Esperanto Blindulligo de Germanujo reg. as.
![Druckversion | Presebla versio Druckversion | Presebla versio](https://www.esperanto.de/sites/all/modules/print/icons/print_icon.png)
Kiu ni estas kaj kion ni faras?
Ni estas vide difektitaj kaj blindaj Esperantistoj en la Esperanto-Blindulligo de Germanujo reg. as., mallongigita: EBLOGO.
Nia celo estas disvastigi kaj flegi la internacian lingvon Esperanto inter blindaj kaj vide difektitaj homoj de ĉiuj aĝoj kaj sociaj tavoloj pere de la planado kaj promocio de Esperanto-eventoj kaj -instruado, per informado kaj konsilado, kaj per la provizo de Esperanto-lernolibroj kaj -vortaroj, -revuoj kaj -legaĵoj.