Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
![Druckversion | Presebla versio Druckversion | Presebla versio](https://www.esperanto.de/sites/all/modules/print/icons/print_icon.png)
Saluton
Jen Asocio de la Verduloj Esperantistaj, AVE (fondita 1984)
Ni estas kunlaboranta fakasocio de UEA pri ekologio ekde 1995.
Ni kunlaboras ankaŭ kun SAT, kaj kun regionaj Esperanto-asocioj aŭ grupoj.
Nia baza retejo - ne tute moderna, sed kompleta: verduloj.org
Se vi interesiĝas pri Verda (ekologia, paca kaj sociala) politiko, aŭ pri tia Per-Esperanto-Agado bonvolu kontakti min - vidu sube.
Jen la informilo pri nia ĉefa agado kun Verdaj / Ekologiemaj Partioj: www.verduloj.org/ave_2024-05.pdf
Jen foto de AVE-prezentaĵo, dank' al koreaj esperantistinoj, 2023 dum la Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj en Incheon, Koreio
Nia alia agado estas Per-Esperanto-Agado kadre de la 17 Celoj de UN pri Daŭrigebla Evoluo:
Aktuale ni kunlaboras kaj kolektas monon por:
1. Fondi bazlernejon en Rumonge (Burundo) organizita de niaj amikoj Patrick kaj Hassan, kune kun BAVELO kaj ANEB
- aktuale mankas ankoraŭ 4.000 Euro. Subteni eblas al la konto de BAVELO - komunutila subteno, kiu reduktas vian imposton se vi loĝas en EU-lando.
Detalojn vi vidos ĉe BAVELO: esperanto-bw.de/pages/de/landesverband/was-uns-wichtig-ist/burundi-projekt.php
2. Subteni projekton por trinkakvo-provizo en Kalima-Kakutya (DR Kongo) - la foto montras la rezulton (provizo kaj 12 akvokranaroj) de la lastaj 10 jaroj en la apuda urboparto Kalima:
3. Subteni samideanajn gestudentojn en Goma (DR Kongo) por pagi la altajn kotizojn:
Detalojn pri nia Per-Esperanto-Agado vi vidos en nia paĝo pri Afriko - kiel dua temo.
verduloj.org/afriko
Pri AVE: Nia asocio nur havas sekretarion kaj pluraj kunlaborantaj membroj.
Sekretario ekde 1992: D-ro Manfred Westermayer, Weissdornweg 68, 53177 Bonn / Germanio.
Retadreso: AVEverduloj.org
Vi povas vidi min (blank-barbulo) plurfoje en la fotoj de nia retejo verduloj.org.