Cent jaroj EBLOGO (virtuala festo)
La 15-an de decembro 2021 EBLOGO festis sian centjaran jubileon. Bedaŭrinde la okazo troviĝis nur rete per platformo kaj ne fizike. La kialo estas la daŭre terura koronvirusa afero.
Werner Groen, la prezidanto de EBLOGO, moderigis la aranĝon. En liaj salutvortoj li substrekis la signifon de blindulasocioj. Plue li konstatis, ke 26 partoprenintoj el pli ol 8 landoj ĉeestis.
Michaela Stegmaier gardis bone la virtuala Esperantosalono kaj estis tre helpema. Ŝi laŭtlegis la varmajn salutvortojn de Ulrich Brandenburg, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Poste ni aŭdis la salutvortojn de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj de la germana blindulasocio (DBSV). La honora membro Theo Speckmann raportis pri la cirkonstancoj en la komencaj tempoj de la asocio en 1921 kaj resumis la tutan 100-jaran historion de EBLOGO. Li memorigis pri la famaj blindaj Esperantistoj Karl-Heinz Hoffman, Baldomero Zapater, Fritz Karow kaj Hans Breitenbach. Erich Schmied prezentis la preskaŭ 10 registraĵojn kun salutvortoj, poemoj kaj kantoj en kelkajn blokojn. Inter la elsendoblokoj estis aŭdebla solena Esperantomusiko. Ni konservis la festoaranĝon en MP3-dosiero.
EBLOGO dankas ĉiujn gastojn kaj gratulantojn.
Werner Groen