitato preskaŭ sen diskuto akceptis la buĝeton por la jaro 2016, kiu antaŭvidas deficiton de pli ol 30.000 eŭroj.
– Elspezoj por movada evoluigo estas unu kialo por la planata deficito. Ni opinias, ke malgraŭ la malfacila financa situacio estas pli bone investi niajn rimedojn en agado en diversaj kampoj ol rezignacie klopodi minimumigi niajn elspezojn, klarigis Mark Fettes.
Ĝenerale, la komitatanoj laŭ sia kutimo uzis tre multe da tempo por diversaj proceduraj demandoj kaj plendoj pri la organizado de la ĉi-jara Universala Kongreso, tiel ke por la plej multaj principe gravaj demandoj restis malmulta tempo.
En la vendreda kunsido la komitato interalie akceptis la aliĝpeton de Indonezia Esperanto-Asocio. Ĉar mankis tempo, ne estis organizita la sekreta voĉdono, kiun nepre postulas la komitata regularo de UEA en tiaj kazoj.
Anstataŭe Mark Fettes demandis, ĉu la komitato pretas akcepti la aliĝpeton unuanime, sen voĉdono. Neniu komitatano kontraŭis la kontraŭregulan proceduron, kaj Indonezia Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA per aplaŭdoj.Jen la filmo pri la…
Kia surprizo! Je la fino…
Ĝis la.... kajto adiaŭas per…
Jen la gajnintoj de la…
Jen la prezentado de Ralph…
Per tiu ĉi filmo komenciĝis…
Ralph Glomp ĵus gajnis la…
Jen la lasta plena tago…
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA
Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.
Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.
– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.
Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.
– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.
La anonco pri la elekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.
Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.
Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA
Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.
Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.
– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.
Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.
– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.
La anonco pri la alekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.
Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.
Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.
Homoj kun homoj denove en Bulonjo
En 1905 la unuan Universalan Kongreson partoprenis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. La jubilean kongreson oni decidis ne organizi en la malgranda marborda urbo, ĉar en ĝi mankas taŭgaj ejoj por la pli ol 2.600 aliĝintoj.
La alfluo de centoj da esperantistaj vizitantoj ĉiuokaze estigis imponan manifestacian marŝon de la teatro al la monumento de Zamenhof, kaj poste al la urbodoma akcepto.
La komenco de la tago tamen estis iom kaosa por la ekskursontoj. Je 7.40 matene ekster la kongresejo aperis la vico de aŭtobusoj, kaj post iom da konfuza atendado ankaŭ la ĉiĉeronoj. Ŝajnas ke multaj el la esperantistoj ne komprenas kiel funkcias vicoj, kaj precipe maljunulinoj ne timas uzi kubutojn volante eniri aŭtobuson pri frue ol aliaj – oni supozus ke la aŭtobuso iras al ŝuvendejo kie okazas granda rabatado. Finfine, la aŭtobusoj pleniĝis kaj ekis al Bulonjo-ĉe-Maro.
La unua parto estis solena ceremonio ĉe la teatro kie okazis la unua publika parolado en Esperanto. Sur la podio estis Xavier Dewidehem, prezidanto de la loka kongresa komitato, Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof.
La teatro estas bone konservita kaj bele renovigita kun belegaj artaĵoj kiuj montras la cignan signon de la urbo de Bulonjo ĉe Maro. En la balkono plej proksime al la podio sidis vic-urbestrino, deputito de la urbestro de Bulonjo ĉe Maro. Reprezentanto de la urbesto bonvenigis la esperantistaron nome de la urbestro. Poste Xavier Dewidehem bonvenigis nin nome de la loka kongresa komitato kaj petis nin imagi ke L.L. Zamenhof unuafoje faras paroladon en Esperanto.
Brian Moon tre emocie ripetis la unuan kongresan paroladon de Zamenhof. La parolado samkiel en 1905 finiĝis per Preĝo sub Verda Standardo – poemo kiun iuj francaj pioniroj de Esperanto en 1905 volis forstreki pro ĝia troa mistikeco.
