Esperanto aktuell jaro 2023 numero 5 Letero de la prezidanto Martin Haase Karaj legantoj, kiam mi skribas ĉi tiun tekston, la nova estraro de Germana Esperanto-Asocio jam oficas ekde 100 tagoj. La enlaboriga periodo do finiĝis, kiam la estraro kunsidis en la Esperanto-stacio Halbe komence de septembro (vidu artikolon en tiu ĉi numero). Ni utiligis tiun kunsidon por analizi la situacion de la Esperanto-movado kaj de nia asocio kaj por diskuti strategiajn demandojn. Evidentiĝas, ke ni devas pli investi en la komunikada kaj varba agado por Esperanto por montri, ke nia lingvo estas vivanta kaj uzata en vigla internacia komunumo de plej diversaj parolantoj. Ke nia lingvo estas tia, ŝajnas al ni banala ĉiutaga fakto, sed por multaj homoj Esperanto estas nur konata kiel solvo en krucvortenigmo, iama lingva projekto, kiu ne havas realan utilon. Tion ni devas ŝanĝi! La komunikada strategio devas ankaŭ koncentriĝi al novaj komunikiloj kiel la tiel nomataj “sociaj medioj”, kie ni povas montri per fotoj kaj filmetoj la viglecon de nia komunumo. Dum Esperanto fariĝas pli konata, ankaŭ la intereso pri lingvokursoj kreskas. Alia prioritato de la organizita Esperanto-movado do devas esti, trovi, kapabligi kaj peri instruantojn por retaj kaj ĉeestaj Esperanto-kursoj. Klerigado de instruontoj gravas. Tiun taskon povas plenumi Esperantocentroj kiel en Herzberg aŭ en Grésillon. Ankaŭ la Esperanto-stacio en Halbe estas taŭga loko por klerigaj aktivecoj. La daŭripova ekzisto de tiaj centroj estas grava por nia movado. Por progresintaj lernantoj kaj perfektaj parolantoj ni devas zorgi pri interesa programo en niaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Por pli riĉigi la programan flankon de niaj aranĝoj, estos utile subteni lokajn organizantojn per konstanta teamo, kiu zorgas pri la enhavaj aspektoj de aranĝoj. Por ĉiuj ĉi taskoj ni serĉas aktivulojn, kiuj kunagos en la realigo de pli bona Esperanto-movado. Komence de novembro la landaj, regionaj, lokaj kaj fakaj asocioj ligitaj al GEA kunvenos en la Esperanto-urbo Herzberg por tiel nomata “asocia konsilantaro”. Ankaŭ se vi ne reprezentas asocion, vi tie estas bonvena por aktiviĝi en nia movado. Nia plano estas, ke en Herzberg kunvenu ne nur reprezentantoj de asocioj, sed aktivaj kaj aktivemaj movadanoj. Certe, ni tie trovos tempon ankaŭ por diskuti niajn strategion kaj rimedojn, realigi ĝin. Ankaŭ ĉi-aŭtune okazos la centjariĝo de Sarlanda Esperanto-Ligo (13a – 15a de oktobro 2023). Tiu jubileo montras unuflanke la longan kaj imponan tradicion de nia movado, sed ankaŭ ĝian daŭran junecon kaj allogecon, kiun ni elstarigu en la publica prezentado de tiu kaj de similaj jubileoj. Granda helpo por nia agado estas la mono, kiun ni ricevis per la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komunumo. Ĝi helpas al ni fari niajn proprajn aranĝojn pli interesaj per la invito de prelegantoj el aliaj landoj, kaj ĝi helpas por finance subteni la partoprenon de niaj membroj en alilandaj aranĝoj, ekzemple en la kursoj de kastelo Grésillon, en la Baltiaj Esperanto-Tagoj, en la Universala Kongreso kaj aliaj aranĝoj. Pri kelkaj someraj impresoj vi legos en tiu ĉi numero de Esperanto aktuell. Mi deziras al vi bonan legadon! Alvoko pro realaj Esperanto-kunkonstruadoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy Dank al kelkjardeka multflanka strebado je favoro por Esperanto ekestis unika kaj multflanka Esperanto-infrastrukturo. Komuna kontrakto kun nia urboadministracio, bonaj kaj longjaraj kontaktoj kun surlokaj kulturasocioj, Esperanto-fakuloj, membroj, ĉefe senlaca laborado, ktp.ebligismultajn praktikajn paŝojn antaŭen! Multaj fakuloj laŭdas kaj rekomendas la unikan modelon je favoro porEsperanto en la "normala mondo". Tre multaj amasmedioj el Germanio kaj aliaj landoj raportis kaj raportas pri Esperanto kaj Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo. Politikistoj admiras nian longjaran kaj sukcesan laboradon. Ankaŭ pri tio tre multaj ĝojas. Same niaj politikistoj kaj la urboadministracio volas la Esperanto-situacionplibonigi kaj stabiligi. Ĉiukaze esperantlingvaj homoj kun fakaj talentoj kaj kreemoj estas bezonataj. Interalie estas bezonataj: sekretario, organizanto, financspecialisto, instruisto/j, arkivisto, bibliotekisto, projektgvidanto, dommanaĝero, varbfakulo,ĵurnalisto, kunordiganto kaj tradukistoj. Eble por certa tempo vi, se vi estas helpema idealisto, povas provition. Eĉ je daŭro du unupersonaj loĝeblecoj ekzistas. Retaliro, uzado de la bibliotekoj, Esperanto-ĝardeno, seminariejo, klubo kaj kunvetureblecoj estos je via dispono. Ni troviĝas en centra parto de Germanio. La mezmontara regiono Harz ofertas multajn interesajn ekskurscelojn. Bonvenon! Memorindaĵoj rilate al ĝemelurbaj kontaktoj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy Ni ĝojas, ke dum multaj jardekoj ni povis praktike helpi per Esperanto rilate al la ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj Góra en Pollando. Okaze de la tridekjara ĝemelurba jubileo venis seppersona delegacio kun politikistoj el niapola ĝemelurbo al Herzberg. Urbestro Christopher Wagner organizis oficialan akcepton kun lokaj kaj regionaj politikistoj en la bela Kavalira Salono de la Welf-kastelo en Herzberg. Bonŝance Peter Zilvar povis iom informi la politikistojn el ambaŭ urboj pri la longjaraj komunaj paŝoj per la pontlingvo Esperanto kaj Zsofia Korody ellaboris kaj aktualigis belegan fotodokumentaronpri la longjaraj sukcesaj komunaj partnerprojektoj. Michaela Stegmaier, kiu mem partoprenis multajn ĝemelurbajn projektsemajnojn povis dank al la fotoprezentado informi la publikon pri la propraj travivaĵoj kajspertoj. Ŝi flegis amikajn kontaktojn kun multaj gejunuloj el Góra. Jam de la komenco de la ĝemelurba kontrakto antaŭ tridek jaroj en la jaro 1993 la Esperanto-grupoen Góra kaj la Esperanto-Societo Sudharco kun sidejo en Herzberg am Harz flegasamikajn rilatojn. Tio multe helpis por realigi kaj flegadi la oficialajn kontaktojn. De la jaro 2006okazis regulaj dumsomeraj interŝanĝprogramoj kun gelernantoj en ambaŭ urboj.Ili nomiĝis SALO (SomeraArbaraLernejo). Centra elemento de tiuj ripetindaj eventojestis komunaj Esperanto-kursoj, ludoj, ekskursoj, ktp. Restas la deziro ke de somero 2024 (post paŭzo proCorona) la du urboj daŭrigosla sukcesan junularinterŝanĝprogramonSALO. Cetere en somero 2018 okaze de la 25-jara jubileo niatiama urbestro Lutz Peterskun la urbestrino de Góra, sinjorino Irena Kryszkiewicz,komune plantis en la korto de la urbodomo de Herzberg la "Rozujon de la espero". Pro tiu okazo onifiksis trilingvan memorŝildeton. Postla tridekjara ĝemelurbajubileo la gastoj de la urbodomo povas ĝoji pri la alta kaj forta rozujoRozo de la Espero.Ĝi pompe floradas en diversaj lumantaj kolortonoj. Tago de la malfermita Monumento - kun iom daEsperanto Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy La Tago de la malfermita Monumento estas la germana kontribuo jekadro de la Eŭropaj Heredaĵtagoj. Ni povis festi la specialan memortagon la 10an de septembro 2023, kompreneble sameen la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Vizitgrupoj kun ĉiĉeronado povis senkoste vizitila grandan kaj multjaran rekonstruejon Welf-kastelo en Herzberg kie ankaŭ troviĝas interesa multtema muzeo. Sur la supra "Esperanto-platformo" de la kastelomuzeo troviĝas nia jam 16a fakekspozicio rilate al Esperanto-temoj "Historiaj Esperanto-grupoj el la tuta mondo". Vizitintoj ege laŭdis la unikajn rarajn historiajn prezentobjektojn. Dum la malfermtempoj de la muzeo de merkredo ĝis dimanĉo ĝi ja ankoraŭ estos vizitebla, certe ankoraŭ ĝis la komenco de la jaro 2024. Aparta monumentobjekto en Herzberg estas la historia restoracio"Deutscher Kaiser" (Germana Imperiestro). Ĝitroviĝas en la komenco de la butikstrato, apud la Zamenhof-placo. Oni konstruis ĝin post la Tridekjara Milito fine de la deksepa jarcento. Dum la lastaj jardekoj ĝi fariĝis kvazaŭ ruinejo. Dank al kuraĝa privata investemulo dum la lastaj jardekoj oni povis renovigi la grandan historian konstruaĵon. Spite de financa subteno certe la fina rekonstruado daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn. Pro la speciala tago la Esperanto-Centro havis sur la apuda Zamenhof-placo informtablon, tuj apud la Zamenhof-monumento. Interesiĝantoj demandadis nin pri la Internacia Lingvo kaj ĝia uzeblo kaj ni disdonis multajn varbilojn, kursalvokojn. Someraj aktivecoj kajgastoj el multaj landoj en Herzberg Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy Dum somero 2023 ni denove ofertis tutsemajnan Esperanto-kurson kiel "oficialan klerigsemajnon" ĉe la regiona Popola Altlernejo(VHS)Göttingen.La "Esperanto-klerigsemajnon"gvidisZsófia Kóródy. Krome la Esperanto-Centro en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz ofertis la jam tradician "Someran Esperanto Perfektigon" (SEP) kie partoprenis kelkaj homoj el niaregiono. Cetere eĉ kelkaj vizitintoj tendumis ĉe ni. Ekskursoj kaj komunaj manĝoj altigis la konstantan bonetoson. Kelkaj partoprenantoj uzis materialojn el la tre ampleksa Esperanto-biblioteko. Zsófia Kóródy kaj Petro Zilvar donis multajn informojn kaj konsilojn. Krome ni havis gastojn el diversaj landoj al kiuj ni montris kelkajn interesajn esperanto-rilatajn vidindaĵojn. Longtempanstaĝadon ni ebligis al rifuĝintino el Ukraiinio. Regule ni ofertis nian mardvesperanEsperanto-klubon en niaEsperanto-ĝardeno. Samtempe okazas niaj regulaj klerigofertoj (kun plej diversaj kadrotemoj) perZoom.Ni ĝojas pri partoprenantoj el multaj landoj. Same dum somero 2024 ni ofertos somerajn Esperanto-kursojn, kiujn gvidos spertaj Esperanto-instruistoj. Renkontiĝoj en Torino < geaŭtoroj> Alfred Heiligenbrunner kaj Annabarbara Hermann-Simari Dum UK en Torino renkontiĝis esperantistoj el Sudtirolo, Trentino kaj Aŭstrio. Celo estis, rememori la longan komunan historion de TirolokajTrentino. Tirolo nun havas partojn en Aŭstrio kaj en Italio. Bedaŭrinde mankis esperantistoj el Norda Tirolo kaj el Orienta Tirolo. Kiel anstataŭo, esperantistoj el la cetera Aŭstrio pretis partopreni la kunvenon. La sudtirolaj, trentinaj kaj aŭstraj (nordtirolaj) Esperantistoj ŝatas regionan kunlaboron. Tial okazis unua renkontiĝo kun la novaj trentinaj aktivuloj por ekkoni sin je la 12a de majo en Salorno, kie vivas D-ro Pier Luigi Simari kaj Annabarbara Hermann- Simari. Dum komuna manĝo en Pizzeria Grünwald , ni ŝanĝis ideojn, kiel ni povas kune labori. Annabarbara reaktivis intertempe kontakton kun Otmar Liebhart de Norda Tirolo. Dum UK en Torino ni sukcesis konatiĝi kun gravaj aŭstraj Esperantistoj , planante estontan kunlaboron. Anerkennung Hans Michael Maitzen, Wien Die österreichische Ludwig Boltzmann Gesellschaft, analoge Funktion wie die deutsche Max-Planck Institution, hat auf meine Zusendung des kürzlich erschienenen Buches von H.M.Maitzen und R. Fössmeier über den Reisebericht von Boltzmann aus 1905 in die USA, verfasst in Deutsch und übersetzt ins Esperanto, folgende Danksagung an mich geschickt, aus der ich zitiere: ....Um Ihnen auch aus persönlicher Sicht danken zu können, wollten wir den Reisebericht auch gelesen haben. Nun können wir als Vertreterinnen der Ludwig Boltzmann Gesellschaft bekräftigen, dass wir stolz sind, einen so bedeutenden, umfassend gelehrten und gemäß dem Reisebericht