La ĉeftemo de la estrarkunsido de Esperanto-Gesellschaft Südharz estis la plua evoluo de la biblioteko kaj la valoraj kolektaĵoj, arkivmaterialoj: libroj, gazetoj, filmoj, turismaj broŝuroj, medaloj, filatelaĵoj, ktp. La rezultoj de la ĉ. 60-jara kolektado bezonas prilaboradon, ordigadon, la katalogado superas la laborkapaciton de volontulaj helpantoj. La Esperanto-biblioteko estas ofte uzata por stud- kaj esplorceloj, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy regule prizorgas la kolektaĵojn, laboradas por la akiro de novaĵoj, ofertas fakprelegojn ankaŭ per interreto.