Esperanto-Liga für Christen in Deutschland e. V. (Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanio r. A.) estas la Germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj faka asocio de Germana Esperanto-Asocio. Kunlabore kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) ĝi organizas internaciajn renkontiĝojn, ofertas Di-servojn en Esperanto-aranĝoj kaj prezentas sin en Germanaj Ekleziaj Foiroj.
Ni ĝojas pri Via aliĝo per la sekva aliĝilo.
Informoj pri la supraj aranĝoj troveblas ĉe aktivadoj.
Ekskurso al la fama roko Loreley: Kelkaj partoprenantoj de la Bibliaj Tagoj 2025 (el 5 landoj)
Foto: Ulrich Matthias