Esperanto en la Norda Erikejo

Druckversion | Presebla versio

Esperanto Norda Erikejo

En aŭtuno 2015 du homoj trovis unu la alian por komune lerni Esperanton. Ĉar ni trovas la ideon de Esperanto bona ne nur por ni, ni ĝojus, se pli da Esperanto-amikoj ariĝus en Esperanto-Klubo. Telegram-grupo/vorto de la tago (germane-Esperanto): t.me/eonordaerikejo

En 2017 per Pasporta Servo ni gastigis tri homojn el Belorusio kaj Svedio. Kvankam ni parolas nek la belorusan nek la svedan ni bonege sukcesis interkompreniĝi. Tio ne estus funkciinta per la angla almenaŭ kun la beloruso. Saĝe, ke ni ĉiuj scipovis Esperanton! 2018 ni gastis ĉe esperantistoj en Prago kaj Budapeŝto kaj helpe de Amikumu renkontis du francojn en nia feria regiono. En 2019 ni vojaĝis en Slovenio kaj renkontis tie tri esperantistojn. En tiu jaro ni ekmembris en la Esperanto-grupo ĉe KIVA kaj helpas per malgrandaj kreditoj homojn en evolulandoj.

La revuon MONATO ni abonas depost 2020. Kio okazis post, pri tio vi povas legi tie: frali.bplaced.net/?Esperanto_Norda_Erikejo En la revuo MONATO ni sukcesis lanĉi intervjuon pri la temo solidara agrikulturo, aperinta je julio 2024. Estas tri de niaj geklubanoj kiuj laboras pri solidara agrikulturo.