Ni trovis domon! Nun necesas financado ...
![Druckversion | Presebla versio Druckversion | Presebla versio](https://www.esperanto.de/sites/all/modules/print/icons/print_icon.png)
Legu sube, kial ni bezonis novan domon!
Ni finfine trovis belan domon kaj la georfoj deziras ekloĝi en tiu orfejo, sed ni ankoraŭ ne sukcesis akiri monon por aĉeti matracojn kaj nutraĵojn por povi vere loĝigi ilin tie. Por la luado de tiu domo la ludonanto postulas 120$ monate, aldone kun pagenda garantio de ok monatoj (do 960$). Krome ni bezonus por la infanoj kiuj vivos en ĝi ĉiu-tagan nutradon, litojn, kovrilojn, litotukojn, seĝojn, matracojn, ktp.
Kial ni bezonis novan domon:
Augustin skribis la 25an de januaro 2023:
„Saluton gekaraj,
por via informo, jam dum semajnoj ni bedaŭrinde ne instruas Esperanton nek rekontiĝas kun niaj prizorgataj georfoj,ĉar rompiĝis la kontrakto kun la luita lernejo.
![](/sites/default/files/esperanto.de/DEB_GR_Asocio_Nova_Familio/diman%C4%89o%2022.1.22%201%29.jpg)
Aldone pluraj de niaj georfoj alfrontas problemojn en siaj gastfamiloj. Pro tio ni ANF-anoj planas ĉi-jare (2023) eklui domon kiu iĝos orfejo, kie povos loĝi la georfoj alfrontintaj problemojn. Samtempe ANF profitos uzi tiun domon kiel sidejon por instrui Esperanton kaj realigi projektojn.
![](/sites/default/files/esperanto.de/DEB_GR_Asocio_Nova_Familio/eble%20orfejolernejo%201%29.jpg)
![](/sites/default/files/esperanto.de/DEB_GR_Asocio_Nova_Familio/ebla%20orfejo%202%29.jpg)
Gekaraj, estas ambicia sed urĝa projekto.
Ĉu iuj el vi povus helpi financi ĝin?“