Kotizo
ĝis 2022-03-31 |
ĝis 2022-06-30 |
„malfruaj birdoj“ 07-01 ĝis 2022-08-31 |
350 € | 370 € | 390 € |
Tiu partoprenkotizo validas por unu persono: En 2-lita ĉambro aŭ en plurlita ĉambro por du personoj. Ĝi inkludas 5 tranoktojn kun matenmanĝo, 5 varmajn vespermanĝojn, kvarfoje provianton survoje, enirbiletojn kaj transportojn.
Krompago por 1-lita ĉambro: 50 €
Rabato de 30 € por ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj por homoj, kiuj ne loĝas en Germanujo.
Kondiĉoj
Via aliĝo ekvalidos post atingo de la antaŭpago de minimume 50 € po persono sur la konton de
Deutscher Esperanto-Bund
IBAN: DE32 5085 1952 0040 1145 71 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Eblas ankaŭ pagi al la UEA-konto: geaa-n
Sur la ĝirilo indiku kiel koncernon: „EMA 2022 + via familia nomo“
Vi pagu eventualan reston ĝis 2022-06-30. Por La „malfruaj birdoj“ la aliĝo ekvalidos nur per la pago de la plena kotizo.
Malmendo: La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, sed vi povas peri anstataŭanton. Ni aldone fakturos la eventualajn kostojn de malmendo, kiujn la junulargastejo postulos https://nordsee-sauerland.jugendherberge.de/agb/djh-uwe/ .
Validos la aktualaj surlokaj `Corona’-reguloj, ekz. kompleta vakcinado.
Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj.
Maksimuma nombro de aliĝoj: 17 * 20.6.2022: 15 aliĝoj * Je pli ol 17 aliĝoj (ĝis maks. 20) mi demandos la junulargastejon, ĉu litoj liberos - kaj informos vin.