auch zutiefst menschlichen Namensgeber zu haben.... Marisa Radatz & Elvira Welzig, Geschäftsführung der Ludwig Boltzmann Gesellschaft 30. August, 2023 Estraro kunsidis en la Esperanto-stacio Halbe Martin Haase La estraro de Germana Esperanto-Asocio, kiu regule kunsidas rete, faris sian unuan ĉeestan kunsidon post la lasta Germana Esperanto-Kongreso komence de septembro 2023 en la Esperanto-stacio Halbe apud Berlino. La loko de la kunsido ne estis hazarde elektita, ĉar la estraro volis konatiĝi kun tiu nova centro de la Esperanto-movado, kiun nur malmultaj estraranoj jam konis. La fondinto Ralf Gion Fröhlich montris la renovigitan stacidomon al la vizitantoj kaj klarigis la funkcion kaj historion de ĉiuj ejoj. Konsiderante la entutan surfacon, oni povas kalkuli la Esperanto-stacion inter la plej grandaj kulturcentroj de la Esperanto-movado. Ĝi estas facile atingebla de Berlino kaj povas komforte gastigi dudekon da gastoj. Du estraranoj ankaŭ tranoktis surloke. Lokoj kiel la Esperanto-stacio Halbe estas nemalhaveblaj por la Esperanto-movado kaj devos ankoraŭ plimultiĝi por krei daŭripovan bazon por nia agado. Dum sia semajfina kunsido la estraro traktis plurajn aktualajn temojn, de teknikaj demandoj kiel ekzemple la transiro de membroj inter Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio, ĝis strategiaj demandoj kiel la ekstera komunikado de la asocio. Ni tiel preparis ankaŭ la kunsidon de la liga konsilio, kiu okazos en Herzberg inter la 3a kaj 5a de novembro ĉi-jare kaj kiu enplektu kiel eble plej da aktivuloj de la germana Esperanto-movado. Welt der Bücher und Zeitschriften – Esperanto und andere Plansprachen Aktuelles, Wissens- und Bedenkenswertes aus der Deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen Uto Maier BAVELO, der Esperanto-Landesverband in Baden-Württemberg organisiert seit Jahren Seminare, oft zusammen mit den Esperantofreunden aus dem Nachbarland; als Beispiel nenne ich das 41. Seminar in Lörrach von BAVELO und EFE, Espéranto France Est (OFE, Orientfranca Federacio de Esperanto) in 2019. Die Schwaben haben inzwischen aufgehört zu zählen und nennen die Veranstaltung nur noch schlicht „Gaja Semajnfino“ – es geht weniger formell zu, und man trifft sich in familiär geselliger Runde, ohne jemanden abzuschrecken. Parallel zu aktuellen Kurzvorträgen bietet man einen Einsteigerkurs an, der immer Interesse findet. Im Mittelpunkt stehen weiter die Interessen, Talente und Eigeninitiativen der Teilnehmer; Christoph Frank zeigte als offizieller Esperanto-Stadtführer die im Jahr 73 durch die Römer gegründete Stadt, und über den 246m hohen Turm mit Deutschlands höchster Aussichtsplattform konnte man ja schon hier in der Zeitschrift lesen. Gleiches gilt wohl auch für eine Kurzpräsentation unserer Deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen, die dort geboten wurde – ich denke, nicht allen heutigen Lesern ist das immer noch präsent – deshalb soll hier deren Text geboten werden: Komence de Septembro 2023 okazis en Rottweil, la plej antikva urbo de Baden-Virtembergo la jam longe kutima Bavelo-Esperanto-seminario. Mia prelegeto tie prezentis nian Germanan Esperanto-Bibliotekon Aalen, kaj mi volas konigi ĝin ankaŭ al nia legantaro. Ĉar tie ni renkontis kun la najbaraj amikoj el Francujo, la teksto kompreneble estis ne en la Germana. Se iu dezirus tamen ricvi ĝin Germanlingve, tiu skribu al mi per espbib@mail.de! Karaj, ĉu vi rekomendas, ke mi diru ion por prezenti min? Nu, kvankam ni estas tie en ejo nomita „Zum Hasen“ (pardonu tiun krokodiladon! Hase estas leporo), eble ne ĉiu alveninto estas t.n. „alter Hase“ (idiomaĵo en signifo de jam sperta Esperantisto). Mi do rekomencu, kaj vi bonvolu pardoni, se mi uzas paperon – tio helpu, ke mi ne tro longe parolos: Se necesus prezenti min, mi emus reveni al intertempe jam tute antikviĝinta (– pri kio oni ja ne miru, ĉar ankaŭ mi mem ne plu estas juna homo) – mi revenu al antikva titolo el la Esperanta rokmuziko. Por ne tuj perdi la suspenson (suspenso? – kaze ke iuj ne konas aŭ tuj kaptis la sencon de tiu esprimo: ne timu pri viaj lingvokonoj, ĉar la nocio ne estas tro ofta, tamen parto de la nova PIV!) – mallonga klarigo: suspenso okazas ekzemple en filmo, kiam la ago, kvazaŭ haltante, tenas la spektantojn en streĉa atento, do eble stato de scivolemo, aŭ kiel do solviĝos la agoj? – Germane eble: Spannung, Erwartung in Neugier ... Do, por ne tuj perdi la suspenson … Mi nur iomete daŭrigas tiun prokraston prelegetan: antaŭ 37 jaroj en Esperantujo aperis la titolo „tute ne gravas“ de la muzikistoj en la grupo Amplifiki – multaj eble ne plu scias, ke inter ili estis ankaŭ Bertilo Wennergren. Siatempe temis pri „revolucio en Esperantujo kun la unua internacia rokgrupo, kiu kantis originale en Esperanto“ – tiel ilin priskribis Flo (Floréal Martorell okaze de la reeldono bitigita de tiu albumo). Nun mi finu tiun enkondukon! Prezenti min persone, tion mi taksas laŭ la kanto ĵus citita: „tute ne gravas!“ – Kial mi tamen prezentas? Eble ankaŭ tio ne estus necesa, sed … Prezenti al vi la institucion, por kiu mi jam longajn jarojn dediĉas mian liberan tempon, post la fino de mia enoficeja laboro, nu ankaŭ tio ŝajnas al mi, ke mi portus strigojn al Ateno! Mi denove ne povas ne doni iom da klarigetoj. En la antikva urboŝtato Ateno, la loke adorita diino estis Atena kun sia simbolo, la strigo; ŝi estis la diino de inteligento kaj la patronino de tiu urboŝtato. La urbanoj estis sufiĉe riĉaj, do ne mankis multaj moneroj, kies reversoj montris la strigon. Onidire ne indis, porti strigojn al Ateno. La strigo-simbolo daŭre ornamis Helenajn monerojn, ĝis komence de nia jarcento venis ties fino per enkonduko de la Eŭro. Sed tamen la simbolo postrestis, sur la reverso de Greka 1-Eŭro-monero. La senco de la idiomaĵo (Germane: Redensart): oni ne faru ion nenecesan, superfluan. Kaj ĝuste tion mi ja ne celas. Tamen: eble ne ĉiu jam konas aŭ intertempe forgesis la kolekton en Aalen. Mi do iomete rakontu pri ties historio. Dum la 4a Universala Kongreso Dresdeno en la jaro 1908 oni fondis la Saksan Esperanto-Instituton, kies integra parto estu biblioteko kun pli ol mil eroj. Kaj tiu biblioteko servu kiel publika institucio al la tuta Germana Regno, ne nur por Saksujo. Kiel la historio de la lingvo Esperanto, ankaŭ tiu de la biblioteko ne ĉiam prosperis. 1936 venis fino; per donaco al la Berlina Ŝtata Biblioteko oni sukcesis eviti la tutan forbruligon. La post-mondmilite refondita biblioteko ne plu havis iun stokon, sed ricevis multajn donacojn, ne nur el Germanujo. Sed tre baldaŭ ĝi denove estis ŝlosita, en 1953, kaj la libroj devis iri en kartonoj al iu kelo en Munkeno. Nur en 1967, la Germana Esperanto-Asocio refondis la Instituton kaj komisiis pastron Adolf Burkhardt reorganizi la bibliotekon, per grava helpo flanke de Reinhard Haupenthal. Sidejo estis lia pastra domo. Post fino de lia profesia ofictempo oni serĉis novan hejmon, kiu estis trovita en la urbo Aalen. Ek de 1989 la biblioteko estas laŭkontrakte daŭra prunto al la urbo, sed ties enhavo restas propraĵo de la Germanaj Esperantistoj. Kiam Adolf mortis en 2004, oni petis min daŭrigi lian laboron. La loka Esperantogrupo kaj precipe Karl Heinz Schaeffer kiel afergvidanto nun daŭre prizorgas ĝian prosperadon. Kiu mem aĉetas librojn el Esperantujo, tiu bone scias, ke temas pri multe kosta investo. Kaj kiu konas la asocion GEA, tiu ankaŭ facile povas imagi, ke ĝi ne povas al ni disponigi sufiĉan buĝeton por akirado de la multaj novaj eldononaĵo. Ni tre feliĉas, ke la urbo memvole aldonas ankaŭ rimarkindan sumon, jam ek de 34 jaroj, spite al la konata fakto, ke la akiritaj eroj poste ja estos propraĵo de la Germanaj Esperantistoj. Intertempe nia bretaro estas preskaŭ plene ŝtopita. Minacos do iama fino de la disponebla spaco. Sed ĉesi la akiradon de novaj aperoj ne povas esti solvo, eĉ ne parte (en krampoj dirite: ni ankaŭ ja daŭre serĉas eblecojn por ŝtopi truojn en la jam giganta kolekto de Esperantoperiodaĵoj) – rezigno pri novaj akiroj? Tio signifus perdon de la aktualeco. La kolekto ne estu nura arkivo de nia heredaĵo, sed celu servi ankaŭ al estontaj esploristoj! Do ni daŭre observas, ĉu ekestas eblecoj pligrandigi la spacon. Paralele ni celas fordonaci tion, kio ne nepre devas esti parto de la kolekto. Kiel tio eblus? Ne nepre necesas, ke restu pli ol po unu ekzemplero sur la bretoj (kaj tute certe ne, se temas pri sama eldono). Se do montriĝas, ke aliaj gravaj bibliotekoj bezonas ion, ni facilanime sendas donacojn al ili, simile, se ni ekscias pri necesoj ĉe esploristoj. Multe oni povus pripensi kaj diskuti pri strategioj – ĉu donaci grandan kvanton al Afriko, al Ĉinujo, al iu alia neriĉa lando, kie oni celas komenci propran kolekton …? Sed temus pri grandaj sumoj, kiujn ni devus investi al la sendokostoj. Ankaŭ la procedo de forigo ne estas simpla afero, kiun oni povus plenumi tre rapide – necesus sufiĉe multa tempo por tiu tasko … Kaj: ni nek havas la koncernajn monajn, nek la tempajn rimedojn. Mi tamen nun decidis fari unuajn paŝojn en tiun direkton. La Germana Esperanto-Biblioteko lastatempe ricevis heredaĵe materialojn de najbara Esperantisto, kiu jam 36 jarojn vivas apude de Stuttgart kaj bonege ellernis Esperanton. Li ne volis membriĝi en iu grupo aŭ asocio; li simple celis „konsumi“ bonajn literaturaĵojn kaj gazetojn, sed volis resti izolita batalanto. Nun li transdonis multon al ni, antaŭ ol „ĵeti ĉion al la blua rubujo“, kiel li diris. Mi vizitis lin kaj promesis zorgi pri liaj tujaj heredaĵoj. Feliĉe ni preskaŭ ĉion jam havis en la propra stoko. Tamen ni volonte aldonis al nia bretaro multajn bele binditajn gazeto-jarkolektojn kaj reciproke eligos unuopajn kajerojn el la kolekto. Parton de tiuj superfluaj eroj mi kunportis tien kaj volas oferti al via dispono. Se iu emos legi kaj uzi ion el ili, tiu sentu sin invitita, preni tion, sed ne por nur plenigi kaj beligi la propran bretaron! La eroj estu uzotaj. Rekompence vi povos, sed ne devas, donaci ioman monsumon laŭ via propra pritakso. Ni apud la kartonoj starigos ankaŭ nian „verdan stelon“, ne por ke vi ŝtelu ion el ĝia enhavo, sed por ebligi al vi anonimajn donacetojn por la biblioteko, kiu ja ne estas la mia, sed la nia. Tion espereble neniu nun plu pridubas. Dankon pro via atentemo! – Kaj: ne sentu vin forpuŝita de la libroservo, sed abunde uzu ankaŭ ĝin – nia oferto ne estu konkurenco al tiu komercado. Ĉiam atentu: se vi ne nutras la libroservojn (kaj la merkaton) per aĉeto de libroj, vi aktive subtenas la formorton de eldonejoj kaj malhelpas la aperon de novaj Esperanto-eldonoj! La tekston mi provos presigi ankaŭ en nia revuo Esperanto aktuell, kiu verŝajne ja baldaŭ aperos. Je tiu okazo mi volas atentigi la abonantojn, ke ili petu la Berlinan oficejon de GEA, ke oni sendu ankaŭ la pdf-version (se vi ne eĉ volas samtempe rezigni pri la papera alsendo). Tio estas servo senkosta kaj ebligos al vi jam semajnojn pli frue legi la enhavon ol kiam alvenas la limaka poŝtaĵo papera. Deviga infaneco en Sovetio (1946 – 1958) Karl Breuninger Enkonduko: En 2002 la esperantisto Mikaelo Bronŝtejn neanoncite tranoktis la unuan fojon ĉe ni en Germering kaj ekde tiam ni ofte kunvenis ne nur en Germanio. Li regule organizis somerajn kunvenojn apud sia hejmloĝloko Tiĥvino