![]() |
Selten-intervjuo
distribuita Selten-Interview erschienen |
|
Nun haveblas la videobendo "Prof. Reinhard Selten -
Nobelpremiito por ekonomio 1994
Dum la 55-minuta intervjuo, Rainer Kurz demandas prof. Selten pri liaj fakaj kontribuoj, la Nobelpremio, lia kariero kaj ankaŭ liaj privataj interesoj, speciale (dum 40% de la intervjua tempo) liaj Esperanto-aktivadoj. La intervjuo havas profesian studiokvaliton kaj ankaŭ estas bona varbilo. Kees Ruig skribis pri la filmo (La Merkato 79, Januaro 2003): "La granda kontribuo de ĉi-tiu videofilmo estas ne nur ke ĝi bone prilumas simpatian Nobelpremiiton, sed ankaŭ montras ke Esperanto meritas sian lokon en la mondo."
La videofilmo aĉeteblas por 10 eŭroj ĉe la sekretariejo de GEA (gea@esperanto.de) kaj ĉe la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antverpeno (http://retbutiko.esperanto.be). Por mendoj de pli ol 5 bendoj (ekz. por libroservoj) bonvolu kontakti rekte la aŭtoron (Rainer.Kurz@esperanto.de). Por havi la eblecon montri la intervjuon ankaŭ al ne-esperantistoj, internacia teamo de tradukistoj daŭre kreas novajn nacilingvajn subtitolojn. Jam ekzistas la angla, cxehxa, finna, franca, germana, hispana, itala, japana kaj la internacia lingvoj. La verko baldaŭ haveblos sur DVD-disko, tiel oni povas libere elekti la lingvon de la subtitoloj. La Germana Esperanto-Asocio subtenas la produktadon de almenaŭ 5000 DVD-oj. Kun la subteno de UEA, ĉiu partoprenanto de la Universala Kongreso (Pekino, 2004) ricevos senpagan DVD-on. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||
La intervjuo por elŝuti
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Esperanto in Deutschland Esperanto en Germanio |
2004-05-09 Franz.Kruse@esperanto.de |