• Deutsch Deutsch
  • Esperanto Esperanto

13-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) 2025

Druckversion | Presebla versio

de  dimanĉo, 19-a de oktobro 2025
ĝis vendredo, 24-a de oktobro 2025

en Plön / "Holsteinische Schweiz" - Norda Germanio

Rigardo al lago, kun arbustoj kaj arboj je ambaŭ flankoj.

 

                                         La moto de la EMA 2025 estas: Kvar tagoj apud dek lagoj

Ĉiutagaj migradoj en la vidinda naturo ĉirkaú la tri urbetoj Plön, Malente kaj Eutin. Ili situas en la nordgermana malaltebenaĵo en la tielnomata «Holsteinische Schweiz», belega svinganta pejzaĝo kun 200 lagoj, kun historioplenaj urbetoj kaj pitoreskaj kasteloj. https://www.holsteinischeschweiz.de/

s trans la „Großer Plöner See“ al Bosau por remigri al Plön, promenos ek de Malente apud la „Dieksee“ kaj aliaj lag(et)oj.Ni vizitos la inter multaj lagoj kuŝantan Plön, migros ĉirkaŭ la „Großer Eutiner See“, tra kastela parko kun vizito de la kastelo, ŝipveturo

Tuj poste, de la 24-a ĝis la 26-a de oktobro 2025 okazos la jam tradicia «Gramatika Semajnfino» kun Peter Weide, organizata de «Esperanto Hamburgo r.a.» - en la sama ejo.   Bonvolu rigardi:      https://www.esperanto.de/gramatika-semajnfino-2025          https://www.esperanto.de/eo/hamburgo

Necesa sporteca kapablo

 

Ĉiutage ni migros proksimume de la 9-a ĝis la 17-a horo - kun paŭzoj. Estos relative facilaj etapoj. Oni kapablu iri distancon de ĉ. 15 km, kun maloftaj altodiferencoj ĝis 50 metroj.

Transportoj

Publikaj trafikiloj estas relative oftaj, kelkfoje ni uzos ilin.