nordoriente de Sankt-Peterburgo. Iam li petis min partopreni kaj en 2014 mi decidis tien vojaĝi, nesciante kio okazos antaŭe (okupacio de partoj de Ukrainio) kaj pro tio entute nur 3 okcidentanoj kuraĝis partopreni. Kiel kontribuo mi elektis prelegon pri mia mallibervola vivo en Sovetio. Mi devis ĝin prepari kaj iomete dubis pri la eventuale tikla temo. La aŭskultantoj multe demandis kaj kuraĝigis min. Bedaŭrinde ni estis tie dum la paffaligo de malajzia aviadilo MH17 (kun 230 mortintoj) kaj por la ĉeestantaj rusoj estis tute klare ke la ukrainaj naziistoj kulpis. Al la bazo de tiu kontraŭaviadila raketsistemo Berkut kontribuis mallibervole germanaj fakuloj post la dua mondmilito. Mia patro Helmut Breuninger (fizikisto) laboris dum la dua mondmilito en la industrio de armiloj en Berlino kaj pro tio ne militservis. Pro la bombardado de Berlino multaj firmaoj estis translokigitaj al Sud-Germanio. Tiel mi “hazarde” naskiĝis 1944 en Landsberg/Lech. Je la fino de la dua mondmilito ni loĝis en Orient-Berlino. Mia patro unue estis sen laboro, sed post iom da tempo trovis laboreblecon (meze de 1945) en la firmao Askania, tiam jam gvidata de soveta administracio. Tie la sovetianoj kolektis teamojn de fakuloj por pluevoluigi stirad-teknikojn por raketoj kaj aviadiloj. La sovetianoj tre zorgeme observis la germanojn kaj taksis ilian kompetencon. Neatendite je la 22an de oktobro 1946 frumatene miaj gepatroj estis vekitaj de laŭta frapado je la pordo kaj eniris soveta oficiro kun armitaj soldatoj. La oficiro deklaris ke la germanoj devus prepari ĉion por translokado al Sovetio. Entute inter 3000 kaj 8000 germanaj familioj estis deportitaj al Sovetio. En la traktatoj de la venkintaj potencoj (Sovetio, Usono, Britio kaj Francio) Germanio estis devigita pagi kompensojn. Ĉi tio inkluzivis ne nur monajn pagojn, sed ankaŭ la malmuntadon de infrastrukturo kaj homan laboron. Tutaj firmaoj estis translokigitaj el la soveta okupacia zono al Sovetio, inkluzive de dungitaro, teknika ekipaĵo kaj meblaro. Oni preferis se la familianoj kunvenis kaj la soldatoj volonte helpis paki meblojn kaj aliajn privataĵojn. Al la demando, kio okazus se oni rifuzas translokiĝi, la oficiro senvorte montris al la pafiloj de la soldatoj. La soldatoj eĉ helpis por plenumi strangajn dezirojn, ekzemple kunpreni bovinon por certe havi lakton survoje en la trajno por la bebo. Kelkaj viroj forveturis kun koramikino anstataŭ sia edzino. En multaj urboj jam staris trajnoj kun person- kaj ŝarĝvagonoj pretaj por tuj forveturi. Kontraŭe al Usono la sovetianoj kunprenis ĉiun laboriston de ĉiu nivelo, do ne nur la ĉeffakuloj. La sovetianoj samtempe enpakis ĉiajn ekipaĵojn de la entreprenoj. Tiel la germanoj post la alveno en Sovetio retrovis preskaŭ la samajn laborkondiĉojn kiel en Germanio. Ni posttagmeze forveturis je la 22a de oktobro kaj post 14 tagoj atingis la antaŭurbon upravlenĉeski gorodok (administrada urbeto) de Kujbiŝevo (nun denove Samaro) ĉe la Volgo. La gepatroj timis pri translokiĝo al Siberio kaj nun ĝojis resti en Eŭropo. Tie alvenis ĉirkaŭ 700 inĝeneroj kun familianoj (entute pli ol 2000). Dum la unuaj jaroj pli da germanoj ol sovetianoj loĝis tie. La surloka soveta entrepreno jam ekfunkciis dum la mondmilito kaj poste oni decidis ke ĝi servu kiel evoluadcentro por aviadilmotoroj kaj turbinoj. Ni loĝis en novkonstruitaj ŝton- aŭ lignodomoj. Ni eksciis ke interalie germanaj militkaptitoj konstruis tiujn domojn.Jam en Germanio la soveta administracio detale preparis la translokiĝon de la germanoj, ili havis dosieron de ĉiu familio, kiom da mebloj ili havis ktp. La plej multaj fakuloj ja venis el Dessau (Junkers) kaj Stassfurt (BMW). Tiuj fakuloj laboris en konstrukci-sekcioj 1 kaj 2. Mia patro kun siaj kolegoj el Orient-Berlino laboris en sekcio numero 3. La administracio zorgis pri la bonfarto de la germanoj. La salajro de la germanoj estis pli alta ol tiu de la sovetianoj, kvankam ili kune laboris en teamoj. La celo estis ke la germanoj rapide plenumu sovetajn taskojn kaj samtempe instruu junajn sovetajn inĝenerojn. Por la sovetianoj estis malfacile kunlabori kun iamaj malamikoj, ĉar ĉiu soveta familio havis viktimojn de la kruela milito. Ĉirkaŭ kvarono de la germanaj fakuloj estis membroj de la nazia partio En la libera tempo la germanoj okupiĝis sporte kaj kulture kaj organizis ludrondojn. Por la multaj germanaj infanoj oni instalis specialan lernejon kaj pro manko de sovetaj instruistoj ankaŭ kelkaj germanoj rajtis instrui en ilia fako, do matematiko, fiziko, kemio ktp. Tiel ankaŭ kelkaj virinoj ricevis ŝancon gajni monon per instruado, ĉar la edzinoj ĝenerale ne laboris kaj nur hejme mastrumis. Kiel kutime en Sovetio ankaŭ la germanoj devis partopreni je politikinformrondoj aranĝitaj de specialaj politikkomisaroj dum la laboro. Multaj germanoj rezistis kaj la administracio akceptis tiun. Ĉar la sekcio en kiu laboris mia patro ne okupiĝis pri aviadilmotoroj sed pri elektromekanika stirado, ili laboris preskaŭ senŝarĝe kaj iam la administracio rimarkis tion kaj serĉis taŭgan taskon por ili. Mem kelkaj germanoj insistis ricevi utilan kaj interesan laboron. Rusa ĉefo somere 1950 veturis Moskvon por serĉi taŭgan taskon por la germanoj; post lia reveno li anoncis ke la sekcio devas translokiĝi al Moskvo. Tien la soveta administracio alvenigis du aliajn grupojn de germanaj fakuloj, kiuj en aliaj urboj jam laboris dum 4 jaroj kaj tie finis la taskojn. Aldone multaj tiel nomataj politikaj malliberuloj el Germanio pligrandigis la grupon. Ĉiu de tiuj 100 fakuloj devis nun kunlabori por evolui stiradon por defendraketoj interalie kontraŭ aviadiloj. Ĝis tiam la soveta registaro konstatis ke usonaj spionaj aviadiloj senobstakle traflugis la tutan landon en alteco pli ol 20 km. Estis honto por Sovetio. La fakgrupo estis komandata de konsilantaro de sovetaj ministroj, kies ĉefo ĝis 1953 estis la fizikisto S. L. Beria, la filo de la ĉefo de sekreta policio. Por motivigi la germanojn la administracio ofertis kontraktojn en kiuj estis promesita, ke post sukcesa rezulto de la laboro ĉiu reveturos Germanion. Kelkaj germanoj ne fidis kaj ne subskribis, sed tio tute ne havis ian influon sur la daŭro de nia restado en Sovetio. La speciale konstruita setlejo en la kvartalo Tuŝino enhavis ĉirkaŭ 80 dometojn, nomataj finlandaj kaj germanaj depende de kia lando ili estis liveritaj kiel militrekompenso. Ligna tri metrojn alta barilo ĉirkaŭis la setlejon kaj la plenkreskuloj nur rajtis forlasi ĝin kun akompananto de sekreta policio. Ili ĉiam estis kune, je aĉetado en bazaro kaj magazeno, je vizito de polikliniko, je vizito de teatraĵoj. Eĉ se iu devis resti en malsanulejo: sana gardisto dormis en la sama ĉambro kun la malsana germano. Esceptoj estis nur severaj infektoj kaj gravedecoj. Ĝenerale la germanoj ne sciis la rusan lingvon kaj pro tio la akompananto ankaŭ servis kiel helpanto kaj tradukisto. Ankaŭ dum turistvojaĝoj tra Sovetio ili akompanis nin kaj evitis ke ni survoje hazarde aŭ intence interparolis tro kun lokanoj. Mia patro faris kun mi (kaj mallibervole soveta akompananto) du grandajn vojaĝojn. La unua estis ŝipe tra moskva-volga-kanalo al Gorko kaj reen ŝipe tra la rivero Oko, la dua aviadile al Stalingrado, trajne al Soĉo, ŝipe al Jalto sur duoninsulo Krimeo (tiam apartenis al rusia respubliko) kaj aŭtobuse reen al Moskvo. En 1951 mi fariĝis 7-jara kaj mi devis viziti lernejon. Por la unuaj 4 klasoj oni instalis specialan lernejon en la setlejo. La instruistoj estis sovetianoj, el kiuj kelkaj bonege parolis la germanan lingvon. Do la instrulingvo por ni 6 germanaj geknaboj dum la unuaj 4 jaroj estis la germana kaj ni uzis lernolibrojn eldonitaj por la rusgermanoj de la diversaj regionoj de Sovetio en la tridekaj jaroj. La rusan lingvon ni lernis kiel fremdlingvon. La pli aĝaj infanoj vizitis en Tuŝino normalan rusan mezlernejon kaj tie ĉio estis instruata ruslingve. Ankaŭ kelkaj gejunuloj studis je diversaj universitatoj en Moskvo, kaj tie ili ankaŭ estis observitaj de sekreta policio kaj tamen havis eblecon kontakti studentojn el amiklandoj, eĉ el GDR (Germana Demokratia Respubliko). Kelkaj infanoj (ankaŭ mi) somere vizitis pionirtendaron apud Moskvo. Ni ne vestis pionirvestaĵojn kaj tiel ĉiu ekkonis nin. Ili toleris nin kaj ni tre ĝojis pri la 4 semajnoj tie. En 1953 naskiĝis mia fratino Emma kaj mia patrino ĝuis la tempon en la malsanulejo sen akompananto de sekreta policio; graveda policistino mankis. Miaj gepatroj ĉiun semajnon skribis leteron al siaj gepatroj kaj gefratoj en Okcident-Germanio: ĉiu letero estis numerita kaj la akceptanto en Germanio tuj respondis kaj menciis kiun leteron li ricevis. Se iu letero ne atingis Germanion, mia patro sciis ke tia letero enhavis ian malpermesitaĵon kaj li denove sendis leteron kaj nur iomete ŝanĝis la enhavon. Tiel li sukcesis informi la parencojn pri nia situacio. Kelkaj germanoj eĉ sendis paketojn kun vivrimedoj hejmen, ĉar la situacio en Germanio dum kelkaj jaroj post la milito estis pli malbona ol por ni en Sovetio. La gepatroj neniam sciis ĉu ili iam povos hejmem veturi; tion zorgon ili ne montris al la infanoj, ni ĝuis la infan-vivon. De Germanio ni ricevis poŝtpaketojn kun libroj, vestaĵo kaj je la fino de nia restado eĉ teknikaĵoj ktp. En 1953 la germanaj fakuloj tiel sukcese finis taskon, ke kelkaj de ili eĉ ricevis premiojn, interalie la tiel nomatan Stalin-premion. (Eble vi memoras, ke je la 1an de majo 1960 usona spionaviadilo estis pafe faligita (piloto Powers) apud Sverdlovsko (nun denove Jekaterinburg) kaj tre verŝajne la bazon de tiu tekniko parte evoluigis la germanoj.) Sed samtempe la administracio anoncis, ke anstataŭ hejmen veturi ni devas translokiĝi al Suĥumo je la nigra maro por du jaroj por ke la fakscio de la specialistoj ne plu estus tiel aktuala je la reveno al Germanio. La germanoj konsideris tion kiel puno. Por la rusoj tute surprize la virinoj protestis kaj la viroj eĉ bojkotis laboron dum kelkaj tagoj. La infanoj, influitaj de la sovetaj propagandfilmoj, manskribis ruslingvajn flugfoliojn kun teksto«Ni ne volas translokiĝi al Suĥumo - ni volas hejmen veturi.» Tiujn flugfoliojn oni trovis penditaj ĉe multaj telegraffostoj ekster nia setlejo en Tuŝino. Komence de septembro 1955 kanceliero Adenauer el Okcident-Germanio vizitis Moskvon kaj neniu de ni rajtis forlasi nian setlejon. Kiel rezulto de la intertraktoj Adenauer proklamis ke li sukcesis, ke ĉiu enprizonigita germano (militkaptito) nun povas hejmen veturi. Li ĝuis honorigon pro tio; pri nia grupo neniu parolis. La protesto de niaj gepatroj ne helpis kaj fine de septembro ni veturis trajne al Suĥumo. Tie jam ekde 1945 laboris germanaj fakuloj pri atomscienco; eble vi iam aŭdis ion pri Prof. Manfred von Ardenne kaj Prof. Gustav Hertz (nobelpremiito). Ili jam somere 1945 ofertis al Sovetio subtenan kunlaboron por ke ankaŭ Sovetio baldaŭ havos atombombon. Printempe 1955 ili hejmen veturis kaj postlasis al ni iliajn iomete pli luksajn loĝejojn. En la teknika universitato de Suĥumo la germana teamo estis honorigita. Post la okupacio de tiu parto de Kartvelio fare de Rusio verŝajne ne plu ekzistas tiu memoro. Tie ni ricevis pasporton por ke ni povis forlasi sen ia akompano la setlejon. En distanco de tri kilometroj ĉirkaŭ la setlejo ni rajtis moviĝi libere, do ni povis naĝi en la maro, viziti poliklinikon kaj bazaron. Ne plu ekzistis speciala lernejo por ni, do mi devis viziti la 5an klason de normala soveta lernejo. 