Nordrejn-Vestfalio (REVELO)
Karaj REVELO-membroj, karaj interesitoj pri Esperanto,
dum la venontaj monatoj okazos pluraj kursoj, kunvenoj kaj prelegoj en diversaj lokoj de NRV.
Por ke vi ne maltrafu ilin, vidu la laŭtempan liston en "Esperanto-Veranstaltungen in NRW" kun kelkaj ofertoj, de lokaj grupoj kaj aktivuloj - certe ne estas kompleta listo, sed ĝi donas bonan superrigadon kaj ideon pri la diversaj kaj interesaj ebloj lerni kaj praktiki Esperanton in NRV. Bv. disvastigu la informojn al viaj samgrupanoj/lernemuloj kaj aliaj interesitoj.
En majo mi precipe atentigas vin pri la prelegvojaĝo de s-ro Alexander Melnikov, kiu gastos je la 16-a en Münster kaj je la 20-a en Duisburg (vidu aldonan afiŝeton por Duisburg).
En la paĝaro de esperanto.de nun denove troviĝas (dankon al Rosa Ebel !) prezentebleco por niaj lokaj kaj regionaj aktivaĵoj.
Bv. subteni tiun laboron! Sendu informojn pri viaj agadoj auh pri ligiloj al viaj retpaĝoj al rosa.ebelesperanto.de
Mi ĝojus legi viajn proponojn por pliaj kunvenoj (ekz. REVELO-tago) aŭ aliaj aktivaĵoj (ekz. por junuloj) kaj esperas renkonti vin ofte kaj multnombre!
Amike salutas
Petra Dückershoff
Arkivaj fotoj kaj informoj pri REVELO-tagoj
REVELO-tago 2013 en Duisburg-Rumeln, Bienen-Museum
REVELO-tago 2014 en Bielefeld
Listo de la pasintaj REVELO-tagoj
- 1990 Sundern-Stockum - "Esperanto-objektoj, sonorado de la Esperanto-sonorilo"
- 1991 Düsseldorf - Jerzy Fornal prezentis "Wolfgangerl" pri Mozart
- 1992 Bielefeld koncerto de Kajto -
- 1993 Köln - Ulrich Lins parolis pri la UK 1933 en Kolonjo, magiaĵoj de Don Espero kaj Leonardo (CZ)
- 1994 Meschede - Uwe-Joachim Moritz raportis pri "Radio Aachen". Esperanto-stando sur bazaro
- 1995 Dortmund - portugalaj popoldancoj
- 1996 Krefeld-Kempen - koncerto de Asorti; Nina Korĵenkovskaja pri rusa pentroarto
- 1997 Münster - Hedwig Fischer prelegis "Sur la ŝpuroj de rebaptistoj"
- 1998 Bonn, enkadre de PSI - vizito de la domo de la historio
- 1999 Düsseldorf, muzeo de Neandertal
- 2000 Duisburg - prelego pri ĉina historio. Havena rondveturo
- 2001 Warstein - Till Schönberner prelegis pri sia vojaĝo al Ĉinio. Vizito de bierfarejo
- 2002 Detmold - muzikumis gastoj el Armenio. Urbopromeno kun Georg Eisenhardt
- 2003 Herzogenrath - raporto pri Brazilo. Promeno al Nederlando
- 2004 Schwelm - raporto de Tota pri Bona Espero. Vizito de hejma muzeo "Haus Martfeld"
- 2005 Essen - vizito de katedralo kaj sinagogo. Raporto pri vojaĝo al Ĉinio
- 2006 Meschede - vizito de abatejo Klingenmünster. Vojaĝo sur Hennelago
- 2007 Nordwalde
- 2008 Krefeld - prelego pri Siberio. Planto de Esperanto-arbo
- 2009 Dortmund
- 2010 Stockum
- 2011 Osnabrück
- 2012
- 2013 Duisburg - en abelmuzeo de Duisburg-Rumeln
- 2014
- 2015 Essen-Steele
- 2016
- 2017
- 2018 Essen-Steele