Poste oni transdonis mikrofonon al Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kiu estis tre kortuŝita pro la legado kaj rimarkis ke plej grave al li estis la alineo ke kunvenis ne angloj, francoj, rusoj kaj poloj, sed homoj. Li diris ke li estas franco kaj polo kaj hebreo denaske, sed en Esperanto ni ĉiuj estas kiel homoj. “Mi salutas vin, ĉiuj gefratoj esperantistaj”, li diris.
Mark Fettes parolis pri la speciala rilato kiun Esperanto havas kun Bulonjo-ĉe-Maro. Oni ne supozas ke Esperanto havas teritorion: se oni demandas kie estas la teritorio oni diras eble “ĉie” aŭ “nenie aparte”. Sed lingvoj ne apartenas al lokoj. Eĉ se lando adoptus Esperanton, la lingvo ne apartenus al tiu lando. Malgraŭ ke lingvoj ne havas teritorion, ili nepre havas geografion: Bjalistoko kaj Varsovio, kie Esperanto naskiĝis. Kaj organizaj lokoj, kiel Ĝenevo kaj Roterdamo. Literaturaj lokoj, kiel Budapeŝto aŭ pedagogiaj kiel Greziljono.
Bulonjo-ĉe-Maro laŭ Mark Fettes povas esti nomata la lulilo de Esperanto: parola lulilo, kie oni prelegis en Esperanto por la unua fojo kaj kie la lingvo transformiĝis de plejparte skriba lingvo al parola. Kie la Akademio naskiĝis kun la kreado de la Lingva Komitato. Kie oni unuafoje komencis la filologiajn kaj lingvistikajn studojn de Esperanto. Kaj por la Esperanta menuo, ĉar oni unuafoje organizis Esperantan bankedon.
– Por mi kiel prezidanto, Bulonjo-ĉe-Maro gravas ankaŭ kiel lulilo de Esperanto kiel internacia movado, li diris.
Antaŭe estis kluboj sed mankis ajna internacia organizaĵo. Oni ne solvis la problemon en Bulonjo, sed du junaj partoprenantoj – fakte la plej junaj partoprenantoj, Hector Hodler kaj Edmond Privat – komencis la diskuton kiu kondukis al la starigo de la Universala Esperanto Asocio en Ĝenevo. Finfine, Bulonjo-ĉe-Maro gravis kiel lulilo de la Esperanto-komunumo.
Post la ceremonio, la esperantistaro paradis tra la stratoj de la urbo ĝis la Bulonja stacidomo, kie Zamenhof alvenis en 1905. Lige kun la centjara jubileo antaŭ dek jaroj la urbo starigis tie buston de Zamenhof kun memorŝildo por honorigi la unuan kongreson. La urbestro kaj Zaleski-Zamenhof inaŭguris
renovigitan memorŝildon kaj metis bukedojn ĉe la monumenton.
La parado pluiris al la urbodomo en la malnova urbo por akcepto de la urbestro. La partoprenantoj kunvenis en unu ĉambro kiu vere ne estis sufiĉe granda por stari dum la urbestro prelegis en la franca kun Esperanta traduko por bonvenigi la esperantistaron al la urbo.
Li anoncis la disponigon de tre bela domo, proksime al la malnova urbo, kiun oni renovigos dum la venonta jaro, por funkcii kiel Esperanto-kultura Centro. Post danko de Fettes, finfine oni proponis vinon kaj manĝaĵetojn al la esperantistaro, kiu denove montris sian alergion al vicoj. La kubutoj de maljunulinoj estas akraj kaj lasas kontuzojn.
Post re-enbusiĝo, la ekskursantoj vojaĝis al restoracio por tagmanĝi. Proksime al la restoracio, montriĝis ŝildo por restoracio Crocodile kaj estis iom da timo ke oni veturos tien. Bonŝance, oni anstataŭe elektis Les Jardins de la Matelote kiu proponis tri-pladan manĝon kun du vinoj: unu de Bordeaux kaj la alia de Gascogne.
