Published by bero on Sonntag, Oktober 18, 2009
Esperanto-Haus
Einbecker Str. 36
10317 Berlin
Germanio
teretaĝo, maldekstre
De la urbtrajna stacidomo Lichtenberg (atingebla per S5, S7, S75 kaj U5) la E-domo foras piede ĉ. 5 min. Se vi elurbtrajniĝas venante de la centro, prefere iru plu laŭ la direkto de la alveninta urbotrajno eksterurben. Subeniru la ŝtuparon, turniĝu dekstren kaj poste prenu la maldekstran elirejon al Einbecker Str.. Sekve iru trans la strato apud la trafiklumo al Einbecker Str. Iomete antaŭ la sekva vojkruciĝo je la dekstra flanko troviĝas la Esperanto-domo. Se la pordo estas fermita, vi povas frapi al la fenestro, kaj iu venas por malfermi por vi.
