Artikel aus | Artikolo el Esperanto aktuell 2023-2

Druckversion | Presebla versio

Wolfenbüttel

Alia tre vidinda loko, kiun oni povas viziti dum la kongreso, estas la urbo Wolfenbüttel.

La kastelo de tiu urbo estas la dua plej granda kastelo en Malsupra Saksio. En la komenco ĝi estis ĉirkaŭita de akvofosaĵoj, poste ĝi estis plurfoje detruita kaj rekonstruita, tial oni vidas stilajn elementojn el pluraj epokoj.

Elstara vidindaĵo estas la biblioteko de la duko Aŭgusto, en kiu restas la fama evangeli-libro de Henriko la Leono. La biblioteko aĉetis ĝin en la jaro 1983, pagante 32,5 milionojn da markoj (16,7 milionoj da euroj). Ankaŭ la konstruaĵo mem estas tre vidinda.

En la „Lessing-domo“ loĝis dum pluraj jaroj la famega poeto Gotthold Ephraim Lessing, kiu akiris grandajn meritojn, laborante en la biblioteko; nun ĝi estas muzeo pri lia vivo. En Wolfenbüttel li verkis la tre konatan dramon „Natan la Saĝulo“.

La malnova urbocentro estas tre pitoreska kaj nepre vizitinda.

Andreas Emmerich
(Esperanto aktuell 2023-2)

 

Wolfenbüttel

Ein weiterer sehr sehenswerter Ort, der während des Kongresses besucht werden kann, ist die Stadt Wolfenbüttel.

Das Schloss dieser Stadt ist das zweitgrößte noch erhaltene Schloss Niedersachsens. Das aus einer Wasserburg hervorgegangene Schloss wurde mehrmals belagert, zerstört und wieder aufgebaut. Deswegen ist das Bauwerk auch von Baumeistern mehrerer Epochen geprägt.

Eine herausragende Sehenswürdigkeit ist außerdem die Herzog August Bibliothek, in welcher das Evangeliar Heinrichs des Löwen, das 1983 für 32,5 Millionen DM (ca. 16,7 Millionen €) für die Bibliothek erworben wurde, aufbewahrt wird.

Im heutigen Lessinghaus wohnte Gotthold Ephraim Lessing mehrere Jahre lang, der sich in Wolfenbüttel als Bibliothekar verdient machte. Als Museum beherbergt es nun eine Dauerausstellung über das Leben und Wirken Lessings.

Unbedingt sehenswert ist auch die malerische Altstadt.