• Deutsch Deutsch
  • Esperanto Esperanto

Programo

Druckversion | Presebla versio

Ĉiutagaj migradoj en la ĉirkaúaĵo de la tri urbetoj Plön, Malente kaj Eutin. Laú la moto por la ĉijara EMA ni migrados apud multaj lagoj kaj uzos la donitajn naturajn eblecojn.

Dimanĉo, la 19-a de oktobro 2025

Posttagmeze ek de la 15-a horo alveno en la EJFB Koppelsberg.

Lundo, la 20-a de oktobro 2025

Migrado al kaj sur la «Prinzeninsel», apud la «Großer Plöner See» al la malnovurbo Plön kaj sia kastelo.  Tagmanĝo en restoracio (je propraj kostoj), kaj pluen ĉirkaŭ la «Schöhsee».

 

Mardo, la 21-a de oktobro 2025

Per publikaj trafikiloj al Eutin. Vizito de la malnovurbo kaj migrado ĉirkaŭ la «Großer Eutiner See», tra la kastela parko kun «kuireja ĝardeno», vizito de la kastelo.

Merkredo, la 22-a de oktobro 2025

Migrado al kaj sur la «Prinzeninsel», ŝipveturado sur la «Großer Plöner See» al Bosau. Migrado apud tiu lago ĝis Fegetasche kaj reen al Plön.

 

Ĵaŭdo, la 23-a de oktobro 2025

Per publikaj trafikiloj al Malente. Migrado apud la «Dieksee» al Niederkleveez. Tagmanĝo en restoracio (je propraj kostoj). Migrado al Sandkaten / Fegetasche kaj reen al Plön.

Vendredo, la 24-a de oktobro 2025

Post la matenmanĝo - bedaŭrinde: adiaŭo - aú: Partoprenu en la «Gramatika Semajnfino» de la 24-a ĝis la 26-a de oktobro 2025, organizata de «Esperanto Hamburgo r.a.» en la sama ejo (vi povus plu uzi vian ĉambron). Vidu:    https://www.esperanto.de/gramatika-semajnfino-2025        https://www.esperanto.de/eo/hamburgo

La programo estas provizora kiel dum ĉiuj migradoj, dependas de la aktualaj kondiĉoj, ekz. la vetero.
S
en aparta vespera programo. Kiu ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.