Vendredo, 13.5.2016
Taga kaj vespera programo vendrede, 13.5.2016
Ŝanĝoj ankoraŭ eblas
13:00 Akceptejo malfermiĝas, disdono de la kongresdokumentoj
15:00 Prelegoj por frualvenintoj
15:00 - 16:00
-- Bronŝtejn, Mikaelo: Prezento de la nova romano "Mi stelojn jungis al revado"
-- Maurelli, Francesco: "Robotiko: problemsolvado aŭ problemkreado?"
-- Marček, Stano: Krucenigmoj en Esperanto, solvi kaj krei
16:00 - 17:00
-- Fuß, Werner: Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencoj
-- Spanò, Sara: La AMO-programo de UEA: celoj, atingoj kaj planoj.
-- Sonntag, Philipp: Nova turo, mala al la Babela turo
16:00 - 18:00 "Foiro de eblecoj" - 15 Kongresanoj prezentas interesajn aferojn
16:00 - 18:00 Libroservo el 3 landoj (Germanio, Ĉeĥio kaj Slovakio) prezentas vastan oferton.
Ekde 18:30 festsalono malfermota
19:00 - 21:30 La Esperanto-Klubo Munkeno invitas okaze de sia jubileo: 125 jarojn Esperanto en Munkeno
Bonvenigo
La munkena asocio invitas ĉiun kongresanon al komuna bavara vespermanĝeto.
( du blankaj kolbasoj + brecoj + 1 trinkaĵo / alternativo : sandviĉetoj kun diversaj fromaĝoj + 1 trinkaĵo)
Por ke ĉiu certe ricevos ion, vi devis anonci vian partoprenon en la aliĝilo!!
Muziko, kantado, sorĉado
Mallonga historia retrorigardo
Poste babilado kun muziko en apuda ĉambro de la gastejo