Artikel aus | Artikolo el Esperanto aktuell 2022-4
Über Braunschweig
Braunschweig ist die zweitgrößte Stadt in Niedersachsen und wird häufig unterschätzt, obwohl die Stadt aus touristischer Sicht sehr attraktiv ist. Schriftliche Belege existieren seit dem 8. Jahrhundert.
Im Mittelalter war Braunschweig Mitglied der Hanse und spielte dort eine bedeutende Rolle. Seit dem Ende des 19. Jahrhunderts hat sich Braunschweig zunächst zu einer Industriestadt entwickelt, später gewannen dann Bildung und Wissenschaft größere Bedeutung. Leider wurde die Altstadt im Zweiten Weltkrieg weitgehend zerstört; jedoch verbleiben herausragende Sehenswürdigkeiten, vor allem der Dom und die Burg Dankwarderode.
Die Traditionsinsel um den Dom St. Blasius umfasst vor allem den Burgplatz mit Braunschweigs Wahrzeichen, dem Braunschweiger Löwen, dessen Original sich seit 1989 zum Schutz vor schädlichen Umwelteinflüssen in der Burg Dankwarderode befindet. Der Braunschweiger Löwe entstand im 12. Jahrhundert und ist die erste profane freistehende Großplastik des Mittelalters nördlich der Alpen.
Um das Standbild gruppieren sich nach Burg und Dom das Braunschweigische Landesmuseum, das Huneborstelsche Haus und das Veltheimsche Haus. Südwestlich hinter dem Dom liegen die Stiftsherrenhäuser aus dem 15. Jahrhundert. Ähnliche „Inseln“ bilden der Altstadtmarkt mit dem Altstadtrathaus, Altstadtmarktbrunnen, Gewandhaus und Stechinelli-Haus und der in seiner Nähe befindliche Kohlmarkt mit ebenfalls zahlreichen bedeutenden Gebäuden aus verschiedenen Jahrhunderten.
Sehenswert sind mehrere Kirchen, vor allem St. Magni, St. Martini und St. Michaelis.
(wird fortgesetzt)
Andreas Emmerich
(Esperanto aktuell 2022-4)
Pri Brunsvigo
Brunsvigo, ofte subtaksata, estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio, laŭ la grandeco la dua. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento.
En la mezepoko ĝi apartenis al unu el la plej gravaj urboj en la komerca ligo Hanso. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaū la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Bedaŭrinde la historia urbocentro estis detruita dum la Dua Mondmilito; tamen restas gravaj vidindaĵoj, precipe la katedralo Sankta Blazio kaj la kastelo Dankwarderode.
La „tradici-insulo“ ĉirkaŭ la katedralo konsistas el la kastela placo kun la simbolo de Brunsvigo, tio estas la brunsviga Leono. La originala skulpturo el la 12-a jarcento troviĝas nun en la muzeo por protekti ĝin; sur la placo oni vidas kopion. La leono estas la unua grandskulpturo sen religia rilato norde de la Alpoj.
Ĉirkaŭ la Leono situas Landa Muzeo kaj pluraj domoj de gravaj familioj de la mezepoko, ekzemple de la familioj Huneborstel kaj Veltheim. Sudokcidente malantaŭ la katedralo troviĝas pliaj. Similaj „insuloj“ estas Malnova Foiro kun Malnova Urbodomo, kaj Brasika Foiro kun tre vidindaj konstruaĵoj. Nepre vidindaj estas ankaŭ pluraj preĝejoj, precipe Sankta Magno, Sankta Martino kaj Sankta Miĥaelo.
(daŭrigota)