5 germanoj kun 27 rusparolantoj, tio estis tre granda ŝoko por ni, ĉar nia scio de la rusa lingvo ne estis perfekta. Do niaj gepatroj dungis helpinstruistinon kaj ŝi tre lerte instruis nin kaj eĉ helpis nin trapasi la ekzamenojn je la fino de ĉiu lernjaro. Dum la instruadperiodo ni ofte devis helpi rikolti, ekzemple tabak-, trifoliojn aŭ mandarinojn. Dum la somero ni ĝuis dum tri feriaj monatoj la maron. Interese estis ke ni ne rajtis uzi akvomatracojn kaj remboatojn, ĉar je alia flanko de la maro situis la malamika lando Turkio kaj regule landlimgardistoj rondiris piede aŭ ĉevale kaj observis nin. Intertempe ekzistis du diversaj germanaj ŝtatoj kaj la soveta administracio demandis ĉiun ,al kiu li volus hejmen veturi. Multaj decidis por GDR, sed ekzemple mia patro ne. La kialo estis simple, ke niaj parencoj vivis en Bavario kaj Virtembergo; do por mia patro ne faris sencon elekti GDR-on. Ankaŭ alvenis oficialulo de GDR kaj intense varbis por reveturo al sia socialista lando. Li ofertis tre altan salajron kaj laborpostenon kun luksa loĝejo, sed tamen ĉirkaŭ 20 fakuloj rifuzis tiun oferton. En septembro 1956 la unua grupo reveturis al Orient-Berlino kaj ni atendis ĝis januaro 1957, kiam la administracio anoncis por ni ŝokan informon: ĉar ni decidis reveturi al malamika ŝtato ni devas 2 jarojn pli longe resti en Sovetio. Tiamaniere la admistracio pensis, ke la fakscio de niaj patroj ne plu estos tiel aktuala por Usono kaj Britio. Sed la soveta administracio ŝajne malbone sciis, kiel facile en tiu tempo oni povis translokiĝi el Orient- al Okcident-Berlino. Post la reveno aŭtune 1956 en GDR kelkaj fakuloj tuj translokiĝis Okcident-Berlinon kaj tie ili estis pridemanditaj de diversaj okcidentaj sekret-organizoj. Kvankam ni pune restis en Sovetio, la malamikaj sekret-organizoj jam eksciis preskaŭ ĉion detalon de la laboro de niaj patroj en Sovetio. Nun ni iomete rezignis kaj kelkaj ŝanĝis sian decidon kaj nun volis reveturi al GDR. Subite komence de 1958 oni anoncis ke ni baldaŭ povos trajne hejmen veturi kaj ni rajtis ĉion kunpreni. Tamen ni forvendis aŭ donacis meblojn al lokaj sovetianoj kun kiuj ni intertempe amikiĝis. Ni nur enpakis vestaĵojn, librojn, ludilojn kaj fotojn. Venis kontrolistoj por inspekti ĉion kaj ekzemple tre akurate trarigardis skribaĵojn, fotojn kaj filmojn, ĉu sur iu bildo estis videbla malpermesitaĵo (staciodomo, ponto, stratkruciĝo aŭ soldato). Kelkajn tagojn antaŭ nia forveturo alvenis ukrainia amiko kaj donacis al ni bildon de tipa ukrainia pejzaĝo kaj rakontis kiel liaj gepatroj suferis sub la holodomoro (amasa mortado en Ukraino pro malsatego) dum Stalin. Ni ekveturis el Suĥumo la 8an de februaro 1958 kaj 4 tagojn poste ni finfine atingis Frankfurton ĉe Odro kaj de tie parto de nia grupo estis transportita en speciala luksa trajno, kiu kutime konektis Prago kun Orient-Berlino, al Helmstedt kaj buse al akcept-kampejo Friedland en Okcident-Germanio. Tiun kampejon ĉiu enmigranto kaj fuĝinto devis trapasi. Nin atendis amaso da ĵurnalistoj kaj niaj patroj estis ofte intervjuitaj. Post 2 tagoj ni veturis al Ulm. Tie mia patro tuj trovis laboron ĉe Telefunken en la sama fakkampo kiel en Sovetio. Ĉe Telefunken li trovis kelkajn konatulojn el Suĥumo, kiuj jam 1956 hejmen veturis al GDR kaj tuj fuĝis al Okcident-Germanio. Mia patro ne tuj komencis labori sed unue dum 4 monatoj estis intervjuita de usona sekretpolico en Frankfurto ĉe Majno. Ili preskaŭ jam ĉion sciis kaj nun komparis ilian scion gajnita de diversaj fontoj. Ekzemple mian onklon vivante tiam en Bad Aibling tri foje vizitis strangaj fremduloj kaj intervjuis lin pri mia patro. Kiam ni forlasis Suĥumon mi vizitis la 7an klason kaj nun en Germanio pro manko de scio de la angla lingvo devis komenci denove en la 7a klaso. De vidpunkto de miaj samklasanoj mi estis ekzotika knabo veninta de malamika lando. Kelkfoje oni nomis min Ivanon kaj mi memoris ke en Moskvo kelkfoje mi estis nomita faŝisto; ĉio dependas de la vidpunkto. La rusa lingvo tute estis malŝatata kaj ni ne plu praktikis ĝin. Mia fratino, kiu 5-jaraĝa forlasis Sovetion kaj flue parolis rusan lingvon, post duona jaro ne plu kapablis paroli tiun lingvon; kiel plenkreskulino ŝi denove lernis ĝin. En 1970 kaj 1975 mi vojaĝis kun mia edzino per “Neckermann und Reisen” al Soĉo kaj de tie ekskursis al Suĥumo kaj kunvenis kun kelkaj iamaj instruistoj, kiuj bone memoris la germanajn lernantojn. Pro la disfalo de Sovetio en 1991 mia patro planis viziti la - ĝis tiam fermitan - urbon Samaro. Finfine en 1994 ni ambaŭ flugis al Moskvo, vizitis tie kvartalon Tuŝino kaj poste daŭrigis vojaĝon trajne al Samaro. Mia patro kiel SAT-membro kontaktis lokajn esperantistojn antaŭ nia forveturo kaj ili multege helpis nin. Ni ankaŭ vizitis nian iaman loĝejon kaj ne anoncite frapis je la pordo. Avino malfermis kaj mia patro sinprezentis kaj ŝi tuj invitis nin por trinki teon; estis vere kortuŝa afero. La surloka firmao ankoraŭ ekzistas kaj evoluas altkavalitajn teknikaĵojn por la satelitoj kaj raketoj. Eĉ usonaj firmaoj ĝis la komenco de la atakmilito kontraŭ Ukrainio aĉetis de ili turbinojn. Tiam ni ankaŭ konatiĝis kun la loka esperanto grupo. Kvin el ili vizitis la Germanan Esperanto Kongreson 1997 en la ĝemelurbo Stutgarto kaj tranoktis survoje ĉe ni. Recenzo de la libro: „Kvazaŭ ĉio dependus de mi“ de Trevor Steele, eldonita 2009 ĉe Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno ISBN 978-9077066-41-6 343 paĝoj, 21 oble 14 cm Recenzis: Manfred Wetermayer Tiu romano instruis min multe pri la politikaj sintenoj kaj okazaĵoj en mia lando Germanio antaŭ mia naskiĝo. Jen koncize la decidaj realaj okazaĵoj: la romano komenciĝas ĵus antaŭ la Unua Mondmilito kaj daŭras ĝis la malpermeso de la gazeto „Nova Folio“ - en la realeco „Die Weltbühne“ - jam je la 7a de Marto 1933. La ĉefaj redaktoroj estis unue Kurt Tucholsky kaj poste Carl von Ossietzky; ĉi-tiun en la romano ludas la protagonisto Kurt Lenz, kiu grandparte simile vivas kiel von Ossietzky. Jam je la 28a de Februaro, tuj post la ekflamigo de la „Reichstag“ en Berlino li estis malliberigita, sed 1936 ricevis la Nobelpremion pri Paco por 1935. Unuflanke, kelkaj personoj, ekzemple la rakontisto, kiu estas amiko de Lenz, estas fantomoj kun tre realecaj trajtoj. Aliflanke multaj politikaj homoj en tiu romano portas siajn realajn nomojn. La strukturo de la teksto montras la diversajn partoprenantojn: La rakontisto montras la sekvantajn okazaĵojn en normalaj literoj. Kopioj de realaj tekstoj, ĉu el la „Weltbühne“, ĉu el politikaj dokumentoj aŭ el leteroj, aperas kurzive. Tio faciligas la komprenon dum la legado. Krom tio la naŭ ĉapitroj strukturigas la romanon laŭ la tempo. Multaj piednotoj kaj la listo de mallongigoj informas pri cititaj libroj, verkistoj, politikistoj; krome klarigas esprimojn aŭ cititajn politikajn okazaĵojn, kiel ekz-e „Versailles“. La romano fluas kun la tempoj, laŭ la paŝoj de la tiama politiko; tion spegulas ankaŭ tiuj partoj en kiuj temas pri la kunvivado en la familio aŭ inter la amikoj kaj parencoj, kutime en dialoga formo. Tre bela ekzemplo pri la tiama situacio: ĉar Lenz jam estis tro konata, la rakontisto mem devis intervjui Hitler-on, kiu 1923 estis en luksa malliberejo Landsberg. Kompreneble la tre trafa stilisto Lenz uzis liajn rakontojn kaj klopodis informi pri la minacanta naziisma faŝismo, analizante la eldirojn de Hitler. Sekve de tio li iĝis ĉefa redaktoro de la „Novaj Folioj“ kaj informis la legantojn pri la pli kaj pli minacanta danĝero. Li ankaŭ akre kritikis maldecajn kondutojn de demokratiaj politikistoj. La interŝanĝo inter privataj dialogoj, rakontado pri kurantaj aferoj, sekvata de reale publikigitaj tekstoj vivigas la pezan temon de la romano: la montrado kaj publika kritikado de la pli kaj pli faŝisma politiko, kiun la ĵurnalista heroo kune kun malmultaj subtenantoj kuraĝe prezentas al la publiko - sub ĉiam pli severaj kondiĉoj. Sub kreskanta faŝismo estas viv-danĝere klare kritiki politikon, ne nur sub Hitler. Supozeble pro familia zorgo, eble ankaŭ por daŭrigi sian kritikon, Lenz tamen preferis resti en Germanio. Sed la malliberigo je la 28a de Februaro 1933 finis sian publikan verkadon. Lenz estis torturita en koncentrejo, kio finfine kaŭzis malsanon kaj morton - iomete alimaniere ol en la realeco; ja temas pri romano. Finfine la aŭtoro en la epilogo informas pri la postaj vivoj de kelkaj realaj kaj fikciaj protagonistoj. Kaj li demandas pri postvivado - se jes, ĉu tiam iliaj animoj povus renkontiĝi ? Ene de la finaj frazoj - denove la temo: „Tiajn kuraĝajn ĵurnalistojn ni ĉiam bezonos: ili estas la unua bariero kontraŭ despotaj registaroj.“ Mi konsilas legi post tiu romano informojn pri Carl von Ossietzky - ekzemple en Vikipedio. Ĉar ne ĉiuj legantoj de tiu libro scias sufiĉe pri la evoluo de la naziisma Germanio, antaŭvidita de Carl von Ossietzky, la recenzanto prezentas koncizan amendon: Tuj post la lasta libera baloto je la 5a de Marto 1933 la mandatoj de la komunistoj estis nuligitaj malgraŭ tio ke ili ricevis 12% de la voĉoj; kiel argumento Hitler asertis ke komunisto ekflamigis la parlamentejon „Reichstag“ en Berlino (eble Hitler mem ordonis tion ?) - bedaŭrinde la aliaj partioj ne ribelis. Je la 23a de Marto 1933 Hitler prezentis sian plen-rajtigan leĝon, germane: „Ermächtigungsgesetz“ ! Kial la parlamentanoj de liberala kaj kristana partioj akceptis ĉi tiun leĝon, tio restas enigmo. Iliaj voĉoj helpis al Hitler superi la bezonatajn 2/3-onojn de la voĉoj. Tio estis la plej granda akcidento de la juna demokratio en Germanio. Nur la socialdemokratoj kontraŭis, la komunistaj parlamentanoj ja jam estis mortigitaj aŭ malliberigitaj en koncentrejoj. Tuj poste Hitler malpermesis ĉiujn aliajn partiojn. Ek de tiam ne plu ekzistis publika libera ĵurnalismo en Germanio, kaj ĉiuj neregistaraj asocioj inkluzive de la esperantistoj estis subigitaj al naziisma ideologio. Eĉ post la klara malvenko en Stalingrado la maniulo Hitler ne pripensis zorgi pri paciĝo. La generalaro ne kuraĝis fini la militon. Tiu fakte finiĝis je la 25a de Aprilo 1945 kiam usonaj kaj sovetiaj soldatoj renkontiĝis en Torgau je Elbe-rivero. Hitler ordonis plu-batali ... finfine sin mortpafis nur je la 30a de Aprilo. Jen leginda post-legaĵo de Aitor Arana, „La Okulvitroj de Lidia“, Lublin, 2023, 200 paĝoj kun postparolo de Margareta Zaleski-Zamenhof, montras en paraleloj kvazaŭ aŭtobiografie 12 ĉapitroj pri Lidia Zamenhof kaj 11 pri Adolf Hitler: ĉe UEA-libroservo, ISBN 978-83-63698-99-7 Recenzo de la libro „Lando kiu vekiĝis - Rakontoj el Ukrainio“ de Kalle Kniivilä, eldonita 2023 ĉe Eldonejo Mondial, Novjorko ISBN 978-1-59569-452-2 169 paĝoj kaj 4-paĝa sinoptiko Recenzis: Manfred Westermayer Kiel kutime la sola foto estas sur la kovrilpaĝo. Sed tio ne gravas; oni ja vidis multajn en televido. La stilo de Kalle Kniivilä estas tiom klara, detaloriĉa kaj komprenebla, ke kelkaj bildoj kreiĝas je la legado - aparte se oni jam estis en Rusio aŭ en Ukrainio. Ĉar Rusio ne plu volis havi lin en la sveda ambasadejo en Moskvo, en la du jaroj antaŭ la milito la aŭtoro vivis en Ukrainio. Bona okazaĵo konatiĝi pli detale kun tiu granda lando. Ĉar la fino de la milito de 2022 ne estis videbla, li decidis vivi dum 3 semajnoj en Lviv kaj Kievo - tie li trovis siajn intervju-partnerojn; tiuj ofte ne volis doni siajn kompletajn nomojn, sed tamen iliaj rakontoj estas realaj. La etoso de la intervjuoj estas tute familiare, ankaŭ ĉar la aŭtoro uzis ambaŭ lingvojn - laŭ la personoj. La intervjuoj - ofte sub alarmo - montras tute personaj informoj pri la ĉiutaga vivo antaŭ la milito kaj dum la milito, kompreneble ankaŭ opinioj kaj faktoj - kaj tiamaniere entute kreiĝas mozaika bildo de la situacio en Ukrainio, plurdimensia laŭ la diversaj epokoj. Ĵus antaŭ la fino li komentas ĉi-tiun militon, trovas ideon - „Rusio savas la dekadentan mondon“ - kiun pelas Putin-on, same kiel similaj ideoj pelis aliajn gravajn gvidantojn kiel ekzemple Hitler. Bedaŭrinde la usona prezidento Obama helpis Putin trovi ĉi-tiun ideon, kiam tiu menciis Rusion kiel „regiona potenco“ - pretervidante ke ĝi estas survoje al „Rusa Imperio“. Laŭ mi tio estas la plej grava peko de la okcidento, kiu gvidis al tiu milito; kompreneble estintus aliaj manieroj flanke de Putin respondi tion: bone evolui la landon, ke ĝi povas konkurenci ekonomie kun la Okcidento. 