Laste, la ekskursantoj revenis al la malnova urbo por uragana trarigardo de la malnova urbo: la remparoj, ĝardenoj, katedralo kaj kastelo, kiujn oni tratrotis kaj poste re-enbusiĝis por reveni al Lillo.
Steven Brewer
Homoj kun homoj denove en Bulonjo
En 1905 la unuan Universalan Kongreson partoprenis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. La jubilean kongreson oni decidis ne organizi en la malgranda marborda urbo, ĉar en ĝi mankas taŭgaj ejoj por la pli ol 2.600 aliĝintoj.
La alfluo de centoj da esperantistaj vizitantoj ĉiukaze estigis imponan manifestacian marŝon de la teatro al la monumento de Zamenhof, kaj poste al la urbodoma akcepto.
La komenco de la tago tamen estis iom kaosa por la ekskursontoj. Je 7.40 matene ekster la kongrepsejo aperis la vico de busoj, kaj post iom da konfuza atendado ankaŭ la ĉiĉeronoj. Ŝajnas ke multaj el la esperantistoj ne komprenas kiel funkcias vicoj kaj, precipe maljunulinoj ne timas uzi kubutojn kiam temas pri eniri aŭtobuson pri frue ol aliaj – oni supozus ke la aŭtobuso iras al ŝuvendejo kie okazas granda rabatado. Finfine, la aŭtobusoj pleniĝis kaj ekis al Bulonjo-ĉe-Maro.
La unua parto estis solena ceremonio ĉe la teatro kie okazis la unua publika parolado en Esperanto. Sur la podio estis Xavier Dewidehem, prezidanto de la loka kongresa komitato, Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof.
La teatro estas bone konservita kaj bele renovigita kun belegaj artaĵoj kiuj montras la cignan signon de la urbo de Bulonjo ĉe Maro. En la balkono plej proksime al la podio sidis vic-urbestrino, deputito de la urbestro de Bulonjo ĉe Maro. Representanto de la urbesto bonvenigis la esperantistaron nome de la urbestro. Poste Xavier Dewidehem bonvenigis nin nome de la loka kongresa komitato kaj petis nin imagi ke L.L. Zamenhof unuafoje faras paroladon en Esperanto.
Brian Moon tre emocie ripetis la unuan kongresan paroladon de Zamenhof. La parolado samkiel en 1905 finiĝis per Preĝo sub Verda Standardo – poemo kiun iuj francaj pioniroj de Esperanto en 1905 volis forstreki pro ĝia troa mistikeco.
Poste oni transdonis mikrofonon al Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kiu estis tre kortuŝita pro la legado kaj rimarkis ke plej grave al li estis la alineo ke kunvenis ne angloj, rusoj, kaj poloj sed homoj. Li diris ke li estis franco kaj polo kaj hebreo denaske, sed en Esperanto ni ĉiuj estas kiel homoj. "Mi salutas vin, ĉiuj gefratoj esperantistaj", li diris.
Mark Fettes parolis pri la speciala rilato kiun Esperanto havas kun Bulonjo-ĉe-Maro. Oni ne supozas ke Esperanto havas teritorion: se oni demandas kie estas la teritorio oni diras eble "ĉie" aŭ "nenie aparte". Sed lingvoj ne apartenas al lokoj. Eĉ se lando adoptus Esperanton, la lingvo ne apartenus al tiu lando. Malgraŭ ke lingvoj ne havas teritorion, ili nepre havas geografion: Bialistoko kaj Varsovio, kie Esperanto naskiĝis. Kaj organizaj lokoj, kiel Ĝenevo kaj Roterdamo. Literaturaj lokoj, kiel Budapeŝto aŭ pedagogiaj kiel Grezilonjo.
