Programo
La programo estas agnoskita kiel kleriga seminario en la kadro de Erasmus+.
Ĝi estas organizata kiel partnera programo de Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto Nederland.
Krom la diversaj fakaj kunsidoj la programo ofertas
- prelegojn kaj laborgrupojn pri interesaj temoj,
- ampleksan libroservon,
- regionan ekskursan programon,
- kulturan vesperan programon.
Por junuloj
Junuloj kiuj volas lerni aŭ perfektigi sian Esperanton povas partopreni en KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO);
https://esperanto-jugend.de/retpagxo/eo/unsere_treffen/kekso
KEKSO-partoprenantoj aliĝas tie. Ili povas partopreni ankaŭ programerojn de la kongreso.