4-paĝa kunmetado de historiaj eventoj je la fino tre faciligas kompreni Ukrainion. La 9 ĉapitroj kune kun enkonduko kaj postparolo kovras buntan historion en la teritorio de nuntempa Ukrainio. Komencas kaj finas per la tiel-nomata Spacveturilo - la piedpilk-stadiono en Lviv - kie la aŭtoro tranoktis unufoje kun multaj rifuĝintoj, kaj laŭdas la bonan organizadon. Jen pri la sekvaj ĉapitroj - laŭ la decidaj jaroj: Rakonto de intervjuitoj pri la nuklea eksplodo de Ĉernobil, 1986, kiu validas unu el la unuaj najloj al la ĉerko de SU. La voko de la civitanoj al sendependo, 1991, por memstare labori je la evoluo de nekorupta, demokratia kaj libera Ukrainio en kiu libera ĵurnalismo gardas; rememorante la murdon je Georgij Gongadze sub regado de Kuĉma 2000. Sekva ĉapitro temas pri la fraŭdita elekto de 2004, kies gajnintan kandidaton Janukoviĉ Putin persone subtenis - sed OSKE klare diris ke okazis fraŭdo. Tiam okazis la dua vekiĝo de la popolo - la oranĝa revolucio. Bedaŭrinde la elektita Juŝĉenko ne sukcesis plenumi kion li promesis. En funkcianta demokratio eblas ŝanĝo de estraro, por paŝon-post-paŝo atingi la celon. Same manifestaciis la civitanoj sur la Majdan-placo en Kievo en Januaro kaj Februaro 2014, ĉar Janukoviĉ ne volis subskribi la asociiĝan traktaton inter Ukrainio kaj EU. Ĉar kelkaj intervjuitoj devenas de Krimeo, la rakontoj dum la intervjuoj pri tiu regiono trovas grandan lokon en la libro. Kaj la Majdan 2014 evidente instigis Putin komenci per akaparaj operacioj pro havigi al Rusio regionojn de Ukrainio. Post la inscenita aliĝo al Rusio de tiuj 3 regionoj Putin asertis uzi la Artikolon 51 de la UN-Ĉarto por komenci sian „Specialan Militaran Operacion“. Fakte mankis la leĝa bazo, ĉar la plenkunsido de UN kun ege granda majoritato malakceptis tion. La du sekvaj ĉapitroj temas pri la evoluiĝanta demokratio en Ukrainio, kaj la priskribo de la nuna prezidento Selenskij, kiu klare diris ke li elektis la vojon de libera demokratia Ukrainio; kaj tiun li sekvas ĝis nun. Intervjuito same detale raportas pri la frumateno je la 24a de Februaro 2022 , kiam la rusia armeo invadis Ukrainion, kaj kiam oni povis aŭskulti la antaŭ-registritan parolon de la rusa prezidento Putin. Ĉi-tiu estas citita en Esperanto-traduko, kun komentoj: supozeble Putin opiniis ke la „komikisto“ Selenskij tuj transdonos la ŝlosilon de Ukrainio - sed tiu mirinde bone baraktas kontraŭ la rusia armeo, kaj kolektas subtenojn en la libera mondo. La ukrainaj soldatoj batalas por sia propra lando, dum la rusiaj ofte ne scias kial ili estas tie. Leganto kiu volas havi rapidan superrigardon, ekzemple por pli bone kompreni la argumentojn de ambaŭ flankoj de la nuna milito de Rusio kontraŭ Ukrainio, indas unue legi la 4 ĉapitretojn sur 4 paĝoj antaŭ la Postparolo; tie sufiĉe detale troviĝas la plej gravaj okazaĵoj en tiu teritorio: De Volodimir en la jaro 988 ĝis la unua rusa revolucio 1905, dum tiu tempo estis pluraj regnoj en tiu regiono, la lingvaĵo de la popolo tie estis akceptita nur en la aŭstria parto, dum en la rusia ĝi estis malpermesita ĝis la unua revolucio 1905. La Unua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio rezultis dividon inter orienta sendependa Ukraina popola respubliko kaj okcidenta parto denove sub pola regado. Tre grava estis la tempo ek de 1922 - (100 jarojn poste Putin volis rehavigi Ukrainion) - la ukraina lingvo estis forigita denove. Stalin organizis la Holodomor kaj la t.n. „Purigojn“, kaj kreis kun Hitler la limojn kiuj hodiaŭ valoras por la landoj okcidente de eksa Sovetunio. Li ankaŭ ekziligis la krimeajn tatarojn al Centra Azio, poste lasis enmigri multajn rusojn en Krimeon. Sub Ŝelest kaj Gorbaĉov la ukraina lingvo estis denove akceptita. La Ĉernobila katastrofo montris la problemojn de sekretserva regado en SU; la politiko de Glasnost kaj Perestrojka gvidis al la fino de SU. Jam 1988 okazis manifestacioj por la sendependiĝo de Ukrainio. 1991 majoritato de ukrainanoj voĉdonas por sendependiĝo. 1994 UA fordonis la hereditajn atomarmilojn al la Rusa Federacio, kiu siaflanke en la Budapeŝta Memorando garantiis la sendependecon kaj aktualajn limojn de Ukrainio. Sekvis pluraj prezidentoj, dum Ukrainio serĉis sian vojon al demokratio. 2013 ili traktadis kun EU por asociiĝo, sed pro vetoo de Putin la tiama prezidento ne subskribis la finan dokumenton. Sekvis Majdan-manifestacioj, sekvis la neleĝa akaparo de Krimeo kaj de parto de la orientaj terenoj pere de ne-regulaj soldatoj - evidente de Rusio (tie oni nomas ilin „afablaj homoj“). Kaj finfine la milito de Putin kontraŭ tuta Ukrainio, ĉar li ne respektas ĉi-tiun landon sendependa. Volo Gütling el Aŭstralio heredigas al GEA kaj Esperanto Hamburg Rainer Kurz Advokata firmao kontaktis la Esperantistojn de Sidnejo por informi ke laŭ la testamento de Volo Gütling lia heredaĵo estu dividota inter kvar organizaĵoj, tri el kiuj estas Esperantaj: • Esperanto-Federacio de Novsudkimrujo (Sidnejo) • Germana Esperanto-Asocio • Hamburga Esperanto-Societo Volo Gütling mortis 13an de decembro 2021 dum lia 96a jaro. Volo naskiĝis en 1926 en Hamburg. Li estis tre speciala Esperantisto. Liaj Esperanto-gepatroj en Germanio decidis bapti lin kun la Esperanto-nomo Volo. Malgraŭ "Volo" bone sonas germanligve, ĝi tute ne estas germana antaŭnomo. Feliĉe la gepatroj povis konvinki la germanajn instancojn ke li ricevu tiun nomon. Tiel li certe estis la sola germano kun tiu antaŭnomo. Kiam Volo estis ĉirkaŭ kvardekjaraĝa li devis liveri leteron al la Aŭstralia konsulejo en Munkeno. Tie li vidis, ke homoj vicumis kaj li demandis kial. Aŭstralia oficisto respondis, ke la homoj vicumas por ricevi vizon por migri al Aŭstralio. Volo neniam havis intereson forlasi Germanion sed la oficisto rekomendis ke Volo ja povas ankaŭ vicumi. La vico ja ne daŭras tiel longe kiel ĝi aperas, kaj eĉ se Volo sukcesas ricevi la vizon, li ja ne devas uzi ĝin. Volo sukcesis ricevi la vizon, sed li ja ne vere volas forlasi Germanion. Tamen la vizo eĉ pagis unudirektan vojaĝon al Aŭstralio, kondiĉe ke oni restas minimume du jarojn. Volo decidis uzi tiun oferton kaj reveni post du jaroj. Li unue ricevis laboron de la ŝtato por labori en fora pejzaĝa loko en la konstruado de nova fervojlinio. Volo kiu kutimis labori en oficejoj tute malŝatis tiun manlaboron. Feliĉe post kelkaj monatoj li trovis alispecan laboron en granda urbo. Iel li forgesis reiri al Germanio post la du jaroj. Li restis en Aŭstralio kaj laboris por diversaj dungistoj (inter ili banko) ĝis lia emeritiĝo. Volo estis bona amiko de mi ek de la tempo kiam mi regule visitas Aŭstralion. Li multe helpis min kiam mi unue alvenis al Sidnejo en 2001. Li akceptis min ĉe la flughaveno, kaj li ŝoforis min ofte per lia tre malnova Volkswagen „Skarabo“ al la diversaj vidindaĵoj ĉirkaŭ Sidnejo. Li ankaŭ helpis min en diversaj projektoj traduki tekstojn de la Germana al Esperanto. Dankon Volo! Ist das Englische zur Hälfte erfolglos? Lu von Wunsch-Rolshoven Eines der häufigsten Gegenargumente zu Esperanto — insbesondere gegen Esperanto als staatlich zu unterstützende oder zumindest gleichberechtigte Sprache — ist die Annahme, angesichts der weiten Verbreitung des Englischen sei Esperanto nun nicht mehr nötig. Das regt dazu an, den Stand des Englischen und seine Perspektiven etwas genauer zu untersuchen, vor allem, da Autoren wie David Graddol (1997, 2006) oder Nicholas Ostler (2010) eine Stagnation der Englisch-Verbreitung und eine Abschwächung der Bedeutung des Englischen auf der Welt nahelegen. Es ist nicht zu bestreiten, dass Englisch eine wichtige Sprache für die sprachliche Verständigung auf der Welt ist — allerdings ist die Funktion und Verbreitung des Englischen doch stärker begrenzt, als das etwa in der deutschsprachigen Öffentlichkeit angekommen ist. Auch die Perspektiven für die Zukunft sind nicht so rosig, wie uns die Englisch-Propaganda glauben machen möchte. Speziell für Deutschland ist zu berücksichtigen, dass das Deutsche als germanische Sprache dem Englischen eng verwandt ist und damit vergleichsweise einfach zu erlernen; Sprecher anderer Sprachen brauchen teilweise wohl etwa das Dreifache an Zeit wie Deutsche für ein bestimmtes Sprachniveau im Englischen. Die Sicht auf den eigenen Bauchnabel (und den anderer Sprecherinnen und Sprecher germanischer Sprachen) ist sicher schön, aber doch noch nicht ausreichend, um die Situation und Perspektive für die ganze Welt zu beurteilen. Während für die Niederlande von etwa 90 % der Bevölkerung berichtet wird, die Englisch sprechen, sind es für Deutschland etwa 56%, für Italien 34% und für Spanien 22% (Eurobarometer 386, Sprachen, 2012, S. 24). Für Japan wird die Zahl der Englischsprecher auf 15% geschätzt, für Brasilien auf 6%, und einer neuen Studie des British Council ist zu entnehmen, dass für China der Anteil der Personen, die sich auf Englisch unterhalten können, auf 1% geschätzt wird, also etwa 14 Millionen (The Future of English. Global Perspectives. 