Bulonjo-ĉe-Maro laŭ Mark Fettes povas esti nomata la lulilo de Esperanto: parola lulilo, kie oni prelegis en Esperanto por la unua fojo kaj kie la lingvo transformiĝis de plejparte skriba lingvo al parola. Kie la Akademio naskiĝis kun la kreado de la Lingva Komitato. Kie oni unuafoje komencis la filologiajn kaj lingvistikajn studojn de Esperanto. Kaj por la Esperanta menuo, ĉar oni unuafoje fojo organizis Esperantan bankedon.
– Por mi kiel prezidanto, Bulonjo–ĉe–Maro gravas ankaŭ kiel lulilo de Esperanto kiel internacia movado, li diris.
Antaŭe estis kluboj sed mankis ajna internacia organizaĵo. Oni ne solvis la problemon en Bulonjo, sed du junaj partoprenantoj — fakte la plej junaj partopartoprenantoj, Hector Hodler kaj Edmond Privat, komencis la diskuton kiu kondukis al la starigo de la Universala Esperanto Asocio en Ĝenevo. Finfine, Bulonjo-ĉe-Maro gravis kiel lulilo de la Esperanto-komunumo.
Post la ceremonio, la esperantistaro paradis tra la stratoj de la urbo ĝis la Bulonja stacidomo, kie Zamenhof alvenis en 1905. Lige kun la centjara jubileo antaŭ dek jaroj la urbo starigis tie buston de Zamenhof kun memorŝildo por honorigi la unuan kongreson. La urbestro kaj Zaleski-Zamenhof rivelis renovigitan memorŝildon kaj metis bukedojn ĉe la monumento.
La parado pluiris al la urbodomo en la malnova urbo por akcepto de la urbestro. La partoprenantoj kunvenis en unu ĉambro kiu vere ne estis sufiĉe granda por stari dum la urbestro prelegis en la franca kun Esperanta traduko por bonvenigi la esperantistaron al la urbo.
Li anoncis la disponigon de tre bela domo, proksime al la malnova urbo, kiun oni renovigos dum la venonta jaro, por funkcii kiel Esperanto-kultura Centro. Post danko de Fettes, finfine oni proponis vinon kaj manĝaĵetojn al la esperantistaro, kiu denove montris sian alergion al vicoj. La kubutoj de maljunulinoj estas akraj kaj lasas kontuzojn.
Post re-enbusiĝo, la eksursantoj vojaĝis al restoracio por tagmanĝi. Proksime al la restoracio, montriĝis ŝildo por restoracio Crocodile kaj estis iom da timo ke oni vojaĝis tien. Bonŝance, oni anstataŭe elektis Les Jardins de la Matelote kiu proponis tri-kursan manĝon kun du vinoj: unu de Bordeaux kaj la alia de Gascogne.
Laste, la ekursantoj revenis al la malnova urbo por uragana trarigardo de la malnova urbo: la remparoj, ĝardenoj, basiliko, kaj kastelo, kiujn oni tratrotis kaj poste re-enbusiĝis por reveni al Lillo.
Steven Brewer
Jen la unua kaj la…
Promenado tra la urbo al…
Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU
En marto 2014, post milita interveno de rusiaj trupoj en nemarkitaj uniformoj, la Ukrainia duoninsulo Krimeo estis aneksita de Rusio. La anekso ne estis agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj nek de la plej multaj ŝtatoj en la mondo, kaj ĝi kaŭzis la enkondukon de internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio.
En aprilo 2014 Libera Folio intervjuis pri la temo la prezidanton de Rusia Esperanto-Unio, Svetlana Smetanina, kiu tiam atentigis, ke REU estas politike neŭtrala asocio, kaj tial ne povas havi oficialan sintenon al la statuso de Krimeo. UEA siaflanke sekvas la decidojn de Unuiĝintaj Nacioj rilate tiajn aferojn, kaj oni povus atendi tion ankaŭ de la landaj asocioj de UEA.
En la sia ĉi-jara konferenco, okazinta la 22-an de julio, la landa asocio de UEA en Rusio tamen akceptis du decidojn, kiuj praktike egalas al agnosko de la anekso. Aparte atentinda estas la decido "apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona[n] organizo[n] de REU".
