Gramatika Semajnfino 2025

Druckversion | Presebla versio

 

Gramatika Semajnfino 2025

 

en Plön / Holsteinische Schweiz

 

 

La Gramatika Semajnfino 2025 okazos


de vendredo, 24-a de oktobro ĝis dimanĉo, 26-a de oktobro  en Plön / Holsteinische Schweiz.

Ĝin denove organizas "Esperanto Hamburgo r.a." https://www.esperanto.de/de/hamburg

 

Programo

 

Vi – jam ne plu komencant*ino - povos plibonigi, eĉ poluri vian Esperanto - lingvokapablon kun la bona, sperta instruisto Peter Weide, en pluraj studsesioj.

 

Ekirante de la seminariejo ni povos promeni apud la granda lago de Plön en bela naturo.

Por la vesperoj ni planas kulturan programon.

 

Alveno je la 24-a posttagmeze ek de la 15-a horo.
Fino je la 26-a posttagmeze post la kafo-/tepaúzo.


Detala programo sekvos.

 

Informoj pri la tuj antaúe okazonta  13-a Esperantista Migrado Aŭtuna rigardu: www.esperanto.de/ema

 

Nia seminariejo en Plön – Koppelsberg

Plön situas norde de Hamburgo – inter Lübeck kaj Kiel.

      https://www.ploen.de/
      https://www.holsteinischeschweiz.de/

La Evangelia junulara, libertempa kaj kleriga ejo Koppelsberg situas tri kilometrojn okcidente de la malnovurbo kaj de la stacidomo, kun buskonekto. Ĝi posedas 250 litojn en pluraj domoj sur granda natura tereno. Ĉiuj niaj ĉambroj havas duŝon/necesejon.

 

Ev. Jugend-, Freizeit- und Bildungsstätte Koppelsberg (EJFB Koppelsberg)

Koppelsberg 12
24306 Plön
Tel. +49 4522 507-230 Retpoŝte:
rezeption-jfbsatdiakonie-nordnordost.de ()

Interreta paĝo: https://www.herbergen-im-norden.de/koppelsberg

Kotizoj

 

ĝis 2025-03-31

ĝis 2025-06-30

malfruaj birdoj“ *

Kotizoj

140

160

180

                                                            *2025-07-01 ĝis 2025-07-20

Tiu partoprenkotizo validas por unu persono: En 2-lita ĉambro aŭ en plurlita ĉambro por du personoj. Ĝi inkludas du tranoktojn kun matenmanĝo, tagmanĝo, kafo-/tepauzoj kaj vespermanĝo kaj la menciitan programon.

Krompagoj:

  • Por 1-lita ĉambro 30 (ankaú se vi ne trovos kunulon aú kunulinon por via ĉambro)

  • Se vi NE estas membro de Esperanto Hamburgo r.a. aú de GEA: 30 €

Aliĝo kaj kontakto    

Via aliĝo ekvalidos post atingo de la antaŭpago de minimume 50 € po persono sur la konto de

Esperanto Hamburg e.V.
GLS Gemeinschaftsbank Bochum eG
IBAN: DE51 4306 0967 2006 7165 00
BIC: GENODEM1GLS

Sur la ĝirilo indiku kiel koncernon: „Gramatika Semajnfino 2025 + via familia nomo“

Vi pagu eventualan reston ĝis 2025-06-30. Por La „malfruaj birdoj“ la aliĝo ekvalidos nur per la pago de la plena kotizo.

Malmendo: La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, sed vi povas peri anstataŭanton. Ni aldone fakturos la eventualajn kostojn de malmendo post la 2025-07-20 (laú la kondiĉoj de la tranoktejo).

Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj.

 

Maksimuma nombro de aliĝoj: 16.  Pliajn aliĝojn mi devus interkonsenti kun la EJFB Koppelsberg.

 

 

* * * * * * *

Tuj antaŭ la Gramatiko Semajnfino en la sama seminariejo kaj en la regiono okazos la
13-a Esperantista Migrado Aŭtuna
de dimanĉo, 19-a de oktobro ĝis vendredo, 24-a de oktobro 2025 www.esperanto.de/ema

 

* * * * * * *

Organizanto / kontakto :
Por Esperanto Hamburgo r.a.: Gerald Roemer, Hamburgo, Germanio
Telefono: 0800-336 36 36-66 (ene de Germanio)