2023, S. 165); zum Vergleich: Die Zahl der Englisch-Lerner in China wird mit 400 Millionen angegeben. Es ist also festzustellen, dass das Englische in vielen Ländern weit entfernt davon ist, generell gesprochen zu werden; angesichts der vielen Jahrzehnte mit Propaganda für Englisch wird es schwer fallen, das als vollen Erfolg darzustellen. Die generelle Regel scheint zu sein, dass das Englische um so weniger Verbreitung findet, je weiter die Landessprache vom Englischen entfernt ist, also je schwerer das Erlernen des Englischen für Bewohner des Landes ist. Hinzu kommt die Tendenz größerer Sprachgemeinschaften, weniger Fremdsprachen zu erlernen als es die Sprecher kleinerer Sprachen tun. Fremdspracherwerb ist weiterhin auch von Bildung abhängig. Das ist intuitiv plausibel und wird ergänzend durch Studien belegt, die geringere Englisch-Kenntnisse für Personen mit geringerer Bildung feststellen. Auch hier stößt das Englische an seine Grenzen. Desweiteren gibt es Personen mit vergleichsweise geringerer Begabung für das Erlernen von Fremdsprachen. Das Englische bleibt auch für diese in vielen Fällen schwer erreichbar oder nur auf einem Niveau, das ein unbefangenes Sprechen oder Schreiben nicht erlaubt. Insgesamt lässt sich feststellen, dass das Englische deutlich unter dem Niveau geblieben ist und voraussichtlich auch bleiben wird, das man von einer weit verbreiteten Weltsprache erwarten könnte. Dieser Umstand mag für die Freunde des Englischen als beherrschende Weltsprache betrüblich sein — für uns als Esperantosprecherinnen und -sprecher ergeben sich eher erfreuliche Perspektiven: Da das Englische in den genannten Bereichen keinen rechten Erfolg landen konnte (ohne dass wir als Esperanto-Sprachgemeinschaft uns hierbei in wesentlicher Weise engagiert hätten), bleiben diese für Esperanto sozusagen kampflos übrig. Esperanto hat gute Argumente, die Lücken zu füllen, die das Englische gelassen hat, wie geschrieben insbesondere in Ländern, deren Sprachen weit vom Englischen entfernt sind, bei Personen mit geringerer Bildung, die eventuell schon am Englischen weitgehend gescheitert sind, sowie drittens bei Personen mit eher geringer Sprachbegabung. Außerdem hat Esperanto weiterhin die Vorteile, die schon seit seiner Veröffentlichung Leute anlocken, die bereits Englisch oder andere Fremdsprachen sprechen: Lernbar in einem Viertel der Zeit, die man für Englisch u.a. braucht; daher ist in Esperanto ein deutlich höheres Sprachniveau schon in wenigen Jahren erreichbar. Außerdem bietet Esperanto mehr kulturelle Gleichberechtigung und damit eine breitere Sicht auf die Welt. Da fehlt eigentlich nur noch, dass sich nach über 100 Jahren Esperanto-Sprachpraxis und Esperanto-Muttersprachlern diese Tatsachen auch in der Sprachwissenschaft herumsprechen und damit dazu beitragen, dass auch viele Sprachwissenschaftlerinnen und -wissenschaftler der Wirklichkeit der Welt etwas näher kommen; das wäre wirklich gut, denn die bisherige Verbreitung von Unwahrheiten zu Esperanto durch diese Personen grenzt sehr an Diffamierung. Dass es mit dem Englischen nicht so voran geht, wie man das einst gehofft hat, das ist wohl auch den Autoren der genannten Studie des British Council aufgefallen. Bemerkenswert sind jedenfalls gewisse Widersprüche und Ungereimtheiten in der Studie, die dem Bemühen zu entstammen scheinen, die Situation des Englischen ein wenig zu schönen. So haben sich die Autoren entschieden, auf Seite 161 in einer herausgehobenen Grafik die Angaben von David Crystal (2018) zu zitieren, wonach 2,3 Milliarden Menschen Englisch sprechen, etwa 31 % der Weltbevölkerung. Im Anhang finden sich die Zahlen von Crystal für die einzelnen Länder. Dort werden etwa für Indien 400,4 Millionen Englischsprecher angegeben (30% der Bevölkerung; S. 338), sehr ähnlich für China 400 Millionen (29%; S. 337). Allerdings findet sich auf S. 165 die Mitteilung, dass laut Volkszählung 2011 etwa 129 Millionen Inder Englisch sprechen (etwa 10% der Bevölkerung). Dort kann man auch lesen, dass sich, wie oben schon zitiert, laut Schätzungen lediglich etwa ein Prozent der Bevölkerung von Festlandchina (ohne Hongkong u.a.) auf Englisch unterhalten kann. Man kann also kaum umhin, hiernach von den Zahlen von Crystal etwa 650 Millionen abzuziehen, womit die Zahl der Englischsprecher auf der Welt bei etwa 1,65 Millionen ankommt (evtl. noch weniger, wenn auch in anderen Bereichen die Zahlen nicht so ganz mit der Wirklichkeit übereinstimmen). Das ist recht nahe an der Zahl, die ebenso in der Studie zitiert wird: J. Knagg (2014) hat auf der Grundlage einer Datensammlung des British Council (2012) eine Schätzung von 1,5 Milliarden Englischsprechern veröffentlicht. Beides entspricht einem Anteil der Englischsprecher von etwa 20 - 22 % der Weltbevölkerung, nach etwa 10 % im Jahre 1950. Ist das ein beeindruckender Fortschritt? Besieht man sich die Argumentation auf S. 160 für die Entscheidung zu Gunsten der Zahlen von Crystal, so kommt im Übrigen leichte Verblüffung auf, die hier nur angedeutet werden soll: Ist es wirklich sinnvoll, diese Zahlen zu nehmen, weil sie aktueller sind (aber leider ohne präzise Quellen)? Reichen die Schätzungen zur Zahl der Englischsprecher wirklich bis zu 67 % der Weltbevölkerung (so nicht auf S. 161)? Wie sind diese 67 % („exposed to and/or speaking English“) auf S. 161 berechnet? (Ich käme eher auf 54%.) Desweiteren kann man in der Studie lesen, dass die automatischen Übersetzungen den Englischlehrern offensichtlich große Sorgen bereiten. Wenn die Leute Zugang zu Sofortübersetzungen haben, warum müssen sie dann noch Englisch lernen, heißt es auf S. 89 (ähnlich auf den Seiten 99, 102, 109, 119, 123, 128 und 159). Demgegenüber vermute ich, dass der besondere Charme von Esperanto-Veranstaltungen mit automatischer Übersetzung doch verloren ginge und dass daher Esperanto kaum unter der Konkurrenz durch automatische Übersetzung leiden wird. Insgesamt erscheint die Konkurrenz des Englischen für Esperanto etwas weniger bedrohlich als häufig angenommen. Darauf deutet ja auch der stete Fortschritt des Esperanto in den vergangenen Jahrzehnten hin. Eine Schulstunde über Esperanto Lu Wunsch-Rolshoven Vor ein paar Jahren hat Klaus Friese eine kleine Broschüre zu dem Thema herausgegeben und wir haben versucht, Esperantosprecherinnen und -sprecher dafür zu begeistern. Das hat zu ein wenig Verbreitung der Idee geführt. So gab es in Russland vor paar Jahren an etwa fünfzehn Schulen eine Stunde zu Esperanto. Auch ILEI, der Verband der Esperanto- Lehrer, hat das Thema bekannt gemacht. Der Hintergrund ist die Feststellung, dass Esperanto und die Esperanto- Sprachgemeinschaft zu wenig bekannt sind und dass viele falsche Vorstellungen existieren. Wie soll man Lust haben, Esperanto zu lernen, wenn man nichts davon weiß? Oder wenn man in der Zeitung liest (und den Unsinn womöglich glaubt), es gebe keine Esperanto-Praxis oder Esperanto funktioniere nicht (diese Aussagen verdanken wir den Kulturlinguistinnen May Rostom und Prof. Dr. Britta Schneider, Europa-Universität Viadrina; Frankfurter Rundschau, 20.2.2023). Also ist es vielleicht sinnvoll, erstmal Esperanto vorzustellen, bevor Unterricht angeboten wird. Ein zweiter Punkt ist die Erfahrung, dass Esperanto-Unterricht an Schulen eine etwas komplizierte Angelegenheit ist. Die Kultusbehörden haben ihre speziellen Vorstellungen, was für Anforderungen jemand erfüllen soll, der an einer Schule unterrichtet; in etwa: Am besten wäre eine reguläre Ausbildung zu Esperanto an einer deutschen Universität — ach, das gibt es nicht; ja, das ist jetzt schwierig... In einem Fall konnte ein Lehrer eine universitäre Ausbildung zu Esperanto vorweisen, da kam in der der Beamtenschaft jemand auf die Idee, der Lehrer könne ja auch mal krank werden; dann müsse doch ein Ersatz da sein, ob es denn noch einen zweiten Lehrer mit einer Esperanto-Lehrbefähigung gebe...? Es gibt vertrauenswürdige Stimmen, die davon sprechen, Esperanto sei auch bei vielen Sprachlehrern nicht so besonders beliebt, weil die Befürchtung bestehe, Esperanto könne eines Tages eine Konkurrenz zu den bisher angebotenen Sprachen werden; schließlich kann man ja nicht ganz ausschließen, dass so manche Schülerin und mancher Schüler eine Sprache recht interessant finden, die man in einem Viertel der Zeit für Englisch lernen kann und die keine Ausnahmen kennt; von der stärkeren kulturellen Gleichberechtigung mit Esperanto ganz zu schweigen. Dazu kommt die Frage der Organisation des Unterrichts. Man muss in der Regel Schülerinnen und Schüler aus mehreren Klassen zu einer Arbeitsgemeinschaft außerhalb der regulären Schulzeit zusammenführen; schließlich werden nur ein paar Prozent der Schüler Esperanto lernen wollen. Vielleicht ist auch das Interesse an einer Schule nicht groß genug und eine Mindestteilnehmerzahl wird nicht erreicht...? Eine StundeüberEsperanto hat solche Probleme nicht. Die Lehrerin oder der Lehrer kann selbst entscheiden, wie der Unterricht gestaltet wird. Man kann sehr wohl im Englisch- Unterricht einen englischsprachigen Text über Esperanto behandeln, ebenso in anderen Sprachen. In Geschichte können die Globalisierung der Welt vor hundert Jahren und die Entstehung von geplanten Sprachen behandelt werden. Man kann die Frage diskutieren, inwieweit die Herrschaft des Englischen die Verbreitung von Ideen und Meinungen aus nicht-englischen Ländern behindert, insbesondere aus solchen, die sprachlich weit entfernt sind vom Englischen und in denen daher Englisch nur von vergleichsweise wenigen Menschen beherrscht wird. In Vertretungsstunden sind die Lehrerinnen und Lehrer noch freier ihren Inhalt zu wählen und dasselbe gilt oft für den letzten Tag vor den Ferien. Wenn die Schülerinnen und Schüler erstmal von Esperanto wissen, dann können sie sich bei Interesse auch selbständig im Internet weiter dazu informieren. Auch Lernmöglichkeiten gibt es im Internet in ausreichendem Maße; praktisch jeder Sprachenanbieter mit zumindest etwa 25 Sprachen hat auch Esperanto im Angebot, lernu.net ohnehin. Mein Eindruck aus einer Befragung ist, dass früher vor allem die Altersspanne von 14 bis 18 Jahren Esperanto gelernt und dann auch angewendet hat; aber sicher sind manche schon mit 10 oder 12 an dem Thema interessiert, vielleicht sogar schon deutlich früher. Das Internet eröffnet neue Perspektiven — wer schreiben gelernt hat und dann Esperanto, der oder die kann sich mit anderen Esperantosprechern aus fernen Ländern austauschen. Im Jahr 2015 war Klaus Friese in Bergedorf und Hamburg sehr aktiv. Er ist zu insgesamt 111 Schulen gefahren und hat der Schulleitung eine kleine Broschüre zu dem Projekt übergeben (auf esperanto-klaus.de nach „Schulstunde“ suchen; dort auch Übersetzungen und ein Bericht). Die Erfahrung zeigte, dass es nicht so leicht ist, Lehrer dazu zu überreden, selbst eine Stunde zu Esperanto zu gestalten. Demgegenüber gab es eine Reihe von Angeboten, im Unterricht Esperanto vorzustellen. Vermutlich ist das ein leichter gangbarer Weg, zumindest für den Anfang an einer Schule. Der Deutsche Esperanto-Bund möchte das Projekt erneut beleben. Wir regen an, sich die Broschüre anzusehen und zu überlegen, ob man eventuell selbst solche Schulstunden anbieten möchte und dazu mit Schulen Kontakt aufnehmen will. Vielleicht gibt es ja auch eine Lehrerin oder einen Lehrer unter den Bekannten, die oder der überredbar wäre, in der Schule Esperanto vorzustellen. Wir möchten gerne eine Liste von möglichen Referentinnen und Referenten zusammenstellen, um Schulen ein konkretes Angebot machen zu können — hätten Sie eine Möglichkeit, bei dem Projekt zu helfen? Enkonduke Michael Vrazitulis, nome de la ·kune·-redakcio Kara ·kune·-leganto, kia somero plena de esperantumado ĵus pasis! La IJK en Lignano Sabbiadoro, Italio, kiun ankaŭ multaj junaj esperantistoj el Germanio partoprenis, vere estis tre unika sperto. Ankaŭ tre ĝuis ĝin fakte juna kanada amiko, Luke Mantle, kiu pasigis unu semestron de sia studado en Germanio kaj en sia artikolo ĉi tie tre mirige rakontas pri siaj Esperantaj travivaĵoj en Eŭropo kaj kiel Esperanto por li sur nia kontinento vere iĝis ĉeesta kaj ne plu nur virtuala hobio. Se vi scivolemas pri tio, kiel funkcias la sporto de skermo, jen via ŝanco por lerni pli: Utku, kiu estas GEJ-aktivulo kaj samtempe ankaŭ aktiva skermisto, klarigas sian