La konferencon de REU ĉi-jare hazarde ĉeestis raportisto de la sendependa eldonaĵo Novaja Gazeta, kiu poste verkis artikolon pri la ĝenerale kontraŭokcidenta sinteno de la kunveno kaj titolis sian raportaĵon en Esperanto: "Krimeo estas nia". La ĵurnalisto, kiu preparas serion de artikoloj pri fermitaj komunumoj, estis surprizita pri la sennuancaj eldiraĵoj de pluraj ĉeestintoj, kiuj interalie asertis, ke pri la sankcioj kontraŭ Rusio unuavice kulpas la anglalingvaj landoj.
Surprizita de la decidoj rilate Krimeon estis ankaŭ la redaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto REGo, Georgij Kokolija. En la gazeto ĝis nun aperadis oficialaj informoj de la landa asocio, sed post la diskonigo de la decidoj li decidis tute rompi la kunlaboron kun la landa asocio. Laŭ lia opinio la asocio per siaj decidoj malobeas sian propran statuton, kiu klare diras, ke REU estas "politike neŭtrala unuiĝo".
– En Rusio ekzistas diversaj opinioj pri krimea "anekso/reunuiĝo". Ankaŭ la esperantistoj, inkluzive membrojn de REU, malsame rilatas al la nuna politiko de rusiaj gvidantoj. Mi certas, ke mi ne estas sola membro de REU, al kiu ne plaĉas agreso de la Rusia ŝtato kontraŭ najbaraj landoj. Deklarante en konferencaj decidoj sian senkondiĉan apogon de la nuna ŝtata politiko, REU fakte neglektas opiniojn de tiuj siaj membroj (eĉ se ili estas minoritataj), kiuj havas malsaman opinion, klarigas Georgij Kokolija responde al demando de Libera Folio.
Li opinias, ke la sola kialo entute mencii Krimeon en la decidoj de la konferenco estis la deziro montri lojalecon al la nuna politiko de la regantoj.
– Ekzemple, kiun sencon havas la decido "apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU", se dume tiaj centroj kaj regionaj organizoj ne ekzistas en preskaŭ ĉiuj rusiaj regionoj? Ankaŭ kunlabori pri Esperanto-aranĝo en Krimeo eblas sen laŭtaj deklaroj.
Tuj post la diskonigo de la konferencaj decidoj Georgij Kokolija publike anoncis en dissendolisto de rusiaj esperantistoj, ke li ne plu volas havi ajnan mencion pri kunlaboro kun REU en la gazeto kiun li redaktas, eĉ se la reala kunlaboro laŭ li jam dum sufiĉe longa periodo apenaŭ funkciis.
Post sia anonco Georgij Kokolija ricevis kelkajn agresemajn reagojn de aliaj membroj de REU. Unu eĉ proponis, ke li reiru al sia naskiĝlando Kartvelio. Georgij Kokolija tamen restas membro de la asocio.
– Mi esperas, ke iam REU havos pli prudentan Estraron. (Eble nur tiam, kiam samo okazos pri la tuta ŝtato.) Tial mi decidis dume ne eksmembriĝi.
Libera Folio petis komenton ankaŭ de la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina. Ŝi tamen ne respondis.
Jam post la apero de ĉi tiu artikolo, la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio, Euheno Kovtonjuk, turnis sin al la prezidanto, komitato kaj ĝenerala direktoro de UEA por peti ke la gvidorganoj de la asocio atentu pri la situacio. En sia letero, disponigita al Libera Folio, li skribas:
"La decido ne kongruas kun la neŭtraleco de UEA kaj provokas malpacon inter Landaj asocioj. Mi certas kaj scias ke plimulto de rusiaj pensantaj esperantistoj ne apogas tiun arogan decidon. Eĉ la redakcio de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) apartiĝis de REU. Konsiderante antaŭediritan mi petas vin oficiale taksi tiun decidon kaj sciigi starpunkton de UEA al UEA-membroj. Ukrainia Esperanto-Asocio atendas Vian urĝan reagon."Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU