Artikel aus | Artikolo el Esperanto aktuell 2022-6
Propono pri ekskurso al Goslar
Tre interesa loko por ekskursi dum la jubilea GEK estas la urbo Goslar.
Ĝi havas tri elstarajn vidindaĵojn, kiujn mi volas prezenti. La urbo Goslar havas ĉirkaŭ 50.000 enloĝantojn kaj estis unuafoje menciita en dokumentoj en la jaro 979, do pli ol mil-jaraĝa.
Dum multaj jarcentoj ĝi estis libera regna urbo, kio signifis, ke ĝi estis rekte al la disponado de la imperiestro. Tio estis siaepoke granda avantaĝo kaj kontribuis al la prestiĝo de la urbo.
Unue, oni atentu la mezepokan urbocentron. Vi trovos plurajn preĝejojn, kiel ekzemple tiun de la sanktuloj sanktaj Kosmas kaj Damiano. Ĝi estas konstruita en la romanika stilo; partoj de ĝi datas de la 11-a jarcento. La iama katedralo, preskau samaĝa, estis bedaŭrinde detruita pro kadukeco en la 19-a jarcento. De ĝi restas nur la enira halo. Tre vidindaj estas ankaŭ pluraj profanaj konstruaĵoj. Inter ili menciindas la urbodomo en gotika stilo. Vizitu ankaŭ la domon „Kaiserworth“ el la jaro 1494. Ĝi estis komence la gilda domo de la komercistoj, nun hotelo. Rigardu la elstarajn skulptaĵojn, kiuj montras la tiaman riĉecon de la urbo. Rimarku ankaŭ la domon „Granda Sankta Kruco“, kiu estas iama malsanulejo kaj maljunula azilo el la jaro 1254.
Due, vizitu la famegan „Kaiserpfalz“. Temas pri mezepoka palaco, en kiu la imperiestro loĝis kun siaj akompanantoj, kiam li vizitis la urbon. Ĝi estas la plej granda profana konstruaĵo de tiu epoko. En ĝi naskiĝis imperiestro Henriko la Kvara en la jaro 1050, kaj dum la tuta mezepoko okazis tie multaj gravaj renkontiĝoj kaj eventoj. Dum la 19-a jarcento ĝi estis tiomgrade kaduka, ke oni preskaŭ decidis malkonstrui ĝin, sed bonŝance ĝi estis savita kaj renovigita (male al la katedralo). Nepre vidinda.
Trie, la minejo Rammelsberg. Ekde la jaro 968 ĝis la jaro 1988, kiam ĝi estis elĉerpita, oni seninterrompe elminigis neferajn metalojn, precipe arĝenton, oron, kupron, plumbon kaj zinkon, kio kontribuis multe al la riĉeco de la urbo kaj de la regiono. Oni diras, ke en tiuj 1020 jaroj oni elminigis 27 milionojn da tunoj de ercoj. Sed estas verŝajne, ke jam longe antaŭ la jaro 968 homoj serĉis la valorajn metalojn, eble jam en la bronza epoko. Oni povas la minejon viziti uzante autentikan trajneton, kiun uzis jam la ministoj de la 20-a jarcento; sed atentu: Ne venu en viaj plej bonaj vestaĵoj!
Ausflugsziel Goslar
Ein sehr interessantes Ausflugsziel während des Jubiläumskongresses ist die Stadt Goslar.
Sie hat drei herausragende Sehenswürdigkeiten, die ich hier vorstellen möchte. Goslar hat jetzt etwa 50.000 Einwohner und wurde erstmals im Jahr 979 urkundlich erwähnt.
Viele Jahrhunderte lang war Goslar Freie Reichsstadt, das bedeutet, sie unterstand nur dem Kaiser. Das war damals ein großer Vorteil und trug auch zum Ansehen der Stadt bei.
Zunächst sollte man die mittelalterliche Stadt beachten. Man wird mehrere Kirchen finden, darunter St. Cosmas und Damian. Sie wurde im romanischen Stil erbaut; Teile reichen bis ins 11. Jahrhundert zurück. Der ehemalige Dom (eigentlich Münster) aus der gleichen Zeit wurde leider wegen Baufälligkeit im 19. Jahrhundert abgerissen. Von ihm ist nur die Eingangshalle übriggeblieben. Man besuche auch das Haus „Kaiserworth“ aus dem Jahr 1494; es handelt sich hier um das ehemalige Gildehaus der Groß- und
Fernkaufleute. Heute wird es als Hotel genutzt. Sehenswert sind die hervorragenden Skulpturen, welche den damaligen Reichtum der Stadt belegen. Außerdem das Haus „Großes Heiliges Kreuz“, ein Krankenhaus und Pflegeheim aus dem Jahr 1254.
Zweitens, die berühmte Kaiserpfalz. Es handelt sich um einen mittelalterlichen Palast, in welchem der Kaiser mit seinem Gefolge wohnte, wenn er zu Besuch in der Stadt war. Er ist der größte Profanbau seiner Zeit. Hier wurde im Jahr 1050 Heinrich IV. geboren, und während des ganzen Mittelalters fanden hier bedeutende Treffen und Ereignisse statt. Im 19. Jahrhundert baufällig, hätte man die Kaiserpfalz beinahe abgerissen, aber glücklicherweise wurde sie gerettet und restauriert (im Gegensatz zum Dom). Unbedingt sehenswert.
Drittens, das Bergwerk Rammelsberg. Von 968 bis 1988 war es ununterbrochen in Betrieb. Dann war es erschöpft. Man förderte hier Nichteisenmetalle, vor allem Silber, Gold, Kupfer, Blei und Zink, was sehr zum Reichtum der Stadt und der Gegend beitrug. Es heißt, es seien im Laufe dieser 1020 Jahre etwa 27 Millionen Tonnen Erz gefördert worden. Aber es ist wahrscheinlich, dass die Menschen schon lange vor 968 hier nach wertvollen Metallen gegraben haben, vielleicht schon seit der Bronzezeit. Zur Besichtigung fährt man mit einer originalen Grubenbahn aus dem 20. Jahrhundert in das Bergwerk ein. Aber Vorsicht: Nicht die beste Kleidung anziehen.
Andreas Emmerich
(Esperanto aktuell 2022-6)