sporton al ni en ĉi tiu ·kune·-eldono. Cetere, atentu ne maltrafi la sekvajn eventojn, kiujn ni kiel GEJ organizas! En novembro okazos denove KEKSO, nia semajnfina aranĝo, kiu estas malferma precipe ankaŭ al komencantoj. Ĉi-foje ni renkontiĝos en Hamburgo. Fine de la jaro, okazos nia granda, tutsemajna silvestra evento JES, en Storkow, ne tro for de Berlino. Vizitu esperantojugend.de por kapti pli da informoj pri tiuj renkontiĝoj kaj kompreneble aliĝi al ili. La jaro tiom rapide pasas, ke jam denove ni invitas vin (se vi estas GEJ-membro) al nia membroasembleo. Ĝi okazos la 30-an de decembro, en hibrida formato. Vi povas trovi la inviton al ĝi tuj komence de tiu ĉi eldono de nia membrogazeto. Einladung zur Mitgliederversammlung Deutsche Esperanto-Jugend e.V. Katzbachstraße 25 10965 Berlin Berlin, den 15.09.2023 Hallo liebes Mitglied, hiermit möchten wir dich ganz herzlich zur Mitgliederversammlung der Deutschen Esperanto-Jugend e.V. einladen. Diese findet am 30.12.2023 um 11:00 Uhr sowohl online unter https://meet.jit.si/DEJMV2023 als auch in der Jugendbildungs- und Begegnungsstätte Hirschluch (Hirschluch, 15859 Storkow/Mark) im Rahmen der Veranstaltung JES 2023/’24 (mehr Infos unter https://jes.vin) statt, also hybrid. Dabei erwarten dich die folgenden spannenden Punkte: TOP 1: Eröffnung; Wahl von Versammlungsleitung, Wahlleitung und Protokollführung; Feststellung der Stimmberechtigung; Ergänzungswahl TOP 2: Abstimmung über die Tagesordnung TOP 3: Vorstands- und Kassenbericht mit anschließender Diskussion TOP 4: Bericht der Kassenprüfer:innen TOP 5: Entlastung des Bundesvorstandes TOP 6: Wahl weiterer Vorstandsmitglieder und der Kassenprüfer:innen TOP 7: Bericht der Arbeitsgruppen TOP 8: Arbeitsplan und Haushalt für das kommende Jahr, Wahl von Ausschüssen TOP 9: Verschiedenes TOP 10: Entscheidung über Ort und Datum der nächsten Mitgliederversammlung TOP 11: Schließung der Sitzung Wenn du aktiv werden willst um im Verein etwas zu bewegen, werde Mitglied eines Ausschusses, der dein Interessengebiet vertritt (TOP8). Oder hast du Lust, in den Vorstand oder ein anderes Amt gewählt zu werden (TOP6), weißt aber nicht, was da so auf dich zukommt? Kein Problem, melde dich einfach bei Michael (michael.vrazitulis@esperanto.de) oder Ana (ana.ribeiro@esperanto.de), wenn du Fragen hast. Es freuen sich auf dich Michael, Ana, Lino, Paula, Meriko, Oda Dein DEJ-Vorstand Somero en Esperantujo Luke Mantle Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. Kiam mi havis kvin jarojn, post mia unua tago de lernejo, mi plendis, ke oni instruis al ni eĉ ne unu vorton de la franca kaj nur montris al ni, kie troviĝas la necesejoj. Kiam mi havis dek kvin jarojn, mi lernis Esperanton per Duolingo dum la somero. Mia entuziasmo instigis miajn amikojn. Ĉiuj el ili almenaŭ provis lerni la lingvon, kaj unu lernis sufiĉe por konversacii. Mi ne povis pasigi tutan tagon sen mencii mian amatan ĉevaleton. Mi ankaŭ interesiĝis pri aliaj planlingvoj, kaj provis krei propran, sed apenaŭ progresis. Mi spektis filmetojn de la jutubisto Evildea, kiu partoprenis Esperanto-kongresojn, renkontis denaskulojn, kaj parolis pri Pasporta Servo kaj aliaj Esperantaj kulturaĵoj. Sed mi konsciis neniujn organizojn en mia urbo, do Esperantujo por mi vivis en Discord-serviloj, ludante videoludojn kun nekonataj esperantistoj, kaj en la Minecraft-servilo EsperaMondo. Tio estis en ordo, ĉar en tiu parto de mia vivo, tiuj estis tre amuzaj ŝatokupoj por mi. Pasis kelkaj jaroj, kaj la vivo prezentis al mi multajn neesperantajn interesaĵojn: la fino de liceo, instrui biciklumadon al infanoj, studi matematikon kaj fizikon ĉe la universitato, ekskursi kaj tendumi, koramikino, kaj tiel plu. Ĉi-somere, mi havis specialan oportunon vojaĝi al Würzburg, en Germanio, por staĝo pri esplorado en fiziko. Mi sciis, ke tio estos tute nova sperto, ĉar ĝis tiam, mi loĝis ĉiam kun mia familio en mia hejmurbo – la vivo okazis ene de kelkaj kilometroj de unu loko. Oni diris, ke mi profitu kiel eble plej multe la someron, esplorante aliajn urbojn kaj landojn, ĉar plej gravas preni oportunojn, kiuj ne eblas hejme. Ankaŭ oni konsilis, ke mi aliĝu al klubo aŭ ludu sporton por renkonti novajn amikojn. Mia unua pensaĵo estis Esperanto! Mi serĉis lokan Esperanto-klubon, kaj trovis retejon kies lasta publikaĵo estis de antaŭ kelkaj jaroj. Ĉiuokaze, mi sendis retmesaĝon per tiu retejo, kaj respondis Esperantisto, kiu diris, ke bedaŭrinde, ĉiuj krom ŝi transloĝiĝis for. Mi akceptis ŝian oferton renkontiĝi ĉe vespermanĝo. Jes, multaj homoj en la urbo parolis mian denaskan lingvon, la anglan, sed jen mi finfine ekkonis iun, kiu parolis mian lingvon! Mi ankaŭ certe volis partopreni Esperanto-kongreson! Mi serĉis, trovis, kaj aliĝis al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), sen ajna preciza antaŭvido. Ĝi okazis jam la trian semajnfinon post mia alveno en Germanio. Tial, estis komforto scii, ke mi nur devis atingi la kongresejon kaj poste, la „saĝaj tieuloj“ povos helpi kontraŭ ĉiu problemo. Estis ankaŭ iom timige, renkonti centojn da nekonatoj. Tamen, mi ja konis mian samurbanon. Ĉe GEK, mi malkovris novan universon. Estis forta komunumo: ŝajne ĉiuj konis ĉiujn. Kiam oni menciis urbon, oni demandis al si, ĉu loĝas tie esperantisto, kaj kutime iu ja konis esperantiston tie. Mi parolis kun junaj kaj maljunaj esperantistoj, kun lernantoj kaj denaskuloj. Demandoj dum unuaj konversacioj kutime estis „De kiu lando vi venas?“ kaj „Kiam vi lernis Esperanton?“ Ĉiuj kompreneble estis lingvemuloj. Inter miaj amikoj hejme, mi estas strangulo ĉar mi ofte kondukas konversacion al gramatiko, lingvistiko aŭ planlingvoj. Sed inter kongresanoj, ĉiuj agas tiel. Rezulte de tio, kompreneble, preskaŭ duono de la konversacioj, kiujn oni aŭdas preterpasante temas pri lingvoj. Aŭdinte ke mi estos en Germanio ĝis la fino de aŭgusto, multaj kongresanoj ĉe GEK demandis, ĉu mi iros al IJK en Italio. Mi tute ne konsciis pri IJK antaŭe, sed iom post iom, mi decidis, ke tio estus mojosa sperto. Post mia reveno de GEK, mi sentis min pli memfida pri la planado de vojaĝoj. Mi volis malŝpari eĉ ne unu semajnfinon antaŭ IJK resti hejme! Dum la sekvaj monatoj, mi vizitis Nurnbergon, Heidelberg, Zurikon, Lucernon, Munkenon, Frankfurton, Berlinon, kaj Amsterdamon. Mi rajdis biciklon laŭ la Majno al ĉirkaŭaj urbetoj, kaj inter la montoj malantaŭ la kastelo Neuschwanstein. Esperanto helpis unu-du fojojn. Mi demandis al du aliaj studentoj de mia universitato, kiuj ankaŭ tiutempe faris similajn staĝojn en Würzburg, kio estas iliaj planoj por la venontaj semajnfinoj. Ili invitis min kunvojaĝi al Lucerno post kelkaj semajnoj, sed avertis, ke la plejparto da gastejoj kaj malmultekostaj hoteloj verŝajne estas jam tute rezervitaj. Ili pravis, kaj la lasta rimedo, kiu fierigis la esperantiston en mia koro, estis Pasporta Servo. Ve! Troviĝis en Lucerno neniu. Sed kia bona ŝanco! Estas iu en Zuriko, kaj mi fakte parolis sufiĉe longe kun li ĉe GEK! Li diris, ke li feliĉe gastigus min tiun semajnfinon. Pro tio, la vojaĝo al Svisio estis pli interesa. Mi vizitis unu plian urbon kaj parolis kun mia nova amiko kaj lia (neesperantista) kunloĝanto pri diversaj aferoj: laboro, teo kaj la diferencoj inter vivo en Svisio kaj la vivo en Germanio. Mi ankaŭ gastis kun alia amiko de GEK en Berlino. Estis nekredeble por mi, ke ŝi kaj ŝia edzo renkontiĝis per Esperanto. Oni diras, ke estas bone renkonti amanton per siaj ŝatokupoj, kaj mi pensas, ke ĉi tio estas la plej bona ekzemplo. Ili estis ege afablaj: ili demandis al mi, ĉu mi ŝatas kuri, kaj kiam mi diris „jes“, ili invitis min al ĉiusabata kurado, nomita „Parkrun“. Ili ankaŭ gastigis mian (neesperantistan) amikinon kaj helpis ŝin retrovi ŝian poŝtelefonon, kiun ŝi perdis la antaŭan nokton en la metroo. IJK estis eĉ pli mojosa sperto! Ĉiam, kiam mi partoprenas grandan eventon, kiel vetkuron aŭ koncerton, mi rimarkas la jenon: Ju pli mi proksimiĝas al la evento, des pli da homoj ĉirkaŭ mi ŝajne ankaŭ iras al la evento. Tio okazis ankaŭ por IJK. La posttagmezon antaŭ la kongreso, mi prenis buson al Venecio por esplori la urbon kun kelkaj kongresanoj. Tamen, kiam la buso atingis la antaŭurbon kaj mi sciigis al la aliuloj tekstmesaĝe, ke mi baldaŭ alvenos, du el ili diris al mi, ke mi turnu la kapon malantaŭen. Ili (kaj tiam mi) ĵus eksciis, ke ni ĉiuj estis en la sama buso! Post Venecio, ni trafis trajnon al Latisana. Ni ekparolis kun nekonato tie, kaj unu el ni obstinis respondi nur en Esperanto, kaj diri, ke li venas el la lando „Esperantujo“, montrante la flagon por eĉ pli konfuzi la kompatindan normalulon. La buso de Latisana al Lignano estis duone plena je Esperantistoj, kaj tio pli-malpli daŭris, kiam ni atingis la kongresejon. Simple necesis vidi, ke nomŝildo pendis de ies kolo, por scii ke „saluton!“ estos reciprokita. Ĉiu manĝo estis oportuno renkonti novajn amikojn de diversaj landoj de la mondo, aŭ por aŭdi la klaĉon de kio okazis pasintnokte. La etoso estis tre amikema. Mi sentis min bonvenita ĉe iu ajn tablo kun aliaj kongresanoj. Mi partoprenis trinko-manĝo-nokton, parolis kun iu, kiu naskiĝis kaj kreskis en Herzberg, trinkis teon en la gufujo. Mi antaŭe aŭdis pri ĉi tiuj aferoj, sed ili estis por mi nur legendoj, nur fikcio. Sed en tiu magia sunplena semajno apud plaĝo en Italio, tiu mondo, pri kiu mi aŭdis de Evildea en Jutubaj filmetoj, fariĝis mia mondo. Mi ankaŭ vidis koncertojn de jOmO, Nataŝa kaj Ĵomart, kaj Johnny M! Poste, kiam mi revenis al Kanado, mi vidis koncerton de la fama kantisto Ed Sheeran. Li kaj la antaŭe menciitaj estas ĉiuj „monde famaj“ laŭ mi, sed miaj neesperantistaj amikoj ne konsentus kun tio. Gravas memori, ke ĉiuj el tiuj muzikistoj ankaŭ estas homoj, ne dioj. Pli facilas kompreni tion pri la Esperantistaj muzikistoj, ĉar kiam oni renkontas ilin, oni vidas, ke ili simple estas aliaj kongresanoj, kiuj volas amuziĝi kaj okazigi ĝojan vesperon de muziko per siaj talentoj. Mi eĉ pensis en Esperanto dum la tuta semajno. Mi supozas, ke aliuloj spertas la saman aferon, kiam ili transloĝiĝas al lando kun nova lingvo. Eble, oni atendis, ke mi spertos tion en Germanio, sed ĝi ne okazis, ĉar mia laboro estis en la angla, preskaŭ ĉiuj en Würzburg parolis iom la anglan, kaj mi prenis neniun kurson de la germana. Tamen, ĝi certe okazis al mi kun Esperanto ĉe IJK. Kelkajn kulturaĵojn eblas kompreni nur per rekta sperto. Mi ne komprenis, kial aliuloj parolis tiel multe pri La Bambo. Laŭ ili, estis domaĝe, ke mi maltrafis La Bambon ĉe GEK. Do kiam mi estis en la diskejo de IJK kaj tiu kanto ekludiĝis, mi multe atentis. La plejparto formiĝis en cirklon kaj paŝadis dekstrume; la restantoj dancis individue en la mezo de la cirklo. Bone! Mi ŝatas, kiam la tuta dancejo dancas kune. Tiam, iu en la mezo alproksimiĝis al cirklano apud mi. Ili interkisetis po unu fojo ĉe ambaŭ flankoj de la vizaĝo, kaj interŝanĝis siajn lokojn kiel cirklano kaj mezano. Ŝajne ili estas bonaj amikoj. Sed tio okazis denove, kaj denove, kiun diversaj homoj en la dancejo. Mi eksciis, ke pri tio oni pensis, kiam oni parolis pri La Bambo. Kiam iu finfine donis al mi la kisetojn, mi provis fari same kiel la aliuloj, timante, ke mi iel fuŝus tiun sanktan „ceremonion“ sed neniu plendis al mi. Komence de IJK, ni dividĝis en