Aktivadoj

Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanio r.a. (EKG) estas la landa sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj faka ligo de Germana Esperanto-Asocio.
Al la internacia laboro apartenas la subteno de
Ekumenaj Esperanto-Kongresoj(link is external) kaj Kristanaj Esperanto-Kongresoj(link is external).
Krome ni havas kontaktojn al Afrikaj Kristanoj, kiuj praktikas kaj disvastigas Esperanton. Ni ankaŭ koletas donacojn por ili kaj iliaj projektoj.
En Germanujo la Ligo celas, krei kontaktojn inter Esperantistaj Kristanoj.
Ni invitas, partopreni en niaj aranĝoj, precipe en la ĉiujaraj Bibliaj Tagoj (vidu sube), sendepende de la konfesio aŭ privataj konvinkoj; gravas por ni la sento, esti komune survoje al la Dio de Jesuo.
Ni provas, organizi diservojn kadre de Germanaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj uzas komune la kant- kaj -preĝo-libron "Adoru".
Por tio ni bezonas ĉiam helpantojn, egale, ĉu viroj aŭ virinoj. Krome mankas al ni nuntempe katolika sacerdoto, kiu povas jen kaj jen celebri meson en nia rondo.
En la Kristana publiko ni informas precipe evangelianojn pri Esperanto. Per malalta membrokotizo vi subtenas nian laboron.
Membroj ricevadas la revuon "Dia Regno" (6-foje jare en Esperanto) kaj ĝuas rabaton por partopreni en la Bibliaj Tagoj.
Kiel faka ligo de Germana Esperanto-Asocio ni regule kunlaboras kun tiu, plie kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).
Jen aktualaj aktivadoj:
Informstando ĉe la 39a Germana Evangelia Foiro de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo 2025 en Hannover
Bibliaj Tagoj de la 25a de februaro ĝis la 1a de marto 2026 en St. Goar ĉe l' Rejno.
Komisiitoj:
Religia kadra temo: pastro Wolfram Rohloff,
Muzika kadro de la komunaj preĝado kaj kantado el "Adoru": Stefan Lepping
Turista programo: Ulrich Matthias
Ĝenerala organizado kaj financoj: Rudolf Fischer
Jen elŝuteblas la aliĝilo.
Kiu jam pli frue partoprenis, ties datumoj estas ja konataj. Necesas tiam nur malformala aliĝo kun indiko de eventualaj ŝanĝoj al rudolf.fischer[@]esperanto.de -
kaj kompreneble ĝiri la pagon ;-)
Kongreso de Kristana Esperanto-Ligo Internacia (KELI) de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto en Görlitz
Retrorigardo:
Bibliaj Tagoj de la 19a ĝis la 23a de marto 2025 en Kaub ĉe l' Rejno
Bibliaj Tagoj de la 13a ĝis la 17a de marto 2024 en Neustadt an der Weinstraße/Palatinato
Pliaj antaŭaj aktivadoj:
- 2023-06-07/11 Informstando ĉe la 38a Germana Evangelia Foiro en Nürnberg
- 2023-08-05/12 72a Kristana Kongreso en Białystok/Polujo.
- 2023-03-08/12 Bibliaj Tagoj en la Romia urbo Trier
- 2021-05-12/16: 3aj Ekumenaj Ekleziaj Tagoj en Frankfurt/Majno: Nia informstando nuligita pro la pandemio!
- 2021-02-24/28: La Bibliaj Tagoj en Trier ne povis okazi pro la pandemio
- 2020-03-25/29: La Bibliaj Tagoj - refoje en Mainz - pro la virusa krizo ne povis okazi
- 2019-06-19/22: Informstando kadre de la Germana Evangelia Foiro en Dortmund
- 2019-02-27/03-03: Bibliaj Tagoj en Esperanto - refoje en Mainz
- 2018-05-09/13: Esperanto kadre de la Katolikaj Tagoj kun la moto "serĉu pacon" en Münster/Vestf.
- 2018-03-07/11: Bibliaj Tagoj en Mainz
- 2017-02-01/05: Bibliaj Tagoj en Wittenberg, la urbo de Luther
- 2017-08-07/14: Kristana Esperanto-Kongreso en Zöblitz/Saksujo
Aliaj pasintaj aktivadoj:
Eldonado de Kristana literaturo, ekz. de la ampleksa preĝo- kaj kanto-libro ADORU(link is external) ("Bete(t) an"). Ĝi havas 1.472 paĝojn kaj aperis en junio de 2001. Oktobre de 2002 ĝi ricevis la kulturpremion de la urbo Aalen.
Kune kun IKUE aperigis KELI en oktobro de 2006 novan eldonon de la biblio en Esperanto(link is external), kiu enhavas ankaŭ la malfruaj libroj de la Malnova Testamento. Oni povas mendi ĝin por 19,80 € ĉe Rudolf.Fischer[@]esperanto.de