Esperanto-aranĝoj en Germanio
Regulaj aranĝoj
En Germanio okazas ĉiujare pluraj grandaj Esperanto-aranĝoj malfermitaj al ĉiuj. Kutime ankaŭ komencantoj estas kore bonvenaj, ofte okazas ankaŭ Esperanto-kursoj diversnivel.
Germana Esperanto-Kongreso (GEK)
ĉiujara kongreso de Germana Esperanto-Asocio, kutime dum pentekosto
Krom la laborprogramo kaj la laŭstatuta membrokunveno okazas ankaŭ ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj kaj kultura programo.
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio
Printempa Semajno Internacia (PSI)
granda internacia renkontiĝo por la tuta familio, dum unu semajno ĉirkaŭ pasko
kun tema programo, infana programo, turismaj entreprenoj kaj kultura programo.
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio
Luminesk'
internacia seminaria semajno ĉirkaŭ la jarŝanĝo
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio
Novjara Renkontiĝo (NR)
internacia seminaria semajno ĉirkaŭ la jarŝanĝo
Organizanto: EsperantoLand
Junulara Esperanto-Semajno (JES)
internacia seminaria semajno ĉirkaŭ la jarŝanĝo por junuloj
Organizanto: Germana Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Junularo
Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA)
Unusemajna internacia Esperanto-migrado en diversaj lokoj de Germanio
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio
Aliaj aranĝoj
Krome okazas aro da aliasj, parte regulaj, aranĝoj ĉefe regione kaj loke. Detaloj troviĝas en la paĝoj de
Precipe en la Esperanto-Urbo Herzberg am Harz okazas multaj diversspecaj aranĝoj.
Esperanto-kalendaroj
Tutmonda kalendaro por ĉiuspecaj Esperanto-aranĝoj estas
Eventa Servo
Diversajn Esperanto-aranĝojn en Germanio oni trovas ankaŭ en la
Terminkalender