grupojn de ses homoj por ludi je „du veraĵoj, unu mensogo“. Ies mensogo estis, ke li iam kreis propran planlingvon. Ni petis, ke li diru saluton kaj prezentu sin en sia planlingvo. Ni sciis tuj pro lia parolmaniero, ke li elpensis tiujn vortojn en la momento, kaj ke tio estis la mensogo. Sed por mi ĝi ne estus mensogo! Malmultaj interesaĵoj fareblas telefone. Mi solvis tion, kreante propran planlingvon kun mia koramikino. La lastan nokton, mi ne restis por danci ĝis la nokto-nokto-fin’. Mi iris al Udine por trafi buson al Vieno, kaj poste Prago – la fino de mia somera vojaĝado en Eŭropo. Tamen, post tiam, mi estas pli konektita al Esperantujo. Ĉe IJK, mi eksciis, ke estas kelkaj aliaj junaj Esperantistoj en mia hejmurbo, Vankuvero. Mi decidis aliĝi al Pasporta Servo kiel gastiganto. Krome, oni demandis al mi, ĉu mi volus fari prelegon en la scienca prelegaro de TEJO, aŭ verki ci tiun artikolon pri mia sperto en Esperantujo! Pri skermo Utku Özdemir Piedpilkado, korbopilkado, volejbalo, teniso… Estas verŝajne, ke tuj aperos bildoj de tiuj sportoj en via menso kiam vi aŭdos la vorton „sporto“. Tamen ekzistas ankaŭ multege da aliaj, ne tiom popularaj sportoj, kiuj indas esti menciataj. Hodiaŭ mi intencas fari etan enkondukon al vi pri skermo, kiun mi faradis dum pluraj jaroj. Skermo povas esti priskribita kiel batalsporto, kiu okazas inter du sportistoj ekipitaj per glavoj. Ĝi estis parto de Olimpikoj ekde la komenco (1896 Ateno) kaj aktuale estas praktikita en unu el la tri kategorioj: Rapiro, Spado kaj Sabro. Ĉiu kategorio havas sian propran stilon de glavo kaj la manieroj por akiri poentojn varias inter si. Oni gajnas poentojn, kiam la glavpinto tuŝas korpopartojn de la alia ludanto, tamen en Sabro tio ankaŭ eblas per tranĉado (ankaŭ per la glavrandoj). Ankaŭ la dimensioj de la glavoj kaj formoj de iliaj manprotektiloj malsamas. Aldone por tuŝoj: en Spado la tuta korpo, en Rapiro nur la torso (sen brakoj, kruroj, kapo) kaj en Sabro nur la supraj korpopartoj ekde la zono sen la manoj validas. Se ne estas egaleco kaj se neniu akiris la maksimuman poenton (povas esti 4, 5, 10, 15 depende de la aĝkategorio kaj tipo de la matĉo), la maksimuma daŭro de la normalaj matĉoj estas 3 minutoj. Skermistoj surhavas kaj protektajn kaj elektrajn vestaĵojn dum la bataloj. Kiam glavtuŝo al la elektra vesto de la alia ludanto okazas, la elektra signalo estas transdonita al la poentmaŝino tra englavaj dratoj kaj subvestaj kabloj. Se temas pri tuŝo al la nevalida loko, aperas blanka lumo, alikaze ruĝa aŭ verda lumo indikas la sukcesan tuŝon. Tamen, la fina decido apartenas al la observanta skermjuĝisto. En Spado eblas, ke ambaŭ flankoj ricevu poentojn se kaj la ruĝa kaj la verda lumoj aperas samtempe. Ne estas tiel en Rapiro aŭ Sabro, la juĝisto donas la poenton al nur unu flanko depende de la situacio. Do, bunta lumo ne nepre signifas akirotan poenton. Simile al multaj aliaj sportoj, ekzistas en skermo punsistemo. La flava karto estas averto, la ruĝa karto igas la alian ludanton ricevi aldonan poenton kaj la nigra karto – nur por ekstremaj kazoj – kaŭzas la ricevanton esti forigita de la turniro. Jen pli-malpli ĉio. Tiuj informoj espereble donu al vi iun ĝeneralan ideon pri la sporto. Ne forgesu spekti kelkajn skermmatĉojn dum la venontaj Olimpikaj Ludoj! Das 32. KEKSO (Hamburg, 10.–12.11.) Vom 10. bis zum 12. November 2023 findet das nächste KEKSO in Hamburg statt. Das ist ein Event für Jugendliche und junge Erwachsene, die gemeinsam Esperanto lernen und sprechen möchten. Anmeldeformular Du kannst dich direkt hier anmelden: tinyurl.com/32aKEKSO Programm Anfängerinnen und Anfänger sind sehr willkommen und können vor Ort an einem geeigneten Sprachkurs teilnehmen! Parallel dazu wird es auch diverses Workshop- und Freizeitprogramm für Fortgeschrittene geben. Ein kleiner Ausflug ins Zentrum von Hamburg und ein Treffen mit Mitgliedern des Hamburger Esperanto-Klubs sind ebenfalls geplant. Möchtest du selber einen Programmpunkt (z. B. Workshop, Vortrag, Diskussionsrunde, Tanzkurs, Spieleabend etc.) anleiten? Kein Problem! Teil uns das einfach im Vorfeld mit, damit wir deinen Beitrag mit einplanen können. Unterkunft und Verpflegung Wir werden in der Hamburger Jugendbildungsstätte YES! übernachten. Dort findet auch der größte Teil unseres Programms statt. Es wird Frühstück, Mittag- und Abendessen angeboten (für alle vegan), was in deiner Anmeldegebühr bereits mitinbegriffen ist. Wie kann ich anreisen? Wenn du mit der Bahn kommst, dann fahr erst einmal bis Hamburg Hbf. Nimm dann die U-Bahnlinie U3 in Richtung Wandsbek-Gartenstadt bis zur Endstation. Steige dort in die U1 in Richtung Großhansdorf/Ohlstedt um und fahr bis Farmsen. Vom Bahnhof Farmsen aus kannst du entweder direkt zu Fuß zur Unterkunft laufen oder die Buslinie 26 in Richtung Großlohe bis zur Haltestelle Scharbeutzer Str. nehmen. Die Adresse der Unterkunft lautet: Ahrenshooper Str. 5 22147 Hamburg Weitere Infos Mehr Informationen zum Programm, das dich beim KEKSO erwartet, und zu den verlangten Teilnahmegebühren, erhältst du hier: esperantojugend.de/unsere_treffen/kekso/kekso-in-hamburg Venu al JES en Storkow! Utku Özdemir kaj Lucile „Lulu“ Brobeck Ĉu vi jam revis pri festi la novan jaron kun aliaj esperantistoj? Se vi nun jesas, la Junulara E-Semajno certe estas por vi! JES estas konata kiel la dua plej granda junulara renkontiĝo krom IJK, kiu samlonge daŭras (pli malpli unu semajnon, ĉi-jare 27.12.2023 ĝis 03.01.2024) kaj enhavas multe da prelegoj, dancadon, ekskursojn, trinko-manĝo-nokton kaj tiel plu kiel kutima Esperanto-aranĝo. Do, oni ja povas demandi: Kio estas la ĉefa diferenco? La novjara etoso kompreneble! Venu por ne maltrafi unu el la plej longdaŭraj novjarfestoj (ĝis ĉiuj landoj de la mondo eniras la novan jaron) kaj gustumi bongustaĵojn el la vastegaj elektoj de la novjarbufedo. Same kiel la pasinta JES apud Oranienburg, la ĉi-jara JES en Storkow estos proksima al Berlino, atingebla per publikaj transportiloj dum malpli ol du horoj. Kvankam la oficialaj ekskursoj ankoraŭ ne estis anoncitaj, ne malĝustas supozi ke Berlino estos vizitata de multaj partoprenontoj. Avantaĝe, la nuna JES-ejo situas meze de la germana naturo, for de ĉiuj aliaj konstruaĵoj de la vilaĝo, en tute malbrua, serena medio, kiu apartenos nur al kongresanoj. Kaj se vi volas festi kun ni, sed mankas mono, ne maltrankviliĝu! La JES-fonduso povas helpi vin. Dank’ al la mondonacoj de aliaj partoprenontoj, la elektotaj kandidatoj ricevos monsubtenon, por ke ankaŭ ili venu ĝui ĉi tiun mojosan feston kun ni. Do, ne forgesu kandidatiĝi! Aldone atendos vin aliaj opcioj, kiuj povos finance malpezigi vin: Ekzemple partoprenado en Erasmus+-projektoj aŭ kontribuado al la programo. Pliaj aktualaj informoj estos anoncitaj! Ankaŭ eblas informiĝi ĉe la Instagramkanalo: @junularaesemajno. Saŭno-ŝatantoj kaj novjar-naĝantoj, ankaŭ ĉi-jare vi ne estos forgesitaj! Ekster la ejo apud la vilaĝo troviĝas granda lago (de la ejo ĉ. 20 min. piede), kaj dum vi legas tiujn ĉi frazojn, partoprenontoj diskutas eblojn por lui saŭnon kaj serĉas kunsaŭnumemulojn. Do, se ankaŭ vi emas ĝui saŭnon, sciigu aliajn per la telegramkanalo! Do aliĝu tuj per la retpaĝo jes.vin! 20-a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Wiesbaden Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand Ni kore invitas vin partopreni en la 20-a Novjara Renkontiĝo (NR), kiu okazos ĉi-jarfine en Wiesbaden ĉe Rejno, kie ĝi jam trifoje gastis. Estas tre bela domo, kie ni estis kaj estos, kaj afablaj estroj kaj kunlaborantoj — ni ŝatas reveni. Aparte laŭdinda estas la klopodado de la kuirejo pri vegetaraj kaj veganaj manĝaĵoj. Kutime partoprenas en NR proksimume 200 homoj el deko da landoj. Novjara Renkontiĝo tradicie estas malferma por ĉiuj aĝgrupoj — do vi renkontos en NR kvardekon aŭ pli da infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj, iliajn gepatrojn kaj ties generacion, sed ankaŭ maljunulojn, kiuj same ŝatas kunfesti en la granda amika rondo. La programo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estas ofertata sub la nomo „Novjara Internacia Semajno“ (NIS). Ni tre ŝatas la multgeneracian familiecan kunestadon. La programo estas tre varia. Estos prelegoj kaj diskutaj grupoj, diversaj grupoj de gimnastiko kaj de aliaj korpaj ekzercoj kaj manaj lertaĵoj. Multan lokon okupas muzikaj grupoj kaj prezentoj. Kompreneble estos ankaŭ lingvokurso por komencantoj kaj konversaciaj rondoj. Okazos kelkaj promenoj en la urbo kaj ekskursoj al la proksimeco. En la vespera programo troviĝos interkona vespero, al kiu multaj homoj kunportos manĝajn kaj trinkajn specialaĵojn de sia hejmurbo aŭ regiono; tio tre vigligas la neformalan interkonatiĝon. Okazos muzikaj koncertoj, supozeble prezento de pupteatro aŭ eta teatraĵo, silvestra festo kaj fine adiaŭa vespero kun etaj prezentoj de partoprenantoj. Eble vi ŝatos partopreni en nia festa semajno. Pliaj informoj kaj la aliĝilo troviĝas ĉe esperanto.land/nr . Baldaŭ aliĝu: novjaro sur insulo Ulrich Brandenburg Luminesk・, la tradicia silvestra/novjara renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio ĉijare okazos en nekutima loko: la orientfrisa insulo Norderney. La insulo estas parto de la nacia parko Vadomaro (Wattenmeer) agnoskita de UNESKO kiel monda natura heredaĵo en 2009. Norderney krome estas banloko kun longa tradicio, fondita jam en 1797 kaj kun impresa listo de vizitintoj. Sur la insulo konstante loĝas malpli ol 6.000 homoj, sed vizitas ĝin kutime preskaŭ 500.000 turistoj ĉiujare restantaj dum unu semajno. Krom la someraj monatoj ankaŭ la tagoj ĉirkaŭ novjaro estas ĉefa sezono, malgraŭ la risko de vento kaj pluvo. Por Luminesk’ tio signifas: aliĝu baldaŭ! GEA rezervis sufiĉe da lokoj, sed devos redoni la ne bezonatajn jam en novembro por eviti kostojn. La programo enhavos kelkajn specialaĵojn. Koncertos (kaj kontribuos per kanto-ateliero kaj konatigos nin kun ilia hejmregiono okcidenta Frislando) Ankie kaj Nanne, konataj kiel KAJTO. Anstataŭ la kutima tuttaga ekskurso al fora loko atendas nin pluraj vizitoj al vidindaĵoj de la insulo. Franz Kruse enkondukos en la platdiĉan lingvon. Guido Brandenburg prelegos pri problemoj de la regiona fervojo. Kristin Tytgat denove kontribuos per paroliga kurso, Amri Wandel per io astronomia (cetere Norderney eĉ havas propran observatorion, kiun ni povos viziti), kaj pluraj aliaj partoprenantoj jam anoncis programerojn. Kiel kutime ni ankaŭ prezentos la lokon de la venonta Universala Kongreso, nur 6.800 km for de Norderney. La kunvenejo troviĝas meze de la urbo; preskaŭ ĉiuj vidindaĵoj do estas piede atingeblaj en kelkaj minutoj. Antaŭ ducent jaroj la vojaĝo al Norderney (per ŝipo laŭ la rivero Amizo/Ems kaj per ĉevalĉaro) estis iom peniga kaj daŭris longe. Hodiaŭ fervojaj trajnoj (eĉ IC) veturas ĝis la pramŝipo. Ankaŭ aŭtomobile la insulo estas bone atingebla. Sed necesas iom zorge plani la vojaĝon: la absolute lasta pramŝipo vespere ekveturas de Norddeich Mole je la 18:15h (aŭtomobiloj alvenu duonan horon pli frue). Pagendaj parkejoj troviĝas kaj en Norddeich Mole kaj sur la insulo. Vojaĝkonsilojn kaj pliajn detalojn pri la programo vi trovos en la dua informilo, kiu aperos komence de oktobro. Aliĝi vi povas rete per https://www.esperanto.de/luminesk-aligho.